Francisko Viljono: La Testamento

Diversaj Poemoj - La Legacoj - Poemoj en Slango

Esperanto-traduko de Francois Gaulthier
Editoris Wouter F. Pilger


François Villon:
Le Testament, Poésies Diverses, Le Lais, Poèmes en Jargon
Traduits en Esperanto par François Gaulthier
Édités par Wouter F. Pilger


...............................................
(C)1997 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Cxiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................

Notoj

Wouter F. Pilger
[ testamento ] - [ legacoj ] - [ div. poemoj ] - [ jxargono kaj slango ] - [ div. komentoj ]

Pro la loka kaj tempa diferenco, ne eblas legi la Viljonajn tekstojn sen iom da notoj*. En PIV, cxar gxi estas Franca (ecx Pariza) vortaro, vi trovus multajn nomojn kaj esprimojn. Sed, cxi tiu traduko celas ankaux homojn kiuj ne posedas tiun aux similan enciklopedian vortaron. La notoj estas ordigitaj sub la tradicia numero de la koncerna strofo. Cxar la intermetitaj baladoj k.s. ne havas strofo-numeron, ili ricevis kiel indikon la numeron de la antauxa strofo plus litero a b c. La ''poemoj diversaj'' aperas sub sia tradicia numero post la literoj PD. Je la fino trovigxas iuj indikoj pri religiaj, ekleziaj kaj feuxdaj esprimoj, kun iuj rimarkigoj pri la socia kunteksto.

Ni konsciu, ke Viljono verkis antaux la epoko de la presitaj libroj. Fakte la unua presejo (per ''moveblaj tipoj'') en Parizo malfermigxis kelkajn jarojn post lia malapero (1469). Libroj (mane kopiitaj aux foje bloke presitaj) estis maloftajxoj. Viljono do citas gxenerale parkere, foje erare. Cetere nur tre malmultaj homoj povis legi kaj skribi. Estas malfacile al ni, imagi tempon sen libroj, sen revuoj, sen gazetoj - kaj sen radio kaj televido. Sed ankaux la Viljonaj tekstoj estas verkitaj por busxa prezento al la publiko. Por la gxenerala publiko, la ''literatura fono'' konsistis cxefe el la Bibliaj rakontoj (kiujn oni auxdis en aux ekster pregxejo dum predikoj - la pli ''sukaj'' rakontoj kompreneble pli firme restis en la memoro) kaj el re- kaj re-verkitaj historioj (rime deklamataj aux en formo de teatrajxo) pri (fakte ofte cxiam denove la samaj...) legendaj, antikvaj aux pli-samtempaj herooj. La Bibliajn psalmojn oni konis, cxar oni regule kantis ilin. Al tio aldonigxis, tamen, poemoj kaj kantoj de samtempaj kaj pli malnovaj poetoj. Ni pripensu, ke gxuste pro la ne-ekzisto de revuoj, gazetoj, radio kaj televido (kaj multaj aliaj distrajxoj), homoj havis tempon por auxskulti deklamadon kaj kantadon.

Cxiuokaze ni devas supozi, ke Viljono atendis, ke la publiko komprenos liajn aludojn - ne nur pri tiutempaj ricxaj urbanoj, konataj krimuloj kaj ''gxojknabinoj'', sed ankaux pri Bibliaj kaj ''literaturaj'' figuroj. Do, ke la tiamaj auxskultantoj ne bezonis cxi tiujn notojn...

Por la notoj mi kompreneble utiligis plurajn ekzistantajn eldonojn de la verkoj de Viljono, enciklopediojn kaj vortarojn. Dum la lasta jarcento, multaj homoj pli kapablaj ol mi dedicxis sin al la sercxado en arhxivoj kaj malnovaj publikajxoj por doni al la legantoj kiom eble plej akuratan komprenon. Dankon al cxiuj tiuj!

Wouter F. Pilger
____
* Iuj notoj koncernas specifan vorto-uzon de la traduko.


La Testamento

[1]
tridek : En 1461 (vidu [11]), Viljono estis tridekjara.
Tibaldo Auxsignia : Thibault d'Aussigny, episkopo de Orleano (Orl'eans) (ekde 1452), kiu tenis Viljonon en malliberejo dum la antauxa somero (vidu Vivoskizon).
stratojn benas : cxar benas, dum procesio, la homojn en la stratoj.
ja episkop', sed ne la mia : Cxar Viljono estis (almenaux teorie) Pariza kleriko, la episkopo de Orleano (almenaux teorie) ne havis jurisdikcion super li.

[2]
nek Episkop', nek Siro : nek eklezia, nek feuxda mastro.
militservo, livero : devoj de feuxdaj vasaloj. Viljono en cxi tiu verso aludas iujn seks-preferojn de Tibaldo, tial legu ankaux: ''Nek mi litservon, nek li veron''.

[5]
per la anim' de Jxan Kotart' : Pregxi per ''porpregxanto'' (mortinto kiel peranto) estas katolika kutimo. Pri Jxan Kotart' vidu [125]/[125a].
Pikard' : Fakte ne temas pri Pikardoj (de Pikardio, norda Francio), sed pri Begardoj (pli gxuste: Beganoj, sekto substrekanta la identecon de Dio kaj homo, kaj ke do pregxo ne utilas); Begarda pregxo = neniu pregxo.
Lilo, Dovajo : L'Isle/Lille/Rijssel, Douai/Dowaai, urboj en (nun Franca) Flandrio (ankoraux pli norde ol Pikardio), kien translogxigxus Tibaldo, se la pregxo efikus. Kono de la Pikarda tie eble utilus.

[6]
Psalmo ''Ho Dio, mia gloro!'' : En la Londona Biblio (Psa. 109:8): ''Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.''

[7]
regxo Luis' : Luiso (Losxs/Louis) 11a (regis 1461-1483). Okaze de ties inauxgura preterpaso, Viljono liberigxis (vidu Vivoskizon).

[8]
Jakobo : Biblia prapatro (''patriarko'').
Salomono : Biblia regxo, filo kaj posteulo de Davido. Fama pro sagxo kaj multaj edzinoj.
Ciklopo : unuokula giganto.
mondo-provizoro : En mezepoka Euxropo la eklezio (kiu regis la universitatojn) instruis, ke la mondo estas kreita antaux kelkmil jaroj, kaj ke gxi tre baldaux estos finita per la ''Lasta Jugxo''. (Dum en aliaj kulturoj oni jam kalkulis la agxon de la mondo per milionoj aux miliardoj da jaroj...)
Metusxela(hx)' : Laux Biblio (Gen. 5:25), cxi tiu prapatro de Noa vivis dum 969 jaroj.

[9]
Grand-Karol' : Karolo Granda. Regxo de Francio, poste imperiestro (742-814). Lia imperio ampleksis Francion, Germanion kaj Italion.
Sankt-Martiale : Supozeble Martialo de Limogxo (mortis 1250). Temas pri vortludo - ''martiala'' (de Marso) i.a. franclingve signifas ''militema, batalpreta''.
eks-Dauxfeno : dauxfeno = tronheredanto, kronprinco. Cxar Luiso farigxis regxo, li estas do eks-dauxfeno.

[10]
obolo : plej eta monero (duona denaro).

[11]
sesdek unu : 1461.
regx-eskorto : la inauxgura preterpaso de Luiso 11a.
Magduno : (laux la Latina nomo) Me(h)ung-sur-Loire (vidu Vivoskizon).

[12]
Komentado de Avero' : Avero(es)o = Ibn Rusxd, Araba filozofo (naskigxis 1126 en Kordovo). Lia Komentario pri Aristotelo estis kondamnita de la Pariza universitato (i.a. cxar laux Averoismo la scienco ne subigxas al la teologio).
La Helenaj (malnov-Grekaj) filozofio kaj scienco atingis Okcidenton per la Arabaj.
Aristotelo : Helena filozofo (384-322 a.K.), en mezepoka teologio traktata kvazaux Biblia profeto...

[13]
kruco, sxildo : ankaux: moneroj - la plej valoraj havis sxildon (origine: sxildo-forma enkadrajxo, poste: kronita blazono) kiel bildon, la malpli valoraj nur krucon. (Do aux: kiel nek monahxo nek soldato; aux, pli versxajne: tute sen mono.)
pilgrimantoj al Emauso : (Biblio, Luk. 24:13).
urbet' kie espero flamas : supozeble Muleno (Moulins), rezidejo de Johano 2a de Burbono, kiu iam pruntis monon al Viljono kaj kiun li petas denove (vidu [PD 10]) (tial ''persisto''?). La blazon-devizo de Burbono estis ''espero''.

[15]
Romano de la Rozo : fama alegoria verko (longa poemo) pri la klopodoj de amanto por akiri sian amatinon kaj pluki sxian rozon. Komencita de Vilhelmo Lorisa (Guillaume de Lorris) (13a jc), finita de Johano Mehuna (Jean de Mehung) (komenco de la 14a jc). La citajxo cetere devenas de alia poemo de Johano Mehuna.

[16]
povra : ne havanta bezonatajxojn (spiritajn aux materiajn rimedojn, felicxon aux fortunon) en suficxa kvanto; cxi tie: en socie malavantagxa pozicio. (Ne cxiam kaj cxie kauxzo por kompato!) (FG)

[17]
Aleksandro : regxo de Makedonio (356-323 a.K.). Li konkeris Greklandon, Egiption, Malgrand-Azion, Sirion.
Diomedo : La rakonto pri Dionido (ne Diomedo) kaj Aleksandro trovigxas cxe Cicerono (ne cxe Valero Granda).
kadio : jugxisto.

[19]
amendamento : (cxi tie:) sxangxo-faktoro.

[20]
Valer(i)o Granda: Valerius Maximus, Latina historiisto en tempo de imperiestro Tiberio (42 a.K. - 37 p.K.).

[25]
Kiu en verso 199 volas legi anagramon de Itjer' Marcxand' kiel tia anstatauxanto (vidu ankaux [94]), legu: ''...gasto, / Je dir' cxarmant', kun gras' sub zono,...''. (FG)

[27]
Sagxulo : la Biblia Predikanto. (Kohx. 11:9,10): ''Gxoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro gxuu plezuron en la tagoj de via juneco, ... sed sciu, ke pri cxio cxi tio Dio venigos vin al jugxo. ... cxar la infaneco kaj la juneco estas vantajxo.''
Set : (Biblio) tria filo de Adamo, prapatro de Noa kaj do de la post-diluva homaro (ne menciita cxe Viljono, sed cxi tie pro la rimo!); ''ido'' = posteulo. (FG)
alia loko - alia sedo : (en aliaj lokoj kreskas aliaj plantoj), por indiki: ''alia loko - alia voko''; Viljono skribas: ''en alia loko, li servas alian pladon'' (''sed'' kaj ''plado'' en Franca estas homonimoj). (FG)

[28]
Ijobo : (Biblio, Ijo. 7:6), kutime la Biblia verso estas alie tradukita: ''Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, kaj pasis, lasinte nenian esperon.''

[29]
kompano : kunulo, samgrupano, komp(ani)ano.

[30]
Celestenoj, Kartuzianoj : monahxo-ordenoj.
ostrokaptaj piedvestoj : Ostro-kolektistoj (eble) laboris nudpiede.

[32]
spili : bori truon aux elfrapi sxtopilon por komenci novan barelon. Do: ''vino rekte de la barelo''.
masonisto : La masonistoj estis grava profesio (pensu pri la konstruado de katedraloj), bone organizita, kun multaj helplaboristoj. El iliaj organizajxoj evoluis tiuj de la framasonoj (''liberaj masonistoj'').
versxisto : (vin-)kelnero.

[34]
Lasu pregxejon en la mezo! : dirajxo egala al: ''Lasu birdojn en la aero!'', ''Lasu fisxojn en la akvo!'', alivorte: ni ne plu parolu pri tio, ni sxangxu la temon.

[35]
Oraco : Orace.

[36]
Jxak Kor' : Ja(c)ques Cuer/Coeur, senskrupula komercisto kaj financisto, antauxdata kapitalisto, trezoristo de Karolo 7a. Mortis en ekzilo (1456).

[37]
Davida psalmo : (Biblio, Psa. 103:15,16): ''La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel gxi floras. Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas.''

[39]
kolumoj felaj : Suprenturnitaj peltaj kolumoj estis moda vestajxo por ricxaj sinjorinoj. En Parizo oni provis malpermesi ke ankaux putinoj vestu tiuspecajn vestojn.
altcxapelaj : altaj, konusaj cxapeloj, tiam preferataj de nobelulinoj.

[40]
Pariso, Helena : (en Helenaj legendoj) Pariso kidnapis la legende belan Helenan (edzino de Menelao de Sparto) al Trojo. La Grekoj pro tio dum dek jaroj siegxis la urbon, kaj nur per la ruzo de la Troja Cxevalo sukcesis akiri la urbon.

[41]
cxielen iru viva : kiel Maria, patrino de Jesuo.

