Tajvana Esperantisto
trimonata bulteno de
Tajvana Esperantista Asocio
Numero 15 Septembro, 2002
|
Esperanto-Angla Vortaro por komencantoj
|
|
D-ro Ranga en
Pingdong
Fine de aŭgusto D-ro Ranga Nayakulu atingis al Tajvano por
kelk-monata restado. Ekde Septembro li komencis lernadon de Ĉina
lingvo en TLI Instituto en Kaohsiung. Li ĉiutage dum du horoj lernadas ĉinan.
Krome li preskaŭ ĉiutage instruas Esperanton al dek-kelkaj lernantoj en
diversaj niveloj en Ping Tung. La plej nova kurso temas pri kurso por infanoj,
al kiu aliĝis 5 elementaj lernejanoj.
Li estas asista profesoro pri Ajurvedo, Barata (Hinda) tradicia medicino en
propra lando kaj ankaŭ dum multaj jaroj aktivis por Esperanto movado ĉu per
instruoj ĉu per verkado de libroj rilate al Esperanto.
Li deziras se estus okazoj ankaŭ viziti aliajn urbojn
en Tajvano kaj renkonti lokajn E-istojn. Tial se vi interesiĝas bv kontakti kun
li per reto (ranganayakulu@hotmail.com) aŭ kun Reza kaj Hui-Ying por aranĝo de la afero.
|
üEldonejo: Tajvana Esperantista Asocio ›Adreso: p.a. LIN Wenrong, Jingping Lu 989-4-18-2, TW-235-49
Zhonghe, Taipei, Tajvano œRedaktejo: Chung Ching Lu
105, TW-900 Ping Tung, Tajvano 'Tel: +886-8-7326334, ÉFakso: 7320579, (Portebla: +886-912-799196 Í Rezamenhof@yahoo.com http://kheirkhah.tripod.com/
€Asociestro: LIN Wenrong
(LIN Wen-Jung, Arbaro) ‚Ĉefredaktisto: Reza KHEIR-KHAH * Reta adreso de Tajvana Esperantisto: http://www.oocities.org/tajvano/
*Abon-tarifo por eksterlando: 1 eŭro por unu
numero, 3 eŭroj por unu jaro (4), inkluzive
sendkoston |
(Zhong Qiyao)
Efikoj de "Ĉina Infana Enciklopedio"
Antaŭ nelonge Librovendejo
Mingshan en Tajvano eldonis serion "Ĉina Infana Enciklopedio". Ĝi
havas artikolon pri Zamenhof kaj kroman artikoleton pri Esperanto.
Per ĝi, niaj infanoj
ekkonas Zamenhof kaj lian spiriton. Ili ekkonas lian volon, ke diversaj homoj
povu kumunan lingvon kaj kunvivu pace. Ili ekkonas, ke Esperanto ekzistas. Do
kiam ili elkreskos, eble iuj lernos Esperanton kaj tiel helpos la mondon.
Sendube ankaŭ gepatroj
legas la libron. Se la gepatroj ekinteresiĝas pri Esperanto kaj lernas ĝin,
post nelonge ni facile havos pli multajn Esperantistojn. Ni uzos Esperanton pli
vaste kaj tiel helpos la mondon.
Tio, ke Esperanto
ekzistas, ne garantias, ke homoj de diversaj nacioj kaj lingvoj povas
kunekzisti sen konfliktoj. Lingvo estas nur ilo por komuniki. Diversaj homoj
ankoraŭ havas diversajn kulturojn, vivmanierojn kaj pensmanierojn. Sed komuna
lingvo - Esperanto - lasas al ili, povi facile komuniki, antaŭ kiam konfliktoj
pligrandiĝus.
(La eco "Bela Insulo"
de Tajvano)
Je ĉi tiu sudekvinoksa numero (septembra), mi verku "Median
temon" kaj respondu al s-ro Grego Kay pri la eco "Bela
Insulo" (Formosa) de Tajvano.
Jaro
1999 estis "Jaro de arbara kulturo" en Tajvano. Tajvana Studocentro
pri Ekologio kaj la Sekcio pri Socia Evoluo de Demokrata Progresema Partio organizis
senpagan kurson - "Verda semokampado". Prof-ro s-ro Chen
Yufeng instruis.
