The article below, written in Esperanto, describes the modified
form of Esperanto used as an interlingua in the DLT machine
translation project. 
____________________________________________________________________



Date: Fri, 12 Jun 1987
Subject: DLT 1:1
From: Klaus Schubert , 


BSO/Research - Distributed Language Translation Project
P.O. Box 8348			Phone: +31 30 911911
NL-3503 RH Utrecht		Telex: 40342 bso nl

PACKAGE 1, DOCUMENT 1

                                                     K^S,  4- 3-86


                        E N K O N D U K O


1.  Kio estas DLT?

Ni per ^ci tio petas vian kunlaboron en la projekto DLT. Oni
sufi^ce multe skribis pri ^gi en la esperanta revuaro, sed por ke
vi havu ^cemane aktualajn informojn rekte el la fonto, ni ^satus
tamen ^ci tie tre koncize ripeti la bazajn faktojn pri DLT.

DLT estas mallongigo de "Distribuita Lingvotradukado". La nomo
estas origine pripensita en la angla lingvo ("Distributed
Language Translation"), kaj se oni ne strebus uzi la saman
mallongigon anka~u en Esperanto, pli trafa traduko eble estus
"Malcentra traduksistemo".

DLT estas esplora kaj evoluiga projekto de la nederlanda
programara entrepreno BSO (Buro voor Systeemontwikkeling 'Buroo
por sistemevoluigo') en Utrecht. La projekton grave subvencias la
nederlanda Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj. DLT nun havas dekon
da konstantaj kunlaborantoj, lingvistojn kaj informadikistojn. La
celo estas konstrui komputan sistemon, kiu tradukos informajn (do
ne beletrajn) tekstojn el unu homa lingvo tra interlingvo en
alian homan lingvon. Kontra~ue al aro da konkurencaj projektoj oni
en DLT elektis por la rolo de interlingvo homan lingvon kaj ne
iun artefaritan simbolstrukturon. Tiu interlingvo estas
Esperanto. Necesis iomete adapti Esperanton al tiu nova rolo. Pro
tio ni distingas inter Esperanto kaj la Interlingvo de DLT,
mallonge nomata IL. ^Ci tiu enketo temas pri la IL.

Jam nun en la industriaj landoj kreskas retoj por komunikado per
komputiloj. Tiuj retoj nomi^gas teletekstaj, videotekstaj,
ekrantekstaj k.s. Oni povas per ili sendi tekstojn kun informoj,
cirkuleroj, leteroj ktp. a~u al difinita ricevonto a~u al ^ciu
abonanto de la reto, kiu deziras ^gin legi. En tre skiza maniero
esprimite, DLT estos sistemo kiu komplementos ^ci tiajn retojn per
la ebleco legi tekston en alia lingvo ol tiu, en kiu la sendinto
entajpis ^gin.

La traduksistemo DLT estis skizita kun tiu ^generala ideo de
komputilkomunikaj retoj, kiuj ja esence multe similas al la
tradiciaj teleksaj kaj telegrafaj retoj. La ^generala ideo de DLT
estas, ke la tradukproceso okazu dise en du lokoj (pro tio la
nomo "distribuita"), nome en unu komputilo ^ce la sendanto kaj en
alia ^ce la ricevanto. Oni imagas malgrandajn, surtablajn
komputilojn kaj do ne grandan centran tradukgiganton. Dum la
sendado de unu loko al la alia la teksto aperu en formo kiu estu
kiel eble plej

    - plutradukebla,
    - kompakta,
    - legebla. 

En la nuna fazo de la projekto ni laboras nur pri unu lingvoparo.
Ni celas traduki de la angla al la franca. Sed tio nur estas la
unua pa^so. DLT estas konceptita kiel multlingva sistemo. ^Ciu
teksto devas principe esti tradukebla al ^ciu lingvo, kiu estas en
la sistemo. Oni do devas bone pripensi, en kiu formo sendi la
tekston, ^cu en la origina lingvo, ^cu en la interlingvo, ^cu en la
cela lingvo. Se oni sendas en la origina lingvo, la komputilo de
la ricevanto devas esti ekipita por traduki el ^ciuj eblaj
originaj lingvoj de la sistemo en tiun celan lingvon, kiun la
kliento elektis. Se oni sendas en la cela lingvo, la efiko estas
e^c pli mal^spara: Oni devas traduki tuj ^ce la sendanto en ^ciujn
lingvojn de la sistemo kaj pagi sendadon por ^ciu el ili,
sendepende de la demando ^cu iam iu legos la tekston en ^guste tiu
a~u tiu alia cela lingvo. Do oni sendu en la interlingvo. Se oni
faras tiel, oni bezonas traduki ^ce la sendanto nur en unu
lingvon, sendi nur en unu lingvo, kaj traduki ^ce la ricevanto nur
el unu lingvo. La interlingvo tiel estas la pivoto de la tuta
sistemo.

Alia esenca principo de DLT estas, ke ^gi ne celas esti
tuta~utomata. Oni nuntempe en faka medio ^generale samopinias pri
tio, ke tuta~utomata tradukado ne eblas. En DLT do, samkiel en
kelkaj aliaj sistemoj, oni anta~uvidas duona~utomatan funkciadon.
Oni uzos la scion de la homo, kiu laboras per la sistemo, nome de
tiu persono, kiu entajpas la tekston. Dum la entajpado ekde la
unua vorto okazos tradukado al la IL. Kiam en tio aperos io, kio
ne estas a~utomate solvebla, sur la ekrano de la komputilo aperos
demando kun alternativaj respondoj, el kiuj la homo elektu unu.
Tiu demando estos en la sama lingvo, kiel la entajpata teksto,
tiel ke do la "helpanto" de la sistemo ne bezonos mem scipovi
fremdan lingvon, sed ja devas kompreni la tekston. La demandoj
estos tiaj, ke oni ne bezonas havi fakajn sciojn pri gramatiko a~u
lingvistiko por respondi.


2.  La rolo de Esperanto

La interlingvo de DLT estas Esperanto. Estas do ^gia tasko esti
kiel eble plej plutradukebla, kompakta kaj legebla. Legebla
Esperanto estas per tio, ke ^gi estas homa lingvo, dum la
interstrukturoj, prieksperimentataj en aliaj komputaj
tradukprojektoj, ofte estas malfacile mal^cifreblaj simbol^cenoj
kun parentezoj, ciferoj kaj mallongigoj. Kompakta Esperanto estas
jam pro tio, ke ^gi estas lingvo. Informoj esprimitaj per
nelingvaj simbolsistemoj kutime estas multoble pli longaj ol
tekstoj en normala lingvo. Esperanto cetere estas aparte kompakta
anka~u en certa te^hnika senco. Por la efektiva sendado oni devas
transformi lingvan tekston en kodon. Pro la aglutineco de
Esperanto eblas kodigi esperantan tekston ne politere, sed
pomorfeme, kio estas multe pli konciza.

Facile plutradukebla Esperanto estas en alta grado pro ^gia forma
klareco. En Esperanto (preska~u) ^ciam estas evidente, al kiu
vortklaso apartenas vorto, sen ke oni devus studi kie en la frazo
^gi aperas kaj kiuj vortoj staras kun ^gi. En Esperanto oni
(preska~u ^ciam) povas distingi subjekton de objekto sen konsideri
ilian pozicion en la frazo. Sed oni anka~u en Esperanto ne ^ciam
per formaj rimedoj (do sen homa scio pri tio, kio estas ver^sajna
la~u enhavo) povas konkludi, al kiu vorto rilatas prepozicia
sintagmo. Ekzemple en la frazo Mi vidis lin sur ^sipo ne estas
klare, ^cu mi estis sur ^sipo kaj vidis lin (kiu eble staris sur la
kajo), a~u ^cu li estis sur la ^sipo kaj mi vidis lin de iu
neindikita loko.

Pro tiuj preska~uoj kaj aparte pro la restanta malklareco, kiu ne
^genas homojn, uzantajn la lingvon, sed kiu malfaciligas la
perkomputilan analizon de frazoj, oni aplikis al Esperanto aron
da modifoj, kiuj igos ^gin pli ta~uga por la funkcio kiel
interlingvo en DLT. Ni ne celas per tiuj modifoj ^san^gi
Esperanton, sed nur uzas ilin por nia interlingvo, kiu, kiam
funkcios la sistemo, ne estos videbla por iu ajn uzanto. Ni
konscias, ke la bezonoj de lingva strukturo estas malsamaj por
lingvo uzata de homoj kaj lingvo uzata per komputiloj. Por emfazi
tiun distingon, ni uzas por la interlingvo de DLT apartan nomon.
Ni kutime nomas ^gin per la mallongigo IL.

