Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. - Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.] |
Kiom da homoj parolas esperanton?
Kara Joan,
Se Esperanto-lando estus ekzistinta sub Romiaj au Chiniaj imperiestroj, tiuj estus kalkulintaj la loghantojn, por povi enkasigi imposton de ili...
Se Esperanto-lando estus ekzistinta en Europo, kiam vivis Napoleono Bonaparta, Napoleono certe estus okupinta ankau ghin...
Tiam li estus enkondukinta sian sistemon de registrado de civitanoj.
Tamen, tiutempe kaj tiuloke ne ekzistis Esperanto-lando. Kaj do ne ekzistas fidinda registro pri Esperanto- parolantoj.
Serioze, LoLoZam pensas, ke la plej tauga respondo estas: Pli da, ol multaj pensas!
El rakontoj en multaj lokoj en la Reto kaj alie, LoLoZam eksciis, ke diversaj homoj provis per diversaj statistikaj metodoj eltrovi la kvanton de Esperanto- parolantoj. La unua problemo estas difini, kio estas "paroli Esperanton". La sama problemo ekzistas pri ne-denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj. Pri aliaj lingvoj, oni kutime supozas, ke iu, kiu lernis tian lingvon dum kelkaj jaroj en lernejo, "parolas" ghin. Sed chiuj, kiuj mem dum kelkaj jaroj en lernejo lernis fremdan nacian lingvon, scias, ke ili povas paroli en ghi nur iom pri nur iom da temoj. Kontraste, inter homoj lernintaj Esperanton oni trovas iujn, kiuj nur dum kelkaj semajnoj au monatoj okupighis pri ghi kaj bone parolas -- kaj iujn, kiuj post multaj jaroj ankorau malbone parolas ghin. Do almenau la formala lerno-tempo nenion diras pri la grado de regado de la lingvo. Ankau membreco en Esperanto- Asocio, lau sperto de LoLoZam, nenion diras pri lingvokono.
LoLoZam legis chiuspecajn nombrojn inter 100.000 kaj 20.000.000.
LoLoZam supozas, ke tiuj 100.000 estas tiuj, kiuj membras en certaj asocioj.
Kaj 20 milionoj povus esti la kvanto de homoj nun vivantaj, kiuj iam okupighis pri Esperanto: enskribighis en kurso, achetis lernolibron au vortaron, k.s.
(LoLoZam che tio atentigas, ke oni ne forgesu, ke Esperanto estas vershajne la sola lingvo, kiun oni povas lerni sola, nur kun lernolibro kaj vortaro!
Kaj ke diversloke ankau eblas prunti lernolibron en biblioteko.
Do ech ne necesas sekvi kurson au acheti lernolibron por povi lerni Esperanton...
LoLoZam supozas, ke multaj legantoj konas homojn, kiuj bone parolas Esperanton, neniam sekvinte kurson.)
LoLoZam legis en la Reto, ke iu Usona profesoro Sidney S. Culbert (ne-Esperantisto) esplor(ig)adas en multaj landoj pri la kvanto de homoj, kiuj parolas iun ajn (por ili) ne-denaskan lingvon "profesi- kapable". La rezultojn oni publikigadas en anglalingva libro ("almanako") kun chiuspecaj statistikaj informoj pri la mondo. LoLoZam tamen ne konas liajn kriteriojn. Sed tiu esploristo, por chiuj tiuj lingvoj, almenau uzis -- supozeble -- la samajn kriteriojn. Li venis al la konkludo, ke proksimume 2.000.000 da homoj "profesi- kapable" parolas Esperanton. Char, lau tio, kion LoLoZam legis pri tio en la Reto, la nombroj, kiujn li mencias pri aliaj lingvoj, aspektas fidindaj (t.e.: ne tro altaj, char ekzistas multaj troigitaj taksoj pri parolado de ne-denaskaj lingvoj), oni devas supozi, ke ankau chi tiu nombro estas pli-malpli ghusta.
