Tajvana Esperantisto
trimonata bulteno de Tajvana Esperantista Asocio
Numero
14 Junio, 2002
|
Esperanto-gazetoj haveblas Estas multaj
Esperanto-gazetoj ĉe mi en Pingdong, ekzemple Kontakto, Esperanto (revuo de
UEA), Juna Amiko ktp. Se vi volas legi ilin bv informi kaj mi sendos al vi kontraŭ
pago de sendo-kosto. Ili estas senpagaj. Se vi farus Esperanto-ekspozicion en
via urbo, au lernejo ktp, mi povas sendi pli da aliaj materialoj por tiu
celo. Interesitoj bv kontakti kun Reza
KHEIR-KHAH en Pingdong (Redaktisto). Kontakt-informoj sube. |
Enhavo
Ĉef-artikolo ZHONG
Qiyao 2
Adiaŭ-artikolo Grego
KAY 3
Raporto: Libro-legado en Linbian D-rino
Edna WU 4
Opinioj David
BELL 5
Barato: Taĝmahal … D-ro
Ranga 6
Reagoj
al Tajvana Esperantisto legantoj 7
Azia
kongreso, Esperanto en Azio KAEM 8
Esperanto-kursoj en
Pingdong
Nuntempe estas kelkaj kursoj kun partopreno de 8 lernantoj en mia hejmo. Mi
ĉefe uzas materialon de Dennis KEEF (BEKkurso) por instruado. Ili estas
interesaj kaj daŭre studentoj devas praktiki tuj kion ili lernas. Alia materialo, kiun mi
utiligas estas papera versio de Interreta kurso (kiu troviĝas en diversaj
lingvoj) en ĉina lingvo. Mi uzas ĝin por tiuj kiuj ne posedas komputilon aŭ ne emas lerni per
komputilo. Ili estas aranĝitaj en 10 lecionoj kaj ĉiufoje kiam
lernanto portas jaman lecionon kun ekzercoj faritaj, mi donas al ili la
sekvantan lecionon. Ĝis nun 6 personoj finis tiujn lecionojn kaj 5 estas lernantaj (multaj aliaj
komencis, sed neniam finis!).
Tio estas ĉio pri Esperanto en tiu ĉi regiono de Tajvano.
Cetere, ĉe mia alta lernejo
Pingrong (kie mi instruas anglan) troviĝas vesperaj kursoj
pri diversaj subjektoj kiel: komputilo, lingvoj, kuirado ktp. Nun ankaŭ Esperanto estas
unu el tiuj lerneblaj kursoj. Por tiuj kursoj oni devas pagi sufiĉe kaj devas esti
sufiĉe da partoprenantoj por ke la kurso okazu. Se kurso de Esperanto realiĝus, ĉiu semajne dufoje
po 90 minutoj mi instruos tie al divers-aĝaj kaj –profesiaj lernantoj
ekde septembro ĝis decembr-fino.
Mi petas al aliaj
E-istoj en Tajvano bv raporti pri Esperanto-kursoj en via regiono.
Reza
KHEIR-KHAH
|
üEldonejo: Tajvana Esperantista Asocio Adreso: p.a. LIN Wenrong, Jingping Lu
989-4-18-2, TW-235-49 Zhonghe, Taibei, Tajvano Redaktejo: Chongqing Lu 105, TW-900 Pingdong, Tajvano 'Tel: +886-8-7326334, ÉFakso: 7320579, (Portebla: +886-912-799196 Í Rezamenhof@yahoo.com http://kheirkhah.tripod.com/ Asociestro: LIN Wenrong
(LIN Wen-Jung, Arbaro) Æefredaktisto: Reza KHEIR-KHAH *
Reta adreso de Tajvana Esperantisto: http://www.oocities.org/rezamenhof/ *Abon-tarifo
por eksterlando: 1
eŭro
por unu numero, 3 eŭroj por unu jaro (4), inkluzive sendkoston |
(Sugestoj
al la asocio)
Espero
Antaŭ tri jaroj, la asociestro s-ro LIN Wenrong
kaj mi revigligis Tajvanan Esperantistan Asocion, servantan regionon Tajvano.