Pri la principoj, la~u kiuj estis konstruita la IL, temos la
venonta alineo. ^Ci tie tamen eble utilas ankora~u kelkaj frazoj
pri la speco de modifoj faritaj en Esperanto por krei la IL-on.
Homa lingvo estas sistemo de simboloj, kaj tiuj simboloj havas
formon kaj enhavon. La gramatiko studas amba~u flankojn de la
lingva signo, sed estas tre fekunda principo, ke oni tenu la du
flankojn aparte, ke oni do ^ciam klare certu kaj evidentigu, ^cu
oni parolas pri forma a~u pri enhava kategorio. Tio estas konata
principo, kiu speguli^gas en la distingo inter sintakso kaj
semantiko. Bonvolu noti, ke la modifoj en la IL preska~u ^ciuj
celas atingi pli grandan sintaksan klarecon, do ke temas pri la
konkludoj, kiujn oni povas fari pri la strukturo de frazo sen
konsideri ^gian enhavon. Nur kelkaj malmultaj el la modifoj, kiujn
priskribas la ^ci-kuna teksto "Diferencoj inter Esperanto kaj la
IL", okazis pro semantika ka~uzo. En tiuj kazoj temas pri tre
kruda semantika distingo en funkciaj vortoj. La fajna^joj de la
semantiko apena~u ludas rolon en la temaro, pri kiu ni nun
enketas.

Alia speco de laboro farenda por DLT estas sistema kreskigo de la
vortprovizo. Tio necesas aparte sur la tereno de faka lingva^jo.
Fakte temas ^cefe pri terminoj, kiujn oni devas abunde fiksi por
la IL. ^Ci tiu bezono ne rezultas el ia eventuala nesufi^ceco de
Esperanto, sed ^gi estas kutima bezono anka~u de etnaj lingvoj. Pri
^ci tiuj ampleksigoj de la lingvo ^ci tie ne eksplicite temas, sed
la demandoj pri vortfarado ja rilatas interalie al terminkreado.


3.  La principoj la~u kiuj estas konstruita la IL

La celo de la sintaksaj modifoj en la IL estas atingi, ke ^ciu
frazo en la IL havu nur unu strukturon, kaj ke do ne eblu
sintaksa plursenceco (anka~u nomata sintaksa ambigueco).
Strukturon oni povas priskribi esence la~u du manieroj: A~u oni
priskribas la specon de la elementoj (t.e. do de la vortoj), a~u
oni priskribas la rilatojn inter la elementoj. En Esperanto, kaj
do anka~u en la IL, la speco de vorto estas evidenta: a~u ^gi portas
identigan morfemon de unu el la kvar produktivaj vortklasoj
verbo, substantivo, adjektivo kaj adverbo, a~u ^gi estas en la
listo, kie por la tricento da funkciaj vortoj estas indikita la
vortspeco (prepozicioj, pronomoj ...). Do estas pli interese
studi la rilatojn inter la vortoj. Verbo, ekzemple, povas havi ^ce
si subjekton, objekton, predikativon ktp. IL-frazoj devas esti
unusencaj en tiu signifo, ke ^ciam estu klare, kiu vorto rilatas
al kiu alia vorto kiel subjekto, komplemento a~u io tia. Strebante
al tio, ni celas al facila tradukebleco. 

Aliflanke la IL tamen anka~u estu legebla kaj kompakta. La ^san^goj,
kiuj celas al sintaksa neambigueco, do rajtas nek konsiderinde
longigi la frazojn per aldono de, ekzemple, strukturpriskribo en
la formo de arbostrukturo (pro kompakteco), nek malproksimigi la
tekston pli ol nepre necese de normala Esperanto (pro legebleco).
La postulo de legebleco implicas plian postulon, nome la rimedoj
uzataj por neambiguigi la strukturon de IL-frazo devas esti
lingvaj rimedoj, do ne ciferoj, simboloj, parentezoj a~u io tia.

Oni notu, ke la postulo de legebleco estas esenca pro du nepre
gravaj ka~uzoj. Unue sistemo kiel DLT estas treege kompleksa kaj
ampleksa interplekta^jo de programoj, gramatikoj, vortaroj,
sciobankoj ktp. Tian sistemon necesas vartadi, ^gisdatigadi kaj
kreskigadi. En tiu proceso estas decide grava avanta^go, se la
portanto de ^ciuj informoj, la IL, estas legebla. ^Ciu persono, kiu
regas Esperanton, sed ne jam laboris en DLT dum aro da jaroj,
povu post mallonga enkonduko legi IL-tekstojn. Due ni trovis, ke
la tuta manipulado de signifoj per avangardaj komputaj te^hnikoj
kiel semantika ver^sajnokalkulo, artefarita inteligento k.s. plej
praktike okazu en la IL. Tio signifas, ke ne necesas starigi
apartan sciobankon por ^ciu nova lingvo, sed "nur" unu por la tuta
sistemo. Tio premisas, ke la IL kiel portanto de la tuta konstruo
estu kiel eble plej proksima al normala Esperanto. La
leksikografoj de DLT, devas ju^gi trafajn tradukojn el kaj al
etnaj lingvoj surbaze de sia multjara sperta kono de Esperanto.
Tian sperton oni ne povas akiri en artefarita simbolsistemo dum
kvarsemajna rapidkurso. Proksimeco al Esperanto do estas esenca
postulo por la IL.

Tiuj modifoj, kiuj malgra~u ^ci ^cio ja estas necesaj en la IL, do
uzas la~ueble lingvajn rimedojn. Vi vidas en la ^ci-kuna priskribo
de la diferencoj afiksojn, faritajn el esperantaj vortoj, novajn
afiksojn kaj novajn vortojn, kiuj la~ueble integri^gas en la
sistemon de la esperanta gramatiko. La uzataj vortoj kaj morfemoj
e^c ne estas inventa^joj de la DLT-laborgrupo. Ili plejparte estas
^cerpitaj el ^san^goprojektoj kaj reformplanoj publikigitaj kun la
intenco "plibonigi" Esperanton. Multaj el ili estas troveblaj en
Plena Ilustrita Vortaro a~u en la malgrande presitaj tekstoj en
Plena Analiza Gramatiko. Tiujn ^san^goproponojn la esperanta
lingvokomunumo grandparte ne akceptis. Ili ofte ne ta~ugas por
homa lingvo, sed kelkaj el ili ja ta~ugas por komputa
lingvotraktado.

Tamen ni anka~u jen kaj jen forlasis la principon de lingvaj
rimedoj, ^cefe per enkonduko de la ekstra spaco. ^Car ^gi estas
eksterlingva rimedo, ni ne inkluzivis ^gin en la ^ci-kunan
priskribon de la diferencoj inter Esperanto kaj la IL. Ni do
klarigu ^gin ^ci tie. En la supre uzita esperanta ekzemplo Mi vidis
lin sur ^sipo la problemo estas, ke oni ne klare scias, al kiu
vorto apartenas sur_^sipo, nome ^cu ^gi rilatas al lin a~u ^cu al
vidis, do ^cu li estis sur la ^sipo, a~u ^cu la vidado okazis tie. En
la IL ni distingas tiujn frazojn per ekstra spaco:

    Mi vidis lin sur la ^sipo.
    Mi vidis lin  sur la ^sipo.

La a~utomata analizo procedas jene: Kiam prepozicio estas
renkontata, ^gi estas ligata al la plej proksima vorto, al kiu ^gi
povas rilati, do lin. Se estas renkontata anta~u la prepozicio
ekstra spaco (do krom la normala spaco, kiu dividas la vortojn),
unu ebleco alligi la prepozicion estas transsaltata, kaj la vorto
estas ligata al la dua ebla vorto, do vidis. Sintakste^hnike
parolante, la spaco do markas la finon de la sintagmo, en kiu oni
estas, tiel ke al la vorto, kiu estas ^cefa en la ^jus analizita
sintagmo, nenio plu povas rilati. 

Similan, sed tamen iomete alian rolon la spaco havas, kiam temas
pri elipsaj sintagmoj. En la frazo

    Ni vendis grandajn  kaj malgrandajn tubojn.

la ekstra spaco anta~u kaj diras, ke la atributo anta~u ^gi
(grandajn) estas elipsa, do ke ^gi rilatas al la substantivo en la
sekvanta sintagmo kaj ke do ne venos substantivo en ^ci tiu
sintagmo.

La spaco estas elektita por ^ci tiu funkcio pro du kialoj. Unue ^gi
ne multe ^genas la legadon, do kvankam ^gi estas nelingva rimedo,
^gi apena~u misformas la frazon (legebleco). Due - tio denove estas
te^hnika ka~uzo - la spaco ^ciukaze estas la plej ofta signo en
teksto kaj do ricevos la plej mallongan kodon (kompakteco). La
ekstra spaco aldonos do kiel eble plej malmulte al la longeco de
(kodita) frazo.


4.  Estonta laboro pri la IL

Ni dissendas ^ci tiun enketon en momento, kiam la gramatiko de la
IL ankora~u ne estas definitive fiksita. Ni intence elektis ^ci
tiun momenton, por ke vi havu okazon per via kritiko kaj viaj
ideoj efektive influi la finan formon de la plej juna ido de
Esperanto.

Pro tio eble utilas, ke ni mallonge skizu por vi nian laborplanon
rilate al la IL. En la nuna stato estas fiksita la ^cefaj trajtoj
de la gramatiko de la IL plus la plej multaj detaloj. Ni ankora~u
ne fiksis la definitivan version de la regularo pri vortfarado
(morfologio, vortgramatiko), ni ankora~u ne a~utomatigis la
analizon de elipsaj frazkunordigoj kaj do ankora~u havas eblecon
decidi, ekzakte kiajn elipsojn permesi en la IL (frazsintakso),
kaj ni ankora~u ne finokupi^gis pri tekstgramatiko, pro kio ankora~u
ne estas decidita la grado de libereco permesenda en la vortordo
(frazsintakso kaj tekstgramatiko).

