Spirita

B.E. = Jaro de la Taja Budaisma Erao = Okcidenta Jaro + 543 jaroj

Duo

La Spirita Urbo kaj la Spirita Kamparo

per Esperanto

de Viktor Medrano

Mi kreskas en Filipinoj ĝis mi aĝas 10 jarojn. Mi iras al privata lernejo, La Salle, kiu estas Romkatolika institucio. Mi lernas preĝi per rozario, diri "Saluton, Maria", kaj fari multajn supraĵajn aferojn pri la religio. Sed ĉar mi estas juna, tio ne pli profundiĝas.

Kiam mi estas 10-jaraĝa, mia familio kaj mi translokiĝas al Kanado. Baldaŭ, miaj gepatroj asociiĝas kun Filipinaj eksterpatrujuloj, kiuj konvertiĝis al Protestantaj religioj, tipe Baptista. Miaj gepatroj konvertiĝas al Baptistoj kiam mi estas en mezlernejo. Baldaŭ, ekzistas premo por konformiĝi. Kiel mi estas "bona knabo" ĉi-tiutempe, mi iru al Protestanta preĝejo kune kun ili. Sed neniom da la prelegoj inspiras min. La tuta Kristana doktrino pri antropomorfisma persona dio ŝajnas stranga al mi, aŭ ne alloga. Mi opinias, ke dio ne estus homeca aŭ personeca. Mi ankaŭ opinias, ke ĉiopova dio ne havus la egoisman bezonon esti adorata de ĝiaj kreitaĵoj, sed esti admirata estus pli bone. Ĉiuokaze, ĉi-tiutempe, mia mentoro estas sinjoro Spock, la logika scienca menso. Estas preskaŭ tute science tra mezlernejaj kaj universitataj jaroj. Mi ne konvertiĝas al Protestantismo.

Revolucio okazas en mia menso post universitato kiam mi postenas en Tokio pro labori kiel programara inĝeniero. Subtilaj Orientaj aferoj afekcias min. Mi havas plene da ŝancoj viziti Ŝintoajn sanktejojn kaj Budaismajn templojn. Mi pli interesiĝas pri Orienta filozofio.

Mi komencas pli da studoj pri Budaismo post kiam mi revenas al Kanado. La filozofio pli taŭgas mian vivmanieron. Mi lernas pri la tiel nomataj Kvar Noblaj Veroj, kiuj centriĝas sur la ideo, ke, unue, ekzisto estas plene da suferado (dukkha); due, suferado venas el dezirado; trie, suferado povas finiĝi; kaj kvare, ekzistas metodologio por fini suferadon. Ĝi ŝajnas realeca religio. Mi malkovras, ke dum Kristanismo estas bazata sur savado pro pekoj, Budaismo estas bazata sur savado pro suferado. Ĝi intrigas min. Dukkha per la Palia aŭ duhka per la Sanskrita havas larĝan gamon da signifoj; krom suferado, ĝi povus signifi ankaŭ mildan agacadon, malkontenton, kaj tiel plu.

Budaismo havas ankaŭ la ideon pri malkonstanteco, aniccâ per la Palia aŭ anityâ per la Sanskrita; "ĉiuj formiĝoj estas malkonstantaj" ("sabbe sankhârâ aniccâ" per la Palia). Oni malfeliĉiĝas kiam onia favorita aparato detruiĝas, interrilatoj finiĝas, dorlotbesto mortas, dolĉa antikva domo malkonstruiĝas, kaj tiel plu. Tiel estas la malkonstanteco de vivo. Kiam mi akceptas ĉi tiun doktrinon, mi pli saniĝas apartiĝi de aĵoj kaj aferoj.

