Antaux kelkaj semajnoj estis komencigxonta la Kultura Esperanto-Festivalo en Svedio. Grupeto de tri el ni, NEJ-membroj, kune iris tien per auxto de unu el tiuj tri. CXar la vojagxo estas tiom longa, estis decidite, ankaux cxeesti la antauxkongreson en la cxefurbo de tiu granda lando Svedio.
Pro la sama kialo, ke la vojagxo estas tiom longa, ni faris tiun en du partoj, kaj nin pasportservis interesa sed iomege hxaota dano en la urbo Ringsted kiu proksimas al Kopenhago. Ni tre amuzigxis. Venonttage ni traveturis la lastan parteton de Danio kaj Svedion, cxar Stokholmo kompreneble decidis situi gxuste en la alia flanko de la lando kiun gxi cxefas. Prosperis la vojagxo, kaj pro ioma frueco, ni gxuis la preskaux nacian mangxajxon kebabo.
Post tio estis festeto en logxejo de unu el la kunordigantoj. Tre plezura, kun mangxo de ni maltrafota pro kebabo, kaj muziko far rusoj, kaj kelkaj aliaj entuziasmuloj. CXar jam tiun vesperon eblis spekti grandajn artfajrajxon en la urbcentro, ni, kiuj nenion volas maltrafi, iris por cxeesti gxin.
Ni do poste spertis kelkajn tagojn en Stokholmo, pri kies okazoj mi nur fusxe memoras la sinsekvon, kiu ankaux tute ne interesas. Mi do simple nombras la apogeojn. Kion oni faras en tia urbo? Oni promenas, kaj gxuste tion ni faris. Placxe. Kun la tuta aro ni ankaux eniris kaj trapromenis la amuzejon 'Gröna Lund'. Liberaj faloj kaj nauxzaj aparatoj. Konatas la koncepto ankaux en tiu parto de Euxropo. Precipe interesis gxi pro la agrabla kunularo. Kiel unu el nur tri esperantistoj mi vizitis la modernan muzeon de Stokholmo, kie trovigxis ekspozicio de la pentristo Miró. Grava kulmino por mi, cxar cxiam amuze estas diskuti pri modernarto, sed neniam mi spertis la amuzon fari tion balbutante esperanton. Plej grava kulmino tamen, certe estis, sendube, la ekspozicio de cxiulandaj (nu, preskauxcxiulandaj, cxar ekz. nederlanda mankis) trafiksignoj, kiuj indikas al piedirantoj kie transiri la straton, en iu cetere apenaux vidinda parketo. Estas kompreneble ke la kunordigintoj ne kunordigis plenan programon por la partoprenantoj de la antauxrenkontigxo, sed estas granda fusxo ke ne almenaux vizito al tiu cxi parko estis deviga ero de la programo. Mi nun tre timas ke multaj esperantistoj maltrafis gxin. Dum lasta vespero ni ree povis spekti artfajrajon, kiun ni kompreneble recxeestis.
CXar ni vojagxis perauxte ni ankaux volis trafi Finnlandon, por povi gxin aldoni al la listo de vizititaj landoj. Ni sukcesis, sed pro tio ni iomete malfruis cxe KEF. Mi do, honte, ne povas raporti pri la unua vespero de la vera renkontigxo. La postaj tamen estis tre bonetosaj kaj longaj kaj sendormaj kaj diskotekaj kaj gufujaj ktp. Mi do ne havas dubojn pri tiu cxi unua. Dum la tagoj postaj dumtage estis 'uzinoj' en kiuj oni povas lerni kaj amuzigxi pri ajno. Eblis al mi partopreni nur unu el multo kaj ankoraux mi sentas min malfacila por tio, sed ho, mi ne plendas. Programere vizitis ni krakpanfabrikon en proksima urbo. Tre interese, kaj oni ricevis tre belan cxapon kiel dankon pro la vizito al ilia fabriko. Plejmulto de la esperantistaro estis tiom maldankema forjxeti gxin. Elrevigetis min, ke nur du surhavis gxin ankoraux kelktage.
Kelkaj uzinmalplenaj tagoj estis plenigeblaj de ekz. iu sveda pilkludo kaj arbaraj promenoj. Do ankaux iom da aktiveco ne estis mankdeva en onia ferio. Tio estas bona.
La urbo de la renkontigxo, Lesjöfors, ricxas unu el la plej interesaj muzeoj de gxia speco. GXi temas pri la urba historio kaj tiaj aferoj, sed gxi estas plenplena de cxiaj malnovaj ajxoj, kiujn oni povas tusxi, provi, surmeti kaj tiel plu. Mi travivis tre bonan horon tie. Ecx esperanta gvidlibreto kaj poresperantista rabato ne mankis.
En la vesperoj memkomprenate ankaux estis koncertoj, teatroj, kabaredoj, kaj konkurso pri novaj talentoj. Mi havas neniun plendindajxon aux malkontentecon pri tiuj okazoj. Muziko tre bongustis gxenerale, krom kelkaj teknikaj problemoj kiuj disonancis 1-2 koncertojn. Mi ne emas priskribi cxion, cxar mi maldeziras enuigi. Oni tamen ne povas ne mencii la lastvesperan kabaredon Amuzo. GXi poste furoris kiel argumento por gxiaj spektintoj ke iliaj eltenkapabloj vere estas admirindaj.
Kaj post tiu gxojplena vespero, en kiu cetere ankaux okazis la nemaltrafenda lauxtlegado el 'Mazi en Gondolando', komencigxis la nokto, kiu jam iomete pli longis ol la antauxaj, kaj kiu mem antauxas la adiauxan plorplenan matenon.
Sed ni do kuragxe ekveturis per la auxto al Norvegio, cxar ankaux tiu lando ankoraux mankis la liston. Tie ni pasigis kelkajn horojn en la Osla statua placo de Vigeland, kaj senhalte, frenezaj de malgxojo pro finigxo de la bonaj arangxoj en Svedio, veturis al la kara hejmlando, en kiu ni alvenis duonmortaj, sed kun kelkaj bonaj memoroj.
Michiel Meeuwissn -
septembro 1998
reen