Pri ^ci tiuj demandoj ni okupi^gos en junio, kaj la definitiva
finpoluro de la tuta IL-gramatiko okazos proksimume en septembro
1986. Viaj komentoj do estos plej efikaj, sed vi sendos ilin kiel
eble plej balda~u.


5.  Kie legi pri DLT

En la paperoj, kiujn ni sendas kun ^ci tiu enketo, ni ne povas
informi pri ^ciuj detaloj de la tuta projekto DLT, kvankam ni
scias, ke anka~u la lingvistikaj kaj informadikaj demandoj, kiuj
ne rekte rilatas al Esperanto kaj la IL, interesas multajn el vi.
Ni tial ^satus indiki al vi la ^cefajn fontojn por pli da detaloj
pri DLT. Bonvolu tamen noti, ke tiuj aldonaj publika^joj ne
necesas por respondi niajn ^ci-enketajn demandojn.

La ^cefa publika^jo pri ^ciuj aspektoj de DLT estas la finraporto de
la anta~ustuda fazo, verkita de la nuna projektestro kaj
prezentita al la Komisiono de la E~uropa Komunumaro, kiu
subvenciis la anta~ustudon:

A. P. M. Witkam (1983): Distributed Language Translation.
    Feasibility study of a multilingual facility for videotex
    information networks.
    Utrecht: BSO, proks. 370 p.

Tiu studo enhavas resumojn en la franca, germana, nederlanda kaj
dana kaj estas a^cetebla de la libroservo de UEA. Estas ^ci tiu
studo, kiun mi en la ^ci-kunaj tekstoj ofte nomas la "DLT-
raporto". ^Gi ne enhavas resumon en Esperanto. Tia resumo tamen
aperis kiel aparta artikolo:

A. P. M. Witkam (1985): Distribuita lingvo-tradukado.
    En: Perkomputila_tekstoprilaboro. Red. Ilona Koutny.
        Budapest: Scienca Eldona Centro, p. 207-228

El la raporto de Witkam de 1983 Rdiger Eichholz ^cerpis
esperantlingvan priskribon de la diferencoj inter Esperanto kaj
la IL, kiu la~u sia amplekso similas al tiu, kiun ni sendas ^ci-
kune, sed kiu do reprezentas la staton de 1983:

Rdiger Eichholz (1985): Esperanto kiel interlingvo en ma^sina
    tradukado.
    En: Akademiaj_studoj_1985. Red. Rdiger Eichholz. Bailieboro:
        Esperanto Press, p. 219-241

Tiu artikolo anka~u estas havebla kiel aparta represa^jo.

La plej nova stato de la IL-gramatiko kaj de la a~utomata traktado
de la IL-sintakso estas raportita en la ^jus aperinta studo

Klaus Schubert (1986): Syntactic_tree_structures_in_DLT.
    Utrecht: BSO, 211 p.

kiu anka~u estas mendebla de UEA. ^Gi enhavas detalan argumentadon
por la elekto de sintaksa teorio por a~utomata analizo de IL-
frazoj. La principoj de la elektita teorio, la dependogramatiko,
estas priskribitaj kaj aplikitaj al la IL. La dependogramatika
analizo de la IL estas plejparte anka~u legebla kiel studo pri
Esperanto. En la ^ci-kuna papero pri la diferencoj inter Esperanto
kaj la IL ni evitis uzi la terminaron de ^ci tiu a~u de alia
gramatika skolo, sed se interesas vin la apliko de nekutima
gramatika teorio al nekutima tasko de Esperanto, vi eble
trovos ion legindan en tiu raporto.


PACKAGE 1, DOCUMENT 2

                                                     K^S,  4- 3-86


              DIFERENCOJ INTER ESPERANTO KAJ LA IL



^Ci tiu kompila^jo priskribas la gramatikajn diferencojn inter
Esperanto kaj la IL. Vi trovas en ^gi dike presitajn numerojn en
angulaj parentezoj (ekz. [100]), kiujn ni disponigas por via
komforto. Bonvolu uzi ilin la~upla^ce por referenci al iuj el la
ekzemplaj frazoj en via respondoj. ^Ci tiujn numerojn parte anka~u
uzas la demandoj en la ^ci-kuna enketilo.

Kiel kutime en la lingvistiko, ni signas per asterisko vortojn a~u
sintagmojn, kiuj malobservas la gramatikon, kiujn ni do nur
montras kiel ekzemplon pri tio, kiel ne estu. Dubindajn formojn
ni signas per anta~umetita demandosigno.

La modifoj aperas ^ci-sekve en la sinsekvo de kreskantaj sintaksaj
unuoj.



1.  MORFOLOGIO

1.1.  Kompleta aglutineco, morfemdividilo

Esperanto estas aglutina lingvo. Tio singifas, ke en ^giaj vortoj
la unuopaj morfemoj (="vortoj" la~u la zamenhofa termino)
kombini^gas ne aliformante unu la alian. Esperanto tamen plenumas
tiun kondi^con nur 99-procente: La karesaj sufiksoj ^cj kaj nj
malobservas la aglutinecon kaj povas glui^gi al nekompleta
morfemo. Pro tiu kombinregulo ili povas havi sian specialan
strukturon: ili ne estas silabaj, ne enhavas vokalon.

En la IL ni ne uzas tiujn du morfemojn, per kio la lingvo fari^gas
komplete aglutina. Ni profitas ^gian aglutinecon kaj faciligas la
analizon de vortoj, indikante la morfemlimojn. Por tio ni uzas la
inversan apostrofon `. La vortoj en la IL do aspektas kiel en la
unuaj jaroj de Esperanto, kiam oni uzis komojn inter la morfemoj.

Uzante la morfemdividilon, ni evitas ambiguecon pro hazarda
literkombino de la tipo

                       koleg`o   kol`eg`o

kaj anka~u evitas, ke la gramatikaj morfemoj (vortklasidentigaj,
kaza, nombra, tensaj ...) estu miksitaj kun samspecaj
literkombinoj, kiuj ne havas ilian funkcion. Do ni povas facile
distingi, ke

        uz`u      estas imperativo de verbo, sed
        unu       ne estas, a~u ke

        dik`a`j   estas pluralo de adjektivo, dum
        kaj       ne estas.

Por vi`a komfort`o ni uz`as la morfem`divid`il`o`n en ^ci tiu
enket`o nur, kiam ^gi neces`as pro klar`ec`o. 


1.2.  Unu arbitra morfemdivido

^Ciu etnolingva lingvisto, kiu senscie analizus Esperanton, trovus
morfemon ki, kiu en korelativoj signas demandon (kaj simile ^ci,
i, neni, ti). En Esperanto ni tamen kutime ne metas morfemlimon
inter la komenco kaj la fino de la korelativoj, ^car ni deziras ne
nur dividi vortojn en morfemojn, sed prefere en unusencajn kaj
unufunkciajn morfemojn. Do, ^car *ki`u ne estas imperativo, ^gi nur
povas esti kiu. (Kp. Zamenhof: Lingva Respondo 99B.)

En la IL ni agas same, sed etendis tiun principon al tiuj du
vicoj el la tabelo, kiujn PIV ja konsideras dumorfemaj, nome kio
kaj kia, kiujn ni do anka~u konsideras unumorfemaj. ^Ci tiu decido
ekestis iom pro te^hnika konveno. ^Gi ne implicas, ke la paraleleco
de morfemoj, kiun ni trovas en PIV (ki` apud kiu; ^giaj a~utoroj
parolas pri radikoj), estus malaperinta en la IL. Fakte anka~u en
la IL necesas la nuda radiko kiel morfemo, ekzemple por formi
neni`ig`i.


1.3.  Afiksigo de esperantaj vortoj

-ajn
La postmetitan ajn de Esperanto ni en la IL ligas la la koncerna
vorto per ligostreko. Paralele povas, samkiel en Esperanto,
ekzisti la radiko ajn`.


^ci-
Kontra~ue al la reguloj en Esperanto, ni ligas ^ci al la ti-vorto
per ligostreko: ^ci-tiu. Tio estas eta ^san^go kompare al tio, kion
Witkam skribis en 1983: Li ankora~u metis la afikson post la
pronomo: *tiu-^ci. ^San^ginte tiun sinsekvon ni nun agas same, kiel
oni faras kaj en Esperanto kaj en la IL, kiam ^ci kombini^gas kun
ekstertabela vorto, ekz. ^ci-kune.


-do
^Cie oni trovas la faman tabelon de korelativoj. Tre malofte oni
tamen trovas indikon pri tio, ke la vico de ki-vortoj en
Esperanto havas du sufi^ce malsamajn funkciojn: Ili povas esti a~u
demandaj a~u rilativaj. En multaj etnolingvaj lernolibroj kaj
vortaroj oni do devus doni du tradukojn.