Alia ĝenerala Budaisma koncepto estas sûnyatâ per la Sanskrita aŭ suññatâ per la Palia; ĝi estas la nuleco de ĉiuj aferoj. Nenio ekzistas esence. La Kora Sutro diras, ke "formo estas nuleco, nuleco estas formo". Dume, samsâra estas la malo de nirvâna. Samsâra, senĉesa vagado, estas la mondo en kiu oni nun vivas, la mondo de iluzio, aŭ eble la spiraloj da renaskiĝoj. Per Budaismo, oni provas eskapi samsâra-n por atingi la lastan celon, la malekziston de avareco, malamo, kaj iluzio; ĉi tiu celo nomiĝas nirvâna per la Sanskrita aŭ nibbâna per la Palia. Ĉi tiu atingo estas unu formo de iluminiĝo. En la Zen-sekto de Budaismo, oni aŭdas pri alia, kiu nomiĝas satori per la Japana. Ĝi estas subita abrupta evento atingebla en onia vivo; estas io kiel la plej brila ideo, kiun oni povas havi, sed sen la ideo; oni ne povas esprimi ĝin per vortoj. Zeno estas vere malsama kompare al aliaj Budaismaj sektoj ĉar gi evitas vortcentran pensadon.

Scivoleme, mi legas pri Hinduismo pro kompari kun Budaismo. En politeisma Hinduismo, ekzistas ĉioampleksa dio, kiu nomiĝas Brahma, kiu estas la Kreanto, parto de la Triopo, kiu inkluzivas de Viŝnu, la Konservanto; kaj de Ŝiva, la Detruanto. Rigortraktite Budaismo kontraŭe agnoskas nenian Mastran Dion, personigitan kun homecaj atributoj: ĵaluzeco, pardonemeco, afableco, kolereco, kaj tiel plu. Budaismo konsentas, ke ĝi mem ne povas plene ekspliki tiun, kiu la dio estas, aŭ tiujn, kiuj la dioj estas, kaj ĝi ne penas fari tiel. Budaismo estas ne diocentra.

En Hinduismo, ekzistas kredo pri Âtman, la Eterna Animo aŭ Memo, kiu estas esence la sama kiel la ĉiea Fundamenta Realo, Brahman, kiun oni ne devas konfuzi kun Brahma. Budaismo kontraŭe havas kredon pri Anâtman, la Ne-memo, la Senmemeco, aŭ la Memo kiel Iluzio. Ĉi tiu centra Budaisma doktrino, Anâtman per la Sanskrita aŭ Anattâ per la Palia, instruas, ke "nek en korpaj kaj mensaj fenomenoj, nek ekster ili, povas troviĝi iu ajn afero, kiu en la fundamenta senco povus esti rigardata kiel mem-ekzistanta reala ego-ento, animo, aŭ ajna alia restanta substanco" (per Budaisma Vortaro de Nyanatiloka). Budaismo instruas, ke ĉiu havas senĉesan "fluon de konscio", ne vere animon.

Ĵainismo, alia Orienta religio, havas tion, kio estas la bonega koncepto pri Anekântavâda, malabsolutismo aŭ multpunkteco; ĝi signifas, ke oni povas fari nenian pretendon pri absoluta vero; ĉiuj veroj dependas sur variaj perspektivoj kaj, do, ĉiu scio estas parta. Ekzistas klasika tradicia rakonto pri blindaj homoj tuŝantaj elefanton kaj provantaj priskribi tion, kio ĝi estas. Ĉiu homo donas malsaman priskribon depende sur tio, kion li tuŝis: la rostro, la flanko, la dentego, kaj tiel plu. Ĉiuj estas validaj, sed neniu povas difini la tutan elefanton. Ĉi tiu paradigmo rememorigas pri la Hinduisma Âtman, la Eterna Memo, kaj pri la Budaisma Anâtman, la Ne-memo. La Ĵainoj kredas, ke la perspektivo pri la konstanta memo kaj la perspektivo pri la malkonstanta memo estas malsamaj, sed egale validaj; ambaŭ povas esti veraj simultane.

La Hinduoj disiĝas al du grupoj: la personistoj kaj la nepersonistoj. La nepersonistoj kredas, ke Dio estas nepersona ento kiel Brahman, kaj la personistoj kredas, ke Dio estas persona ento en la ĉefa formo de Kriŝna. Ĉinoj nomas la nepersonan enton Tiāndì aŭ Ĉielo-kaj-Tero, la Universo.

