llzkapo
* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) julio 1998


* * * * * * * * * * *
Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. -- Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.]

* * * * * * * * * * *

Francois demandis:

Kial, lau LoLoZam, inter Esperantistoj vidighas tiel malmultaj nigrahautuloj? Por mi, vivanta en multkolora lando, estas okulfrape, kiel dukolora (''blanka'' -- ''flava'') aspektas la internacia Esperantistaro.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Francois,

Jen demando ne facile respondebla. LoLoZam longe pripensis, kaj kontaktis plurajn homojn, kiuj scias pli pri la hautkoloro de Esperanto- parolantoj, char fakte LoLoZam pri plej multaj el siaj korespondantoj ne scias pri la koloro de ilia hauto, haroj, okuloj, char li ne havas foton de ili... Fakte LoLoZam pensas, ke tiuj koloroj tute ne estas la plej gravaj aspektoj de homoj. Sed la korespondantoj de LoLoZam konfirmas, ke Francois esence pravas en sia konstato.

LoLoZam ekhavis la impreson, ke bona, ghisfunda pritrakto de la temo, sufichus por doktorighi pri sociologio. Chi tie ne serchu tian doktorighan tezaron. LoLoZam mencios nur kelkajn punktojn, apenau ellaboritajn, kiuj al li shajnas gravaj. Ech tio jam okupos multe da loko.

(Pri homoj, ankau en ekz. Afriko, por kiuj lernado de Esperanto estas au nefarebla au ne tre sencohava, legu la pasintmonatan respondon de LoLoZam al Alia Jens (junio).)

LoLoZam kredas, ke unuavice la fenomeno disighas en du:
-- la disvastigho de Esperanto en la multkolora mondo,
-- la disvastigho de Esperanto en multkoloraj landoj.

LoLoZam pensas, ke por ambau temaroj utilas, rigardi al la komenca disvastigho de Esperanto en ties naskigha regiono: Europo.
En la komenca tempo de Esperanto, en Europo, la lingvo estis uzata chefe de finance sufiche bonstataj homoj kaj de finance eble iom malpli bonstataj intelektuloj. (Ankau la disvastigho al iuj Amerikaj landoj kaj al Japanio okazis en tiuj rondoj, kiuj tiam ghuste komencis ekhavi pliajn internaciajn kontaktojn, pro novaj transport- kaj komunik- rimedoj.) La disvastigho de la lingvo inter laboristoj komencighis tie nur, kiam tiuj ekhavis iom da libera tempo, kaj iom pli da mono, por okupighi pri aferoj ne rekte ligitaj al transvivado. (Jaroj 1920-1940.) Tio estis tempo de larghskala ''sin-klerigo'' de Europaj laboristoj. Tiam tiuj laboristoj, kiuj neniam povis lerni alian lingvon, ekkonis situaciojn, en kiuj Esperanto povus esti praktike utiligata, ekzemple por translima korespondado kaj organizigho. Kaj relative grandskale ili komencis lerni kaj uzi la lingvon.

En la mondo, la disvastigho de Esperanto ne estas egala. Unu kialo, ne prisilentenda, estas, ke en la tempo de disvastigho en Europo, la sinteno de plej multaj Europanoj al homoj en la tiamaj kolonioj estis... koloniisma. Tio iel montrighas el la fakto, ke tiam Esperanto ja disvastighis al ekzemple Usono, iuj Sudamerikaj landoj kaj Japanio, sed ne al tiamaj kolonioj de Europaj landoj, kaj chiukaze ne inter la koloniaj ''regatoj''.

En Afriko, kie la homoj ghenerale havas la malhelan hautkoloron celatan de Francois, la disvastigho de Esperanto estas nur komencighanta. Tio cetere validas ankau por grandaj partoj de la mondo, kie la hauto de la homoj ghenerale ne estas tia. Ja ne temas pri hauto. LoLoZam do mencias Afrikon nur kiel ekzemplon. LoLoZam pensas, ke unu el la kialoj estas ekonomia: en grandaj partoj de Afriko, la ekonomia stato estas tia, ke la homoj ghenerale ne havas la liberan tempon au la financajn rimedojn por vojaghi eksterlanden au ech por sendi leterojn eksterlande. (Des malpli por acheti komputilon kaj navigi en la Reto...)
Kvankam ili eble ja scias kaj konscias pri la diverslingveco en la mondo, por ili la diverslingveco en la propra lando estas io pli proksima, pli urgha. Kaj por tiu diverslingveco, ghis nun, oni preskau senescepte trovas solvon en la uzado de la... koloniista lingvo. Tiun lingvon ili do devas lerni unuavice.
Tiuj homoj (kaj homoj en similaj cirkonstancoj ekster Afriko) malofte trovas sin en situacio, kiam Esperanto povus esti praktike kun avantagho utiligata. Krome, en pluraj el tiuj landoj kaj regionoj, la politika situacio estas tia, ke liberaj kontaktoj kun eksterlando estas ''ne stimulataj'' de la autoritatoj, kaj do ne senriskaj...

