Tajvana Esperantisto
trimonata
bulteno de Tajvana Esperantista Asocio
台灣世界語者
Numero
15 Septembro, 2002
|
Esperanto-Angla Vortaro por komencantoj A Beginner’s Compact Dictionary of Esperanto
(ABCDE) estas dudirekta vortaro: Esperanto-Angla kaj Angla-Esperanto, kompilita
de D-ro Ranganayakulu en Barato (nun loĝanta en Tajvano). La vortaro estas
aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj Reza Kheir-Khah 屏東市重慶路105號 (08)7326334 en Ping Tung,
Tajvano. La vortaro estus tre helpa al la novaj lernantoj de la lingvo Esperanto
ĉar ĝi enhavas ĉiun gravan vorton ĉiutage uzebla. La prezo de la vortaro
estas NT200. |
ä ABCDE ä 《ABCDE》是一本雙向字典(世界語—英語和英語—世界語)。編輯和發行人是在印度的Ranga博士。這本字典可以在尼德蘭(荷蘭)的國際世界語協會(UEA)和台灣的屏東(找薛惠瑛)買到。對於世界語初學者,這本字典很有用,因為這本字典有每天會用到的每一個重要單字;這本字典的價錢是台幣200元。 |
D-ro Ranga en Pingdong
Fine de aŭgusto D-ro Ranga Nayakulu atingis al Tajvano por
kelk-monata restado. Ekde Septembro li komencis lernadon de
Ĉina lingvo en TLI Instituto en Kaohsiung. Li ĉiutage dum du horoj lernadas
ĉinan.
Krome li preskaŭ ĉiutage instruas Esperanton al dek-kelkaj lernantoj en
diversaj niveloj en Ping Tung. La plej nova kurso temas pri kurso por infanoj,
al kiu aliĝis 5 elementaj lernejanoj.
Li estas asista profesoro pri Ajurvedo, Barata (Hinda) tradicia medicino en
propra lando kaj ankaŭ dum multaj jaroj aktivis por Esperanto movado ĉu per
instruoj ĉu per verkado de libroj rilate al Esperanto.
Li deziras se estus okazoj ankaŭ viziti aliajn urbojn
en Tajvano kaj renkonti lokajn E-istojn. Tial se vi interesiĝas bv kontakti kun
li per reto (ranganayakulu@hotmail.com) aŭ kun Reza kaj Hui-Ying por aranĝo de la afero.
|
üEldonejo: Tajvana Esperantista Asocio Adreso: p.a. LIN Wenrong, Jingping Lu 989-4-18-2, TW-235-49
Zhonghe, Taipei, Tajvano Redaktejo: Chung Ching Lu
105, TW-900 Ping Tung, Tajvano (台灣900 屏東市重慶路105號) 'Tel: +886-8-7326334, ÉFakso: 7320579, (Portebla: +886-912-799196 Í Rezamenhof@yahoo.com
http://kheirkhah.tripod.com/
�Asociestro: LIN Wenrong 林文榮 (LIN Wen-Jung,
Arbaro) Ĉefredaktisto: Reza KHEIR-KHAH (海爾哈•瑞察) * Reta adreso de Tajvana Esperantisto: http://www.oocities.org/tajvano/
*Abon-tarifo por eksterlando: 1 eŭro por unu
numero, 3 eŭroj por unu jaro (4), inkluzive sendkoston |
中國兒童認識到柴門霍夫(Ĉinaj infanoj ekkonas Zamenhof)
●鍾啟堯(Zhong Qiyao)
一、《中國兒童大百科全書》
中國的兒童也有機會認識到世界語的創始人──柴門霍夫了。台灣的明山書局出版了一套《中國兒童大百科全書》,第11冊(4月11日至4月20日),有一篇講柴門霍夫(書上譯為“查曼霍夫”),題為《查曼霍夫──懷抱希望的人》,後面再附一篇《你知道嗎?》,題為《世界語》。
柴門霍夫,男,波蘭的猶太人,生於1859年,卒於1917年。他生長的環境,住了很多民族的人,講很多種語言,常常因為語言或民族問題而起紛爭。他才十五歲,就想創造一種國際語言,最後幾經辛苦,終於在1887年發表了世界語。當時他以“希望者博士(醫生)”(doktoro Esperanto)為筆名,而把他的語言叫做Lingvo Internacia,即“國際語言”。後人把這種語言叫做Esperanto,漢語則直接叫做“世界語”,也曾被傳神地譯為“愛斯不難讀”(書上有另一個音譯)。書上估計現在有八百萬人使用世界語。
2. Efikoj de "Ĉina Infana
Enciklopedio"
Antaŭ
nelonge Librovendejo Mingshan en Tajvano eldonis serion "Ĉina Infana
Enciklopedio". Ĝi havas artikolon pri Zamenhof kaj kroman artikoleton pri
Esperanto.
