Nekredeble estas ke nenio estis tradukita de tiu ĉi aŭtoro, fama pro polemiko kontraŭ ĉiu, verkisto de libroj kiel 'La malhela ĉambro de Damoklo', 'Mi ĉiam pravas' kaj 'Ĉiam sen dormo'. Lin oni konsideras unu el la plej gravaj, kune kun Reve kaj eble Mulisch, Nederlandaj verkistoj de post la dua mondmilito.
Do, mi rigardis en mia libroŝranko kaj serĉis la plej maldikan verkon lian kiun mi havas, kaj ektradukis:
`Ek Brunĉjo, rapidu al la vilaĝo por mi, ĉar mi ne plu havas
alumetojn.'
`Jes, panjo,' Brunĉjo Urso diras, `mi revenos plejeble baldaŭ.'
Tia ankaŭ mi estis.
Sed kiam mi fariĝis sesjara kaj ekdevis iri al lernejo, mi kontaktiĝis kun la
masiva solidareco de la malsaĝuloj, kaj tiu kontaktiĝo fariĝis kolizio.
Kial kolizio?
Eble mia manko estas ke mi deorigine ne havas antaŭjuĝojn, ĉiam
komence supozas ke oni ne mensogas al mi, ke oni ne diras sensencaĵojn
al mi, tiel ke nur kiam jam tro malfruas, mi ektimas kaj debaraktas
min de trompinto aŭ imbecila giganta polipo.
Mia lernejo staris en la mezo de per brikoj pavimita interna placo,
ĉirkaŭbarita de tabulbarilo odoraĉanta kiel putranta ligno. Malantaŭaj
fasadoj de altaj apartementaĉaroj ĉirkaŭis ĝin de ĉiuj flankoj. Je
iliaj lignaj verandoj ĉiam plenige pendiĝis lavitaĵoj. Tion oni
fiksrigardis, kiam oni ne atentis en la klaso. La malseko ne povis
eskapi, litkovriloj kaj vestoj sekiĝis eĉ ne en tagoj.
Angulo de la placo, lasita nepavimita, servis kiel sabloludejo kaj laŭ
la barilo kuŝis strio de nigra tero, kiu estis dividita en liliputajn
ĝardenetojn.
Du knaboj kune ricevis tian ĝardeneton. La knabo kun kiu mi devis
dividi mian ĝardeneton havis krudajn ruĝajn manojn kaj kvankam li
verŝajne estis samaĝa kiel mi, li tamen estis kapon pli alta ol mi. Mi
devas penegi por rememori kiel li nomiĝis. Li estis la filo de
leterportisto. Klein. Sed lia antaŭnomo? Ah jes. Marinus.
El plataj skatoloj la instruistino distribuis malgrandajn plantojn,
neforgesuminojn, kiujn ni povis planti en la ĝardeneto. Kune kun
Marinus Klein mi plantis tiujn sensignifajn plantetojn en tiu malpura
ĝardeneto. Kial kune kun Marinus Klein? Ne nur liaj manoj estis ruĝaj
kaj krudaj, li ankaŭ estis malsaĝa. Tio ĉi havis la avantaĝon ke li
obeis miajn ordonojn. Li estis la ununura kun kiu mi bone akordis, ĉar
li pretis obei min. Ĉar mi dresas neniun. Ne mi encerbigis al Marinus
ke li estas malsaĝa. Mia eraro, mia falilo, mia nepardonebla manko
nome estas ke nature mi tute malhavas ĉiun persvadopovon. Kiu ne, kiel
Marinus Klein, deorigine scias ke li ĉiam malpravas, tiu ne lasas sin
esti persvadita de mi!
Vere estas bonŝanco ke neniam mi estis en pozicio en kiu mi
respondecus por aliaj. Bonŝanco sed tamen eble ne hazardo. Povus esti
simple sekvo de mia handikapo, de mia manko de persvadopovo.
Se ekzemple mi estus kapitano sur ŝipo, kaj la ŝipo enŝtormiĝus, mi
ordonus fermi la ferdekpordojn, kaj la unua stiristo dirus `Li
babilus, tiu maljunulo! Lasu tiujn ferdekpordojn malfermaj.' Se ili
ne estus malfermaj, li intence malfermigus ilin. Ni pereus kun viroj
kaj varoj.