LoLoZam pensas, ke che Esperanto la distanco inter "elementa kono" kaj "kapabla regado" estas multe malpli granda ol che aliaj lingvoj. Kaj do, ke multe pli granda estas la nombro de homoj, kiuj povus rapide akiri bonan konon de Esperanto, se ili havus okazon uzi ghin. Lau LoLoZam do tre gravas, ke chiuj, kiuj instruas Esperanton, samtempe prizorgu, ke la lernantoj trovu interesan manieron por uzi la lernatajhon. Kaj ke ankau al tiuj, kiuj pli frue au tute memfare lernis la lingvon, oni prezentu interesajn au utilajn manierojn por uzi ghin. En diversaj landoj tio signifas, ke oni informu pri tio la gheneralan publikon, char inter tiu kashighas multaj "nekonataj Esperanto- parolantoj"! LoLoZam havas la impreson, ke en multaj landoj kaj regionoj, la Esperanto- organizajhoj direktas siajn informojn nur al siaj membroj.
LoLoZam audis pri pluraj ekzemploj, ke iu organizis iun okulfrapan aranghon (ekzemple kun vizitanta Esperanta muzikgrupo, au portante shildojn kun teksto en Esperanto dum iu demonstracio au festa irado tra la stratoj) kaj ke anoncis sin el la publiko tute nekonataj homoj, kiuj ech bone parolis la lingvon, kiuj havis siajn internaciajn kontaktojn... kaj kiuj kredis, ke neniuj aliaj en la chirkauajho parolas Esperanton...
LoLoZam pensas, ke por ekscii, kiom da homoj efektive parolas Esperanton, necesas, ke chiuj, kiuj parolas la lingvon:
-- uzu ghin, kiam eblas,
-- ebligu, ke aliaj uzu ghin (do, ekzemple: provizu siajn hejmajn au profesiajn ttt-paghojn ankau per Esperanto- versio),
-- kaj ankau almenau provu uzi ghin en kontaktoj kun alilingvanoj, ech kiam estas nevershajne, ke la alia parolas Esperanton,
-- do, estante en fremdlingva regiono, au parolante kun turisma au komerca vizitanto, antau ol provi per alia ne-loka lingvo, chiam komencu per: "Pardonu, chu vi parolas Esperanton?",*
-- kaj montru al aliaj, ke oni konas ghin
(ekzemple, per mencio sur leterpapero: "Mi povas korespondi en jenaj lingvoj:...").
Char, se chiuj kashas sian Esperanto- konon, chiuj pensas, ke neniu alia parolas Esperanton.
* Ghuste tiumaniere (char, post kiam li estis nur traleginta iun lernolibron hazarde trovitan, iu fremdulo lin tiel alparolis), LoLoZam eksciis, ke vere ekzistas Esperanto- parolantoj, kaj ke ekzistas ech vasta Esperanto- mondo!
Mi laboras en restoracio. Kiel mi povas, en deca maniero, informi al niaj gastoj, ke mi parolas Esperanton? Mi tamen ne chiam cheestas, do mi volus ankau eviti seniluziighojn... Shildeto "Esperanto parolata" do ne tre taugas.
Kara Gaston,
Al LoLoZam shajnas, ke ne estas tiel malfacile.
Oni povus, almenau resume, provizi la menuon de la manghejo per Esperanto- traduko. Sed, multe pli simple:
Supozeble en la restoracio ie pendas shildetoj "Bonvolu ne fumi chi tie" au "Chi tie vi rajtas fumi" au "La posedanto ne povas respondeci pri perditaj havajhoj", ktp. Se sur tiuj shildetoj la teksto estus ankau en Esperanto, tio ghenus al neniu, sed kauzus, ke Esperanto- parolantaj klientoj eble demandus, chu cheestas iu, kiu parolas Esperanton.
Simile, en vendejoj oni povus aldoni Esperanto- version al tekstoj, kiel "Bonvolu pagi che la kaso", "Shangho de varoj nur kun kas-kupono", ktp.