Per ĝi,
niaj infanoj ekkonas Zamenhof kaj lian spiriton. Ili ekkonas lian volon, ke
diversaj homoj povu kumunan lingvon kaj kunvivu pace. Ili ekkonas, ke Esperanto
ekzistas. Do kiam ili elkreskos, eble iuj lernos Esperanton kaj tiel helpos la
mondon.
Sendube
ankaŭ gepatroj legas la libron. Se la gepatroj ekinteresiĝas pri Esperanto kaj
lernas ĝin, post nelonge ni facile havos pli multajn Esperantistojn. Ni uzos
Esperanton pli vaste kaj tiel helpos la mondon.
Tio,
ke Esperanto ekzistas, ne garantias, ke homoj de diversaj nacioj kaj lingvoj
povas kunekzisti sen konfliktoj. Lingvo estas nur ilo por komuniki. Diversaj
homoj ankoraŭ havas diversajn kulturojn, vivmanierojn kaj pensmanierojn. Sed
komuna lingvo - Esperanto - lasas al ili, povi facile komuniki, antaŭ kiam
konfliktoj pligrandiĝus.
台灣之所以是“寶島”(La eco "Bela Insulo" de Tajvano)
●鍾啟堯(Zhong Qiyao)
一、“寶島”、森林與交通
《台灣世界語者》2002年6月號(第14期),有一篇葛凱先生(Grego Kay)的Tajvano: la bona, la malbona kaj
la ridinda(《台灣──好的、壞的、可笑的》),講來台灣的見聞。他以為台灣之所以是“寶島”,就像日本九州(Kyûsyû)的屋久島(Yakusima)那樣,或像宮崎駿(Miyazaki Hayao)的《魔法公主》(或譯《幽靈公主》)(Mononokehime)所描繪的地方那樣。他後來發現台灣除高山外沒有森林,而雖然到處可以騎自行車,條件卻是不要遇到討厭的摩托車、汽車,等等。
的確,在某方面,台灣非常工業化。如果你想見見台灣的森林的一面,也許你要上山去,甚至過原住民的生活。不然,就上上的陳玉峰教授對社會大眾開的課程。
2. La pasinteco kaj venonteco
pri arbaro kaj trafiko
Je
ĉi tiu sudekvinoksa numero (septembra), mi verku "Median temon" kaj
respondu al s-ro Grego Kay pri la eco "Bela Insulo" (Formosa)
de Tajvano.
Jaro
1999 estis "Jaro de arbara kulturo" (森林文化年) en Tajvano. Tajvana Studocentro pri Ekologio (台灣生態研究中心) kaj la Sekcio pri Socia Evoluo de Demokrata Progresema
Partio (民主進步黨社會發展黨部) organizis senpagan kurson - "Verda
semokampado" (《綠色種子營》). Prof-ro s-ro Chen Yufeng (陳玉峰) instruis.
Tiu
estis dutagan kurson je 1999-05-22 ĝis 23 (sabate kaj dimanĉe). Oni aŭdis
prelegojn, vidis multajn (tri mil) lumbildojn (幻燈片), kaj diskutis. Ne ekzistis eksterĉambra vidado al la
naturo. Estis malfacile imagi, ke la organizantoj povas organizi senpagan
kurson por cent homoj. Prof-ro Chen dum longe studas la arbaron. Li profunde
zorgas pri la naturo kaj la socio de Tajvano. Li eldonis kelkdek librojn.
