Hejmpagxo de la Zamenhofa Kolegaro `Parkero'

bildo Lia
Nia patrono

(ikse, oke)


Historio

Nia diligenta kolegaro estis starigita dum la PSKK en Belgujo. La ideo tamen jam ekestis je la 12a de septembro 1998 en kafejo en Utrehxto. Tie tiam estis kunveno de NEJ-membroj.

Celo

Parkerigi poemojn por ke oni povu ilin senpere deklami. Poemoj ne nepre devas esti de la majstro, sed nur majstraj poemoj estas devigitaj por povi esti ano.

Regularo

Membroj devas almenaux parkere scipovi deklami "La espero", "La vojo" kaj "Ho,mia kor'". Se vi kapablas tion kaj deziras membrigxi, tiam bonvole sciigu nin.

Sugestoj

Komreneble ni kuragxigas ankaux pri la parkerigado de aliaj poemoj kaj gravaj tekstoj. Oni sugestis ekzemple:
Estas mi esperantisto de Julio BAGHY
Mia penso
La sankta biblio (por la sukcesintoj ni starigos la Kolegaron `Parkerego')

Ideoj

Eble ni ankaux starigu la Kolegaron `Parkereto' por tiuj kiuj nur parkerigis `La espero'.

Anaro

ZKPanoj estas nune:
Klaas(prezidanto) (kun rimarko ke li eble ne jam suficxe parkerigis)
Sanne
Michiel
L.(Kroatio)
David promesis ankaux lerni, sed do ne jam estas membro.

Moto

``Ek, al fina venk'!'', kio alia?

Sciigo por jxurnalistoj

Nederlando, oktobre 1998 - Membroj de la Nederlanda Esperanto-Junularo iniciatis novan societeton, kiun ili nomas `Zamenhofa Kolegaro Parkero'. La celo de tiu cxi anaro estas plifortigi la parkeran scion pri poemoj gxenerale, kaj pri Zamenhofaj poemoj speciale. La membroj mem almenaux devas parkere scii la poemojn `La espero', `La vojo', kaj `Ho, mia kor'', kaj cxiu kiu kapablas je tio, povas membrigxi per simpla sciigo al unu el la starigintoj.
Kontaktu Klacxjon aux Mihxilon , aux, pli simple, tajpu cxi tie:
Kiu vi estas? (nomo, retadreso, ktp):
reen

Valid XHTML 1.0! Mi intencas ke tiu cxi pagho spekteblu per cxiu krozilo Respondecas Mihxil'<M.Meeuwissen@warande.uu.nl>Tiu cxi pagxo estas http://www.purl.org/NET/mihxil/parkero.html
Lasta sxangxo: Thu Oct 19 19:22:19 2000