Chu LoLoZam havas edzinon? Chu li volas iom rakonti al ni pri sia familio?
Kara Pierre,
Jes (au la edzino havas lin). Ne (krom kiam utilos en respondo).
Kial ni pagas telefonon por kontakti vin?
Kara Rapidulo,
LoLoZam supozas, ke Rapidulo pagas la telefonkalkulon, por ke la telefonkompanio ne fortranchu la konekton.
LoLoZam pagas telefonon kaj por ricevi vian demandon kaj por sendi la respondon al TTT-majstro,
kaj ankau tiu TTT-majstro pagas telefonon por sendi la paghon kun la respondo al la paghejo...
Se ne estus tiel, ke retposhte eblas rapide (chu ne tial Rapidulo nomas sin Rapidulo?) sendi multajn aferojn samtempe, ne nur LoLoZam, sed ni chiuj havus baldau malplenan monujon.
Tamen: Iuj homoj diras, ke oni povas kontakti unu la alian ankau per nura pensado. Por LoLoZam tio ghis nun ne funkciis tre sukcese. Tial li tamen preferas uzi telefonon, se ne eblas persona renkontigho. Sed LoLoZam ne scias, chu la problemo estas en la ekspedo, la transporto au la ricevo. Do, se Rapidulo volas provi tian senkostan longdistancan konekton, bonvolu!
Chu, lau LoLoZam, du viroj ("du patroj") povas eduki infano(j)n same bone kiel gepatroj?
Kara Geraldo,
LoLoZam pensas, ke unue oni devas konscii, ke ne chiuj gepatraj paroj estas same lertaj au kapablaj, se temas pri edukado de infanoj.
Do, kiam Geraldo skribas "same bone kiel gepatroj", LoLoZam interpretas tion, kiel: "same bone, kiel gepatroj bone edukantaj siajn infanojn".
Edukado de infanoj, almenau en la chirkauajhoj de LoLoZam, ne estas nur afero de la gepatroj.
Ankau geonkloj kaj geavoj, ech geamikoj (de la gepatroj, kaj poste de la infanoj), najbaroj kaj lernejo ludas rolon en edukado.
Tamen, en la chirkauajhoj de LoLoZam, oni ghenerale opinias, ke tre junan infanon se iel eble ankau ghia patrino eduku.
LoLoZam scias, ke povas okazi, ke la patrino, kiu naskis infanon, ne povas ghin eduki.
Foje ankau ghia patro ne kapablas tion (sola) fari.
Tiam okazas, sufiche ofte, ke infano estas edukata de anstatauaj gepatroj, chu parencoj au ne.
Multaj el tiuj infanoj montras, ke edukado fare de aliaj ol la "naturaj" gepatroj tute sukcese eblas.
En la chirkauajhoj de LoLoZam ne malofte okazas, ke la chiutagan edukadon de infano faras du virinoj, ekzemple ghia patrino kaj onklino
(vera, do fratino de la patrino au de la patro, au neparenca, char infanoj rapide nomas konatan amikinon de la patrino "onklino"...).
(Foje, ekzemple, char la patro dum granda parto de la jaro estas for pro laboro.
Sed foje ankau, char la patro mortis au... malaperis.)
Kutime neniu dubas, ke tiuj infanoj bone edukighas.
Chiukaze ne, se en la chirkauajho trovighas ankau viroj, kiuj interesighas pri la eduko de la infano.
LoLoZam konas nur kelkajn kazojn, ke infano estis au estas edukata de du viroj (pro tre specifaj cirkonstancoj, chi tie ne detaligendaj),
kun foja enmiksigho (ne malica, sed helpa) de virinoj konataj al ili.
Tiuj kelkaj kazoj montris al LoLoZam, ke ech viroj kapablas nutri kaj bani infanetojn kaj plekti la harplektajhojn de knabinoj...
Kaj ke la infanoj edukighas tute bone.