LoLoZam pensas, ke nun, en diversaj ekonomie malpli richaj landoj de la mondo (LoLoZam ne celas la Malnetan Nacian Produkton, sed la enspezon de homoj), pli da homoj ektrovighas en situacio simila al tiu de la Europaj laboristoj en la jaroj 1920-1940. Kvankam la homoj tie unuavice ekuzos la eksan koloniistan lingvon de sia lando (Angla, Franca) ankau por internaciaj kontaktoj, iom post iom ili vidos, lau LoLoZam, la limigojn kaj malavantaghojn de tiu, kaj eble interesighos pri Esperanto, se ili renkontos ghin. (Grava diferenco kun tiuj Europaj laboristoj estas tamen, ke tiuj homoj do ja jam lernis iun internacie utiligeblan lingvon!)

Kiam pli da homoj loghantaj en Afriko havos la rimedojn por internacia vojaghado, LoLoZam supozas, ke pli da homoj tie interesighos pri Esperanto, kaj ankau en internaciaj Esperanto- aranghoj estos pli da homoj el Afriko.

La situacio en ''multkoloraj landoj'' ne estas, lau LoLoZam, klarigebla en precize sama maniero, kvankam iuj kialoj similas.

En landoj, kiuj jam dum pli longa tempo estas ''multkoloraj'', tiun multkolorecon ofte kauzis iama importado de sklavoj. Dum longa tempo post abolo de sklaveco, tie estis (ech ankorau estas) ekonomia kaj socia aparteco. Ne chie la ''malavantaghigataj'' homgrupoj (kies hauto cetere ne estas chiam ''nigra''!) atingis la stadion de tiuj Europaj laboristoj de la jaroj 1920-1940, ke ili povas dedichi tempon kaj monon al internaciaj kontaktoj. Krome, en multaj el tiuj landoj, oni povas vojaghi malproksimen, uzante la enlande uzatan lingvon: Angla, Hispana, do sentas malpli da bezono por internacia lingvo.

En landoj, kiuj nur dum la lastaj jardekoj farighis ''multkoloraj'', chefe en okcidenta Europo, pro enmigrado, la ''alikoloraj'' homoj ofte trovighas en ekonomia situacio ne tiel avantagha. Sed pli grave, lau LoLoZam, ilia ''libera tempo kaj mono'' grandparte dedichighas al kontaktoj kun, kaj helpo al parencoj kaj konatoj en la ''devenlando''.
Kaj, ne prisilentende, en tiuj landoj ofte ekzistas sinteno inter la originaj loghantoj al la enmigrintoj, kiun oni povas kompari al la sinteno de Europanoj al koloniaj regatoj siatempe: ech Esperantistoj ghenerale ne vidas la enmigrintojn kiel informotan publikon!
Tio por LoLoZam estas la plej miriga kaj malghojiga konstato.
En tiuj novaj ''multkoloraj'' landoj de Europo (sed ankau en aliaj, kompareblaj landoj), iom post iom, ankau la enmigrintoj ekhavas la tempon kaj monon por internaciaj kontaktoj -- kaj, iom post iom, direktas sian atenton ankau al aliaj eksterlandoj ol sia ''devenlando''. Sed la Esperantistaro tie, lau la impreso de LoLoZam, ne sufiche informas ilin pri la avantaghoj de Esperanto.
Char multaj enmigrintoj en Europo, hejme kaj inter samdevenaj, uzas (ankau) sian propran lingvon, LoLoZam pensas, ke povus esti utile, havi ekzemple informajn materialojn pri Esperanto ankau en la lingvoj de tiuj ''lingvaj kaj kulturaj minoritatoj''. Lau tio, kion LoLoZam audis, preskau nenie en Europo tiaj materialoj ekzistas!*

La konsekvenco de tiu manko de interesigho pri enmigrintoj (kaj aliaj minoritatoj) estas, ke, kiam okazas Esperanto- kongreso en, ekzemple, tia okcident- Europa ''multkolora'' lando, la ''multkoloreco'' au ''unuavida internacieco'' en la kongreso estas malpli granda, ol ekstere. LoLoZam opinias, ke tio estas afero fakte hontinda, kaj urghe shanghenda!

