Esperantigo de Linukso!
nombrilo:
(ikse,
oke)
Mi estas uzanto de la operaciumo Linukso.
Linukso estas terure bela sistemo, kiu kompreneble ne plu bezonas
enkondukon. Tre bele ekzemple estas ke multaj GNU-programoj tute subtenas
plurlingvecon. Se ni diligente tradukus, tiam ni havos preskaux tute
esperantlingvan operaciumon. Do por amuzigxi mi provas tute esperantigi mian
komputilon. Kion oni faru por tio? Gravas en tio cxi la dosierujo (en debian):
/usr/share/locale/eo kaj ties subdosierujoj kaj la variabloj LANG kaj
LANGUAGE (kiuj estas cxe mi respektive 'eo' kaj 'eo:nl:en').
La dosierujo LC_MESSAGES
En tiun cxi dosierujon la instalprogramoj aux vi povas meti tiel nomatajn
'mo'-dosierojn. En tiuj duume estas la esperantaj tekstoj de la diversaj
GNU-programoj. Se mankas unu tiam oni povas krei mem per tiel nomata
'po'-dosiero per io kia:
msgfmt -o mutt.mo mutt.po
Esperantaj tradukoj
Vidu cxe Jim.
Mutt
Tre bona posxtilo.
Mia provizora versio de mutt.po.
Tiel aspektas (cxio ankoraux ikse, latintriigo estos bagatelo kiam la traduko pretos):
Gcal
Stulta kalendara programo. Tamen amuza. Traduko de
gcal.po
Lynx
Nu, iomete da reklamo mi faru pri Lynx, cxar gxi estas, mi kredas, la ununura
krozilo kiu vere bona traktas esperanton, ecx kiam oni ne instalis la gxustajn
tiparojn. Mem gxi parolas angle, sed oni povus fari ankaux iun lynx.po, sed mi
ne sukcesis jam gxin ankaux uzigi tion.
Emakso
Versio 20.3 de GNU-emakso jam per si mem bone traktas latin-3-on. "^" povas
esti senpasxa klavo (iso-accents-mode kaj iso-accents-customize, language =
esperanto). Ankaux eblas ecx pli bele per tajpi ekz. ikse. Vidu
jene
Surpaperigado
Mi uzis diversajn manierojn por surpaperigi esperantajn tekstojn. Por
surpaperigotajxoj oni kompreneble povas uzi LaTeHx-on, kiu havas nenian ajn
problemo pri la supersignoj (Vidu en Esperanto-HOWTO).
Gxi liveras postskriptajxojn kiuj estas per ghostscript surpaperigeblaj per
multaj printiloj. Por HTML-igitaj tekstoj oni povus ekz. utili kombinon de
a2ps kaj lynx. En la neniel adaptita rugxcxapela cxirkauxajxo en universitato
mi povas ekz. surpaperigi unikodajn aux latintriajn esperantajn tekstojn jene:
lynx -dump <url> | a2ps -B --encoding=ISO-8859-3
Lynx tradukus al iso-3, kiun a2ps povas postskriptigi. Bedauxrinde estas eta
cimo en a2ps pro kio 'jx' ne montrigxas bone. Mi raportis gxin, kaj espereble
gxi estos solvita en venonta versio. Mi nun montrigas gxin kiel î. Jen kiel aspektas en ghostview.
Hejme mi havas nur malnovan `matriks'-printilon, per kiu mi similmaniere
printus:
lynx -dump <url> | iso2p6h | lpr
Tiel ne necesas uzi postskripton kaj gostskripton. Mi cxi tie uzas la
programeton `iso2p6h', kiun mi jam skribis uzante ankoraux je MS-DOS. Gxi
tradukas la cxapelitajn literojn al la sencxapelaj korespondaj literoj, kaj
aldonas ordonojn por la printilo por grafike desegni cxapeleton super
gxi. (Estas por EPSON-printilo, kaj kompreneble senpage haveblas cxe mi)
Por ke tiu cxi funkciu, oni zorgu ke lynx defauxlte pensas ke temas pri
latintria ekrano (kaj ankaux defauxlte pensas ke temas pri latintria pagxo,
cxar pro cimo en neckapo multaj pagxoj ne indikas sian enkodigon). Tion oni
povas atingi per premi je `o' en lynx, fari la elektojn kaj savu ilin. Ankaux
eblas per komand-liniaj instrukcioj (vidu la man-pagxo). Se lynx pensas la
ekranon latin-1a, tiam gxi surogatos por la cxapelitaj literoj, kio certe ne
estus malbona solvo, kvankam ne perfekta.
Mi havas nenian ajn ideon kiel grafike surpaperigi TTTejojn esperantajn. Laux
mi oni tion simple ne volu...
Neckapo
Neckapo (Netscape) estas la plej malbona programo kiu haveblas por linukso, mi
supozas. Gxi dauxre fiaskas, kaj estas plenplene de cimoj. Tamen gxi estas
la sola uzebla grafika TTT-krozilo. Kontrauxe al kio estas asertata en Esperanto-HowTo,
ja eblas vidigi gxin esperantajn pagxojn uzante unikodon pli malpli bone,
kvankam aspektas acxa. Versxajne suficxas simple instali kelkajn tiparojn, sed
kiel mi precize faris, mi ne scias.
Al mia hejmpagxo