(1.1)Fine mi ree skribas al vi, cxar grandaj aferoj estas okazontaj, estante per la agado de sinjoro Van Schoonbeke.
(1.2)Sciu ke mia patrino mortis.
(1.3)Estis kompreneble malagrabla afero, ne nur por sxi sed ankaux por miaj fratinoj, kiuj preskaux gxis propra morto lacigis sin por gardi sxin.
(1.4)Sxi estis maljuna, tre maljuna. Mi ne scias sxian agxon pli precize ol per kelkaj jaroj. Vere malsana sxi ne estis, sed gxisfunde eluzita.
(1.5)Mia plej maljuna fratino, cxe kiu sxi logxis, estis bona por sxi. Sxi trasorbigis sxian panon, zorgis pri fekado kaj donis al sxi terpomojn sensxeligotajn por teni sxin okupata. Sxi sensxeligis, sensxeligis, kvazaux por armeo. Ni cxiuj portis niajn terpomojn al mia fratino kaj sxi ankaux ricevis tiujn de la superetagxa sinjorino kaj de kelkaj najbaroj, cxar kiam oni provis igi sxin ankoraux unu fojon resensxeligi sitelon da jam sensxeligitaj terpomoj, pro manko de provizo, tiam sxi rimarkis kaj efektive diris `tiuj estas jam sensxeligitaj'.
(1.6)Kiam sxi ne plu kapablis sensxeligi, cxar manoj kaj okuloj ne plu bone kunlaboris, tiam mia fratino donis al sxi por disfibrigi lanon kaj kapokon, kiun surdormado degenerigis en malmolajn floketojn. Tio kauxzis multan polvon kaj patrino estis tute flokkovrita, de la kapo gxis la piedoj.
(1.7)Tiele, dauxradis cxiam, kaj dumnokte kaj dumtage: duondormi, disfibrigi, duondormi, disfibrigi. Kaj de tempo al tempo rideto interrompis tion. Dio scias al kiu.
(1.8)Pri mia patro, kiu estis morta nur proksimume kvin jarojn, sxi nenion plu sciis. Tiu neniam estis ekzistinta, kvankam ili havintis naux infanojn.
(1.9)Kiam mi vizitis sxin, mi kelkfoje parolis pri li por tiel provi rekonsciigi sxin.
(1.10)Mi tiaokaze demandis sxin, cxu sxi vere ne plu konas Krist-on, cxar tiel li estis nomita.
(1.11)Sxi terure uzis cxiujn fortojn por kompreni min.
(1.12)Sxi sxajnis kompreni ke sxi komprenu ion, sxi venis antauxen en sia segxo kaj rigardis min kun strecxita vizagxo kaj sxvelantaj dormvejnoj: estingigxanta lampo kiu riskas eksplodon kiel adiauxon.
(1.13)Post mallonga tempo la sparko reestingigxis kaj tiam sxi donis tiun nervosxiran rideton. Se mi insistis tro longtempe, sxi ektimis.
(1.14)Ne, la pasinteco ne plu ekzistis por sxi. Ne Krist, ne infanoj, nur ankoraux kapokdisfibrigado.
(1.15)Unu afero ankoraux fantomis en sxia kapo, nome ke lasta malgranda hipoteko de unu el sxiaj domoj ne estis finpagita. Cxu sxi volis ankoraux unue kolekti tiun lastan monsumeton?
(1.16)Mia virta fratino parolis pri sxi, kie sxi cxesidis, kiel pri iu kiu forestas: `Sxi bone mangxis. Sxi estis tre gxena hodiaux.'
(1.17)Kiam sxi ne plu kapablis kapokdisfibrigi, sxi sidis ankoraux iomtempe kun siaj bluaj artikaj manoj paralelaj sur sia sino aux gratis sian segxon dum multaj horoj, kvazaux la disfibrigado ankoraux postefikis. Sxi ne plu distingis hieraux de morgaux. Ambaux nur signifis: `ne nun'. Cxu tion kauxzis ke sxia vido malfortigxis aux cxu ke cxiutempe fispiritoj rajdis sur sxi? Cxiel, sxi ne sciis cxu estas tago aux nokto, ellitigxis kiam sxi devis kusxi kaj dormis kiam sxi devus paroli.
(1.18)Se sxi krocxis murojn kaj meblojn, tiam sxi ankoraux povis iom pasxi. Dumnokte, kiam cxiuj dormis, sxi ellitigxis, mallerte iris en sian segxon kaj komencis disfibrigi kapokon kiu ne estis, aux sercxis tiom longe gxis sxi kaptis la kafmuelilon, kvazaux sxi intencis pretigi kafon por iu samideulo.
(1.19)Kaj cxiamas tiu nigra cxapelo sur sxia griza kapo, ankaux dumnokte, kvazaux sxi pretus por eliri. Cxu vi kredas je sorcxado?
(1.20)Fine sxi kusxigxis kaj kiam sxi senkontrauxstare lasis forpreni tiun cxapelon, mi sciis ke sxi ne plu ellitigxos.