En la IL ni distingas tiujn du funkciojn per aparta afikso:

        kiu     estas nur rilativa pronomo,
        kiu-do  estas nur demanda

Tio distingas jam forme la du eblajn signifojn de la esperanta
sintagmo la_demando,_kiu_venos [1], kiuj estas 'la venonta
demando' respektive 'la demando pri tio kiu [persono, a^jo]
venos'.


iam-, ie-
Prepozicioj ofte havas sufi^ce malklaran signifon, kio interalie
igas preska~u malsukcesivaj ^ciujn klopodojn traduki prepoziciojn
sen scio pri la vortoj, kiuj regas la prepozicion kaj estas
regataj de ^gi. Por povi almena~u iom fajnigi la sistemon helpe al
malpli problema traduklaboro, ni per apartaj prefiksoj signas du
grandajn signifogrupojn de prepozicioj, nome la tempajn kaj la
lokajn. Lokaj ^ci-sence estas kaj la state lokaj kaj la direkte
lokaj. Do, el la esperanta en fari^gas en la IL:

[2]     iam-en_la_venonta_jaro
[3]     esti_ie-en_Nederlando
[4]     sendi_ie-en_la_kosmon
[5]     en_tiu_signifo



1.4.  Novaj morfemoj

`i^c`
Oni en Esperantujo iom diskutas pri la demando, ^cu vorto, kiu
signifas personon kaj ne enhavas la morfemon in, nepre signifas
viron (ekz. sekretario), a~u ^cu ^gi estas nemarkita rilate sekson.

Por la IL ni simetriigis tion, enkondukante la morfemon i^c por
eksplicite viraj vivantoj, tiel ke vorto kun nek in nek i^c nepre
estas nemarkita.


`b
En la DLT-raporto de Witkam de 1983 estas anta~uvidita la morfemo
`b kiel indikilo de baza numeralo, esprimita per ciferoj: 'dudek
kvin' do estus '25'`b, dum 'dudekkvina' estus '25'`a. (Rimarku la
diferencon inter la apostrofoj, kiuj enkadrigas la ciferojn, kaj
la morfemdividilo.)

Ni mem dubas, ^cu efektive uzi ^ci tiun morfemon, kiu lezas la
principon de lingvaj (prononceblaj) rimedoj por analizebligi la
IL-on.


1.5.  Deklinacio

unu
En Esperanto, iom strange, la vorto unu ne povas ricevi kazan
morfemon (*unun), sed ja nombran (unuj), kaj oni iom hezitas ^cu
do eblu ?unujn.

Por la IL ni kompletigis tiun skemon, deklinaciante unu anka~u
kaze: unu`n.

Ni deklinacias la aliajn bazajn numeralojn nek kaze nek nombre.
(Milion`o kaj similaj vortoj en sintaksa klasifo estas ne
numeraloj, sed substantivoj, kiujn ni kompreneble ja
deklinacias. Ordaj nombrovortoj [tri`a] en sintaksa klasifo estas
ne numeraloj sed adjektivoj kaj deklinacieblaj kiel tiaj.)


Anka~u la IL-krea^jo lo nun estas deklinaciebla, kontra~ue al la
unua difino de Witkam en la DLT-raporto (1983). Vidu 3.1. sube.

1.6.  Konjugacio

Ne miru trovi ^ci tie sub la rubriko "Morfologio" la paradigmojn
de la verbo. En la IL ni uzas nur sintezajn (unuvortajn)
verbformojn, per kio la problemo fari^gis tute morfologia kaj ne
plu temas pri kmombinado de vortoj, do ne plu estas sintaksa.


Pasivo
Esperanto havas sistemon de vo^coformoj (aktivaj kaj pasivaj), kiu
estas pli fajna ol tiu de la gepatraj lingvoj de la plejmulto de
la esperantistoj. Kiu volas korekte uzi la esperantajn
participojn (kaj la pli ofte uzataj el ili estas la pasivaj),
devas do fari decidojn, kiuj anstata~uas kaj ofte plidetaligas
tiujn decidojn, kiujn li/^si kutimas el sia gepatra lingvo. ^Ci tiu
fajneco de la esperanta sistemo estas la~u mia kompreno unu el la
esencaj ka~uzoj, pro kiuj esti^gis la tuta ata/ita-problemo.

Por la IL oni jam en la anta~ustuda fazo decidis eviti devi fari
ata/ita-decidon ^ciufoje, kiam oni tradukas verbon el iu fonta
lingvo al la IL. Estis decidite, ne esprimi en la pasivaj
verboformoj la distingon inter fini^ginta, da~uranta kaj okazonta
ago. Por tiu celo estis enkondukita la morfemo `ajt`. Tio havas
du konsekvencojn: Unue, la pasivaj formoj de la IL do ne faras
tiun fazodiferencon, kiun Esperanto ja faras. Due, la IL-formoj
estas sintezaj, unuvortaj, anka~u por la pasivo.

La IL do havas la pasivajn formojn

[6]                       skrib`ajt`i
[7]                       skrib`ajt`as
[8]                       skrib`ajt`is
[9]                       skrib`ajt`os
[10]                      skrib`ajt`us
[11]                      skrib`ajt`u


Per tio ne malaperas la kutimaj esperantaj morfemoj de la pasivaj
participoj at, it kaj ot, sed ili funkcias nur kiel normalaj
adjektivoj. Do ekzemple la_muro_estas_farbita [12] = 'la muro
portas farbon, ^gi ne estas nuda betono'.


Tensoj
En la DLT-raporto de 1983 Witkam difinis, ke la verboj en la IL
provizore havu nur tri tensojn, signitajn per la morfemoj `is,
`as kaj `os. (Ili krome havas la infinitivon, `i, la imperativon,
`u, kaj la kondicionalon, `us, pri kiuj ^ci tie tamen ne temas.)

Ni anta~uvidas eventualan etendon de tiu sistemo, sed tiu etendo
ne funkcios kiel en Esperanto per plurvortaj (analizaj)
tensformoj, sed per unuvortaj (sintezaj). Do ni havos formojn,
kiaj ja ekzistas jam en Esperanto ^ce iuj parolantoj kaj
verkantoj:

[13]    man^g`int`as
[14]    man^g`ont`is
        ...

Bonvolu noti, ke ^ci tiu etendo de la verboparadigmo en la IL ne
nepre okazos. Ni ankora~u ne decidis pri ^gi. Sed ni volonte
ekscius vian opinion. Alternativo estus ekzemple esprimi aldonajn
fazosignifojn per adverboj (mi_^jus_man^gis [15]) a~u fazoverboj
(mi_finis_man^gi [16]).

Interesa demando krome estas, kio okazos pri la pasivo, se ni ja
realigos la etendon. Foriginte la pasivajn participojn el sia
participa funkcio, ni teorie devus kombini jene:

[17]    man^g`ajt`int`as
[18]    man^g`ajt`ont`is
        ...

Sed tio ja estus ekzakte tio, kion ni jam nun povas esprimi en
Esperanto, ^cu? Komparu

IL  man^g`ajt`int`as [17]  E-o  man^gitas [19] = estas man^gita [20]
IL  man^g`ajt`ont`is [18]  E-o  man^gotis [21] = estis man^gota [22]
    ...

Tamen, e^c se ^ci tiuj strangaj formoj ja esprimas tion, kion
Esperanto jam nun esprimas, tamen la IL aldone do havas la
nemarkitajn formojn man^g`ajt`as k.s. ^Cu tio estas dezirinda
gajno?


1.7.  Vortgramatiko

Unu el la plej kutimaj varbargumentoj por Esperanto estas la
fakto, "ke oni ne bezonas lerni tiel multe da vortoj", ^car
Esperanto tiel produktive kombinas siajn radikojn por formi
novajn vortojn. ^Ci tiu eco kompreneble devas esti utiligata anka~u
en komputa analizo de la IL. ^Gi estas unu el la plusoj de
Esperanto en ^ci tiu rilato.

Ni sekve bezonas gramatikan priskribon pri la interna strukturo
de vorto, vortgramatikon do, kiu ampleksas vortsintakson kaj
vortsemantikon. ^Ci tiuj problemoj kutime aperas sub la rubriko
vortfarado.

La IL ne multe diferencos de Esperanto sur la vortgramatika
tereno, sed ni, almena~u eksperimente, planas en iuj kazoj igi la
strukturon de vortoj pli klara ol ^gi estas en Esperanto. Ni en
tio intencas uzi ^cefe rimedojn, kiujn Esperanto jam jen kaj jen
en ekstreme malklaraj kazoj uzas, kaj kiujn ni do ^generaligos por
kazoj, kiuj nur por homa lingvouzanto estas evidentaj, sed kie
komputa analizo povas esti plifaciligita per eksplicitigaj
morfemoj.

Kelkajn el tiuj rimedoj ni ^satus jam nun ekspozicii al via
kritiko:

    polic`protekt`ad`o [23]
    ^Cu tio signifas, ke iu protektas la policon [a], a~u ke la
    polico protektas iun [b]? 
    Eblaj evidentigoj estus:
            [a]                                 [b]
    polic`protekt`ad`o [23]        [24] far`polic`protekt`ad`o
                                a~u
    polic`o`n`protekt`ad`o [25]    [23] polic`protekt`ad`o
                                a~u
    polic`o`n`protekt`ad`o [25]    [24] far`polic`protekt`ad`o


    po^s`brul`ig`il`o [26]
    Tio povus fari^gi en`po^s`brul`ig`il`o [27] kontraste al
    *po^s`o`n`brul`ig`il`o, [28]
    a~u ^gi povus fari^gi po^s`io`n`brul`ig`il`o [29]
    a~u en`po^s`io`n`brul`ig`il`o [30]


    Kiel esprimi la koncepton 'bovinoj, kiujn oni bredas pro la
    lakto, ne unuavice pro la viando'?
    lakt`o`bov`in`o`j [31]
    melk`o`bov`in`o`j [32]
    melk`ajt`o`bov`in`o`j [33]


    ^Cu ekzistas klara gramatika regulo, la~u kiu oni povas decidi,
    ^cu nit`ma^sin`o [34] nitas a~u produktas nitojn?