[41a] Balado pri Damoj de iamaj tempoj
cis : maltrans, je cxi tiu flanko de.
Flora : Romia kurtizano (altranga amoristino), kiu heredigis multon al la popolo de Romo. Je sxia memoro oni faradis flor-festojn (laux Juvenalo).
Arkipiada : Fakte temas pri viro, Alcibiades (5a jc a.K.). Cxar oni komentis lian belecon, en mezepoko oni supozis lin virino.
Taisa : Atena kurtizano kiu sekvis Aleksandron al Egiptio (4a jc a.K.).
Ehxoa : (en Helena mitologio) nimfo, enamigxinta al Narciso - pro manko de re-amo, sxangxigxis al roko kaj konservis nur sian vocxon.
Heloiz' : Helo"ise (1101?-1164), nevino de Pariza kanoniko, studentino de Abelardo.
Petr' Abelard' : Pierre Ab'elard, Esbaillart aux Abaelardus (1079-1142), filozofo-teologo. Lin dungis la onklo de Heloiza por instrui filozofion al sxi. Enamigxinte kaj (sekrete) edzigxinte al sxi, li sendis sxin (por logxi) al monahxinejo, ekster la influon de sxia onklo. Tiam tiu kastrigis Abelardon. Heloiza farigxis monahxino, poste abatino. Abelardo farigxis abato kaj teologie la cxefa kontrauxulo de (poste sankta) Bernardo de Klaravalo (Clairvaux, Claravallis).
klostro : tipa monahxeja konstruajxo.
Sankt-Denizo : Saint-Denis.
Bur(i)dan' : Lauxrakonte, Johanino de Navaro (1273-1305), edzino de Filipo 4a la Bela, kutimis inviti virojn por amorado (kelktaga) kaj tiam jxeti ilin en fermita sako en Sekvanon (Sejnon, Saine/Seine). La filozofo Jean Buridan (1292?-1360?), profesoro cxe Sorbono, lauxrakonte, kiel studento estis tia viktimo. Lin savis fojno-boato. Antauxe oni pensis, ke Buridano naskigxis en 1298, kaj nomis la rakonton ne ebla.
Blank-Lilio : Blanche de Kastilio, regxino de Francio, edzino de Luiso 8a (kiu regis 1223-1226), patrino de Luiso Sankta (9a).
Grandplanda Berta : patrino de Karolo Granda.
Triks' : Beatrikso aux Beatrico, onklino de Grandplanda Berta.
Alis' : bopatrino de Beatrikso. (La nomitaj sinjorinoj rolis en pluraj mezepokaj heroo-kantoj.)
Harmburgis' : (H)Aremburgis, solheredantino de grafo de Majno (Maine), mortis 1126.
Johana Dark' : Je(h)anne Darc aux d'Arc, Franca armeo-gvidantino, vive bruligita en 1431 fare de la Angloj en Ruano, laux verdikto de eklezia tribunalo prezidata de la episkopo de Bovezo.

[41b] Balado pri Sinjoroj de iamaj tempoj
Temas gxenerale pri antaux nelonge mortintaj personoj:
Kaliksto : papo Calixtus III = Alfonso Borgia, mortis 1458.
Alfonso de Aragono : Alfonso 5a, la Grandanima, regxo de Aragono, Neapolo, Sicilio (1385-1458).
duko de Burbon' : Karolo 1a, mortis 1456.
Arturo : Arturo 3a, duko de Bretonio, mortis 1458.
Karlo sepa : Karolo la Bona, regxo de Francio (1403-1461).
Karlo Granda : Karolo Granda (vidu [9]).
Skota regxo : Jakobo 2a, ''La Rugxvizagxa Regxo'', mortis 1460 pro kanon-eksplodo.
regxo de Cipro : Johano 3a, mortis 1458.
regxo Hispanlanda : se Viljono ne klopodas rememori, kial ni provu?
Lanceloto Bohemlanda : Vaclavo, Ladislao, Lasloo la Postmorta de Auxstrio, regxo de Hungario, Pollando (?) kaj Bohemio (mortis 1457, 17-jara).
La personoj menciitaj en la Alvoko mortis antaux pli da tempo:
Klakeno : Bertrand du Guesclin, marsxalo de Francio (1320-1380), Bretono laux naskigxo.
graf' Dauxfeno : B'eraud 2a, grafo de Clermont, dauxfeno de Auxvernio, mortis 1401. Aux B'eraud 3a, mortis 1426.
duko de Alencon' : Johano 1a, duko de Alen,con, mortis en la batalo kontraux la Angloj cxe Azincourt en 1415.
Pri cxiuj nomitaj personoj ekzistas heroaj kaj aliaj rakontoj.

[41c] Balado en malnov-francisma lingvajxo
La Viljona originalo titoligxas ''en malnov-franca lingvajxo''. Viljono kvazauxis utiligi lingvajxon de 250 jaroj pli frue.
Li ludas per:
1) homonimoj: albo/matenigxo, amikto/amiko, kovri kapon/tro sxati, zonita/sankta;
2) iamaj gramatikaj kazoj: ''zonita/sankta nur per/pro sankta stolo, per kiu li(n) kaptas la diablo(n)'';
3) antikva duobla uzo de la artikolo: ''la Dauxfeno la brava'' sonas do, por liatempuloj, kiel ''la Dauxfeno lepra''.
La ''malnovaj francismoj'' de la traduko estas:
1) ''int-it-ismo'': primitiva kredo, laux kiu oni traduku la francan participe pass'e cxiam per ''-inta'' aux ''-ita'': avoir vu = esti vidinta; ^etre vu = esti vidita (anstataux: esti vidata) - pro la Viljona rimskemo, ekzemploj de ''-inta'' ne aperas;
2) (modera) ''de-ismo'', trovebla ankaux en la originalo: de = de, far, el, per, pro,...;
3) erariga uzo de ''l'''.
Pro cxio tio, kaj pro la franc(ism)a ''vaganta akcento'', la parola versio povas diferenci de la skriba. (Ekzemplo, ne cxi tie: ''L'hardita princ', file prava, ne fugxas'' = ''Lardita princ', fi-lepra, vane fugxas''.)
Precipe la unua strofo (kiel tiu de la originalo) povas esti auxdata tute alie ol gxi aspektas sur papero:

Nu, kiel sankta apostolo?
Noktmeze kun amik' tondita,
Kruc' parodia sur la stolo...
Ke estu je la kol' kaptita
La satanulo trohejtita! ... (FG)

sankta apostolo : la papo.
amikto : pastra nuko-kaj-sxultro-vesto.
ondita : kun ondo-motivo
tondita : tonsurita
arseno : arseniko
Vjeno : Vienne, Grenoblo : Grenoble(s) (en Dauphin'e = Dauxfenlando). (Cx. 1350 la dauxfeno de Vjenio vendis sian landon al la regxo de Francio; ''dauxfeno'' farigxis titolo de la plej agxa filo de la regxo.)
Dijxono : Dijon, Saleno : Salins, Dolo : Dole (en Burgundio).

[42]
Reno : Ren(n)es (Bretonio). Viljono ne venis de tie, do eble oni komprenu ke temas pri ''reno'' aux iu korpoparto tiuregiona (laux la kanto: ''... viaj pusxoj kaj trenoj inter miaj renoj ...'').
Cetere, oni atribuis al la renoj rolon en generado.

[45]
senila : psike malforta (pro agxo).

[47]
eks-Helmistino : Cxar profesia seks-servo estis kontrauxlegxa, la profesianinojn oni prezentis per la lauxlegxa okupo (aux tiu de patro aux edzo). La Bela Helmistino (armilvendistino aux armilfarist-edzino), dokumentite, dum multaj jaroj laboris en amora metio. Kiam Viljono verkis pri sxi, sxi estis cxirkaux 80-jara.
helmo : mezepoka cxirkauxkapa kasko.

[48]
abandoni : komplete cedi ion, komplete rezigni pri io (ne nur intersxangxe por io alia).
[53]
decadiro : Cxu sadinet efektive estas ,ca, dit net (tio, dece dirite) kaj cxu do efektive temas pri ''deca diro'' por tio, kion Varingjeno nomis ''amgicxeto'', mi ne havis emon esplori. (FG)

[56a] La Bela Helmistino alparolas la Gxojknabinojn
Gantistino,... : vidu cxe [47]. Nur la ekzisto de Vilhelmin' Tapisxistino estas dokumentita.
fusxmonero : Moneroj (diversdevenaj, diversdataj) havis nominalan kurzon laux bildo, formo kaj eldoninto, sed cxefe laux la metal-enhavo. Monero foruzigxinta ne estis akceptata laux tiu kurzo.

[57]
Fremeno : Viljono asertas, ke tiu estas lia sekretario-skribisto. Pri la ekzisto de tia persono ni dubu.

[59]
rumoro : (cxi tie:) onidiroj, klacxajxoj.

[61]
pastro : (iuj) pastroj tiutempe rajtis edzigxi.
Sankt-Anton(i)a fajro : venenigxo pro ergoto (greno-fungo), kauxzanta ardajn dolorojn.

[62]
Dekreta : En iu studlibro pri eklezia juro menciigxis, ke kasxita peko estas pli facile pardonebla ol publika, cxar tiu lasta povas esti malbona ekzemplo.

[63]
Lilo, Sankt-Omar' : L'Isle/Lille/Rijssel, Saint-Omer/Sint-Omaars (Sankt-Auxdemaro), en (nun Franca) Flandrio.
Remso : Rains/Reims.

[64a] Duobla balado al la amantoj
Sal(o)mono : la Biblia regxo (vidu [8]) (1-Regx. 11:4): ''En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj...''
Samsono : Sximsxono, kies harojn fortondis Delila, pro kio li perdis siajn (grandegajn) fortojn. Tiam oni blindigis lin (Viljono skribas: ''Samsono perdis la okulvitrojn''). (Biblio, Jugx. 16:19).
Orfeo : Orfeo (en Helena mitologio) tiel kortusxe ludis liron, ke sovagxaj bestoj trankviligxis. Ecx la infero-gardantan hundon Cerbero li sorcxis per sia muziko, kiam li sercxis tiuloke sian edzinon.
menestrelo : mezepoka vaganta poeto kaj kantisto.
Cerbero : (en Helena mitologio) la hundo gardanta la eniron de la infero. Gxi cetere havis tri, ne kvar kapojn.
Narciso : (en Helena mitologio) belulo kiu, vidante sin en akvo-surfaco, enamigxis al si mem, kaj dronis kiam li volis proksimigxi al la vidato.
akvario : cxi-foje ne vitra fisxujo, sed (fisx-)lageto. (FG)
Sardano : eble Sardanapalo/Asxurbanipalo = Asxur-Ban-Abal, regxo de Asirio, kvankam nek pri ties emo esti virino, nek pri konkero de Kreto ekzistas informoj.
Davido : la Biblia regxo. Li enamigxis al Bat-Sxeba, la edzino de armeestro Urija, vidante sxin banigxantan. Li ''kusxis kun sxi'' kaj kiam sxi montrigxis graveda, li organizis ke sxia edzo mortu en batalo (2-Sam. 11).
Amnono, Tamar : (Biblio) Amnono, plejagxa filo de regxo Davido, ekdeziris sian duonfratinon Tamar. Pretendante malsanon, li petis sxin baki cxe li patkukojn. Li tiam prenis ne la kukojn, sed sxin. (2-Sam. 13:6-14).
Herodo, Baptisto : (Biblio) Herodo, tetrarhxo (kvaron-princo) de Galileo, igis senkapigi Johanon Baptiston, dum festo, cxar la filino de lia amatino (rekompence por lauxdire tre speciala danco) tion deziris (Mar. 6:17-29).
gxesto : legendo-eposo (cxi tie: nevera rakonto).
Katarin' Vosel', Noelo : Cxi tiuj du (Katherine de Vossel/Vaucelles, No"el Jolis) akuzis Viljonon pro gxenado. Viljono pro tio ricevis vipado-punon. Supozeble Noelo ankaux private organizis pribatadon. Vidu [152].
balail-atleto : sorcxisto (la balail-rajdado ne estis ekskluzive virina okupo).

[67]
asoduo, plensterno : en ludkuba ludo.
veziko : plenblovita veziko sur bastono kiel avertilo de leprulo (?).

[68]
cxen-balisto : bombardo-masxino.

[70]
vjolo : pra-violono.

[72]
Jxaneta : ne-identigita knabino, eble iu ajn.
novalo : ankoraux neniam plugita tero.

[73]
Tak' Tibaldo : Ta(c)que Thibaut, malamata imposto-kolektisto de la duko de Berry. Viljono uzas lian nomon por insulti la alian Tibaldon, nome la episkopon de Orleano (vidu [1]).
trinkigis : Trinkigo de grandaj akvo-kvantoj estis tortur-metodo.
mangxigis pirojn : Enmeto de ligna piro en busxon, sxrauxbe pligrandigebla, tiel ke busxo kaj makzelo dissxirigxis, estis tortur-metodo.
et cetera : (Lat.) k.t.p.

[74]
plezura homo : La episkopa cxefjugxisto nomigxis Etienne Plaisance (= plezuro).
eta Roberto : La ekzekutisto de Orleano nomigxis Roberto, supozeble temas pri li.
Lombardoj : pruntistoj-uzuristoj.

[75]
kvindek ses : En 1456 Viljono publikigis siajn ''Legacojn'', kiujn iuj tiutempe nomis lia ''Testamento''.
legaco : antauxdifinita parto de heredajxo destinita por antauxdifinita heredonto.