Lerninte lian kurson, ni scias, ke antaŭ kelkcent jaroj Tajvano havis multan
arbaron (pliparte de la areo), kaj per granda kaj longa klopodo, ekzistas
espero, ke post kelkcent jaroj Tajvano rehavos multan arbaron. Sed ni devus
vivi saĝe, kaj instrui aliulojn pri la samon. Ekzemple, uzi recirkuligitan
paperon (再生紙), ne manĝi altmontan legomon kaj frukton, ne konstrui
altmontajn aŭtovojojn, kaj eĉ kontraŭi iujn decidojn.
Pri
bicikloj, estas alia afero. Laŭ mi, krom pluvaj tagoj, oni preskaŭ ĉiam povas
bicikli. Post kiam mi venis al Tajvano, dum kelkaj jaroj mi havis nur biciklon.
Nun mi ankoraŭ biciklas al la laborejo pliparte de tagoj. Tajvano devus
malplimultigi aŭtojn kaj motorciklojn, kaj plialtigi sekvadon al leøoj. Nun ni
havas pli striktajn leĝojn. En Tajpeo la trafika ordo iom pliboniĝas, kaj
ekzistas pli multaj biciklovojoj (自行車道).
Antaŭan
jaron (2001), Tajpeo (Ĉine: Taibei) planis "senaŭtan tagon" (無車日) samtage kun la Eŭropa senaŭta
tago - sabate (2001-09-22) - ĉar estis pli facile fari tion je nelabora tago.
Sed tajfuno kaŭzis al Tajpeo grandan mokon. Tiu tago iĝis sen rapida fervojeto (捷運). Do oni nuligis la planon. Sed
tio ne estis tuta malsukceso, ĉar se ĉi-jare oni volos reorganizi tion, oni
povos bazi je la originala plano.
Saluta artikolo
Barata
Esperantisto en Tajvano

Je la sekvinta tago vespere, multaj Esperantistoj
bonvenigis min en alia restoracio kaj ni interparolis, interkoniĝis. Mi estis
superŝutita je la gastamo de lokaj Esperantistoj. Mi jam komencis labori en
Tajvano!
* Esperanto-agado
Mi
lernis Esperanton antaŭ dudek jaroj kiam mi estis studento en la
universitato en Barato kaj tuj poste iris al Nederlando por labori en la Centra
Oficejo de UEA kiel volontulo. Dum tiuj multaj jaroj mi vojaĝis multe, instruis
Esperanton al centoj da interesuloj per la angla, verkis lernolibrojn kaj
agadis en nia tutlanda movado. La libro, “Let us Learn Esperanto”, eldonita de
mi en 1993 en mil kopioj elĉerpiĝis antaŭ longe. Poste mi kompilis vortaron por
la lernantoj. Mi ankaŭ verkis diversajn eseojn en Esperanto. Mi volas kontribui al
Tajvana Esperanto-movado instruante lingvon internacian.
* Ajurvedo
Ajurvedo estas la tradicia medicino de Barato. Profesie, mi estas kuracisto kaj
instruas homan fiziologion en la medicina lernejo kiel asista
profesoro en Barato
Ajuveda medicino utiligas la herbojn kaj minerlaĵojn por
prepari medikamentojn. Ajurvedo estas la plej malnova medicina sistemo kun pli
ol 4000 jara historio. Ĝi analizas homan korpon surbaze de naturaj principoj
kaj elektas medicinon laŭeble el naturaĵoj. Ajurvedaj medikamentoj estis
konataj kiel medikamentoj kun bonaj flankefikoj, sed ne malbonaj flankefikoj!
Mi estas preta ankaŭ oferti mian scion kaj kapablon al tajvananoj pri Ajurvedo.
Estas ebleco prelegi, demonstri, kaj ekspliki pri Ajurvedo en la angla,
Esperanto kaj kun la traduko en la ĉina. Kontaktu min ĉe Reza en Ping Tung,
Tajvano au
rekte kun mi rete.