LoLoZam scias, ke en iuj landoj pli ofte okazas, ke du viroj (au du virinoj) "kvazau gepatroj" edukas infanojn. Li havas neniun kialon por dubi pri tio, ke tiuj kapablas, se ili amas tiujn infanojn kiel siajn. Certe, se en la chirkauajho estas geonkloj (au "geonkloj") amikaj al la infanoj. LoLoZam ech supozas, ke tiaj paroj, kiuj kuraghas entrepreni tian edukan "aventuron" ja iom (au tre) nekutiman por la chirkauajho, pli atenteme kaj zorgeme traktas la infanojn, ol iuj "naturaj" gepatroj.
Kudristo demandis (reage al rimarko en respondo al Rudolfo):
Iuj normoj (ekzemple, ke virinoj kovru sian kapon) estas donitaj en sanktaj libroj. Kiel do oni povus ne observi tiujn?
Kara Kudristo,
LoLoZam vidas, ke en la mondo diversaj homoj konas diversajn sanktajn librojn. Tiuj sanktaj libroj donas ofte samajn au samsencajn instruojn. (Sed ech se la instruo estas la sama, chiam denove en la historio, homoj disvershis sangon pro la "ghusta vortigo"...) Tamen foje la instruoj, precipe la instrukcioj pri la chiutaga vivo, estas tute kontrastaj au ech kontrauaj. LoLoZam pensas, ke tion kauzas, ke tiuj sanktaj libroj estas vortigitaj en malsamaj tempoj, en malsamaj lokoj. Por homoj vivantaj en malsamaj kondichoj. Kaj chiam antau longa tempo, en cirkonstancoj tre malsamaj de la nunaj.
Kiam en sankta libro skribighas, ke oni helpu al vundita vojaghanto, kiun oni renkontas sur la vojo dum vojagho, tiu instruo, lau LoLoZam, havas ankau nun, kaj chie, sian plenan signifon.
Kiam skribighas, ke oni ne enviu pri la kamelo de la najbaro, tiun instruon, lau LoLoZam, oni povas interpreti -- se nek vi, nek viaj najbaroj havas kamelon -- ke oni ne enviu pri, ekzemple, la motorciklo, la traktoro au la auto de la najbaro, au ghenerale, pri ties posedajhoj.
Iuj sanktaj libroj donas instrukciojn pri akiro, tenado kaj traktado de sklavoj.
LoLoZam esperas, ke ankau Kudristo konsentas, ke almenau tiuj malaktualighis...
Sed LoLoZam pensas, ke en sanktaj libroj oni vane serchas instrukcion, chu oni veturu je la dekstra au maldekstra flanko de la vojo, au kiel oni telefonu en publika telefonbudo.
Kaj se iu trovus tiajn, LoLoZam dubas, ke ili estus validaj chiulande.
(Ech: Se iu asertus trovi instrukcion pri telefonado en teksto de antau miloj da jaroj, LoLoZam tre malfidus tian personon!)
Same, sanktaj libroj ne estas, lau LoLoZam, gvidlibroj por sinvestado en diversaj klimatoj kaj vetertipoj.
LoLoZam pensas, ke instrukcioj pri kovrado de kapo k.s., fakte signifas, ke oni dece vestu sin (lau la tiutempaj, tiulokaj kutimoj).
La chefaj instruoj, kiujn LoLoZam memoras de sanktaj libroj kaj praavaj rakontoj, estas: "ne traktu aliajn, kiel vi mem ne volas esti traktata" kaj "traktu vian kunhomon kun respekto kaj amo". Se la homoj vivus lau tiuj, la mondo estus, lau LoLoZam, tute en ordo. Eble jam sufichas nur la unua...
LoLoZam respektas la konvinkojn de chiuj homoj, kiuj respektas la konvinkojn de aliaj. LoLoZam ne respektas la konvinkojn de homoj, kiuj perforte devigas, ke aliaj observu iliajn normojn. Ankau ne, se ili por pravigi sin, citas el por ili sankta libro. LoLoZam esperas, ke Kudristo ne apartenas al tiuj.