[76]
Trabo la Bastardo : Per(re)net Marchant, de la Barre, jugxeja pedelo sxargxita pri prostituo-kontrolo. La trabo en blazono indikas bastardecon (vidu [108] kaj [93]). La pajlon li ricevis en la ''Legacoj'' por meti gxin sur plankon, por ke gxi plikomfortigu liajn amorajn laborojn. La mato estos plia helpo.

[77]
Moro' : Je(h)an Moreau, kuiristo, rostisto.
Provens' : Je(h)an de Provins, kukbakisto.
Turgis' : Robin Turgis, drinkejestro.
Cxe cxiuj tiuj Viljono supozeble estis doninta havajxojn kiel pagon aux garantion.

[78]
Fremeno : vidu [57].
escepte en Francio : Kvankam Viljono celis tion sxerce (''mi ne publikigos gxin, krom cxie...''), lauxvorte tio cxi signifas, ke cxiuj eksterlandaj eldonoj de cxi tiu verko de Viljono aperas kontraux la eksplicita deziro de la auxtoro! (FG)

[80]
sameterna : Temas pri la Sankta Triunuo: Dio-Patro, Dio-Filo kaj Sankta Spirito. La Nicea koncilio (325) deklaris Dio-Filon esti sam-esenca kun Dio-Patro.
Adama spito : (Biblio, Gen. 3:17).

[82]
fola : stultajxema, frenezeta, facilanima.
parabolo : la Biblia parabolo pri Lazaro kaj la Ricxulo (Luk. 16:19-31).

[84]
febla : kun nesuficxe da (mensa aux muskola) forto por povi elteni ion aux por povi defendi sin; facile venkebla. (Kontraste, svaga : malmult-energia, malklara, malfacile sensebla - la malforta lumo de eta ampoleto estas svaga, ne febla.) (FG)
taga febro : cxu hxolero?

[85]
naux ordenoj : la naux ordenoj de angxeloj.
[86]
same : (Lat.: item = tiel same), cxe testamentoj uzata esprimo por indiki ke la legaco donigxas sub la samaj kondicxoj kiel menciitaj komence.

[87]
Vilhelmo de Viljono : la flego-patro de Francisko (vidu Vivoskizon).

[88]
Furzo de l' Diablo : romano aux longa poemo pri la kidnapo de la tiunoma lim-sxtono (vidu Vivoskizon), ne retrovita.
Gido Tabar(i)o : Guy Tabarie aux Tabary, kun-studento de Viljono, kun-kulpinto pri la enrompo en la Navara Kolegio, denuncis Viljonon.

[89a] Balado por lia patrino
La balado estas verkita por lia patrino. La ''mi'' do estas sxi.
l' Egiptia : Sankta Maria de Egiptio, putino farigxinta ermitino.
Teofilo : Teofilo de Adano, sekretario de episkopo de Armenio, kiu faris, laux legendo, kontrakton kun la diablo. Di-patrino Maria post sep jaroj reprenis tiun kontrakton el la infero. La granda 13a-jarcenta antauxulo de Viljono, Rustabovo (Rutebeuf) verkis teatrajxon ''La Miraklo de Teofilo''.
elporto : (de gravedeco). Temas pri la dogmo, ke Maria ne malvirgigxis ecx per nasko.
Sakramento : Kristo.
sen literaturo : nenion leginta, ne kapabla legi.

[90]
Rozo : En la Romano de la Rozo (vidu [15]), la nomo Rozo reprezentas ajnan amatinon. Cxi tie temas pri iu Marta (laux la akrostiko de la donacata balado).
burso : monsaketo (aux alia saketo).

[91]
Misxalto : Michault/Michaud, legenda, nelacigebla amanto laux romano Renardo Kontrauxa. ''idoj'' = posteuloj, heredantoj.
Sankt-Saturo : Pripensu la verbon ''saturi''.

[93]
finigxas per Ro : En la originalo, cxiu verso finigxas per la litero r, en la traduko, per la silabo ro.
Pernet Trabo : Per(re)net Marchant (vidu [76]). Dum sia laboro li certe renkontus la koncernan virinon.
fekulo : amel-faruno (por vestajxo aux por vizagxo?).

[93a] Balado al amikino
Akrostikoj: Fran,cois, Marthe kaj (ankaux en la originalo nesukcesinta) Viilion.
Jur-Rigoro : justico.
majxoro, minoro : pli-granda, malpli-granda aux pli-agxa, pli-juna.
dekoro : (fona) dekoracio en teatro, cxi tie simple: fono.

[94]
It' Marcxand' : Ythier Marchant, amiko de junagxo de Viljono, farigxinta ano de la Financa Kontrolejo. La glavon li ''akiris'' en la ''Legacoj''.
El Profundo : (Lat.: De profundis), Psalmo 130.

[94a]
Ekzistanta muzika versio havas anstataux la dufojan ''Mort''' ripeton de la plenaj du unuaj versoj. Tio farus la kanteton regula rondelo. (Laux la antauxa strofo, Viljono ne kalkulis tiujn ''Mort''' kiel versojn, do eble temas nur pri indiko pri ripeto.)
langvoro : emo al nenio, deprimiteco, senenergieco.

[95]
Jxan Kornu' : Je(h)an (le) Cornu, ricxa financisto. Laboris en la Trezorejo. Poste sekretario de la regxo.
Bobinjon' : Pierre Bo-/Baubignon, advokato, konata kiel avarulo. Pro jugxista decido li devis vendi iujn gxardenojn, post riparado, por pagi sxuldojn.
pinjono : gablo-pinto (gablo: fasado-supro).

[96]
kahelo, piocxo, hojo : Oni supozas, ke Viljono utiligis unu el tiuj gxardenoj (kun dometo) kiel kasxejon. La kahelo, piocxo kaj hojo estus uzataj dum sxtelado.
hojo : hoko-forma hakilo aux levumilo.

[97]
Petro Sankt-Amant' : Pierre Saint Amant/d, membro de tre ricxa Pariza familio.

[98]
Heslen' : Denis Hesselin, ano (''elektito'') de imposto-tribunalo.
Turgis' : Robin Turgis, estro de drinkejo-mangxejo ''La Pin-Konuso'' (vidu [101]), ankaux mesagxisto de la Trezorejo.
Auxnizo : provinco Au(l)nis (cxefa urbo: La-Rosxelo La Rochelle).

[99]
Cxarvalo : Guillaume Charruau, ne advokato, sed kunstudento de Viljono kaj supozeble ankaux (nur) Magistro pri Artoj.
Marcxand' : vidu [94].
realo : (Hispana) monero (tiam ora).
Templo : kristana militista (monahxo-kavalira) ordeno (1118-1312). La ''Kultivejo de la Templo'' estis terpeco kiu iam apartenis al la malfondita Templano-monahxejo; tie trovigxis legomgxardenetoj. Mono de la iam ricxa ordeno tie certe ne plu troveblis.

[100]
Furnjero : Pierre Fournier, advokato reprezentanta la parohxon Sankt-Benedikto cxe la eklezia kortumo (eble gxuste en kazo kontraux Viljono).

[101]
Jxak Ragjero : Ja(c)ques Raguier, regxa kuiristo kaj drinkemulo.
la Pokalo Granda : drinkejo cxe Place de Gr`eve, sur kiu okazis ekzekutoj.
plakoj : (Flandraj) argxentaj moneroj.
la Pin-Konuso : drinkejo-mangxejo (vidu [98]).

[102]
Merbovo : Pierre Mer(e)beuf, ricxa sxtofo-komercisto, kun diversaj urbaj funkcioj.
Luvjero : Nicolas de Louviers/Louvieux, imposto-kolektisto.
falk-cxasisto : cxasi per falkoj, ekzemple birdojn kiel perdriko, pluvio, ankaux haveblaj cxe:
la Macxkuino : la Machecoue, (vidvino de Macxku'), komercistino pri cxasajxoj kaj birdajxoj.

[103]
Turgis' : vidu [98].
rajto de skabeno : La rajton farigxi skabeno (teorie) havis cxiuj civitanoj de Parizo. Certigante sian parizanecon, Viljono klarigas eventualan ne-Parizan prononcon k.s. per fremda influo.
eldiro : prononco, lingvajxo.

[104]
cxarmulinoj : eble ne prononcu: cxar-mulinoj.
Sankt-Generu' : Saint-Generou(x) (g'en'ereux = (sin)donema, fekunda). Sankt-Julio... : Saint-Julien-de-Voventes/Vouvantes (`a vau-vent = antaux la vento, akcelate) en la distrikto Kastelbrianto (Ch^ateaubriant). (Laux PIV, ''cxatobriando'' estas iu rostita bovajxo. Gxi estas nomita laux nobelula familio (de) Chateaubriand (''Sxatobriando'' laux Sxulco-Bermano). La logxantoj de la koncerna urbo nomigxas, laux la Latina, france Castelbriantais.)
Puatuo : provinco Poitou (cxefa urbo: Puatjero Poitiers).
klami : diri, krii, anonci (dialekte).
isxi : ili, pri virinoj (dialekte).

[105]
Jxan Ragjero : Je(h)an Raguier. Parenco de Jxak ([101]).
Gvardio Dozena : (aux ''La Dek Du''), rajdanto-gvardio por persona protekto de la Pariza Provosto (justicestro).
busx-regalo : mangxo aux bato.
mieno : cxi tie: vizagxo.
Bajli' : Je(h)an de Bailly, viro kun gravaj postenoj, kiu havis logxejon tuj apud la fontano (aux pumpilo) Fi-Fonto (Maubu'e). Dum Bajli' supozeble ne bonvenigus lin por mangxo, Ragjero supozeble preferus alian trinkajxon ol (laux la nomo, malbona) akvo.

[106]
Princo de la Stultuloj : gvidanto de la ''Burleska Frataro'' (amatora teatra grupo) kaj organizanto de urbaj festoj.
Delfur' : Michau(l)t du Four, sergxento de la mallibereja polico, en 1457 esploris pri la sxtelo el la Navara Kolegio (vidu Vivoskizon); krome li posedis drinkejon.

[107]
La Dek Du Dudekoj : (fakte ''La Dek Unu Dudekoj'' ''Les Unze Vingtz''), urba (provosta) polico, parte surpieda, parte surcxevala.
Ricxer' : Denis Richier, de la regxa polico.
Valeto : Je(h)an Val(l)et(te), de la mallibereja polico.
rubandeto : Kutime pastroj havis cxapelo-rubandojn. La saman vorton oni uzis ankaux por pendumo-sxnuro kaj piedo-kateno.

[108]
Perneto de l' Trabo : vidu [76].
neta : (cxi tie:) dece, pure, prizorgite aspektanta.

[109]
Cxoleto : Casin Cholet, barelfaristo, kasx-sxtelisto kaj profesia kverelulo; farigxis malgraux tio policisto. Kun sia kolego Jxan la Lupo, li kasxe prenis anasojn el nepropraj akvoj kaj kokinojn el nepropraj kortoj.
Liona : el Liono (Lyon(s)).

[110]
la Lup' : Je(h)an le Lou(p), boatisto kaj fisxkaptisto, krome en cxio kolego de Cxoleto.
surpliso : largxa, longa pastra vesto.

[111]
Orforgxisto : kromnomo de Jxan Mahe' (Je(h)an Mah'e), asistento-prokuroro (akuzisto).
Saracenaj spicoj : zingibro-''radikoj'', kariofilo-''najloj'', k.a., el Proksim-Oriento (kiel bongustigajxo kaj kiel afrodiziigajxo).
Mi ne sukcesis precize redoni la kuir-receptojn. La donaco kaj la celita efiko tamen estas tiuj de la originalo. (FG)
enpelvajxo : en pelvo bakita/stufita mangxajxo.
delica : bongustega, plezurega.
piko-vico : en viandon premitaj kariofilo-najloj, en vico.
kojonoj : testikoj.

[112]
Riu' : Je(h)a(i)n Riou, pelto-komercisto, kapitano de arkpafista regimento (libervolula, cxefe ceremonia). La mencio pri lupaj kapoj kaj viando estas iom mistera.
bufeda vino : trostarinta, ne fresxa vino.

[113]
masxumi : mortigi, kapti per masx(kaptil)o.
subkudri : alkudri submetajxon, subsxtofon.

[114]
Traskaglo : Robinet Trascaille, ricxa imposto-kolektisto. La pelveto aludas al enkasigo por propra uzo.
ekstrakti : simple: elpreni.

[115]
Gxirar' : Perrot Girart. Supozeble Viljono kunprenis la kuvon kaj kaldronon de cxe li.
Regxinburgo : Bourg-la-Royne/Reine.
abatino : La tiutempa abatino de Puraso (Pourras = Port-Royal) ne vivis tre virtan, celibatan vivon.

[116]
Di-Filinoj : Filles-Dieu, religiulinoj, ankaux nomataj ''Devotulinoj''.
Beganoj : Begardoj, vidu [5].
Turlupenoj : sekto, konsiderata herezuloj kaj persekutata de la inkvizicio.
Jakobenoj : monahxo-ordeno. ''Jakobena kaponajxo'' aux ''Jakobena supo'' konsistas i.a. el rostita kapono, fromagxo kaj buljono.

[117]
Belaj Patroj : monahxoj (gxenerale).