-----
* LoLoZam pensas, ke Esperantistoj, kiuj ja chiam asertas esti kontrau lingva diskriminacio, rapide riparu tiun mankon... Tia ''respekto por lingvo kaj kulturo'', lau LoLoZam, certe faciligus la kontaktojn kun tiuj ''alidevenaj'' samlandanoj.

* * * * * * * * * * *

Javier demandis:

Kial gajnintoj de auto- au biciklokonkurso disshprucigas botelon da champano al la chirkaustarantoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Javier,

Lau LoLoZam, char fortrinki tutan botelon da shaumvino estus ech pli malbona ideo. Tro da gaso en kombino kun tro da alkoholo... Erhhg!

* * * * * * * * * * *

Alia Jens demandis:

Chu mi rajtas publikigi vian respondon en kluba gazeto?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Alia Jens,

Vi rajtas, sed ne publikigu nur ''negativajhojn''...

LoLoZam ripetas la respondon al Rao de marto:

LoLoZam tion permesas, volonte. Tamen kun grava kondicho: Ne shanghu, forigu au aldonu ech unu vorton en la demando au en la respondo! (Oni ja rajtas, ech devus, uzi supersignitajn literojn anstatau ch...) Krome, menciu la TTT-adreson de la pagho de LoLoZam. Kaj informu al LoLoZam pri nomo de la gazeto, nomo kaj loko de la klubo, dato, k.s. Provizore, LoLoZam ne permesas ajnan vendotan eldonon de liaj respondoj.
LoLoZam rajtigas chiujn ajn, protesti, se ili rimarkas, ke iu publikigas falsajn respondojn de LoLoZam.

* * * * * * * * * * *

Joyce skribis:

Lau mi, LoLoZam malmulte scias pri junuloj en Usono. En sia respondo al Joana, li diras al shi, ke shi ne kushu kun sia knabo. Estas tiel, chi tie, ke se knabino ne volas kushi kaj amindumi kun sia knabo, shi povas forgesi pri knaboj entute!

LoLoZam pensis profunde...

Kara Joyce,

Chu do tia egoisma, memcentra knabo decidu sola pri la sano kaj la posta vivo de la knabino?

Por eviti chian miskomprenon: ne temas pri ''kushado'' au ''amindumado'', sed pri ''plen-efika kunigho''. (LoLoZam vortumas tiel, por ke liaj paghoj ne estu eljhetitaj el la Usona, do vorto- pruda, paghejo.)
Cetere, LoLoZam tute ne kredas, ke chie en Usono, chiuj junuloj kondutas tiel, kiel diras Joyce.

Tamen, el statistikaj informoj, oni povas konkludi, ke (almenau en Usono) multaj knabinoj pensas kiel Joyce, kaj agas konforme!

LoLoZam konsilas al Joyce (kaj al Joana, kaj al chiuj aliaj), uzi sian cerbon.

Se la knabo plu insistas, tio signifas, ke supozeble lia insistado antaue, che pli frua amikino, havis sukceson. Se tio havis sukceson che lia antaua amikino, tio signifas, ke vershajne che shi, pli frue, ankau iu antaua amiko sukcesis... Jen do jam la ''variaj rilatoj'', pro kiuj disvastighas seksmalsanoj.

Kaj chu iu knabo, kiu ne lasas sian amikinon trankvile mem decidi, chu kaj kiam shi sentas, ke ilia rilato estas tia, ke ghi povas inkluzivi sekson -- kaj do montras malrespekton por shiaj opinioj kaj sentoj -- estas la plej bona elekto? Tia knabo pli interesighas pri sekso, ol pri la knabino mem..., kaj, ne malofte, kiam la ventro de la knabino dikighas, tia knabo serchas alian volontulinon. Joyce iom rigardu chirkaue! Kiam oni volas atentigi tian knabon pri lia patreco, la respondo rapide estas: ''shi lasis min fari, do certe ankau aliajn''.

