Startpaĝo


Gejpaĝoj



26an de aprilo 2001

Moreton

Pastro kulpigas gejojn pri aftozo

Brita pastro distribuas faldfoliojn asertantajn, ke la disvastiĝo de aftozo en Britio estas signo de Dio pri malaprobo de samseksamo.

En novaĵletero, pastro Ray Borlase sugestas, ke la detruego kaŭzita de aftozo havus ligon al la freŝdata brita malplialtigo de la aĝo permesita por geja seksumado.

"La lasta granda disvastiĝo de aftozo okazis en 1967. Kristana gvidanto tiutempe ligis tiun disvastiĝon al du leĝoj de la parlamento. La unua estis la leĝo pri aborto, kaj la dua estis la laŭleĝigo de samseksamo," skribas Borlase. "Ĉi tiuj leĝoj permesis agojn, kiuj kondukis por nia nacio al la malfavoro de Dio. Baldaŭ poste aftozo ekdisvastiĝis tra nia lando."

"Antaŭ nelonge, tuj antaŭ la nuna disvastiĝo, la parlamento malplialtigis la aĝon permesitan por geja seksumado al 16 - ankoraŭ neplenaĝuloj! - Ni malsukcesis protekti niajn infanojn kontraŭ perversio. ... Estas tiom da similaĵoj inter la eventoj en 1967 kaj la nuna disvastiĝo, ke ni devas konkludi, ke temas pri pli ol nura koincido."

Loka loĝanto Julie Dean diris, ke ŝi estas plene fisurprizita de la faldfolio. Kulpas ĉi-specaj publikaĵoj pri la plialtiĝo de la memmortigaj ciferoj de junaj gejoj. Nun ĉiu gejfobia idioto pensas, ke li havas ekskuzon por ataki gejojn post impeta nokto en la trinkejo, kaj mi povas garantii, ke tio okazos," ŝi diris. "La pastro devus honti pri si mem."

Sed Borlase ne retiris siajn kulpigojn, dirante, ke "la biblio klare eldiras, ke samseksamo estas malĝusta."

Knabskoltoj elĵetitaj el Juda Festivalo

 

Rabeno Rick Shapiro

Judaj gvidantoj en Santa Barbara, Kalifornio (Usono), elĵetis judan knabskoltan grupon el la ĉiujara Juda Festivalo de Santa Barbara pro la politiko de la usona skoltaro ekskludi gejajn membrojn kaj grupgvidantojn. La decido estis farita post minacoj de la grafeja plej granda templo, la kongregacio B'nai B'rith, retiriĝi de la festivalo se oni permesus al la skolta grupo partopreni en la festivalo. "Nia etiko ne permesus al ni partopreni. Nia celo simple estis, ke la juda komunumo ne faru invitojn al grupo, kiu diskriminacias," diris rabeno Rick Shapiro, aldonante, ke "la skoltaro faras multajn bonajn aferojn, sed, ke tio estas makulata nur pro tiu ĉi afero. Se ili ŝanĝos tion, ni denove subtenos ilin."

| supren | Startpaĝo |

© Leon H. Roijen 2001