Chu KONTAKTO plibonighos sub la redakcia prizorgo de Sabira Stahlberg?
Kara Georgo,
LoLoZam pardonpetas, ke li ne estas regula leganto de "Kontakto", la revuo de Tutmonda Esperanta Junulara Organizo. Eble lia agho iel rilatas al tio. Hazarde, antau ne longe, LoLoZam vidis unu numeron sub redakto de la antaua redaktoro kaj unu (la unuan?) numeron sub redakto de la nova redaktorino. La unua penso, kiu venis al la kapo de LoLoZam, estis: kial tiu nova presisto ne uzis iom pli da inko?
LoLoZam scias, ke revuoj povas shanghighi pro shangho de redaktoro. Iuj, kiel "Heroldo de Esperanto", ech tiom, ke oni apenau povas paroli plu pri la sama revuo. Tamen, lau kompreno de LoLoZam, che "Kontakto" la redaktoro- shangho okazis nur jhus. Do estas tro frue por jam fari jughon pri la redakta prizorgo. LoLoZam audis, ke dum la lasta periodo, "Kontakto" estis tre bone redaktata. Li pensas, ke la nova redaktorino provos teni la nivelon alta, kaj ech, lau sia sento, provos plialtigi ghin. Ke, pro la shangho de redaktoro, estos shanghoj en la revuo, lau LoLoZam estas normale. Sed ankau pri la nova redaktorino, LoLoZam audis bonajn sciigojn.
LoLoZam pensas, ke Georgo devus atendi la aperon de kelkaj numeroj de "Kontakto", antau ol prijughi la manieron de redaktado. Kaj, se Georgo pensas havi konsilojn por la redaktorino, Georgo ne hezitu skribi al shi.
Kial Esperantistoj tiom insistas pri siaj malbelaj supersignitaj literoj? Ili malhelpas en presado kaj ankau en Interreto. Ido jam en 1907 montris, ke ili ne necesas.
Kara Konsilanto,
Kial Idistoj* daure insistas pri la malbeleco de supersignitaj literoj kaj pri ties malutilo por presado? LoLoZam tre miras, ke Konsilanto vochigas tion al pagho en Esperanto, kie ne aperas ech unu supersignita litero.
Chu Konsilanto ne scias, ke jam antau 1907 oni povis skribi, kaj laubezone skribis Esperanton sensupersigne? Pri belo au malbelo oni povas malsamopinii. Sed, ghuste pro tiuj chapelhavaj literoj, almenau LoLoZam neniam havis problemojn pri prononco au literumo de vortoj. (Post lernado kun supersignitaj literoj, legado kaj skribado per ekzemple CH ne shanghas tion.)
Koncerne la malutilon por presado, LoLoZam atentigas nur, ke chiumonate aperas pli da libroj en Esperanto (kun supersignoj), ol estas entute haveblaj (en Ido) en Ido- libroservo. Kaj LoLoZam forte supozas, ke ankau en Interreto kaj la kvanto de paghoj en Esperanto- kun- supersignoj, kaj la kvanto de paghoj en Esperanto- sen- supersignoj plurmilfoje superas tiun de paghoj en Ido entute.
(Ghis nun, LoLoZam trovis nur paghojn pri Ido, neniun en Ido.)
LoLoZam preferas ne kvereli kun Idistoj, char li konscias, ke la idealo de Idistoj, se temas pri neutrala internacia lingvo, estas la sama kiel tiu de Esperantistoj. (LoLoZam pensas, ke ghuste pro tio, chiuj Idistoj kiujn li renkontis en la Reto, kiel Konsilanto, uzas ankau Esperanton.) Sed LoLoZam pensas, ke Idistoj finfine akceptu, ke multegaj Esperanto- uzantoj jam antau longa tempo, kun danka aplaudo, estus akceptintaj la shanghojn proponatajn de Idistoj, se ili vidus utilon en tio. Sed... tiun utilon ili ne vidis, vidas, au vidos.