Nur la helpisto de la kuiristo kredus min, sed helpisto de kuiristo ne
povas ordoni pri la ja aŭ ne fermado de la ferdekpordoj. Min kun tiu
helpisto la turbulanta tornado trenegus de la ferdeko kaj ĝi mergus
nin en la turbulantan oceanon. Li kroĉus sin al mi, je Dio, eble eĉ
estas fi-gejo. Li krius en mian orelon: `Vi pravis kapitano! Ankaŭ mi
dum la tuta tempo pensis ke la ferdekpordoj estu fermotaj!'.
Kun mia pravo el la buŝo de la helpisto de la kuiristo, mi
alfundiĝus. Kompreneble la stiristo lastmomente estus savita per
helikoptero, tiaj aferoj ĉiam okazas. Sendifekte alveninta sur la seka
tero, li asertus ke lia kapitato ordonis malfermi la
ferdekpordojn. Mi kuŝas kun miaj pulmoj plenaj de sala akvo sur
la fundo de la Pacifiko, ne mi kontraŭdiras. Mia nomo estos tre
malhonore registrita en la navigada historio.
Sed mi ne fariĝis kapitano, mi estis sepjara. Tiuaĝe mi eble ja ankoraŭ deziris fariĝi kapitano, sed ĉiuokaze, eĉ tiam mi ne kapablus trovi homepikon je kiu mi povus kalkuli.
Mi kun Marinus Klein staras sur la kvadratmetro de humo, kiu ĉiam estas en la ombro de la altaj apartementaĉaroj. Mi montras al Marinus kie li plantu la neforgesuminojn, alterne ruĝajn kaj bluajn ekzemplerojn.
Kiam la sekva sceno okazis, mi verŝajne forestis kelkajn momentojn, mi lasis
Marinus-on sola en la ĝardeneto, mi estis aliloke. Kie? En la necesejo? Bone,
en la necesejo.
Je mia konsterniĝo mi vidas, reveninte, ke Marinus nun okupiĝas pri io
pri kio mi diris neniun vorton! Li prenis sitelon da sablo el la
sabloludejo. Li okupiĝas pri ŝutado de sablo dur la humon per sia
ŝovelilo.
`Hej, ĉu vi freneziĝis, Marinus? Ĉu vi ne scias ke sablo estas malfekunda? Ĉu
vi volas tiele mortigi la plantojn?
Li trankvile pluŝutadas la blankan sablon sur la nigran humon. Kaj lia respondo
konsistas el nur du vortoj:
`Ĉiu faras'.
Mi ĉirkaŭrigardas.
Ĉiuj ili prenis sablon el la sabloludejo, ĉiuj ĵetaĉas sablon sur siajn
ĝardenetojn. La disdonitajn plantetojn jam delonge ili distretis. Ili konstruas
fortikaĵojn kaj kastelojn, kaj batas unu la alian sur la kapon per siaj
ŝoveliloj. Ili postkuras unu la alian, ili deŝiris la florojn de la plantetoj
kaj enigis tiujn en siajn harojn. Mi ekploras.
Mi tiom imagis al mi: ĝardenojn plenajn de floroj ĉirkaŭ la ludejo kiu ĉiam
kuŝas en la ombro de la odoraĉaj domoj. Eĉ pli: hejme mi metis blankajn
fazeolojn inter malsekajn vatojn por ĝermi. Jam monatojn mi planadas
planti unu terpomon, ne pli ol unu, en la ĝardeneton kaj venontjare
suprizi mian patrinon per sako da memkulturitaj terpomoj. Terpomoj de
propra tero sur la tablo en senternivela domo, triaetaĝa, tio neniam
antaŭe okazis. Eble tiam ŝi ne povas preterlasi finfine sufiĉe ami
min, eble tiam ili pardonos min ke mi kostas manplenojn da
mono, kiel mi aŭdas ĉiutage.
Sed kiel tio povas sukcesi ĉi tiel? Se stulta Marinus nur obeas min
kiam ne ĉiu agas same malsaĝe kiel li?