. D-ro
Ranga ( ranganayakulu@hotmail.com
)
DE
PENTRADO ĜIS ESPERANTO
Zhuang Bihui (Afabla)
Mia nomo estas Afabla. Mi
naskiĝis en suda Tajvano. Ekde infanaĝo mi ŝatas belajn aĵojn
ligitaj al la naturo. Kiam mi vidas belan aĵon aŭ scenon mi tuj rekreas ĝin per
la koloroj sur la papero. Kiam mi estis malgranda, mi ĉiam kunportis notlibron
kaj albumon en miaj manoj. Kiam mi ne povis havi paperon mi uzis arbobanĉon designi sur la grundo. Tiel mi praktikis. Mi estis ekscitita kiam mi
ricevis la paperon por la pentrado. Tuj mi eliris kaj desegnadis domojn,
kokonuksarbojn kaj eĉ serĉis sur la tomboj en la tombarejo por la stiloj! La
amikoj de mia patro vidis min pentrantan. Ili diris ke la ĉielo ne havas unu koloron. Mi komencis pentri la ĉielon diverskolere.
Dum mia mezlerneja tempo, mi devis vekiĝi frue
je la kvara matene por kuiri kaj fari aliajn laborojn ĉar la ekonomia sorto de
mia patro malboniĝis. Sed mi uzis la liberan tempon por desegnado. Mi uzis eĉ
poŝtranĉilon por skulptarto. Mi memoras unu okazon kiam mi montris miajn
desegnojn al mia instruisto kaj mia instruisto ne povis kredi mian kapablon.
Mia koro doloris. Tiam, mi pensis ke mi devus fari ion por ke li fidu min. Kaj
mi sukcesis. En la lernejo, mia instruisto donis hejmtaskon ke ni skribu
kaligrafion. Ĉiu semajne, li kontrolis mian kaligrafion kaj ordonis refari tion.
Tiutempe mi ne havis monon aĉeti kaligrafiaĵojn. Ĉe la fino de la
semestro, mi malsukcesis en tiu kurso.
Dum la somera ferio, mi petis mian patrinon aĉeti
skribkajeron por mi. Mi restis hejme por plupraktiki. Fine, mia poentaro, altiĝis. De tiam, mi neniam ĉesis praktikadi kaligrafion. Nun mi lernas
kaligrafiarton de Fu-Yin Ĉen, kiu estis la fama kaligrafisto. Mi estis studanta
desegnadon de kelkaj pentristoj, speciale, mi aprezis Feng –Zhong Lan multe,
kiu licenciĝis el Ping Dunga Instruista kolegio. Li instruis min kaj
klaskamaradon senpage pri plastramodelado. Poste mi studis de aliaj instrusitoj desegnadon,
akvo-kolora pentraĵon, pejzaĵa pentraĵon, olepentraĵon ktp. Mi
deziras ke mi povus uzi ĉiajn penkikojn aŭ manierojn esprimi diversajn belajn
aferojn.

Kiam mi estis en altlernejo, mi laboris en la tago
kaj studis vespere. Mi devis ĉiam prizorgi la hejm-taskojn
kaj desegnis en la libera tempo. Mi prunteprens albumon de bildoj de unu
kolego. Mi lernis pentradon diligente. Foje, mi havis ŝancon
eksporti miajn pentraĵojn eksterlanden faritaj sur lignaĵoj kaj porceleonaĵoj.
Sed finfine tio ne bone iris.
Mi volis altigi mian konon kaj eniris komercan
kolegion. La bulteno de tiu kolegio foje publikigis mian kaligrafion. Poste, mi
studis en malferma instituto. Okaze de datreveno de la universitato mia Ĉineska
pentraĵo gajnis aklamon. Do, mi estis tre feliĉa ĉar mia ŝato al pentrado
neniam malkreskis. En Ĉinaj konkursoj mi eĉ gajnis pokalon kaj premion. Mi
ankaŭ gajnis memfidon kaj altigis mian ŝaton en la arto. Mi multe uzas
forĵetitaĵojn recikli kaj krei artaĵojn el tia rubaĵo. Se mi iam prunteprenus
la albumon de iu mia amiko mi rapide kopius ĝin kaj redonos ĝin. Mi ne
maltrafas iun ajn ŝancon studi eterne. Mi lernas de aliaj popoloj bonajn
trajtojn kaj rekreas novan.