2.  VORTPROVIZO

Bonvolu noti, ke ^ci tiu enketo temas plejparte pri la sintaksa,
do pri la forma flanko de la IL. ^Ci tial jen temas ^cefe pri
^san^goj en la vortprovizo, kiuj rilatas la sintaksaj funkcioj a~u
kiuj permesas tre krudajn semantikajn distingojn en funkcia
maniero. ^Ci tie ne temas pri la lavango da vortoj kreata ^cefe por
provizi sufi^ce detalan kaj precizan fakan terminaron.


2.1.  Novaj vortoj, jam uzataj en Esperanto

far
En la IL la aganton de pasiva verbo a~u deverba adjektivo a~u
substantivo regas la prepozicio far, kiun ja iuj anka~u uzas en
Esperanto. En norma Esperanto ^gi respondus al 'fare de'.


aliel
En Esperanto oni emas enkonduki vortojn kun la radiko ali en la
tabelon de korelativoj. La kontra~uantoj atentigas, ke per tio oni
devus al alie doni la signifon 'aliloke', dum ^gi jam signifas
'alimaniere'.

En la IL ni konsekvence enkondukis ali en la tabelon. Pro la
morfemdivido, klarigita supre en 1.2., en la IL ne esti^gas
neregula^joj per tio. En la IL do alie signifas 'aliloke', dum la
morfemo ali` (de kiu ne estas formitaj la tabelvortoj kun ali)
permesas la vortojn ali`e 'alimaniere' kaj ali`u, kiu, se oni
volas ^gin uzi, konsekvence estas la imperativo de la verbo ali`i.


2.2.  Vortoj kreitaj por la IL

La vortoj, kiujn ni ^ci tie nomas kreitaj por la IL, efektive ne
estas inventoj de iuj kunlaborantoj de DLT. Ili plejparte aperas
en la DLT-raporto de 1983 de Witkam, kiu ^cerpis ilin el
reformprojektoj por Esperanto. Iuj el ili estas priskribitaj a~u
e^c proponitaj en PIV kaj PAG. Se ni tamen ^ci tie listigas ilin
aparte de tiuj sub 2.1., ni faras tion pensante, ke la ^ci-tieaj
ne atingis e^c nur iom vastan uzadon.

La novaj vortoj, pri kiuj ^ci tie temas, do estas funkcivortoj,
t.e. vortoj, kiuj staras sen unu el la identigaj morfemoj de la
kvar produktivaj vortklasoj (verbo, substantivo, adjektivo,
adverbo). En la IL-on estis enkondukitaj la jenaj:

    artikolo:           le
    nepersona pronomo:  lo
    personaj pronomoj:  hi, ihi, i^si
    prepozicioj:        pe, kroma~u
    adverboj:           estiel, ^je 
    konjunkcioj:        a~unome, ka~u, dum-kiel

(Kompreneble dum-kiel konsistas el ekzistantaj vortoj, sed ja kun
neevidenta signifo.) 

Pri la signifoj kaj funkcioj de tiuj novaj vortoj, kiuj estis
enkondukitaj por rearan^gi la sintaksajn funkciojn de la IL
kompare al Esperanto, bonvolu legi en 3. Ni klarigas jam ^ci tie
tiujn novajn vortojn, kiuj servas nur por semantika diferencigo.


Pronomoj
En la Esperanto de la plej multaj uzantoj la triapersona pronomo
por viro, tute la~u la kutimoj de multaj etnaj lingvoj, samtempe
funkcias kiel sekse nemarkita pronomo, dum tiu por virino
eksplicite signas nur inojn.

Paralele al la decido rilate la morfemojn `in` kaj `i^c` (kp.
1.4.) ni simetriigis la sistemon de la personaj pronomoj por la
IL, tiel ke nun ^gi estas:

    mi 'la parolanto'                 ni 'la parolanto kaj aliaj'
                     vi 'unu a~u pluraj alparolato(j)'
    li 'priparolata persono'          ili 'pluraj priparolataj
    ^gi 'priparolata objekto'               personoj a~u objektoj'
    hi 'vira priparolato'             ihi 'pluraj viraj
                                                    priparolatoj'
    ^si 'virina priparolato'           i^si 'pluraj virinaj
                                                    priparolatoj'

Notu, ke ni ne uzas la pronomon ci.


Prepozicio
La esperanta krom en la IL aperas en diferencigita formo kiel a~u
krom 'escepte de' kaj kroma~u 'aldone al' (t.e. signifoj 1 kaj 2
en PIV).


Adverboj
Ni enkondukis la adverbon estiel paralele al kiel, tiel ke la
esperanta kiel povas traduki^gi al la IL a~u per kiel 'la~u la
maniero de' a~u per estiel 'estante'. Komparu tiujn du signifojn
en la esperanta frazo

[35]    Li mortis kiel krimulo.


Konjunkcioj
La nova konjunkcio ka~u diferencigas la esperantan kaj, dum a~unome
diferencigas a~u. Amba~u diferencigoj bazi^gas sur distingo de la
refera funkcio de la konjunkcie ligitaj vortoj (a~u sintagmoj a~u
propozicioj). En la IL, do, kaj kaj a~u ligas vortojn, kiuj
referas al du malsamaj objektoj (a~u fenomenoj), dum ka~u kaj
a~unome ligas malsamajn vortojn por la sama objekto. Ekzemple:

[36]  bona_kolego_kaj_amiko   (du personoj, la adjektivo nur
                               rilatas al kolego)
[37]  bona_kolego_ka~u_amiko   (unu persono)
[38]  uzu_nitrogenon_a~u_hidrogenon    (du malsamaj substancoj)
[39]  uzu_nitrogenon_a~unome_azoton    (du nomoj por la sama
                                       substanco)




3.  SINTAKSO

3.1.  Vortklasoj

En la IL ni distingas dek vortklasojn, tute la~u la klasika
divido. Se ^car ne ekzistas la klasika klasifo, sed multaj ne tute
koincidaj, tamen necesas kelkaj klarigoj. Esperanto, samkiel la
IL, havas kvar produktivajn vortklasojn (verbo, substantivo,
adjektivo, adverbo), kies membroj estas facile rekoneblaj per
identigaj morfemoj (fakte ja ekzistas anka~u neproduktiva subklaso
kaj de la adjektivoj, kaj de la adverboj). La ceterajn vortojn,
la funkciajn vortojn, kiel oni ofte nomas ilin, ni klasas la~u
distribuo, do, alivorte, la~u sintaksa funkcio. (Anka~u la vortoj
el la kvar produktivaj grupoj teorie ricevis sian identigan
morfemon la~u tiu kriterio, sed ^car tio do jam okazis, ja estas
pli facile nun simple uzi tiun morfemon kiel klaskriterion.)
Kontraste al la cirkonstancoj en Esperanto ni por la IL evitis
havi vortojn, kiuj funkcias en pluraj vortklasoj. En PIV oni
trovas aron da ili. Por unuklasigi ilin, ni ^san^gis iliajn
sintaksajn funkciojn.

^Ci tiuj alineoj temas pri tiuj vortoj kun ^san^gita funkcio kaj pri
la funkcio de la novkreitaj vortoj (kp. 2.1.).


Pronomoj
La vorto lo estis enkondukita de Witkam en 1983 kiel unu el la du
novaj artikoloj. (Pri la alia, le, vidu ^ci-sube.) ^Gi enkondukas
atributon, kiu en Esperanto dependas de nenio, kaj por kiu anka~u
ne estas trovebla reganto ie en apuda propozicio. Do oni uzas en
la IL lo en frazoj kiel

[40]    Lo_unua, kion ni povas fari, estas esploro.
[41]    Lo plej bona en ^ci-tiu lando estas, ...

Sed ne kiam temas pri elipso, kiel en:

[42]    ^Ci-tiu kalkulilo estas la plej malgranda, kiun mi iam
        vidis.

kie estas konjekteble, ke temas pri la plej malgranda_kalkulilo.
Lo anka~u servas kiel subjekto de tiuj verboj, kiuj en Esperanto
ne havas subjekton (la veteroverboj k.a.). Studante la distribuon
de tiu vorto lo ni dume tamen rimarkis, ke ^gi kondutas ekzakte
kiel pronomo el la korelativa vico tio ... Kaj ^car ^gi hazarde kaj
praktike anka~u fini^gas per la sama vokalo, ni do decidis igi ^gin
pronomo, kio faciligas la analizan laboron per tio, ke lo,
estante pronomo, fari^gis samkiel tio deklinaciebla. Ni do havas
lo`n, kaj (kun la sama semantika never^sajneco kiun havas la
esperanta tioj) lo`j kaj lo`j`n.

Cetere en Esperanto la vorto lo ne estas tute nova, kvankam ^gi
tie havas alian funkcion. Oni trovas en PIV lo kiel interjekcion,
dum la a~utoroj de PAG listigas ^gin kiel interjekcion (iom
perforte kreitan, ^sajnas, por povi prononci ha_lo kun akcento sur
la o), aldonante, iom mistere, ke ^gi estas la substantiva formo
de la artikolo la. Pri tiu vorto en la IL ne temas.