LoLoZam do pensas, ke Idistoj devus priparoli siajn proponojn nur en prilingvaj diskutrondoj, kaj ne aliloke.
Por chiuj tiuj centmiloj, kiuj praktike uzas Esperanton, parole, lege kaj verkade, la Idistaj intervenoj estas nur tedajho.
LoLoZam konsilas al Konsilanto, enmeti en la Reton multajn tre interesajn paghojn en Ido. Tiam eble ankau Esperanto- parolantoj legos tiujn, char finfine Ido ja estas kaj restas dialekto de Esperanto.
* "Ido" estas la nomo de projekto por "plibonigi Esperanton", publikigita en 1907. Ghi ne konsistis nur el forigo de la supersignoj, sed enkondukis gravajn shanghojn en la gramatiko kaj la vortfarado. La granda plimulto de la tiamaj Esperanto- uzantoj vidis neniun utilon en ghiaj proponoj, kaj simple daurigis uzi Esperanton. Kelkaj centonoj (precipe en Francio) tiam transiris al Ido. Dum la sekvaj jaroj, en Ido oni daure denove faris shanghojn, kaj pluraj Idistoj, ne kontentaj pri Ido, publikigis sian propran "plibonigo"- projekton. Shajnas, ke neniam pli ol kelkmil homoj iel uzis iun formon de Ido. Nun ekzistas eble kelkcent homoj en la mondo, kiuj okupighas pri Ido.
Per "klara lingvajho" mi celis ne nur la vortuzon. Ankau io en la frazkonstruo faras la frazojn de LoLoZam facile legeblaj, dum tute ne temas pri mallongaj frazoj. Kiel LoLoZam tion faras?
Kara Hezitanto,
En iuj lingvoj ekzistas striktaj normoj por la ordo de frazpartoj en la frazo.
(Ankau en la denaska lingvo de LoLoZam.)
Ofte por skriba lingvajho, au por formala alparolo, tiuj normoj estas pli severaj (au aliaj) ol por neformala parola lingvajho.
Feliche Esperanto ne havas tiajn striktajn normojn.
Tial oni povas konstrui siajn frazojn tiel, ke, kiam iu legas de maldekstre al dekstre, ne nur la literoj staras en la ghusta ordo,
sed ankau la partoj de la frazo aperas en loko, kie la leganto bezonas ilin.
En pripensita parolado, tia ordo okazas preskau senpene.
Parolantoj ja ne tro multe prokrastas iun gravan parton de la frazo, se la auskultanto bezonas ghin scii pli frue.
LoLoZam provas atenti, ke tio estu observata ankau en la skriba redono de liaj respondoj.
LoLoZam pensas, ke estas utile, ke verkanto mem kelkfoje lautlegu siajn frazojn (eble sensone) al publiko (eble ne ekzistanta), por kontroli la klarecon.
Chu vi scias, ke al mi tre agrablas havi Vin en mia hejmpagho? [...] Bonan (agrable varman) nokton al Vi el chi ekvintrigha nokto sudbrazila... (Kaj vekighu bonfarte!)
Kara 6429,
Se LoLoZam komprenas bone, 6429 metis ligon al lia pagho en sian paghon. Dankon pro tio: tiam vizitantoj de tiu pagho povos veni facile al la pagho de LoLoZam. El la cetera parto de la letero, LoLoZam konkludas, ke 6429 pensas, ke LoLoZam estas granda TTT-majstro. LoLoZam tia ne estas. Sed LoLoZam ghojas koni iun, kiu sufiche scias pri TTT por enmeti liajn respondojn en la Reton.
LoLoZam dankas al 6429 pro ties bondeziroj. LoLoZam chiam zorgas resti sufiche varma dum vintraj noktoj. Feliche ankau por tio, LoLoZam havas helpon...
Chu LoLoZam ion scias pri la religia fono de sklavo- komercistoj?