[118]
Jxan Puligo : Je(h)an de Poul(li)eu, teologo cxe la Pariza universitato, forte kritikanta la almozulo-ordenojn. Papo Johano 22a en 1321 malpermesis liajn verkojn. Li tiam revokis ilin.
Jxan Mehuna : vidu [15]. Ankaux en la ''Romano de la Rozo'' trovigxis kritiko pri monahxoj.
Mateolo : Matheolus, auxtoro de ''Lamentoj'' kontraux la almozulo-ordenoj.

[120]
Bauxdo : Baude de la Mare, drinkema Karmelano; eble verkis kvazaux-Viljonajn versojn.
Karmelanoj : monahxo-ordeno.
Tusko : eble Je(h)an Turcan, provosta leuxtenanto.
birdeto : en la originalo: kagxo, kun simila interpreto-ebleco.

[121]
Sigelisto : tiu kiu provizis dokumentojn per (vaksa) sigelo. La abelvakson oni moligis en busxo, kaj platigis per fingro antaux stampado per malsekigita sigelilo.

[122]
Auxditoroj : jugxistoj pri ne tro valoraj disputoj. Laux raportoj, ilia jugxejo havis disfaleman plafonon. La apuda Alta Kortumo havis plafonon protektitan per latoj, kaj pli molajn benkojn.
Maceo de Orleano : Mac'e(e) d'Orl'eans, jugxisto (viro!).

[123]
Francisko de l' Vakerio : Fran,cois/oys de la Vacquerie, episkopa prokuroro (''promotoro'') pri krimoj kontraux la eklezia juro.
kolo-ringo : Skotaj kirasoj ne havis kol-protekton; aludo al pendumo-sxnuro.
kavalir-distingo : Li ne estis kavaliro, do la kavaliro-''bato'' aludas eble al alia batado.
Sankta Georgo : patrono de Anglio (!).

[124]
Jxan Lorens' : Je(h)an Laurens, pastro kaj magistro pri eklezia juro, ano de la kortumo kiu kondamnis Gidon Tabaron (vidu [88]), konata kiel drinkemulo.
en Burgxo monsinjoro : Episkopo de Bourges estis Je(h)an Cuer/Coeur, filo de Ja(c)ques Cuer/Coeur (vidu [34]) kaj ankaux tre ricxa.
monsinjoro : alparolo por episkopo (pensu ankaux pri mon-).

[125]
Jxan Kotart' : Je(h)an Cotart, prokuroro cxe la Eklezia Kortumo, supozeble amiko kaj protektanto de Viljono, konata drinkemulo. Jxus mortinta (1461).
patardo : monero (pensu ankaux pri ''petardo'' = eksplodeto = furzeto).
Deniza : knabino pri kiu krome nenio estas konata.

[125a] Balado kaj pregxo
Noa : Biblia prapatro, kiu plantis viton, faris vinon kaj ebriigxinte kusxis nuda - problemo por liaj filoj (Gen. 9:20).
Lot : (Biblio) Cxar ili ne trovis edzon, liaj filinoj ebriigis lin kaj ''kusxis kun li'' por naski heredontojn (Gen. 19:30-36).
Arhxitriklino : La Greka vorto por ''festen-estro'' (kiu unua gustumis la akvon, farigxintan vino dum geedzigxo en Kana) en Latina teksto estis misinterpretata kiel persono-nomo (Biblio, Joh. 2:9).
elano : alcela entuziasmo, viveco, fervoro (cxefe pri movoj).

[126]
Merlo : Germain de Merle (Marle), ricxa monsxangxisto.
angxeleto : monero (kaj fromagxo).
granda (angxelo) : monero.
sxildo fremda, konata : Diversdevenaj sam-aspektaj moneroj ofte havis malsaman metal-enhavon kaj valoron.

[127]
orfoj : En la Legacoj, Viljono tiel nomas tri ricxajn spekuladistojn pri salo.
Salen' : Salins, urbo kun sal-minejoj.

[128]
Ricxer' : Pierre Rich(i)er, doktoro pri teologio, estro de lernejo por malgrandaj infanoj.
Donata : lernolibro de Donatus (Latina gramatiko); interpreto ''don-at-a'' estas permesata: la ''orfetoj'' ne specialigxis pri senpaga donado.
Saluton, gemo... : Ave salus, tibi decus... (el kanto al Maria). Sed ''salu(t)s'' kaj ''d(')'ecus'' estis moneroj...

[129]
Kredo : la kred-konfeso, ankaux termino por longtempa kredito - ne facile donata de la ''orfetoj''.

[130]
zono : en zono oni ofte portis monon.

[131]
kleriketoj : En la Legacoj, Viljono tiel nomis du maljunajn kanonikojn, kiuj post 30-40 jaroj supozeble estus mortintaj, dum ankaux iliaj patrinoj ne plu vivas.
jam certis : la sama donaco estis farita en la Legacoj.
domo de Geldrio : ne tre bonstata domo, posedajxo de la pregxejo Sankt-Benedikto kaj luata de bucxisto Gue(u)ldry, kiu longe ne pagis la luon.

[133]
la Dek Ok Viroj (Klerikoj) : konsilio kiu decidis pri studo-stipendioj. La du celitaj kanonikoj estis mem anoj de gxi.
gliro : dormo-muso.

[134]
kolatoro : eklezia funkciulo decidanta pri ekleziaj elpagoj.

[135]
Kuldo' : Michau(l)t Cul d'Oue/Culdou, skabeno de Parizo.
Tarano : Charlot/Charles Taranne, ricxa monsxangxisto.
cxiela pano : manao (Biblio, Eli. 16:4).
Johanino : nespecifa (gxoj)knabino.

[136]
Grenji' : Phelip Brunel de Grigny (vidu [185]), ricevis en la Legacoj la ruinigxintan kastelon Bicestro (Vicestre/Bic^etre).
turo de Bili' : Billy, ankaux ruinigxinta kaj temo de jura disputo.
kvesti : rondiri por kolekti kontribuojn.

[137]
Delgardo : Je(h)an de la Garde (vidu [180]), pogranda komercisto pri spicoj. Kaj Jean kaj Thibaut povas havi la signifon ''kokrito''.
la Bareleto : kelkaj drinkejoj nomigxis tiel.
Gxenevano : Pierre Genevois/oys, prokuroro.

[138]
Basanjer' : Pierre Basennier/Basanier, notario de la regxo.
Jxan de Ruel' : Je(h)an de Ruel, prokuroro cxe la Civila Kortumo. Lia frato Pierre pogrande komercis pri spicoj.
Maltent', Rosnel' : Je(h)an Mau(l)taint, Nicolas Rosnel, inspektoroj cxe la sama kortumo.
Servant' de Kristoforo : Roberto Estutvila (Robert d' Estouteville), provosto (justic-estro) de Parizo, versxajne protektanto de Viljono, cxar dum li estis provosto, Viljono plurfoje eskapis punon.
La antauxe nomitaj personoj cxiuj estis subuloj de Roberto Estutvila. Tial Viljono instigas ilin, servi lin.
Kristoforo : sanktulo, protektanto de vojagxantoj, ankaux protektanto kontraux subita morto.

[139]
en turniro : Efektive, Roberto Estutvila gajnis sian edzinon en 1446 en turniro-duelo. La alia kandidato estis auxtoro de amromano pri la Troja milito.
Sicilia regxo-filo : Renato, duko de Anjxuo (Reignier/Ren'e d'Anjou), regxo de Sicilio, kiu neniam regis sur Sicilio, organizis la turniron.
Hektoro, Troilo : (en Helenaj legendoj) filoj de la regxo de Trojo, mortintaj en la Troja milito.

[139a] Balado por Roberto Estutvila, por ties edzino
Akrostiko: Ambroise Delor'e, la gajnita edzino.
Cxi tiu balado plej similas, laux arteco kaj efekteco, al la kavalirecaj am-baladoj de la tempo. Tamen cxiu strofo duonvoje Viljonigxas... (FG)
morna : (cxi tie:) deprima, maloptimismiga.
karitato : (cxi tie:) kompatema, pardonema amo.

[140]
Jxan Perdrjer' : Je(h)an Perdrier, amiko de junagxo de Viljono, stalestro de la regxo. Francisko (Fran,coys/ois), lia frato, oficisto en la Trezorejo. Oni supozas, ke Francisko Perdrjer' false akuzis Viljonon cxe la eklezia tribunalo en Burgxo. Falsaj akuzintoj estis kondamnataj al portado de ''rugxa lango'' el sxtofo sur la vestajxo. La ''urgxo'' eventuale aludas al torturado.

[141]
Tajlvent' : Taillevent, fama kuiristo, ''kun vento-trancxa nazo'' (Vilhelmo Tirel'), 14a jc (kaj lia kuirlibro).
Maker' : Viljono miksas la nomojn de Macquaire, misfama fusxkuiristo de la komenco de la 14a jarcento, kaj de Sankta Makario de Aleksandrio, laux legendoj fama kontrauxbatalanto de diabloj.

[141a] Recepto
realgaro : rugxa arsenika sulfido As2S2.
orpigmento : flava arsenika sulfido As2S3.
kalko viva : kauxstika kalko CaO.
barbiro : Barbiro plenumis ankaux malgrandajn operaciojn. Tial la sango.
bankuvo : vidu ankaux [PD 7].

[142]
Andre' Kuralt' : Andry/Andr'e Courau(l)d, reprezentanto en Parizo de Renato de Anjxuo (vidu [139]).
Frank Gontjer' : Franc Gontier, cxefa figuro de fama balado de Philippe de Vitry (1291-1362), lauxdanta la simplan kamparanan vivon. Renato de Anjxuo estis verkinta similan baladon, do la ''Refuto'' estas fakte direktita al tiu ''regxo''.
Sagxulo : en la apokrifa Biblio-libro Sagxeco de Jesuo Sirahx (Sir. 8:1,11): ''Ne luktu kontraux potenculo: vi povus trafi en liajn manojn! ... Li povus neatendite impliki vin en viaj diroj.''

[143a] Refuto al Frank Gontjer'
mato-cxambro : cxambro kun matoj kaj fajrujo: luksa, do!
Sidven' : Sidoine, rolulino en populara romano.
hipokraso : spicita vino, kiel afrodiziigajxo.
zodiako : (cxi tie:) jaro.
Prago : cxe Viljono: birdoj de cxi tie gxis en Babilonio.
rankoro : dauxra malpardonemo, malamo pro iamaj okazajxoj (cxi tie simple: sen malbonaj sentoj kontraux ili).

[144]
Brujer' : Catherine de Bruy`eres, posedantino de la domo antaux kiu estis la sxtono ''Furzo de l' Diablo'' (vidu Vivoskizon). Sxi okupigxis pri la revirtigado de malvirtigxintaj knabinoj.
ekster tombejo-limoj, Lin-foiro : predikado en tombejoj estis normala, sed Viljono supozas ke la koncernatinoj pli trovigxus inter la kudristinoj cxirkaux la Lin-foiro.

[144a] Balado pri la Parizaninoj
En la traduko mi ''perdis'' la Tuluzaninojn. Pardonu, Akademia Mosxto! (FG)
En la unua strofo temas pri diverslokaj Itallingvaj inoj.
l' Eta Pont' : Petit Pont, kun fisx-foiro, en Parizo.

[145]
refaldajxo : orlo. Ili ne sidas sur la robo mem, por ne cxifi aux malpurigi gxin. (Oni sciu, ke - ecx ankoraux jarcentojn poste - subkalsonoj ne estis en gxenerala uzo.)
Komparu: Pauxlo (?) Limburga: ''Februaro'' (cx. 1415) en ''La tre ricxa horlibro de la duko de Berio'' (''Les tr`es riches heures du duc de Berry'').
homilio : prediko cxirkaux Biblio-teksto (klarigo, apliko en cxiutaga vivo).
Makrob(i)o : Macrobius, Latina verkisto (cx. 400 p.K.) kiu verkis interparolojn pri multaj diversaj temoj.

[146]
Montmartro : Montmartre. Sur tiu monteto trovigxis monahxinejo, kie la monahxinoj sin vivtenis per ekspluatado de publika drinkejo ja libere alirebla por viroj.
Monto Valeria : Mont Valerien. Sur gxi (pli ol 10 km for) trovigxis ermitejo-pilgrimejo. La pilgrimantoj (kaj la ermitoj) iru do al la monahxinoj.
beno el Romo : Papa beno, kun (ne falsa) absolvo.

[147]
pindo : mezuro por likvajxoj, inter duona kaj tuta litro, laux la loko (en Parizo 0,93 l).
azeno-ludo : nuntempa porinfana versio: blindumite provi alpingli voston gxustaloke sur bildon de azeno aux sur kunludanton.

[148]
porcioj : Vi rajtas interpreti, ke temas pri mangxo.
Celestaj : Celestenoj, monahxo-ordeno.

[149]
Kartuzianoj, Jakobenoj : monahxo-ordenoj.
Jxakin', Petret', Izabel' : versxajne pli-malpli hazardaj knabino-nomoj.
[150]
dikulino Margot' : nomsxildo (!) de amorejo.
brulard', bigod' : Angla-devenaj blasfemoj, pruntitaj de la Anglaj soldatoj kiuj okupis Parizon gxis 1436. Cxar temas pri By our Lord! (= je nia Sinjoro!) kaj By God! (= je Dio!), tiuj soldatoj sxajne tre dece blasfemis.
auxbado : kiel serenado, sed frumatene...