Ĉar mi ŝatas arton, mi sentas min parto de Naturo.
Mi kredas ke mi devus savi naturon por ke la tero ne lasu sian originalan
belecon. Mi ŝatas vojaĝi kaj kolekti la bildojn de diversaj partoj de la mondo
aprezi la diversajn kulturojn de la mondo. Mi volas lerni kaj pentri pli kaj
pli. Mi profunde deziras lerni eterne, studi, verki, ludi peanon, aŭskulti
muzikon, kanti,vojaĝi kaj ........
Nun mi lernas Esperanton de Reza. Mia Esperanto
nomo estas Afabla. Mi lernas Esperanto-lingvon malrapide sed Reza instruas min
kun pacienco. Ĉar mi ŝatas vojaĝi kaj amikiĝi al multaj mi esperas tre
bone lerni Esperanton. Tio vastigos mian konon kaj scion. Mi volas
protekti la belan teron kun miaj amikoj tra la mondo. Kaj tiel heredi
la belan kaj puran teron al venontaj generacioj.
從繪畫生活到世界語
莊碧惠
我的名字叫莊碧惠,出生在台灣南部。從小就喜歡美的事物,和接近大自然,只要有美的圖片,我會拿起筆和紙來畫。在小時候我常常拿起筆記本來當畫冊,當我身邊沒有紙時,會拾起地上的樹枝在地上練習畫畫,有圖畫紙時,我會很高興的拿到戶外去找尋畫畫的題材,例如坐在門口畫房子、椰子樹,或是到墓地找尋圖案。爸爸的朋友看到我那麼喜歡畫,有時候會指導我一些,而且也告訴我天空不是只畫一個顏色,那時我開始將天空畫成彩色的,或七彩的顏色,使我在天空的色彩更豐富。
在剛上國中時,由於爸爸的生意失敗,我清晨四點就要起床煮飯,放學後也要煮飯、洗衣,有空時一樣的會畫圖,還將牆壁當畫紙;若有木頭,我會拿鉛筆刀來雕刻。可是在學校第一次美術課時,老師叫我們畫圖畫,我畫得跟書本一模一樣,我們老師不相信是我畫的,要我回去重畫,使我內心受到傷害,我想我一定要讓老師知道我是可以畫得出一模一樣的圖畫。而學校規定每週要交出二張書法,老師都在我的書法評語要我臨摹字帖,而只給我六十分左右,當時我沒錢買字帖,我也一直想將書法寫好,也去問分數較高的同學,到了學期結束前,老師竟將我的書法改為不及格,心�塈颽O難過,要求媽媽拿錢讓我買一本字帖,我利用暑假一直在家練習書法,那裡也沒出去玩。暑假結束後,我的書法就變成最高分,從那時起我一直都在練習書法,不斷的寫。目前正和國寶級書法大師陳福蔭老師學習書法也和幾個畫家家學習。其中有一個老師是屏東師院的藍奉忠老師,當時他教我和我的同學畫石膏像,而且免費的教導我們,我很感謝他,後來我又和幾位老師學靜物、水彩、國畫、油畫,只要是美的事物,我都想用各種畫筆或方式表現出來。
在讀高中時,因為半工半讀,白天工作,晚上讀書,回到家也要幫忙做家事,有空也會拿起筆來作畫,同事看到就借我一本畫冊,,我也盡量的學習畫卌中的畫法。
在一次偶然的機會開始畫外銷藝術品,如木製品或陶瓷製品,使接觸的原料和材料更加廣泛。後來外銷愈來愈不好,我又想得到更多的知識,不斷求新求變,又去讀商專,學校的校刊也曾刊出我的書法。之後,又去讀空中大學,在一次校慶時,我的國畫得到了佳作,心裡很高興,因為我對畫畫的熱誠不曾減少;又曾寄國畫到中國大陸比賽,得到了優秀,金獎、金杯獎和世界優秀文藝家獎,如此的受到肯定,讓我更有信心,也更喜歡畫畫和設計一些東西,如廢物利用。若有朋友借我畫冊,我會不眠不休的在最短的時間畫完;抱著活到老學到老的心,吸收別人的優點,創造更美的事物。
由於對藝術的愛好,使得更喜愛大自然,更認為應該保護大自然,多做環保,讓大地保有原來的風貌。因為我喜歡到處旅遊,收集世界各地的名勝風光,去了解各地的風土民情,不斷的多看、多學、多畫,使自己更充實,所以不只畫畫、寫字、讀書、彈琴、聽音樂、唱歌、旅遊,都是我所喜歡的,也是終身學習的目標。
現在我正和Reza學習世界語,我世界語的名字叫Afabla,我是個初學者,學習語言也比較慢,但是Reza很有耐心的教導我。因為我很喜歡旅遊和交世界各地的朋友,我希望我能將世界語學好,和一些志同道合的朋友,共同討論、交換意見,也使自己更增廣見聞,得到自己所欠缺的知識,和世界上所有有愛心的朋友,共同來努力保護美麗的地球,還給大地一個自然的風貌,留給下一代更美好的明天。
Noveletoj
Bastardo
La doktoro diris: “ mi gratulas vin, sinjoro! Via filino estas graveda.”
