erikio://esperantigado

Esperantigado

Enhavo

Fortune

fortune-proverbaro.tar.gz
La arĥivo kun la mesaĝoj kaj la bezonata .dat dosiero.
fancigu.tar.gz
La baŝ-programeto kaj sed-programeto por krei Fortune-eblajn dosierojn.
pro.old
La dosiero kun mesaĝoj nur (por fancigu).

La programo «Fortune» estas bona programo. Ĝi montras citojn kaj aliajn mesaĝojn, kiuj kutime estas strangaj aŭ amuzaj. Nun, ili povas esti esperantaj.

La jene mesaĝoj estas de la elektronika versio (tie ĉi) de La Zamenhofa Proverbaro. Per baŝ-programeto (fancigu) la ĝustan «Fortune»an dosieron estis kreita el pro.old, kiu havis la mesaĝoj cirkumfleks-metode, kun malbelaj citiloj, kaj kun "-" anstataŭ "--". Ne vere gravas, sed estas pli bela. Ankaŭ, poste ĉiu linio devas esti "%".

Malarĥivigu fortune-proverbaro.tar.gz en iu ajn dosierujo (notu: se vi volas ĝi esti uzebla por ĉiu, uzu dosierujon ke ĉiu povas rigardi, kiel /usr/share/games/fortune). Por rigardi proverbo de la dosiero, lanĉu fortune /dujo/kun/proverbaro. Laŭ mia komputilo, la komando estas:

/usr/games/fortune /home/eric/info/eo/proverbaro

Tio ĵus diris: De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. Kia saĝa frazo!

Lokaĵaro

eo_XX.txt
Esperanta lokaĵaro

Dum la verkado de tiu ĉi lokaĵaro (angle: locale) mi trovis la lokaĵaron de la Debiana projekto, jene, kaj uzis ĝin helpi.

La lokaĵaro pli esperantigas vian komutilon. La tagnomoj estas esperante, monatnomoj, la alfabeto estas la esperanta (c,ĉ,d,...,g,ĝ,ktp), numeroj estas laŭ la internacia sistemo (1 000 000,00 kaj 3,14 (π)), nomoj estas esperantaj, kaj pluraj aliaj. La tuta listo vi povas trovi en la dosiero. Por uzi ĝin, kopiu ĝin de tie ĉi, eniru kiel radiko, kaj lanĉu:

localedef -f ISO-8859-3 -i eo_XX.txt eo_XX.ISO8859-3

kaj por fari Unikodan lokaĵaron, lanĉu:

localedef -f UTF-8 -i eo_XX.txt eo_XX.UTF-8

nun, aldonu la sube liniojn al via .profile (.bash_profile kun la baŝa ŝelo):

LANG=eo_XX.ISO8859-3 # por Latin-3a lokaĵaro (mi uzas tiun ĉi)
LANG=eo_XX.UTF-8     # por Unikoda lokaĵaro
export LANG

Nur foriru, reeniru, kaj lanĉu date-n aŭ iun alian. date raportus:

sab jan 12 00:42:40 PST 2002

Tradukado

Traduki komputilajn programojn ne estas ege facila. Nu, estas facila por «GNU»aj (specife «gettext»aj) programoj. Jen kiel traduki «gettext»ajn programojn esperanten.

Unue, vi devas elŝuti la programon vi volas traduki. Malarĥivigu ĝin kaj iru al la po-a dosierujo. Trovu la programnomo.pot-an dosieron. Kopiu ĝin al eo.po. Traduku la «msgid»an linion kaj tajpu ĝin sur la «msgstr»a linio, do:

#: gnome-desktop/gnome-desktop-item.c:3022
#, c-format
msgid "Unknown encoding of: %s"
msgstr ""

estus

#: gnome-desktop/gnome-desktop-item.c:3022
#, c-format
msgid "Unknown encoding of: %s"
msgstr "Nekonata enkodigo de: %s"

Kiam vi finiĝas, lanĉu msgfmt eo.po -o programnomo.mo, kaj kopiu la novan dosieron al la ĝusta LC_MESSAGES dosierujo (/usr/share/locale/eo/LC_MESSAGES/ aŭ alia).