Nu, el Ĉinujo estas Taoismo, la Filozofio de la Kvin Elementoj: Akvo, Fajro, Ligno, Metalo, kaj Tero, kiuj simboliĝas orde per la koloroj Nigro-Bluo, Ruĝo, Verdo-Bluo, Blanko, kaj Flavo. Taoismo estas ĉarma filozofio. La Tao estas ia speco de trapenetranta forto en la universo, ekzistante en ĉiuj aferoj. Ĝi ekvilibrigas la mallumon Yin kaj la lumon Yang. La Tao ne estas Mastra Dio. Taoismo instruas la ideon de wúwéi aŭ "ne fari", de ne esti reagema, de esti pli pasiva al psikosociaj mediaj fortoj, de "fleksiĝi laŭ la vento", kaj de "ne lukti kontraŭ la fluo".

Revenado estas la natura movado de la Tao. Ĉiuj aferoj devenas de la Tao kaj devas reveni al ĝi. Taoisma meditado postulas revenadon al la origino aŭ la fonto por atingi trankvilan Iluminiĝon. Esence sensanĝiĝanta estas naturo. Koni konstantecon estas sagaco kaj ne koni ĝin estas katastrofo. Oni celas simplecon kiel nehakitan krudan lignon. Taoistoj ankaŭ celas senmortecon, inkluzive de la fizika speco. La nobla gruo simbolas ĝin.

Taoistoj kredas ankaŭ, ke ĉiu persono havas du specojn da animoj, la sep Yin-animojn, kiuj produktiĝas ĉe koncipo, kaj la tri Yang-animojn, kiuj kuniĝas kun la Yin-animoj ĉe naskiĝo. Kiam ili kuniĝas en harmonia unio, vivo floras; kiam ili apartiĝas, malsano aŭ morto okazas. Ekzistas kelkaj skoloj de Taoismo. La Skolo de la Higieno pri Internaj Dioj kredas, ke 36.000 dioj aŭ shén loĝas en la makrokosmo kaj en ĉiu homa korpo. La shén estas kontrasto de guǐ, kiuj estas friponaj demonoj, formitaj el Yin-animoj de mortintoj. Parenteze, la Hinduoj de Barato kredas, ke ekzistas dia grajno en ĉiu homa ento. Taoismo estas formo de animismo.

Kiom da dieco homoj havas? Kian diecon homoj havas? En la Kristana Biblio, la aserto "Vi estas dioj" aperas en Psalmo 82:6 kaj Johano 10:34. Kelkaj interpretoj diras, ke ĉi tiu aserto rilatas al homoj ĝenerale, aŭ al kelkaj homoj, aŭ eĉ al anĝeloj. La debato daŭras.

Kredantoj de la ampleksa Antikva Egipta politeisma religio kredas, ke homo estas kunmetita de la kha aŭ la mortema korpo kaj de almenaŭ tri subtilaj preskaŭ-diaj elementoj: la ka aŭ la duoblo, la ba aŭ la animo, kaj la akh aŭ la spirito.

La politeismaj Eskimoj kredas, ke krom personaj animoj, kaj variaj fantomoj kaj spiritoj, kiuj loĝas en la Arkta tundro, ekzistas ankaŭ "nomaj animoj". Persona nomo havas propran animon, gardantan spiriton al la nomposedanto. Eskimo povas havi multajn nomojn.

Fondita de la Profeto Zarathustra, la antikva Persa religio Zoroastrianismo kredas pri la duismo inter Bono kaj Malbono. La spirito de detrua forto, Angra Mainyu, kontraŭas la spiriton de krea forto, Spenta Mainyu. La universo estas batalgrundo inter la du fortoj. Zoroastrianoj dediĉas sin al la Triopa Pado: "Bonaj pensoj, bonaj vortoj, bonaj agoj".

Ĉu mi kredas pri renaskiĝo aŭ metempsikozo? Aŭ ĉu mi kredas, ke kiam mi mortos, estos nur silenta trankvila nenio? Aŭ ĉu mi renaskiĝos en Sukhâvatî, la Regno de Beateco, pri kiu la Purlanda Sekto de Budaismo kredas, ke ĝi kondukas al Iluminiĝo? Aŭ ĉu mi renaskiĝos en iu el la belegaj mondoj de la Hindua Vaikuntha? Pri ĉi tiuj aferoj, mi nur diru "Mi ne scias" kaj lasu tiel. Pri ĉi tiuj aferoj, mi estas agnostikulo ĉar oni ne povas pruvi aŭ malpruvi. Tamen, naturaj aferoj venas spirale. Tion oni intuicias.

