Francisko Viljono: La Testamento


Diversaj Poemoj - La Legacoj - Poemoj en Slango


Esperanto-traduko de Francois Gaulthier
Editoris Wouter F. Pilger


François Villon:
Le Testament, Poésies Diverses, Le Lais, Poèmes en Jargon
Traduits en Esperanto par François Gaulthier
Édités par Wouter F. Pilger


[unuaj linioj] [titoloj] [Testamento] [Div.Poemoj] [Legacoj] [Slango] [premiers vers]


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


Indekso de unuaj linioj kaj refrenoj
Indekso de (kvazaŭ-) titoloj
Index des premiers vers


Iom da historio.

En 1977, ĉe Vulpo-Libroj aperis miniatura libreto kun kelkaj baladoj de Francisko Viljono en traduko de Francois Gaulthier. Tio ne signifas, ke tio estis ĉio, kion Gaulthier tradukis ĝis tiam el Viljono, sed tiaj estis Vulpo-libretoj tiam. Kelkfoje poste, Vulpo-Libroj eldonis, en limigita kvanto, en simpla formo, por interesatoj, iom pli el liaj tradukoj. La versio de 1993 ankoraŭ nun vagas tra la reto, foje kun neĝusta indiko pri la tradukinto. Dum la lastaj jaroj, Gaulthier kaj Pilger kune prilaboris ĉion jam tradukitan, kaj Vulpo eldonis simplan version de ĉirkaŭ 80 procentoj de la Viljona verkaro en 1995 (multloke diferenca de la eldono de 1993). Tio instigis al ankoraŭ pli plena traduko. Kiel diras Gaulthier, nun ankoraŭ mankas nur la plej tedaj baladoj el la Diversaj Poemoj. Kaj la Poemoj en Slango estas reprezentataj nur per kelkaj provoj redoni iom de la Viljona slangaĵo. Papera eldono estas preparata. Kun ĉiaj necesaj notoj, kun vivo-skizo pri la aŭtoro, ktp. Ĝi devus aperi, finfine, en luksa eldono, prefere (laŭ la preskriboj de la aŭtoro) en Francio. Ĝis tiam, oni kontentiĝu per ĉi tiu elektronika versio. Por la necesaj notoj, konsultu nacilingvan eldonon.



INDEKSOJ


UNUAJ LINIOJ KAJ REFRENOJ (en Esperanto)

Al Celesten' kaj almozulo [186a]
Al ĉiuj krias mi: "Pardon'!" [186a]
Al la drinkej' kaj al la inoj! [158a]
Amadu vi laŭ via volo [64a]
Aŭrore, kiam niz' per flugilbato [139a]
Aŭskultu, bela Gantistino [56a]
Bonvena ĉie, ĉiam sen estim' [PD 6]
Ĉi tiu mondo ne eternos [43]
Ĉiu envia lang' estu fritita! [141a]
Ĉu estis tempo por silento? [PD 16]
Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono! [PD 9]
De tiaj Siroj sen honto [J 3]
Do, ĉu absolvojn vi disvendas [158a]
Do fuĝu, fuĝu de l' hisisto! [J 1]
Do, kio pri mia apelo [PD 16]
El mondo volis li foriri [186b]
En jar' trideka laŭ la aĝo [1]
En kiu lando, trans aŭ cis [41a]
En Paruard', sur granda gaja monto [J 1]
En realgar', en arsenika ŝtono [141a]
En temp' de Reĝo Aleksandro [17]
En tiu ĉi bordel', nia establo [150a]
Estas por tio ke ni nun kunestas [139a]
Estrin' Ĉiela, Regantino Tera [89a]
Falsa belec' je kosto de amaro [93a]
Fortun', laŭ saĝaj, estas mia nomo [PD 12]
Ĝoju ke ligas vin nenio! [64a]
Ho Di', se estus mi studinta [26]
Infanoj, baldaŭ mankos plue [156]
Iru, letero, faru salton [PD 10a]
Jen dorme kuŝas en mansardo [178]
Jen fermo de la testament' [186b]
Jen grasa kanonik' sur plum-kusen' [143a]
Jen kio? - Mi! - Do kiu? - Via koro [PD 11]
Jen mi, Francisk', jam sen promeso [PD 13]
Jen mia kred', por vivo kaj por morto [89a]
Jen ploras mi pri temp' de juno [22]
Kompatu min, kompatu min, mi kvestas [PD 9]
Konkul' sur voj' al Monkastel' [J 2]
Kremistoj kreme kremadantaj [J 5]
Kvankam legiĝas jena cit' [PD 8a]
La jaro: kvarcent kvindek ses [L 1]
L'amant' brakumas ĉirkaŭ kolo [J 2]
L'anim' de bona majstro Ĵan Kotart' [125a]
La pugnon de la edzigisto [J 5]
La sensoj kvin: okul', orel' kaj nazo [PD 15]
Mi konas ĉion, krom min mem [PD 3]
Mi konas muŝojn en la lakto [PD 3]
Mi nun memoras, fakte jes [75]
Mi mortas pro soifo, apud fonto [PD 6]
Mia konsil': kontentu vi, Viljono! [PD 12]
Mort'! Mi protestas pri rigor' [94a]
Ne estas zorgo, krom pro pan' [PD 4]
Nek saĝo, krom pro enamiĝ' [PD 4]
Ni diru bonon pri la bono [PD 8a]
Nu, kie estas Karlo Granda? [41b]
Nu, kie estas neĝ' lastjara? [41a]
Nu, kie l' sankta apostolo [41c]
Nu, kio pri la brilaj viroj [29]
Nu, miaj vortoj ne plu plaŭdu [78]
Nun: kie estas do Kaliksto [41b]
Nun scias mi pri la danĝero [58]
Nur fuŝmonero sen valido [56a]
Parizanin' plej bone bekas [144a]
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' anĝela! [PD 15]
Pekul' mi estas, mi ja scias [14]
Perla Venudo [PD 7]
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos [PD 11]
Povra mi estas de juneco [35]
Prapatro Noa, kiu viton plantis [125a]
Preskaŭ la finon mi jam skribis [L 35]
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas [PD 2]
Pro troa grat' - malbona kuŝo [PD 2]
Regus, laŭ dir', pri belparolo [144a]
Revene de la fi-prizono [166a]
Ripozon daŭran en ĉiel' [178a]
Same: al la Dek Kvin Dudekoj [160]
Same: al mia pli ol patro [87]
Se inon amas mi laŭ mia ŝato [150a]
Se ŝi, kiun mi servis iam [65]
Sed preĝu por ni ĉiuj pri absolvo! [PD 14]
Sen pligravigo helpi dum mizero [93a]
Sinjoro mia, Princ' timata, fama [PD 10]
Spelunkisto, Kun persisto [J 3]
Ŝajnas, ke aŭdis mi suspiron [47]
Tamen forportas ilin vento [41c]
Unu: l'animo povra - dono [85]
Valoras plej la vivo en komforto [143a]
Vi, homaj fratoj, kiuj post ni vivas [PD 14]
Vi perdos nur iome da atendo [PD 10]


(KVAZAŬ-) TITOLOJ

Aleksandro kaj Diomedo [17 s]
Balado (Jen fermo de la testament'...) [186b]
Balado (recepto) [141a]
Balado (Refuto al Frank Gontjer') [143a]
Balado al amikino, finiĝanta per Ro [93a]
Balado de bona instruo [158a]
Balado de etaj diraĵoj [PD 3]
Balado de kontraŭaj veroj [PD 4]
Balado de kontraŭdiroj [PD 6]
Balado de la pendumitoj [PD 14]
Balado de proverboj [PD 2]
Balado en malnov-francisma lingvaĵo [41c]
Balado kaj preĝo (Prapatro Noa...) [125a]
Balado por la konkurso de Blezo [PD 6]
Balado por lia patrino [89a]
Balado por preĝi al Nia Sinjorino [89a]
Balado por Roberto Estutvila [139a]
Balado pri bona konduto [158a]
Balado pri Damoj de iamaj tempoj [41a]
Balado pri enviaj langoj [141a]
Balado pri la dika Margot' [150a]
Balado pri la Parizaninoj [144a]
Balado pri pardono [186a]
Balado pri Sinjoroj de iamaj tempoj [41b]
Bela leciono por infanoj perditaj [156 s]
Debato inter korpo kaj koro [PD 11]
Demando al la prizono-pordisto [PD 16]
Duobla balado al la amantoj [64a]
Duobla balado por Maria de Orleano [PD 8a]
Epitafo (balado de la pendumitoj) [PD 14]
Epitafo (Jen dorme kuŝas...) [178]
Fermo de la testamento [186b]
Kanteto (Mort'! Mi protestas...) [94a]
Kanto (Revene de la fi-prizono...) [166a]
Kvarverso (Jen mi, Francisk'...) [PD 13]
La Bela Helmistino alparolas la ĝojknabinojn [56a]
La maljunulino bedaŭranta sian junaĝon [47 s]
La plendoj de la bela helmistino [47 s]
La Tombej' sen Pek' kaj Pent' [160 s]
Letero al siaj amikoj [PD 9]
Panegiro kaj petskribo al la Parlamento [PD 15]
Perla Venudo [PD 7]
Petskribo al la duko de Burbono [PD 10]
Preĝo por Ĵan Kotart' [125a]
Problemo, nome de Fortuno [PD 12]
Recepto [141a]
Refuto al Frank Gontier' [143a]
Versaĵeto (Ripozon daŭran...) [178a]


UNUAJ LINIOJ KAJ REFRENOJ (en Franca)
(Premier vers)

A Chartreux et a Celestins [186a]
Advis m'est que j'oy regreter [47]
Aiez pitié, aiez pitié de moy [PD 9]
Allez, lettres, faictes ung sault [PD 10a]
A Perouart, la grant mathe gaudie [J 1]
Au poinct du jour, que l'esprevier s'esbat [139a]
Au retour de dure prison [166a]
Autant en emporte ly vens [41c]
Beaulx enfans, vous perdez la plus [156]
Bien est eureux qui riens n'y a! [64a]
Bien recueuilly, debouté de chascun [PD 6]
Car ou soies porteur de bulles [158a]
Car, ou soit ly sains apostolles [41c]
Ce monde n'est perpetuel [43]
Combien que j'ay leu en ung dit [PD 8a]
Coquillars, aruans a Ruel [J 2]
Cy gist et dort en ce sollier [178]
Dame du ciel, regente terrienne [89a]
Dictes moy ou, n'en quel pays [41a]
Dont l'amboureux luy rompt le suc [J 2]
Eschec, eschec pour le fardis! [J 1]
En ce bordeau ou tenons nostre estat! [150a]
En ceste foy je veuil vivre et mourir [89a]
En l'an de mon trentiesme aage [1]
En realgar, en arcenic rochier [141a]
Estoit il lors temps de moy taire? [PD 16]
Et c'est la fin pour quoy sommes ensemble [139a]
Faulse beauté qui tant me couste chier [93a]
Finablement, en escripvant [L 35]
Fortune fus par clers jadis nommee [PD 12]
Freres humains qui après nous vivez [PD 14]
Hé! Dieu, se j'eusse estudié [26]
Icy ce clost le testament [186b]
Il n'est bon bec que de Paris [144a]
Il n'est soing que quant on a fain [PD 4]
Il n'est tresor que de vivre a son aise [143a]
Item, et a mon plus que pere [87]
Item, je donne aux Quinze Vingts [160]
Je cognois bien mouches en let [PD 3]
Je cognois tout, fors que moy mesmes [PD 3]
Je crie a toutes gens mercis [186a]
Je meurs de seuf après de la fontaine [PD 6]
Je plains le temps de ma jeunesse [22]
Je suis François, dont il me poise [PD 13]
Je suis pecheur, je le sçay bien [14]
Jenin l'Avenu [PD 7]
Joncheurs, jonchans en joncherie [J 5]
L'ame du bon feu maistre Jehan Cotart! [125a]
L'an quatre cens cinquante six [L 1]
Le lesserez la, le povre Villon? [PD 9]
Le mien seigneur et prince redoubté [PD 10]
Mais ou est le preux Charlemagne? [41b]
Mais ou sont les neiges d'antan? [41a]
Mais priez Dieu que tous nous veuille absouldre! [PD 14]
Mere de bons et seur des benois anges! [PD 15]
Mort, j'appelle de ta rigueur [94a]
Ne bien conseillé qu'amoureux [PD 4]
Ne que monnoye qu'on descrie [56a]
On doit dire du bien le bien [PD 8a]
Or y pensez, belle Gantiere [56a]
Ou sont les gracieux gallans [29]
Ou temps qu'Alixandre regna [17]
Par mon conseil prens tout en gré, Villon! [PD 12]
Pere Noé, qui plantastes la vigne [125a]
Plus ne t'en dis. - Et je m'en passeray [PD 11]
Pour ce, amez tant que vouldrez [64a]
Pour les sires qui sont si longs [J 3]
Povre je suis de ma jeunesse [35]
Premier, je donne ma povre ame [85]
Qu'est ce que j'oy? - Ce suis je! - Qui? - Ton cuer [PD 11]
Quant de ce monde voult partir [186b]
Que vous semble de mon appel [PD 16]
Qui plus, ou est le tiers Calixte [41b]
Quoy qu'on tient belles langagieres [144a]
Repos eternel donne a cil [178a]
Sans empirer, ung povre secourir? [93a]
Se celle que jadis servoie [65]
Se j'ayme et sers la belle de mon hait [150a]
Si aperçoy le grant dangier [58]
Si me souvient bien, Dieu mercis [75]
Soient frittes ces langues envieuses! [141a]
Somme, plus ne diray qu'ung mot [78]
Spelicans, qui, en tous temps [J 3]
Sur mol duvet assis, ung gras chanoine [143a]
Tant crie l'on Noel qu'il vient [PD 2]
Tant grate chievre que mal gist [PD 2]
Tous mes cinq sens: yeulx, oreilles et bouche [PD 15]
Tout aux tavernes et aux filles [158a]
Vous n'y perdrez seulement que l'attente [PD 10]



Viljon-traduko daŭre tentos
Finfaron. Tamen ĉiu "por"
Plu havas "kontraŭ". Mi prezentos,
Indike, ĉi selekton, por
Lernado ke el ĉiu por'
Granda Francisko ŝvitis rimojn.
En ordo? Nu - mi estas por!
Respektu ni liajn viktimojn...

. . . . . . . . . . . . . . FG


Francisko Viljono:
La Testamento


Tradukis: Francois Gaulthier


. . . . . . . . . . . . . . [1] T 1
En jar' trideka laŭ la aĝo,
Dum mi de ĉiaj hontoj plenas,
Nek stulta, nek kun tro da saĝo,
Kvankam mizer' min ofte premas...
De kiu ĉio tio venas?
Nu, de Tibaldo Aŭsignia;
Li estas, ĉar li stratojn benas,
Ja episkop', sed ne la mia.

. . . . . . . . . . . . . . [2] T 9
Por mi nek Episkop', nek Siro:
Mi ja ne plugas lian teron;
Fidon ne ŝuldas mi (ĉu miro?),
Nek militservon, nek liveron.
Pro li mi havis, ĉi someron,
Nur akvon kaj da pan' etskale;
Larĝe aŭ strikte: nur suferon.
Regalu Dio lin egale!

. . . . . . . . . . . . . . [3] T 17
Se iu volus min kulpigi,
Ke lin malbenas mia skizo,
Mi devas malon komprenigi:
El mia buŝ' ne sonas miso.
Se li bonfaris, (en koncizo)
Same bonfare laŭ inklino
Juĝu Jesu' de l' Paradizo
Pri lia korpo kaj animo!

. . . . . . . . . . . . . . [4] T 25
Se li al mi estis kruela,
Tro eĉ por tiu ĉi rakonto,
Do lin la Eternul' Ĉiela
Traktu per sama, nu, volonto.
Sed ĉar laŭ eklezia fonto
Por malamikoj estu preĝo,
Mi diru: "Mi eraras, honto!
Subiĝu li al Dia leĝo!"

. . . . . . . . . . . . . . [5] T 33
Do, preĝos mi por li sincere,
Per la anim' de Ĵan Kotart'.
Sed kion? Faros mi parkere,
Ĉar por legado mankas ard'.
Do preĝos mi kiel Pikard'.
Se li ne konas, lernu li,
Ĉar estus li (por mi bonfart')
En Lil' aŭ Dovaj' en Flandri'.

. . . . . . . . . . . . . . [6] T 41
Se li pro preĝ' por li kontentos,
Je mia bapto!, sen provok',
Mi tuj (se li nur prisilentos)
Respondos jam al lia vok':
Psalmaron prenos (se sur lok'),
Nek led-binditan, nek kun oro,
Kaj serĉos en ĝi verson ok
De l' psalm' "Ho Dio, mia gloro!".

. . . . . . . . . . . . . . [7] T 49
Mi preĝas al la Dio-Filo;
Pri ĉiu mia zorgo Lin
Alvokas mi (en plenhumilo).
De Li ja estas korp', anim';
De multo Li protektis min,
Min savis el potenco fia.
Laŭdatu Li, kaj l' Virgulin',
Kaj bona reĝ' Luis' Francia!

. . . . . . . . . . . . . . [8] T 57
Lin benu Di-favor' Jakoba
Kaj Salomona glor', honoro
(Jam estas lia fort' Ciklopa;
Kuraĝo: tro, je mia koro!),
En nia mondo-provizoro
Laŭ larĝ' kaj longo, ĉie ja;
Por ke li restu en memoro,
Kun aĝo de Metuŝela'!

. . . . . . . . . . . . . . [9] T 65
Li havu dek du idojn virajn
De sia propra sang' reĝeca
Kaj kiel Grand-Karol' aspirajn;
Ĉiu: produkt' de lit' geedza,
Sankt-Martiale kuraĝeca.
Jen mia preĝ' por l'eks-Daŭfeno,
Ne pri malbono ajnaspeca,
Kaj fine: Paradiza pleno!

. . . . . . . . . . . . . . [10] T 73
Ĉar havas mi malforto-senton
(Pli pri havaĵ' ol pri muskolo),
Sed plu havante la bonsencon
(Kiom Di' donis por konsolo,
Ĉar de aliaj... nek obolo),
Ĉi testamenton verkis mi jam:
Esprim' de mia lasta volo,
Nerevokebla kaj por ĉiam.

. . . . . . . . . . . . . . [11] T 81
Mi skribis ĝin en sesdek unu,
Kiam min savis reĝ-eskorto
El fi-karcero de Magduno:
Min revivigis reĝa vorto.
Al li, dum daŭras la kor-forto,
Mi humilecon do adresu,
Kaj faros mi, ĝis lia morto,
Ĉar pri bonfar' ni ne forgesu.

. . . . . . . . . . . . . . [12] T 89
Ja veras, ke post plend' kaj ploro,
Post multe da angor-ĝemado
Kaj post malĝojoj kaj doloro,
Mizer-vagadoj kaj penado,
Sufer' al mia rezonado
(Pilke rapida!) ĵetis helon;
Lumigis pli ol Komentado
De Avero' Aristotelon.

. . . . . . . . . . . . . . [13] T 97
Tamen, dum plejis mizer-kvantoj,
Sur voj' kun kruc' aŭ ŝild' nenia,
Dio, konsol' de pilgrimantoj
Al Emauso (vort' Biblia),
Direktis min al idilia
Urbet' kie espero flamas.
(Kiom pekulo estas fia,
Plej la persiston Di' malamas!)

. . . . . . . . . . . . . . [14] T 105
Pekul' mi estas, mi ja scias,
Sed Di' ne volas ke mi mortu,
Se tamen mi pri virt' konscias.
Min kaj aliajn peko mordu,
Kaj kiel ajn min peko tordu,
Per grac' de l' Viva Di', kompata,
Se mia konscienc' nur fortu,
La peko estos pardonata.

. . . . . . . . . . . . . . [15] T 113
Kaj kiel ankaŭ la Roman'
De l' Rozo (tiu nobla peco)
Esprimas, en komenco jam:
La junan koron en juneco,
Vidante aĝan en aĝeco,
Pardonu ni. Sed ve! Domaĝa!
Kiuj min premas nun sen ĉeso,
Ne volas vidi min grandaĝa.

