Tajvana Esperantisto
trimonata bulteno de Tajvana Esperantista Asocio
台灣世界語者
Numero
14 Junio, 2002
|
Esperanto-gazetoj haveblas Estas multaj
Esperanto-gazetoj ĉe mi en Pingdong, ekzemple Kontakto, Esperanto (revuo de UEA),
Juna Amiko ktp. Se vi volas legi ilin bv informi kaj mi sendos al vi kontraŭ
pago de sendo-kosto. Interesitoj bv kontakti kun Reza
KHEIR-KHAH en Pingdong (Redaktisto). Kontakt-informoj
sube. |
ä 想買世界語中文參考書嗎?ä 對世界語有興趣的朋友們,在台北的開明書局有賣下列書籍,每本定價100元,可自行到開明書局購買或與薛惠瑛聯絡(08-7326334,0922957112): 《世界語入門》、《世界語全程》、《漢譯世界語小詞典》──開明書局出版社 |
Enhavo
|
Ĉef-artikolo |
ZHONG Qiyao |
2 |
|
Adiaŭ-artikolo |
Grego KAY |
3 |
|
Raporto: Libro-legado en Linbian |
D-rino Edna WU |
4 |
|
Opinioj |
David BELL |
5 |
|
Barato: Taĝmahal |
D-ro Ranga |
6 |
|
Reagoj al Tajvana Esperantisto |
legantoj |
7 |
|
Azia kongreso, Esperanto en Azio |
KAEM |
8 |
Esperanto-kursoj en Pingdong
Nuntempe estas kelkaj kursoj kun partopreno de 8 lernantoj en mia hejmo. Mi
ĉefe uzas materialon de Dennis KEEF (BEKkurso) por instruado.
Tio estas ĉio pri Esperanto en
tiu ĉi regiono de Tajvano.
Cetere, ĉe mia alta lernejo Pingrong (kie mi instruas anglan)
troviĝas vesperaj kursoj pri diversaj subjektoj
Mi petas al aliaj
E-istoj en Tajvano bv raporti pri Esperanto-kursoj en
via regiono.
Reza
KHEIR-KHAH
|
üEldonejo: Tajvana Esperantista Asocio ›Adreso: p.a. LIN Wenrong, Jingping Lu
989-4-18-2, TW-235-49 Zhonghe, Taibei, Tajvano œRedaktejo: Chongqing Lu
105, TW-900 Pingdong, Tajvano
(台灣900 屏東市重慶路105號) 'Tel: +886-8-7326334, ÉFakso: 7320579, (Portebla: +886-912-799196 Í Rezamenhof@yahoo.com http://kheirkhah.tripod.com/ �Asociestro: LIN Wenrong 林文榮 (LIN Wen-Jung,
Arbaro) ‚Æefredaktisto: Reza KHEIR-KHAH (海爾哈•瑞察) *
Reta adreso de Tajvana Esperantisto: http://www.oocities.org/rezamenhof/ *Abon-tarifo
por eksterlando: 1
eŭro
por unu numero, 3 eŭroj por unu jaro (4), inkluzive
sendkoston |
對協會的建議 (Sugestoj al la asocio)
鍾啟堯 (ZHONG Qiyao)
一、回顧
台灣世界語協會,服務對象為台灣地區的世界語界。三年前,我和會長林文榮先生,希望把台灣世界語協會重新活躍起來,就把一些舊會員找回來,把會員資料登記起,並辦《台灣世界語者》。
台灣世界語協會三年前每三個月在不同地方辦一次聚會,每次特地打電話給活躍的所有會員,新舊會員可以見見面。兩前年希望兩個月辦一次,不需要和《台灣世界語者》同步。但是,只公布不打電話,想來的就來,不想來的,我們也不打擾。也許兩個月還太頻繁,兩個月一次的不定期聚會不很成功。去年,我們把兩個月一次的聚會,日期、城市都定下來,並在三月號期刊公布。但是,依我觀察,發現大家都很忙,不然就是每次有外國世界語者來時,它的重要性都會超過協會原定的聚會,外國世界語者來的聚會反而比較成功。於是,世界語者的聚會,改成不定期聚會。此外,南部世界語者活動和課程,與原本中北部的活動相比,有過之而無不及。
我認為,我們有人力、時間有限。有多少人,就做多少事,人少有人少的做事方式。對台灣世界語協會的期望,在本文的第二部分(世界語)繼續講。
2. Espero
Antaŭ tri jaroj, la asociestro s-ro LIN Wenrong kaj mi revigligis Tajvanan
Esperantistan Asocion, servantan regionon Tajvano. Pri tio mi jam raportis en
la unua (ĉina) parto de la artikolo.