Tiu
estis dutagan kurson je 1999-05-22 ĝis 23 (sabate kaj dimanĉe). Oni aŭdis
prelegojn, vidis multajn (tri mil) lumbildojn, kaj diskutis. Ne ekzistis
eksterĉambra vidado al la naturo. Estis malfacile imagi, ke la organizantoj
povas organizi senpagan kurson por cent homoj. Prof-ro Chen dum longe studas la
arbaron. Li profunde zorgas pri la naturo kaj la socio de Tajvano. Li eldonis
kelkdek librojn. Lerninte lian kurson, ni scias, ke antaŭ kelkcent jaroj Tajvano
havis multan arbaron (pliparte de la areo), kaj per granda kaj longa klopodo,
ekzistas espero, ke post kelkcent jaroj Tajvano rehavos multan arbaron. Sed ni
devus vivi saĝe, kaj instrui aliulojn pri la samon. Ekzemple, uzi
recirkuligitan paperon, ne manĝi altmontan legomon kaj frukton, ne konstrui
altmontajn aŭtovojojn, kaj eĉ kontraŭi iujn decidojn.
Pri
bicikloj, estas alia afero. Laŭ mi, krom pluvaj tagoj, oni preskaŭ ĉiam povas
bicikli. Post kiam mi venis al Tajvano, dum kelkaj jaroj mi havis nur biciklon.
Nun mi ankoraŭ biciklas al la laborejo pliparte de tagoj. Tajvano devus
malplimultigi aŭtojn kaj motorciklojn, kaj plialtigi sekvadon al leøoj. Nun ni
havas pli striktajn leĝojn. En Tajpeo la trafika ordo iom pliboniĝas, kaj
ekzistas pli multaj biciklovojoj.
Antaŭan
jaron (2001), Tajpeo (Ĉine: Taibei) planis "senaŭtan tagon" samtage
kun la Eŭropa senaŭta tago - sabate (2001-09-22) - ĉar estis pli facile fari
tion je nelabora tago. Sed tajfuno kaŭzis al Tajpeo grandan mokon. Tiu tago
iĝis sen rapida fervojeto. Do oni nuligis la planon. Sed tio ne estis tuta
malsukceso, ĉar se ĉi-jare oni volos reorganizi tion, oni povos bazi je la
originala plano.
Saluta
artikolo
Barata Esperantisto en Tajvano

Je la sekvinta tago vespere, multaj Esperantistoj bonvenigis
min en alia restoracio kaj ni interparolis, interkoniĝis. Mi estis
superŝutita je la gastamo de lokaj Esperantistoj. Mi jam komencis labori en
Tajvano!
* Esperanto-agado
Mi
lernis Esperanton antaŭ dudek jaroj kiam mi estis studento en la
universitato en Barato kaj tuj poste iris al Nederlando por labori en la Centra
Oficejo de UEA kiel volontulo. Dum tiuj multaj jaroj mi vojaĝis multe, instruis
Esperanton al centoj da interesuloj per la angla, verkis lernolibrojn kaj
agadis en nia tutlanda movado. La libro, ¡§Let us Learn Esperanto¡¨, eldonita de
mi en 1993 en mil kopioj elĉerpiĝis antaŭ longe. Poste mi kompilis vortaron por
la lernantoj. Mi ankaŭ verkis diversajn eseojn en Esperanto. Mi volas kontribui al
Tajvana Esperanto-movado instruante lingvon internacian.
* Ajurvedo
Ajurvedo estas la tradicia medicino de Barato. Profesie, mi estas kuracisto kaj
instruas homan fiziologion en la medicina lernejo kiel asista
profesoro en Barato
Ajuveda medicino utiligas la herbojn kaj minerlaĵojn por
prepari medikamentojn. Ajurvedo estas la plej malnova medicina sistemo kun pli
ol 4000 jara historio. Ĝi analizas homan korpon surbaze de naturaj principoj
kaj elektas medicinon laŭeble el naturaĵoj. Ajurvedaj medikamentoj estis
konataj kiel medikamentoj kun bonaj flankefikoj, sed ne malbonaj flankefikoj!
Mi estas preta ankaŭ oferti mian scion kaj kapablon al tajvananoj pri Ajurvedo.
Estas ebleco prelegi, demonstri, kaj ekspliki pri Ajurvedo en la angla,
Esperanto kaj kun la traduko en la ĉina. Kontaktu min ĉe Reza en Ping Tung,
Tajvano au
rekte kun mi rete.
