Emeritaj fervojaj laboristoj Ab Krauter kaj Jim Munsey klare memoras la tagon, antaŭ tridek jaroj, kiam ili uzis magnetofonon por registri la sonojn faritajn de la telegraf-klavo ĉe la oficejo de la Kanada Fervojofirmao Nacia (Canadian National Railways - CNR) ĉe Edmonton, Alberta. Tiuj homoj estis konsciantaj ke la linioj baldaŭ silentiĝos -- novaj fervojaj laboristoj ja ne plu estis devigitaj lerni la kodon morsan de post la 1950-aj jaroj, kaj la CNR uzis telegrafilojn nur kiel redunda sistemo kaze de fushiĝo de la telefona sistemo. Ĝis 1970, la kutima klakado de mesaĝ-sendo telegraf-stila estis rarega evento, kaj du jarojn poste la linioj tute silentiĝis kiam la klavoj estis forigitaj.
"La malaperado de la klakoj estis tiom grade, ke neniu fakte rimarkis kiam ili ĉesiĝis", diris Krauter.
Nun, pli ol tri jardekoj poste, Krauter, Munsey kaj centoj da aliaj emeritaj telegrafistoj trans Kanado rebranĉis morsajn klavojn al modemoj komputoraj kaj sendas mesaĝojn unu al la aliajn laŭ telefon-linioj kiujn ili aliras per senkosta, long-distanca diskilo-nabo.
Estas necesega ligilo por la eksaj fervojistoj kaj eksaj laborantoj de kanadaj telegraf-firmaoj, ĉar ili estas la lastaj de formortanta bredo trejnita en fervoja kodo morsa, foje nomita "Amerika morso". Fervoja morso estas la originala kodo iniciita de Samuel Morse kaj lia partnero Alfred Vail en la 1840-aj jaroj, sed ĝi malsimilas la internacian kodon morsan ankoraŭ uzitan fare de maristoj kaj radioamatoroj.
Fervoja morso estis la bazo de la internacia kodo, sed la originalo estis ŝanĝita je dek-unu literoj post kiam ĝi elektiĝis de eŭropaj fervojoj. La kialoj temas pri la fakto ke Vail kaj Morse kreis la kodon por ke la plej komunaj literoj havu la malpli grandan kvanton da punktoj kaj strekoj. Por la angla lingvo, la originala kodo bone funkcias, sed germanlingvaj telegrafistoj eksciiĝis ke la plej komunaj literoj en ilia lingvo estis malsimilaj, kaj do la ŝanĝita kodo estis akceptita de la Aŭstro-Germana Unuiĝo Telegrafa en 1851.
Tiu ĉi kontinenta versio de la kodo, nun konata kiel Internacia Morso, larĝe akceptiĝis dum la dudeka jarcento kiam teĥnologio radioelsenda permesis ke la punktoj kaj strekoj estu ricevitaj fare de ŝipoj surmaraj sen la bezono de dratoj aŭ kabloj. Iuj telegrafistoj opinias ke oni akceptis internacian morson ĉar ĝi malplie kondukas al konfuzo kiam oni uzis tonojn. (Per telegrafdrato, la sonoj de punktoj kaj stekoj fariĝas per marteleto nomita sonumilo kiu moviĝas kiam la cirkvito malfermiĝas kaj fermiĝas). Fervoja morso, tamen, daŭris en Usono kaj Kanado. Laŭ iuj telegrafistoj, mesaĝojn per fervoja morso oni kapablas sendi ĉirkaŭ dudek procent pli rapida ol per la internacia kodo.
Kvankam flueco en internacia morso ankoraŭ deviĝas por ke radioamatoroj kaj iuj marinistoj ricevu elsendopermesilojn, preskaŭ neniu estas lerninta fervojan morson ek de la mezo de la pasinta jarcento. La plej junaj personoj ankoraŭ kapablaj komuniki per ĝi, kiel Krauter kaj Munsey, estas nun sepdekjaruloj.
"Niaj adeptoj malpliiĝas ĉiujare", veetas Krauter. "Por ni, ĝi estas nia dua lingvo. Miaopinie, post dek jaroj neniu el ni ankoraŭ ekzistos."