Nun nia asocio havas 35 membrojn (je la tempo de eldono de la junia bulteno
de 2002). Kelkaj loĝas ekster Tajvano, kaj kelkaj venis de ekster Tajvano. Ĉiuj
membroj (sed ne aliuloj) ricevas membroliston. Ni membriĝis per aliĝilo aŭ
retpoŝto, kaj la membrolisto ne estas neoficiala korespondlisto. Laŭ nia kvanto
kaj agad-ofteco, ni timas, ke ni ankoraŭ ne povas registriĝi ĉe la registaro de
Tajvano. Mi opinias, kaj tio ne gravas nuntempe.
Se ni ne povas okazigi regulajn kunvenojn, ni okazigu neregulajn. Eble
malgrandaj lokaj kunvenoj kaj kursoj, ekzemple iam en Pingdong kaj Gaoxiong,
iam en Tajpeo (ĉine: Taibei), iam en Yunlin. Eble ni povas okazigi
Zamenhof-feston tutprovince.
Ĉar ni havas trimonatan bultenon, ĝi povas disdoni informon al ĉiuj
membroj, kaj aliuloj, kiujn ni volas informi. Se ni ne povas eldoni grandan
bultenon, ni eldonu malgrandan. Ĉar la bulteno bezonas monon, eble ni petu
monon. Sed mi opinias, ke malmultaj ekzempleroj ne gravas.
Ni ne kolektas membrokotizojn, sed por havi monon, kaj por instigi agadon,
mi sugestas, ke ni petu membrokotizojn. La mono helpus al kunvenoj kaj la
bulteno. Ni esperas, ke membroj aŭ pagos aŭ partoprenos.
Mi esperas, ke Tajvana Esperantista Asocio daŭros agadi, kaj esti stabila.
ZHONG
Qiyao (zhong@accton.com.tw)
Adiaŭa artikolo
Tajvano
la bona, la malbona kaj la ridinda

Kiam mi ankoraŭ loĝis en Japanio,
sed sciis pri mia baldaŭa alveno Tajvanon, mi sonĝis pri la belega insulo, pri
“
Tial mi mense surpriziĝetis, kore surpriziĝegis kiam mi alvenis Formosa’n, ja malFormosa’n! Oni ankoraŭ povas okulkapteti la hieraŭan Formosa’n’ en la montaro, kelkfoje en la kamparo, sed malfeliĉe malFormosa okupis la plejparton de homloĝeblaj lokoj. Mi, por kiu la biciklo estis la ĉef-eblo de veturo, malatendis rajdi ĝin, sciante ke rajdante mi plidolorus miajn pulmojn ol fortigus ilin. Tion skribite, mi menciu ke Tajvano kvalitus kiel tre konvena loko por biciklistoj, eĉ bicikla-pendol-veturistoj. Krom tajfuna vetero preskaŭ ĉiuj tagoj taŭgas bicikli, se kompreneble ĉi tiuj biciklistoj ne konkurencus kun la motorciklaĉoj, la fiaŭtoj kaj iliaj fiparencaĉoj!
Por vegetarano kiel mi, Tajvano estas vera Formosa’o. Ĉi tie mi manĝis budhanan, japanan, baratan, italan, tajlandan, usonan (vegetara hakviandaĵo), tajvanan, hakkan, urbecan kaj kamparecan, multekostan kaj stratan. Neniam mi imagus tiom da diverseco ĉe vegetara manĝaĵo, neniam mi imagus tiom da diversgustoj. Fakte, manĝante vegetarane ĉi tie, oni malofte eĉ konstatas ke oni estas manĝanta vegetare! Pluraj fojoj mi invitas fremdlandajn amikojn al tiuj vegetaraj restoracioj, kaj ĉiu fojo ili min demandas “Ĉu vi do kabeis vegetaranismon?”.