. D-ro
Ranga ( ranganayakulu@hotmail.com
)
DE PENTRADO ĜIS ESPERANTO
Zhuang Bihui (Afabla)
Mia nomo estas
Afabla. Mi naskiĝis en suda Tajvano. Ekde infanaĝo mi ŝatas belajn
aĵojn ligitaj al la naturo. Kiam mi vidas belan aĵon aŭ scenon mi tuj rekreas
ĝin per la koloroj sur la papero. Kiam mi estis malgranda, mi ĉiam kunportis
notlibron kaj albumon en miaj manoj. Kiam mi ne povis havi paperon mi uzis
arbobanĉon designi sur la grundo. Tiel mi praktikis. Mi estis
ekscitita kiam mi ricevis la paperon por la pentrado. Tuj mi eliris kaj
desegnadis domojn, kokonuksarbojn kaj eĉ serĉis sur la tomboj en la tombarejo
por la stiloj! La amikoj de mia patro vidis min pentrantan. Ili diris ke la
ĉielo ne havas unu koloron. Mi komencis pentri la ĉielon
diverskolere.
Dum mia mezlerneja tempo, mi devis vekiĝi frue je la kvara matene por kuiri kaj fari aliajn laborojn ĉar la
ekonomia sorto de mia patro malboniĝis. Sed mi uzis la liberan tempon por
desegnado. Mi uzis eĉ poŝtranĉilon por skulptarto. Mi memoras unu okazon kiam
mi montris miajn desegnojn al mia instruisto kaj mia instruisto ne povis kredi
mian kapablon. Mia koro doloris. Tiam, mi pensis ke mi devus fari ion por ke li
fidu min. Kaj mi sukcesis. En la lernejo, mia instruisto donis hejmtaskon ke ni
skribu kaligrafion. Ĉiu semajne, li kontrolis mian kaligrafion kaj ordonis
refari tion. Tiutempe mi ne havis monon aĉeti kaligrafiaĵojn. Ĉe la fino de la semestro, mi malsukcesis en tiu kurso.
Dum la somera ferio, mi petis mian patrinon aĉeti skribkajeron por mi. Mi restis hejme por plupraktiki. Fine,
mia poentaro, altiĝis. De tiam, mi neniam ĉesis praktikadi
kaligrafion. Nun mi lernas kaligrafiarton de Fu-Yin Ĉen, kiu estis la fama
kaligrafisto. Mi estis studanta desegnadon de kelkaj pentristoj, speciale, mi
aprezis Feng ¡VZhong Lan multe, kiu licenciĝis el Ping Dunga Instruista kolegio.
Li instruis min kaj klaskamaradon senpage pri plastramodelado. Poste mi studis
de aliaj instrusitoj desegnadon, akvo-kolora pentraĵon, pejzaĵa pentraĵon,
olepentraĵon ktp. Mi deziras ke mi povus uzi ĉiajn penkikojn aŭ manierojn
esprimi diversajn belajn aferojn.
Kiam mi estis en
altlernejo, mi laboris en la tago kaj studis vespere. Mi devis ĉiam prizorgi la
hejm-taskojn kaj desegnis en la libera tempo. Mi prunteprens
albumon de bildoj de unu kolego. Mi lernis pentradon diligente. Foje, mi havis ŝancon eksporti miajn pentraĵojn eksterlanden faritaj sur lignaĵoj kaj
porceleonaĵoj. Sed finfine tio ne bone iris.
Mi volis altigi mian
konon kaj eniris komercan kolegion. La bulteno de tiu kolegio foje publikigis
mian kaligrafion. Poste, mi studis en malferma instituto. Okaze de datreveno de
la universitato mia Ĉineska pentraĵo gajnis aklamon. Do, mi estis tre feliĉa
ĉar mia ŝato al pentrado neniam malkreskis. En Ĉinaj konkursoj mi eĉ gajnis
pokalon kaj premion. Mi ankaŭ gajnis memfidon kaj altigis mian ŝaton en la
arto. Mi multe uzas forĵetitaĵojn recikli kaj krei artaĵojn el tia rubaĵo. Se
mi iam prunteprenus la albumon de iu mia amiko mi rapide kopius ĝin kaj redonos
ĝin. Mi ne maltrafas iun ajn ŝancon studi eterne. Mi lernas de aliaj popoloj
bonajn trajtojn kaj rekreas novan.
