Startpaĝo


Gejpaĝoj



16an de aprilo 2001

Los Angeles

Spielberg forlasas knabskoltan konsilantaron pro malpermeso al gejoj

Oskar-gajninta filmproduktanto Steven Spielberg lundon forlasis konsilantaron de Knabskoltoj de Ameriko (Boy Scouts of America) dirante, ke li ne plu povas subteni grupon, kiu diskriminacias - klara aludo al la ekskludo de gejoj fare de la usona skoltaro.

 

Steven Spielberg

"La lastaj jaroj en la skoltaro tre malĝojigis min vidante, ke la Knabskoltoj de Ameriko aktive kaj publike partoprenas en diskriminacio. Estas vera hontindaĵo," Spielberg deklaris.

Kvankam li ne rekte nomis ĝin, estis klare, ke li celis la disputatan ekskludon de malfermaj gejoj, ĉar ili profanus la valorojn de la skoltoj.

Malgraŭ verdikto de la usona Plej Alta Kortumo, kiu pasintjunie decidis, ke la organizo havas la rajton mem decidi, kiu povas membriĝi, la Knabskoltoj de Ameriko estas forte kritikataj pro ilia politiko ne allasi gejajn membrojn.

"Mi pensis, ke la Knabskoltoj favorigus egalajn ŝancojn, kaj mi daŭre publike kaj private kontraŭis maltoleremon kaj diskriminacion bazitan sur etna, religia, rasa kaj seksa orientiĝo," diris Spielberg. Marvin Levy, proparolanto de Spielberg diris, ke la filmisto kontraŭas la ekskludon de gejoj aŭ iu ajn alia grupo de la skolta movado.

Joey Robinson, proparolanto de la Losanĝelesa konsilantaro de Knabskoltoj en kiu Spielberg estis membro, diris, ke li ankoraŭ ne estis informita, ke la filmisto de "Saving Private Ryan" ne restos plian periodon.

Sed Robinson defendis la rajton de la Knabskoltoj havi sian propran membreco-politikon.

"Ne temas pri diskriminacio, estas la rajto fiksi membreckondiĉojn," li diris. "Ĉiu grupo havas siajn proprajn kondiĉojn: La Knabinskoltoj havas regulon, ke oni devas esti knabino."

Referencante al la verdikto de la usona Plej Alta Kortumo, defendante la rajton de la skoltoj ekskludi gejojn, Robinson diris: "Se ni estus perdintaj tiun kazon, neniu grupo plu povus meti iujn ajn membreckondiĉojn entute. Ni ne intencas elĵeti iun ajn, se ili estas bonaj rolmodeloj por infanoj."

Robinson diris, ke Spielberg estis bonvena aldono al la konsilantaro, verkante la postulojn por "kinomatografia" meritinsigno kaj donante monon por junulara tendaro.

Pri la starpunkto de la filmisto pri la ekskludo de gejoj, Robinson diris: "Ni estas en Usono. Ĉiu havas la rajton esprimi sian opinion kaj ni respektas lian rajton."

En sia deklaro, Spielberg diris, ke li ne havis "rektan rolon" en la Knabskoltoj, sed ke "multaj homoj" supozis, ke lia membreco en la konsilantaro signifus, ke li subtenus la politikon de la grupo.

Por preventi estontajn miskomprenojn, mi decidis malakcepti resti plian periodon en la konsilantaro dum mi daŭrigos kuraĝigi -por la bono de la skoltaro- klopodojn fini ĉi tiun maltoleremon kaj diskriminacion por nun kaj eterne," li diris.

Spielberg, unu el la plej sukcesaj filmproduktantoj en la historio de Hollywood, gajnis "Academy Awards" por reĝisori "Saving Private Ryan" (1998) kaj "Schindler's List" (1993).

Kuracilrezista HIV plioftiĝas

Kvarono el la pacientoj en Britio nove diagnozitaj je HIV povus porti kuracilrezistan varianton de la HIV-viruso laŭ raporto akirita de BBC (brita radia kaj televida servo).

Ŝajnas, ke HIV estas rapide mutacianta, kaj novaj variantoj de la viruso povas rezisti al la kuraciloj, kiuj nun plilongigas la vivojn de multaj homoj infektitaj de la viruso. Laŭ la BBC-raporto, eĉ la plej novaj kuraciloj, kiel la T20 "fuzo-inhibiciantoj", povus esti venkotaj de la virusa evoluo. La novaj statistikaĵoj pri la pasintaj kvar jaroj videbligas 500 elcentaĵan plioftiĝon de infektiĝoj je kuracilrezistaj variantoj de la viruso.

D-ro Mike Youle, de la Royal Free Hospital en Londono, estas ano en la teamo enkondukanta T20-kuracilojn en Brition. "Por la publiko estas pli facile pensi, ke la HIV-epidemio jam preterpasis, kaj, ke estas neniuj problemoj, kaj, ke ĉiuj terapioj estas efikaj, kaj restos efikaj eterne," Youle rakontis al BBC. "Ni konscias, ke tia ne estas la kazo."

Ĉi tiu novajho faras aktivulojn duobligi iliajn penojn plikreskigi la fondusojn por esploroj pri kuraciloj, kaj ili substrekas la neceson doni eĉ pli da atento al preventado.

"Ni ne povas fidi je kuraciloj," diris al BBC Roy Anderson, profesoro en la londona Imperial College. "Tio kaŭzis memkontentecon en la evoluintaj landoj."

| supren | Startpaĝo |

© Leon H. Roijen 2001