Nur ĝis kelkaj monatoj antaŭe, mi ne ankoraŭ havis la plezuron negoci kun la tajvana registaro (ĉiu fojo ili postulis ion, mia brava, plibona duono akompanis min por faciligi). Tamen post la Aprila naskiĝo de nia filino, Suni (愫霓), mia edzino hejmas unu monaton (做月子) kaj mi iĝis niaj kruroj kaj buŝo. Unu el miaj unuaj taskoj estis registri la nomon de nia filineto. Do kun necesaj paperoj mane mi marŝis al la proksima urbhalo peninte memori la taŭgajn frazojn. Antaŭe ni decidis uzi mian familian nomon por Suni eksterlande kaj mian edzinan familian nomon Tajvane. Mi estis esprimanta ĉi tiun, ŝajne logikan, deziron ke mi spertis plenvizaĝe registaran, t.n. “veran”, logikon:
Ili: “Ĉu via edzino havas fraton?”
Mi: “Jes, sed li ne vivas ĉi tie, li Japananiĝis.”
Ili: “Via nomo estas Gekai (葛凱), ĉu ne?”
Mi: “Jes, sed ni volas uzi ŝian patrinan nomon.”
Ili: “Via filino do nomiĝas Ge Suni (葛愫霓).”
Mi: “Sed “Ge” signifas “Gregory”, mia donata nomo, ne mia familia nomo! Sed “Ge” havas neniun signifon por ni, ĝi estas fantazia nomo! Sed ni ne havas “Ge” parencojn Tajvane, Usone, nenie! Sed NI ne volas uzi “Ge”, kaj NI estas ŝiaj gepatroj!”
Ili: “Sed, ŝi nomiĝas Ge Suni.”
Grego KAY (colduglas@rocketmail.com )
Projekto de libro-legado en
Linbian
D-rino
Edna WU, kiu last-jare komencis
lerni Esperanton, kune kun sia edzo faras diversajn kulturajn kaj sociajn
agadojn. Jen unu el ili, kiu havis grandan sukceson. Ŝi verkis la ĉinan version
de tiu ĉi artikolo:
Kvar jaroj antaŭe Nancy Pearl, bibliotekisto el Seatle prezentis la
noblan ideon: “Se ĉiuj en Seatle legus la saman libron!”. Kia simpla vojo por
venigi homojn al unu la alia. En la sama paĝo la popolo trovas la temon por
paroli kaj komuniki unu kun la alia. La
kampanjo de legado iris tra la grandaj urboj en Usono. Nun legado ne plu estas
io privata, sed ĝi povus esti dividita kun aliaj. Laŭ tiu programo, popolo
traktas unu la alian per la samaj (sed novaj) okuloj.
Linbian, urbeto en la suda Tajvano fama pro sia beliĝo pere de volontuloj kaj bongustaj/ bonkvalitaj vaks-pomo (Wax Apple/Bell Fruit), nun estas en la sama kampanjo ĉi-foje rilate libro-legadon. Laŭ nuna projeko, kunigita kun aliaj agadoj, multaj legos la saman libron dum 6 monatoj, tiel ke legado eniru la vivon de loĝantoj. Divers-utilaj aktivecoj kuraĝigas popolon aliĝi al al programo

En la 30a de junio ĉi-jare nia agado sub titolo “Popolo en Linbian
amas legadon” venigis multajn urbanojn kadre de volontuloj, familioj kun
infanoj, instruistoj, sket-teamo lerneja kun sketiloj,
klaŭno, anĝel-aspektaj infanoj, kaj ni promenadis tra la bazaro de nia urbo kaj
aliaj stratoj, kie multaj venis por bonvenigi nin. Dum la parado per laŭtigilo
iu klarigis pri la ideo. Ni portis ankaŭ belan posteron, kiun ni preparis de
antaŭe kaj jam gluis al multaj lokoj por informi la publikon.