Ĉar mi ŝatas arton, mi
sentas min parto de Naturo. Mi kredas ke mi devus savi naturon por ke la tero
ne lasu sian originalan belecon. Mi ŝatas vojaĝi kaj kolekti la bildojn de
diversaj partoj de la mondo aprezi la diversajn kulturojn de la mondo. Mi volas
lerni kaj pentri pli kaj pli. Mi profunde deziras lerni eterne, studi, verki,
ludi peanon, aŭskulti muzikon, kanti,vojaĝi kaj ........
Nun mi lernas Esperanton
de Reza. Mia Esperanto nomo estas Afabla. Mi lernas Esperanto-lingvon malrapide
sed Reza instruas min kun pacienco. Ĉar mi ŝatas
vojaĝi kaj amikiĝi al multaj mi esperas tre bone lerni Esperanton. Tio vastigos
mian konon kaj scion. Mi volas protekti la belan teron kun miaj amikoj tra la
mondo. Kaj tiel heredi la belan kaj puran teron al venontaj
generacioj.
Noveletoj
Bastardo
La doktoro diris: ¡§ mi gratulas vin, sinjoro! Via filino estas graveda.¡¨
La patrino batis al sia kapo: ¡§ eksteredzeca infano! ¡§
La patro frotadis siajn dentojn kaj portis sian filinon trenante kaj kolereme al la hejmo.
La fratoj demandis ŝin: ¡§ Kiu estas ĝia patro? ¡§
La knabino ne respondis. Do, ili forte ekbatis ŝin, kaj malliberigis ŝin en subteretaĝo de la domo. Poste ili iris trovi tiun knabon, kiu ili konjektis povas esti la patro de la infano.
La knabino en la mallumo, per mano tuŝis sian ventron kaj mallaŭte diris al si mem: ¡§ oh, mi fariĝas patrino.¡¨
Soleco
La virino ekkriis: ¡§ Ĉu vi aŭdas min? Mi ne povas pli toleri solecon.¡¨
La viro diris nenion.
La virino ĝemis: ¡§Mi pensis ke havi edzon devus esti ĝoja afero.¡¨
La viro ankoraŭ restis silenta.
La virino daŭrigis: ¡§ Jam estas dekkvin jaroj, ĉu vi diras ke ankoraŭ ne estas sufiĉa?¡¨
La viro, denove diris nenion.
La virino diris: ¡§ Bone, ne bezonas diri ion. Mi scias kion vi deziras! ¡§
La virino metis roz-floron, kiun alportis kun si mem, sur la bruston de la viro kaj diris: ¡§Mi denove venos al vi, ĉar ne estas iu, kun kiu mi povas murmuri tiel libere? ¡§
Kiam la virino ekestaris kaj
malproksimiĝis de la viro, tombeja silento akompanis ŝin en sia sendiro.
Golam-reza Azar-houshang ( rezayu@yahoo.com )
Spertoj
Iun tagon mi
ricevis faks-mesaĝon el Irano enhavantan tre malbonan novaĵon, kiu ŝokis min:
mia ĝemelino en Tehrano, havas mam-kanceron.!!
Timigite,
ĉagreno-plene, kaj plorante mi paroladis kun Dio petante helpon de li por mia
ĝemelino malsana, kiu havas 3 junajn infanojn.
Korŝire,
ĝemante, kaj plorante pasigis nokton, kiu kvazaŭ daŭris jarcenton al mi. Fru-matene mi kunmetis mian tutan kuraĝon, kaj la reston de mia tuta energio, kaj telefonis al ŝi.
Pretendante ke la tuta afero ne
estas tiom danĝera kiel ŝi pensis
, kaj klopodis mian plejon trankviligi
ŝin ( Dum mi mem tremadis). Evidente mi demandis ŝin "Kion mi devas fari nun? " ,kaj ŝi diris al mi "Nur preĝu por mi!"
Post
kelkaj tagoj denove mi telefonis kaj petegis ŝin diri al mi kiajn medikamentojn ŝi bezonas. (En la nuna
situacio en Irano, oni ne tiom facile
trovas bezonatajn medikamentojn). Mia amikino neis pri io ajn krom se mi povos pere de E-to trovi fakulon
pri iu kurac-rimedo Hindo-devena nomita
'Ajurvedo' .....