. . . . . . . . . . . . . . [16] T 121
Se mia mort' por bon' publika
Nur iel ajn estus utilo,
Mi, kiel hom' malbonefika,
Meritus morton, je Di-Filo!
Por jun' kaj aĝ': de mi trankvilo,
Surkrure aŭ inter tabuloj:
Sin mont' ne movas kun facilo,
Neniuflanken, por povruloj.

. . . . . . . . . . . . . . [17] T 129
En temp' de Reĝo Aleksandro
Kaptiton, Diomed', al li
Oni alportis, laŭ komando;
Fingroj en fer', por garanti',
Kvazaŭ ŝtelisto laŭ meti',
Ĉar estis li pirat' sur maro;
Nun kondukita al kadi'
Kaj mortpunota pro la faro.

. . . . . . . . . . . . . . [18] T 137
De l' Reĝo la demando sonis:
"Kial piratas vi sur mar'?"
La viro tuj respondon donis:
"Kial akuzo pri misfar'?
Ĉu tio estas sole, ĉar
Sen deca flago ŝipis mi?
Ja kun armiloj, sen erar',
Mi estus reĝo kiel vi!

. . . . . . . . . . . . . . [19] T 145
Kion vi volas? De la fato
Reganta min ĝis fundamento,
Amendament' al mia stato,
Devenas ĉi temperamento.
Pardonu vi per sentimento
Kaj sciu ke tro da povreco
(Laŭ tre konata argumento)
Stimulas ne al lojaleco."

. . . . . . . . . . . . . . [20] T 153
La reĝo, pripensinta pli
Kion ĵus Diomed' eldiris,
"Vian fortunon ŝanĝos mi
De fuŝ' al bono" al li diris.
Kaj faris. Nu, li ne misdiris:
Pirat' fariĝis virta homo.
Valero tion ĉi ver-diris,
Li, kiun Granda nomis Romo.

. . . . . . . . . . . . . . [21] T 161
Se donus Di' ke mi renkontus
Aleksandrecan kompatemon,
El kiu bonfortuno fontus,
Se tiam vidus vi ŝtelemon,
Do mi al ĵeto en brulemon
Kun mia voĉ' estus juĝata.
Neceso kaŭzas eraremon;
Al kamp' ja venas lup' malsata.

. . . . . . . . . . . . . . [22] T 169
Jen ploras mi pri temp' de juno
(Por mi, pli ol aliaj, ĝu',
Ĝis la alveno de maljuno).
Okazis kaŝe la forflu';
Ĉu per pied' ĝi iris, ĉu
Ĉevale trotis: ve! per kio?
Subite ĝi ne estis plu,
Kaj min postlasis, kun nenio.

. . . . . . . . . . . . . . [23] T 177
Ĝi flugis for, kaj mi nun restas
Povra je kono kaj bonsenco.
Sen ĝojo, forto, freŝ' mi estas,
Kaj sen bien', sen spez', sen rento;
Kaj, ver'!, plej fora eĉ parenco
Min ne rekoni nun preferas,
Sen proksimula devo-sento,
Ĉar iom malpli mi prosperas.

. . . . . . . . . . . . . . [24] T 185
Mi certe ne elspezis tro
Por ĝuo, frando aŭ kaliko;
Por am' ne vendis ion, do,
Apartenantan al amiko
(Sufiĉe kostan por kritiko).
Mi diras nun, vi ne forgesu,
Ĉar daŭre pravas la repliko:
Kiu ne faris, ne konfesu.

. . . . . . . . . . . . . . [25] T 193
Am' estis mia vivo-centro
Kaj ne jam ĉesis am-bezono,
Sed kor-malĝoj', malsata ventro
Nur plenigita ĝis triono
Deturnis min de am-disdono.
Do, anstataŭe venu gasto
Kun pli da nutro sub la zono,
Ĉar festo venas ne pro fasto.

. . . . . . . . . . . . . . [26] T 201
Ho Di', se estus mi studinta
Dum jaroj de junul-frivolo,
Kaj bonajn morojn observinta,
Atendus hejm' kaj kuŝa molo.
Sed kio? Pro bubaĉ-petolo
Mi de l' lernejo kuris for.
Nun, dum skribiĝas ĉi parolo,
Jam preskaŭ krevas mia kor'.

. . . . . . . . . . . . . . [27] T 209
Saĝulo-vortojn fide mi ja
Al koro prenis (id' de Set!)
Dirantajn: "Ĝuu, filo mia,
Plezuron en juneco". Sed
Alia lok' - alia sed',
Ĉar "Infaneco kaj juneco"
Ja diras li, post iu "sed",
"Nur estas stulto kaj vanteco".

. . . . . . . . . . . . . . [28] T 217
Forflugas vivotag' rapide
Kiel, laŭ Ijob, tion faras
Faden' kiam teksist' decide
Kun fajra pajl' en mano staras:
Se sur la ŝtof' haret' elstaras,
Per tio ĝi ja tuj forbrulas.
Do min la fat' ne kontraŭstaras,
Ĉar morto ĉion finkalkulas.

. . . . . . . . . . . . . . [29] T 225
Nu, kio pri la brilaj viroj,
Kompanoj miaj dum junaĝo,
Kun belaj kantoj, belaj diroj,
En vort' kaj ago nur kuraĝo?
Iuj jam mortis: verm-nutraĵo;
Ili forlasis nin surterajn,
Gastas en paradiz-pejzaĝo.
Ke Dio savu la ceterajn!

. . . . . . . . . . . . . . [30] T 233
Kio nun estas la apudaj?
Di'! Iuj: moŝtoj kaj domestroj;
Aliaj almozpetas nudaj,
Panon nur vidas en fenestroj;
Aliaj en monaĥo-vestoj
De Celesten' aŭ Kartuzia,
Kun ostrokaptaj piedvestoj.
Por ĉiu estas fat' alia!

. . . . . . . . . . . . . . [31] T 241
La grandaj mastroj bone fartas
En paco kaj trankvil' - pro Dio,
Siajn akirojn bone vartas.
(Do silentadu apud tio!)
Sed por malriĉaj kun nenio
(Kaj mi!) de Di' nur pacienco!
Aliajn jam atendas ĉio
Por manĝ' kaj trinko, de komenco:

. . . . . . . . . . . . . . [32] T 249
Kun bona vino, ĵus spilita,
Kun saŭcoj, supoj, granda fiŝ', do,
Kun tortoj, flanoj, ov' fritita,
Poĉita,... plena franda listo!
Similaj ne al masonisto
Kiun aliaj servu ĉiam:
Ĉar sen asisto de verŝisto,
Ĉiu preferas verŝi sian.

. . . . . . . . . . . . . . [33] T 257
Tiel mi vagis (tio certas)
Ĝis tute ekster mia temo.
Juĝist' ne estas mi, ne lertas
Pri pun' (aŭ malo) de krimemo:
Mem neperfekta ĝis ekstremo.
Laŭdatu Jesu-Krist', benita!
Kaj plenumiĝu ĉies emo!
Skribita restas ja skribita...

. . . . . . . . . . . . . . [34] T 265
Lasu preĝejon en la mezo!
La tem' nun estu pli plezura.
Ĝis nun ne taŭgis por komplezo,
Ĝi teda estis, malplezura.
Malriĉ', mizera kaj obskura,
Ĉiam ribele sin kompensas
Per spita vort' aŭ ĝemo nura
(Se diri timas, do ĝin pensas).

. . . . . . . . . . . . . . [35] T 273
Povra mi estas de juneco,
De povra kaj humila stato.
Nek mia patro pri riĉeco
Sciis, nek lia av' Horaco;
Povreco pelas nin sen laco.
Sur la praavaj tomboŝtonoj
(L'animojn ŝirmu Dia graco!)
Nek sceptroj montras sin, nek kronoj.

. . . . . . . . . . . . . . [36] T 281
Kiam povrec' al mi doloras,
Tre ofte diras mia kor':
"Vi, homo, kial vi priploras
Kaj montras tiom da dolor',
Havante malpli ol Ĵak Kor'?
Kruda lanvest' estas kondiĉo
Pli bona ol de eks-sinjor'
Putranta sub tombeja riĉo!"

. . . . . . . . . . . . . . [37] T 289
"Ol eks-sinjor'"! ... kion mi diras?
Sinjoro? ve! Sed ĉu do moko?
Kiel Davida psalmo iras:
"Pri li ne scios tiu loko".
Pri l' resto - ĉesu la arogo,
Ne estas tem' por mi, pekanto;
Mi lasu ĝin al teologo,
Ĉar estas task' de predikanto.

. . . . . . . . . . . . . . [38] T 297
Mi scias bone: mi ne estas
Anĝelo-fil' kun diadem'
Kiu pri stel' aŭ sun' atestas.
Jam patro mortis - Rekviem'!
La korpo kuŝas sub teren'.
Mi aŭdis ke patrino mortos,
Povra virin', ŝi scias mem,
Kaj ankaŭ filon oni portos.

. . . . . . . . . . . . . . [39] T 305
Mi scias ke, ĉu stultaj, saĝaj,
Ĉu riĉaj, povraj, kriplaj, belaj,
Laikoj, pastroj, junaj, aĝaj,
Nobelaj, kampaj, magraj, ŝvelaj,
Ĉu damoj kun kolumoj felaj
De plej diversa viv-koncepto
(Kun kufoj nur, aŭ altĉapelaj)...
Mort' ĉiujn kaptas, sen escepto.

. . . . . . . . . . . . . . [40] T 313
Pariso mortas kaj Helena.
Mort' por mortant' estas dolora:
Mankas aer' post spiro pena,
Kaj krevas galo: brulo kora;
Li ŝvitas - ŝvito ĉiupora;
Dum agonio, lin konsolas
Nek frat', nek fil', nek nevo fora:
Neniu anstataŭi volas.

. . . . . . . . . . . . . . [41] T 321
Pro morto tremas li kaj palas,
Kaj ŝvelas kol', kurbiĝas nazo,
Moliĝas karno, vejn' enfalas;
Jam nervo-krev', fluid-ellaso.
Virina korp', por vir' ekstazo,
Sentema, glata, dolĉaviva,
Ĉu vin turmentos sama kazo?
Jes, aŭ ĉielen iru viva...


BALADO
(pri Damoj de iamaj tempoj)

. . . . . . . . . . . . . . [41a] T 329
En kiu lando, trans aŭ cis,
Estas Romia Flor' plej bela?
Arkipiada kaj Tais',
Ŝia kuzin', kvazaŭ ĝemela?
Eĥo', respond' al voko hela
Super river' aŭ lago klara?
Ĉiuj kun bel' senparalela. -
Nu, kie estas neĝ' lastjara?

Kie la saĝa Heloiz'?
Iris pro ŝi al klostro-ĉelo
Petr' Abelard' en Sankt-Deniz',
Pro am' kastrita - jen kruelo!
Kaj la reĝin', pro kies pelo
Plonĝis Burdan', post ludo para,
En sak' en Sejnon, ja laŭ celo?
Nu, kie estas neĝ' lastjara?

Kaj Blank-Lili', reĝin' sen mis'
Kun voĉo de siren' fabela?
Grandplanda Berta, Triks', Alis'?
Kaj Harmburgis', la Majn-kastela?
Kie Johana Dark', fidela,
Viktim' de angla brul' ŝtipara?
Ja kie, ho Estrin' ĉiela?
Nu, kie estas neĝ' lastjara?

Ho Princ', ne post semajn' sencele
Demandu, nek post paŭzo jara -
Respondos nur refren', tiele:
Nu, kie estas neĝ' lastjara?


PLIA BALADO
(pri Sinjoroj de iamaj tempoj)

. . . . . . . . . . . . . . [41b] T 357
Nun: Kie estas do Kaliksto,
La tria, lasta kun ĉi nom',
Kvar jarojn sur la papo-listo?
Alfonso, reĝ' de Aragon',
Plengraca duko de Burbon',
Arturo, duko Bretonlanda,
Kaj Karlo sepa, vir' de bon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Simile, Skota reĝo trista,
Kies vizaĝ', laŭ ĉies kon'
Duone ruĝis, ametista,
De lia frunt' ĝis la menton'?
La reĝ' de Cipro, kun renom',
La bona reĝo Hispanlanda
(Al mi perdiĝis lia nom')?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Mi plu paroli ne persistas,
La mondo estas fanfaron'.
Neniu al la mort' rezistas,
Por kiu estus ja pardon'?
Ankoraŭ unu, laŭ bezon':
Reĝ' Lanceloto Bohemlanda,
Ĉar kie li? Sub kiu ŝton'?
Nu, kie estas Karlo Granda?

Kie Klakeno, la Breton'?
Aŭ graf' Daŭfeno, Aŭvernlanda,
Kaj l' bona duk' de Alencon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?


PLIA BALADO
(en malnov-francisma lingvaĵo)

. . . . . . . . . . . . . . [41c] T 385
Nu, kie l' sankta apostolo,
Nokt-mese kun amikt' ondita,
Kruc-paro Dia sur la stolo,
Ke estu je la kol' kaptita
La Satan', ulo tro hejtita?
De li, de ĉiuj, en momento
La vivo estas eltordita:
Tamen forportas ilin vento.

Jen, kie de Konstantinoplo
L'imperiestr' kun pugn' orita;
Aŭ de Franci' la reĝ', laŭ noblo
De ĉiuj reĝoj plej glorita,
De kiu estis konsekrita
Por Di' preĝejo kaj konvento,
En sia tempo honorita?
Tamen forportas ilin vento.

Kie de Vjeno kaj Grenoblo
La Daŭfen', l'ama, l'arda-fida;
Aŭ de Diĵon', Salen' kaj Dolo
La Sir' kun l'unuenaskita,
Aŭ la korteganar' senspita:
Heroldo, trumpetist', serĝento,
Ĉu refreŝige satigita?
Tamen forportas ilin vento.

Princoj - al morto destinitaj
Kiel la tuta homa gento,
Ĉu kun koler' aŭ nur ĝenitaj,
Tamen forportas ilin vento.


. . . . . . . . . . . . . . [42] T 413
Se papoj, reĝoj kaj reĝidoj
Kaj fruktoj de reĝin-ingveno
Subteras, mortaj, sub absidoj
Dum al aliaj iris regno,
Mi, eta kolportist' de Reno
Ne mortus? Jes! Se Dio volas;
Sed ĉar ne mankis ja festeno,
Honesta mort' ne malkonsolas.

. . . . . . . . . . . . . . [43] T 421
Ĉi tiu mondo ne eternos
(Se pensus tiel avarulo):
Nin ĉiujn morto ja ekstermos.
Jen do konsolo por aĝulo,
Kiun ŝerculo kaj spritulo
Oni nomadis en juneco,
Dum oni diras: "frenezulo!",
Se ŝercas li en maljuneco.

. . . . . . . . . . . . . . [44] T 429
Li almozpetas nun kun lamo
(Al tio la bezon' devigas)
Kaj li sopiras pri iamo,
La koron la dolor' krevigas.
Kaj nur ĉar tim' al Di' lin ligas,
Ne kulpas li pri aĉa krim';
Sed foje li pri Di' rezignas,
Kaj fine eĉ mortigas sin.

. . . . . . . . . . . . . . [45] T 437
Lin, junan, ĉiu nomis sprita;
Nun lin neniu trovas plaĉa.
Simio aĝa - do malsprita
Kaj ĉiu movo do malplaĉa.
Se li silentas, la pli saĝa,
Oni konstatas jam senilon;
Se li parolas, tuj: "Malsaĝa!
Do fermu vian babililon!"

. . . . . . . . . . . . . . [46] T 445
Ankaŭ la povraj virinetoj
Kiuj, maljunaj kaj sen io,
Vidas ke puŝas fraŭlinetoj
Ilin el lito kaj el ĉio.
Ili demandas: "Di', pro kio
Jam nun por tiuj la debuto?"
Sed la Sinjor' silentas. Kio?
Ĉar Li malgajnus en disputo.


LA MALJUNULINO BEDAŬRANTA SIAN JUNAĜON
(La plendoj de la Bela Helmistino)

. . . . . . . . . . . . . . [47] T 453
Ŝajnas, ke aŭdis mi suspiron
De belulin', eks-Helmistin',
Pri ŝia fraŭlinec' sopiron.
Ŝi tiel ĉi esprimis sin:
''Ho aĝ' malica kun obstin',
Pro vi mi perdis jam aktivon.
Min tenu! Aŭ mi batos min,
Kaj unufrape prenos vivon!

. . . . . . . . . . . . . . [48] T 461
Pro vi nun mankas sorĉ-mistiko
De belo (ĉiu ĝin rekonus)
Super skribist', vendist', kleriko:
Ĉar iam viron mi ne konus
Kiu ne ĉion al mi donus,
Volante (eble kun skrupuloj)
Kion por li mi abandonus.
Nun ĝin rifuzas almozuloj.

. . . . . . . . . . . . . . [49] T 469
Mi multajn virojn mem rifuzis
(Kio ne montras mian saĝon),
Ĉar knabon amis mi; li ruzis
Dum faris mi larĝan omaĝon
(Nur foje serĉis avantaĝon...).
Je amo! Kia am-frenezo!
Li batis min, faris ĉantaĝon
Kaj amis min nur pro l' enspezo.

. . . . . . . . . . . . . . [50] T 477
Kiom li trenis min tra koto,
Kiom min tretis, am' ne ĉesis;
Ingvenon frapis li per boto,
Sed se li volis, mi karesis,
Pri la doloroj mi forgesis;
La avidul', malica beko,
Brakumis min... l'efiko pezis.
Kio nun restas? Hont' kaj peko.

. . . . . . . . . . . . . . [51] T 485
Li mortis antaŭ tridek jaroj,
Mi restas, griza, en maljun'.
Kiam mi pensas, ve! Komparoj:
Kia mi estis, kia nun!
Jen staras nuda mi, en lum'
Vidiĝas plena degenero:
Sensuka, osta, ĉie brun'.
Mi preskaŭ krevas pro kolero.

. . . . . . . . . . . . . . [52] T 493
Kie nun restis frunta glato,
Hararo blonda, brov' arkeca,
Okuloj disaj - ja kun ŝato
Pro ili falis la plejdeca;
La rekta nazo, ĝustaspeca,
La oreletoj striktfasonaj,
Hela vizaĝ', menton' kaveta,
La belaj lipoj vermiljonaj?

. . . . . . . . . . . . . . [53] T 501
La sveltaj ŝultroj tute ĉarmaj,
La longaj brakoj, man-veluro,
La etaj mamoj, koksoj karnaj,
Vastaj kaj glataj, ja konturo
Por plia ama aventuro,
La larĝa lumb', la decadir'
Inter la firma du-femuro
En ĝardeneto, por admir'?

. . . . . . . . . . . . . . [54] T 509
Nun: sulka frunt', hararo griza,
La brovo for, l'okulo pala,
Dum iam ties rid' surpriza
Por la klient' estis regala,
La nazo kurba, neegala,
Muska orel' ĉifon-simila,
Vizaĝ' sen bril', la haŭt' fatala,
Falta menton', la lipo vila.

. . . . . . . . . . . . . . [55] T 517
De homa bel' jen do la fino!
Mallonga brak', la man' rigida,
La ŝultroj nun kun ĝiba klino;
Mam-paro, kio? Kompromita!
Kaj koks' kaj cic': malapetita,
La decadir'? Fi! La femuro?
Femur' ne plu: fel-nuro spita,
Kolbas-makula - kia kruro!

. . . . . . . . . . . . . . [56] T 525
Jen kiel, aĝaj, ni bedaŭras
La bonajn tempojn; en anguloj
Ni, stultulinoj, kune kaŭras,
Kiel en korb' la lano-buloj;
Ne hejtas kanabaĵo-bruloj:
Post tuja flam', jam tuj estingo.
Sed iam sonis nur gratuloj...
Tiel okazas, sen distingo.''