[150a] Balado pri la dika Margot'
Pripensu, ke ''Dika Margot''' estis nomsxildo, ne efektiva persono. La balado do povas esti ''nur literaturo''.
ronrono : sono kiel de kontenta kato; cxi tie: dolcxaj vortetoj.

[151]
Marjon' la Idolo, Jxanin' la Bretona : konataj putinoj.
primico : unuaajxo, unuaulo (cxi tie: unua kursfinintino).
[152]
Noel' Jxolis' : vidu [64a].
abandoni : komplete cedi ion, komplete rezigni pri io; cxi tie: forstreki el siaj pensoj.
Henri' : Henry Cousin, ekzekutisto (ekde 1460) en Parizo.

[153]
Gastejo Dia : Ostel (nun: H^otel) Dieu, hospitalo kun 500 litoj por ne-pagipovaj malsanuloj. Ricxuloj kutimis donaci al gxi la restajxojn de siaj festmangxoj.
Fratuloj : monahxoj.

[154]
Nikolao Galarno : Nicolas Galerne, barbiro, hxirurgo kaj ano de parohxa konsilantaro. (Cxu la tuto estas inspirita de lia nomo, kiu ankaux indikas iun akran venton?)
Marno : rivero Marne.
ne gxenos : La somera varmego ne gxenus lin, cxar li estus mortinta pro pulmo-inflamo aux simile...

[155]
Infanar' Trovita : nomo de instituto por trovitaj (abandonitaj) infanoj. Kutima celo de legacoj.
Marjon' l'Idolo : vidu [151].

[156]
Montrezor', Larabot' : Mon Tr'esor, Le Rabot, lok-nomoj libere elektitaj por traduki simil-elvokajn en la originalo. (FG)
Nikol' Kajeza : Colin aux Nicolas de Cayeux/Cailleux, kun-studento de Viljono, kun-kulpinto pri la enrompo en la Navara Kolegio. Trofidis sian ''klerikecon'' kiel universitatano. (La ekleziaj kortumoj estis ofte pli mildaj ol la profanaj.) Pendumita en 1460.

[157]
Dido : legenda regxino de Kartago, amatino de Eneaso, laux Virgilio belega.
sinistra : malbonauxgura, malbonfata, terur-efika.

[158a] Balado de bona instruo
absolvoj : La disvendado de peko-absolvoj estis granda fonto de enspezo por la eklezio. La disvendado de falsaj absolvoj, simile, por krimuloj.
boligita : la kutima puno por i.a. monfalsistoj.

[160]
La Dek Kvin Dudekoj : Les Quinze Vingts, nomo de instituto por blinduloj (!), kies (300) logxantoj havis rajton almozi en:
La Tombej'-sen-Pek'-kaj-Pent' : Cimeti`ere des Innocents, la Tombejo de la Senpekaj Infanoj. Gxi estis cxirkauxata de galerio en kiu la ostaroj el, malplenigitaj, malnovaj tomboj estis amasigitaj.
provinco : (cxe Viljono la urbo Provins).

[162]
mastroj pri peticioj : anoj de la Oficejo por Petskriboj (al la regxo).

[163]
pelmelo : konfuza miksajxo.
apelo : apelacio.

[165]
Sankt-Dominiko : La Dominikanoj formis la Inkvizicion. La Inkvizicio ecx mortintojn elfosis por pendumi ilin postmorte. Tial cxi tiu peto pri postmorta absolvo.

[166]
Jxak Kardon' : Jacques Cardon, ricxa komercisto pri sxtofoj kaj sxtrumpoj, konata mangxemulo kaj drinkemulo.
Marjonino, Enlasu min ... : supozeble konataj kantoj.
Marjon' Potardo : nedokumentita knabino.
mustardo : komparu la alifontan tekston: ''Tro dise vi mustardon pistis: nun ne plu tauxgas la pistuj'/pistil'''.

[166a] Kanto
fi-prizono : la Magduna malliberejo (vidu Vivoskizon).

[167]
Lomer' : Pierre Lomer d'A(i)raines, kanoniko de la katedralo Nia Sinjorino (Notre Dame), sxargxita pri forigo de putinoj de sur la ''Urba Insulo'' (^ile de la Cit'e); laux Viljono, li ne suficxe profitas de tiu tasko.
Oger' la Dano : Ogier, Odger, Autharius, rolulo de diversaj eposoj; laux iu teksto protektanto de virgulinoj, laux alia tre kapabla kaj aktiva amoranto (la gxermana nomo signifas: ''bona sago'').

[168]
Cxartjero : Alain Chartier (cx. 1385-1440), poeto kaj prozisto, i.a. sekretario de Karolo 7a. En la poemo ''La bela damo sen kompato'' (''La belle dame sans merci'') li donas al malsanaj amantoj ''la faradon de kantoj, kantetoj kaj baladoj''.
egxo : simple: rando.

[169]
Jxak Jxames' : Ja(c)ques James, urba arhxitekto, posedanto de banejo/amorejo (''porkejo''), avarulo (vidu [184]).

[170]
la Vokto : supozeble Pierre de Brez'e, Granda Vokto aux Seneskalo (regiona justicestro) de Normandio, tiutempe malliberigita (supozeble ne pro pagado de ies sxuldoj).
fajr' kaj fer', hufferi : Viljono ''altigas'' lin al rango de Marsxalo, sed tiu vorto samtempe havas la signifon ''huffer-forgxisto''. ''Hufferi anserojn k.s.'' en pluraj landoj estas stulteco-ekzemplo.
alumeto : Per tiutempa ''alumeto'', oni ne povis fari fajron: temis pri ligna stangeto aux rulita papero por transmeti fajron (de fajrujo al kandelo, k.s.).

[171]
Gvardiestro : kapitano de la Provosta Gvardio, Je(h)an de (H)Arley.
Marketo, Filiberto : Marquet, Philebert, du jxus maldungitaj anoj de la (armea?) polico, estrata de Provosto-Marsxalo Tristan l'(H)Ermite.

[172]
Kapelano : Je(h)an Chappelain, ano de la urba (provosta) polico (neniel eklezia funkciulo).
ne pontifikas : ne estas altranga pastro (pontifiko), do havas nur etan pregxejon (kapelo).
meso sen pano : di-servo (ne meso) sen konsekrado de pano kaj vino, cxar sen plenrajta sacerdoto. Viljono ja estis ''kleriko'', sed ne ''pastro''.

[173]
Jxan Kaleza : Jean de Calais, notario pri testamentoj en la Pariza malliberejo Kasteleto (Ch^atelet).
tridek jarojn ne vidis : Viljono estis tridekjara kiam li verkis tion cxi!

[175]
transiris al vivo : mortis (''la vera vivo estas ne sur la tero, sed en la cxielo'').
alternativo : neceso aux ebleco, elekti inter du eblaj solvoj aux decidoj: aux tio, aux tio. Se ekzistas alternativo, do ekzistas dua elektebla solvo aux decido. Se ne, do ne. Ne mirinde, ke multaj homoj tiun duan elekteblajxon nomas simple ''la alternativo''. (FG)

[176]
Sankt-Hedviga : Sainte-Avoye, la plej netauxga pregxejo por enterigo: gxi trovigxis en subtegmenta etagxo de la samnoma hospitalo. Tial do la planko ne eltenus tombon kun kovrosxtono.

[178a] Versajxeto
ripozon dauxran... : preskaux lauxvorte la komenca teksto de rekviema meso (Lat.: Requiem aeternam dona eis, Domine, et lux perpetua luceat eis.)
sen har' la kap'... : Tiu senhareco (komparu [186]) povus esti sekvo de diversaj malsanoj.
pugo-bato : Estis kutimo, konfirmi ekzilo-verdikton per efektiva pugo-bato.
apelo : apelacio.

[179]
sonorilo vitra : La granda, alarma, sonorilo de Notre Dame estis krevinta.

[180]
pano : Por sonorigado cxe enterigo oni kutime dungis malricxulojn, kiujn oni pagis per pano aux alia mangxajxo.
Sankt-Stefano : (Biblio) Stefano mortis pro sxtonumo (Ago. 7:59). Anstataux panon, la sonigistoj do ricevu sxtonojn.
Vilhelm' Volant' : Guillaume Volant, ricxa salo-komercisto.
Jxan Delgardo : Je(h)an de la Garde, ricxa spico-komercisto, prezidanto de la sindikato de spicistoj.

[182]
Mart' Belfaj' : Martin Bellefaye, samagxulo de Viljono, konsilisto pri profanaj aferoj cxe la eklezia kortumo.
Kolombel' : Guillaume Colombel, konsilisto de la regxo.
Misxel Jxuvenel' : Mich(i)el Jouvenel, filo de la dekano de la Parizaj komercistoj. Oni scias pri li nur, ke li estis ricxa.

[183]
Filip' Brunel' : Phelip Brunel, kverelema, procesema nobelulo.
Jxak Ragjero : Jacques Raguier, drinkema cxefkuiristo de la regxo.

[184]
Jxak Jxames' : vidu [169].

[185]
Testamento-Mastro : oficejo por solvi dubojn en testamentoj.
quid, quod : (prononcu: kvid, kvod) Latinaj vortetoj por ''kio'', ''kiu'', oftaj en testamentoj.
Tomas' Trikot' : Thomas Tricot, pastro, diplomita samjare kiel Viljono.
pilk' kaj pot' : iu pilko-ludo, kun kromsignifo.
Petreta Truo : nomsxildo de konata pilko-luda halo, kun kromsignifo, kompreneble.

[186]
Vilhelm' Duru' : Guillaume du Ru, ricxa pogranda komercisto pri vino. Li respondecu pri lumigado, cxar lampo-oleon oni ne povas trinki.
ekzekuciant-tacxmento : En la antauxaj strofoj, Viljono nomumis seson da testamento-ekzekuciantoj.
doloras ... barbo ... : vidu [178a].

[186a] Balado pri pardono
Celestenoj, Almoz(frat)uloj, Kartuzianoj : monahxo-ordenoj.
Devotulinoj : monahxino-ordeno.
erota : (cxi tie:) erotike alloga.
flavbota : altaj, strikte lacxitaj (tial: malgraux doloro), flavaj botoj, laux la modo.
knabinoto : pro la finajxo ''-oto'', supozu transitivan verbon ''knabini''.
mangxigis sekan kruston : (en malliberejo).
rompu dek kvin ostojn : (sur rado, dum raduma ekzekuto).

[186b] Plia Balado: Fermo
kariljono : sonorilaro.
vermiljono : la preskribita koloro por meso pri martiro.
kojono : testiko. Pri tia jxur-maniero, vidu Biblion (Gen. 24:2,9).
Rusiljono : Roussillon, katalunlingva regiono en la sudo de (nuna) Francio, kie Viljono supozeble neniam estis, aux urbeto en Vjenio (Dauxfenlando), pri kiu tio sama validas.
am-ponardo : La teksto ne diras, cxu tiu am-ponardo traborus Viljonon aux liajn vestajxo-cxifonojn. En la lasta okazo, temus pri la ''Levigxo de la Karno'' (ne en signifo ''resurekto''), observebla laux tiutempaj raportoj cxe pendumitaj viroj.


DIVERSAJ POEMOJ

[PD 2] Balado de proverboj
La ioman nelertecon de la (junagxa?) Viljona originalo iel spegulas la (por Esperanto) iom troigita eliziado. (FG)
troa grato : Viljono skribas: Pro troa gratado, la kaprino malbone kusxas. La traduko estas pli gxenerala. (FG)
Kristnasko : La voko ''Kristnask'!'' (No"el!) estis uzata kiel gxojkrio cxe grandaj okazajxoj. Cxi tie povus temi pri vortludo pri la nomo Noelo (vidu [152] k.a.).

[PD 3] Balado de etaj dirajxoj
jxargono : grupa lingv(ajx)o, devianta (pli ol per uzo de necesaj fakaj esprimoj) de la cxirkauxa (''norma'') lingvo, uzata por montri grupanecon aux por ne esti komprenata de eksteruloj - ekzemple: sxtelista, kuracista, politikista, jurista jxargono. (La difino en PIV estas ''malnov-francisma'' antauxjugxo.) (FG)
la Bohemo : Jan Hus (1369-1415), laux la katolika eklezio herezulo, vive bruligita.

[PD 4] Balado de kontrauxaj veroj
dum bano : (vidu [141a]).

[PD 6] Balado de kontrauxdiroj
Cxi tiun baladon Viljono verkis en Blezo (Blois) por la poeto kaj duko Karlo de Orleano (Charles d'Orl'eans) (1394-1463).
rekompenco : supozeble Viljono atendis ian (mon)premion.

[PD 7]
Ekzistas duboj, cxu cxi tiu versajxeto estas vere Viljona. Al mi sxajnas, ke temas pri stratbuba, nomsxerca cxantajxo. Mi aldonis du versiojn kiuj aspektas pli Viljonecaj. Cetere provu mem kun, ekzemple: Fidela, Estrela, Florela, Lauxrela, Odela, Amila, Karola, Delila, Demila... aux kun aliaj ''familiaj nomoj''. (FG)
bankuvo : vidu [141a].

