Ekpropono

al la Universala Esperanto Asocio

pri

Edukoprojekto universala

uzanta

La lingvon Esperantan

ARGUMENTO: Unu el la fundamentaj evoluiloj sociaj estas edukado: pli precize, ke ĉiu persono, infano samkiel adulto, rajtas havi alireblon egalan al baza edukado por scipovi legi kaj kalkuli kaj por havi la okazon ĝui sian kulturon kaj lerni pri kaj ŝati la kulturojn de aliaj popoloj kaj, tre grave, por povi mem kontribui ian personan al la mondo.

ENKONDUKO

Dum lia dank-oratoraĵo antaŭ la Nobel-premia kunveno en decembro 1999, Doktoro James Orbinski, kanadano kaj tiam Internacia Konsilantar-prezidanto de la fama organizaĵo homama Kuracistoj sen limoj (Médecins sans frontières - Doctors without Borders) klare kaj laŭsperte opiniis pri la baza celo de instanco samkiel la lia per la jenaj vortoj:

Ni ne certas ĉu parolado ĉiam kapablas konservi vivojn, sed ni ja scias ke silenco nepre kaŭzas mortojn.

La mesaĝo estas neambigua: silenco, neago, neatento kaj, pli vaste, politikumada agaĉoj, pozumado sindorlota, estas ignorendaj favore al agado homama tie en la mondo kie la instancoj kaj registaroj malsufiĉe kaj kontraŭ politikaj naturo kaj devo aŭ tute malzorgas pri siaj popoloj aŭ simple ne loĝistike kapablas fari alie.

Nu, kvankam la organizaĵo Kuracistoj sen limoj (KSL) estas sendube politik- defianta samkiel kuraci-aganta voluntularo profesia ĝi tamen rolas precipe kaj dediĉegverŝe kiel homama kaj homservanta grupo je la plej grava el la fundamentaj hom-helpantaj servoj: sanigo. Portante modernajn teĥnikojn medicinajn al popoloj suferantaj pro militoj kaj aliaj katastrofoj, KSL sukcese atakas kadukaĵojn sociajn kaj, rekte aŭ nerekte, ties aŭtoroj socio-milit- politikaj.

Antaŭ pluraj jardekoj, agado kaj aktiveco de homamaj organizaĵoj estis relative malofta afero krom per religiaj grupoj, sektoj kaj societoj; sed iuj misiistoj nur hazarde kunportis modernaĵojn kune kun sia "Bona novaĵo" al la misiotoj, iuj el ili eĉ foje deviganta tiujn lastajn akcepti (aŭ almenaŭ aŭskulti) la mesaĝon religian antaŭ ol ĝui la modernaĵojn. Estas nur lastatempe ke homamaj instancoj samkiel KSL pretas sincere kaj senreciprok-cele helpi suferantojn simple ĉar tiuj lastaj tiom bezonas helpon. Aliloke Orbinski plue diris:

Ago homamisma estas pli ol simpla malavareco, simpla karitato. Ĝi celas fondi spacojn de normeco meze de malnormoj situacioj. Pli ol donado da materia helpo, ni celas ebligi individuojn regajni siajn rajtojn kaj dignojn kiel homoj.

Per ĉi tiu dokumento la aŭtoro humile celas fari proponon al samideanoj esperantistaj pri starigo de mondvasta programo eduk-tema en kiu esperanto kaj esperantistoj lingve, interkulture kaj estre rolus. Kaj, plej grave, tiu propono penos montri kiel la Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉestrus ĉi tian projekton sentrudante teksante sin en la eksteran mondon tiun, kiu tiom bezonas nian helpon. Ĉar kiel alie la internacia lingvo sukcese konatiĝos por servi ties el-iniciantan celon pontlingvi ol per eduka matrico internacia?

SOCIA KAJ ETIKA INVESTADO EN EDUKADO

La unua parto de la baza celo de la skizota projekto, nomata intertempe "La Tera Eduk-projekto" (la 'Projekto') estas verki vere universalan instruplanon baz-nivelan ĝis antaŭ universitat-nivelan por disvastigi tra la mondo. La dua cel-parto estas ke la Projekto entreprenu la konstruon kaj provizadon de porteblaj, (aŭ sufiĉe facile-transporteblaj) facile-muntitaj lernejoj modernaj en vilaĝojn kaj urbetojn tra la senlernejohavantaj kaj substandard- lernejohavantaj lokoj, ĉefe en la "tria mond-regionoj". Tiuj lernejoj havos komputor-klasejon branĉita al centra reto estrita de edukikistoj, administrantistoj, esperantistoj (de UEA kaj ILEI ) kaj aliaj. Tiuj lernejoj ankaŭ estas la semoj inspirantaj de pluaj edukaj kaj sociaj projektoj en la ricevintaj regionoj.

Ĉar la Projekto ja estas vasta je pluraj konsideroj, oni devas specifi ke detaloj estas decidotoj depende de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj kriterioj, bezonoj kaj devoj, krom plejmulto el tiuj pri edukado. Samkiel KSL, oni ja kunlaboros kune kun sed sufiĉe sendepende de naciaj/regionaj registaroj kaj Ministerioj de edukado por helpi je (re)starigo de edukaj programoj. La oficiala instruplana ŝablono estos progresemiga, simila al tiu lastatempe skizita de la registaro de la kanada provinco Ontario:

Ŝablono anglalingva | Ŝablono franclingva

La celo de la edukika parto de la Projekto estas doni al ĉiuj lernantoj la scipovon legi, numeri kaj komputorumi. Lingve, la sukcesinta lernanto parolas [almenaŭ] tri lingvojn: denaska lingvo, lande-oficiala lingvo (se malsamila al la unua; se ne, najbara lingvo) kaj la internacia lingvo Esperanto. Do, la instru-plana ŝablono verkita estos la sama uzuta tra la mondo sed oni uzos kiel ĉefa instru-lingvo tiu, kiun parolas denaske la lernantoj. Esperanto ludos pligrandiĝantan rolon post tiam, kiam la lernanto atingis sufiĉe bonan scion en sia denaska lingvo je legoscipovo. Ek de la komenco, Esperanto servos kiel originale intencita: pontlingve. Ĉar la Projektaj lernejoj estos inter- rete ligita kaj al aliaj tiaj lernejoj kaj al la cetera mondo ili ja devos lerni Esperanton por komuniki kun samklasanoj el aliaj teropartoj samkiel eventuale pasive kompreni plurajn lingvojn por kompreni la vastegan enhavon de la TTT.

FINANCAJ KONSIDEROJ

Sendirendas ke la projekto skizita ĉi tie portos grandegan koston financan samkiel klopodegajn sociajn kaj politikajn. Kvankam UEA, kiel inicianta instanco neprofitcela, mem ne kapablus finance subteni ĝin, eĉ dum la komencaj starig-etapoj, tamen UEA ja kapablus kunigi plurajn gravajn rolantojn el sia reto da membroj, simpatiantoj kaj aliaj personoj kaj grupoj homamaj tra la mondo. Tiuj ĉiuj ja inkluzivos personojn sufiĉe branĉitaj al aliaj personoj kaj grupoj havantaj la metodojn, scion kaj eĉ la monon por altiri investadon ĉiaspecan je la projekto.

LA KVIN PLANOJ KVIN-JARAJ

1) Dum la komenca kvin-jararo UEA kaj ILEL kaj aliaj organizaĵoj dediĉos sin verki BAZAN EDUKAN INSTRU-PLANON KOMPLETAN por facile eduki junulojn perkomputore dum dek-jara eduk-periodo. Studtemoj celataj (inter aliaj): lingvoj, aritmetiko kaj matematiko, geografiko, historio ( kontinenta [regiona] kaj monda), principoj de civitismo, literaturo, sciencoj (biologio [specife, terosciencoj, etnobiologio, kaj hom-rilataj sub-sciencoj], fiziko, ĥemio ...). Kreaj artoj kaj aliaj temoj malfacile studeblaj perkomputore estos subtenataj tiom, kiom ebla per la reto kaj loke prizorgata, specife pri etnaj/naciaj artoformoj.

La unua versio de la universala instru-plano estos verkita komplete en Esperanto. Postaj versioj en naciaj lingvoj ankaŭ enhavos la esperantlingvan tekston apud la etnaj lingvoj kaj la instru-plana softvaro kapablas akomodi ĝis kvar lingvojn (inkluzive Esperanton).

Serĉo teĥnika, kaj plur-regionaj provumejoj de la lernejo-modelo skizita supre.

2) Eldonado kaj disvastigado de la unua duono de la instru-planaro libro-kaj-komputorformata (libroj estos suplementaj lerniloj) al lernejoj (minimume dek, maksimume tridek) tra la mondo, prefere en celataj regionoj, kiuj elektis partopreni la Provoprogramon de la Projekto. Plena analizo de la relativa sukceso de la provoprogramo post ĉiu studojaro, kun universala ekzameno post la kvara studojaro.

Ankaŭ verkenda dum la unua jardeko: instru-planoj universaltemaj supernivelaj (universitat-egalaj), por tiuj, kiuj flue parolos Esperanton kaj deziros lerni kaj akademie sin antaŭeniĝi. Celataj temoj: filozofio (etika, socia, politika ...), ekonomiko, saniko, administriko, edukiko, inter aliaj.

3) Disvastigado de la dua duono de la instru-planaro kun jara analizado kaj universala ekzameno je la fino de la oka, naŭa kaj deka (fina) jaroj kun plena analizo kaj revizidiskutaro samkiel menciita supre. Revizidiskutoj, en kiuj rolos grave la unua generacio da diplomitoj.

En la dek-unua jaro la Projekta administracio starigos la Fond-komitaton je Tutmonda Universitato rekte rilate al la celoj de la Projekto kaj havanta pluan motivon tion, kio akademie, socie kaj politike prizorgas la konservon kaj antaŭenigon de la diversaj etnoj, lingvoj kaj kulturoj de la planedo.

4) Plua disvastigado de la [reviziita] unua duono de la instru-plano al almenaŭ kvindek lernejoj ĉiujare. Elekto de loko por universitato kaj konstru-preparoj.

5) En la lasta kvin-jara periodo la finaj preparoj kaj pretig-agoj por la universitato kaj ties lokaj kaj korespondoprogramoj edukaj. Je la fino de la dudek-kvina jaro la Projekto estos kompleta kaj antaŭeniranta sen obstakloj gravaj.

KONKLUDO

La celo de la supre-skizita Projekto-propono estas simpla agado - la Esperantistaro devas almenaŭ konsideri, mediti je la profitoj sociaj, sciencaj, kulturaj kaj lingvaj, inter aliaj elvenantaj el tia eduk-programon. Pli grave, ni pensu pri kiel la mondo restos sen tia agado.

Mi finas la tekston per tiuj vortoj inspirantaj el Doktoro Orbinski:

Homamismo estas nek ilo por ĉesigi militojn, nek por igi pacon. Ĝi estas respondo de la civitanaro al malsukceso politika. Ĝi estas ... agado kiu ne kapablas forigi la long-periodan bezonon je politika respondeco.

r oansar t

2001 07 03

Basic History of Esperanto page | Table of Contents