Larmanta mi sonirigas ĉe la fermita lerneja pordo. Estas jam longe
post la kvara, sed la porda estas malfermata, la lernejestra
evidentiĝas ne jam hejmirinta. Mi timas tiun viron. En la centro lia
kapo estas senhara, sed estas ankoraŭ kelkaj lanecaj bukloj super liaj
oreloj, tiel ke tiuj aspektas kiel oreloj de besto. Kvadrateto da
haroj sub lia nazo, impresigas ke li suprentrenis sian naztruon eĉ pli
malestime ol li vere faris. Li parolas per Groningena akĉento, kiu sonas
moke ankaŭ kiam ĝi ne tiel celiĝas.
`Ĉu ploraĉado?'
Mi klarigas al li tion kion faris Marinus. Miaj okuloj estas samaltaj
kiel la ora horloĝo-ĉeno sur lia veŝto. Li ĉirkaŭrigardas kaj vidas ke
la knaboj ĉiuj faras same. Li pravigas min, sed ne elektas mian
flankon. Li diras: `Vi 'stas saĝa knabo, Kompreneble, Riĉardo, sablo
'stas malfekunda, ti'n vi bone memoris, sed ja ne ĉiu faru ti'n ki'n
vi deziras? La ĝardenetoj ankaŭ estas por ludado. Kaj nun ĉesu la
ploraĉad'n, ĉar knabo knabo,
ha ha, kiom malbel'n vizaĝ'n vi havas kiam vi tiel ploretadas.
Mi eliras la pordegon, volas hejmen. Mi loĝas proksime de la
lernejo. La Pieter-Langendijk-straton, preter la angulo, en la Unuan
Helmers-straton.
Ĉiuj stratoj en la kvartalo en kiu mi edukiĝis, estas nomitaj laŭ
sesarangaj verkistoj. Per ne malpli ol tri stratoj la komunumestraro
honoris Jan Frederis Helmers, kiun neniu ankoraŭ legas. En la unua el
tiuj mi loĝas.
Mia patrino plenigas la teujon per bolanta akvo el la kaldrono kaj
demandas kial mi ploras. Ŝi resurforneligas la kaldronon kaj kun la
teujo iras al la loĝoĉambro dum kiam mi rakontas.
Kvankam ŝi mem estis instruistino kaj do bone scias ke plantoj ne
volas kreski en sablo, ŝi diras: `Ja neniam vi povas ludi kun aliaj
infanoj.'
Mia pravo interesas neniun. La sola ilia zorgo estas ke mi bonkondute ludu kun aliaj infanoj.
Okazis tio ĉi en majo aŭ junio, ĉar matene, kiam mi vekiĝas, mi aŭdas kriantan viron en la strato, kiu malrapide preteriras kun puŝĉareto plena de fragoj.
La sekvan matenon mi iras pli frue lernejen ol kutime. Enlite mi bone
pripensadis kaj konkludis ke multo saveblas de la ĝardeneto. Kiam mi
trapordiĝas, estas ankoraŭ tiom frue, ke unuafoje mi estas sur la
strato samtempe kun la vendisto kiu puŝas la longan puŝĉareton plenan
de korbetoj kun fragoj. Li malrapide metadas siajn piedojn kaj
suprenrigardas ambaŭflanke. Lia voko tonas kiel tritona minora
aŭtomobilhupo. Poste ankaŭ mi bezonos puŝĉareton por hejmigi la
fragojn el mia propra ĝardeno.
En mia poŝo mi havas malnovan stanan kuleron. Per tiu mi singarde
ŝovelos la sablon de la tero. Ne necesas tute elĝardenetigi. Preta
fari ankaŭ ion laŭ plaĉo de Marinus Klein, mi skrapkolektos la sablon,
mi konstruos vojetojn inter la nigraj bedoj en kiuj kreskos la fragoj,
la faboj, la terpomo kaj la bluaj kaj rozkoloraj floretoj. Ĉu
neforgesuminoj, aŭ estis lekantoj aŭ alia sentimentala specio? Padoj
el sablo inter ili, jen la solvo.