[PD 8a] Duobla Balado por Maria de Orleano
Cxi tiu duobla balado estas enkadrigita en ''Alparolo okaze de la naskigxo de Maria de Orleano'' (aux ''Letero al M.d.O.'') [PD 8], bombasta panegiro kun latinaj citoj laux la kutimaj kortegaj poemoj... La kialo de gxia verkigxo ne estas tute klara. Al la, jam agxa, poeto-duko Karlo de Orleano en 1457 naskigxis filino Marie. Eble pro sxia naskigxo aux pro sxia unua prezentigxo al la publiko, Viljono liberigxis. Cxu vere de mortpuno? Aux, cxu li je tiu okazo ricevis mon-donacon, kiu savis lin de ''malsatmorto''?
cito : el ''Distikoj pri moroj'', publikigita sub nomo de Katono (Cato), sed verkita de aliaj.
inimicum... : ''Konsideru tiun, kiu en via cxeesto lauxdas vin, malamiko'' (prononcu, misakcentante: inimikum' putes' kvi te prezen'tem lauxdabit').
Kiu ne sxatas latinajxojn, eble legu:
Kvankam mi legis pri atest':
''Via amik' ne estas li,
Kiu vin lauxdas dum cxeest''', (FG)
Baptisto (Johano-), Sxafido de Dio (Kristo) : (Biblio: Joh. 1:36).
Andreo : (Biblio) la apostolo, frato de Simono Petro.
mizerikordo : indulga, pardonema, kompatema amo (de Dio al la homoj-pekuloj).

[PD 9] Letero al siaj amikoj
kompatu min, amikoj : citajxo el Ijobo (Biblio, Ijo. 19:21).
kvesti : rondiri por kolekti ion (monon, apogo-deklarojn, subskribojn,...).
bovid-saltulo : ''bovido-salto'' estis supozeble konata danco aux akrobatajxo.
kaskaduloj : grupe, kune, surplanke prezentantaj, rapide sinsekve (''kaskade'') saltantaj, akrobatoj.
dekon-kotizo : temas pri la dekono-imposto, sxuldata de feuxdaj subuloj.
en mardo kaj dimancxo fastas : Piuloj fastis en lundo, merkredo, jxauxdo, vendredo kaj sabato...
hisu min per korbo : temis do pri subtera truo.
jelpi : kricxi kiel hundo aux porko blekas pro timo.

[PD 10] Petskribo al la duko de Burbono
Cxi tiu petskribo estas direktita al Johano 2a, duko de Burbono (duko de 1456-1488), kiu havis sian palacon en Moulins (vidu ankaux [13]).
lilio-floro : La ''lilio-floroj'' (fleurs de lis) en la blazono de la regxoj de Francio fakte estas irido-floroj (lis en Flandra aux Nederlanda = irido, en Franca = lilio).
sxildoj : tre valoraj moneroj.
Pataj' : Patay. Cxu cxirkaux tiu loko kreskis kverkoj kaj kasxtan-arboj?
bizare : mirige strange.
kruco : kruco estas nomo de iuj moneroj. La lignaj kaj sxtonaj krucoj estas pregxo-krucoj cxe vojrando k.s. La esprimo ''vera kruco'' por ''vera mono'' estas fakte blasfema, cxar la vera kruco estus la kruco de Kristo.

[PD 11] Debato inter korpo kaj koro
Debato inter korpo kaj koro estis pli ofte uzata temo de balado.
Saturno : astrologie konata kiel malica planedo.
Salomono : en la apokrifa Biblio-libro Sagxeco de Salomono (Sagx. 7:15s): ''[Dio] mem senerare sciigis min pri la ekzistanta realo, ... ciklojn de la jaroj kaj poziciojn de steloj, ... La Sagxeco estas pli movebla ol cxiu movo.'' Viljono sxajne memoris ''pli mov(pov)a''.

[PD 12] Problemo, nome de Fortuno
Priamo : (en Helenaj legendoj) lasta regxo de Trojo, mortigita de Pirho (Pirro) kiam tiu konkeris Trojon.
donjxono : defendo-turo cxe kastelo.
Hanibalo : Kartaga armeestro (246-183 a.K.) kiu, veninta trans Pireneoj kaj Alpoj, venkis la Romianojn en Italio. Post revokigxo al Kartago, kiam minacis livero al la Romianoj, li sin mortigis.
Skipi(on)o : Publius Cornelius Scipio Africanus Maior, Romia armeestro (236-183 a.K.) kiu venkis Hanibalon kiam tiu retirigxis. Mortis ekzilita.
Jul(i)o Cezaro : Gaius Julius Caesar, (lauxfakte) la unua Romia imperiestro (100-44 a.K.), murdita dum Senata kunsido.
Pompe(j)o : Gnaeus Pompeius Magnus, unu el la Romiaj triumviroj (106-48 a.K.). Cezaro lin eksigis. Li fugxis al Egiptio, kie regxo Ptolemeo igis mortigi lin.
Jazono : (en Helena mitologio) la gvidanto de la Argonauxtoj. Post kiam li revenis de siaj aventuroj, lia edzino farigxis malfidela kaj li retirigxis al sia sxipo. Sed gxi estis putrinta; Jazono trafalis kaj dronis.
Romo : Oni akuzas imperiestron Ner(on)o (37-68) pri bruligo de la urbo.
Aleksandro : (vidu ankaux [17]) mortis i.a. pro trouzo de alkoholo. Tiun venenon do Fortuno donis al li.
Sepstelo : la Plejado(j), bone videbla stelo-grupo en stelaro Tauxro (en Franca: ''la Kokidejo''). Aleksandro dum siaj ekspedicioj do sercxis gxin, kiam gxi malaperis ''malantaux'' la horizonto.
Arfaksado : regxo de la Medoj. Nebukadnecar (laux la apokrifa Biblio-libro Judit) ''kaptis Arfaksadon en la montoj de Ragaux, trapikis lin per siaj cxas-lancoj kaj por cxiam pereigis lian potencon.'' (Jud. 1:12-15). La ''flago'' cxe Viljono bazigxas supozeble je mistraduko.
Holoferno, Judit : Judit (laux la samnoma Biblio-libro) profitis de la fakto, ke la Babilonia armeestro Holofernes ''jam de la tago, en kiu unuafoje li vidis sxin, sercxis okazon por delogi sxin'', por detrancxi lian kapon (en lia tendo, sur lia lito, per lia mallonga glavo), kiam li estis komplete ebria. (Jud. 12:10-13:10).
Absxalomo : (Biblio) ''Kaj Absxalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn brancxojn de granda kverko, kaj lia kapo alkrocxigxis al la kverko, kaj li ekpendis inter la cxielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.'' (2-Sam. 18:9).

[PD 13] Kvarverso
Pontvezo : Pontoise, urbeto cxe Parizo.

[PD 14] La epitafo de Viljono; balado de la pendumitoj
derivi : devenigi (ankaux: lecionon aux sperton el io).

[PD 15] Panegiro kaj petskribo al la parlamenta kortumo
Vidu la Vivoskizon. Se vi taksas cxi tiun baladon pompa, bombasta, tamen konsideru la sarkasmon de la tria strofo. (FG)
Parlamento : Ne temas pri demokratia reprezentantaro. La Parlamento konsistis interalie el Regxa Konsilantaro kaj Alta Kortumo.
filino de la Suverena Siro : La regxo nomis la parlamenton ''Mia Filino''.
roko : (Biblio, Eli. 17:6): ''...kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel...''
fiat : (Latine: farigxu). Rimarko skribenda margxene de petskriboj konsentataj.

[PD 16] Demando al la prizono-pordisto
apelo : apelacio.
Garnjer' : Etienne Garnier, la pordo-gardisto de la Pariza malliberejo Kasteleto (Ch^atelet) (kiu mem konis la malliberejon ankaux de interne), probable esprimis dubojn pri la sukceso-sxancoj de la apelacio kiun Viljono faris al sia morto-verdikto. Tamen, la verdikton oni sxangxis al ekzilo. (vidu Vivoskizon).
pro sentimento : La aktuala akuzo montrigxis senbaza, sed ''pro antauxa malbona konduto'' okazis tamen kondamno.
prediko : (cxi tie:) la mort-verdikto.
Hugo Kapelo (Kapeto) : Hugues Capel/Capet, fondinto de Franca regxo-dinastio (940-996), laux legendo filo de bucxisto. Ankaux la tiama prizonestro venis de bucxisto-familio.
trinki tra tuko : tortur-metodo.
pipso : lango-liga malsano (de birdoj).
Klotaro : Clotaire, nomo de, jam longe mortaj, regxoj (5a-8a jc).


WFP


LA LEGACOJ

[1]
kvarcent kvindek ses : En 1456 Viljono fugxis el Parizo pro timo pri aresto (vidu Vivoskizon). Li tamen asertas, ke li foriras pro amo-problemoj.
jungita... : kiel malsovagxigita cxevalo.
Vegec(i)o : Flavius Vegetius Renatus (Konstantinopolo, 4a jc.), latinlingva auxtoro de ''Pri Militarto''; la (tiam antaux ne longe farita) Franca traduko titoligxis ''Arto de Kavalireco''.

[6]
Angxer' : Ang(i)ers.

[7]
haringo el Bulonjo : La fumajxitaj haringoj el Bulonjo-cxe-Maro (Boulo(n)gne-sur-Mer) certe gustis alie ol peklitaj.

[9]
Vilhelmo (de) Viljono : la flegopatro de Francisko.
tendo kaj pavilono : tiujn Viljono kiel ne-nobelulo kompreneble ne posedis.

[10]
same : vidu Testamenton [86].
en kaseto : kiel relikvo.

[11]
It' Marcxand' : vidu Testamenton [94].
Jxan Kornu' : vidu Testamenton [95].
soldo : argxenta monero.

[12]
Sankt-Amant' : vidu Testamenton [97].
Blankcxevalo, Mulino : nomsxildoj de domoj.
Blaru' : Jean de Bla(r)ru, orforgxisto, envolvita en jugxafero pri iu diamanto.
Stri-Azeno : (= zebro) nomsxildo.
dekret'... : Laux la dekreto Omnis utriusque sexus (misakcentante prononcu: omnis' utriuskve' seksus') de 1215, kredantoj devis minimume unufoje en jaro konfesi cxe sia loka parohxa pastro. En 1449 la papo rajtigis pri tiu konfespreno ankaux Karmelanojn kaj aliajn almozpetajn monahxojn. Cxar konfesanto ofte donis financan kontribuon, tiel ekestis akra konkurenco.

[13]
Roberto Valo : Robert Vall'ee, membro de familio de ricxaj financistoj, kunstudento de Viljono.
la Sebfrit(ajx)ero : drinkejo proksime de la vendo-haloj.
Jxanino de Miljero : Je(h)anne de Mil(l)i`eres. Pro sxia konsilo, Roberto ne pruntis monon al Viljono. Sxi do estis ''virino kun pantalono'', kvankam ne vere temis pri nuntempa pantalono.

[14]
Arto de Memoro : enciklopedieca lernolibro.

[15]
Sankt-Jakobo (de la Bucxejo) : Saint Ja(c)ques de la Boucherie, pregxejo, apud kiu trovigxis i.a. stabloj de publikaj skribistoj. Inter tiuj skribistoj trovigxis multaj nesukcesintaj studentoj. Roberto Valo certe ne bezonis labori tie.

[16]
Kardon' : vidu Testamenton [166].
glano-rajto : la rajto kolekti kverkajn fruktojn (aux pasxti porkojn) en salikejo estas iom senvalora.

[17]
Renjer' Montenjo : Regnier de Montigny, devenis de grava familio (du liaj onkloj, same kiel la flego-patro de Viljono, estis kanoniko de la pregxejo Sankt-Benedikto). Li estis karto-frauxdisto kaj sxtelisto. Eble li konigis al Viljono la sxtelisto-medion. Pendumita en 1457, do rapide post verkado de cxi tiu teksto.
Jxan Ragjero : Je(h)an Raguier, laux Testamento [105] sergxento en la rajdisto-gvardio ''La Dek Du''.
laux stato... : se nun disponebla.
pundo : ormonero, triono de sxildo, ankaux nomata ''franko''.

[18]
Brunel' : Phelip/Philippe Brunel de Grigny, vidu Testamenton [183].
Nijxono : Nijon/Nigeon, gardo-turo cxe Parizo. Bicestro : Vicestre/Bic^etre. La turo de Nijxono kaj la kastelo de Bicestro jam estis ruinoj.
Muton' : Mouton, nekonata persono, kvankam Viljono mem iam uzis tiun kasxnomon.

[19]
Jxak Ragjero : vidu Testamenton [183].
Popeno : trinkkuvoj por cxevaloj sur la dekstra Sejno-bordo.
la Pin-Konuso : drinkejo-mangxejo. vidu Testamenton [101].
Jakobenoj : monahxo-ordeno.

[20]
Maltent', Basanjero : vidu Testamenton [138].
Siro : Roberto Estutvila, vidu Testamenton [138].
Furnjero : vidu Testamenton [100].

[21]
Jxan Trovita : Je(h)an Trouv'e, batalema help-bucxisto en la Pariza cxefa bucxejo.
la Grasa Sxafo, la Kronita Bovo, la Bovino : nomsxildoj. Pri forportado de nomsxildoj, vidu la Vivoskizon.

