http://www.purl.org/NET/mihxil/legxo.html

Antaux la legxo


Franz Kafka

(ikse | oke)


Elgermanigis Michiel Meeuwissen <M.Meeuwissen@warande.uu.nl>, helpis Johan Bleij (jgbleij@worldonline.nl), Konrad Hinsen (hinsen@ibs.ibs.fr), Garamvölgyi László (e818@develop.ksh.hu) kaj Mauro Nervi (mauro.nervi@ntt.it).

Germana | Angligita | Portugaligita | Klingonigita | Nederlandigita | Japanigita
Kafka-Verbindungen | Über `Vor dem Gesetz'


Antaux la Legxo pordisto staras. Al cxi tiu pordisto viro de la kamparo venas kaj petas eniron en la Legxon. Sed la pordisto diras, ke li nun ne povas permesi al li eniri. La viro pripensas kaj tiam demandas cxu poste li rajtos eniri. `Estas eble', la pordisto diras, `tamen nun ne.' Pro tio ke la pordo al la Legxo estas malferma kiel cxiam kaj la pordisto starigis sin flanke, la viro klinas sin, por vidi tra la pordo en la internon. Kiam la pordisto rimarkas tion li ridas kaj diras: `Se vi tiom logigxas, tiam do klopodu eniri malgraux mia malpermeso. Sed rimarku: Mi estas potenca. Kaj mi estas nur la plej suba pordisto. De salonego gxis salonego tamen staras pordistoj, la unu pli potenca ol alia. Jam la aspekton de la tria ecx mi ne povas plu elteni.' CXi tiajn malfacilajxojn la viro de la kamparo ne antauxvidis; la Legxo ja estu alirebla por cxiu kaj cxiam, li pensas, sed kiam li nun rigardas la pordiston en lia peltomantelo pli zorge, lian grandan pintan nazon, la longan maldensan nigran tataran barbon, tiam li decidas, tamen prefere atendi, gxis li ekhavas permeson eniri. La pordisto donas al li tabureton kaj igas lin eksidi flanke de la pordo. Tie li sidas dum tagoj kaj jaroj. Li ofte petas lason eniri, kaj lacigas la pordiston per siaj petoj. Ofte la pordisto esplordemandetas lin, demandas pri lia hejmlando kaj pri multaj aliaj aferoj, sed estas indiferentaj demandoj, kiajn grandaj sinjoroj faras, kaj fine li cxiam diras al li denove, ke li ankoraux ne povas lin enlasi. La viro, kiu por la vojagxo ekipis sin per multo, uzas cxion, kiel ajn valora gxi estas, por korupti la pordiston. Tiu ja cxion akceptas, sed kun tio diras: `Mi akceptas nur tial ke vi ne kredu ke vi ion preterlasis.' Dum la multaj jaroj la viro observas la pordiston preskaux senhalte. Li forgesas la aliajn pordistojn, kaj cxi tiu unua sxajnas al li la ununura obstaklo por la eniro en la Legxon. Li malbenas la malbonsxancan hazardon, en la unua jaro senkompate kaj lauxte, poste, maljunigxante, li nur grumblas al si mem. Li spiritkadukigxas, kaj, pro tio ke li dum la multjara studo de la pordisto ankaux ekkonis la pulojn en lia peltkolumo, li petas ankaux la pulojn helpi lin kaj sxangxi la animstaton de la pordisto. Finfine lia vido malfortigxas, kaj li ne scias, cxu cxirkaux li vere mallumigxas, aux cxu lin nur liaj okuloj trompas. Sed li ja nun distingas en mallumo iun brilon, kiu neestingeble penetras el la pordo de la Legxo. Nun li ne plu vivas longe. Antaux lia morto en lia kapo kolektigxas cxiuj spertoj de la tuta tempo gxis unu demando, kiun li gxis nun ankoraux ne faris al la pordisto. Li signas al la pordisto, cxar li ne plu povas levi sian rigidigxantan korpon. La pordisto devas profunde malsupren klinigxi al li, cxar la altodiferenco tre malfavore al la viro sxangxigxis. `Kion do vi nun ankoraux volas scii?' demandas la pordisto, `vi estas nesatigebla.' `CXiu ja aspiras al la Legxo', diras la viro, `Kio kauxzas, ke dum tiuj multaj jaroj neniu krom mi deziris eniron?' La pordisto komprenas, ke la viro alproksimigxas sian finon , kaj, por ankoraux atingi la surdigxanton, li kriegas al li: `Tie cxi neniu alia povis akiri eniron, cxar tiu cxi enirejo estis destinita nur por vi. Mi nun iras kaj fermas gxin.'
Valid XHTML 1.0! Mi intencas ke tiu cxi pagho spekteblu per cxiu krozilo Respondecas Mihxil'<M.Meeuwissen@warande.uu.nl>Tiu cxi pagxo estas http://www.purl.org/NET/mihxil/legxo.html
Lasta sxangxo: Sat Oct 14 19:22:30 2000