Sed kion vidas mi, trapordegiĝinte, sur la ludejo? Ne estis mi la
sola, kiu ideis frue iri lernejen por ankoraŭ esti iomtempe en sia
ĝardeneto. Kiu forplukis ĉiujn la floretojn en mia ĝardeneto? Mi po
unu rigardas la plantetojn kaj ne povas malkovri ankoraŭ eĉ unu
floreton. En la aliaj ĝardenetoj la knaboj per ŝoveliloj batas unu la
kapon de la alia, ĵetas sablon unu al la alia, fosas tiom profunde ke
bruna akvaĉo elfontas.
Malrapide mi iras preter la ĝardena strio, kun miaj piedoj
kvazaŭtoroporantaj. En mia nuna memoro, estas tiel ke ĉiuj infanoj
turnis sian dorson al mi. Mi provas ne larmi, sed sukcesas. Tamen mi
ne vere ploras, ĉar miaj pensoj ne ĉeestas mian aflikton, kiel
dormiranto. En mia memoro estas (sed verŝajne mi fikcias) kvazaŭ mi
tiris la manikon de ĉiu knabo, kvazaŭ mi demandis: `Ho, bonvolu
komplezi diri al mi kial vi forplukis la floretojn de miaj plantoj?'
`Ne estis mi. Forfikiĝu.'
`Aĥ, do eble vi afablus al mi kompleze diri, ĉu vi ŝance vidis kiu
ja faris?'
`Nenion mi vidis kaj forfurzu, lekaĉanto!'
Mi bedaŭras ke estas tiom multe da knaboj, alikaze mi arbitre
elektus unu kaj akuzi lin pri la misago. Mi provus strangoli lin,
memtrompante pensas mi, se nur mi scius kiu faris.
Tamen tiuepoke foje okazis ke mi luktis - ankoraŭ kapablante forgesi
ke mi ne multe pli povas ol esti venkata.
Mi iras de unu al alia. En neniu el la ĝardenetoj ankoraŭ floreto
troveblas.
Kion mi sola tiom prilamentas?
Fine mi renkontas Marinus-on Klein.
`Kien malaperis la floretoj, Marinus?'
Marinus scias. Li propramane forplukis ilin. Tio estas pli bona por la
plantoj, li diras, tiam baldaŭ venos novaj floretoj.
Kion li celas? Novaj floretoj? Plantoj je ne senpere ekhavas florojn?
Ĉu mi atendu ĝis venonta printempo? Ĉu li pensas ke tiom longe mi
povas atendi?
Mi komencas klarigi al li ke floroj ne senpere kreskas el plantoj, ke
unue estu burĝonoj, kaj tiel plu.
Aliaj knaboj ĉirkaŭkolektiĝas.
Marinus Klein nun kontraŭdiras min. li ne ekscitiĝas. Li tiom
malvigle parolas kiom ĉiam, estas io virta en lia rigardo, kio estas
des pli konsterna, ĉar trankvilo kaj malesto de voĉplilaŭtigo ja
estas signoj de la pravo.
Tio kion mi diras tute ne estas vera. Estas eble, li asertas, ke
senpere reaperos floretoj el la tigoj kiujn li
senflorigis. Malnecesas por tio burĝonoj. Li certas! Li demandis
sian patron. Lia patro estas pli forta ol mia. Kaj lia patro laboras
ĉe la poŝto. Lia patro scias tiajn aferojn. Tio estas grave, alikaze
ne eblas labori ĉe la poŝto. Kaj krome, lia patro iam draŝadis mian
patron.
Pli da knaboj ĉirkaŭvenis. Ili jam ekbruas kaj ekkrias antaŭ ol
Marinus Klein finparolis. Nature mi tute ne plu povas rememori kion
ili diris. Mi nur ankoraŭ scias ke ili estis KONTRAŬ mi, ke ili ĉiuj
asertis mem esti vidintaj ke lia patro draŝadis mian - io kio tute
neniel imageblas vera, kompreneble - ke ili trovis ke Marinus Klein
scias pli pri plantoj ol mi. Mi malgranda agronomo ripetis mian
lekcion pri la burĝonoj, la floroj. Ankoraŭ eĉ nun mi tro malamas
la reagon de ili pri miaj diroj por povi dramigi la scenon,
ekz. rememori la nomojn de ĉiuj el ili, aŭ se necese elpensi, fikcii
vortojn kiujn ili verŝajne uzis.
Tamen estas verŝajne ke ne jam tiam mi malamis ilin. Mi timas,