[22]
la Plumkasko : drinkejo. Por havi la postenon de Kapitano de la Gvardio, necesus esti kavaliro. Kavaliro rajtus surhavi tian helmon. La kavalireco de la tiutempa gvardiestro estis disputata.
la Lanterno : drinkejo en la strato Pierre-au-Let/Lait (lakto-sxtono).
la Lili-trio / la Tri Lilioj : nomo de cxelo en la malliberejo Kasteleto.

[23]
Perenet' Marcxand' : vidu Testamenton [76].

[24]
Cxoleto, la Lupo : sxtelemaj policistoj. Vidu Testamenton [109,110].
preter gardo : preter gardistoj aux preter (post) gardo-horo.
Franciskanoj : monahxo-ordeno.

[25]
orfetoj : la tri maljunaj ricxuloj de la sekvanta strofo. Vidu Testamenton [127].

[26]
Lauxrens' : Colin Laurens, tre ricxa komercisto pri pulvo, tolo, salo, vino, haringoj; uzuristo kaj spekuladisto pri salo (la salo-komerco estis reguligata).
Gosven' : Girard Gossouin, uzuristo kaj spekuladisto pri salo.
Marcel' : Je(h)an Marceau(lx), uzuristo. La tri ricxigxis per nigra komerco dum la Angla okupado.
blankoj : malgrandaj argxentaj moneroj.

[27]
instruisto : La rajton instrui en la universitato, Viljono ne atingis.
kleriketoj : la du kanonikoj de la sekvanta strofo. Vidu Testamenton [131].

[28]
Kotino : Guillaume Cotin, tre ricxa, maljuna kanoniko de (cxef)pregxejo N^otre Dame, Parlamenta konsilisto.
de Vitri' : Thibau(l)t de Vi(c)try, kolego de Kotino, iom malpli maljuna.
Gilot'-Geldri' : malbonstata domo, posedajxo de la pregxejo Sankt-Benedikto, luata de bucxisto Gue(u)ldry kaj ties edzino Guillot, kiuj longe ne pagis la luon.

[29]
celo-kruco : kruc-latoj en ekzemple polmo-pilkado. Viljono celis alian pilkludon.
Sejno : Saine/Seine, rivero en Parizo. (En Franca, ''Sejna'' kaj ''sankta'' sonas simile.)
kolombetoj : malliberuloj.

[30]
araneajxoj : Vitro en fenestroj estis suficxe malofta. Fenestro-kradojn oni kovris per sxtofo aux papero, aux tute ne. Krome oni fermis fenestrojn per lukoj.

[32]
Fratoj Almozantaj : pluraj monahxo-ordenoj.
Di-Filinoj, Beginoj : religiemulinoj.
la Dek Kvin Signoj : la antauxsignoj por la Lasta Jugxo, populara temo de predikoj.

[33]
la Ora Pistilo : signo de apoteko/drogejo/spicejo.
Delgardo : Je(h)an de la Garde, pogranda komercisto pri spicoj. vidu Testamenton [137,180].
Sankt-Moro : Saint-Maur, pregxejo-pilgrimejo (kie oni lasis i.a. lam-bastonojn kiel dankon pro resanigxo).
Sankt-Antona ardo/fajro : ergoto-venenigxo, tre dolora.

[34]
Merbovo, Luvjero : vidu Testamenton [102].
Guvjero : Gouvieu(l)x, ruinigxinta kastelo norde de Parizo, kies gardisto estis Pierre de Rousseville.
moneroj, Princo : La Princo de l' Stultuloj (vidu Testamenton [106]) dum urbaj festoj disdonis kartonajn monerojn.

[35]
Sorbono : La sonorilo de la universitato Sorbono je la nauxa horo sonoris por la vespera Angxeluso (pregxo: ''Angxelo de Dio anoncis al Maria...''). Viljono logxis tuj apud Sorbono, do la sonorado certe bone auxdigxis en lia cxambro. Tio samtempe estis signalo por la ''fajrokovro'' aux ''gardohoro'': por preventi incendiojn, oni vespere devis kovri aux senflamigi cxiun fajron (kun espero, ke matene gxi ankoraux ardos); por preventi krimojn, oni nokte ne rajtis iri en la strato sen speciala permeso. (De tio venas, ke la vortoj ''fajrokovro'', ''gardohoro'' kaj ''vesper-signalo'' diverslingve havas la signifon ''nokta elir-malpermeso''.)

[36]
Partoj : (= fakultoj) cxiu el la spiritaj kapabloj de homo, laux iama filozofio (psikologio?) (...ivo = kapablo ...i). Cxefaj: Volo, Sensivo, Intelekto. En [36]-[38] Viljono parodias. En [39] li revenas al Senco kaj Kompreno.

[38]
Parto Suverena : la Volo.

[39]
trovi fajron ne sukcesis : Alumetoj ne ekzistis kaj ''frapi fajron'' estis malfacile, do kutime oni fajrigis per zorge gardata ardajxo. Se cxiu fajro en la domo estingigxis, ekestis problemo. Dum la ''fajrokovro'', oni cxiuokaze ne rajtis transporti fajron en la strato.
plenmufita : do ne nur kun manoj en mufoj, sed tute ''varme enpakita''.

[40]
notoj : En la originalo la tria linio tekstas: ''Kiu mangxas nek figon nek daktilon'', nur cxar ''daktilo'' en la Franca estas homonimo de ''dato'' en la unua linio. (FG)
visx-bastono : bastono kun cxifon-strioj aux broso je fino, por purigi bakistan fornon aux pafiltubon. Viljono do diras, ke li estas ekstreme maldika.

WFP


JxARGONO KAJ SLANGO

Mi ne havas ideon, kian diferencon Viljono faris inter ``jxargono'' kaj ``slango''.
      Por mi, jxargono (kiel en ``politikista jxargono'', ``kuracista jxargono'', ``TEJO-jxargono'') estas faka lingvajxo kun ankaux ne strikte necesaj fakaj vortoj kaj esprimoj, per kiuj oni malfaciligas al eksteruloj komprenadon, sed kiujn oni en la koncerna (profesia) grupo sentas tute normalaj. Kiel por kuracisto ``frakturo'' estas la normala vorto por tio, kion aliaj homoj nomas ``rompita osto''. Tiel ankaux sxtelistoj havas sian tehxnikan lingvajxon.
      Slango por mi estas vortoj kaj esprimoj, pri kiuj la uzanto perfekte konscias, ke ili ne estas la normalaj esprimoj, sed kiujn oni en certa grupo sxatas uzi, cxar ili estas pli ``sukaj'', pli ``koloraj'', aux (foje) pli ``krudaj''. Per ili, oni klare montras sian grupanecon kaj samtempe malfaciligas komprenadon al la ``aliaj''. Gxi servas al grupa kohero, kiel povas atesti i.a. (eks-)junaj Esperantistoj.
      Slangaj esprimoj povas esti, ekzemple, pruntajxoj el alia lingvo aux dialekto (``hxucpo'', ``bizneso'') - aux el alia faklingvo (``disko-eraro'' = freneza); arhxaismoj (``kocxero'' = sxoforo); netradicia vortformado (``okuli'' = rigardi, ``rigardilo'' = okulo); paronimoj nur sxercaj (``Salaton!'') aux duoble-elvokaj (``sangarda'' = singarda pri sano, ``engirejo'' = turno-pordo, ``Ludoviko La-Caro'', ``kunpremeble''); mis-trancxoj (``in-formoj'', ``per-sone'') aux lauxvorta uzo (``okulfrape''); parto-por-tuto (``radoj'' = auxto, ``jupo'' = virino); vortoj kun sxovita signifo (``ombro'' = kasxejo, ``konferenco'' = interparolo); pli aux malpli ellaboritaj metaforoj (``kagxo'' = malliberejo - ``birdo'' = malliberulo - ``birdisto'' = gardisto); proverbo-stumpoj (``urso-felo'' = dubinda promeso); aux aludoj al (por aliaj ne konata) persono, ajxo aux situacio (``Kabei'').
      Mankas indikoj pri sxtelistaj jxargono kaj slango en Esperanto. Do, tradukanto, por doni similan impreson, devas imagi mem fakvortojn kaj slangajxojn, laux mehxanismoj similaj. Aldone, la Franca sxtelista lingvajxo de cx. 1450 estas nur parte dokumentita. Fakuloj pri la mezepoka Franca ne sukcesas interpreti cxion, kion skribis Viljono. Kaj ne cxio, kion ili ja malkovris (felicxe iuj tiutempaj jugxejaj protokolantoj faris iujn klarigajn notojn!), estis uzebla aux slangigebla en la traduko. Konsekvence, la koncernaj versioj estas tre proksimumaj kaj en multaj lokoj tute konjektaj.
      Mi supozas, ke la tiutempa publiko ne cxion komprenis de la Viljonaj slangaj baladoj, sed suficxe konjektis por povi gxui ilin. Mi supozas ecx, ke ili havis plezuron en la ``decxifrado''. Mi esperas, ke miaj versioj de kvar el la ses pecoj (mi tamen nomas ilin ``tradukoj'', cxar temas pri honesta provo translingvigi la originalon) donos similan plezuron.
FG


JxARGONO KAJ SLANGO

Por ne forpreni la plezuron de ``decxifrado'', mi ne cxion prinotis. (WFP)

[J 1]
En siaj slangaj poemoj, Viljono sxajne sentis malpli da bezono pri strikta observo de poemfaraj tehxnikajxoj. Cxi tie ni trovas diverslongajn versojn, foje kun ekstra silabo post la cezuro. (FG)

Paruard' : Parouart, Parizo.
Gxojmonto : la mont(et)o sur kiu staras pendumiloj.
bursisto : Fortrancxi orelon estis kutima puno por ``burso-trancxistoj''.
du-po-duo : ligo-aparato por manoj kaj piedoj.
[Kaj i.a. jenaj signifoj: angxelo : policisto. anso : orelo. hisisto : pendumisto. geedzigxo : pendumo (``ligo gxis morto''). kusxi surplanke : (en malliberejo). Hxano : provosto(?).]

[J 2]
Cxi tiu versio estas supozeble pli ``travidebla'' ol la originalo siatempe estis, cxar mi deviis de la kutima lingvajxo preskaux nur per ``sxovitaj signifoj''. (FG)

Konkulo : Coquillar(d), membro de certa sxtelista grupo. Oni supozas, ke Viljono dum iom da tempo membris en gxi.
Monkastel' : Monchateau, loknomo prenenda lauxvorte.
Nikola' Grimpilo : Nicolas/Colin de Cayeux/Cailleux (nomludo: l'Escailler). Pendumita 1460. Vidu Testamenton [156].
danci kvadrilon : deturni atenton, mistifiki - doni dum pridemandado informojn, kiuj cxiufoje gvidas al alia direkto. (Viljono uzis ``sensxeligi cepon'': kiel eble plej malrapide veni gxis la kerno de la esplorata afero.)
l'amant'... : Amanto brakumas cxirkaux kolo; pendumisto (lamanta?) simile, metante la masxon.
Montenjo : Regnier de Montigny, karto-frauxdisto kaj sxtelisto. Pendumita en 1457. Vidu Legacojn [17].
senpolvigi : posx-sxtelista tehxniko: kvazaux forigi polvajxon aux plusxeton de ies vesto per unu mano kaj sxteli per la alia.
gorgxo-plombo : eble la tortura ``piro'' (vidu Testamenton [73]).
[Kaj i.a. jenaj signifoj: kanti : paroli, konfesi, perfidi. templo : pregxejo (kie la polico, almenaux teorie, ne rajtis aresti iun). suko-trempo : sango-versxado. kontemplo : sidado en malliberejo (kie oni ``havas tempon por kontemplado''). odoroj, sxvitoj : postsignoj. splisi : dividi (kaj rekombini). vaporoj : rimarkeblajxoj suspektigantaj. obolo : subacxeto.]

[J 3]
Cxi tiu poemo havas (por Viljono) nekutiman formon kun iom neregulaj versoj. Gxi estas kanto (mi auxdas la turno-liron). Traduko pli laux la etoso, ol laux la vortoj, iom malpli slanga (cxu?) ol la originalo. (FG)

spelunko : malhela, malfacile penetrebla, (kaj tial timiga) groto aux kaverno - aux io simila en urbo.
retikulo : (man)sak(et)o, ne necese reta.
konko-ludo : rapidfingra mistifika ludo: ``sub kiu konko (aux kuveto) trovigxas la monero (aux sxtoneto, pilketo)?''; tiu kiu vetis sian monon, praktike neniam divenas.

[J 5]
En cxi tiu versio trovigxas apud ``sxovitaj signifoj'' iom multe da vortoj kun ``duobla elvoko''. (FG)

Ostak' : Ostac, eble la sama persono kiel Tusko en Testamento [120].
edzigisto : svatisto; cxi tie: ekzekutisto (``geedzigxo'' = ``ligo gxis morto'').
cxirkauxstari : posx-sxtelista tehxniko: dense stari cxirkaux iu.
[Kaj i.a. jenaj signifoj: herezantoj : posteuloj. avaro : antauxuloj. loza : ne kunligita. serpento : sergxento. enkotisto : pridemandisto. prafantoj : (ark)pafistoj. gargaro : tortura trinkigo de multe da akvo. en disto : je distanco, fore. masxi : pendumi.]