En Esperanto, la~u PIV, amba~u estas kaj pronomo kaj adjektivo,
tiel estante unu el du nedeklinacieblaj adjektivoj de Esperanto.
(La alia estas ^ci, la~u PIV nur en poezia uzo.) ^Car unue tiu
nedeklinaciebleco ^sajnas iom neesperanta escepto, kaj ^car due
amba~u anka~u distribue montras sufi^ce specialan konduton, ni
difinis, ke en la IL ^gi estu nur pronomo. La pronomoj ^ciukaze
estas iom individue traktendaj, ^car ili tute ne kondutas
^ciudetale same (ekzemple la personaj kaj la indikaj ...).


Artikolo
La speciala artikolo le estis enkondukita ne kiel vera artikolo,
sed kiel signo de komenco por tiaj substantivaj sintagmoj kun
atributo, kiuj bezonas tian signon, sed ne havas ^gin en la formo
de iu el tiuj determiniloj, kiuj povas aperi nur komence de
sintagmo (ekz. la, tiu, mia). Ekzemplo:

[43]    La flughaveno posedas ok elektrajn le pasa^gerojn
        portantajn veturilojn.

kie ne temas pri 'elektraj pasa^geroj'.


Adverboj
Ni enkondukis en la IL-on la adverbon ^je (samkiel mem metendan
post ^gia reganto), kiu emfazas tion, post kio ^gi aperas. (Kp.
3.4.)


Ni konsideras en la IL la vorton po adverbo, dependanta de
numeralo. Tiel ^gi perdas ^cian influon al la kazo de la numeralo
kaj la vortoj, kiuj estas ligitaj al ^gi. Tio esence ne estas nur
praktika decido por la IL, sed ^sajnas al mi speguli la plej
kutiman faktan uzon en Esperanto.


La vorto apena~u, kiun PIV konsideras adverbo kaj subjunkcio, ni
uzas en la IL nur kiel adverbon.


En la IL ni ne uzas la apostrofan formon dank'. (Nek
apostrofitajn substantivojn a~u artikolojn.)


Prepozicioj
La vortoj dum, ^gis kaj la~u, kiuj la~u PIV estas kaj prepozicioj
kaj subjunkcioj (^ce la~u PIV konsilas eviti la subjunkcian
funkcion), en la IL estas nur prepozicioj. Same en la IL estas
nur prepozicioj la vortoj anta~u, malgra~u kaj anstata~u, kiuj la~u
PIV estas kaj prepozicioj kaj partoj de kunmentitaj subjunkcioj,
sen ke PIV klare diras, ^cu a~u ne ili, rolante kiel tia parto,
estas prepozicioj. Krome kvankam estas prepozicio (en PIV
subjunkcio), kaj anka~u kvaza~u (en PIV subjunkcio/adverbo/
"partikulo").


Da estas konsiderata prepozicio, samkiel en Esperanto. Tion mi
mencias, ^car Witkam en 1983 difinis, ke ^gi ne estu tio, sed ero
de kunmetita determinilo. Li tion faris pro ^gia speciala, por la
IL enkondukita, kaza rego (kp. 3.2.). Montri^gis tamen, ke tian
kazan regon krom da havas kaj la lokaj prepozicioj (kvankam ^ce
ili la akuzativo signifas ion alian) kaj la prepozicioj de kaj je
(tio estas IL-speciala^jo, kp. 3.2.). Do da ne estas tiel
speciala, kiel ^sajnis. ^Gi povas bone adapti^gi al la regaj reguloj
por tiuj aliaj dukazaj prepozicioj.


Vidu pri prepozicioj cetere 1.3.


Konjunkcioj
En Esperanto PIV kaj PAG distingas konjunkciojn kaj subjunkciojn.
Ni ne faras tion en la IL, sed tio en si mem estas pure arbitra
kaj fakte iom te^hnika decido. Ni kompreneble ja distingas
kunordigantajn kaj subordigantajn konjunkciojn. ^Sajnas tamen, ke
la membroj de tiuj du grupoj anka~u inter si sufi^ce diferencas la~u
distribua konduto, tiel ke estas same efike meti ilin ^ciujn en
unu grupon kaj apliki regulojn jen al iuj el tiu grupo, jen al
aliaj.

Malgra~u ^ci tiu decido pri grupigo, ni ja strebis atingi pli da
klareco rilate la funkcion de la konjunkcioj kaj klopodis
distingi la kunordigan kaj la subordigan funkciojn pli ol tion
faras Esperanto. Ni tial difinis, ke ^car, kiu en PIV estas kaj
konjunkcio kaj subjunkcio, havu en la IL nur kunordigan funkcion,
dum ^gi povas akiri subordigan, kombini^gante kun la konjunkcio ke
(kp. la alineon "subordigo" tuj ^ci-sube).


Subordigo
La ^ci-supraj alineoj pri adverboj, prepozicioj kaj konjunkcioj
lasas unu demandon nerespondita. En ^ciuj tri alineoj ni
priskribas la nuligon de la subordiga funkcio de aro da vortoj.
Kiel do subordigi en la IL? Kompreneble la IL ja bezonas
subordigilojn. Kvankam en ilia kazo ne temas pri aparta
vortklaso, ni tamen solvu la enigmon ^ci tie. La IL ja havas
ankora~u kelkajn subordigajn konjunkciojn, nome ke, ol, se, sed
kaj la novkreitan IL-vorton dum-kiel. Sed apud tio, la IL
disponas pri granda nombro da vortoj, kiuj povas regi la ^cefan
subordigilon, ke, kaj kun ^gi formi tion, kion PIV nomas
"kunmetita subjunkcio". Tio tute sekvas la modelon de Esperanto,
ekz. por_ke, sen_ke, kondi^ce_ke. En la IL ni tamen regule uzas
^ciam nur ke en tiu funkcio, dum Esperanto uzas anka~u ol, kiam kaj
aliajn vortojn. Do subordigan funkcion havas en la IL la jenaj
vortparoj:
Prepozicio + ke:
    anta~u ke            anstata~u ke             dum ke  
    ^gis ke              krom ke                 kroma~u ke 
    kvankam ke          kvaza~u_ke               la~u ke
    malgra~u ke          per ke                  por ke
    post ke             pro ke                  sen ke  

Kunordiga konjunkcio + ke:
    ^car_ke

Adverbo + ke:
    apena~u_ke           tial_ke                 tiel_ke
    dank`e_ke           help`e_ke               spit`e_ke
    ...

^Ci tiu lasta grupo, kies temas pri kombino de produktiva
vortklaso kun la konjunkcio ke, jam montras, ke principe ne temas
pri listigo de limigita nombro da subordigaj vortparoj, sed pri
malferma, produktiva subordigilaro. Oni do devas priskribi ^ci
tion kiel kombinregulon inter adverboj kaj ke. 

Kiel oni vidas, la rolo de ol estis limigita per etendo de tiu de
ke. Ol anka~u en la IL plufunkcias kiel konjunkcio, liganta la
komparata^jon al komparativa sintagmo (Li_estas_pli_ri^ca_ol_mi
[44]).


3.2.  Rego

Multaj vortoj havas la kapablon regi aliajn vortojn. "Regi"
signifas ^ci tie forme influi alian vorton. Povas temi pri du iom
malsamaj specoj de rego. Unue, reganta vorto povas postuli vorton
de difinita vortklaso a~u sintagmon de difinita formo. Due,
reganta vorto povas postuli vorton de difinita formo (kazo,
nombro). Pri la dua el tiuj regotipoj temu unue.


Prepozicioj
En Esperanto la lokaj prepozicioj povas regi kaj nominativon kaj
akuzativon, tiel distingante statan de direkta signifo. En la IL,
tiun duoblan kazan regon krome ricevis tri aliaj prepozicioj, da,
de kaj je. Ili ricevis tiun eblecon pro sufi^ce malsamaj ka~uzoj.


da
Da povas esti regata de adverbo. En tiu kazo en Esperanto mankas
la forma indiko de kazo, tiel ke subjekto kaj objekto estas
malfacile distingeblaj:

[45]    E-o  Sur la strato ku^sas multe da sablo.     [subjekto]
[46]    E-o  Ni a^cetis multe da sablo.               [objekto]

^Car la IL konservis la regulon de Esperanto, la~u kiu la akuzativo
^ce adverbo havas direktan signifon, ne eblas doni al la vorto
mult`e en la IL-traduko de la dua frazo la akuzativan `n por
signi, ke ^gi estas objekto. Ni tial decidis ^sovi la akuzativon en
la duan parton de la sintagmo (en la prepozicia^jon do):

    IL  Ni a^cetis multe da sablon.

Tio implicas, ke da povas regi akuzativon.

Oni povus pensi, ke el kondutas sufi^ce simile al da. Tamen ^gi ne
dependas de adverboj, sed de adjektivoj, ^ce kiuj ja eblas signi
la objektan rolon per akuzativo (kelkajn_el_niaj_klientoj). Iom
problema restas la propozicioj, kie el dependas de numeralo alia
ol unu (du_el_niaj_klientoj).


de
La plej ^sar^gita prepozicio de Esperanto havas aparte multajn
funkciojn, el kiuj kelkaj estas forme distingeblaj. La aganton de
la pasivo en la IL signas far, ne de. Alia ofta ^gia funkcio estas
enkonduki la agaton (pacienton) de ago, kiu estas esprimita per
substantivigita verbo (^cu kun a~u sen `ad`):

[47]    E-o  La a^cetado de libroj fari^gis temporaba tasko.