BALADO
(La Bela Helmistino alparolas la Ĝojknabinojn)

. . . . . . . . . . . . . . [56a] T 533
''Atentu, bela Gantistino,
Vi, lernantin' de mia scen';
Kaj vi, Blanka la Ŝuistino,
De nun nur pensu pri vi mem,
De ĉie prenu, laŭ sistem';
Ne ŝparu viron, diras mi do:
Maljunaj havas kurzon: sen,
Nur fuŝmonero sen valido.

Kaj vi, la dolĉa Panistino,
En danc' vi estas suveren';
Vi, Vilhelmin' Tapiŝistino,
Kun mastro traktu sen problem':
Ĉar baldaŭ ĉesus la posten';
Kaj kiam venos aĝ-mucido,
Ĉe pastro servos vi: Amen'!,
Nur fuŝmonero sen valido.

Kaj Johanin' la Ĉapistino,
De la amiko ĉesu ĝen';
Kaj Katarin' la Bursistino,
Ne sendu virojn al promen':
Se mankas bel', ne la mien'
Acida gajnas, sed la rido;
La aĝ' ne estas diadem',
Nur fuŝmonero sen valido.

Knabinoj, estu nun kompren',
Pro kio ploras mi sen brido:
Por mi jam ĉesis entrepren',
Nur fuŝmonero sen valido.''


. . . . . . . . . . . . . . [57] T 561
Al ili ĉi instruon donas
Eks-belulino, pro sopiro;
Ĝi tiom bonas, kiom sonas.
Ĝin notis plene, laŭ la diro,
Stulta Fremen', sentema viro
(Nu, kiel mi...), mia skribisto.
Pendiĝu li ĉe kontraŭdiro! -
Juĝiĝas mastro laŭ servisto.

. . . . . . . . . . . . . . [58] T 569
Nun scias mi pri la danĝero
Por viro en la am-konkur'...
Sed iuj certe kun kolero
Kulpigos min: "Aŭskultu nur!
Se perfid-vorte, kun terur'
Tiuj forpuŝas vin de amo,
Tio ja estas laŭ natur':
Temas pri inoj de misfamo!

. . . . . . . . . . . . . . [59] T 577
Ili ja amas nur pro mono
(Vi ilin amas nur po horo),
Al ĉiu servas per sindono
Kaj ridas ĉe monujo-ploro;
Neniu estas sen rumoro.
Sed, deca viro, Dio mia!,
En dam' renoma, kun honoro,
Vi profundiĝu; ne en tia!"

. . . . . . . . . . . . . . [60] T 585
Se iu vere diras tion,
Min tio tute ne konsolas.
Li fakte tiel vidas ĉion!
(Ĉar pri kompren' mi ne petolas.)
Amon en deca lok' li volas.
Sed, diru nur, ĉu la knabinoj
Kun kiuj daŭre mi parolas,
Ne estis decaj, do, virinoj?

. . . . . . . . . . . . . . [61] T 593
Honestaj, decaj estis tiuj,
Kaj sen riproĉ' aŭ malbonfamo,
Ĉar en komenco ili ĉiuj,
Ja ĉiu unuopa damo,
Prenis (do antaŭ la misfamo)
Ĉu pastron, ĉu laikon, bona
Por estingad' de l' amo-flamo
Pli fajra ol la Sankt-Antona.

. . . . . . . . . . . . . . [62] T 601
Kaj agis laŭ ordon' Dekreta
Tiuj amantoj, en kongru':
Amadis nur en lok' sekreta,
Ĉar estis am' nur inter du.
Nur poste venis distribu',
Ĉar kiu havas unu, tiun
Forlasas baldaŭ pro enu'
Kaj amas pli, amadi ĉiun.

. . . . . . . . . . . . . . [63] T 609
Pro kia kaŭz'? Mi pensas, pure,
Ĉar min ja nur respekto movas,
Ke la virino laŭnature
Ĉiam pri pli da amo provas.
(Alie rimi mi ne povas,
Krom nur: en Lilo, Sankt-Omar'
Kaj Remso ni diraĵon trovas:
"Ok viroj fosas pli ol kvar".)

. . . . . . . . . . . . . . [64] T 617
Jen la rilato estas eksa -
Kaj la virino flugas for.
Restas amanto, tutperpleksa.
Fidel' ŝanĝiĝas al dolor',
Malgraŭ kisetoj kaj ador'.
"De hundo, bird', armil' kaj amoj",
Laŭ mult-uzata metafor',
"Venas pro unu ĝoj' cent dramoj."


DUOBLA BALADO
(al la amantoj)

. . . . . . . . . . . . . . [64a] T 625
Amadu vi laŭ via volo
Ĉe drinkkunveno kaj ĉe festo;
Je l' fino mankos la konsolo:
Vi rompos kapon per molesto,
Ĉar amo igas homon besto:
Salmonon logis falsa dio,
Ekmankis al Samson' la kresto.
Ĝoju ke ligas vin nenio!

Orfeo, dolĉa menestrelo,
Ludant' de fluto kaj sonkesto,
Endanĝeriĝis pro kruelo
De hund' Cerber', kvarkapa besto.
Bela Narciso, kun honesto,
Dronis post fal' en akvario,
Pro am' por amatina gesto.
Ĝoju ke ligas vin nenio!

Sardan', la brava kavaliro,
Venkinto de reĝlando Kreto,
Virino iĝis laŭ deziro
Por ŝpini kiel knabineto.
Reĝo David', saĝa profeto,
Forgesis eĉ pri tim' al Dio
Ĉe vid' de nuda femureto.
Ĝoju ke ligas vin nenio!

Amnono igis sen honoro
(Manĝonte kukojn, laŭ preteksto)
Fratinon Tamar, per defloro;
Kia incesta malhonesto!
Kaj pro Herod' (ne estas ĝesto),
Baptist' disiĝis de l' kranio,
Pro kant' kaj danc' dum iu festo.
Ĝoju ke ligas vin nenio!

Pri povra mi mi nun parolu:
Batita (ĉu lavota vesto?)
En akvo, nuda... - protokolu!
De kiu venis tiu gesto?
De Katarin' Vosel', la pesto!
Noel' ĉeestis, kaj pro tio
Batiĝu li, dum edziĝfesto.
Ĝoju ke ligas vin nenio!

Sed ĉu ĉi juna fraŭla ulo
Forturnos sin de fraŭlineto?
Ne! Ja necesus viva brulo
Kiel al balail-atleto.
Pli dolĉas inoj ol cibeto;
Sed ne tro fidu vi pri tio:
Ĉu blond', ĉu brun' - Jen mia veto:
Ĝoju ke ligas vin nenio!


. . . . . . . . . . . . . . [65] T 673
Se ŝi, kiun mi servis iam
Lojale kaj kun bon-intenco,
Kiu doloron donis tian
Kaj veojn per sia turmento,
Estus dirinta en komenco
Pri la intenco (kia peto!),
Ja provus mi, por konsekvenco,
Retiri min el ŝia reto.

. . . . . . . . . . . . . . [66] T 681
Ĉar kion ajn mi al ŝi diris,
Ŝi aŭskultadis, kun volonto,
Ne jesis kaj ne kontraŭdiris.
Sed pli, ja ĉiam front' al fronto
Al mia ard' estis respondo.
Ŝi tiel daŭre min amuzis,
Eltiris vortojn dum rakonto,
Sed fine ŝi min nur priruzis.

. . . . . . . . . . . . . . [67] T 689
Ŝi min priruzis, krediganta
Ke kubo estas form' cilindra,
Ke juĝo-ĉap' estas pelt-randa,
Ke la faruno estas cindra,
Ke fero estas stano inda,
Ke asodu' estas plensterno.
(Trompisto al koleg' ridinda
Vezikon nomas ja lanterno.)

. . . . . . . . . . . . . . [68] T 697
Ke la abat' estas lakeo,
Ke matenruĝ' - vespera stelo,
Ke ĉen-balist' - ventmuelejo,
Ke la ĉiel' - kuir-gamelo,
Ke nubo - bovideta felo,
Ke brasik-stumpo - nap' aŭ beto,
Ke fuŝ-biero - vin-juvelo,
Ke pendo-ŝnuro - fadeneto.

. . . . . . . . . . . . . . [69] T 705
Tiel la Amoj min priruzis
Kaj ĵetis min al ekster domo.
Ne kredas mi, ke iam ruzis
Vir' kun arĝenta saĝ-impono,
Ke li ne pretis al fordono
De l' vestoj por esti batita
Samkiel mi. Ja taŭgas nomo:
Amant' ĵetita, rebatita.

. . . . . . . . . . . . . . [70] T 713
Mi Amojn cedas nun, forĵuras,
Defias mi per fajr' kaj sango.
Morton por mi ili aŭguras,
Sen rekompenco kaj sen danko.
La vjolon metis mi al flanko;
Amant': Mi ne plu akompanos:
Estinte hom' de via rango,
Mi ĵuras nun: mi ne plu anos!

. . . . . . . . . . . . . . [71] T 721
La plumon ĵetis mi al vento;
Aliaj sekvu ĝin, laŭ volo.
De mi de nun do nur silento:
Pluteksu mi je mia tolo.
Se vidas vi kun kor-malmolo
Ĉi kontraŭaman kalumnion,
Vin kontentigu la parolo:
"Mortanto rajtas diri ĉion."

. . . . . . . . . . . . . . [72] T 729
Jam baldaŭ seka buŝo venas;
Mi kraĉas: blanka flak' omleta,
Aŭ granda ŝlimo-pilko ĝenas.
Nu, kion diri? Ke Ĵaneta
Min taksas ne plu knab', koketa,
Sed trouzita eksĉevalo.
La voĉo? Tono jam skeleta!
Dum estas juna mi - novalo.

. . . . . . . . . . . . . . [73] T 737
Ja dank' al Di' - kaj Tak' Tibaldo,
Kiu trinkigis min rivere,
Ie subtere (ne en alto),
Manĝigis pirojn, ja sufere,
En ĉenoj... Tial, tre sincere,
Por li mi preĝas: Di' mistera!
Al li Vi donu, vere! vere!
Kion mi pensas... et cetera.

. . . . . . . . . . . . . . [74] T 745
Tamen, malbonon mi ne volas
Por li kaj lia leŭtenanto;
Al la juĝist' mi same molas:
Plezura homo, ne pedanto.
(Pri l' resto - restas la demando,
Escepte pri eta Roberto.)
Mi amas ilin, sen marĉando,
Samkiel Di' Lombardojn. Certo!

. . . . . . . . . . . . . . [75] T 753
Mi nun memoras, fakte jes,
Ke faris mi, antaŭ foriro,
Legacojn - jam en kvindek ses.
Iuj parolas (ĉu konspiro?)
Pri "Testament'", je mia miro;
Laŭ sia ŝato - ne laŭ mia!
Sed kion fari? Estas diro:
"Neniu mastras pri la sia".

. . . . . . . . . . . . . . [76] T 761
Revoki tiujn, mi ne planas,
Se temas eĉ pri mia tero.
Mia kompato daŭre samas
Al Trabo la Bastardo, vero!
Krom pajlo, laŭ jama livero,
Iru al li malnova mato,
Por lin protekti de danĝero:
Ke ne plu glitu li pro glato!

. . . . . . . . . . . . . . [77] T 769
Se iu tamen ne akiris
Sian legacon, ne laŭ plan', do,
Li ĝin, post kiam mi transiris,
Prenu ĉe mia heredanto.
"Ĉe kiu do?" - Bona demando:
Moro', Provens', Turgis' - ne gravas;
Diru, ke firmas la komando.
(Eĉ mian liton ili havas!)

. . . . . . . . . . . . . . [78] T 777
Nu, miaj vortoj ne plu plaŭdu,
Testamentadon mi ekigas:
Antaŭ skribist' Fremen' (li aŭdu,
Se li ne dormas) mi konigas,
Ke mi neniun ajn senigas
De io per ĉi instrukcio,
Kaj ke mi ĝin ne publikigas,
Escepte en Reĝland' Francio.

. . . . . . . . . . . . . . [79] T 785
Mi sentas: velkas kor-agito,
Se nur la voĉ' ankoraŭ sonu...
Fremen', eksidu ĉe la lito,
Por ke neniu min spionu;
Paperon, inkon nun disponu
Kaj tre rapide skribu vi;
Poste por kopiad' ĝin donu.
Jen la komenco. Tie ĉi:

. . . . . . . . . . . . . . [80] T 793
En nom' de Di', Patro eterna,
Kaj l' Filo, Virgulin-naskito,
Dio kaj Patro sameterna
Kaj kune kun Sankta Spirito,
Savant', malgraŭ Adama spito;
Ĉiel-ornam' estos perditoj...
(Al la kredanto - nur merito:
Mortintoj estus diigitoj!?

. . . . . . . . . . . . . . [81] T 801
Ja mortis korp'; animo same:
Eterna damno sen protekto;
Putras la korp', anim' enflame,
Ja sen kondiĉo ĉe l' akcepto;
Sed ĉiukaze kun escepto
Nur por profet' kaj patriarko,
Nespertaj, laŭ mia percepto,
Pri troa hejt' al puga lardo.

. . . . . . . . . . . . . . [82] T 809
Se dirus iu: "Kia rajto
Kondukas vin al ĉi parolo,
Ja pri teologi' ne majstro?
Kia arogo! Kia folo!",
Mi montrus al la parabolo
Pri la Riĉul' enterigita,
En fajro, ne en kuŝa molo,
Kaj pri Lazaro, altlevita.

. . . . . . . . . . . . . . [83] T 817
Se la Riĉulo vidus bruli
La fingron de Lazar', malmulte
Da freŝ' atendus li - kaj ĉu li
La gorĝon lavus, eĉ indulge?
Drinkuloj, vi, vendantaj stulte
Ĉemizon, jakon por likvor',
Trinkaĵoj kostas tie multe!
Nin gardu Di' - kaj ŝercojn for!)

. . . . . . . . . . . . . . [84] T 825
En nom' de Dio - mi ripetas,
Kaj glora Di-patrin', laŭ eblo
Ĉi taskon finu mi, mi petas,
Kvankam jam de fantoma feblo.
Se min ne trafis taga febro,
Do nur pro Dia providenco.
Sed pri amara perd', funebro,
Mi nun silentu. Jen komenco.

. . . . . . . . . . . . . . [85] T 833
Unu: l'animo povra - dono
Al la Benata Triunu';
Ĝin vartu la Sankta Madono,
Kara Patrino de Jesu'.
Mi petas pri digna influ'
De l' naŭ Ordenoj de l' Ĉielo:
Portiĝu ĝi, pro ili, plu
Ĝis antaŭ Trono de l' Juvelo!

. . . . . . . . . . . . . . [86] T 841
Same: la korpon mi jen lasas
Al nia pra-patrin', la Tero;
Rimarkos vermoj: ĝi ne grasas,
Ĝi por malsat' estis ofero.
Rapidu nun ĝia livero:
Venas de ter', al ter' revenas;
Ja ĉio iras, laŭ prefero,
Al loko kie ĝi devenas.

. . . . . . . . . . . . . . [87] T 849
Same: al mia pli ol patro,
Majstro Vilhelmo de Viljono
(Pli ol patrin' post beb-vindado
Zorgadis li pri mia bono;
Min ofte savis lia nomo,
Pro kio ne tre ĝojas li),
Mi genupetas pri pardono:
Ĉi ĝojon lasu li al mi.

. . . . . . . . . . . . . . [88] T 857
Mian libraron do li havu
Kaj mian "Furzo de l' Diablo".
Ĝin Majstro Gido (Di' lin savu!)
Tabar' transskribis kun afablo
(Kelkaj kajeroj, jen sub tablo).
Dum pri la stil' mi ne kontentas,
Enhavo gravas; laŭ probablo
Ĝi ĉiujn fuŝojn do kompensas.

. . . . . . . . . . . . . . [89] T 865
Same: jen dono por patrin':
Preĝo al Damo de l' Ĉielo.
Mi ofte dolorigis Ŝin
(Ja scias Di') per malfidelo.
Nek fortikaĵo, nek kastelo,
Krom Ŝi, ja ŝirmas al animo
Aŭ korpo mia, dum kruelo.
Nek al patrin', povra virino!


BALADO
(por lia patrino, por preĝi al Nia Sinjorino)

. . . . . . . . . . . . . . [89a] T 873
Estrin' Ĉiela, Regantino Tera,
Reĝino super la Infer-teroro,
Akceptu min nur Kristanin' sincera,
Por esti elektit' en Via gloro,
Kvankam mi estis ĉiam sen valoro.
La bono Via, Damo kaj Estrin',
Superas tre al pek' en mia sin'.
Sen Via grac' ne iros ni tra pordo
De la Ĉielo. - Ne mensogantin',
Jen mia kred', por vivo kaj por morto.

Al Filo diru Vi: mi estas Lia,
Mia pekar' de Li estu viŝita;
Pardon' por mi, kiel por l'Egiptia
Aŭ por la klera Teofil' donita:
Pro Vi li iĝis kvita, absolvita,
Kvankam li al Satan' promesis sin.
Vi kontraŭ tia far' protektu min,
Ho, Virgulin', sen rompo dum elporto
De l' Sakrament', de meso origin'!
Jen mia kred', por vivo kaj por morto.

Virino estas mi de granda aĝo,
Senscia, povra, sen literaturo.
En la preĝej' ĉe ni estas pentraĵo:
La Paradiz', kun harp', liut', sur muro,
Kaj la Infer': damnitoj dum torturo.
Unu timigas. Dua ravas min.
Per ravo benu min, alta Diin',
Por ĉiuj ni pekantoj sava forto!
Plena de fid', sen dubo aŭ rafin',
Jen mia kred', por vivo kaj por morto.

Vi portis, digna Virgulin', Princin',
Jesuon, de la mond' Regant' sen fin'.
La Eternul', pro nia pek-inklin'
Lasis Ĉielon: nia Sav-eskorto;
Oferis, juna, al la morto sin.
Nia Sinjoro mi agnoskas Lin.
Jen mia kred', por vivo kaj por morto.


. . . . . . . . . . . . . . [90] T 910
Same: amata Rozo kara -
Por ŝi: nek koro, nek rekono;
Eble laŭ ŝi donac' avara,
Kvankam sufiĉas al ŝi mono.
Ĉu burso silka do, sub zono,
Profunda, larĝa (mi diskretos)?
Sed pendu alte la fripono
(Eĉ mi!), se ion li enmetos.

. . . . . . . . . . . . . . [91] T 918
Ĉar ŝi, sen mi, havas sufiĉe
(Ĉio al mi estos egal', do),
Pro ŝi ne ploros mi, feliĉe,
Kaj al kruc-ardo venis halto.
Ŝin havu idoj de Miŝalto
(Ni nomis lin la Bonefika).
Li kuŝas nun (por preĝo: salto!)
En Sankt-Satur', en tomb' fortika.

. . . . . . . . . . . . . . [92] T 926
Sed tamen do, por min kvitigi
Al Amo, pli ja ol al ŝi,
Ĉar ŝi ne volis min heligi
Per unu eĉ esper-radi'
(Mi ja ne scias - ĝen' por mi -
Ĉu ŝi al ĉiu vir' rigidas,
Sed, je la belo de Mari',
Nun mi pri ĉio ĉi nur ridas),

. . . . . . . . . . . . . . [93] T 934
Mi ĉi baladon al ŝi sendas
(Finiĝas ĉiu vers' per Ro).
Kiu ĝin portu? Nu, dependas,
Ĝin portu Pernet Trabo, do,
Kondiĉe ke nia hero',
Vidante tordanazan ŝin,
Ekkrios, sen heziti tro,
"Ĉu vi? Volupta fekulin'!"


BALADO (al amikino)
(finiĝanta per Ro)

. . . . . . . . . . . . . . [93a] T 942
Falsa belec' je kosto de amaro,
Rigor-efika, hipokrita moro,
Amo tro nemaĉebla por dentaro,
Nomi mi povas vin, sed sen adoro:
Ci, fia ĉarm', mortig' por povra koro,
Okul-perfid' pelanta al sufero,
Idolo! Ĉu ne volas Jur-Rigoro
Sen pligravigo helpi dum mizero?