Kara Mary,
LoLoZam ne scias, kaj ilia religia fono shajnas al li ne tre interesa. Sed lau granda studo pri sklavo- komerco (de Afriko al Ameriko), en la tempo de plej grandaj transportoj, je la Amerika flanko, el 400 grandaj sklavo- komercistoj, unu estis Judo lau religio. La aliaj estis Europ- devenaj (tiutempe do supozeble blankhautaj) Kristanoj (kvankam ekzistis en Ameriko ankau iuj nigrahautaj sklavo- komercistoj -- LoLoZam ne trovis indikon pri ties religio). Je la Afrika flanko, multaj komercistoj estis Islamanoj (nigraj Afrikanoj kaj Araboj) kaj multaj (nigraj Afrikanoj) de loka religio ("paganoj").
Provizore LoLoZam ne plu respondos demandojn pri sklaveco. Li ne estas fakulo pri ghi, nek speciale interesighas pri ghi, kaj ne tre shatas nur citi la respondojn de aliaj.
Lau la bildo, LoLoZam estas tre tradicie vestita per nacia kostumo kaj li sidas en pozo supozeble ankau tradicia. Tamen, lau mi, liaj respondoj estas ofte sufiche netradiciaj kaj aspektas ne tre influitaj de naciaj moroj k.s. Kio estas la klarigo?
Kara Rudolfo,
LoLoZam pensas, tute lau la tradicioj de sia popolo, ke oni ne faru tiom da demandoj pri li mem. Tamen, ankau lau la tradicioj, al farita demando li provos respondi.
Estas vero, ke en la bildo aperas LoLoZam en tradiciaj vestajhoj kaj en tradicia pozo. Kiam LoLoZam estas en sia tendo, li pleje sentas sin komforta en vestajhoj kutimaj kaj en pozo kutima. Chu ne aspektus strange, kara Rudolfo, se je tiu fono vi vidus iun en Europeca (kvankam nun tre internacia) triparta kostumo kun kravato? Tamen, la vestajhoj en la bildo estas iom specialaj, iom festaj ech. Dumtage en normalaj tagoj, ankau la tradiciaj vestajhoj estas pli simplaj kaj malpli ornamitaj.
LoLoZam pensas, ke liaj respondoj ja estas influitaj de la dum la jarcentoj akumulita kaj evoluinta sagho (kaj ankau malsagho) de la antauuloj. Sed LoLoZam konscias, ke multaj moroj kaj kutimoj ne estas tuthomaraj. Jam la popoloj loghantaj plej proksime, havas pri multaj aferoj malsamajn morojn kaj kutimojn. LoLoZam pensas, ke tio ne estu kauzo de problemoj.
Ne chiuj moroj kaj kutimoj estas esencaj. Ekzemple, maniero de vestado estas tute ne esenca. Tamen LoLoZam pensas, ke en certa chirkauajho oni la tieajn normojn kaj kutimojn pri vestiteco ne simple ignoru, pro respekto al la homoj vizitataj kaj por ne nenecese shoki au inciti homojn, kiuj malpli ekkonis aliajn popolojn au kiuj malpli povis pripensi pri esencaj kaj ne-esencaj aferoj en la vivo. Interne de iu kultura grupo, oni ja ankau iom adaptas sian aperon al la atendoj de la gastigantoj. Irante al oficiala interparolo, oni vestas sin alie ol irante al sportejo. Do, lau LoLoZam, oni konsideru ankau la kutimojn de alikulturaj rondoj. Tio ne signifas, ke oni devas, lau LoLoZam, plene observi ties kutimojn, char ankau ili akceptu, ke aliaj popoloj au grupoj (au ghenerale: aliaj individuoj) havas aliajn kutimojn.
Tamen, se vi (ne specife Rudolfo, sed ghenerale unu el la legantoj) pensas, ke aliaj ne ghenighu pro iu via (vestado-) kutimo, char temas pri ne-esenca afero, lau LoLoZam validas same, ke -- ghuste char ghi lau vi estas ne-esenca -- eble ankau vi ne bezonus plej principe insisti pri ghi en alia chirkauajho.