^Ci tiun sufi^ce specialan kazon ni distingas de la aliaj de-aperoj
donante al de la kapablon regi akuzativon. La motivo por tio
estas, ke kiam la agon esprimas aktiva verbo, la agato (paciento)
anka~u aperas en akuzativo, nome kiel objekto (a^ceti_librojn), do:

[48]    IL   La a^cetado de librojn fari^gis temporaba tasko.


je
En Esperanto je origine havis "nedifinitan" signifon, sed per la
uzado akiris kelkajn sufi^ce specifajn. Por la IL ni fiksis, ke ^gi
havu nur tiujn specifajn funkciojn. Ili estas du kaj distingi^gas
per la kazo de la regata prepozicia^jo. Kun nominativo je
enkondukas indikon de tempopunkto en la formo de horo a~u dato,
kun akuzativo ^gi enkondukas mezurindikon:

[49]    Je la dudeksepa de februaro ni venos.
[50]    Je la sesa matene ni alvenos.

[51]    Por tiu rakedolan^cado, du je na~udek metrojn altaj
        muntadoturoj estas necesaj.
[52]    La dua eldono estas je dudek guldenojn pli kosta ol la
        unua.

La rolon de la "nedifinita signifo" transprenis en la IL la
prepozicio pe.

Akuzativo de direkto
En Esperanto multaj vortoj povas regi akuzativon de direkto. En
la IL tio nur eblas, kiam la direktindika vorto estas adverbo,
sed ne, kiam ^gi estas alia deklinaciebla vorto (substantivo,
adjektivo, pronomo). Do en la IL eblas

[53]    IL   ^Gi_flugas_supren.

sed ne

[54]    E-o    ^Gi flugas Hamburgon.
[55]    E-o  ? La flugo Hamburgon ...

En la Il oni devas skribi

[56]    IL     ^Gi flugas ie-al Hamburgo.
[57]    IL     La flugo ie-al Hamburgo ...


Rego de sintagmoj
En Esperanto, predikativo de verbo havas la formon de adjektivo,
kiam la subjekto de la sama verbo estas substantivo a~u pronomo,
sed havas la formon de adverbo, kiam mankas subjekto a~u kiam la
subjekto estas propozicio. En la IL la predikativo en ^ci ^ciuj
kazoj havas la formon de adjektivo (tamen en la IL ne eblas frazo
sen subjekto):

[58]    ^Gi estas granda.
[59]    La domo estas granda.
[60]    Tio estas granda.
[61]    Lo estas varma.
[62]    Ke vi venu al nia oficejo estas necesa.
[63]    Dormi estas necesa.


Pri la jenaj demandoj, kiuj anka~u apartenas al la rubriko "rego
de sintagmoj", ni ankora~u ne okupi^gis same detale, kiel pri la
aliaj, supre traktitaj. ^Ci tial pri tiuj demandoj viaj ideoj,
proponoj kaj kritikoj trafos nian gramatikofiksan laboron en
aparte muldebla stato.


Ofte infinitivaj sintagmoj rolas kiel dependantoj de alia, kutime
finitiva, verbo. Estus interese studi, kiuj funkcioj efektive
necesas, kaj kiuj eventuale nur kopias en alian formon tiun
signifon, kiun jam esprimas `ad`o-substantivo a~u alia formulo. Do
la jenaj frazoj estas diskutinstigoj.

[64]    Dormi estas necesa.
[65]    Dormi helpas la korpon resti sana.
[66]    Ni devas dormi.
[67]    Li lernis skii.
[68]    Li instruas skii.
[69]    Skii estas ^goji.
[70]    Li venis por skii.
[71]    Li parolis pri skii.


Iuj el la verboj kun tri dependantoj (ekz. doni, diri) kutime
esprimas la aganton per la subjekto, la agaton (pacienton) per la
objekto kaj la profitanton (anka~u por ^ci tiu semantika rolo
ekzistas aro da terminoj) per prepozicia komplemento. En
Esperanto tiuj verboj povas, kiam la agato (paciento) ne estas
esprimita, meti la profitanton en la objektan funkcion en la
frazo. En la IL ni ne uzas tiun eblecon:

[72]    E-o  ^Si instruas la danan lingvon al infanoj.
[73]    E-o  ^Si instruas infanojn.
[74]    IL   ^Si instruas la danan lingvon al infanoj.
[75]    IL   ^Si instruas al infanoj.


Aro da prepozicioj regas ke-propoziciojn (kp. anka~u 3.1.). ^Cu ili
devus ^ciuj anka~u povi regi ^cu-propoziciojn? ^Cu do eblu

[76]    Ni ne parolis pri ^cu ni veturu ie-al Hamburgo.



3.3.  Akordo

En Esperanto eblas pluraj modeloj de komplika nombra akordo inter
kunordigitaj atributoj kaj substantivoj, sed tiu ebleco ne estas
^ciam sentata kiel nepra regulo. Por la IL ni preskribis ^gin:

[77]    Ili lernas la danan  kaj svedan lingvojn.
[78]    Ili rigardis multekostan  kaj malmultekostan urbajn
        domojn.
[79]    Ili ne plu povis pagi la fiksitajn tre altajn interezon
        kaj repagon.



3.4.  Vortordo

Kiam oni konsideras temo de la sintakso ne nur frazojn, sed anka~u
tekstojn, fari^gas interesa la demando pri la sinsekvo, en kiu la
vortoj aperas en la frazo. Oni kutimas nomi tion vortordo, sed
efektive en la plej multaj kazoj oni tamen ne parolas pri la
pozicio de unuopaj vortoj, sed iom pli grandaj blokoj da vortoj
kaj ties loko en la frazo. Do efektive temas pri la sinsekvo de
sintagmoj a~u sintagmordo.

En la anta~ustudo por DLT Witkam en 1983 fiksis sufi^ce striktan
sintagmordon por la IL, kiu multe limigas la tiel nomatan tute
liberan vortordon de Esperanto. (La afero anka~u en Esperanto ja
estas pli komplika ol ke la priskribo "libera" sufi^cus.) Tiu
strikta ordo helpas interalie por

    - distingi subjekton de predikativo (amba~u nominativaj),
    - certi, de kio dependas (al kio rilatas) libera adjekto
      (kiu povas esti adverba a~u prepozicia sintagmo, a~u
      subpropozicio),
    - certi pri la signifo de elipse kunordigitaj frazoj (kp.
      3.5.).

Aliflanke necesos por tradukado tekstgramatiko (kiun ni en DLT
ankora~u ne ekprilaboris), kiu temas pri la reguloj la~u kiuj oni
povas konstati, ^cu aro da frazoj formas koheran tekston a~u al kiu
vorto rilatas pronomo kaj pri similaj problemoj. Tiu postulo,
etendi la sferon de la gramatiko ^gis teksto, kaj ne limigi ^gin al
frazo, implicos, ke ni devos

    - a~u enkonduki komplikajn konstruojn por anta~uentiri
         difinitajn sintagmojn en la komencan pozicion de la
         frazo (kp. la anglan, francan, svedan),
    - a~u liberigi la sitagmordon, por iugrade libere povi
         sinsekvigi la sintagmojn la~u ilia komunika rolo.

La emfaza adverbo ^je servu por esprimi fortan emfazon; ^gi ne
povas samtempe servi la komunikan frazostrukturon (el la konfuza
terminaro de ^ci tiu ero de la gramatiko ni menciu: temo/remo,
fundamento, topiko/komento). La dua ^ci-supre menciita ebleco
estas proksimume tio, la~u kio reguli^gas la sintagmordo en bona,
ne etnolingve influita Esperanto, dum la unuan eblecon devas uzi
tiuj lingvoj, kies la sintaksaj funkcioj de vortoj estas signataj
per la vortordo kaj ne, kiel en Esperanto, per morfemoj. Kio
preferindas en la IL?



3.5.  Elipso

En la ^generala, eksteresperantuja sintaksa diskuto unu el la
^cefaj problemoj estas elipsaj frazoj. La vorto "elipso" aludas
certan teorian koncepton pri tiuj frazoj, nome ke oni kredas
kompreni ilin "remetante" iujn vortojn, kiujn oni imagas
"ellasitaj". Tiu koncepto ne estas la sola ebla klarigo de tiuj
frazoj kaj propozicioj, sed ^gi almena~u estas tre kutima. La ^cefa
kaj ver^sajne plej ofta formo de elipso okazas en Esperanto en
kunordigitaj frazoj, kie iuj sintagmoj estas komunaj elementoj de
amba~u (a~u ^ciuj) kunordigita^joj.

Interesa demando estas, kiuj el tiuj elipsoj ekzistu en la IL. Mi
jen donas kelkajn iom eksperimente formulitajn frazojn.