Mi devus voki helpon ĉe najbaro
Alialoka, bone por l'honoro;
Rezultus eble malpli da misfaro;
Troti mi devus: fuĝ' de malhonoro.
Helpu! Helpu! Maĵoro kaj minoro!
Eh, do! Ĉu mortu mi sen bat-afero?
Ĉu volas la Kompat', je ĉi dekoro,
Sen pligravigo helpi dum mizero?

Venos la temp': sekiĝos foliaro,
Jam flavos via plenradia floro.
Ja ridos mi, eĉ se kun makzel-knaro;
Lasu! Ĉar vana estus la laboro:
Jam aĝos mi; vi sulka, sen koloro.
O! trinku do dum fluas la rivero;
Ne ŝarĝu ĉiujn plu per ĉi doloro,
Sen pligravigo helpi dum mizero.

Princ' de amantoj, amo-metaforo,
En via kor' vekiĝu ne kolero;
Sed ĉiu nobla devas, je l' Sinjoro!,
Sen pligravigo helpi dum mizero!


. . . . . . . . . . . . . . [94] T 970
Same: al majstro It' Marĉand'
(Li mian glavon jam akiris):
Dek versoj, por liut' kaj kant'.
La "El profundo" min inspiris.
Pri inoj kiujn li aspiris,
Rememoriga melodi'...
Iliajn nomojn mi ne diris,
Eterne min malamus li!


KANTETO

. . . . . . . . . . . . . . [94a] T 978
Mort'! Mi protestas pri rigor':
Vi rabis Damon, sen motivo!

Ne ĉesis via ofensivo:
Pro vi plu daŭras la langvor'.
Jen mi, sen forto kaj humor';
Kial ŝi ĝenis vin dum vivo,
Mort'?

Ni estis du, kun unu kor'.
Ĝi mortis - el mi fuĝas vivo.
Vere! Ĉu vivu mi sen vivo,
Kiel la bildoj, do sen kor'?
Mort'!


. . . . . . . . . . . . . . [95] T 990
Same: al majstro Ĵan Kornu'
Legacon plian mi nun faru.
Li min helpadis, plu kaj plu,
Ke viv' por mi malpli amaru.
Por li: ĝarden' (mi ne avaru),
Kiun de majstro Bobinjon'
Mi luas. Tiu mem riparu
La pordon (kun la dom-pinjon').

. . . . . . . . . . . . . . [96] T 998
Ĉar mankas pordo, mi jam perdis
Kahelon kaj pioĉ-tenilon.
Ok falkoj tie (dek? - ne certis...)
Ne kaptus eĉ alaŭd-flugilon.
Sekura lok' (metu fermilon!);
Por signo, hojo pendis supre -
Kiu ĝin prenis (ĉu subtilon?)
Pendu dum nokt' kun kap' malsupre!

. . . . . . . . . . . . . . [97] T 1006
Same: pro tio ke l' edzino
De majstro Petro Sankt-Amant'
(Kvankam, se kulpas ŝi en fino,
Pardonu Di' kun elegant')
Deklasis min al almozant',
Por "Blankĉevalo" ĉevalino
Aperu kaj, kiel amant',
Ruĝa azen' por "La Mulino".

. . . . . . . . . . . . . . [98] T 1014
Same: jen don' por Sir' Denis'
Heslen', la elektit' Pariza:
Je mia konto ĉe Turgis',
Bareloj dek da vin' Aŭniza.
Se pro drinkado senkotiza
En kruĉo perdus li rezonon,
Enmetu akvon! Vort' deviza:
Pro vin' jam multaj perdis domon.

. . . . . . . . . . . . . . [99] T 1022
Same: al advokat', nomita
Majstro Vilhelmo de Ĉarvalo,
(Kvankam jam al Marĉand' donita)
Sen ingo: mia glav' el ŝtalo,
Aldone: da ŝanĝmon' realo
(Ke burso ŝvelu pro l' ekzemplo),
De strat' prenita antaŭ halo
En la Bieno de la Templo.

. . . . . . . . . . . . . . [100] T 1030
Same: mia pledist' Furnjero:
Por li, pro ĉiuj liaj penoj,
(Elŝpari ĝin? Simpla afero!)
De mia burso kvar manplenoj.
Li savis min de juĝo-ĝenoj
En kiuj (laŭdu Jesu-Kriston!)
Ne kulpis mi pri la ĉagrenoj;
Bezonas eĉ pravul' asiston.

. . . . . . . . . . . . . . [101] T 1038
Same: por majstro Ĵak Ragjer':
De Grevo-plac' "Pokalo Granda",
Sed li kvar plakojn pagu (ver'!,
Eĉ se vendiĝu - ĝeno granda -
Kovraĵ' tibia, ledo planda,
Kaj do senŝue iru li),
Se sidus li por manĝo franda
Aŭ trink' en "Pin-Konus'", sen mi.

. . . . . . . . . . . . . . [102] T 1046
Same: se temas pri Merbovo
Aŭ pri Luvjer', la impostisto:
Por ili, nek bovin', nek bovo.
Ĉar ne bovist' aŭ bovinisto,
Ili fariĝu falk-ĉasisto:
Perdrik', pluvio? - kaptu ĝin!
(Ne estas ŝerco!) - el proviz', do,
De la butik' de l' Maĉkuin'.

. . . . . . . . . . . . . . [103] T 1054
Same: se venus Rob' Turgis',
Vin-ŝuldon pagus mi, sen ĝeno.
(Se li eltrovus min sen mis',
Li ja tre lertus pri diveno!)
Por li: mja rajto de skabeno;
Mi havas ĝin, kjel Parizano.
S'eldir' perfidas pri deveno,
Tjon kaŭzis ino-akompano...

. . . . . . . . . . . . . . [104] T 1062
Du ĉarmulinoj laŭ mja sento,
Loĝantaj en Sankt-Generu'
Apud Sankt-Juljo-de-Volvendo,
En Bretoni', flank' de Pŭatu'.
Sed mi ne diĥos pĥopĥe - ĉu? -
Kje iŝi nun ĉjutage paŝas;
Ĉaĥ - ho, mja koĥ'! - ŭalidas plu:
Sjajn am-afeĥojn oni kaŝas!

. . . . . . . . . . . . . . [105] T 1070
Same: ricevu Ĵan Ragjer'
(Serĝento de l' Gvardi' Dozena),
Dum tuta viv', prizorgon per
Tagtaga buŝ-regal' konvena
Por vango-ŝvel' kaj ruĝ' miena!
Preninte tiun ĉe Bajli',
Tuj al Fi-Font' por trink' bonvena...
Da manĝ' li ja ne volos pli!

. . . . . . . . . . . . . . [106] T 1078
Same: nun por la Princ' de l' Stultaj,
Jena Stultul': Miŝalt' Delfur',
Pro spritaj vortoj (ne tre multaj)
Kaj plaĉa kant' pri "Ama Pur'"
(Ĝis ne-revido!, kun plezur'!).
Se li nur iom pli ekzercas...
Stultul' ridinda laŭ figur',
Kaj ŝerca nur, se li ne ŝercas.

. . . . . . . . . . . . . . [107] T 1086
Same: por la Dek Du Dudekoj
(Serĝentoj plenaj de honesto,
Agrablaj, bonaj kaj sen pekoj),
Denis' Riĉer' kaj Ĵan Valeto,
Por ĉiuj: larĝa rubandeto
Por fiksi al feltĉapoj siaj.
He, halt'! Nur tiuj sur piedo -
Mi ja ne spertas pri l' aliaj.

. . . . . . . . . . . . . . [108] T 1094
Donaco plia por Perneto
(Mi celas: la Bastard' de l' Trabo),
Ĉar distingiĝas li per neto:
En la blazon', anstataŭ trabo,
Tri ludkubetoj (laŭ probablo
Plumbitaj taŭge) plus kartaro.
Kaj pli? Se furzos li pro fabo,
Aldone: febro kun kataro.

. . . . . . . . . . . . . . [109] T 1102
Same: ne zorgu plu Ĉolet'
Pri daŭboj, ligno, rabotado,
Ripar' de kuv' aŭ barelet'.
La laborilojn, sen persvado,
Li ŝanĝu por Liona spado,
Sed li konservu la maleon!
Ne emas li tro al batado,
Sed iom da ne indas neon.

. . . . . . . . . . . . . . [110] T 1110
Same: por Ĵan la Lup' donaco
(Bonega hom' kaj komercisto),
Ĉar la magrulon ĝenas laco
(Des pli Ĉoleto, fuŝ-ĉasisto...):
Bela hundeto, por asisto -
Eĉ kokon ĝi ne pretervidos,
Longa mantel', kvazaŭ surplis', do,
Por kaŝi... kaj neniu vidos!

. . . . . . . . . . . . . . [111] T 1118
Same: al l'Orforĝist' Arbara:
Funto da Saracenaj spicoj -
Radikoj, najloj - por elstara
Kolbaso, enpelvaĵ' (delicoj!),
Palato-tiklaj piko-vicoj,...
Ke inter lipoj ardu lango,
Leviĝu lakto al la cicoj,
Kaj en kojonojn fluu sango!

. . . . . . . . . . . . . . [112] T 1126
Estu por kapitan' Riu',
Kun ĉiu lia arkpafisto,
Ses lupaj kapoj kontribu'.
Viando ne por pork-paŝtisto,
El faŭk' de hundo de buĉisto.
Ĝin stufu en bufeda vino...
Por franda pec' de ĉi konsisto,
Oni konfesus eĉ pri krimo.

. . . . . . . . . . . . . . [113] T 1134
Pli peza estas ĉi viando,
Ol estas kork', lanugo, plumo:
Taŭga soldata provianto
Dum sieĝado aŭ tendumo.
Se l' lup' kaptiĝis per maŝumo,
Kaj la hundar' ĝin lasis putri,
Ordonas mi (ne la kortumo),
Jakon per ĝia fel' subkudri.

. . . . . . . . . . . . . . [114] T 1142
Same: al Robinet' Traskaglo,
Kiu dum servo (tio faktas),
Ne vere flugas kiel aglo,
Sed sur ĉevalo grasa taktas.
Por li, pelveton mi ekstraktas
El miaj (li pri prunt' timemas...);
Lia vazar' do nun ekzaktas,
Kaj pelv-bezon' lin ne plu premas.

. . . . . . . . . . . . . . [115] T 1150
Same, nun por Perot' Ĝirar',
En Reĝinburg' barbir' fidplena,
Du kuvoj kaj kaldrono, ĉar
Por li vivten' estas tre pena.
Antaŭ jarar' duondozena
En lia dom', per porko grasa
Li nutris min (semajno plena!);
Atestu l'abatin' Purasa...

. . . . . . . . . . . . . . [116] T 1158
Same: Al Di-Filin', Begano,
Al Fratoj de almoz-ordenoj
(Ĉu de Pariz' aŭ Orleano),
Al Turlupinoj, Turlupenoj:
Jen kaponaĵ' laŭ Jakobenoj
Kun flanoj, kiel ofer-plado;
Poste, malantaŭ lit-kurtenoj:
Interparol' pri kontemplado.

. . . . . . . . . . . . . . [117] T 1166
Fakte ne mi ĉi tion donas,
Sed, pro infanoj, la patrinoj,
Kaj Dio - tiel li pardonas,
Kompense pro amar-destinoj.
La Belaj Patroj, laŭ inklinoj,
Bonvivu! (Al Parizaj: samon!)
Ĉar, plezurante al edzinoj,
Al edzoj ili montras amon.

. . . . . . . . . . . . . . [118] T 1174
Nu, kvankam majstro Ĵan Puligo
Antaŭe ilin tre provokis,
Poste publike, pro devigo,
Li ĉion honte jam revokis.
Do, eĉ se Ĵan Mehuna mokis
Pri ili (Mateol' eĉ pli!),
Honoru ni, kiel alvokis
Honori Sankta Eklezi'.

. . . . . . . . . . . . . . [119] T 1182
Mi min submetas, nur servanto,
En ĉiu mia far' kaj diro;
Tutkore, kiel honoranto,
Obeas mi, sen kontraŭdiro;
Frenezas kalumni-eldiro,
Ĉu dum prediko aŭ eĉ sen ĝi;
Detenu vin de plua diro -
Ĉi tiuj homoj pretas venĝi.

. . . . . . . . . . . . . . [120] T 1190
Same: al aĝa frato Baŭdo,
Nun Karmelano, por bonfarto,
Kun kap' hardita, sed sen aŭdo,
De mi: ferkask' plus halebardo.
Ke Tusko kaj ties anar', do,
Lian birdeton ne forprenu.
Sed li rezignu pri ponardo;
Se ne: lin la diablo prenu!

. . . . . . . . . . . . . . [121] T 1198
Same: ĉar plu la Sigelisto
Multe abel-fekaĵon maĉos,
Mi jam, por li (sur honor-listo!)
Antaŭe sur stampilon kraĉos;
Dikfingro plata certe plaĉos,
Por unufoja prem', sen plio.
(Nur l'episkopan mi omaĝos -
Aliajn ja prizorgu Dio!)

. . . . . . . . . . . . . . [122] T 1206
Kaj por sinjoroj Aŭditoroj,
La budo estu panelita;
Kaj tiuj kun postaĵ-doloroj -
Por ili estu seĝ' truita;
Ĉar estis mia zon' ŝtelita
De Maceet' de Orleano,
Ŝi estu alte monpunita:
Fetoras ŝi ja per fifamo.

. . . . . . . . . . . . . . [123] T 1214
Same: al prokuror' Francisko
De l' Vakerio: kolo-ringo
(Faraĵ' de Skota kirasisto),
Sed ja sen ajna or-distingo;
Ĉar dum la kavalir-distingo
Li ĵuris je Sankta Georgo
Kaj ĉiuj ridis, sen distingo,
Freneze, plene, kaj sen zorgo.

. . . . . . . . . . . . . . [124] T 1222
Same: al majstro Ĵan Lorens'
(Okuloj ruĝas pro likvoro),
Kiu laŭ patra pek-tendenc'
Trinkas el kuv' kaj barel-boro,
Por okul-viŝo ĉe aŭroro
Subŝtof' de vesto venos, poste.
Se nur en Burĝo monsinjoro,
Li havus silkon - multekoste!

. . . . . . . . . . . . . . [125] T 1230
Same: al majstro Ĵan Kotart',
Pledist' ĉe l' Korto Malprofana,
Mi ŝuldas, pro defendo-art',
Patardon (jen memoro sana!),
Kiam Deniza, la ĉikana,
Asertis ke mi ŝin pristerkis.
Lia anim': en glor' ĉiama!
Por li, ĉi preĝon mi nun verkis:


BALADO (kaj preĝo)

. . . . . . . . . . . . . . [125a] T 1238
Prapatro Noa, kiu viton plantis,
Vi ankaŭ, Lot, drinkinta en la kavo
Ĝis Amo, freneziga, vin komandis
Kun la filinoj kuŝi - lia sklavo
(Mi ne riproĉas vin, ja estas pravo),
Arĥitriklin', tre sperta pri ĉi art',
Vin tri mi petas nun por lia savo:
L'anim' de bona majstro Ĵan Kotart'.

Ja apartenis li al via rango,
Plej bonan, karan, trinkis kun elano,
Kvankam lin plagis ĉiam monomanko,
Li certe estis bona trinkklubano,
Neniam lasis poton lia mano;
Por trink' al li neniam mankis ard'.
Sinjoroj, lin tralasu sen ĉikano:
L'anim' de bona majstro Ĵan Kotart'.

Kiel drinkinton, stumblan kaj ŝancelan,
Mi ofte vidis lin sur voj' al lito;
Kaj iam li ekhavis bulon ŝvelan
Pro stablo de buĉist', laŭ dir' post glito.
Do: vere an' de l' monda trink-elito,
Drinkant' en ĉiu horo, sen rigard'.
Lin tuj enlasu, kiam sonas cito:
"L'anim' de bona majstro Ĵan Kotart'!"

Princ', li per kraĉ' la plankon ne atingis,
Li ĉiam vokis "Helpu! Gorĝo-ard'!",
Neniam la soifon li estingis.
L'anim' de bona majstro Ĵan Kotart'.


. . . . . . . . . . . . . . [126] T 1266
Same: de nun de l' juna Merlo
Mia monŝanĝ' estu farata
(Mi faras mem kontraŭ prefero),
Laŭ jena kurzo akurata,
Por kont' publika aŭ privata:
Du anĝeletoj kontraŭ granda,
Du ŝildoj fremdaj por konata.
Ĉar larĝu la anim' amanta.

. . . . . . . . . . . . . . [127] T 1274
Same: mi aŭdis dum vojaĝo,
Ke la tri povraj orfoj miaj
Nun kreskis jam ĝis plena aĝo
Kun kapoj ne plu ŝaf-raciaj,
Kaj ĝis Salen' pli ambiciaj
Nenie estas en lernej'.
Do diras mi al la sensciaj:
Tia junaĝ' valoras plej!

. . . . . . . . . . . . . . [128] T 1282
Por ili taŭga stud' utilas
(Kie? Ĉe majstro Pjer' Riĉer').
Sed ja "Donata" malfacilas,
Kaj ili ĝuu pri l' afer'...
Do ili sin okupu per
"Saluton, gemo! Ho juvelo!",
Sufiĉe do por karier' -
Studado mem ne estu celo.

. . . . . . . . . . . . . . [129] T 1290
Se tio estos jam lernita
Daŭrigi mi do malpermesos,
Ĉar sci' pri "Kredo" kaj "Kredita"
Por tia knab' tro multa estos;
Mantelon mian mi malvestos,
Kaj vendos ĝian duonaĵon;
Por ili flanojn mi aĉetos:
Junuloj ŝatas ja frandaĵon.

. . . . . . . . . . . . . . [130] T 1298
La trio estu informita
Pri moroj, eĉ per bato-dono;
Firme ĉapel' estu metita
Kaj la dikfingroj sur la zono,
Al ĉiuj diru laŭ bon-tono:
"Do kio? Kiel? Ja ne gravas!"
Kaj homoj diros, kun rekono:
"Bonan edukon ili havas!"

. . . . . . . . . . . . . . [131] T 1306
Same: al tiuj kleriketoj,
Al kiuj mi titolojn donis,
Beluloj, rektaj kiel bretoj:
Vidinte ilin, mi ordonis
Liveri (kiel mi disponis -
Ili jam certis pri l' mencio)
La luon, kiun mi deponis,
De l' domo de Vilhelm' Geldrio.

. . . . . . . . . . . . . . [132] T 1314
Do, junaj kaj kun hirtaj haroj,
La du al mi ja ne malplaĉas:
Ili, dum tridek, kvardek jaroj
Ŝanĝiĝos (se al Dio plaĉas).
Ne pravas kiu nun traktaĉas
Ĉi knabojn, belajn, ne sen bono;
Kaj bati ilin tre malsaĝas -
Ĉar ja infan' fariĝos homo.

. . . . . . . . . . . . . . [133] T 1322
La stipendi' de l' Dek Ok Viroj
Por ili estos (mia devo!):
Ili ne dormas kiel gliroj
Dum tri monatoj, sen sinlevo.
Dum ĝuas pri ripoz' kaj revo
La junularo en junaĝo,
Nin pelas la vigleco-devo
Dum al ripoz' emigas aĝo.

. . . . . . . . . . . . . . [134] T 1330
Mi tiun ĉi mian sintenon
Al kolator' letere diros.
Ili por mi do petu benon,
Aŭ je l' orel' mi ilin tiros!
Diversaj homoj forte miros,
Ke mi patrecan ŝaton montris,
Sed eĉ dum fest' (mi ĉiam diros)
Mi la patrinojn ne renkontis.

. . . . . . . . . . . . . . [135] T 1338
Same: al Sir' Miŝalt' Kuldo'
Kaj ankaŭ al Karlet' Tarano:
Cent soldoj (je "de kie do?"
Respondos mi: "ĉiela pano!"),
Kaj el ŝaf-ledo, ne el lano,
Kovraĵo planda kaj tibia,
Se estos trink' je mia sano
Kun Johanin' kaj plia tia.