Pri tio mi jam raportis en la unua (ĉina) parto de la artikolo.
Nun nia asocio havas 35 membrojn (je la tempo de
eldono de la junia bulteno de 2002). Kelkaj loĝas ekster Tajvano, kaj kelkaj
venis de ekster Tajvano. Ĉiuj membroj (sed ne aliuloj) ricevas membroliston. Ni
membriĝis per aliĝilo aŭ retpoŝto, kaj la membrolisto ne estas neoficiala
korespondlisto. Laŭ nia kvanto kaj agad-ofteco, ni timas, ke ni ankoraŭ ne
povas registriĝi ĉe la registaro de Tajvano. Mi opinias, kaj tio ne gravas nuntempe.
Se ni ne povas okazigi regulajn kunvenojn, ni
okazigu neregulajn. Eble malgrandaj lokaj kunvenoj kaj kursoj, ekzemple iam en
Pingdong kaj Gaoxiong, iam en Tajpeo (ĉine: Taibei), iam en Yunlin. Eble ni
povas okazigi Zamenhof-feston tutprovince.
Ĉar ni havas trimonatan bultenon, ĝi povas disdoni
informon al ĉiuj membroj, kaj aliuloj, kiujn ni volas informi. Se ni ne povas
eldoni grandan bultenon, ni eldonu malgrandan. Ĉar la bulteno bezonas monon,
eble ni petu monon. Sed mi opinias, ke malmultaj ekzempleroj ne gravas.
Ni ne kolektas membrokotizojn, sed por havi monon,
kaj por instigi agadon, mi sugestas, ke ni petu membrokotizojn. La mono helpus
al kunvenoj kaj la bulteno. Ni esperas, ke membroj aŭ pagos aŭ partoprenos.
Mi esperas, ke Tajvana Esperantista Asocio daŭros
agadi, kaj esti stabila.
ZHONG
Qiyao (zhong@accton.com.tw)
Adiaŭa artikolo
Tajvano
la bona, la malbona
kaj la ridinda

Kiam mi ankoraŭ loĝis en Japanio, sed sciis pri mia baldaŭa alveno Tajvanon, mi sonĝis pri la belega insulo, pri “Formosa”. Ideale, Tajvano ŝajnus la eta insulo for de la suda marbordo de Kyushu , Yakushima kun ĝia multmiljara arbaro, varmegaj fontoj, neforgesebla pejzaĝo. Se vi ne ankoraŭ vizitis Yakushima’n, sed volas vidi pri kio mi skribis, penu lui la filmon de Miyazaki Hayao, Mononokehime. Kvankam ĝi estas animacia, la filma bando restis unu monaton en Yakushima por kutimiĝi pri tiu multmiljara arbaro kiu estas la ĉef-scenaĵo (pli ĝuste diri ĉefkaraktero) en la filmo. Kompreneble, mi sciis ke Tajvano estas industriintega lando, sed ofte la imago iris al la unuaj impresoj/ ideoj, kaj por mi “Formosa” ĉiam estos mia unua impreso koncerne Tajvanon.
Tial mi mense surpriziĝetis, kore surpriziĝegis kiam mi alvenis Formosa’n, ja malFormosa’n! Oni ankoraŭ povas okulkapteti la hieraŭan Formosa’n’ en la montaro, kelkfoje en la kamparo, sed malfeliĉe malFormosa okupis la plejparton de homloĝeblaj lokoj. Mi, por kiu la biciklo estis la ĉef-eblo de veturo, malatendis rajdi ĝin, sciante ke rajdante mi plidolorus miajn pulmojn ol fortigus ilin. Tion skribite, mi menciu ke Tajvano kvalitus kiel tre konvena loko por biciklistoj, eĉ bicikla-pendol-veturistoj. Krom tajfuna vetero preskaŭ ĉiuj tagoj taŭgas bicikli, se kompreneble ĉi tiuj biciklistoj ne konkurencus kun la motorciklaĉoj, la fiaŭtoj kaj iliaj fiparencaĉoj!
