(23.1)Hodiaux mi vizitis la tombon de mia patrino, aux pli gxuste de miaj gepatroj. Cxiujare mi venas sed nun mi plifruigas mian viziton por akceli la resanigxadon de mia fromagxvundo.
(23.2)La acxetado de tiuj floroj estis same malfacila kiel provizi min per mia brokanta skribotablo, cxar la floristo havis tri specojn de krisantemoj: malgrandaj, mezgrandaj kaj tre, tre grandaj, kiel panoj tiel grandaj. Kaj kvankam mi kasxobservis la malgrandajn, tamen li vendis al mi la grandajn, estante dek du. Li turnigis cxirkaux tion negxblankan paperon kaj tiam metis min apud la pordon kun tiu giganta kirlego kiu estas videbla de distanco de kilometroj. Kun tiu ajxo tra la urbo, tio ne eblas. Ne, vere, mi ne kapablas tion, ecx se tombejovizito estas tiel respektinda. Tiu troigita florgarbo pli ridindigas min ol tiu gipsa Sankta Jozefo. Tian pakon da floroj neniu acxetas, kaj oni povas vidi ke mi trompigxis. Do en taksion.
(23.3)La tombejo estas senlima afero, dividita en sennuancajn aleojn kiuj nur pro la tomboj estas distingeblaj unu de la alia kaj tiam nur per ekzercinta okulo. Cxefaleo, tria brancxaleo al la dekstra, la dua aleeto al la maldekstra.
(23.4)Ie cxi tie gxi estu. Mi iras pli malrapide, en la direkto al nigra fosto kiu staras pli malproksime.
(23.5)Kien pro la cxielo iris tiu tombo? Estas je la maldekstra flanko, tion mi certe scias. Familio Jacobs-De Preter. Frauxlino Johanna Maria Vandevelde. Al nia amata filineto Gisèle.
(23.6)Mi eksxvitas pro timego. Kion tiu homo pensu, cxar mi nun vidas ke tiu fosto estas pregxanta virino. Mi vere ne povas demandi al sxi cxu sxi scias kie miaj gepatroj kusxas. Kaj kion mi faros se mi subite renkontas cxi tie unu el miaj fratinoj? Tiu supozeble rimarkos ke mi sercxas nian tombon, cxar kial alie mi iras cxi tie kun tiuj floroj? Nu, se tio okazas al mi tiam mi metas ilin sur la unuan ajn tombon kaj forkuras. Aux mi diras, `Jen, ankaux vi unufoje venis?' Mi kuniras sxin modeste kaj tiel alvenos per si mem.
(23.7)Kun zumantaj oreloj mi revenas al la cxefaleo kaj renombras. La tria al la dekstra, la dua al la maldekstra. Mi estas denove en la sama aleeto.
(23.8)Tiam plue iri kvazaux mi devas esti al la alia fino de la tombejo. La pedunklojn de miaj krizamtemoj mi devas premi al mia brusto, alimaniere la floroj trenas preter la tero.
(23.9)Mi piedfingre iras malantaux tiu virino kaj subite mi vidas mian tombon. Gxi kvazaux saltas renkonte al mi. Jen precize apud tiu pregxanta homo. Kristaan Laarmans kaj Adela van Elst. Dank' al Dio! Miaj fratinoj nun povas veni.
(23.10)Estas cxi tie nekredeble trankvila. De tempo al tempo guto falas el senfolia arbo.
(23.11)Forprenu cxapelon. Silentu minuton.
(23.12)Mi povas esti trankvila. Tiuj kiuj kusxas cxi tie nenion auxdis pri mia fromagxhistorio, alie cetere patrino venus al la Gafpa por konsoli kaj asisti min.
(23.13)Mi singarde metas mian kolosan garbon sur la marmoran tablon, dum momento rigardas oblikve al la nigra figuro apud mi, faras ion similan al riverenci, resurmetas mian cxapelon kaj retirigxas. Pli malproksime kvin tombojn mi rigardas malantauxen.
(23.14)Mi haltas, kvazaux najlite al la fundo. Kion faras tiu malinda virino cxe nia tombo? Cxu sxi volas sxteli miajn krizantemojn kaj meti ilin sur sian tombon? Tio estus miriga.
(23.15)Mi nun vidas ke sxi forigas la blankan pakmaterialon kaj la brunrugxa flora superabundo aperas. Sxi disetendas miajn krizantemojn kaj metas ilin fronte sur la sxtona plato, tiel kiel la nomoj de patro kaj patrino restas videbla. Nun sxi faras la krucosignon kaj komencas pregxi cxe mia tombo.
(23.16)Mi klinigxas kaj nevidate mi kasxiras gxis en la cxefaleo kaj el la tombejo.
(23.17)Mian taksion mi igas halti sur la angulo de la strato, alimaniere mia edzino demandus eksplikon. Mi ja ne plu estas negocisto. Kaj tiu tombejovizito eblis facile per la tramo.