. . . . . . . . . . . . . . [136] T 1346
Same: por Siro de Grenji',
Al kiu iris jam Bicestro,
Do nun: la turo de Bili'.
Se tamen pordo aŭ fenestro
Jam mankos, li tuj, sen protesto,
Prizorgu, ke la tuto bonos.
Li serĉu monon, eĉ per kvesto,
Ĉar mi ne havas - li bezonos.

. . . . . . . . . . . . . . [137] T 1354
Same: nun al Tibald' Delgardo...
Tibald'? Nomiĝas li ja Ĵan!
Kion mi donu do, sen perdo?
(Ĉi-jare mi tro perdis jam,
Ĉu vere laŭ la Dia plan'?)
La "Bareleto"... tamen ne!
Pri ĝi pli rajtas Ĝenevan':
Laŭ naza ruĝ', li trinkas tre.

. . . . . . . . . . . . . . [138] T 1362
Same: al majstro Basanjero,
La notario (ne pedel'):
Kariofilo, plenlivero,
Prenenda ĉe Ĵan de Ruel';
Kaj al Maltent', kaj al Rosnel'.
La karaj filoj, kun adoro
Servu kun arda kor' kaj pel'
Al la Servant' de Kristoforo.

. . . . . . . . . . . . . . [139] T 1370
Al li mi ĉi baladon donas
Por lia Damo, pro admiro.
Ke Amo tiel ne disponas
Al ĉiu ajn - ne granda miro,
Li ŝin ja gajnis en turniro
Ĉe l' Sicilia reĝo-filo,
Kun brava far' kaj eta diro,
Pli ol Hektoro kaj Troilo.


BALADO
(por Roberto Estutvila, por ties edzino)

. . . . . . . . . . . . . . [139a] T 1378
Aŭrore, kiam niz' per flugilbato
Montras plezuron, nobla viv-kutim'
Bruigas turdon: sonas ĝojkantato,
Renkontas ĝi turdinon, ligas sin,
Ofertu mi al vi, laŭ kor-inklin',
Ion ĝojigan, kio amon festas.
Sciu ke Am' en libron notis ĝin;
Estas por tio ke ni nun kunestas.

Damo de l' kor' vi estos, sen debato,
En pleno, ĝis pro morto venos fin'.
Laŭro tre dolĉa, firma advokato,
Olivo, por amaro medicin'!
Rifuzas la raci' pri malkutim',
En tio mia volo ne protestas,
Por servi vin, necesas ja kutim':
Estas por tio ke ni nun kunestas.

Kaj pli, se mi renkontas mornan staton,
Fortuno montras, se nur movas trem'
Vian okulon, sian karitaton,
Kiel forblovas fumon vent', sen pen'.
Perdiĝu ne la grajn' de mia sem'
En via kamp', se frukt' pri mi atestas.
Ordonis Di' plugadon de l' bien';
Estas por tio ke ni nun kunestas.

Princin', aŭskultu min! Mi petas vin:
Ke niaj koroj ĉiam kune nestas,
Ne ĉesu! Tiel interpretu min:
Estas por tio ke ni nun kunestas.


. . . . . . . . . . . . . . [140] T 1406
Same: al siro Ĵan Perdrjer':
Nenio! - nek al lia frato.
Ili min helpis ĉiam, ver',
Dividis ĉion ni, sen grato,
Kvankam Francisk' je iu dato,
Pro peto, sed ankaŭ pro urĝo,
Pri ruĝa, flama lang', kun ŝato,
Min rekomendis tre en Burĝo.

. . . . . . . . . . . . . . [141] T 1414
Do mi rigardis en Tajlvent',
En la ĉapitro "Frikasaĵo",
Kaj, malgraŭ serĉo kun atent',
Ne trovis - ĉu do mankis paĝo?
Sed ĉe Maker' (ne estas klaĉo:
Kun fel' kuiris li diablon,
Por plibonig' de l' odoraĉo!)
Ĉi tion trovis mi - ne fablon!


BALADO (recepto)

. . . . . . . . . . . . . . [141a] T 1422
En realgar', en arsenika ŝtono,
En orpigment', salpetro, kalko viva,
En bola plumb' por tuja malkompono,
En fulgo, post trempad' en suk' lesiva
El piso kaj fekaĵo kolektiva,
En delavaĵo de leprul-mantelo,
En ŝmiro de piedo aŭ orelo,
En sango de vipuro, venenita,
En gal' de lupo, vulpo aŭ de melo,
Ĉiu envia lang' estu fritita!

En cerb' de nigra kat' sen fiŝ-bezono,
Maljuna kaj sen dento en gingivo,
Aŭ de sang-hundo aĝa, laŭ rekono
Rabia, kun bekŝaŭmo kaj salivo
(Ĉio hakita fajne, kun motivo),
En la kraĉaĵ' de mulo tro anhela,
En akvo kie plonĝis rat' tunela,
Rano kaj bufo, besto mord-avida,
Serpent', lacert', aŭ nobla bird' tiela,
Ĉiu envia lang' estu fritita!

En sublimat' (nur tuŝi per bastono!),
En umbiliko de kolubro viva,
En sang', videbla ĉe barbir' en fono,
Dum plena luno, seka jam, masiva,
Kun parte nigro, parte verd' oliva,
En puso de ulcero, en barelo
De nutristin' por tremp' de fek-flanelo,
En la bankuv' de ino am-merita
(Ĝin konas vizitantoj de bordelo),
Ĉiu envia lang' estu fritita!

Princ', ĉi frandaĵojn prenu en sitelo;
Se mankas sak', kribrilo aŭ funelo,
Ĉio tra kakkalson' estu filtrita.
Do tuj en porka sterko, kun akcelo,
Ĉiu envia lang' estu fritita!


. . . . . . . . . . . . . . [142] T 1457
Same: al majstr' Andre' Kuralto
"Refut' al Frank Gontjer'" mi metas.
Se temas pri l' tiran' en alto,
De li mi do nenion petas.
Povrulo, la Saĝul' profetas,
Kun potencul' ne konfliktiĝu,
Ĉar certe retojn li dismetas;
En ties maŝ' ne implikiĝu!

. . . . . . . . . . . . . . [143] T 1465
Timigas ne Gontjer' senarma,
Laŭ stato ja de mia speco,
Sed estas nun debato varma:
Li laŭdas pri sia povreco,
Somer' kaj vintro en simpleco.
Laŭ li, estas feliĉ-atuto,
Kion mi nomas mizereco.
Kiu malpravas? Jen diskuto:


BALADO (refuto al Frank Gontjer')

. . . . . . . . . . . . . . [143a] T 1473
Jen grasa kanonik' sur plum-kusen'
En mato-ĉambro kun fajrujo flagra
Kaj kuŝas apud li vidvin' Sidven',
Koketa, glata, mola, dolĉ-reaga.
Dum gustumad' de hipokras', tuttaga,
Karesi, ludi, kisi, multe ridi
Kaj nude-nude, korp-sur-korpe sidi,
Mi vidis ilin du tra tru' en pordo;
Eksciis do, ke por funebron bridi
Valoras plej la vivo en komforto.

Se Frank Gontjer' kaj amikin' Helen'
Pri tia dolĉa viv' havus imagon,
Nek ajl', nek cepo (pro haladzo, jen!)
Enirus plu ilian ezofagon,
Nek kaĉo, nek mikspoto en stomakon.
Ja mankas spic'! (Mi diras sen insido!)
Se kuŝas ili sub rozarb-egido,
Ĉu ne pli bone seĝ-kaj-lit-agordo?
Prefere kio? Kion pensas vi do?
Valoras plej la vivo en komforto.

Nur kruda pan', hordeo kaj aven',
Kaj akvo-trink' dum tuta zodiako...
Mi ne eltenus ĝin eĉ dum maten',
Por ne paroli pri la tuta tago.
Ne helpus kant' de birdoj ĝis en Prago!
Sed, ĝue Frank Gontjer' (lin Dio gvidu!)
Kun sia Helenin' sub rozo sidu:
Ilia ŝat'! Por mi estas en ordo;
Sed kio ajn pri kamparan' validu,
Valoras plej la vivo en komforto.

Princ', juĝu! Por konsento ni rapidu.
Koncerne min (sen iu ajn rankor', do),
Kiel infan' mi aŭdis, do mi fidu:
Valoras plej la vivo en komforto.


. . . . . . . . . . . . . . [144] T 1507
Same: pro kono de Biblio,
Plej nobla de l' Brujer'-fraŭlinoj:
Prediki laŭ l' Evangelio
Ŝi rajtu (kun la lernantinoj),
Por la reform' de ĝojknabinoj,
Al kiuj tiel fluas diro;
Sed ekster la tombejo-limoj -
Prefere en la Lin-foiro.


BALADO
(pri la Parizaninoj)

. . . . . . . . . . . . . . [144a] T 1515
Regus, laŭ dir', pri belparolo
Florencaj, Veneciaj inoj,
Sufiĉe por la am-frivolo
(Kaj eĉ antikvaj Romaninoj);
Tamen, ĉu estas Lombardinoj,
Ĝenovaninoj (ĉu mi pekas?),
Pjemontaj aŭ Savojaj inoj,
Parizanin' plej bone bekas.

Pri belparol' en Neapolo
Katedrojn havus la virinoj;
Kaj pri klaĉad' ekzistus skolo
De Germaninoj kaj Prusinoj.
La Egiptinoj, Hungarinoj,
Grekinoj laŭ parol' ne sekas;
Kataluninoj, Hispaninoj...
Parizanin' plej bone bekas.

Svisin' aŭ Bretonin'? Sen rolo!
Sur l'Eta Pont', haringistinoj
Al Gaskoninoj, kun petolo,
La bekon fermas. Ĉu Anglinoj,
Kalezaj aŭ Lorenaj inoj
(Ĉu mia listo miron vekas?),
Eĉ Valencjenaj Pikardinoj...
Parizanin' plej bone bekas.

Princ', pro parol' Parizaninoj
Premion havu, mi substrekas;
Malgraŭ la fam' pri Italinoj,
Parizanin' plej bone bekas.


. . . . . . . . . . . . . . [145] T 1543
Jen sidas ili - du aŭ tri
Sur refaldaĵ' de sia robo
En la preĝej' post homili'.
Proksimu pli, sen tro da movo...
Aŭskultu nur: eĉ ne Makrobo
Dismetis argumentojn tiajn.
Ekkonu (por sekret': malkovro...)
Informojn vere sensaciajn!

. . . . . . . . . . . . . . [146] T 1551
Same: al monto de Montmartro,
Antikva lok' reputacia,
Doniĝu, por kunlig', terparto
Nomata Monto Valeria;
Plus kvaronjar' de beno mia
(El Rom' portota, ne foira...),
Ke venu kristanaro pia
Al abatej' ĝis nun senvira.

. . . . . . . . . . . . . . [147] T 1559
Same: paĝioj, ĉambristinoj
De riĉaj domoj (ĉu provok'?)
Kun tortoj, flanoj, kukoj, vinoj
(Almenaŭ pindoj sep aŭ ok),
Meznokte festu - jen alvok'!
Kaj poste, sed sen bruo ĝena
(Sinjoro dormas - estus ŝok'!),
Instruu mi pri lud' azena.

. . . . . . . . . . . . . . [148] T 1567
Same: mi riĉulinojn konas,
Plu kun gepatroj kaj onklinoj:
Al ili mi nenion donas -
Ĉion ricevis servistinoj.
Ne tro postulas tiaj inoj,
Utilus tre porcioj ekstraj
Al tiuj povraj, do, knabinoj,
Kiuj perdiĝas ĉe l' Celestaj,

. . . . . . . . . . . . . . [149] T 1575
Ĉe l' Kartuziaj, Jakobenoj
(Kiuj ĉe si ne tre modestas,
Malgraŭ strikteco de l' ordenoj,
Pri kio al knabin' necesas).
Ĵakin', Petret' pri ĝi atestas
Kaj Izabel' (kun "virtu!"-bleko).
Tia knabin' malsata estas,
Do nutri ŝin ne estas peko.

. . . . . . . . . . . . . . [150] T 1583
Same: al dikulin' Margot',
Vizaĝo dolĉa, ja pentraĵo
("Je mia fid'!, brulard'!, bigod'!"...
Sufiĉe pia do kreaĵo);
Mi amas ŝin, laŭ ŝia plaĉo,
Kaj ŝi ja min (sed ne aŭbadon):
Do, ĉe renkont' de ĉi estaĵo,
Legu al ŝi jenan baladon.


BALADO
(pri la dika Margot')

. . . . . . . . . . . . . . [150a] T 1591
Se inon amas mi laŭ mia ŝato,
Ĉu vi do taksu min kanajl', ĉifono?
Por vir' ŝi havas ĉion, sen debato;
Pro am' al ŝi, jen mi kun glav' kaj sprono;
Se viroj venas, kuras mi al fono,
Por pot' da vino, sed mi ne tro bruas;
Fromaĝon, panon, fruktojn distribuas.
Post bona pag', mi diras kun afablo:
"En ord'! Ĝis nova em'! Ni rendevuas,
En tiu ĉi bordel', nia establo."

Sed tuj fuŝiĝas nia amrilato,
Se sen enspez' Margot' revenas domon;
Mi ŝin forpuŝas, nomas renegato,
Mi kaptas ŝian robon, bluzon, zonon,
Kaj ĵuras teni ĝin anstataŭ monon.
Ŝi vokas "Antikrist'!", kun pozo prua,
Krias, kaj ĵuras je la mort' Jesua
Ke mi ne faros; tiam mi per klabo
Ŝin frapas sur la naz': mesaĝo blua,
En tiu ĉi bordel', nia establo.

Ni faras pacon. Ŝi, la dika blato,
Kvazaŭ eksplodas: laŭta furzo-sono.
Kun rid' karesas mian kapon: bato;
Femuron mian frapas, kun ronrono.
Ni du, ebriaj, dormas kiel ŝtono.
Vekiĝe, kiam ŝia ventro bruas,
Ŝi rampas min, avide sin algluas;
Sub ŝi mi ĝemas, plata kiel tablo;
Ŝia volupto preskaŭ min detruas,
En tiu ĉi bordel', nia establo.

Ventego, frosto, hajl'? - La manĝo fruas.
Ino volupta; vir' volupta duas.
La plivalora? Ambaŭ ja kongruas.
La du: fi-rat', fi-kat' - estas agrablo!
Oj! Fetoruloj pri fetoro ĝuas.
Ni fuĝas de honor', ĝi do forfluas,
En tiu ĉi bordel', nia establo.


. . . . . . . . . . . . . . [151] T 1628
Same: al Marjon' la Idolo:
Establo de lernej' publika
Laŭ "al la mastr' inStruo"-skolo
(Primic': Ĵanin' Breton' - la dika).
Ĉar oftas tia lok' trafika
(Krom tamen en prizon' Magduna),
Mi diras: "Kial ŝild' indika
Por profesi' tiom komuna?"

. . . . . . . . . . . . . . [152] T 1636
Same: kaj al Noel' Ĵolis'
Mi, el ĝardeno propra, donas
Nur salik-branĉojn: plenproviz';
Per tio mi lin abandonas.
Skurĝad' kiel almozo bonas -
Oni akceptu ĝin sen kri':
Dek du dudekojn mi ordonas,
Liveru ilin do Henri'.

. . . . . . . . . . . . . . [153] T 1644
Same: al la Gastejo Dia
Por malsanuloj, do, sen mono...
Nu - kia don'? (Ne ŝerco mia -
Povrul' ja spertas pri bezono:
De riĉaj venas ne buljono.)
L'anseron prenis la Fratuloj -
Nur ostoj restas por disdono;
Ĉar: "eta mon' por etaj uloj".

. . . . . . . . . . . . . . [154] T 1652
Same: de mi por la barbiro,
Laŭ nomo: Nikola' Galarno
(Apud Anĝel', la herbo-viro):
Glacio-bloko (jes: el Marno)
Por travintrad' sen gal' aŭ larmo.
Se kontraŭ ventro li ĝin premos
Dum tuta vintro, sur la karno,
Somera varmo lin ne ĝenos.

. . . . . . . . . . . . . . [155] T 1660
Same: al Infanar' Trovita:
Nenio! - Al perdit': konsolo
(Ja tuj li estos retrovita:
Jen, rekte, ĉe Marjon' l'Idolo).
Nun lecion' laŭ mia skolo
Por ili ĉiuj - vorto mastra.
Ne malmolkapa kaj sen folo
Aŭskultu ĝin! Ĉar estas lasta.


(BELA LECIONO POR INFANOJ PERDITAJ)

. . . . . . . . . . . . . . [156] T 1668
''Infanoj, baldaŭ mankos plue
De via ĉap' plej bela flor';
Klerikoj, vi, prenantaj glue,
Ĉu iras vi al Montrezor'
Aŭ Larabot', do firmu kor'!
Ĉar pro vizitoj tiuloke
(Esperis li pri malrigor')
Nikol' Kajeza pagis ŝoke.

. . . . . . . . . . . . . . [157] T 1676
Ne estas ludo trimonera,
Sed korpo- kaj animo-riska:
Perdanton trafas sort' severa
Per morto honta kaj sinistra;
Kaj ne edziĝas la persista
Al Dido, la reĝin' Kartaga.
Ne estu stulta, optimista:
Por eta gajno, risk' tropaga!

. . . . . . . . . . . . . . [158] T 1684
Vi ĉiuj bone min aŭskultu!
Ne kreskas via mon' pro ŝparo:
Ĉaro da vino, kiom multu,
Por unu vintro ĉe la fajro
Aŭ por somero en arbaro
Sufiĉas. Monon do elspezu!
Ĉu estos heredaĵ'? Eraro!
Misajn akirojn ne aprezu:


BALADO
(de bona instruo)

. . . . . . . . . . . . . . [158a] T 1692
Do, ĉu absolvojn vi disvendas,
Ĉu ludas vi per kub' fuŝita,
Ĉu monon falsas - vin atendas
Tre varma morto: boligita;
Ĉe ĵuro falsa kaj perfida,
Ĉe ŝtelo, rab' kaj pliaj krimoj,
Do kien iras mon' profita?
Al la drinkej' kaj al la inoj.

Kun rimo, mok', cimbal', liuto,
Trompanto aŭ stultul' laŭ plaĉo;
Kun farso, ŝerc', ludad' de fluto,
En urb' aktoru, en vilaĝo,
Kun jen moralo, jen malsaĝo;
Se gajnas vi ĉe ludrutinoj,
Ja same iras la rabaĵo
Al la drinkej' kaj al la inoj!

De ĉi fiaĵoj restu fore,
Vi zorgu pri ĉeval' kaj mulo,
Vi falĉu herbon perlabore,
Se estas vi nur malklerulo;
Kontentos vi sen plupostulo.
Sed dum rompbatas vi al linoj,
Enspezo iras - ĉu regulo?
Al la drinkej' kaj al la inoj!

Do portu jakon, pantalonon,
Vestojn el silkoj aŭ staminoj
- Ne atendante fartmalbonon -
Al la drinkej' kaj al la inoj!


. . . . . . . . . . . . . . [159] T 1720
Jen dir' por vi, plezur-kunulo
Kun mensa feblo, korpa forto:
Vi restu for de arda brulo
Kiu nigrigas vin post morto;
Evitu ĝin: malbona mordo;
Laŭeble bone vivu ĉiam.
Je Di'!, memoru vi pri l' sorto
Ke ankaŭ vi ja mortos iam.''

. . . . . . . . . . . . . . [160] T 1728
Same: al la Dek Kvin Dudekoj
(Kial ne simple: la Tricent'?)
Parizaj (ne provinc-kolegoj),
Al ili iras mia sent':
Por ili, kun mia konsent',
Sen ingo, miaj okulvitroj,
Por en Tombej'-sen-Pek'-kaj-Pent'
Distingi homojn laŭ la virtoj.