La unua libro elektita por ke ĉiuj legu kune
nomiĝas “Mardoj kun Morrie” (Tuesdays with Morrie), verkita de Usonano. Ĝin
elektis iu komisiono, kiu konsistas el urbaj kultur-aktivuloj. Senkonsidere ĉu
iuj legis jam aŭ legos, ni volas ke loĝantoj de nia urbo dividu sian ĝuon de
legado kaj opinion pri tiu libro.
“讓觸動心弦的一本書,將社區居民結合在一起”──四年前在美國西岸的大城西雅圖
Nancy Pearl 女士提出了“如果西雅圖人一起來讀一本書”(If All of Seattle Read
the Same Book)的構想,接觸到此一構想的人直覺的反應都是──多棒多簡單的方法
啊!讓人們在同翻一扉頁間找到共同的話題、交談的藉口,人際間的籓籬自然地消失
了。
這樣的讀書運動如烈火般,點燃美國一個又一個城市對於同讀一本書的渴望。
閱讀不再只是個人的私密空間,它也可以是共同分享的心靈花園。許多人因此能以新
的眼光看待自己、看待鄰居,人與人的距離起了奇妙的變化。
在台灣南部的小鄉鎮──林邊,一個以社區綠美化,點點滴滴累積居民情感
的社區,也在今年六月開始“林邊人愛讀書”的同讀一本書計畫。當地文史工作室,
計畫以每半年一本書的方式,配合全鄉大會考、讀書分享討論會、電影欣賞、演講等
活動,讓閱讀進入每個人的生活。以多樣的活動,解除讀書嚴肅的面貌,讓閱讀在台
灣成為新興的運動。
6月16日的“林邊人愛讀書”讀書宣言大遊行,化裝成士農工商代表的居民、各
義工隊、熱心的爸爸媽媽帶著小朋友、學校的老師們、溜冰隊、可愛小天使、逗趣的
小丑、多采多姿的隊伍行進在林邊最熱鬧的街道,居民興高釆烈地歡迎遊行隊伍。蓬
勃朝氣中,我們看到“林邊人愛讀書”的希望。
經過工作室成員激烈的討論──“最後十四堂星期二的課”是我們一起讀的第一本書
,或許您讀過,或許您現在的才聽說,那都無妨。加入我們的行列,讓我們一起分享
閱讀的喜悅吧!
D-rino Edna Wu (吳麗珠) (edna0821@ms12.hinet.net)
Opinioj
La estonto de Esperanto
En 19-a jarcenta Usono aperis kelkaj novaj religiaj sektoj, kiuj volis unuigi la diversajn sektojn de Kristanismo (ekz. la "Kristanisma Eklezio" kiu ankaŭ nomiĝas la "Disĉiploj de Kristo"). Kompreneble neniu el ili sukcesis, ili nur aldonis novajn membrojn al la usona sektaro.
Kelkaj novaj religioj ankaŭ aperis, kiuj proponis unuigi la diversajn religiojn de homaro (ekz. Teosofio, la Bahaa religio, Caodaismo). Ili kompreneble ankaŭ ne sukcesis kaj nur kresketigis la tutan nombron de mondaj religioj.
Dum pli-mal-pli la sama epoko, Volapuk kaj Esperanto aperis, esperante solvi la lingvan problemon aŭ eĉ unuigi la homaron. Ili ankaŭ ne sukcesis, kaj nun la mondo havas kelkajn aldonitajn lingvojn. (Mi ne povas diri, ke la lingvo-problemo vere malboniĝis, ĉar neniu nur konas la Esperanton aŭ iu alian artan lingvon.)
Kvankam ĉi tiuj movadoj komplikigis niajn aferojn, tamen ili verŝajne pli riĉigis nian kulturon kaj vivon. Mia unua universitato estis fondita per la Kristanisma Eklezio, kies membroj ankaŭ fondis aliajn. La influo de Teosofio ktp. estas vere granda kaj studinda. Kaj Esperanto...?
Baldaŭ aperos la ebleco de bona per-maŝina tradukado. Tiam, laŭ teorio, la celo de Esperanto -- la solvo de la lingva problemo -- ĉesos. Ni ne havos kialon por lerni Esperanton, kaj ne-anglaparolantoj ne devus lerni la anglan. (Same kiel ni nun ne devus lerni matematikon, ĉar ni povas uzi kalkulilojn.)