Tute alia ekzemplo: LoLoZam pensas, ke estas esence, ke patrinoj povu dedichi sin sufiche al eduko de siaj malgrandaj infanoj (ne pro nenio la naturo ekipis ilin per la kapablo nutri sian infanon per patrina lakto ech dum jaroj). Sed tio ne signifas, ke aliaj ne povus au ne devus helpi shin en tiu tasko. Tio ja signifas, ke oni (sen gravaj kauzoj, por la bono de la infano) ne malhelpu al patrinoj, kiuj volas eduki siajn infanetojn. Tamen, kontraste, estas tute ne esence, ke patrinoj kuiru la manghojn au prizorgu la legom- ghardenon, ech se iuloke tio estas la kutimo. En aliaj lokoj ja estas kutimo, ke ghuste viro kuiras kaj prizorgas la ghardenon. Kaj ankau tiel estas bone.
Tiel, en siaj respondoj, LoLoZam provas, lau siaj kapabloj, distingi aferojn esencajn de ne-esencaj. Kaj ech se en lia chirkauajho ekzistas fortaj tradiciaj kutimoj pri io, li tiujn ne prezentos kiel normojn por aliaj homoj en aliaj chirkauajhoj.
LoLoZam vidas kaj audas, ke en multaj regionoj de la mondo, homoj devigas aliajn, observi kutimojn tute ne esencajn, ofte komunajn nur al parto de la loghantaro. (Li audis, ekzemple, ke en iuj lokoj oni punas virinojn, kiuj ne kovras sian kapon, dum en aliaj lokoj oni punas ghuste virinojn, kiuj ja kovras sian kapon.) En mondo, kie pli kaj pli homoj kun malsamaj tradiciaj kutimoj ne nur renkontighas, sed vivas samloke, samstrate, tio estas, lau LoLoZam, afero ne akceptebla.
Chu LoLoZam shatas la chefan kanton de la filmo "Titaniko" ("Titanic")?
Kara Mikaelo,
Chefe ghian titolon: "Mia kor' batos plu"...
Chu por LoLoZam lacertoj estas speciale gravaj, au amindaj, au
eble sanktaj bestoj?
Liajn paghojn ornamas multaj lacertoj!
Au chu li volas atentigi ke al chiu demando li donas "la-certan" respondon? :-)
(Ankau mi shatas lacertojn, sed nun mi jam longe ne renkontis iujn.
Shajne en la parto de la mondo kie mi vivas nun, ili ne bone fartas.)
Kara Moldur,
La artisto, kiu desegnis tiujn bildetojn, asertis, ke temas pri tigroj au panteroj, senbrue alrampantaj... Tigro au pantero ja estas besto grava kaj respektinda, kvankam eble ne tre aminda (krom por tigrino au panterino dum parto de la jaro). Por iuj, tigro au pantero estas tiel grava kaj respektinda, ke ili ja nomas ghin sankta besto -- tiel sankta, ke LoLoZam ankorau neniam renkontis tian kategon, ankau ne pumon au jaguaron. La bildetstriojn LoLoZam petis enmeti simple kiel ornaman dislimon. Eble poste li petos enmeti aliajn.
LoLoZam tute kontentas, ke Moldur vidas ilin lacertoj. Lacertoj plachas ankau al LoLoZam. Precipe plachas ilia kvazau senzorga sunumado, dum kiu ili tamen daure akre atentas chion, kio okazas chirkaue. Chu eble en la loko de Moldur, la suno ne sufiche varmigas? Au chu chirkaue okazas tro?
Kara Moldur, ne kredu, ke LoLoZam estas chiam tiel certa pri siaj respondoj. LoLoZam pensas, ke foje ghuste estas ilia utilo, ke la leganto farighu eble iom malpli certa pri iuj opinioj kaj vidpunktoj...
PS
Senbilde-retumantoj: Moldur vidas lacertojn, kie vi vidas steletojn.