Por vegetarano kiel mi, Tajvano estas vera Formosa’o. Ĉi tie mi manĝis budhanan, japanan, baratan, italan, tajlandan, usonan (vegetara hakviandaĵo), tajvanan, hakkan, urbecan kaj kamparecan, multekostan kaj stratan. Neniam mi imagus tiom da diverseco ĉe vegetara manĝaĵo, neniam mi imagus tiom da diversgustoj. Fakte, manĝante vegetarane ĉi tie, oni malofte eĉ konstatas ke oni estas manĝanta vegetare! Pluraj fojoj mi invitas fremdlandajn amikojn al tiuj vegetaraj restoracioj, kaj ĉiu fojo ili min demandas “Ĉu vi do kabeis vegetaranismon?”.
Nur ĝis kelkaj monatoj antaŭe, mi ne ankoraŭ havis la plezuron negoci kun la tajvana registaro (ĉiu fojo ili postulis ion, mia brava, plibona duono akompanis min por faciligi). Tamen post la Aprila naskiĝo de nia filino, Suni, mia edzino hejmas unu monaton kaj mi iĝis niaj kruroj kaj buŝo. Unu el miaj unuaj taskoj estis registri la nomon de nia filineto. Do kun necesaj paperoj mane mi marŝis al la proksima urbhalo peninte memori la taŭgajn frazojn. Antaŭe ni decidis uzi mian familian nomon por Suni eksterlande kaj mian edzinan familian nomon Tajvane. Mi estis esprimanta ĉi tiun, ŝajne logikan, deziron ke mi spertis plenvizaĝe registaran, t.n. “veran”, logikon:
Ili: “Ĉu via edzino havas fraton?”
Mi: “Jes, sed li ne vivas ĉi tie, li Japananiĝis.”
Ili: “Via nomo estas Gekai, ĉu ne?”
Mi: “Jes, sed ni volas uzi ŝian patrinan nomon.”
Ili: “Via filino do nomiĝas Ge Suni.”
Mi: “Sed “Ge” signifas “Gregory”, mia donata nomo, ne mia familia nomo! Sed “Ge” havas neniun signifon por ni, ĝi estas fantazia nomo! Sed ni ne havas “Ge” parencojn Tajvane, Usone, nenie! Sed NI ne volas uzi “Ge”, kaj NI estas ŝiaj gepatroj!”
Ili: “Sed, ŝi nomiĝas Ge Suni.”
Grego KAY (colduglas@rocketmail.com )
Projekto de
libro-legado en Linbian
D-rino
Edna WU, kiu last-jare komencis
lerni Esperanton, kune kun sia edzo faras diversajn kulturajn kaj sociajn
agadojn. Jen unu el ili, kiu havis grandan sukceson. Ŝi verkis la ĉinan version
de tiu ĉi artikolo:
Kvar jaroj antaŭe Nancy Pearl, bibliotekisto el Seatle prezentis la
noblan ideon: “Se ĉiuj en Seatle legus la saman libron!”. Kia simpla vojo por
venigi homojn al unu la alia. En la sama paĝo la popolo trovas la temon por
paroli kaj komuniki unu kun la alia. La
kampanjo de legado iris tra la grandaj urboj en Usono. Nun legado ne plu estas
io privata, sed ĝi povus esti dividita kun aliaj. Laŭ tiu programo, popolo
traktas unu la alian per la samaj (sed novaj) okuloj.
