Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Ballade en vieil langage francoys (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [41c] T 385
Nu, kie l' sankta apostolo,
Nokt-mese kun amikt' ondita,
Kruc-paro Dia sur la stolo,
Ke estu je la kol' kaptita
La Satan', ulo tro hejtita?
De li, de ĉiuj, en momento
La vivo estas eltordita:
Tamen forportas ilin vento.
Jen, kie de Konstantinoplo
L'imperiestr' kun pugn' orita;
Aŭ de Franci' la reĝ', laŭ noblo
De ĉiuj reĝoj plej glorita,
De kiu estis konsekrita
Por Di' preĝejo kaj konvento,
En sia tempo honorita?
Tamen forportas ilin vento.
Kie de Vjeno kaj Grenoblo
La Daŭfen', l'ama, l'arda-fida;
Aŭ de Diĵon', Salen' kaj Dolo
La Sir' kun l'unuenaskita,
Aŭ la korteganar' senspita:
Heroldo, trumpetist', serĝento,
Ĉu refreŝige satigita?
Tamen forportas ilin vento.
Princoj - al morto destinitaj
Kiel la tuta homa gento,
Ĉu kun koler' aŭ nur ĝenitaj,
Tamen forportas ilin vento.
[41c] Balado en malnov-francisma lingvaĵo
La Viljona originalo titoliĝas ''en malnov-franca lingvaĵo''.
Viljono kvazaŭis utiligi lingvaĵon de 250 jaroj pli frue.
Li ludas per:
1) homonimoj: albo/mateniĝo, amikto/amiko, kovri kapon/tro
ŝati, zonita/sankta;
2) iamaj gramatikaj kazoj: ''zonita/sankta nur per/pro sankta
stolo, per kiu li(n) kaptas la diablo(n)'';
3) antikva duobla uzo de la artikolo: ''la Daŭfeno la brava''
sonas do, por liatempuloj, kiel ''la Daŭfeno lepra''.
La ''malnovaj francismoj'' de la traduko estas:
1) ''int-it-ismo'': primitiva kredo, laŭ kiu oni traduku la
francan participe pass'e ĉiam per ''-inta'' aŭ
''-ita'': avoir vu = esti vidinta; ^etre vu =
esti vidita (anstataŭ: esti vidata) - pro la Viljona rimskemo,
ekzemploj de ''-inta'' ne aperas;
2) (modera) ''de-ismo'', trovebla ankaŭ en la originalo: de =
de, far, el, per, pro,...;
3) erariga uzo de ''l'''.
Pro ĉio tio, kaj pro la franc(ism)a ''vaganta akcento'', la
parola versio povas diferenci de la skriba. (Ekzemplo, ne ĉi
tie: ''L'hardita princ', file prava, ne fuĝas'' = ''Lardita
princ', fi-lepra, vane fuĝas''.)
Precipe la unua strofo (kiel tiu de la originalo) povas esti
aŭdata tute alie ol ĝi aspektas sur papero:
Nu, kiel sankta apostolo?
Noktmeze kun amik' tondita,
Kruc' parodia sur la stolo...
Ke estu je la kol' kaptita
La satanulo trohejtita! ... (FG)
sankta apostolo : la papo.
amikto : pastra nuko-kaj-ŝultro-vesto.
ondita : kun ondo-motivo
tondita : tonsurita
arseno : arseniko
Vjeno : Vienne, Grenoblo :
Grenoble(s) (en Dauphin'e = Daŭfenlando).
(Ĉ. 1350 la daŭfeno de Vjenio vendis sian landon al la
reĝo de Francio; ''daŭfeno'' fariĝis titolo de la plej
aĝa filo de la reĝo.)
Diĵono : Dijon, Saleno : Salins,
Dolo : Dole (en Burgundio).