|
Enhavo
La hundo
de Sigbjörn Obstfelder
(1866-1900)
Mi iris sur la bruna ebenajxo.
La tutan tagon mi iradis. En okcidento mugxis la maro.
Antaux vespero la ebenajxo
plialtigxis kaj baris al mi la rigardon. Kvazaux dormantaj miaj piedoj
pluiris. Baldaux mi staris sur la pinto de l' altajxo.
La mugxanta maro sube farigxis
fjordo spegule brilanta. Subiris je gxi la suno.
Tiu estis la plej bela vidajxo,
kiun mi vidis dum la tagoj de mia vivo. Mi cxion forgesadis. Mi tremis
pro ekstazo.
Fine mi memoris, ke estas
malfrue, ke mi devas pluiri. Mi cxirkauxrigardis por trovi la padon. Mi
rigardis suben, kaj ekvidis tie abismon. Mi rigardis en alian direkton.
Jen kruta muro. Ekprenis min terura kapturno. Mi centojn da montoj supreniris
dum mia vivo. Neniam mi sentis kapturnon.
Mi sercxis kaj sercxis.
Alprokcimigxis la krepusko, kaj mi vidis antaux mi nenion krom la krutaj
muroj. En malpaco kaj timo mi faligis min sur la genuojn. Mi rampis antauxen
laux la tero por sercxi la padon.
Kredante, ke mi trovis gxin,
mi ekvidas grandan hundon alkurantan sur la ebenajxo. Kio elprenis min?
Mi haltas, mi atendas.
Pli kaj pli granda farigxas
mia timo. Cxu gxi venos cxi-supren? Mi kusxigxas kaj premegas min al la
tero. Mi auxdas gxian bojadon. Unu sekundon - mi vidas gxian kapon super
la deklivajxo.
Gxiaj okuloj estas tuj antaux
mi. Gxi ne bojas, gxi ne plu gxemas.
Pli firme mi premas min
al la tero. Mi scias, ke gxi etendos sian piedon. En la sekva momento tio
jam okazis. Mi sentas longajn ungojn al la radiko de mia mano.
Kusxantaj ni firme rigardas
unu la alian. Gxia kapo restas sur la deklivajxo. Gxi ne movas. Mi sentas
gxian ungojn kaj la brulantajn okulojn. Mi komencas kompreni gxian rigardon.
Estas kvazaux mi auxdus de gxia fauxko vortojn terurajn.
- Homo, venis via horo!
Cxu vi memoras, kion vi
faris? Cxu vi memoras, ke vi vipis min per viaj plektitaj vipoj? Cxu tion
vi memoras?
Cxu vi memoras, ke vi batis
mian fraton, la cxevalon, per trancxaj skurgxoj, kiam gxismorte laca gxi
falis al la tero?
Cxu tion vi memoras?
Miaj okuloj provis respondi:
Kial vi kulpigas min? Neniam
mi posedis hundon. Mi apenaux cent fojojn dum mia vivo veturis per cxevalo.
Sed pli kaj pli sovagxe
ardas gxiaj okuloj:
- Cxu ne estas vi la homo?
Cxu mi ne vidis vin kun jenaj viaj du abomenaj blankaj manoj, per kiuj
vi mortigas kaj mortigis dum miloj da jaroj?
Cxu ne mortigis vi la sxafon?
Cxu vi ne metis la sangon de la bovo sur vian tablon? Kion vi kompatis
sur tiu cxi belega tero? Cxu restis io inter la vivantaj, kiun vi ne mortigis,
profanis, turmentis?
Cxu vi ne tretas sur la
svarmanta vivo de la tero? Ecx la rugxaj rozoj, cxu vi ne desxiris ilin
de la brancxeto, kiam la sango sxveligxig en iliaj junaj folioj?
Homo, mi konas vin! Nun
mi tenas vian manon per mia ungo!
- Mem mi sciis, ke mi surtretis
la teron multe pli singarde ol la granda plimulto. Sed la besto komprenis
nenion. Por gxi mi estis nur la homo, la homo kun blankaj, mortigaj manoj.
Kaj dum gxiaj okuloj rigardis min, sxajnis kvazaux estus mi, kiu vipis
kaj turmentis cxiujn gxismorte lacajn cxevalojn.
Malantaux mi mi auxdis mugxadi
la maron, antaux mi kusxis en la mallumo la firme rigardantaj okuloj. Dum
momento mi deziris, ke la besto per siaj dentoj ekmordu min, rapide, rapide,
tiel ke cxio finigxu.
Estis tiam, ke mi subite
sentis ion strangan traflui min. Mi levis la kapon antaux la ardantaj okuloj.
Mi komencis lauxte paroli. Sovagxajn, strangegajn vortojn aux sonojn eligis
mia busxo. Mi povas nek memori ilin, nek priskribi ilin tiel, kiel ili
estis.
Wéji ohahú!
Dilodáma! Wúhá wúha wéji ohahú!
Mi sentis, ke miaj okuloj
brilis per supernatura lumo. Mi memoras, ke mi vidis la okulojn de la hundo
ligitajn al mi kun kreskanta miro. Sed mi tion apenaux perceptis. Io estis
en mi, kvazaux teruriga gxuo, estis kvazaux cxiuj miaj cxeloj sxveligxus
en novan, potencan, superteran forton, mi alte etendis miajn manojn, svingadis
ilin kaj dauxrigis:
Wejimalála oïd,
titó titó úli úli! Weji ohahú! Waniawai!
La miro en la okuloj de
la hundo farigxis timo. Tio poste klarigxis al mi. Mi tion ne vidis tiutempe.
Mi ne plu vidis la hundon, mi vidis nenion. Mi jam starigxis, kaj la strangaj
vortoj elfluis de mi pli kaj pli forte. La maro mugxadis pli kaj pli sovagxe
en la mallumo, la vento kriegis, mi vokis sen vidado kaj perceptado, mi
batis la aeron per miaj manoj samtakte kun mia vokado kaj kun la kriego
de la vento.
Mi ne scias, kiel longe
mi staris tiel. Fine mi cxirkauxrigardis. Ne plu estis iu hundo.
Mi falis pro lacego.
Kiam mi rekonsciigxis, mi
estis trankvila. Mi vidis, kie mi estis. Mi rekonis la lokon. Cxu mi songxis?
Mi rigardis mian manon. Jen profunda sanga marko.
(c) traduko 1992 kaj 1997,
Morten Svendsen |
|