Linbian, urbeto en la suda Tajvano fama pro sia beliĝo pere de volontuloj kaj bongustaj/ bonkvalitaj vaks-pomo (Wax Apple/Bell Fruit), nun estas en la sama kampanjo ĉi-foje rilate libro-legadon. Laŭ nuna projeko, kunigita kun aliaj agadoj, multaj legos la saman libron dum 6 monatoj, tiel ke legado eniru la vivon de loĝantoj. Divers-utilaj aktivecoj kuraĝigas popolon aliĝi al al programo
En la 30a de junio ĉi-jare nia agado sub titolo “Popolo en Linbian
amas legadon” venigis multajn urbanojn kadre de volontuloj, familioj kun
infanoj, instruistoj, sket-teamo lerneja kun sketiloj,
klaŭno, anĝel-aspektaj infanoj, kaj ni promenadis tra la bazaro de nia urbo kaj
aliaj stratoj, kie multaj venis por bonvenigi nin. Dum la parado per laŭtigilo
iu klarigis pri la ideo. Ni portis ankaŭ belan posteron, kiun ni preparis de
antaŭe kaj jam gluis al multaj lokoj por informi la publikon.
La unua
libro elektita por ke ĉiuj legu kune nomiĝas “Mardoj kun Morrie” (Tuesdays with
Morrie), verkita de Usonano. Ĝin elektis iu komisiono, kiu konsistas el urbaj
kultur-aktivuloj. Senkonsidere ĉu iuj legis jam aŭ legos, ni volas ke loĝantoj
de nia urbo dividu sian ĝuon de legado kaj opinion pri tiu libro.
D-rino Edna Wu (edna0821@ms12.hinet.net)
Opinioj
La estonto de Esperanto
En 19-a jarcenta Usono aperis kelkaj novaj religiaj sektoj, kiuj volis unuigi la diversajn sektojn de Kristanismo (ekz. la "Kristanisma Eklezio" kiu ankaŭ nomiĝas la "Disĉiploj de Kristo"). Kompreneble neniu el ili sukcesis, ili nur aldonis novajn membrojn al la usona sektaro.
Kelkaj novaj religioj ankaŭ aperis, kiuj proponis unuigi la diversajn religiojn de homaro (ekz. Teosofio, la Bahaa religio, Caodaismo). Ili kompreneble ankaŭ ne sukcesis kaj nur kresketigis la tutan nombron de mondaj religioj.
Dum pli-mal-pli la sama epoko, Volapuk kaj Esperanto aperis, esperante solvi la lingvan problemon aŭ eĉ unuigi la homaron. Ili ankaŭ ne sukcesis, kaj nun la mondo havas kelkajn aldonitajn lingvojn. (Mi ne povas diri, ke la lingvo-problemo vere malboniĝis, ĉar neniu nur konas la Esperanton aŭ iu alian artan lingvon.)
Kvankam ĉi tiuj movadoj komplikigis niajn aferojn, tamen ili verŝajne pli riĉigis nian kulturon kaj vivon. Mia unua universitato estis fondita per la Kristanisma Eklezio, kies membroj ankaŭ fondis aliajn. La influo de Teosofio ktp. estas vere granda kaj studinda. Kaj Esperanto...?
Baldaŭ aperos la ebleco de bona per-maŝina tradukado. Tiam, laŭ teorio, la celo de Esperanto -- la solvo de la lingva problemo -- ĉesos. Ni ne havos kialon por lerni Esperanton, kaj ne-anglaparolantoj ne devus lerni la anglan. (Same kiel ni nun ne devus lerni matematikon, ĉar ni povas uzi kalkulilojn.)
Se oni tiam nur lernos la lingvojn, kiujn oni amas, la studado de la angla certe malmultiĝos. Tamen, Esperanto estos verŝajne sekura. Ni ne povas promesi ke la tuta mondo (aŭ eĉ multe da homoj) parolos nian lingvon, sed almenaŭ iu kantos la himnon kaj legos niajn milionojn da poemoj. Kaj eble ni vidos ian novan evoluon, ke ni ne povas nun imagi.
Vidu la 20-jarcentan historion de la hebrea lingvo.