La patrino batis al sia kapo: “ eksteredzeca infano! “
La patro frotadis siajn dentojn kaj portis sian filinon trenante kaj kolereme al la hejmo.
La fratoj demandis ŝin: “ Kiu estas ĝia patro? “
La knabino ne respondis. Do, ili forte ekbatis ŝin, kaj malliberigis ŝin en subteretaĝo de la domo. Poste ili iris trovi tiun knabon, kiu ili konjektis povas esti la patro de la infano.
La knabino en la mallumo, per mano tuŝis sian ventron kaj mallaŭte diris al si mem: “ oh, mi fariĝas patrino.”
Soleco
La virino ekkriis: “ Ĉu vi aŭdas min? Mi ne povas pli toleri solecon.”
La viro diris nenion.
La virino ĝemis: “Mi pensis ke havi edzon devus esti ĝoja afero.”
La viro ankoraŭ restis silenta.
La virino daŭrigis: “ Jam estas dekkvin jaroj, ĉu vi diras ke ankoraŭ ne estas sufiĉa?”
La viro, denove diris nenion.
La virino diris: “ Bone, ne bezonas diri ion. Mi scias kion vi deziras! “
La virino metis roz-floron, kiun alportis kun si mem, sur la bruston de la viro kaj diris: “Mi denove venos al vi, ĉar ne estas iu, kun kiu mi povas murmuri tiel libere? “
Kiam la virino ekestaris kaj malproksimiĝis
de la viro, tombeja silento akompanis ŝin en sia sendiro.
Golam-reza Azar-houshang ( rezayu@yahoo.com )
Spertoj
Iun tagon mi ricevis
faks-mesaĝon el Irano enhavantan tre malbonan novaĵon, kiu ŝokis min: mia
ĝemelino en Tehrano, havas mam-kanceron.!!
Timigite, ĉagreno-plene,
kaj plorante mi paroladis kun Dio petante helpon de li por mia ĝemelino
malsana, kiu havas 3 junajn infanojn.
Korŝire, ĝemante,
kaj plorante pasigis nokton, kiu kvazaŭ daŭris jarcenton al mi. Fru-matene mi kunmetis mian tutan kuraĝon, kaj la reston de mia tuta energio, kaj telefonis al ŝi.
Pretendante ke la tuta afero ne
estas tiom danĝera kiel ŝi pensis
, kaj klopodis mian plejon trankviligi
ŝin ( Dum mi mem tremadis). Evidente mi demandis ŝin "Kion mi devas fari nun? " ,kaj ŝi diris al mi "Nur preĝu por mi!"
Post kelkaj tagoj
denove mi telefonis kaj petegis ŝin diri al mi kiajn medikamentojn ŝi bezonas. (En la nuna situacio en
Irano, oni ne tiom facile trovas
bezonatajn medikamentojn). Mia amikino neis pri io ajn krom se mi povos pere de E-to trovi fakulon pri iu
kurac-rimedo Hindo-devena nomita
'Ajurvedo' .....
