Jen alia afero kiu tradukendas. `De avonden' de G. Reve, la fama debutromano de la verkisto, kiu nun estas konsiderata de kelkaj kiel unu el la du tri plej gravaj Nederlandlingvaj verkistoj de tiu cxi jarcento.
Eble pri tiu cxi libro ecx indas nur kelkaj pagxoj tradukitaj, cxar la tuta libro estas suficxe senokaza..
Ankoraux malhelis, kiam frumatene dudekduan de decembro de la jaro 1946 en nia urbo, en la unua etagxo de la domo Schilderskade 66, la heroo de tiu cxi historio, Frits van Egters, vekigxis. Li rigardis sian lumdonan brakhorlogxon, kiu pendis je najlo. `Kvarono antaux la sesa', li murmuris, `ankoraux noktas.' Li frotis sian vizagxon. `Kia mizera songxo,' li pensis. `Pri kio gxi temis?' Malrapide li povis rememori la enhavon. Li songxis ke la logxocxambro estis plena de vizitantoj. `CXi-semajnfino estos bona vetero,' iu diris. Je tiu sama momento, viro kun klosxocxapelo envenis. Neniu atentis lin kaj neniu salutis lin, sed Frits tre atente rigardis lin. Subite la vizitanto grandbrue falis surplanken.
`CXu tio estis cxio?' li pensis. `Kio plua okazis? Nenio, mi kredas.' Li ekredormis. La songxo dauxrigxis tie, kie gxi cxesis. La viro kusxis, kun la klosxocxapelo premita sur lia vizagxo, en nigra cxerko, kiu staris en angulo de la cxambro sur malalta tablo. `Mi ne konas tiun tablon,' li pensis, `cxu oni pruntus gxin?' Li rigardis en la cxerkon kaj lauxte diris: `Tio gxenos nin almenaux ankoraux gxis morgaux.' `Ne necese,' senharulo diris, kun rugxa vizagxo kaj okulvitroj, `cxu ni vetu, kaj mi povas ordigi la entombigon ankoraux cxi-posttagmeze je la dua horo?'
Li denove vekigxis. Estis dudek minutoj post la sesa. `Mi jam findormis,' li diris al si mem, `tial mi tiom frue vekigxas. Mi ankoraux havas pli ol horon.'
Li malrapide endormetigxis kaj triafoje enpasxis la dormocxambron. Neniu estis. Li iris al la cxerko, enrigardis gxin kaj pensis: `Li estas morta kaj ekputras.' Subite la staturo estis kovrita per cxiaj cxarpentistaj iloj, stakitaj gxisrande: marteloj, grandaj boriloj, segiloj, niveliloj, rabotiloj, seketoj kun najloj kaj tenajloj. Nur la dekstra mano de la mortinto supre elstaris.
`Neniu estas,' li pensis, `en la tuta domo estas neniu; kion mi faru? Muziko, tio helpos.' Li klinis sin super la cxerkon al la radioaparato, sed sammomente vidis la manon, kiu bluecigxis, kun longaj, blankaj ungoj fingropinte, malrapide levi sin. Skue li retroiris. `Mi ne movigxu,' li pensis, `alie okazos.' La mano remallevigxis.
Tute ne pretas: [1/215]