WFP


Diversaj komentoj


Cxe iuj nomoj, cxefe klasikaj, mi menciis (interkrampe aux en la teksto de la noto) alternativan - ekzemple pli sciencecan - formon. Iuj nomoj en la traduko jam havas formon nun pli kutiman ol tiu, kiun Viljono uzis.

Citajxoj el la Biblio estas bazitaj je la ''Londona'' eldono (''La Sankta Biblio'', Londono / Edinburgo / Glasgovo, 1927, Brita kaj Alilanda Biblia Societo / Nacia Biblia Societo de Skotlando).

Citajxoj el la ''apokrifaj'' aux ''duakanonaj'' Biblio-libroj estas bazitaj je la tradukoj de Gerrit Berveling (....., 199?, ....).
WFP


Religiaj nocioj kaj terminoj

En la dek-kvina jarcento en Francio, religio (katolika kristanismo) estis parto de la cxiutaga vivo. (Sed ne konkludu, ke oni estis tre religiema aux ke oni vivis laux la instruoj de Biblio aux eklezio!) Jen, skize, kelkaj klarigendaj religiaj nomoj kaj terminoj, kiujn vi povas renkonti en la Viljona teksto, kaj pri kiuj simpla vortaro eble ne suficxe klarigus:

La Sankta Triunuo konsistas el:
- Dio-Patro, Di-Patro (t.e. Dio la Patro), ankaux: la Patro, Nia Patro, la Eternulo.
- Dio-Filo, Di-Filo (t.e. Dio la Filo aux/kaj Filo de Dio), ankaux: la Filo, (la) Kristo, la Savanto, la Sakramento; propranome: Jesuo.
- la Sankta Spirito, ankaux: la Spirito.
Kune aux aparte: Dio, la Sinjoro, Nia Sinjoro.

Por Maria, patrino de Jesuo, oni uzas: Di-Patrino (t.e. Patrino de Dio), ankaux: la Virgulino (cxar laux la katolika instruo, sxi estis virgulino antaux, dum kaj post la nasko de Jesuo), Madono, Nia Sinjorino.

La vortoj cxielo kaj paradizo estas uzataj, preskaux sinonime, por la restadejo de Dio kaj de la savitaj animoj, kie ankaux trovigxas la angxeloj.

La infero estas la restadejo de la Diablo (Satano) (kaj la diabloj) kaj de la ne-savitaj animoj.

La ''senpekaj infanoj'' (infanoj kiuj mortis antaux bapto) [160, noto] kaj virtaj homoj kiuj ne povis esti savitaj de Kristo, cxar ili vivis antaux Kristo, trovigxas en iu inter-zono ''Limbo''. Iujn el tiuj (profetoj kaj patriarkoj [81] k.a.) oni konsideras transigitaj al la cxielo per speciala arangxo.

Eklezio kaj Sxtato

La eklezio estas la Rom-Katolika eklezio, kies estro estas la Papo en Romo, kiu estas konsiderata la posteulo de la apostoloj (la unua grupo de discxiploj de Jesuo). Regione, la eklezion estras episkopoj (alparolo: monsinjoro), dum monahxaj kaj monahxinaj ordenoj aktivas inter-regione kaj parte ne subigxante al la episkopoj. (Ekzistis konfliktoj pri la rajto de monahxoj, prediki en parohxaj pregxejoj sen la permeso de ties pastro aux de la koncerna episkopo.) Pro la alparolo frat(in)o oni uzas por monahx(in)oj ankaux fratul(in)o.

La vorto pastro estas uzata por cxiu rajtigita predikanto aux sacerdoto de la eklezio, ne nur por la loka, parohxa, dum kleriko estas uzata por pli granda grupo de religie instruitaj homoj (ankaux ne-sacerdotoj) de la eklezio. Praktike, en la tempo de Viljono (ankaux cxar la universitatoj estis ekleziaj instancoj, kaj do cxiuj studentoj iel apartenis al la eklezio), la vorto kleriko signifis: instruitulo.

Kelkaj feuxdaj titoloj:
La plej alta estis imperiestro. La regxo, teorie, estis subigita al li, sed praktike regis memstare. Sub la regxo estis dukoj, grafoj kaj aliaj nobeloj. Pri cxiuj tiuj oni uzis la vorton sinjoro. Oni konsciu, ke tiu vorto, aux la mallonga, alparola, formo Siro, estis neniam uzata kiel simple gxentila alparolo. Cxiam temis pri feuxda reganto, nobela sinjoro (aux pri Dio). Tial mi ne sentis bezonon, utiligi la vorton senjoro de PIV. Simile, la vortoj sinjorino kaj Damo cxiam rilatis al nobelulino (aux Maria). Kiam oni uzis tiujn vortojn por ne-nobelaj personoj, ekster religia kunteksto, do temas pri sxerco. Escepto estas nur la uzo de Damo por ''la'' Amatino.

Oni konsciu, ke en tiu tempo kaj loko, la strukturo de ''sxtato'' kaj eklezio estis pli-malpli apartaj, sed samtempaj, kvankam ankaux la regxo teorie konsideris sin subulo de la Papo. La feuxda strukturo de regxo, nobeloj, vasaloj samtempe kaj samloke ekzistis kiel la eklezia kun episkopoj, pastroj kaj monahxoj. Tiel ankaux samtempe kaj samloke ekzistis ekleziaj kaj ''profanaj'' juraj strukturoj kun siaj kortumoj (tribunaloj), jugxistoj, advokatoj. Cxiu jugxis, principe, ''siajn'' subulojn, kun neeviteblaj konfliktoj pri jurisdikcio. Por prezenti la aferon simple: se universitata studento (aux ecx studinto) havis tonsuron (parte razitan kapon), li estis, principe, jugxota de eklezia tribunalo, se ne, li subigxis al la regxa, duka, grafa, ktp., do al la profana jura sistemo.

Cetere

Ankoraux kelkaj aliaj vortoj kaj vorto-grupoj, indaj je gxenerala komento:

Mastro/majstro:
En la Franca, la vorto por: magistro, mastro kaj majstro estas unu. Mi uzis principe mastro por iu kiu rajtas ordoni kaj majstro por iu kiu rajtas aux kapablus instrui, same pri scienco kiel pri metio, por tiel diri. Krome majstro estas la pli-malpli gxenerala gxentila alparolo. Kompreneble ekzistas cirkonstancoj, en kiuj majstro kaj mastro estas la sama persono. La mastro de metiejo kutime estis majstro en sia fako. La instruisto en lernejo estas samtempe majstro kaj mastro. La vorton magistro mi uzas por indiki certan universitatan diplomiton, sed en la versoj de Viljono mi ne uzis gxin.

Vestajxoj: Dekkvina-jarcentaj vestajxoj en Francio ne plene similis al la nunaj Euxropaj. Tamen sxajnis al mi ne tre utile, enkonduki specifajn vortojn por indiki, ke, ekzemple, tiutempa pantalono, bluzo aux jako estis alimaniere kudrita ol nuntempa. Ja estas utile scii, ke ankaux viroj ofte vestis robojn.

Mono: Esperantistoj kutime konscias, ke ''ne eblas traduki monon''. La relativa valoro de mono en landoj kun malsimila ekonomio apenaux esprimigxas per la kurzo de la valutoj. Estas simile malfacile, kompari valoron nunan kun tiu de antaux kvindek jaroj en la sama lando. Des pli probleme estas, doni iom akuratan ideon pri la valoro de mono antaux pli ol kvin jarcentoj. Eblas kompari nek enspezojn nek prezojn. La laborkondicxoj, la acxeteblaj varoj kaj entute la rolo de mono estis malsamaj. Eble helpas scii, ke en la mezo de la dekkvina jarcento certajn semajnajn salajrojn oni esprimis per (dekoj da) soldoj. Ankaux je bazo de iuj prezoj, ni pensu eble, nur por havi iun senton pri la valoro, por unu soldo pri pli-ol-kelkaj nunaj (1995!) dolaroj (en USA) aux guldenoj (cxe UEA), kaj por unu sxildo pri kelkcent nunaj dolaroj aux guldenoj. (1 sxildo = 3 pundoj = 60 soldoj = 900 Parizaj denaroj.) Ekzistis multaj diversdevenaj, diversnomaj moneroj, kun valoro de duona denaro gxis duobla sxildo. La Franca ora sxildo (cx. 29 mm, cx. 3,5 gramoj) restis preskaux sensxangxa laux formo kaj enhavo de la 14a gxis la 17a jarcento kaj estis ankaux alilande uzata kaj imitata, ankaux sub nomo ''krono'' pro la kronita blazono. Post 1500, la valoro de oro, kaj do ankaux gxia valoro, forte malpliigxis pro la ''importoj'' el la Amerikoj.

Esperantigo de nomoj

Traduko de la Viljonaj versoj farigxus komplete nelegebla, se la multaj nomoj menciitaj konservus la formon, kiun ili havis en la originalo. (Estus eraro, pensi, ke la nom-formoj, kiujn Viljono uzis, cxiam estis la ''originalaj''. Ecx pri Parizanoj tio ne validas.) Viljono cxiam ''malfremdigis'' nomojn: nenie li uzis Latinajn aux fremdlingvajn nomojn en ne-francigita formo, kvankam almenaux la Latinajn li certe konis. Se li estus verkinta en Latino por internacia publiko, li sendube estus adaptinta la nomojn al Latino...

Do, kial mi ne ''malfremdigu''? Cxiuokaze mi deziras, ke ne nur legantoj spertaj pri malnovfranca prononco povu senstumble legi la tradukon. Do mi adaptis cxiujn nomojn al la Esperanta cxirkauxajxo. Sen ecx provo pri konsekvenceco. Laux skribo, laux (tiama) prononco aux foje tradukante. Foje kun apostrofo aux o, foje sen. Laux tiama, laux Latina, aux foje laux pli moderna modelo. Simile kiel oni tiutempe adaptis nomojn al la cxirkauxa teksto, cxu en nacia lingvo, cxu en la internacia Latino.

Mi menciu ankaux, kiel niaj nomoj estu traktataj ''malfremdige''. Jen:
Wouter Pilger - Votero (aux Valtero) Pilger'
Fran,cois Gaulthier - Francisko Gauxtjer'.
Tiujn formojn ni preferas al la kvazaux-fidela prononco per Eo-fonemoj: /vaux!ter pil!hxer/ kaj /fransva! gotje!/. Laux ni, oni aux gxuste prononcu, aux Esperantigu.

Kuragxe skribu kaj parolu do ne nur pri la ''Viljonaj baladoj'', sed ankaux pri la ''Gauxtjera traduko'' kaj la ''Pilgeraj notoj''!


Nun vidas lumon cxi traduko-cxeno:
Legantoj jugxu pri sukces' aux malo.
Okazis eble ie miskompreno,
Dum certe ankaux restas en detalo
Dubajxoj pri profundo aux banalo.
Tributon al kolegoj mi ja sxuldas:
Zorgeme mi esploris, cxu rezultas,
Sen devojigxo de Viljon', plibono,
Dum mi atendis post pretig' (cxu multas?)
Ses jarojn pli gxis tiu cxi eldono.
FG


pri la tradukinto

Fran,cois Gaulthier estas posteulo de Hugenota (Francia protestanta) familio de la Bastide aux de Labastide, kiu fugxis pro religia persekuto sub Luiso la 14-a post 1685 el Francio al la Respubliko de la Nederlandoj, kie ekzistis pli da religia libereco. La Hugenotoj en Nederlando dum la jarcentoj subtenis sian lingvon en pregxejoj kaj lernejoj. Lerninte Esperanton en mezlerneja agxo, la tradukinto, pro privataj cirkonstancoj, rigardas la Esperanto-movadon de ioma distanco.
WFP



(C) 1997 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, Lelystad, NL

(Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)


Cxiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el cxi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en sercxdokumenton aux rikordaron por (tele)konsultado, aux publikigi, en ajna formo aux per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la tradukinto kaj la eldoninto.*


Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de vertaler en de uitgever.*


* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpagxo de la tradukinto / editoro / eldoninto, cxi tiu teksto trovigxas kun ties permeso.
* Hiperligoj al cxi tiu teksto estas bonvenaj! Prefere ne al la nuna loko (kiu povas sxangxigxi), sed al la pagxo de Vulpo-Libroj aux de la tradukinto.
* Por propra privata uzo oni rajtas kopii ekzempleron al sia privata komputilo.


* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de vertaler / redacteur / uitgever naar verwijst, bevindt deze tekst zich met hun toestemming.
* Hyperlinks naar deze tekst zijn welkom! Liever niet naar de huidige plek (die kan veranderen), maar naar de pagina van Vulpo-Libroj of van de vertaler.
* Voor eigen prive-gebruik mag men een exemplaar kopieren naar zijn particuliere computer.


Francisko Viljono (Francois Villon):
La Testamento, Diversaj Poemoj, La Legacoj, Poemoj en Slango
Tradukis: Francois Gaulthier
http://www.oocities.org/Paris/8059/
Editoris: Wouter F. Pilger
Eldonis: Vulpo-Libroj, NL-8223-ZS-26
http://www.oocities.org/Paris/9231/vulpox.htm
Versio por elektronika disponigo
La papera eldono enhavas ampleksajn notojn, vivoskizon pri Viljono kaj lia tempo, kaj komentojn pri la tehxnika flanko de lia poezio
Dato de lasta modifo: 1997-12-19

W3C Wilbur HTML kontrolita!