Promesante al ŝi klopodi mian plejon, mi tuj ret-mesaĝis al
iu fama esperantisto en Hindio, sed estis nenia vivo-signo de li (probable li estis eksterlande). Do mi
komencis partopreni babil-ĉambron de esperantistoj kun espero
trovi iun samideanon Hindan en tiu babilejo. Dum horoj mi sidadis ĉe komputilo, kaj demandis de ĉiuj "Kiu el vi
estas el Hidujo"?
Vane mi pasigadis
la tutan tempon kun nenia rezulto. Nur Dio scias kiom ĉagrenoplena, kaj malgaja mi estis tiam.
Pensante pri mia karega ĝemelino, kaj ŝiaj infanoj, kaj la masano, kiu manĝadis
ŝin.
Tiam tuthazarde
mia E-tista amiko, kiu loĝas en Tajvano, rete sendis li eldonitan novaĵ-bultenon al mi. Leginte tion mi eklegis, ke iu fakulo MD pri Ajurvedo intencas viziti lin en Tajvano. Mi ne povis kredi
miajn okulojn. Ĉu mi revas? Ĉu vere mi vidas propra okule,
ke la nomo kaj adreso de iu
kiun mi serĉadis kvazaŭ dum jarcentoj ektroviĝis en tiu malgranda novaĵbulteno en Tajvano?
Do mi tuj ret-mesaĝis
al tiu MD en Hindujo petante lian helpon. La morgaŭan
tagon mi ricevis
afablan respondon al mia peto, kaj tiu Md Samideano deklaris sian pretecon helpi elkore, kaj petis min
la adreson de mia ĝemelino en
Tehrano!!
Nia estimata
samideano MD. mem enpoŝtigis la bezonatajn medikamentojn al Irano, Kune kun la bezonatajn klarigojn al
mia ĝemelino. Ŝi jam uzadas la
medikamentojn, kaj fartas pli bone, kaj mi tre ege kontentas . Mi nomas la de mi verkitan veran rakonton , LA MIRAKLO, dankante al
s-ro Reza Kheirkhah, D-ro Ranga MD, Esperanton, kaj plej grave Dion.!!
D-rino
Angelina Taremi (Usono/Irano)

Temo: Kompreniĝado
inter kulturoj
Dato: 23-26 aŭgusto,
2002
Loko: Sejong Hall,
Seulo
Jen konciza raporto de la 3a Azia Kongreso, de la 23a ĝis la 26a de aŭgusto, en Seulo, Koreio, organizita de la Komisiono pri Azia
Esperanto-Movado (KAEM) de UEA,
kaj efektivigita de la Loka Kongresa Komitato, el la membroj de Korea Esperanto-Asocio
(KEA). Ĝin aliĝis 552,
dume efektive venis al la kongresejo 409, laŭ la fina raporto. Unu el la kaŭzoj estas la
vizo-problemo; neniu el la 20 aliĝintoj el Mongolio povis veni.
Laŭ la kongreslibro estas 16 landoj, inkl. ne-aziajn. Tio estas la triono de UK, mi resumas...
Fine de la Kongreso oni
aplaŭde aprobis la Kongresan Rezolucion, laŭ la kongresa temo
'Interkompreniĝado inter kulturoj',
kaj KAEM anoncis ke la 4a Azia Kongreso okazos en 2005 en Nepalo, dume ankaŭ Irano kaj
Mongolio oficiale invitis
la kongreson.
ncc01734@nifty.ne.jp SIBAYAMA Zyun'iti
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Pro
redakta eraro, parto de frazo malaperis en artikolo “Sugestoj al la asocio” sur paĝo 2 en
numero 14 (junio, 2002). La frazo komencis per: ”Sed por havi monon, kaj por instigi agadon, …” Jen la tuta frazo: “Sed por havi monon, kaj por instigi agadon,
mi sugestas, ke ni petu membrokotizon, sed escepte de ĉi tiuj kondiĉoj ĉe la
membro: partopreni en kunveno; instrui Esperanton; helpi nian asocion; helpi
nian bultenon; gastigi eksterlandan Esperantiston; veturi eksterlanden kaj uzi
Esperanton.”