Promesante
al ŝi klopodi mian
plejon, mi tuj ret-mesaĝis al iu fama esperantisto en Hindio, sed estis nenia vivo-signo de li (probable li estis eksterlande). Do mi
komencis partopreni babil-ĉambron de esperantistoj kun espero
trovi iun samideanon Hindan en tiu babilejo. Dum horoj mi sidadis ĉe komputilo, kaj demandis de ĉiuj "Kiu el vi
estas el Hidujo"?
Vane
mi pasigadis la tutan tempon kun nenia rezulto. Nur Dio scias kiom ĉagrenoplena, kaj malgaja mi estis tiam.
Pensante pri mia karega ĝemelino, kaj ŝiaj infanoj, kaj la masano, kiu manĝadis
ŝin.
Tiam
tuthazarde mia E-tista amiko, kiu loĝas en Tajvano, rete sendis li eldonitan novaĵ-bultenon al mi. Leginte tion mi eklegis, ke iu fakulo MD pri Ajurvedo intencas viziti lin en Tajvano. Mi ne povis kredi
miajn okulojn. Ĉu mi revas? Ĉu vere mi vidas propra okule,
ke la nomo kaj adreso de iu
kiun mi serĉadis kvazaŭ dum jarcentoj ektroviĝis en tiu malgranda novaĵbulteno en Tajvano?
Do
mi tuj ret-mesaĝis al tiu MD en Hindujo petante lian helpon. La morgaŭan tagon mi ricevis afablan respondon al mia peto, kaj tiu
Md Samideano deklaris sian
pretecon helpi elkore, kaj petis min la adreson de mia ĝemelino en Tehrano!!
Nia
estimata samideano MD. mem enpoŝtigis la bezonatajn medikamentojn al Irano, Kune kun la bezonatajn klarigojn al
mia ĝemelino. Ŝi jam uzadas la
medikamentojn, kaj fartas pli bone, kaj mi tre ege kontentas . Mi nomas la de mi verkitan veran rakonton , LA MIRAKLO, dankante al
s-ro Reza Kheirkhah, D-ro Ranga MD, Esperanton, kaj plej grave Dion.!!
D-rino
Angelina Taremi (Usono/Irano)

Temo: Kompreniĝado
inter kulturoj
Dato: 23-26 aŭgusto,
2002
Loko: Sejong Hall,
Seulo
Jen konciza raporto de la 3a Azia Kongreso,
de la 23a ĝis la 26a de
aŭgusto, en Seulo, Koreio, organizita
de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, kaj efektivigita de la Loka Kongresa Komitato, el la membroj de Korea
Esperanto-Asocio (KEA). Ĝin
aliĝis 552, dume efektive venis al la kongresejo 409, laŭ la fina raporto. Unu el la kaŭzoj estas la
vizo-problemo; neniu el la 20 aliĝintoj el Mongolio povis veni.
Laŭ la kongreslibro estas 16 landoj, inkl.
ne-aziajn. Tio estas la
triono de UK, mi resumas...
Fine de la
Kongreso oni aplaŭde aprobis la Kongresan Rezolucion, laŭ la kongresa temo
'Interkompreniĝado inter kulturoj',
kaj KAEM anoncis ke la 4a Azia Kongreso okazos en 2005 en Nepalo, dume ankaŭ Irano kaj
Mongolio oficiale invitis la
kongreson.
ncc01734@nifty.ne.jp SIBAYAMA Zyun'iti
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Pro
redakta eraro, parto de frazo malaperis en artikolo ¡§Sugestoj al la asocio¡¨ sur paĝo 2 en
numero 14 (junio, 2002). La frazo komencis per: ¡¨Sed por havi monon, kaj por instigi agadon, ¡K¡¨ Jen la tuta frazo: ¡§Sed por havi monon, kaj por instigi agadon,
mi sugestas, ke ni petu membrokotizon, sed escepte de ĉi tiuj kondiĉoj ĉe la
membro: partopreni en kunveno; instrui Esperanton; helpi nian asocion; helpi
nian bultenon; gastigi eksterlandan Esperantiston; veturi eksterlanden kaj uzi
Esperanton.¡¨