Dum pli ol cent jaroj, fervoja morso estis la lingvo kiu portis plejmulton da urĝa, long-distanca informo tra Nord-Ameriko. Novaĵsendaĵoj el lokaj ĵurnalistoj, telegramoj anoncantaj al familianoj naskiĝojn kaj mortiĝojn, kaj bultenoj pri kvanto da grejno en la preriaj elevatoroj estis ĉiuj komunikitaj per la adaj daboj fare de telegrafistoj. Por fervojoj, morsaj mesaĝoj informis lokomotivestrojn pri la sekureco antaŭeniri laŭ sola reloparo, senbezonigantaj ilin haltigi la trajnon ĉe ranĝotrakoj por atendi la preterpason de maldirektovojaĝantaj trajnoj. Trajn-komandoj, kiuj informis lokomotivestrojn kiam ili devis haltigi la trajnon por akcepti ŝargaĵojn aŭ pasaĝerojn, povis esti sendita laŭ la dratoj al stacio-agentoj, kiuj transkribis la mesaĝojn kaj plusendis ilin al la lokomotivestroj -- ofte dum la trajno estas veturanta.
Origine, morsaj telegraf-riceviloj presis ekzemplerojn de la punktoj kaj strekoj ricevitaj, sed telegrafistoj rapide lernis rekte interpreti la kodon per la bruo de la sonumiloj. Fervoj-firmaoj kanadaj starigis klasojn por instrui kodon morsan kaj privataj altlernejoj ankaŭ havebligis kursojn, sed unu el la plej komunaj manieroj ke telegrafisto lernis sian metion estis pere de pli aĝaj familianoj kiuj laboris ĉe la fervoj-firmaoj.
Munsey mem ricevis sian unuan lecionon primorsan kiam ok-jar-aĝulo. Kiel la filo de stacio-agento en Hannah, Alberta, lia patro ordonis ke li lernu telegrafion kiam li lasis piano-lecionojn. Li diras ke lia patro serĉis manieron pacigi la fratino de Munsey, kiam ŝi amare plendis ke oni ankoraŭ devigis ŝin daŭrigi ĉi tiajn lecionojn.
Munsey diris ke li eĉ ne estis konscianta pri malsimileco inter la fervoja kaj la internacia kodo ĝis kiam li aliĝis al la Aer-kadetoj kiam ses-dek-jaraĝa. Kaj kiam la subestro de la skadro eksciis ke Munsey konis la morsan kodan, li promociis la novan skadranon kaj alpostenigis lin kiel instruisto de la morsa kodo al la aliaj kadetoj.
Ambaŭ homoj supriziĝis la unuan tagon de instruado kiam Munsey premis klavon kaj la ricevis erar-respondon. Li memoris ade prov-sendanta la kodon kaj la subestro fine haltigis min kaj diris: "Vi malpravas je via kodo". Kiam mi insistis pri mia praveco ni tuj malkovris ke ni konsciis du malsimilajn kodojn -- la aer-armeo uzas la internacian kodon."
"Tiam la subestro diris al mi ke se mi ne estus lerninta la "pravan" kodon antaŭ la venanta semajno, li estus forigota miajn novajn rango-striojn! Do, mi lernis la internacian kodon tuj!"
Dume, Krauter eklernis la morsan kodon en 1940 kiam dek-kvar-jaraĝa. Lia patro laboris ĉe la kargo-buroo de la Kanada Fervojofirmao Nacia en Dauphin, Manitobo, kaj la firmao dungis lin por liveri telegramojn kaj aliajn mesaĝojn tra la urbo. Nokte, kiam la telegraf-linioj estis kvieta, oni permesis lin ripeti lian morsan kodon per sendado kaj ricevado de mesaĝoj laŭ la linioj kun la stacidomaj agentoj.
Krauter memoris ke prenis almenaŭ ses monatoj da konstanta ripetado de morsa kodo antaŭ ol li kapablis egaligi la efikecon de tiuj agentoj. Li diras ke, kiam telegrafistoj atingis tiun gradon, ili mem aĉetis proprajn klavojn nomatajn "cimoj". La cimoj malsimilis al klavoj provizitaj de la fervoj-firmaoj ĉar la cimoj permesis al la telegrafistoj sendi multoblajn punktojn per sola premo, samkiel aŭtomata funkcio de mitralo.
