Poemoj de Gerrit Achterberg (1905-1962)

sxtelitaj el Nederlanda Antologio

(ikse, oke)


Tombo

Vi min allasas al la tombo
kun la tenerec' identa
kiel iam al vi hauxto.
Por mia sentiment' la morto
transformis vin nur laux la vesto.
La loko kiu vi nun estas:
gruzo,
sablo blinda,
herbo:
benita.
Benita.

tradukis Willem Verloren van Themaat

Ekzilo

Mi vin alterne morta, viva
foruzas por la dauxr' kaj cel'
kaj cxiam vi aperas el
nun' same intensiva.

L' obskuro kiu sin kunpusxas
al via formo, forreglitas
tuj kiam mi vin provas tusxi,
kvazaux por cxiam vi decidis
ne plu tiumonde nokte kusxi,
kien vi min al vi invitis.

tradukis Willem Verloren van Themaat

Servistino

La subon konas sxi de litofram' kaj sxrank';
malglatan lignon kun skarabtruetoj.
Sxi apartenas al reptiliedoj
dum la surkvara iro sur la plank'.

Sxi al la fund' dedicxas sin sen dank',
gxin brile polurante por la piedoj
de oficiroj, pastroj kaj poetoj,
cxar ja ekzistas diferenc' laux rang'

Sxi iam trovos Dion sur Lia loko,
irante al Lia tron' tra ora strat'
batante sxovelilon per polvobroso.

Simbol' igxas cimbalo cxe la voko
de l' mort', kaj vidu, moke pri sxia fat'
venas la oficir', poet' kaj pastra mosxto.

tradukis G.F. Makkink


Michiel <mihxil@esperanto.nu>