David BELL, Tajpeo (david_l_bell@hotmail.com)
---------------------------------------------------------------------------------
Reagoj
al Tajvana Esperantisto
Mi ricevis tre belan numeron de "Tajvana Esperantisto" kaj malkovris
ke en Tajvano la aktivado de esperantistoj tamen estas rimarkinda. Tre bone.
Gratulojn al niaj tajvanaj samideanoj. Informu pli ofte.
Amike
Renato Corsetti (prezidanto de UEA), (renato.corsetti@esperanto.org)
-----------------
Henri Masson, Francio (esperohm@club-internet.fr)
-----------------
Kara amiko,
Hodiaŭ en la sidejo de KLEG mi ricevis la bultenon redaktitan de vi, kaj elkore
dankas vin. Kaj mi gratulas vin pro via
sukcesa redakto, ĉar mi legis interesajn
novaĵojn en ĝi. La vigla aktivado de aziaj
esperantistoj, inkluzive tajvanajn, certe
donas bonan instigon ne nur al japanaj, sed ankaŭ alikontinentaj samideanoj, ĉu
ne? Vi povos represi aŭ uzi
artikolojn el La Movado kun font-indiko.
Kun bondeziroj,
Mine Yositaka, Japanio (mine.yositaka@nifty.ne.jp)
-------------------
Kara Reza
Mi legis vian gazeton kun intereso kaj
gratulas. Mi sendas bondezirojn al vi kaj via eta familio.
Amike
Gwenda Sutton, Nov-Zelando (gwenda.s@ihug.co.nz)
-----------------
Kara
Reza san,
dankon pro via informo, kiun mi legis kun multe da intereso. Via artikolo aperos sub la titolo: Reza san, la nova redaktoro de "Tajvana Esperantisto"" en nia Bulteno de Tyu^goku kaj Sikoku" n-ro 189.
Nia bulteno, kiel vi vidas, jam numeriĝas n-ro 189 kaj la legantoj jam multiĝis
ĝis ĉir. 150.
amike via
KOSAKA Kiyoyuki, Japanio (Kiyoyuki.Kosaka@ma2.seikyou.ne.jp)
-----------------
Kara Reza!
Saluton!Mi
gratulas al vi ke vi redaktas la Tajvanan Esperantiston rete.Mi preĝas por via
sukceso kaj esperas ke tiele ni ankaŭ povos kompreni kaj informiĝi pri
Esp-movado en Tajvano.
Dezirante al vi sanon kaj
sukceson.
Sincere k
amike,
Muhammad NAEEM Javaid, Pakistano
(azeemk@brain.net.pk)
Barato (Hindio)
D-ro Rangana Yakulu, barata elstara E-isto, kiu baldaŭ vizitos Tajvanon por studi ĉinan lingvon kaj instrui anglan (se eble) kaj Esperanton, verkis du kontribuaĵojn por nia bulteno. Dankon!
Taĝmahal:
la sonĝo el la marmoro
Valoras
viziti Baraton nur por vidi la marmore konstruitan Taĝmahal en Agra, la
nordbarata urbo. Agra estas apud la ĉefurbo Delhio. Taĝmahal, aŭ Mumtaĝmahal
estas palaco de Taĝ aŭ Mumtaĝ, la reĝino de Mughala imperiestro Ŝah Ĝahan en la
17a jarcento. Ŝah Ĝahan amis sian edzinon tiom profunde ke li ne povis forgesi
ŝin dum sia tuta vivo. Post ŝia morto li ordonis konstrui la maŭzoleon kiu
staru ĉiam. Mumtaĝ mortis en 1630 kaj la Taĝmahal estis konstruita inter 1631
kaj 1648, dum 17 jaroj.