Tempo samvaloras mono ĉe telegraf-linio, do la telegrafistoj ankaŭ plibonigis la sendorapido pere de mesaĝoj kun mallongigoj. La kodo Phillips, kreita de telegrafisto de la Associated Press en Usono, estis uzita ankaŭ de kanadaj fervojoj por mallongigi vortojn samkiel "very" [tre] al VY kaj "paid" [pagita] al PD. Krauter ankaŭ diras ke oni uzis numerojn en telegramoj -- 32 signifis "All my love" [[kun]mia tuta amo] kaj 33 signifis "All my love, Darling" [[kun] mia tuta amo, mia karul[in]o]. La tutaj vortoj estis tajpitaj sur la mesaĝoj liveritaj al la sendotoj.
La plej rapidaj telegrafistoj laboris ĉe komercaj kompanioj telegrafaj. Ambaŭ Canadian Pacific Railways (Kanada al-Pacifik-oceana Fervojkompanio) kaj CNR posedis agentejojn telegrafajn, kaj siaj telegrafistoj kapablis sendi kaj ricevi mesaĝojn po kvardek vortoj la minuto, kiam la averaĝa staciodom-agento kapablis nur dudek kvin.
George Kennie memoris la multajn vicojn da telegrafistoj ĉe la CNR Telegraf-Buroo en Edmonton, Alberta kiam li laboris tie en 1939. La telegrafoj estis bruaj kaj estis ofte tre malfacile aŭdi la vian. Kennie diras ke la telegrafistoj amplifis la sonilojn per postmetado de tabakujoj elladaj. Kaj la telegrafistoj uzis tajpmaŝinojn por presi la mesaĝoj sur la telegramoj kaj aldonis al la bruego.
Kennis diras ke la komercaj telegrafistoj tre fieris pro sia efikeco kaj onidiras ke iuj telegrafistoj kapablis konversacii dum transkribantaj mesaĝoj el la linio. Estis ankaŭ tie onidiro pri iu telegrafisto kiu kapablis sendi mesaĝon unumane dum transkribanta alvenantan mesaĝon kun la alia mano.
Iu ajn kapablis lerni la kodon morsan, li diras, sed ne ĉiu povus esti sufiĉe lerta por esti komerca telegrafisto. "Estas same ĉe musikistoj: iuj neniam preterpasas la skalojn dum aliaj personoj iĝus koncert-pianistoj."
Morsa kodo iĝis malpli kutima en la jaroj 1950 kiam kanadaj fervojoj preferis uzi telefonojn, kvankam telegrafoj estis uzitaj ĉe multe da branĉ-linioj dum la jaroj 1960. En la telegraf-kompanioj komercaj, teletajp-maŝinoj anstataŭigis la telegraf-klavojn kaj sonumilojn, kaj telegrafistoj estis trejnitaj je aliaj taskoj.
Munsey, Krauter kaj Kennie estis kredantaj ke ili neniam plu uzus morsan kodon. Nun, ili konversacias unu kun la aliaj per klakado pere de ilia per-telefona reto. Ironie, iliaj mesaĝoj nun estas sendataj pere de la vasta mikroonda kaj fibrooptika telefon-sistemo kiu anstataŭigis mors-kodan teĥnologion.
La viroj ankaŭ vivigas morsan kodon pere de prezentadoj ĉe muzeoj kaj "historiaj vilaĝoj". La tajpmaŝinoj kaj morsaj klavoj tre fascinas la junulojn dum la plej aĝaj spektantoj memoras feliĉe la familiarajn sonojn de la fervoja buroo.
Por la emeritaj telegrafistoj, la klakantaj sonoj vere estas lingvo.
"Iuj el la viroj en nia klubo, ili kunmetas la vortojn kaj la sono estas muzika", diras Kennie.
IMAGO 1: Fervoja kodo morsa
IMAGO 2: La "Vibroflex" klavo permesis rapidegan sendadon de signoj uzantan laterajn movojn, kiuj malpliigis la problemon de karpa-tunelo sindromo kiu afliktis tiom da telegrafistoj kiu uzis klavojn en la normala vertikala maniero.
(Tradukita el la angla, kun permeso de la aŭtoro, fare de RJL Brisebois. La originala artikolo aperis en la februaro/marto 2005 numero de "The Beaver" (La kastoro), revuo de la Kanada Historia Societo.)
October 4, 2007