[80]    Li alvenis kaj [] sidi^gis.
[81]    Li a^cetis [] kaj [] tuj denove vendis tiun libron.
[82]    Li a^cetis [] kaj vi donace ricevis la libron.
[83]    Li a^cetis la libron kaj vi [] la videokasedon.
[84]    Unuj elektis Markoson prezidanto kaj aliaj [] Akinon [].
[85]    La estraro elektis ^sin honora membro kaj la komitato []
        []_revizoro.
[86]    Hodia~u ni estas en Hamburgo, sed morga~u [] jam [] en
        Stokholmo.
[87]    Oni multe verkis pri [] kaj pro la nova projekto.




4.  SEMANTIKO

La ^san^goj, faritaj en IL kompare al Esperanto ^cefe celas igi la
strukturon de IL-tekstoj pli facile manipulebla. Ili do havas
sintaksan ka~uzon. Tamen jen kaj jen (ekz. en 2.2.) okazis ^san^goj
anka~u por distingi du signifojn de oftaj vortoj, do pro
semantikaj ka~uzoj. Krom tio kompreneble la sintaksaj ^san^goj
faritaj implicas por la koncernaj vortoj signifo^san^gon. 

^Ci tie tamen necesas mencii ankora~u unu relative funkcian
signifo^san^gon, kiun ni aplikis ^ce du tre oftaj kaj tre
vastasignifaj verboj, povi kaj devi. Oni uzas ilin por esprimi
aron da signifonuancoj, el kiuj ni por la IL nuligis la modalan
nuancon. Do la frazo Ili_nun_devas_jam_esti_ie-en_Romo [88] en la
IL ne povas signifi 'mi forte supozas, ke ili nun estas en Romo',
sed nur ekzemple 'ili nun estu en Romo (sed pro trajnmalfruo
ankora~u ne alvenis)'. La modalan funkcion plenumas tiuradikaj
adverboj, kiuj aperas kun aparta komo, kiu evidentigas ilian
rolon, en difinita pozicio en la frazo, do 'mi forte supozas, ke
ili nun estas en Romo' estas en la IL Deve,_ili_nun_jam_estas_ie-
en_Romo [89]. Tiun modalan funkcion ne nur povas havi la du
adverboj, kiuj anstata~uas esperantajn verbojn, pove kaj deve, sed
anka~u aro da aliaj, nome eble, certe, evidente, honeste,
konfidence, kompreneble, miaopinie, niaopinie, prave, sa^ge,
serioze, sincere, supozeble, teorie, ver^sajne.


5.  RESUMO DE LA DIFERENCOJ

La vortoj, ^ce kiuj evidenti^gas diferencoj inter la IL kaj
Esperanto jen aperas en alfabeta sinsekvo. Ni indikas ^ce la
esperantaj vortoj la vortklaso(j)n la~u PIV. PIV ofte aldone
klasas la radikojn kiel prefikson a~u vorteron. Tiujn kategoriojn
ni ^ci tie ne citas.

{B}Esperanto{N}   {B}PIV{N}                 {B}IL{N}

ajn         adverba     ----->  -ajn        sufikso (t.e. neniam memstara
              partikulo                       vorto, sed ja radiko de kiu
                                              eblas derivi vortojn)


amba~u       adjektivo   ----->  amba~u       pronomo
            pronomo     --|


anstata~u    prepozicio  ----->  anstata~u    prepozicio
            subjunkcio  ----->  anstata~u_ke prepozicio reganta subordigan
                                              konjunkcion


anta~u       prepozicio  ----->  anta~u       prepozicio (anta~u krome havas la
            parto de kun-                     signifodiferencigon, ilustritan
              metita sub-                     per en)
              junkcio   ----->  anta~u_ke    prepozicio reganta subordigan
                                              konjunkcion (^ci tio ne vere estas
                                              vortklas^san^go kompare al PIV)


anta~u_ol                ----->  anta~u_ke


apena~u      adverbo     ----->  apena~u      adverbo
            subjunkcio  ----->  apena~u_ke   adverbo reganta subordigan
                                              konjunkcion


at, it, ot  indikiloj   ----->  at, it, ot  indikiloj de deverbaj adjektivoj
            de pasivaj   |--->  ajt         indikilo de pasivo
            participoj


a~u          konjunkcio  ----->  a~u          konjunkcio (liganta vortojn kiuj
                         |                    referas al malsamaj fenomenoj)
                         |--->  a~unome      konjunkcio (liganta vortojn kiuj
                                              referas al la sama fenomeno)


^car         konjunkcio  ----->  ^car         konjunkcio
            subjunkcio  ----->  ^car_ke      kunordiga konjunkcio reganta
                                              subordigan


^ci          adverbo     ----->  ^ci-         prefikso (t.e. neniam memstara
            adjektivo                         vorto)


da          prepozicio  ----->  da          prepozicio reganta nominativon a~u
              reganta                         akuzativon
              nominativon


dank'_al, danke_al      ----->  dank`e_ke


de          prepozicio  ----->  de          prepozicio reganta nominativon a~u
              reganta                         akuzativon
              nominativon

{B}Esperanto{N}   {B}PIV{N}                 {B}IL{N}

do          konjunkcio  ----->  do          adverbo (kiu ligas propoziciojn)
            adverbo     ----->  do          adverbo
                         |--->  -do         sufikso, kiu distingas demandajn de
                                              rilativaj pronomoj (notu, ke la
                                              esperanta do anka~u povas funkcii
                                              ^ci tiel, kvankam kiel memstara
                                              vorto)


dum         prepozicio  ----->  dum         prepozicio
            subjunkcio  ----->  dum_ke      prepozicio reganta subordigan
                         |                    konjunkcion (tempa signifo)
                         |--->  dum-kiel    subordiga konjunkcio (signifo de
                                              kontrasto a~u kontra~uo)


en          prepozicio  ----->  en          prepozicio (nek tempa nek loka
                         |                    signifo)
Same por ^ciuj lokaj      |--->  iam-en      prepozicio (tempa signifo)
a~u tempaj prepozicioj.   |--->  ie-en       prepozicio (loka signifo)


estiel      partikulo   : vidu ^ce kiel
            (neologismo)


^gis         prepozicio  ----->  ^gis         prepozicio
            subjunkcio  ----->  ^gis_ke      prepozicio reganta subordigan
                                              konjunkcion


helpe_de                ----->  help`e_ke


ili         pronomo     ----->  ili         pronomo (objektoj a~u personoj,
                         |                    nemarkita rilate sekson)
                         |--->  ihi         pronomo (eksplicite vira)
                         |--->  i^si         pronomo (eksplicite ina)


je          prepozicio  ----->  je          prepozicio reganta nominativon 
              reganta      |                  (tempoindiko) a~u akuzativon
              nominativon  |                  (mezuro)
                           |->  pe          prepozicio (nedifinita signifo)


kaj         konjunkcio  ----->  kaj         konjunkcio (liganta vortojn kiuj
                         |                    referas al malsamaj fenomenoj)
                         |--->  ka~u         konjunkcio (liganta vortojn kiuj
                                              referas al la sama fenomeno)


kiel        adverbo     ----->  kiel        adverbo (vidu krome ^ce do)
            subjunkcio  ----->  kiel        adverbo (kiu enkondukas
                                              subpropozicion)
            partikulo   ----->  estiel      adverbo


kiu  -->  kiu-do : vidu ^ce do


krom        prepozicio  ----->  krom        prepozicio (PIV signifo 1)
                         |--->  kroma~u      prepozicio (PIV signifo 2)


kvankam     subjunkcio  ----->  kvankam_ke  prepozicio reganta subordigan
                                              konjunkcion


kvaza~u                          kvaza~u      prepozicio
            subjunkcio  ----->  kvaza~u_ke   prepozicio reganta subordigan
                                              konjunkcion
            partikulo   ----->  kvaza~u_kiel prepozicio reganta subordigan
                                              adverbon
            adverbo     ----->  kvaza~u`e    adverbo

{B}Esperanto{N}   {B}PIV{N}                 {B}IL{N}

la~u         prepozicio  ----->  la~u         prepozicio
            subjunkcio  ----->  la~u_ke      prepozicio reganta subordigan
              (malreko-                       konjunkcion
              mendita
              uzo)


li          pronomo     ----->  li          pronomo (nemarkita rilate sekson)
                         |--->  hi          pronomo (eksplicite vira)


malgra~u    prepozicio  ----->  malgra~u     prepozicio
           parto de kun-
             metita sub-
             junkcio   ----->  malgra~u_ke  prepozicio reganta subordigan
                                             konjunkcion (^ci tio ne vere estas
                                             vortklas^san^go kompare al PIV)


per_tio_ke              ----->  per_ke
                         |--->  per_tio_ke


po          prepozicio  ----->  po          adverbo


post_kiam               ----->  post_ke


pro_tio_ke              ----->  pro_ke      paralele al por_ke, kiu ekzistas en
                         |                    Esperanto kaj la IL
                         |--->  pro_tio_ke


spite_al                ----->  spit`e_ke


ulo                     ----->  ul`o        nemarkita rilate sekson
                         |--->  ul`i^c`o     eksplicite vira ulo


unu, unuj, ?unujn       ----->  unu, unu`n, unu`j, unu`j`n


1                       ----->  '1'`b


-                               lo          pronomo (sen esperanta modelo)


-                               le          artikolo (sen esperanta modelo)


-                               ^je          adverbo (sen esperanta modelo)


    Source: geocities.com/athens/5383

               ( geocities.com/athens)