Komprenu bone: en la chirkauajho de LoLoZam, antaugeedzighaj intimaj rilatoj tute ne estas principe malakceptataj (teorie jes, sed praktike ne). Kiam LoLoZam estis juna, la chefa zorgo de gejunuloj estis (en tiu kadro), ne gravedigi kaj ne gravedighi. Char ja ekzistis forta premo, de ambauflankaj familioj, ke oni devas geedzighi, kiam naskighas bebo, kaj pluvivi kiel respondecaj plenkreskuloj. (En tiu tempo ne estis facile, havi intiman rilaton sen ke iu sciis pri ghi -- tiu kutime prisilentis, sed, post la malkovro de gravedeco, same kutime sentis kiel sian devon, informi la gepatrojn.) Kaj tiam pri aliaj okupoj, kiel lernado au studado, ne plu estis ajna shanco...

Nun, kiam estas vere ne tre malfacile por knabino (almenau en la chirkauajho de LoLoZam -- en Usono ne chie), preventi gravedighon, la chefa zorgo estas, preventi infektighon per (eble ech mortiga) malsano. Tio signifas, ke nun ne plu sufichas, ke la knabino protektu sin, sed praktike, ke nun la knabo devas uzi kondomon. Tamen, se oni lasas chion al la ardeco de la momento, tiam oni eble forgesas pri tio... La statistikoj montras, ke en Usono la junularo ofte forgesas pri tio: unu miliono da gravedaj dekumulinoj chiujare! (Duono abortigas, duono naskas.) Kun, nuntempe, ankorau pli teruraj riskoj. Ankau por tiuj (chu pliaj milionoj?), kiuj -- pro pilolo au hazardo -- ne gravedighas!

Tial LoLoZam insistas pri trankvila priparolo, ''sidante che tablo''. Tial la virinoj en lia chirkauajho insistas pri ''faru ne''.

-----
Lau jhus publikigita raporto de Unicef, en (tuta) Europo meze 25 el 1000 knabinoj 15-19-jaraj patrinighas. En Europo, Bulgario havas plej multajn: 57 el 1000. En okcidenta Europo, nur Britio superas la Europan mezkvanton: 31 el 1000. Komparu kun Svislando: 4 el 1000, kaj Nederlando: 7 el 1000.
Usono havas, meze, similan nombron kiel Bulgario! (lau shtato, inter 11 kaj 89 el 1000).
Je monda skalo, Gvineo havas la plej grandan proporcion: 229 el 1000 dekumulinoj patrinighas tie.
(LoLoZam atentigas, ke tiuj nombroj ne inkluzivas knabinojn, kiuj gravedighas, sed ne naskas - kaj aliflanke ja inkluzivas tiujn, kiuj vere volas patrinighi.)

* * * * * * * * * * *

Jumiko demandis:

Kiom da tempo LoLoZam kutime bezonas por elpensi respondon al demando? Lau mi, LoLoZam devas dedichi multe da tempo al sia demando- rubriko, char la respondoj impresas al mi preskau chiam tre ghisfunde pripensitaj.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jumiko,

LoLoZam dankas al Jumiko pro la komplimento. LoLoZam pensas, ke doni nepripensitajn respondojn, estus malbona ideo.

Estas malfacile diri, kiom da tempo LoLoZam bezonas por respondo. Foje, tuj post lego de la demando, LoLoZam povas doni respondon. Foje, LoLoZam devas pripensi dum kelkaj horoj au dum pluraj tagoj. Foje, LoLoZam devas unue konsulti aliajn homojn. Feliche LoLoZam ne bezonas mem tajpi kaj enpaghigi la respondojn.

Jumiko pripensu, ke oni povas fari multe da aliaj aferoj, samtempe lasante sian cerbon pripensi ion. Ofte la bonaj ideoj venas, dum oni ne provas pensi konscie kaj eksplicite pri io. Same, kiel oni ofte trovas ion, kiam oni ne plu serchas ghin. LoLoZam konsilas al chiuj, pli ofte doni al sia cerbo taskon por pripensi, dum oni okupighas pri io alia... Ekzemple, matene legu iun seriozan tekston, kaj vespere legu ghin denove. Lau sperto de LoLoZam, tiam montrighas, ke la cerbo -- tute memfare -- multe okupighis pri la temo, dum ghia posedanto faradis aliajn utilajn laborojn.