En la branĉo Mahâyâna de Budaismo, ekzistas koncepto pri la Dharmakâya Buddha, la Reala Korpo, la Budaa Menso, la Unu Menso. Ĉiuj aferoj estas nur ondetoj aŭ malaperemaj bobeloj en la oceano de ĉi tiu Unu Menso. En ĉi tiu mondperspektivo, vivo estas nur bobelo.

Ĉu mi estas vegetarano? Ne, mi ne estas. Mi ja fojfoje manĝas porkaĵon kaj bifstekon, kvankam mi preferas kokaĵon kaj marmanĝaĵojn. Dum kelkaj vegetaranoj pretendas, ke karnmanĝado estas "malbona karmo" pro mortigi bestojn, mi mem ne diskriminacias inter bestoj, plantoj, kaj fungoj. Preskaŭ-vegetarana amikino diris al mi, "Sed karoto ne havas Buda-naturon". Nu, mi opinias, ke ekzistas viva forto aŭ energio en ĉiuj aferoj, eble eĉ en rokoj, kio estas perspektivo de Japanaj Ŝintoanoj kaj eĉ pratempaj indiĝenoj en Ameriko, Afriko, Azio, Aŭstralio, kaj la Pacifikaj insuloj. En Ŝintoo, la energiaj spirit-animoj, kiuj loĝas ĉie en naturo, nomiĝas kami. Ŝintoo estas formo de animismo.

Japanaj Ŝintoanoj kredas la filozofion pri ichirei shikon, "unu spirito, kvar animoj" de ĉiu persono. Ĉiu animo aŭ spirito havas specifan rolon. Pureco aŭ senrubeco estas centra koncepto en Ŝintoo ĉar ien ajn, kie estas malpure aŭ rubece, fizike aŭ psike, kami ne sanktvizitas. Efektive, ĉiu persono havas potencialon fariĝi kami. La postvivo havas kelkajn eblojn por la reikon, la spirit-animo de ĉiu persono: La postvivo en la eterna lando aŭ la radika lando troviĝas for trans la oceano; tie, eterna juneco daŭras. Alidestine, la postvivo en la kaŝata mondo aŭ la astra mondo kontrastas nian videblan materialan mondon. Alicele, la postvivo en la morta lando troviĝas en la submondo. Aliire, la postvivo ĉe la monto estas tie, kie oni fariĝas kami gardanta pri sia familio tra generacioj. En Japanujo, oni ofte vidas en natura medio belajn pordegojn, kiuj nomiĝas torii; tiuj simbolas la aliron al la spirita mondo.

En multaj lokoj en la mondo, religioj estas ofte miksataj. En Japanujo kaj Tajlando, oni povas esti samtempe animisto kaj Budaisto. En Bali, oni povas esti samtempe animisto kaj Hinduo. Ekzistas aliaj kombinaĵoj tra la mondo.

En 2545 B.E., mi komencas studi meditadon ĉe mia najbara Taja Budaisma templo, kiu instruas la tradicion Theravâda. Tio vere malfermas pordojn por mi. Mi lernas, ke meditado pli fortigas la menson. La specoj de medito, kiujn mi studas, nomiĝas samâdhi (koncentriĝo) aŭ samatha (trankvileco), kaj vipassanâ (akravideco). Iri al tiu templo estas la unua fojo, ke mi vere socie mergiĝas en la dharma, la Budaismaj instruoj.

Ĉirkaŭ la fino de 2547 B.E., mi iomete interesiĝas pri monoteismaj religioj, kiuj inkluzivas de Islamo, Bahaismo, Kristanismo, Judaismo, kaj Sikhismo. Po 6 dolaroj, mi aĉetas la libron Baza Juda Enciklopedio kaj trovas kelkajn rimarkindaĵojn. Mi malkovras, ke Judoj kredas, ke ĉiu naskiĝas sen peko kaj ke neniu estas sub la servuto de pekoj, kaj ili ne kredas pri la "origina peko" kiel Kristanoj. La enciklopedio asertas, ke "lernado estas la insigno de la Judo; lia krio estas por justeco; lia fervoro estas por la vero; kaj lia signo estas kompato". Kontraŭ populara kredo, ekzistas konvertitoj al Judaismo, kiuj nomiĝas ger.