Se oni tiam nur lernos la lingvojn, kiujn oni amas, la studado de la angla certe malmultiĝos. Tamen, Esperanto estos verŝajne sekura. Ni ne povas promesi ke la tuta mondo (aŭ eĉ multe da homoj) parolos nian lingvon, sed almenaŭ iu kantos la himnon kaj legos niajn milionojn da poemoj. Kaj eble ni vidos ian novan evoluon, ke ni ne povas nun imagi.
Vidu la 20-jarcentan historion de la hebrea lingvo.
David BELL, Tajpeo (david_l_bell@hotmail.com)
---------------------------------------------------------------------------------
Reagoj al Tajvana Esperantisto
Mi ricevis tre belan numeron de "Tajvana Esperantisto" kaj malkovris
ke en Tajvano la aktivado de esperantistoj tamen estas rimarkinda. Tre bone. Gratulojn
al niaj tajvanaj samideanoj. Informu pli ofte.
Amike
Renato Corsetti (prezidanto de UEA), (renato.corsetti@esperanto.org)
-----------------
Henri Masson, Francio (esperohm@club-internet.fr)
-----------------
Kara amiko,
Hodiaŭ en la sidejo de KLEG mi ricevis la bultenon redaktitan de vi, kaj elkore
dankas vin. Kaj mi gratulas vin pro via
sukcesa redakto, ĉar mi legis interesajn novaĵojn
en ĝi. La vigla aktivado de aziaj
esperantistoj, inkluzive tajvanajn, certe
donas bonan instigon ne nur al japanaj, sed ankaŭ alikontinentaj samideanoj, ĉu
ne? Vi povos represi aŭ uzi
artikolojn el La Movado kun font-indiko.
Kun bondeziroj,
Mine Yositaka, Japanio (mine.yositaka@nifty.ne.jp)
-------------------
Kara Reza
Mi legis vian gazeton kun intereso kaj gratulas. Mi sendas
bondezirojn al vi kaj via eta familio.
Amike
Gwenda Sutton, Nov-Zelando (gwenda.s@ihug.co.nz)
-----------------
Kara Reza san,
dankon pro via informo, kiun mi legis kun multe da intereso. Via artikolo aperos sub la titolo: Reza san, la nova redaktoro de "Tajvana Esperantisto"" en nia Bulteno de Tyu^goku kaj Sikoku" n-ro 189.
Nia bulteno,
kiel vi vidas, jam numeriĝas n-ro 189 kaj la legantoj jam multiĝis ĝis ĉir.
150.
amike via
KOSAKA
Kiyoyuki,
Japanio (Kiyoyuki.Kosaka@ma2.seikyou.ne.jp)
-----------------
Kara Reza!
Saluton!Mi gratulas al vi ke vi redaktas la Tajvanan Esperantiston
rete.Mi preĝas por via sukceso kaj esperas ke tiele ni ankaŭ povos kompreni kaj
informiĝi pri Esp-movado en Tajvano.
Dezirante al vi sanon kaj
sukceson.
Sincere k amike,
Muhammad NAEEM Javaid, Pakistano
(azeemk@brain.net.pk)
Barato (Hindio)
D-ro Rangana Yakulu, barata elstara E-isto, kiu baldaŭ vizitos Tajvanon por studi ĉinan lingvon kaj instrui anglan (se eble) kaj Esperanton, verkis du kontribuaĵojn por nia bulteno. Dankon!
Taĝmahal: la sonĝo
el la marmoro
Valoras
viziti Baraton nur por vidi la marmore konstruitan Taĝmahal en Agra, la
nordbarata urbo. Agra estas apud la ĉefurbo Delhio. Taĝmahal, aŭ Mumtaĝmahal
estas palaco de Taĝ aŭ Mumtaĝ, la reĝino de Mughala imperiestro Ŝah Ĝahan en la
17a jarcento. Ŝah Ĝahan amis sian edzinon tiom profunde ke li ne povis forgesi ŝin
dum sia tuta vivo. Post ŝia morto li ordonis konstrui la maŭzoleon kiu staru ĉiam.
Mumtaĝ mortis en 1630 kaj la Taĝmahal estis konstruita inter 1631 kaj 1648, dum
17 jaroj.

