Startpaĝo |
Gejpaĝoj6an de aprilo 2001 NamibioGejoj ne permesataj eniri NamibionPrezidento Sam Nujoma hieraŭ diris, ke la ŝtato tuj deportos gejojn, kiuj klopodos eniri la landon tra Hosea Kutako Internacia flughaveno. Parolante dum la malfermo de agrikultura evolucentro en Erwee, en la regiono Kunene, Nujoma esprimis sian naŭzon pri la freŝdataj edz(in)iĝoj de gejaj kaj lesba paroj en Nederlando. Li diris, ke tiaj homoj estos malpermesataj eniri Namibion.
"Se ili alvenos al Hosea Kutako Flughaveno, per la sama aviadilo ni resendos ilin, se ili estas paroj aŭ malkovrataj kiel gejoj. Estas absolute kontraŭ la volo de dio. Estas la diablo, kiu agas," li diris. Li diris, ke li vidis bildojn en la televido pri gejaj edziĝoj en Nederlando, kaj li eĉ montris ekzempleron de gazeto, en kiu estis foto de du viroj kisantaj unu la alian dum la edziĝa ceremonio en Amsterdamo, kie geja edziĝo estas permesita. "Kiel viro povas edziĝi al viro, kaj virino edziniĝi al virino?", li diris al la amaso kunveninta por la malfermo. "Antaŭ kvar tagoj mi rigardis la televidon, kaj mi vidis ion strangan en Nederlando," li diris referencante al la samseksaj edz(in)iĝoj. "Homoj envolvitaj en tiaj seksagoj faras truojn kiel virino, kaj virinoj faras plastikajn ilojn," Nujoma diris. Li daŭrigis, ke "la konstitucio estas misinterpretata de koloniistoj, kiuj estas konfuzitaj. Ili uzas la konstitucion por nerespondece protekti gejojn kaj lesbojn." En Namibio ni ne permesas samseksamon. Ili tenu tion en Eŭropo. Kiu dio estas respondeca pri samseksamuloj? Ĉu la dio de la afrikanoj, aŭ la dio de la eŭropanoj?" Nujoma asertis, ke pastroj estas misuzataj aprobi samseksan edziĝon, en la sama maniero laŭ kiu ili antaŭe estis misuzataj fare de imperiistoj por antaŭenigi koloniismon kaj ŝteli teron de la popolo. "Ni energie kontraŭbatalos ĉi tion - ni certigos, ke Namibio liberiĝos de samseksamo," li akcentigis. Li diris al la kunvenintoj, ke ili devas rakonti al siaj infanoj "forgesi la ideon pri samseksamo." La ministro pri agrikulturo, Helmut Angula, kiu estis la ceremonia estro dum la kunveno, subtenis Nujoma dirante, ke samseksamo kaj alkoholismo estas "malbonoj okazantaj al la lando." Post-elmeta profilaktaĵo efika kontraŭ HIVEsploristoj de la universitato de Kalifornio, San Francisco, diras, ke post-elmeta profilaktaĵo por preventi HIV-infektiĝon post ebla elmeto al la viruso pere de seksa kontakto, estas efika, kaj povas preventi la disvastiĝon de Aidoso. Iliaj esploroj, publikigitaj en "Journal of Infectious Disease" montras, ke post 6 monatoj neniu el la pli ol 400 pacientoj ricevintaj post-elmetan profilaktaĵon, infektiĝis de HIV post ebla elmeto al la viruso. "Post-elmeta profilaktaĵo estas taŭga por personoj elmetitaj al la risko de HIV-infektiĝo," konkludis ĉefesploristo J.O. Kahn. La plej ofta, altriska aktiveco raportita de 70% el la partoprenantoj en la esploroj, estis anusa fikado. La post-elmeta profilaktaĵo uzita en la esploroj konsistis el kvar-semajna daŭro de kontraŭretrovirusaj medikamentoj kaj konsilado pri riskoredukto kaj terapia fideleco. |