. . . . . . . . . . . . . . [161] T 1736
Ĉi tie mankas lud' kaj rido.
Kiom valoris la bonŝanco,
La para lud' en granda lito,
La vin-trinkad' en granda kvanto,
La amuzad' kun ĝoj' kaj danco;
Kiom ke daŭre ili festis?
Jam ĉesis nun plezur' kaj kanto,
El ĉio nur la pekoj restis.

. . . . . . . . . . . . . . [162] T 1744
Ĉe vido de tiuj kranioj
Staplitaj tie - kia tristo:
Ĉu Mastroj, do, pri Peticioj
Aŭ eble eĉ Trezor-Ministro,
Ĉu eble nur iu portisto?
Ni povas montri tiun, tian,
Ĉar, episkop' aŭ lanternisto -
Ne rekonebla jam por ĉiam.

. . . . . . . . . . . . . . [163] T 1752
Virinoj, ĉiuj kun inklinoj
Diversaj inter si, meritaj
Dum vivo. - Unuj do estrinoj,
Aliaj servis, timigitaj;
Jen ĉiuj ili nun: finitaj,
Amasigitaj en pelmelo:
La sinjor-domoj forrabitaj,
Por ili mankas jam apelo.

. . . . . . . . . . . . . . [164] T 1760
Post mort' al Dio la animoj!
Ilia korpo? Plena putro.
Iam sinjoroj, sinjorinoj,
Kun krem', ov-torto, riz' por nutro,
Tre molaj por facila gluto.
La ostoj nun fariĝas polvo,
Ne pensas nun pri rid' aŭ ĝu' do.
Jesuon petu pri absolvo!

. . . . . . . . . . . . . . [165] T 1768
Por la mortintoj, jen legaco;
Ĝin diskonigu komuniko
Al kort', kortum', regant', palaco,
De avareco malamiko,
Kiuj por bono de l' publiko
Malzorgas eĉ pri propra korpo:
Ke Dio kaj Sankt-Dominiko
Absolvu ilin post la morto!

. . . . . . . . . . . . . . [166] T 1776
Same: al tiu Ĵak Kardon':
Nenio deca, laŭ kutimo
(Ne celas mi al abandon'),
Escepte ĉi malgranda rimo,
Li kantu ĝin laŭ "Marjonino"
Farita por Marjon' Potardo,
Aŭ laŭ "Enlasu min, Vilmino";
Ĝi servos eble por mustardo.


KANTO

. . . . . . . . . . . . . . [166a] T 1784
Revene de la fi-prizono,
Kie mi preskaŭ perdis vivon,
Fortun' ĉesigu ofensivon.
Vi juĝu pri ĝia dispono!
Ŝajnas al mi, ke laŭ rezono
Ĝi ne plu havas jam motivon,
Reveni.

Se ĝi do daŭre sen pardono
Plu volas rabi de mi vivon,
Di' donu al anim' pluvivon:
Enlasu ĝin al sia domo,
Revene.


. . . . . . . . . . . . . . [167] T 1796
Same: al majstr' Lomer' de mi,
Ĉar mi devenas de feino:
Ke oni amu lin (sed pri
Nudkapa aŭ kufita ino
Ne tro ardiĝu li, en fino),
Eĉ ne je kost' de unu glano,
Centfoje nokte ĝis kulmino.
Protestos nur Oger' la Dano.

. . . . . . . . . . . . . . [168] T 1804
Same: krom la Ĉartjeraj ĉarmoj,
Al amo-malsanuloj, eĉ:
Sankt-akva ujo, nur kun larmoj
Kaj ploroj, ĉe la lito-eĝ'
Kaj eta branĉ' de rozo-heĝ'
Por aspergado por pardono,
Se nur de ili sonu preĝ'
Por savo de povrul' Viljono.

. . . . . . . . . . . . . . [169] T 1812
Same: al majstro Ĵak Ĵames'
(Li mortus por akir' de riĉo)
Pri fianĉiĝoj: nur sukces',
Eĉ kiom ajn - sed ne edziĝo!
Por kio mono? Por feliĉo?
Manĝon bedaŭras li sub forko...
Porkinoj kaj porkido-kriĉo,
Laŭ mi, plej taŭgas ja por porko.

. . . . . . . . . . . . . . [170] T 1820
Same: la Vokt' kun plata nazo
(Nuligis li mian debeton!),
Regu per fajr' kaj fer' - okazo
Hufferi cignon, ansereton.
Al li mi sendas ŝerc-kompleton;
Ĝi lin amuzu, sed se ne, do
Li rulu el ĝi alumeton...
Per bela kant', eĉ, eblas tedo.

. . . . . . . . . . . . . . [171] T 1828
Same: al Siro Gvardiestro:
Du servo-knaboj, ne sen belo,
Dika Market' kaj Filiberto,
Servintaj (kun saĝiĝo-celo)
Dum multaj jaroj, kun fidelo
En dungo de l' Provost-Marŝalo.
Se ilin trafus nun forpelo,
Ili plumarŝu sen sandalo.

. . . . . . . . . . . . . . [172] T 1836
Same: legac' por Kapelano:
Kapelo (mi ne pontifikas!)
Legante meson (ja sen pano),
Tie eĉ li ne tro predikas...
Mian pastrecon mi abdikas,
Sed al li mankas zorg-inklinoj:
Pri konfes-preno li skeptikas,
Krom de mastrin' aŭ ĉambristinoj.

. . . . . . . . . . . . . . [173] T 1844
Ĉar li neniam min perfidis,
Al Ĵan Kaleza, nobla homo
(Li tridek jarojn min ne vidis,
Nek scias li pri mia nomo),
Pri l' testament', pri ĉiu komo:
Se iel vidas li neceson,
Pritranĉi ĝin, ĝis kern' de l' pomo,
Al li nun donas mi permeson -

. . . . . . . . . . . . . . [174] T 1852
Por glosi ĝin kaj ĝin komenti,
Por precizigi kaj priskribi,
Por mallongigi, suplementi,
Nuligi ion, aŭ preskribi;
Kaj se li ne kapablus skribi:
Por interpreti, doni sencon
Laŭ sia plaĉo - ĝin dis-kribri...
Por bon' aŭ malo, do: konsenton.

. . . . . . . . . . . . . . [175] T 1860
Se iu ajn, sen mia scio,
De mort' transiris al la vivo,
Mi donas rajton, ke pro tio
Li pensu pri alternativo
Por plenumiĝ' de l' direktivo.
Se al aliaj li transmetos
(Ne al si mem, pro fuŝmotivo),
Lia animo do kvietos.

. . . . . . . . . . . . . . [176] T 1868
Same: mi en la Sankt-Hedviga
(Nur ĝi!) estu enterigita.
En la kapel', por vid' publika
(Do ne en karno, sed pentrita),
Mia figur' estu skizita
Per inko (kaŭze de monmanko).
Ŝton-tombo? ne: nedezirita,
Ĉar pro ĝi certe krevus planko.

. . . . . . . . . . . . . . [177] T 1876
Same: mi volas ke survande
Skribiĝu, sen plia rimarko,
Majuskle kaj sufiĉe grande
(Se mankas iel taŭga farbo,
Per nigra ŝtono aŭ per karbo -
Sed zorgu: ne difektu muron!),
Por ke memoru la homar' do
Ke ĉiam ŝatis mi plezuron:


EPITAFO

. . . . . . . . . . . . . . [178] T 1884
JEN DORME KUŜAS EN MANSARDO
STUDENT' NEGRAVA KAJ SEN MONO;
MORTIGIS LIN AMOR-PONARDO,
NOMIĜIS LI: FRANCISK' VILJONO.
LA TERPOSED'? EĈ NE SULKONO.
LI DONIS ĈION, SEN RIGARDO:
ĈU TABLOJ, LITOJ, PANO, ZONO.
DEKLAMU ĈIUJ NUN, KUN ARDO:

VERSAĴETO

. . . . . . . . . . . . . . [178a] T 1892
Ripozon daŭran en ĉiel'
Di' donu, kaj eternan helon
Al kiu havis nek kandelon,
Nek tufon eĉ de petrosel'.
Sen har' la kapo, brov', makzel',
Kiel de nap' ni prenas ŝelon.
Ripozon daŭran en ĉiel'.

Justic' lin juĝis al forpel',
Per pugo-bat' donis akcelon,
Kvankam voĉigis li ribelon,
Dirante brave "Jen apel'!"
Ripozon daŭran en ĉiel'.


. . . . . . . . . . . . . . [179] T 1904
Same: mi volas, ke sonoros
La granda sonoril', la vitra
(Kvankam al multaj kor' doloros,
De ĝia sonorad' skuita).
Ĝi landojn savis, multmerita,
En pasintec' - ni ne forgesis:
De tondro aŭ de hom' armita,
Je ĝia son', malbono ĉesis.

. . . . . . . . . . . . . . [180] T 1912
Al sonigistoj, se sufiĉas:
Kvar bulkoj, se ne: ses, da pano
(Tiom ne donas, kiu riĉas!).
Sed: de la spec' de Sankt-Stefano.
Vilhelm' Volant', pro zorg' pri sano,
Estos unua (tia parto
Por li sufiĉos por semajno).
Alia? Nu... do Ĵan Delgardo.

. . . . . . . . . . . . . . [181] T 1920
Mi, por prizorg' de ĉiuj eroj,
Nomumos ekzekuciantoj
Ŝatantojn de tiaj aferoj,
Plaĉajn por siaj debetantoj.
Ili ne estas sinlaŭdantoj
Kaj tre bonstatas (Di-kares'),
Ili ne estas diletantoj...
Nun skribu! Mi nomumos ses:

. . . . . . . . . . . . . . [182] T 1928
Jen unu: majstro Mart' Belfaj',
La leŭtenant' pri krim' kaj ŝtel'.
La dua - mi pripensis, kaj...
Fariĝu Siro Kolombel';
Se al li plaĉas, kun akcel'
Li taskos sin per tiu ŝarĝo.
Kaj krome? Miŝel Ĵuvenel'.
Sufiĉas tri, laŭ long' kaj larĝo.

. . . . . . . . . . . . . . [183] T 1936
Sed, se la trio ne akceptus,
Ĉar ili pri la kostoj timas,
Aŭ sen kialo sin esceptus,
La tri sekvontajn mi difinas.
Mi ilin ĉiujn tri estimas:
Filip' Brunel', noblul' laŭ vero,
La dua, ĉar loĝej' proksimas,
Ja estu majstro Ĵak Ragjero.

. . . . . . . . . . . . . . [184] T 1944
Kaj krome: majstro Ĵak Ĵames'.
Tri homoj bonaj, kun honoro,
Zorgantaj pri l' animo (jes!),
Fidelaj, tre, al Di-Sinjoro.
Ili eĉ en plej prema horo
Ĉi tiun taskon plen-observos.
Ne estos iu post-esploro:
Laŭ sia plaĉo ili servos.

. . . . . . . . . . . . . . [185] T 1952
Sed al la Testamento-Mastro
De mia flank' nek quid nek quod;
Lin anstataŭu juna pastro,
Nomiĝas li Tomas' Trikot'.
Ja trinkus mi je lia vot'
Je kosto eĉ de ĉap' kaj ŝuo!
Se spertus li pri pilk' kaj pot',
Estus por li "Petreta Truo".

. . . . . . . . . . . . . . [186] T 1960
Okupos sin pri lumigado
Vilhelm' Duru' kun kompetento.
Sin taskos pri portil-portado
La ekzekuciant-taĉmento.
Doloras daŭre aĉa sento
De barbo, pubo, brov', harkron':
Jam mankas sano - urĝas tempo:
Al ĉiuj kriu mi: "Pardon'!"


BALADO
(pri pardono)

. . . . . . . . . . . . . . [186a] T 1968
Al Celesten' kaj Almozulo,
Al Kartuzia kaj Devota,
Al lambaston', neni-farulo,
Al servistar', knabin' erota
Kun strikta rob' kaj jako moda,
Al dandoj flirtaj, por impon',
Malgraŭ dolor', kun krur' flavbota,
Al ĉiuj krias mi: "Pardon'!"

Al ĝojknabin' kun nudaj cicoj
Por log' de plia invitoto,
Al kvereluloj kaj komplicoj,
Al kolportisto kun marmoto,
Al ses-je-ses fajfanta roto,
Al klaŭn' kaj stultaj sen rezon',
Al knabinet' kaj knabinoto,
Al ĉiuj krias mi: "Pardon'!"

Sed ne al tiuj fi-hundaĉoj
Kiuj manĝigis sekan kruston,
Maten', vesper' - teruraj maĉoj!
Mi baldaŭ (ĉar mi perdis guston)
Por ili faros furzon, rukton;
Ne nun, ĉar sidas mi sur ŝton'.
Sed, por preventi plian lukton,
Al ĉiuj krias mi: "Pardon'!"

Al ili rompu dek kvin ostojn
Per maleego kaj baston'.
Kaj uzu plumbajn kuglojn, fostojn!
Al ĉiuj krias mi: "Pardon'!"


PLIA BALADO

. . . . . . . . . . . . . . [186b] T 1996
Jen fermo de la testament'
Kaj fino, de povrul' Viljono.
Al enterigo, sen atend',
Venu, je aŭd' de l' kariljono,
En vest' kun ruĝ' de vermiljono:
Ĉar amo igis lin martiri. -
Li ĵuris tion je l' kojono;
El mondo volis li foriri.

Kaj vere, sen mensog' aŭ tent':
De l' amoj li, kvazaŭ fripono,
Estis pelata kun turment':
De tie ĉi ĝis Rusiljono
Neniu branĉo aŭ bastono
Estas sen pec' (por veron diri)
De lia jak' aŭ pantalono;
El mondo volis li foriri.

Tiele do, laŭ evident',
Ĉe morto restis nur ĉifono.
Kaj pli, ĉe lia mort', sen pent',
La Am-ponardo, sen pardono,
Traboris, akre, kvazaŭ sprono,
(Nin tio vere igu miri)
Pli pike ol bukdorn' de zono;
El mondo volis li foriri.

Princo! Vi sciu, falk' de bono,
Ke li, antaŭ ol ĉesi spiri,
Ruĝvinon glutis el flakono;
El mondo volis li foriri.



Francisko Viljono:
DIVERSAJ POEMOJ


(ne ĉiuj)
Tradukis: Francois Gaulthier


BALADO
(de proverboj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 2]
Pro troa grat' - malbona kuŝo,
Pro prokrastad', bonŝanc' perdiĝas,
Pro akvoĉerp' rompiĝas kruĉo,
Pro tro-elspez', ĉemiz' vendiĝas,
Pro amikec', monuj' sentiĝas,
Pro multa don', nun prunt' konvenas,
Pro sieĝad', la urb' venkiĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.

Pro troa dir' - jam nur konfuzo,
Pro forta hejt', la fer' ruĝiĝas,
Pro martelad' ekestas gruzo,
Pro instigad', afer' puŝiĝas,
Pro trorapid', labor' fuŝiĝas,
Pro troa prov', fiask' elvenas,
Pro promesad', plenum' urĝiĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.

Pro unu "jen" - ne plu rifuzo,
Pro nia am', la hund' nutriĝas,
Pro vento-ŝanĝ' aŭdiĝas tuso,
Pro kapablec', ni honoriĝas,
Pro forvojaĝ' elmemoriĝas,
Pro alta prez', dezir' nin trenas,
Pro komunec', bezon' foriĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.

Pro troa ŝerc' - jam ne amuzo,
Pro konservad', frukt' ne boniĝas,
Pro onidir', jam tuj akuzo,
Pro ofta aŭd', la kant' koniĝas,
Pro bona nom', ni pardoniĝas,
Pro am' al Di', al Pap' amenas,
Pro ofta preĝ', kontent' doniĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.

Princo! Stultul' pro viv' spertiĝas,
Pro tro-vagad', li jam revenas,
Pro forta bat', li konvertiĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.


BALADO
(de etaj diraĵoj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 3]
Mi konas muŝojn en la lakto,
Mi konas laŭ vestaĵo homon,
Mi konas sonĝojn disde fakto,
Mi konas laŭ veter' sezonon,
Mi konas laŭ pomujo pomon,
Mi konas arbon laŭ la sem',
Mi konas laŭ ĵargon' friponon,
Mi konas ĉion, krom min mem.

Mi konas vinon laŭ barelo,
Mi konas pastron laŭ admono,
Mi konas inojn eĉ sen belo,
Mi konas lukson de barono,
Mi konas gastojn sen redono,
Mi konas eĉ pri vana pen',
Mi konas robon laŭ fasono,
Mi konas ĉion, krom min mem.

Mi konas pri ĉeval' kaj mulo,
Mi konas bridon kaj timonon,
Mi konas mastron laŭ subulo,
Mi konas kreman pufpersonon,
Mi konas sumon kaj duonon,
Mi konas pekojn de l' Bohem',
Mi konas plej potencan Romon,
Mi konas ĉion, krom min mem.

Ho Princ'! Mi konas ĉion kroman,
Mi konas sanon disde sven',
Mi konas Morton senpardonan,
Mi konas ĉion, krom min mem.


BALADO
(de kontraŭaj veroj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 4]
Ne estas zorgo, krom pro pan',
Nek mordo, krom en fojno-lito,
Nek dolĉo, krom virin-ĉikan',
Nek famo, krom de ekzilito,
Nek firma ag', krom pro hezito,
Nek amikec', krom en malriĉ',
Nek kontenteco, krom per spito,
Nek saĝo, krom pro enamiĝ'.

Ne estas ludo, krom malsan',
Nek posedaĵo, krom kredita,
Nek generado, krom dum ban',
Nek fieraĵ', krom mon' falsita,
Nek rido, krom post bat' rapida,
Nek kredo, krom en superstiĉ',
Nek certo, krom pri hom' perfida,
Nek saĝo, krom pro enamiĝ'.

Nek vero, krom teatra dram',
Nek trankvilec', krom en paniko,
Nek bona ŝanco, krom laŭ plan',
Nek pravo, krom de lunatiko,
Nek amo, krom per flat-efiko,
Nek brava hom', krom pro timiĝ',
Nek servo, krom de malamiko,
Nek saĝo, krom pro enamiĝ'.

Vi veron volas? Jen indiko:
Instru' ne estas, krom tragiko,
Laŭdado, krom per mistifiko,
Lernado, krom en malfeliĉ',
Oreldolor', krom pro muziko,
Nek saĝo, krom pro enamiĝ'.


BALADO
(de kontraŭdiroj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 6]
Mi mortas pro soifo, apud fonto;
Hejtita fajre, tremas dent' al dent';
En propra land', kvazaŭ en fremda mondo;
Ĉe forn' frostigas min tro arda sent';
Jen nuda mi, en vest' de prezident',
Kun plora rid', atendas sen espero:
Konsolas min plej trista malespero;
Mi ŝercas, sed ne estas ĝojesprim';
Sen fort' aŭ povo, regas mi sur tero,
Bonvena ĉie, ĉiam sen estim'.

Nenion fidas mi, se ne malcerta;
Obskuras nur la plena evident';
Mi dubas nur pri kio estas certa:
Mi spertas pro hazarda malatent';
Plej riĉa estas mi, sed sen arĝent';
Mi frumatene "bonan nokton" diras,
Kaj perdas, dum pri mia gajn' vi miras;
Kuŝante, fali estas mia tim';
Ne heredant', herede mi akiras,
Bonvena ĉie, ĉiam sen estim'.

Ne zorgas mi, sed penas mi en ĉio
Pri monakir', sen ia monpretend';
Min laŭdi estas fia kalumnio:
Mensogas, kiu pravas laŭ prudent';
Kredigas min amik', kun elokvent',
Pri nigra korv', ke blanka cigno venas;
Kaj kiu kredas helpi, plej min ĝenas;
Inter mensog' kaj vero mankas lim';
Memoras ĉion mi, sed ne komprenas,
Bonvena ĉie, ĉiam sen estim'.

Ho milda Princo, ĉu vin interesas
Ke mi en saĝo pri stultec' konfesas,
Senleĝa, kaj de ĉiu leĝ' viktim'.
Nu kio? - Mi pri rekompenc' forgesas,
Bonvena ĉie, ĉiam sen estim'.