* * * * * * * * * * *

Halina demandis:

LoLoZam skribas, ke Joana ''diru ne'' kaj ''trankvile priparolu che tablo'', kiam shia amiko volas sekson kun shi. Kiel oni povas ''trankvile priparoli'', kiam la knabo estas drinkinta, kio preskau chiam okazas al niaj knaboj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Halina,

LoLoZam pensas, ke Halina ne nur evitu situaciojn, en kiuj drinkinta knabo povus devigi shin al io, kion shi ne volas. Ghenerale LoLoZam konsilus, komplete eviti drinkantajn kaj drinkintajn personojn. Lau LoLoZam, nur trankvile che tablo, prefere vid-al-vide (nek drinkante, nek drinkinte, nek en drinkejo), oni povas bonsence interparoli kaj pri drinkado kaj pri interpersonaj rilatoj. Sed LoLoZam pensas, ke Halina tion tute bone scias.

* * * * * * * * * * *

Zamenido: Precize! LoLoZam deziras multe da ghojo kaj plezuro, kaj ambauflanke interesajn travivajhojn, kaj al via nevo, kaj al vi!

* * * * * * * * * * *

Ramon demandis:

Chu en la loko de LoLoZam estas paseroj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Ramon,

En la loko de LoLoZam ja estas birdetoj, kiujn oni nomas ''paseroj''. Sed, chu temas pri la samaj paseroj, kiel en aliaj lokoj, LoLoZam ne scias. LoLoZam legis, ke preskau chie, kie estas homoj, ankau estas paseroj kaj... ratoj.

* * * * * * * * * * *

Jack demandis:

En respondo al Novpachjo, LoLoZam asertas, ke en la mondo estas pli da denaskaj plur- lingvuloj ol da denaskaj unu- lingvuloj. Je kio li bazas tion? En mia chirkauajho, krom kelkaj enmigrintoj, chiuj parolas la saman lingvon.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jack,

Jack ja ne kredas, ke en Chinio homoj hejme kutime parolas la Tutlandan Chinan (t.e. la Mandarena versio de Hanlingvo), en Bharato (Hindunio) la Hindian au la Anglan, en Indonezio la Indonezian, en la landoj de KSSh (iama Sovetunio) la Rusan -- au ke en t.n. Franclingvaj landoj de Afriko oni parolas hejme la Francan, au en t.n. Anglalingvaj la Anglan -- au ke en t.n. Hispanlingvaj landoj de Ameriko chiuj loghantoj parolas la Hispanan hejme?
Kiel Esperanto-parolanto, Jack devus scii pli bone...

Se Jack ja kredas tion, LoLoZam devas seniluziigi lin: en tiuj landoj ofte nur kelkaj centonoj de la loghantaro (en ''Latin- Ameriko'' foje iom pli, en Afriko ofte multe malpli) hejme parolas la ''tutlandan oficialan lingvon''.
En tiuj landoj, la hejma (loka) lingvo ofte ne estas la ghenerala regiona lingvo, kaj la regiona lingvo ne estas la oficiala tutlanda lingvo. Tamen, oni tie, de infaneco, ofte audas, krom la hejman lingvon, la regiona(j)n kaj/au la tutlanda(j)n.
Ankau en multaj partoj de Europo (kaj multloke en Usono), la hejme (loke, strate) uzata lingvo ne estas tiu, kiun oni uzas en la lernejo au por pli-malpli oficialaj aferoj. Ech se oni nomas iujn tiajn lokajn lingvojn ''dialekto'' au ''slango'', el vidpunkto de lingvistiko (kaj el vidpunkto de infana lingvo- akirado) temas pri apartaj lingvoj.
LoLoZam ankorau ne menciis chiujn tiujn homojn, kiuj migris de unu lando au regiono al alia, por laboro au pro persekuto, kaj hejme parolas la lingvon de sia devenloko, dum ekstere oni parolas tute alian lingvon.

Ech se de siaj parencoj la infanoj en tiuj landoj kaj regionoj audas nur unu lingvon, ili tre ofte audas alia(j)n lingvo(j)n en radio- au televido- programoj, en vendejoj au oficejoj, de vizitantoj, che kuracisto, ktp., au ankau de najbaraj infanoj, char tiuj ne chiuj au ne chiam uzas ilian hejman lingvon. Tio signifas, ke tiuj infanoj de la komenco de sia lingvo- akiro akiras ankau (ech se nur pasive) alia(j)n lingvo(j)n. Tre ofte, tian alian lingvon ili devas aktive uzi, kiam ili enlernejighas.