Tradukoj kiuj mi faris estas haveblaj tie ĉi.

Evolution

Evolution, laŭ mia uzado, estas retpoŝtilo. Sed, fakte, ĝi ne estas tiel simpla! Ĝi plej similas «Microsoft Outlook», kiu mem estas granda kaj malsimplega programo. La traduko de la Tradukada Paĝo estas bona kaj granda, sed se vi ne uzis ĝin dekomence, ne ĉiu linio estos tradukita.

Mi uzis la angla kiam mi instalis «Evolution», do la preterpasoj (angle: Shortcuts) estis anglaj. Traduki ilin esperantaj poste la instalo, agu tiel ĉi.

Klaku per la desktra musklavo la preterpason vi volas ŝanĝi. Klaku Renomigu kaj enigu la deziratan nomon en la tekst-skatolo. Esperantaj literoj eblas. Kaj, por la nomo de la tuta pretrepasa grupo, klaku sur la skatolo kun la nuna nomo dekstr-musklave. Elektu Renomigu tiun ĉi grupon... kaj enigu la deziratan nomon. Refoje, esperantaj literoj eblas.

GNOMO

«GNOME» estas labora kaj fenestra medio. Por pli da informo, vidu tiun ĉi.

La .pot-aj dosieroj de kelkaj «GNOME»aj programoj estas havebla je

La mesaĝoj en .po-aj dosieroj ne estas la nuraj tradukeblaj mesaĝoj. La .desktop-aj kaj .directory-aj (dosierujaj) dosieroj estas tradukeblaj ankaŭ.

La .desktop-aj dosieroj aperas tiel ĉi:

[Desktop Entry]
Name=Another Clock
Name[ca]=Altre rellotge
Name[da]=Et andet ur
Name[de]=Andere Uhr

Aldonu Name[eo]=tradukita programnomo poste la ĝusta linio. Fakte, ne gravas kie, sed estas plej bona se ĝi estas en alfabeta ordo. Ofte eo, kiu estas la «ISO»a (Internaciaj Normoj Organizo) mallongigo de Esperanto, estas poste Name[de]-a aŭ Name[el]-a linio.

Ankaŭ en la .desktop-aj dosieroj estas komenta linio:

Comment=An analog clock similar to that in CDE panel
Comment[da]=Et analogt ur i stil med det i CDE-panelet
Comment[de]=Eine analoge Uhr, ähnlich der im CDE-Panel

Aldonu la linion Comment[eo]=tradukita priskribo kie ĝi devus aperi.

Nomoj de dosierujoj en la panelo povas aperi esperante ankaŭ. Trovu .directory-ajn dosierojn, kiuj similas la .desktop-aj dosieroj, sed je la malsupro la linio Type=Directory (Tipo=Dosierujo) aperas anstataŭ Type=Application (Tipo=Programo). Traduku la nomon kaj priskribon aŭ komenton, kaj la panelo aperos pli esperante!

Nautilus

«Nautilus» estas dosier-administrilo, kaj mi opinias ke ĝi estas bonegega. Ankaŭ kun «Evolution», iu dosieroj ne tradukiĝas kun la po-aj tradukoj. Vi devas ŝanĝi ilin vi mem.

Iru al $HEJMO/.gnome-desktop. Tajpu ls rigardi la dosieroj. Por mi, la «Trash» ero ĝuste tradukis al «Rubaro», do mi ne devis ŝanĝi ĝin. La «eric's Home» dosiero ne ĝuste tradukis. Redaktu ĝin kaj ŝanĝu la linio

Name=uznomo's Home

al

Name=Hejmo de uznomo

sed ŝanĝu uznomo al via uznomo.

Ekranbildoj

Ekranbildoj de esperantigitaj komputiloj

GTK+-a kalendaro kun la esperanta lokaĵaro
Esperantigita menuo en GNOME
Evolution kun la esperanta traduko
Nautilus kaj GNOME estas belegaj (kaj faras grandajn ekranbildojn)

Lasta ŝanĝita : dim Maj 12 23:47:15 PST 2002
Eric LESH «eclesh@pacbell.net»