KANTETO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 7]
Perla Venudo,
Iru al bankuvo!
Perla, venu do,
Perla Venudo.

Perlave, nudo
Gutos kiel pluvo.
Perla Venudo,
Iru al bankuvo!

aŭ:

Mirela Venudo,
Venu al bankuvo!
Mirela, venu do,
Mirela Venudo.

Mire, lave, nudo
Ravas eĉ sen kufo.
Mirela Venudo,
Venu al bankuvo!

aŭ eĉ:

Emila Venudo,
Venu al bankuvo!
Emila, venu do,
Emila Venudo.

Emi, lave, nudo
Igas, jen la pruvo!
Emila Venudo,
Venu al bankuvo!


DUOBLA BALADO
(por Maria de Orleano)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 8a]
Kvankam legiĝas jena cit':
"Inimicum putes", kaj pli:
"Qui te presentem laudabit",
Neniam, malgraŭ tio ĉi,
Virtul', al kiu tiel ĉi
Favor' okazis kaj kor-bono,
Pri ĝi silentis. Tial ĉi:
Ni diru bonon pri la bono.

Ja tiel agis la Baptist':
Anonce pri l' Ŝafid' de Di',
Per sia vok' (sen ia mis')
La hom-amasojn movis li.
Sankta Andre' pro tio ĉi
Al Di' eklaŭdis (eĉ sen kono)
Kaj sekvis al la Fil' de Di'.
Ni diru bonon pri la bono.

Vi, kiun sendis Jesu-Krist'
(Pri Lia Pov' proklamaci'!)
Por ni, kiujn Rigor-persist'
Kaj Fato trafis kun rabi' -
Mi scias ja: Ke vivas mi,
De Di', de vi, estas la dono.
La naskintin': laŭdatu ŝi!
Ni diru bonon pri la bono.

Jen, antaŭ Di', mia agnosko:
Mi estus kreitaĵo morta,
Se ne okazus via nasko
Kun bonvolem' plenpove forta
Por revivig' mizerikorda;
Ĉar Mort' min prenus sen pardono.
Via ĉeest': konsol-alporta!
Ni diru bonon pri la bono.

Vin servu mi! Al tiu tasko
Devigas min Rezon' plenorda.
Mi ĝin plenumu sen prokrasto
(Ne restas plu funebro morta,
Nek iu prema zorgo sorta);
Jen mi, je via plen-dispono.
Postulas Dev' kaj Just' konkorda:
Ni diru bonon pri la bono.

Ho, via supergranda graco,
De paco la eniro-pordo,
Pint' de kompat', por kor' kuraco!
Pro vi, eraroj fuĝas for, do.
Se mankus mia laŭd-agordo,
Sen dank' mi estus, sen rekono.
Mi agu laŭ l' refrena vorto:
Ni diru bonon pri la bono.

Princin'! Ĉi laŭdon mi alportu:
Sen vi, mi estus neniomo!
Al vi, al ĉiuj mi raportu:
Ni diru bonon pri la bono.


LETERO AL SIAJ AMIKOJ

. . . . . . . . . . . . . . [PD 9]
Kompatu min, kompatu min, mi kvestas!
Amikoj, helpu min almenaŭ vi!
Ĉar ne sub verdaj laŭboj mi nun estas:
En truon mi ĵetiĝis tie ĉi,
Pro la Fortuno, kiel volis Di'.
Knabino, knabo, amatin', amat',
Bovid-saltul', dancisto, akrobat',
Ŝercist' rapida, akra kiel sprono,
Tintanta klaŭn', saltantoj laŭ kaskad',
Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!

Vi, kiuj kantas sen mezur' dum festo,
Ŝatant' de vort- kaj ago-parodi',
Vi, kun moneroj falsaj en la kesto,
Kaj saĝaj homoj, foje sen raci',
Atendu ne, ĉar baldaŭ mortos li!
Farantoj de motet', rondel', kantaĵ',
Post lia mort' vi trinkos por omaĝ'...
Ĉe li ne venas vent', nek fulm', nek sono:
Estas la dika mur' kvazaŭ bandaĝ'.
Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!

Rigardu lin, en kavo sen fenestro,
Vi, noblaj homoj sen dekon-kotiz',
Ĉiuj sub reĝo nek imperiestro,
Sed nur sub Dio de la Paradiz'.
En mardo kaj dimanĉ' li fastas: kriz'!
Kun dentoj longaj, pli ol forko eĉ,
Pro seka pano, ja ne pro pasteĉ';
Ventron plenigas akvo, ne buljono,
Sub tero, al li mankas lit' kaj seĝ'.
Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!

Princoj nomitaj, jen mia mesaĝ':
Min savu reĝa graco-sigelaĵ'
Kaj hisu min per korb' el ĉi prizono.
Eĉ porko helpas porkon kun kuraĝ',
Ĉar jelpo vokas ĉiujn al la kaĝ'.
Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!


PETSKRIBO AL LA DUKO DE BURBONO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 10]
Sinjoro mia, Princ' timata, fama,
Lilio-Flor' de reĝa viv-koncipo,
Francisk' Viljono, kiun sort' rikana
Trafis per batoj kaj per frap' de vipo,
Vin petas nun per ĉi humila skribo
Por larĝaniman prunton al li fari.
Li estas preta en juĝejo stari;
Ne dubu do pri repagad-kontento.
Rehavos vi! Rapidas li deklari:
Vi perdos nur iome da atendo.

Neniu princ' krom vi regalis same
Al li, via subulo sen signifo;
Ses ŝildojn kiujn pruntis vi iame,
Elspezis li pro manĝo kaj soifo.
Repago tuta, justa, sen modifo,
Okazos en kviet' kaj rapidfare,
Ĉar se nur glan' troviĝos enarbare
Ĉirkaŭ Pataj', kaj bonos kaŝtan-vendo,
Li pagos sen prokrast' kaj senerare:
Vi perdos nur iome da atendo.

Se povus mi forvendi mian sanon
Al la Lombardo, uzurist-disĉiplo,
Ĉar kaŭzas monomank' al mi ĉikanon,
Nun riskus mi, eĉ kontraŭ la principo
Ne porti monon, ĉu ĉe zon' aŭ ripo.
Bonsiro Dia! Estas ja bizare,
Ke ne aperas kruc' al mi, tutjare,
Krom ligna kaj krom ŝtona, ja turmento.
Sed kiam vera kruc' aperos, klare,
Vi perdos nur iome da atendo.

Princ' de l' Lilio, fama pro bonfaro!
Ĉu vi komprenas, kiom da amaro
Nun sentas mi, se mankas suplemento?
Bonvolu helpi min, ĉar sen malŝparo
Vi perdos nur iome da atendo.

Je la dorso de la letero:

Iru, letero, faru salton,
Eĉ se sen lango aŭ piedo;
Elvoku per efika pledo
Por monomanko tujan halton.


DEBATO INTER KORPO KAJ KORO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 11]
Jen kio? - Mi! - Do kiu? - Via koro:
Fadeno nur tre eta min nun tenas,
Sen forto, sen substanc', sen sanglikvoro,
Vidante ke en solo vi ĉagrenas
Kaj, kvazaŭ hundo, en angulo tremas. -
Pro kio do? - Pro via folplezuro. -
Sed kial vi? - Min trafas malplezuro. -
Lasu min paca! - Kial? - Mi pripensos. -
Kaj kiam? - Kiam ĉesos knabnaturo. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Kaj... kio vi fariĝu? - Vir' merita. -
Vi estas tridekjara. - Tre konsole! -
Ĉu knabo? - Ne. - Vi estas do prenita
De frenezeco. - Kie? Ĉu ĉekole? -
Neniom scias vi. - Tamen! Jam sole,
Ke muŝ' ne estas blanka kiel lakto. -
Jam ĉio do? - Ĉu mankas al vi takto?!
Se ne sufiĉas ĝi, mi rekomencos. -
Perdita estas vi! - Ne sen barakto! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Malĝojas mi; vin trafas la doloro.
Se idioto estus vi, pardono
Por la povrulo eblus en ĉi horo.
Sed vi ne zorgas: fio ŝajnas bono,
Aŭ via kap' malmolas pli ol ŝtono;
Aŭ pli ol laŭd' vin plaĉas ĉi turmento!
Respondu nur al mia argumento!? -
Mi post la mort' doloron ne plu sentos. -
Ĉu jen konsol'? - Ho, saĝa elokvento! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Malbonon kaŭzas kio? - Malfeliĉo:
Saturn'. En mian sakon la Fiulo
Enpakis la malbonon. - Superstiĉo!
Vi estas lia mastro, ne subulo.
Jam skribis Salomon' en sia rulo:
"Potencon ĉiu saĝa hom' posedas,
Pro kiu la influ' planeda cedas". -
Ne vera! Ĉiam mi de ĝi dependos. -
Kion vi diras? - Tion mi ja kredas. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Vi volas vivi? - Donu Di' potencon! -
Iel do... - Nu? - Vi sekvu konsciencon;
Legu sen fin'. - Kaj kion? - Nur sciencon;
Lasu amikojn stultajn! - Mi pripensos. -
Observu ĝin! - Mi kaptis la esencon. -
Ne ĝisatendu finan konsekvencon,
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos.


PROBLEMO
(nome de Fortuno)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 12]
Fortun', laŭ saĝaj, estas mia nomo
Kaj vi, Francisk', fi-nomas min murdisto,
Vi, ulo sen plej eta eĉ renomo.
Pli bonajn sendis mi por gipso-pisto
Aŭ, pro povrec', al ŝtonmineja tristo.
Dum pekas vi, ĉu plendu vi pri l' sorto?
Ne solas vi, ĉu do de mi komforto?
Vi vidu, kion mi ĝis nun inventis:
Bravulojn mi mortigis kaj turmentis;
Ĉe tiuj, vi ja estas nur ĉifono.
Trankvilu nun! Sufiĉe vi jam plendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Mi frapis grandajn reĝojn, je la fono
De tempoj antaŭ via ek-ekzisto:
Mortis Priam' pro mi, kun ĉiu homo,
Estis nek turo nek donĵon' rezisto.
Ĉu Hanibalo mankus sur la listo?
Ja en Kartago lin atendis Morto.
Skipi' Afrika mortis pro perforto,
Julon Cezaron al Senat' mi vendis,
Pompeon mi en Egiption sendis,
Jazonon trafis akvokirla drono,
En Romo, ĉiuj en la fajr' lamentis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Reĝ' Aleksandro, ĉies ĉampiono,
Kiu Sepstelon serĉis kun persisto:
Li mortis pro mia veneno-dono;
Kaj reĝon Arfaksado, nur por distro,
Sur lia flag' mortigis mi, preciz', do.
Tiel faradis mi kaj mi daŭrigos,
Kialon aŭ motivon ne klarigos.
Kaj Holofernon (Dion li ofendis)
Murdis Judit' (pro dorm' li ne atentis)
Per lia glav', en lia pavilono.
Kaj Abŝalom'? Pro mi, post fuĝ' li pendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Prefere nun, Francisk', vi min atentus:
Se Di' de l' Paradizo ne preventus,
Por vi, aŭ ajna, mankus jam pardono.
Pro unu fuŝo, mi dekoblon sendus.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!



KVARVERSO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 13]
Jen mi, Francisk', jam sen promeso,
Fil' de Parizo-ĉe-Pontvezo;
De ŝnuro longa je futseso
Ekscios kol' pri puga pezo.


LA EPITAFO DE VILJONO
(Balado de la pendumitoj)

. . . . . . . . . . . . . . [PD 14]
Vi, homaj fratoj, kiuj post ni vivas,
Al ni rigardu ne kun kruda koro;
Se el ĉi fat' kompaton vi derivas,
Por vi pli larĝa estos Di-favoro.
Jen ni pendolas, kvin aŭ ses, sen gloro.
Pri nia karn', nutrita tro avide:
Jam depikita, putras ĝi rapide;
La ostoj, ni, fariĝos cindro, polvo.
Mizeron nian vi ne traktu ride!
Sed preĝu por ni ĉiuj pri absolvo!

Se fratoj ni vin nomas, vi ne devas
Deturni vin, eĉ se ĉi tiun sorton
Proklamis juĝ'. Ja certe vi ne revas
Ke ĉiu havas saman mensan forton.
Nin rekomendu, ĉar ni sekvu Morton,
Al Fil' de l' Virgulino, kun konfido
Ke de l' infera fulmo kaj perfido
Li ŝirmos nin per sia graco-volvo.
Ni mortis. Ĉesu do insult-acido!
Sed preĝu por ni ĉiuj pri absolvo!

La pluvo nin lesivas, plene lavas,
Nigrigas sun', sekigas vento-blovo;
Post pikoj pigaj, la okuloj kavas,
Al barbo mankas haroj kaj al brovo.
Ne sidas ni trankvile! Daŭre movo
Ĉi tien, tien, kiel vent' nin gvidu,
Laŭ sia plaĉ' direkton ĝi decidu.
Pli ol fingring' nin truis bek' de korvo.
Do zorgu! Nian sorton ne dividu!
Sed preĝu por ni ĉiuj pri absolvo!

Princo Jesu', supera nia Gvido!
Protektu nin de la infer-insido:
Jam mankas al ni ŝuldo aŭ envolvo.
Nu, homoj, ĉesu via mok' kaj rido!
Sed preĝu por ni ĉiuj pri absolvo!


PANEGIRO KAJ PETSKRIBO AL LA PARLAMENTA KORTUMO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 15]
La sensoj kvin: okul', orel' kaj nazo,
La buŝo, ankaŭ vi, la sent', laŭ ordo;
Ĉi membroj, ĉiuj tem' por plendo-kazo,
Laŭ sia speco, diru en agordo:
"Moŝta Kortum', jen ni, pro via forto;
Nin ĉiujn vi protektis de disŝiro.
Ĉar lango ne sufiĉas por admiro,
Jen ĉiuj ni, por taŭga laŭd' fidela,
En ĥor', filin' de l' Suverena Siro,
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' anĝela!"

Vin fendu, kor'!, aŭ truu vin per spado,
Almenaŭ montru ne pli da rigor' do,
Ol en dezert' la rok', kiu post bato
La Jud-popolon movis al konkordo:
Plenlarme petu pri konsola vorto;
Humila kor', kun dolĉo kaj suspiro,
Laŭdu Kortumon: de l' Sanktej' safiro,
Feliĉ' por francoj, por fremdul': boncela,
Naskita alte, pro Ĉiel-inspiro,
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' anĝela!

Vi, dentoj, malfiksiĝu sen persvado,
Antaŭen saltu, danku per akordo
Pli laŭta ol orgen' aŭ trumpetado,
Ne zorgu plu pri maĉo aŭ pri mordo;
Sen graco baldaŭ min atendus morto,
Hepat', lien' kaj pulmo, font' de spiro;
Kaj vi, la korp', malpura pli ol ŝmiro
Sur porko aŭ porkido kot-ŝovela,
Laŭdu Kortumon, antaŭ malbon-iro:
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' anĝela!

Princ', donu tagojn tri antaŭ foriro
Por preparad', parenc', adiaŭ-diro;
Sen tio mankos mono, sort' kruela.
Triumf-Kortum'! Nun fiat por akiro,
Patrin' de l' virtaj kaj fratin' anĝela!


DEMANDO AL LA PRIZONO-PORDISTO

. . . . . . . . . . . . . . [PD 16]
Do, kio pri mia apelo,
Garnjer'? Ĉu fliko aŭ efiko?
Sin gardas best' pri sia felo:
Se iu kaptas ĝin por ligo,
Ĝi tuj ekprovas pri malligo.
Kiam do, nur pro sentimento,
Al mi legiĝis ĉi prediko,
Ĉu estis tempo por silento?

Se idus mi al Hug' Kapelo
(Venanta de buĉist-radiko),
Oni ne igus tra flanelo
Min trinki en ĉi buĉ-butiko.
Vi mem ja scias pri l' apliko?
Sed kiam, kontraŭ reglamento,
Okazis juĝ' per artifiko,
Ĉu estis tempo por silento?

Ĉu pensas vi ke sub ĉapelo
Ne havas mi da kvalifiko
Por povi diri "Do apelo!"?
Jes ja, sufiĉe por ciniko:
Neniun fidu sen skeptiko!
Ĉe la proklam', sur dokumento,
"Vi pendos!" - kia do repliko?
Ĉu estis tempo por silento?

Princ', se okazus pips-impliko,
Min (ĉu spiono?) trafus pendo,
Kaj estus mi Klotar-amiko.
Ĉu estis tempo por silento?



Francisko Viljono:
LA LEGACOJ


Tradukis: Francois Gaulthier


. . . . . . . . . . . . . . [1] L 1
La jaro: kvarcent kvindek ses.
Nun mi, Francisk' Viljon', studento,
Konsiderante, sen eksces'
(Jungita jam, kun brid' sub dento),
Ke regu agojn la prudento
(Kiel Vegeco, la saĝulo
El Rom', konsilas), kun atento
Ke ne okazu miskalkulo...

. . . . . . . . . . . . . . [2] L 9
En tiu jaro, dum Advento,
Kristnasko-temp', morta sezono,
Kiam la lupojn nutras vento
Kaj oni restas en la domo,
Pro frosto, ĉe fajruj', en fono,
Mi ekdeziris min elrompi
El la tro prema am-prizono:
Ĝi mian koron volis rompi.

. . . . . . . . . . . . . . [3] L 17
Mi tiel faras do, dum plu
Aperas ŝi antaŭ okulo,
Kiu min pelas al detru'
(Dum ŝia gajno estos nulo):
Mi plende preĝas kun kor-brulo
Al ĉiuj dioj de la Amo
Por venĝi min - jen la postulo -
Pro la dolora amo-dramo.

. . . . . . . . . . . . . . [4] L 25
Se interpretis mi favore
La dolĉajn vortojn, okul-blankon,
Ĉio efikis malfavore:
Tiuj min pikis en la flankon,
Forkure montris plandan blankon,
Kaj mankis dum bezon' apogo.
Mi plugu nun alian kampon
Kaj fosu en alia loko.

. . . . . . . . . . . . . . [5] L 33
Per la rigardo ŝi min kaptis,
Ŝi, fals-konduta kun kruelo,
Dum mi neniel ŝin mistraktis.
Suferu mi - jen ŝia celo:
Ke mortu mi, malplena ŝelo.
Nur fuĝo solvos la problemojn.
Laŭ ŝi, rompiĝu viv-sigelo,
Ŝi ne aŭskultas miajn ĝemojn.

. . . . . . . . . . . . . . [6] L 41
Por evitad' de ĉi danĝer',
Mi kredas, taŭgas nur foriro.
Adiaŭ! Ek do al Anĝer'!
Pro ŝi ja mankas grac-akiro,
Eĉ plenumeto de l' deziro.
Pro ŝi mi mortas, malgraŭ sano -
Mi estas do pro am' martiro,
Inter sanktuloj de la Amo.

. . . . . . . . . . . . . . [7] L 49
Kiom doloras la decido,
Foriri estas jam bezono;
Nun estas, eĉ laŭ mia vido,
Alia ŝia ĉampiono.
Eĉ ne haringo el Bulonjo
Tiele ŝanĝis sian guston.
Ja tre amara leciono...
Dio aŭskultu! Donu juston!

. . . . . . . . . . . . . . [8] L 57
Ĉar urĝas nun forir' amara
Kaj ĉar reven' ne estas certa
(Ne estas mi hom' senerara,
Nek fera, stana - eĉ ne lerta;
La homa viv' estas necerta
Kaj mankas por la mort' kuracoj;
Mi iras for, al land' dezerta...),
Jen do difino de legacoj.

. . . . . . . . . . . . . . [9] L 65
Unue, en la nom' de l' Patro,
De l' Filo kaj l' Sankta Spirito,
Kaj de l' Patrino, kies graco
Alportas savon por perdito,
Doniĝu nun mia kredito
Al majstr' Vilhelmo de Viljono
(Laŭ nom' koniĝas la merito),
Kun mia tend' kaj pavilono.

