(ikse, oke)
En Direspekt' vivadi
Nur estis mia vol';
Kaj tial forpelata
De Lando kaj Popol';
Sed Dio ja min regos,
-Mi, bona instrument'-
Por ke mi ree venu
En mia Regiment' (1)
Rezignacia estu,
Fidela regatar';
Vin Dio ne forlasos
En nuna la amar';
Se vi pieme vivas,
Pregxadu nur al Di'.
Por ke mi igxu forta,
Vin povu helpi mi.
De mi sxparitaj estas
Nek korpo nek bien';
De miaj noblaj fratoj
Gxin montris ankaux l' pen'
Ve, restis en batalo
Adolfo en Frizland'; (2)
Atendas li senviva
Al lasta taga grand'.
Nobele Altnaskita,
De imperiestra sang' (3)
Landestro elektita,
Kristan' laux pia rang',
Pro l' Dia vort' glorata
Sen timo riskis mi
Nobelan mian sangon
Heroe por naci'.
Nenio suferigas
En mia malbonstat'
Min pi ol malricxigxo
De l' bona Regxa Sxat';
Ho Nederlando dolcxa,
Atencas je l' honor',
Ofendas vin l' Hispanoj,
Eksangas mia kor'.
Mi antaux la grandega
Potenc' de mia Di'
Konfesas : malestimis
Neniam Regxon mi ;
Sed estas mi sxuldanta
Obeon al Sinjor',
Plej Alta la Majesto,
Por la justeca hor'.