Taĝmahal estas duetaĝa
oktagona strukturo sur la grandega platformo. Kvar altaj turoj ornamas la
konstruaĵon en kvar anguloj. En la tuta strukturo oni sentas la perfektan
simetrion. Historio diras ke Ustad Ahmed Lahori arkitektis kaj Amanat Khan
desegnis la kaligrafion sur ĝi. La tuta strukturo estas farita el la blanka
malvarma marmoro kolektita en la raĝastanaj minoj en nordbarato. Post kiam la
filo de Ŝah Ĝahan ekregis la imperion, Ŝah Ĝahan devis pasigi siajn finajn
jarojn en la malliberejo trans la rivero Jamuna rigardante Taĝmahal tra la
malgranda fenestro, ĝis sia morto.
Se vi vizitos Baraton ne maltrafu tiun ĉi lokon ĉar pasigante
tempon en la ĝardeno kaj sur la platformo de Taĝmahal, vi certe transiros en la
alian mondon. Tia estas la impreso. Unuvorte Taĝmahal estas simbolo de amo, kaj
kreema cerbo. Ŝah Ĝahan fakte volis konstrui alian Taĝmahal kontraŭ la jama
Taĝmahal el la nigra marmoro. Sed tiu projekto ne realiĝis eble pro la malbona
ekonomio aŭ malbona politika etoso.
Ranganayakulu
Tiel nomata CBSE
(central board for secondary education) preparas tekstlibrojn por la
mezlernejaj klasoj en Barato. Pli ol 600 000 studentoj studas en la lernejoj
tra la lando Barato. Tiuj lernejoj estas financataj de la centra registaro en
Delhio.
Ĉijare la sesa
klasa tekstlibro de la angla enhavas unu lecionon pri Esperanto. En tiu leciono
estas pozitiva informo pri Esperanto, pri Zamenhof, facileco de Esperanto, kaj
ke la proksimuma nombro de Esperanto parolantoj tra la mondo estas pli ol 200
000 kaj tiel plu. Tiu leciono igas multegajn
studentojn tra la lando ekscii pri Esperanto en tia aĝo kiam ili estas sen
antaŭjuĝoj. La leciono kun la bildoj estas
presita en koloroj tre alloge.
D-ro Rangana Yakulu (ranganayakulu@hotmail.com)
Temo: Kompreniĝado
inter kulturoj
Dato: 23-26 aŭgusto,
2002
Loko: Sejong Hall,
Seulo

Aliĝo:
Kontaktu Korean
Esperanto-Asocion (KEA)
Adreso:
1601 Gangbyeon Hansin Core B/D,
350 Mapo-dong,
Mapo-gu, Seoul, 121-703,
Koreio
Telefono:
(82+2) 717-6974
Fakso:
(82+2) 717-6975
TTT:
www.mobigen.com/~hiongun/aziakongreso/
Retadresoj:
Peranto de la Azia Kongreso en 2002, Seulo
- &nbssp; aziakongreso@hanmir.com
Korea Esperanto Asocio -
keast@soback.kornet.net
Interreto

Multlingva
Informcentro pri Esperanto
Miloj da ligiloj pri Esperanto
Universala Esperanto-Asocio
Korea Esperanto-Asocio
La Federacio Esperanto de
Barato
Tajvana Esperantisto sur reto: http://www.oocities.org/rezamenhof/
"ESPERANTO
EN AZIO"
… estas bulteno de KAEM (Komisiono
pri Azia Esperanto-Movado), kiu aperas 3-fojojn jare.
*N-ro 41 aperis en majo, 2002 en 16 paĝoj.
Legu la recenzon de Pola Radio, disaŭdigita en la 9a de julio, 2002 sur la
reto: http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem-jei-polaradio.htm#EeA-41
*N-ro 40 aperis en la 15a de januaro, 2002
en 16 paĝoj.
*En la jaro 2001, 554 ekzempleroj de
"EeA" estis distribuitaj en 38 landojn.
*Redaktas KAEM-ano HORI Yasuo el Japanio
ĉe hori-zonto@water.sannet.ne.jp: por kontribuo, nepre skribu 'al KAEM',
por ne miksiĝi kun aliaj aferoj)
*Fondita en majo, 1990. Tial ĝi antaŭiris
la fondon de KAEM.