(A.2)Por lerni esperanton kaj eble enkonduki Elsschot-on al esperantistoj, mi komencis provi traduki lian novelon `Kaas' (Fromagxo) kiun li verkis en la jaro 1933. `Kaas' estis la libro per kiu li akiris konategecon, precipe en Nederlando. Aliaj bonkonataj noveloj de Elsschot estas ekz. `Villa des Roses' (1913) kaj `Lijmen/Het been' (1924/1938). Krome, li verkis sep aliajn novelojn kaj ankaux poemojn.
(A.3)Verdire, `Kaas' ekzistas el tri partoj: Unue la dedicxo kiu estas poemo pri la Nederlanda kritikisto kaj poeto Jan Greshoff, kiu kauxzis ke Elsschot skribis cxi tiun libron. Due la enkonduko kiu verdire estas eseo pri stilo. Kaj trie la vera rakonto kiu pli malpli estas verkita kiel leteroj de Frans Laarmans, kiu ne nur en cxi tiu novelo estas cxefpersono kaj `alter ego' de la auxtoro. Tiuj leteroj estas kvazaux direktitaj al la leganto kaj temas pri la travivajxoj de Frans Laarmans kiel fromagxkomercisto.
(A.4)Pri la traduko mi volas rimarkigi ke mi nur estas komencanta esperantisto
kaj pro tio gxi certe estas plibonigebla. Tio veras ne nur pri la tradukado
sed ankaux pri la esperanta lingvouzo mem.
Michiel Meeuwissen mihxil@esperanto.nu