Startpaĝo |
Gejpaĝoj1an de aprilo 2001 AmsterdamNederlando ebligas gejan edziĝon kiel unua lando en la mondo![]() Amsterdam - Antaŭ la urbestro Job Cohen tri gejaj paroj kaj lesba paro donis la jes-vorton en la amsterdama urbodomo. "Amsterdam estas la geja ĉefurbo de Eŭropo, eble eĉ de la tuta mondo", la urbestro opiniis post la edziga ceremonio pri la pionira rolo de Nederlando koncerne la unikan leĝon. Edziĝi povas samseksaj paroj nur, se almenaŭ unu el la du partneroj permanente loĝas en Nederlando. Kontraŭ la opozicio de kristanaj partiojLa leĝo, kiu ebligas samseksan edziĝon, estis akceptita de la parlamento malgraŭ la forta opozicio de kristanaj partioj. Ankaŭ dum la meznoktaj festaĵoj kontraŭantoj protestis per slogantukoj kontraŭ la adiaŭo de la tradicia signifo de (ge-)edziĝo. Proparolanto de la urba registrejo taksis, ke baldaŭ 15 % de la (ge-)edziĝoj povus esti samseksaj. "Duaklasa edziĝo" ne sufiĉisLa paroj, kiuj edziĝis dimanĉon, jam utiligis la ekde 1998 por ĉiaj paroj ekzistantan eblecon oficiale registrigi sian parecon. Pere de ĝi, samseksamaj kaj aliseksamaj paroj povas ŝanĝi siajn rajtojn kaj devojn sur la juraj tereno de nomo, heredo kaj impoŝtoj, sen oficiala (ge-)edziĝo. Tiu ĉi "duaklasa edziĝo" ne sufiĉis al ili, diris unu el la edziĝantoj, kiu jam dum 36 jaroj vivas kun sia partnero. Ankaŭ adopto permesitaLa edziĝo ankaŭ ebligas adopton de nederlandaj infanoj. Kaze de naskiĝo de infano en lesba rilato, la partnerino de la patrino estas jure agnoskata nur se ŝi adoptas la infanon. |