. . . . . . . . . . . . . . [10] L 73
Same: al ŝi, jam menciita,
Kiu min per kruelo ĉasis
(Estis ĝojad' malpermesita -
Ĉian plezuron ŝi forĉasis),
Mi, en kaset', la koron lasis,
Mizeran, palan, sen impono.
Por mi, ŝi nur doloron lasis;
Al Di' ŝi preĝu pri pardono!

. . . . . . . . . . . . . . [11] L 81
Same: al majstro It' Marĉand'
Mia ŝtalbrila glavo (nu...
Al li ŝuldiĝas mia dank'),
Aŭ do al majstro Ĵan Kornu'.
Ĉe la pruntist' ĝi kuŝas plu -
Ok soldojn mi ricevis, nete.
Mi volas nun, ke tiuj du
Ekhavu ĝin, sed reaĉete.

. . . . . . . . . . . . . . [12] L 89
Same: donac' por Sankt-Amant':
"La Blankĉeval'" kun "La Mulino";
Por Blaru': mia diamant'
"Stri-Azeno" (pro inklino).
Kaj la dekreto kun difino
Omnis utriusque sexus
Kontraŭ la Karmelan-domino,
Al pastroj, por efika uz'.

. . . . . . . . . . . . . . [13] L 97
Kaj majstro, nu, Roberto Valo,
La Parlamenta skribisteto
(Monton ne konas li de valo!),
Havu, en plena proprieto,
Kalsonon mian, eĉ sen peto,
Kuŝantan en "La Sebfritero",
Por vesti kun pli multa deco
Sian Ĵaninon de Miljero.

. . . . . . . . . . . . . . [14] L 105
El bona domo devenanta,
Li estu taŭge prizorgita.
(Deziro de Spirito Sankta,
Ĉar estas li iom malsprita.)
Jen do donaco meditita:
Ĉar estas pli da penso-oro
En ŝranko ol en li kaŝita,
Por li: "La Arto de Memoro".

. . . . . . . . . . . . . . [15] L 113
Same: por vivo-helpo plia
Al majstr' Roberto, jam nomita
(Je Di'! Ne estu vi envia!),
Parencoj vendu (ag' merita)
Kirason mian. Mon' profita
Jam antaŭ Pasko, kun aprobo,
Servu, ke estu aĉetita
Por li stablet' ĉe Sankt-Jakobo.

. . . . . . . . . . . . . . [16] L 121
Same: jen senkondiĉa don':
Silka mantelo (ne por rajdo)
Kaj gantoj por amik' Kardon',
Plus salikeja glano-rajto,
Grasa anser' (laŭ lia trajto),
Dika kapon' (ĉu jam sufiĉo?),
Da vin' dek barelegoj... kaj do
Procesoj du - por maldikiĝo.

. . . . . . . . . . . . . . [17] L 129
Same: al tiu nobla homo,
Renjer' Montenjo, jen: tri hundoj.
Al Ĵan Ragjer', el mia mono,
Laŭ stato de l' bien': cent pundoj.
Sed se pliiĝus mon-abundoj,
Neniom pli mi al li sendas,
Ĉar kiu faras tro da pruntoj,
De la amiko tro atendas.

. . . . . . . . . . . . . . [18] L 137
Same: al Sir' Brunel' de Grenjo
Iru l' gvardio de Niĵono,
Ses hundoj pli ol al Montenjo,
Kaj tur' Bicestra kun prizono.
Al la bastarda fi-kojono
Muton' (kun li en juĝ-afero),
De mi: triobla vipo-dono,
Kaj paco kaj trankvil', en fero.

. . . . . . . . . . . . . . [19] L 145
Same: por majstro Ĵak Ragjero:
Ĉevaltrinkejo de Popen',
Persiko, figo, dolĉa bero,
Kaj ĉiam franda peco en
"La Pin-Konus'", ĝis ventro-plen';
Li kun pied' ĉe l' fajro sidu,
Volvita kiel Jakoben';
Vi volas ridi? Nu, vi ridu.

. . . . . . . . . . . . . . [20] L 153
Same: por majstro Ĵan Maltent'
Kaj ankaŭ por Pjer' Basanjero:
Bonvol' de l' Siro, kun atent'
Zorganta krimojn kun severo;
Kaj por mia pledist' Furnjero:
Pelt-ĉapo, ŝtrumpoj plandumitaj
(Por porti dum glaci-vetero)
De mia ledaĵist' faritaj.

. . . . . . . . . . . . . . [21] L 161
Same: buĉisto Ĵan Trovita:
Por li: pri "Grasa Ŝaf'" pretendo,
Kaj vip', ke estu muŝ' viŝita
De l' "Bov' Kronita" (nun por vendo)
Kaj de l' "Bovin'". Li sen atendo,
La ulon, kiu ĝin je kolo
Fortiras, kaptu! Sen reven', do,
Atendu tiun pend-strangolo...

. . . . . . . . . . . . . . [22] L 169
Same: disponu pri "Plumkasko"
La Kavaliro de l' Gvardio;
Kaj ĝiaj anoj (ĉefa tasko:
Dumnokta palpo-procesio...)
Pri ŝtonoj brilaj pro radio
El Lakto-strato, el "Lanterno",
Se kuŝos mi en "Lili-trio"
En Kasteleto, post enfermo.

. . . . . . . . . . . . . . [23] L 177
Same: por Perenet' Marĉand',
Bastard' de l' Trabo laŭ kromnomo,
Ĉar li tre spertas pri marĉand',
Tri pajlo-pakoj estu dono,
Por kovri plankon laŭ bezono
Faronte la pasi-laboron.
Aŭ li almozu pri viv-mono,
Ĉar konas li nur ĉi laboron.

. . . . . . . . . . . . . . [24] L 185
Same: jen por Ĉolet' kaj Lupo:
Anas', prenita laŭ la arto
Ĉe l' urbo-muro (ŝat-okupo!),
El la kanalo, preter gardo.
Kaj krome: po longa tabardo
De Franciskano, ĝis piedo,
Ligneroj, karb', pizoj-kun-lardo,
Kaj miaj botoj (sen sub-ledo).

. . . . . . . . . . . . . . [25] L 193
Kaj plue, pro kompato-sento,
Al tri knabetoj nudigitaj,
Nomotaj en ĉi dokumento,
Povraj orfetoj forlasitaj,
De vest' kaj ŝuoj senigitaj,
Nun tute nudaj kiel vermo;
Ke ili estu provizitaj
Por vintra varmo ĝis en kerno.

. . . . . . . . . . . . . . [26] L 201
Unue do: Kolen' Laŭrens',
Gerard' Gosven' kaj Ĵan Marcel',
Senhavaj knaboj, sen parenc',
Sen eĉ la anso de sitel';
Al ĉiuj: de bien' parcel',
Aŭ po kvar blankoj, laŭ prefero,
Por bona manĝo, kun miel',
En mia lasta viv-vespero.

. . . . . . . . . . . . . . [27] L 209
Same: donaco kun rezigno:
Atest' de l' universitato
Pri mia instruisto-digno,
Por la prevent' de malbonstato,
Al kleriketoj, kun kompato
Nomotaj sube. Mi ne ludas,
Instigis min nur karitato,
Kaj la Natur', ĉar ili nudas:

. . . . . . . . . . . . . . [28] L 217
Temas pri majstr' Vilhelm' Kotino
Kaj majstr' Tibaldo de Vitri',
Klerikoj povraj en Latino,
Infanoj pacaj, sen defi';
Pro bela kant' de litani',
Por ili estu do la luo
De l' domo de Gilot'-Geldri',
Ĝis venos eĉ pli granda ĝuo;

. . . . . . . . . . . . . . [29] L 225
Aldone al fidelo-krucoj:
La strato-kruc' de Sankt-Antono,
Aŭ pilko-ludaj celo-krucoj;
Kaj da Sejn-akvo eĉ kaldrono...
Al kolombetoj kun bezono,
Ĉar enfermitaj de l' birdisto:
Spegulo brila kaj sindono
De la edzin' de l' prizonisto.

. . . . . . . . . . . . . . [30] L 233
Same: donac' por hospitaloj:
Fenestroj kun araneaĵo.
Sed kiuj kuŝas nur sub stabloj
En strato: sur okul' nigraĵo
Kaj febra ŝvelo sur vizaĝo.
Skuadu ilin frosto-tremo,
Pro ŝiroj, truoj en vestaĵo,
En vento, pluv', veter-ekstremo.

. . . . . . . . . . . . . . [31] L 241
Same: donac' por la barbiro:
La fortonditaj haroj brovaj,
Por daŭra teno - sen retiro;
Sandaloj por ŝuist' (malnovaj),
Vestoj por ĉifonist' (trablovaj,
Precize tiel, kiel statas) -
Por prez' malplia ol por novaj,
Mi pro bonvolo ilin lasas.

. . . . . . . . . . . . . . [32] L 249
Same: al Fratoj Almozantaj,
Al Di-Filinoj kaj Beginoj:
Mordaĵoj tre bongustaj, frandaj,
Flanoj, kaponoj kaj kokinoj.
Post predikad' pri Dek Kvin Signoj
Monaĥoj nian panon prenas.
Sed ke Fratul' pri najbarino
Klopodas, tamen malpli ĝenas.

. . . . . . . . . . . . . . [33] L 257
Same: jen "La Pistil' el Oro"
Por la spicisto Ĵan Delgardo,
Kun lam-bastono de Sankt-Moro,
Nu, por pistado de mustardo.
Sed kiu kiel avangardo
Min turmentadis sen kuraco,
Lin trafu Sankt-Antona ardo!
Por li ne estos plu legaco.

. . . . . . . . . . . . . . [34] L 265
Same: mi lasas al Merbovo
Kaj Nikolao de Luvjer',
Po unu ŝelon (jes, de ovo)
Da ŝildoj (temas pri moner').
Por la gardisto de Guvjer',
Petro Rusvila, mi ordonas
Lin pagi, por instruo, per
Moneroj, kiajn Princo donas.

. . . . . . . . . . . . . . [35] L 273
Preskaŭ la finon mi jam skribis,
Tutsola, sed kun bonhumoro;
Dum ĉi legacojn mi preskribis,
Aŭdiĝis de Sorbon' sonoro,
Laŭ la kutim' je l' naŭa horo,
Pri Sav' kiun Anĝel' anoncis.
Mi faris paŭzon en laboro
Por preĝi kiel koro montris.

. . . . . . . . . . . . . . [36] L 281
Farante tion, lacigita
(Ja ne pro vino aŭ likvoro)
Iĝis spirit' kvazaŭ ligita.
Mi vidis ke la Dam' Memoro
Malfermis ŝrankon kaj, en foro,
Enmetis Partojn flankaspektajn,
Kiel Malŝato kaj Favoro,
Kaj la aliajn, intelektajn.

. . . . . . . . . . . . . . [37] L 289
Ŝi kaŝis eĉ la Prijuĝivon,
Pro kiu Prizorgivo venas;
Similigivon, Formadivon,
Kiuj la homojn ofte ĝenas,
Kaŭzante ke Frenezo prenas
Ĉiumonate lunatikon.
Pri tio (mi memori penas)
Donas Aristotel' indikon.

. . . . . . . . . . . . . . [38] L 297
Kaj tiam la Sensiv' ekregis,
Stimul' por Fantazi' divena:
Ĉiujn organojn tiu vekis
(Dum mia Parto Suverena
Restis en stat' senpova, svena,
Ĉar la Forges' subpremis ĝin,
Liginte min per fort' katena)
Por montri kvazaŭ Senco sin.

. . . . . . . . . . . . . . [39] L 305
Kiam al Senc' revenis sano
Kaj la Kompreno maltordiĝis,
Mi volis fini laŭ la plano.
Sed mia inko jam frostiĝis
Kaj la kandelo estingiĝis;
Ĉar trovi fajron ne sukcesis,
Mi plenmufite endormiĝis,
Kaj tiel la afero ĉesis.

. . . . . . . . . . . . . . [40] L 313
En dat' dirita, jen la notoj
De tre renoma vir' Viljono
(Ne kantis li laŭ takt' aŭ notoj),
Sengrasa nigra viŝ-bastono,
Nun jam sen tend' aŭ pavilono
(Ĉio al amikar' donita)
Kun nur restaĵo da etmono -
Kaj baldaŭ estos ĝi finita.



Francisko Viljono: ĴARGONO KAJ SLANGO


(kelkaj poemoj)
Tradukis: Francois Gaulthier


(...) Pri la baladoj en ŝtelista ĵargono kaj slango mi origine rezignis. La uzita lingvaĵo estas nur parte plu konata, kaj la koncerna faka terminaro en Esperanto ne jam stabiliĝis... Tamen decas prezenti iel ankaŭ tiun flankon de lia aŭtoreco. Vi do trovos kelkajn Esperanto-versiojn - en tute hipoteza ĵargonaĵo. (...)
Francois Gaulthier.


. . . . . . . . . . . . . . [J 1]
En Paruard', sur granda gaja monto,
Stultuloj pendas, nigraj pro sekec';
Ilin anĝeloj, predantaj mem sen honto,
Ĉe kolo prenis - kvin aŭ ses;
Kaj altlevita en la vent-kares'
Ŝtelulo tronas, sune ardigita.
Vi restu for de kofro masonita:
Se tratranĉiĝis anso de bursisto,
Tre baldaŭ ostos li finita.
Do fuĝu, fuĝu de l' hisisto!

Saltu al grasa vojpasanto
Kaj tuj certigu lian spezon,
Tiam piedu sur plej fora kampo:
Dum geedziĝo ne okupu mezon,
Ne ĉiam kalko al sako donas pezon...
Se pro patrolo falus vi en truo
Vi cerbu sole pri evakuo,
Montru vostaĵon al spuristo
Ke vin ne ligu la du-po-duo.
Kaj fuĝu, fuĝu de l' hisisto!

De ĉiaj maŝoj restu flanke,
Ĉar nordaj ventoj estas pikaj,
Evitu kuŝi nur surplanke
Enmasonita per muroj dikaj;
Fortenu vin de lokoj tro kritikaj,
Ke l' granda Ĥano ne sekigu vin.
Vi ĉirkaŭvindu kun rabfin'
Kaj konvinkadu kun persisto -
La burson manu vi en fin'.
Sed fuĝu, fuĝu de l' hisisto!

Princo, dum vi monkeston tornas,
Disspektu: eble la Sir' ne dormas.
Ĉar la anĝeloj havas vin sur listo,
Prizorgu, ke li ne informas.
Ja fuĝu, fuĝu de l' hisisto.


. . . . . . . . . . . . . . [J 2]
Konkul' sur voj' al Monkastel',
Orelu min: aglu spektilo,
Kaj gardu pri viand' kaj fel'!
Ja spertis Nikola' Grimpilo
Pri invitiĝo al babilo.
Li kantis laŭte por konsolo,
Ne sciis danci laŭ kvadrilo:
L'amant' brakumas ĉirkaŭ kolo.

Ripete ŝanĝu la tegaĵon
Kaj ombron serĉu en la templo,
Rapide fuĝu trobruaĵon
Kaj restu for de suko-trempo.
Montenjon ili, por ekzemplo,
Tenante lin ĉe maleolo,
Kantigis - ĉesis jam kontemplo:
L'amant' brakumis ĉirkaŭ kolo.

Vi, senpolvigo-diplomitoj,
Spurist' vin sekvas laŭ odoroj:
Eklipsu pure kaj sen ŝvitoj.
Se l' predon splisas amatoroj,
Ekspertos vi, pro la vaporoj,
Pri gorĝo-plombo sen ventolo,
Survoje al la finaj foroj:
L'amant' brakumos ĉirkaŭ kolo.

Princ', vizitinte Monkastelon,
Eĉ se sen spezo por obolo,
Ne glutu vi vian apelon:
L'amant' brakumus ĉirkaŭ kolo.


. . . . . . . . . . . . . . [J 3]
Spelunkisto,
Kun persisto
Palpiladu al retikulo,
Kaj poŝa truo,
Ke en malfruo
Elverŝiĝu burs' de timulo;
Pro via vivo-postulo,
La simplaj rezignas pri mono;
Sen krio-sono
Aŭ opono,
Palisiĝas ĉe la renkonto
De tiaj Siroj sen honto.

Pro inspiro,
Antaŭ fortiro,
El bursoj verŝiĝas like,
Pintapike,
Plen-efike;
Iuj nin subite alfrontas,
Per vango-kis' ni respondas,
Kaj jen du frapoj aŭ tri
Sur krani'.
Du aŭ tri
Ŝvelos buloj post la konfronto
Kun tiaj Siroj sen honto.

Sencerbuloj,
Vi, Konkuloj,
La ĝojmonton spektu el foro:
Mankos gloro
Ĉe aŭroro,
Ne sufiĉos baldaŭ elteno,
Pro envolvo kaj interveno
Laŭ prefero de l' kolombeto;
Pli bona veto
Estas monpreto
De anĝeloj en garda rondo
Por tiaj Siroj sen honto.

Ĉar mankos plezuro
Pri la ŝnuro,
Spertiĝu pri la konkludo,
Pri instru', do:
Ne kuŝas sur plank' kun volonto
Eĉ tiaj Siroj sen honto.


. . . . . . . . . . . . . . [J 5]
Kremistoj kreme kremadantaj,
Estu sangardaj dum kremfaro,
Ke pro Ostak' la herezantoj
Ne dependiĝu kun avaro.
Migradu fore en kamparo,
Ĉar baldaŭ lozus via histo,
Kaj ne eltenus la riparo
La pugnon de la edzigisto.

Bandiĝu kontraŭ la spurantoj
Kiuj kun sia helpantaro,
Post altentad' je viaj kantoj,
Sin servos mem per via varo.
Vin trenu for de l' serpentaro;
Pro la konvring' de l' enkotisto,
Ekkonus vi en la vesparo
Pri l' pugno de la edzigisto.

Ombriĝu do por la prafantoj,
Celantaj ne al solidaro;
Kaj ne tro ŝvitu viaj plandoj.
Ne vi taniĝu sur remparo
Kaj ja ne nepras gorĝ-gargaro!
Ne montru nazon kun persisto,
Ĉar ne plu ĝenus vin kataro
Pro l' pugno de la edzigisto.

Princo, spertul' pri ĉirkaŭstaro,
Forkruru, tenu vin en disto,
Ke vin ne maŝu, pro eraro,
La pugno de la edzigisto.



(C) 1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, Lelystad, NL

(Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)


Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el ĉi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la tradukinto kaj la eldoninto.*


Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de vertaler en de uitgever.*


* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpaĝo de la tradukinto / editoro / eldoninto, ĉi tiu teksto troviĝas kun ties permeso.
* Hiperligoj al ĉi tiu teksto estas bonvenaj! Prefere ne al la nuna loko (kiu povas ŝanĝiĝi), sed al la paĝo de Vulpo-Libroj aŭ de la tradukinto.
* Por propra privata uzo oni rajtas kopii ekzempleron al sia privata komputilo.


* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de vertaler / redacteur / uitgever naar verwijst, bevindt deze tekst zich met hun toestemming.
* Hyperlinks naar deze tekst zijn welkom! Liever niet naar de huidige plek (die kan veranderen), maar naar de pagina van Vulpo-Libroj of van de vertaler.
* Voor eigen prive-gebruik mag men een exemplaar kopieren naar zijn particuliere computer.


Francisko Viljono (Francois Villon):
La Testamento, Diversaj Poemoj, La Legacoj, Poemoj en Slango
Tradukis: Francois Gaulthier
http://www.oocities.org/Paris/8059/
Editoris: Wouter F. Pilger
Eldonis: Vulpo-Libroj, NL-8223-ZS-26
http://www.oocities.org/Paris/9231/vulpo.htm
Versio por elektronika disponigo
La papera eldono enhavas ampleksajn notojn, vivoskizon pri Viljono kaj lia tempo, kaj komentojn pri la teĥnika flanko de lia poezio
Dato de lasta teksto-modifo: 1996-09-09 ([J3]: 1997-12-30)

W3C Wilbur HTML kontrolita!