Taĝmahal estas duetaĝa
oktagona strukturo sur la grandega platformo. Kvar altaj turoj ornamas la
konstruaĵon en kvar anguloj. En la tuta strukturo oni sentas la perfektan
simetrion. Historio diras ke Ustad Ahmed Lahori arkitektis kaj Amanat Khan
desegnis la kaligrafion sur ĝi. La tuta strukturo estas farita el la blanka
malvarma marmoro kolektita en la raĝastanaj minoj en nordbarato. Post kiam la
filo de Ŝah Ĝahan ekregis la imperion, Ŝah Ĝahan devis pasigi siajn finajn
jarojn en la malliberejo trans la rivero Jamuna rigardante Taĝmahal tra la
malgranda fenestro, ĝis sia morto.
Se vi vizitos Baraton ne maltrafu tiun ĉi lokon ĉar pasigante
tempon en la ĝardeno kaj sur la platformo de Taĝmahal, vi certe transiros en la
alian mondon. Tia estas la impreso. Unuvorte Taĝmahal estas simbolo de amo, kaj
kreema cerbo. Ŝah Ĝahan fakte volis konstrui alian Taĝmahal kontraŭ la jama Taĝmahal
el la nigra marmoro. Sed tiu projekto ne realiĝis eble pro la malbona ekonomio
aŭ malbona politika etoso.
Ranganayakulu
Tiel nomata CBSE (central board for secondary
education) preparas tekstlibrojn por la mezlernejaj klasoj en Barato. Pli ol
600 000 studentoj studas en la lernejoj tra la lando Barato. Tiuj lernejoj
estas financataj de la centra registaro en Delhio.
Ĉijare la sesa klasa tekstlibro de la angla enhavas
unu lecionon pri Esperanto. En tiu leciono estas pozitiva informo pri
Esperanto, pri Zamenhof, facileco de Esperanto, kaj ke la proksimuma nombro de
Esperanto parolantoj tra la mondo estas pli ol 200 000 kaj tiel plu. Tiu leciono igas multegajn studentojn tra la lando
ekscii pri Esperanto en tia aĝo kiam ili estas sen antaŭjuĝoj. La leciono kun
la bildoj estas
presita en koloroj tre alloge.
D-ro Rangana Yakulu (ranganayakulu@hotmail.com)
Temo:
Kompreniĝado inter kulturoj
Dato:
23-26 aŭgusto, 2002
Loko:
Sejong Hall, Seulo

Aliĝo:
Kontaktu
Korean Esperanto-Asocion
(KEA)
Adreso:
1601 Gangbyeon Hansin Core B/D,
350
Mapo-dong, Mapo-gu, Seoul, 121-703,
Koreio
Telefono:
(82+2) 717-6974
Fakso:
(82+2) 717-6975
TTT:
www.mobigen.com/~hiongun/aziakongreso/
Retadresoj:
Peranto de la Azia
Kongreso en 2002, Seulo - aziakongreso@hanmir.com
Korea Esperanto
Asocio -
keast@soback.kornet.net
Interreto

Multlingva
Informcentro pri Esperanto
Miloj da ligiloj pri
Esperanto
Universala Esperanto-Asocio
Korea Esperanto-Asocio
La Federacio Esperanto de
Barato
Tajvana Esperantisto sur
reto: http://www.oocities.org/rezamenhof/
"ESPERANTO EN AZIO"
… estas bulteno
de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado), kiu aperas 3-fojojn jare.
*N-ro 41 aperis en
majo, 2002 en 16 paĝoj. Legu la recenzon de Pola Radio, disaŭdigita en la 9a de
julio, 2002 sur la reto: http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem-jei-polaradio.htm#EeA-41
*N-ro 40 aperis en
la 15a de januaro, 2002 en 16 paĝoj.
*En la jaro 2001,
554 ekzempleroj de "EeA" estis distribuitaj en 38 landojn.
*Redaktas KAEM-ano
HORI Yasuo el Japanio ĉe hori-zonto@water.sannet.ne.jp: por kontribuo,
nepre skribu 'al KAEM', por ne miksiĝi kun aliaj aferoj)
*Fondita en majo,
1990. Tial ĝi antaŭiris la fondon de KAEM.