Ekzistas iuj landoj, kiuj, je unua rigardo, estas ''unu-lingvaj'', t.e. lingve homogenaj (eble kiel la lando, kie loghas Jack), sed, se oni pli atentas pri la efektive parolata lingvo, montrighas ofte, ke tiu homogeneco estas nur shajna. Shajna, ekzemple char ekzistas homgrupoj, kiuj ja oficiale parolas ''la saman lingvon'' kiel la aliaj, sed kies lingvajho (kampara au urba (geto-) ''dialekto'', ''sociolekto'') estas tiel speciala, ke la aliaj ''samlingvanoj'' ilin apenau -- au tute ne -- komprenas... LoLoZam plurfoje audis, ekzemple, junajn kantistojn- ''vortpafistojn'' el Anglalingvaj urbegoj, kies tekstojn ech instruisto pri la Angla tute ne komprenis. Kiam tiuj homoj parolas kun aliaj samlandanoj per pli-malpli ghenerala, ''launorma'' lingvajho, ili do tiam efektive parolas alian lingvon ol sia kutima. Kiu kapablas interparoli per tiuj du formoj de la ''sama'' lingvo, do estas en vero du-lingva.

Oni atentu, ke la vorto ''denaska'' en ''denaska parolanto'' ne estas uzata tre precize. Neniu parolas ech unu lingvon tuj post sia naskigho. Per ''denaska parolanto'' oni celas iun, kiu parolis jam kiel malgranda infano iun lingvon tiel, kiel oni povas atendi de malgranda infano. Do, ''denaska du-lingvulo'' estas iu, kiu jam kiel malgranda infano, antau ol enlernejighi, je sia nivelo, povis paroli kun aliaj homoj per du lingvoj.

Char en multlingvaj landoj kiel Chinio, Bharato kaj Indonezio, en KSSh kaj en multlingvaj Afrikaj kaj Amerikaj landoj, loghas multe pli ol la duono de la monda loghantaro, LoLoZam certas, ke lia eldiro ne estas troigo.

* * * * * * * * * * *

Joana demandis:

Mi amas iun knabon de mia klaso. Mi vere amas lin. Li volas sekson kun mi. Sed tion mi ne jam volas. Mi ne sentas, ke ni estas pretaj por tio. Kiel mi diru tion al li?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Joana,

LoLoZam konstatas, ke vi konas la precize ghustajn vortojn: ''Mi vere amas vin. Sed mi ne jam volas sekson. Mi ne sentas, ke ni estas pretaj por tio.''
LoLoZam konsilas, ke vi diru tion al li, dum vi kune sidas, tute trankvile, che tablo -- ne dum vi kune kushas.

Se via knabo ankau vere amas vin, li respektos tion. Se li tamen plu insistos, lau LoLoZam (kiu ja estis knabo!), tiu knabo vin ne vere amas. Char amo inkluzivas respekton.
Chiuj virinoj en la chirkauajho de LoLoZam diras: ''Joana, vi decidas! Kaj kiel ajn, finu viajn studojn sen bebo kaj sen infektigho! Plej certa maniero estas, diri ne kaj fari ne.''

LoLoZam komprenas el la resto de shia letero, ke Joana (ne shia vera nomo) loghas en Usono. LoLoZam antau ne longe legis, ke la proporcio de lernejaninoj, kiuj gravedighas, en Usono estas kvin- ghis sep-oble tiel alta, kiel en iuj okcident- Europaj landoj. LoLoZam supozas, ke en okcidenta Europo, la knabinoj ne nur konas la ghustajn vortojn, sed ankau diras ilin en la ghusta momento, kaj agas lau ili. Kaj chiukaze, ke ili bone scias, kiel zorgi, ke ili ne gravedighu.

* * * * * * * * * * *

pli fruaj respondoj

* * * * * * * * * * *


llzfaru.gif
(Se vi volas ligi al la pagho de LoLoZam, vi povus utiligi chi tiun bildon.)

* * * * * * * * * * *

Faru demandon al LoLoZam... chi tie!

* * * * * * * * * * *

Al la Komenca Pagho
* * * * * * * * * * *

Pri la chi-subaj reklamoj respondecas GeoCities, ne LoLoZam!