Rimarkindaĵo pri Bahaismo estas la deklaro de la Profeto Bahá'u'lláh, ke por atingi la Plej Grandan Pacon, la nacioj de la mondo instruu internacian helplingvon, ĉu ĝi estas natura aŭ artefarita. La Tabulo de Ishráqát deklaras, ke oni instruu ĝin "al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, tiel ke la mondo fariĝu unu lando kaj unu hejmo". Estus certe saĝe.

Kelkaj religioj estas Mesiaj; tio estas, ke oni atendas dian eraon aŭ dian personon por paradizigi la mondon. Tio temas pri la "Mesia Erao" aŭ la "Mesio".

Mia koncepto pri dio aŭ dioj estas malsama kompare al plejparto da organizitaj religioj. Mi pensas, ke dio aŭ dioj estas preter genro: maskla, femala, aŭ aliaj. Eble ili povas vesti sin en iu ajn genro. Ĝi aŭ ili estas preter nombro: nulo al infinito. Genro kaj nombro estas homaj limoj. Eble ekzistas hierarkio de plialtkonsciuloj preter la homa nivelo, sed ĉu oni nomas ilin "dioj" dependas al la kredanto. Kvankam "politeismo" estas la ĝenerala ombrela vorto por la kredo pri multaj dioj, ekzistas la vorto "henoteismo", la kredsistemo, en kiu oni agnoskas la ekziston de multaj dioj, sed rigardas unu specifan dion kiel la dion de sia familio aŭ tribo, lasante aliajn diojn malĉefaj por si. En Budaismo, oni povas esti teisto aŭ ateisto.

Fundamente, eble la tuta universo estas dio kaj dio estas la tuta universo; tio nomiĝas "panteismo". Aŭ eble dio inkluzivas de la universo; alivorte, dio estas la universo kaj preter ĝi; tio nomiĝas "panenteismo".

Mi renkontas larĝan gamon da Budaismaj sektoj: tiuj de la branĉo Mahâyâna: Zena kaj Purlanda; kaj tiu de la branĉo Theravâda. Mi ankaŭ legas la Hinduan sanktan libron Bhagavad-Gîtâ per la perspektivo de Hare Kriŝna kaj ĝi plaĉas al mi. La spirita vojaĝo estas senĉesa.

La spirita vojaĝo inkluzivas de mia genealogio. Per tradicia antropologio, mi estus multrasa miksaĵo de Mongolojda, Kaŭkazojda, kaj Aŭstralojda rasoj. Mongolojdo estas de la Hanaj Ĉinoj. Kaŭkazojdo estas de la Hispanoj, Grekoj, Judoj, kaj Portugaloj. Mi estas ankaŭ parte Malajo, la Filipina Indiĝeno. Malajoj estas konsiderataj kiel Sudaj Mongolojdoj. Antaŭlonge, la Sudaj Mongolojdoj ekspansiis en Sudorientan Azion, parte anstataŭigante kaj parte asimilante la indiĝenajn Aŭstralojdojn. Miaj prauloj vojaĝis longe tra la eonoj...

Kion mi lernas el ĉio de ĉi tiu spirita esploro? Estas multe. Io grava estas, ke vivo estas persone signifoplena, sed sensignifa simultane. Ekzistas du flankoj de monero. Oni vivas sur eta punkto en universo tre vastega kaj ĉiam ŝanĝiĝanta. Sed oni atribuas sian propran signifon al vivo. Fojfoje, mi pensas, ke la universo estas nur arto kiel pentraĵo aŭ skulptaĵo...

Nu, nur scienco estas la strikte memkorektanta paradigmo, kiun multaj renkontas. Ĉu scienco estas nigra aŭ blanka? Ĉu scienco estas blanka aŭ nigra? Tio dependas de malfacileco. Ofte, nigro ligas kun malfacileco, dum blanko kun facileco. Blanko ligas kun brila kompreno, dum nigro kun tuta mistero. Scienco estas io, kio rampas en la mallumo kaj subite saltas al la lumo pro scio.

 

Kopirajto © 2546-2552 B.E. de Victor Medrano