Enhavo
 

Rakonto pri sxrauxbingoj

de August Strindberg (1849-1912)

 (eltrajxo el la romano "Filo de l' servistino")
 

En la hejmo de Johano oni kultis la veron.

 - Diru cxiam la veron, kio ajn estos la sekvo, ripetis jen kaj donove la patro, kaj poste li rakontis historieton pri si mem. Pri tio, kiel li iam promesis al kliento jam la saman tagon sendi varon. Li tion forgesas, sed evidente li jam estis kutimigita al pardonpetado, cxar kiam la furioza kliento venas en lian oficejon kaj supersxutas lin per ofendaj vortoj, la patro respondas humile konfesante sian forgesemon, petas pardonon kaj deklaras sin preta kompensi la perdon. Moralajxo: la kliento staras surprizite, etendas al li la manon kaj konfirmas por li sian estimon. (Parenteze: komercistoj ne havu tiel grandajn postulojn unu al la aliaj!)

 Nu! La patro havis bonan intelekton, kaj kiel cxiuj maljunaj viroj li tre fidis siajn konkludojn.

 Johano, kiu neniam kapablis resti senokupa, faris malkovron: Oni povas pasigi la tempon en la stratoj inter la hejmo kaj la lernejo kaj samtempe pliricxigi sin. Iam, sur la sen-trotuara Holandan-strato, li ekvidis feran sxrauxbingon. Li trovis gxin amuza, cxar ligita al sxnuro gxi tauxgus kiel jxetilo. Post tio li cxiam iris meze en la strato kaj kunportis cxiujn ferajxojn, kiujn li trovis. Pro tio, ke la stratoj estis malbone konstruitaj, kaj freneza veturado ne estis malpermesita, la veturiloj mistraktigxis terure. Tial atenta promenanto povis esti certa pri tio, ke li cxiutage trovas kelkajn najlojn, splitojn, kaj almenaux unu sxrauxbingon, foje ankaux hufo-feron. Plej placxis al Johano la sxrauxbingoj, kaj li faris ilin sia specialajxo. Post kelkaj monatoj li jam kolektis da ili pli ol du litrojn.

 Iun vesperon li ludas kun ili, kiam la patro venas en la cxambron.
- Jen kion vi havas? diras la patro kaj faras grandajn okulojn.
- Sxrauxbingojn, trankvile diras Johano.
- De kie vi havas ilin?
- Mi trovis ilin.
- Trovis ilin? Kie?
- Surstrate.
- Cxu en unusola loko?
- Ne, multloke. Oni iras meze en la strato kaj rigardas teren, li diras.
- Ne, jen, tion me ne kredas. Nun vi mensogas al mi. Envenu, mi deziras paroli kun vi.
La paroladon prizorgis vergo.
- Nun konfesu!
- Mi trovis ilin surstrate.
La patro batas lin, gxis kiam li "konfesas".
Kion do li konfesu? La doloro, kaj la timo pri tio, ke ne cxesu la sceno, eldevigis de li la sekvan mensogon:
Li sxtelis ilin.
- Kie?
Li ne sciis tion, en kiu parto de cxaro trovigxas la sxrauxbingoj, sed li konjektis pri la suba parto.
- Sub cxaroj.
- Kie?
Lia fantazio elvokis lokon, kie trovigxas multaj cxaroj.
- Apud la domo, kiun oni konstruas cxe la Forgxist-strateto.
Tiu specifiado de la loko faris la aferon kredinda. La maljunulo nun estis certa pri tio, ke li eltiris la veron. Kaj sekvis nun la konsideradoj:
- Kiamaniere vi kapablis for-meti ilin nur per viaj fingroj?
Tion li ne pripensis. Nu, jen li image vidis antaux si la ilar-keston de la patro.
- Per sxrauxbilo.
Ja ne eblas malligi sxrauxbingoj per sxrauxbilo, sed la fantazio de la patro jam komencis vagadi, kaj li facile trompigxis.
- Sed tio ja estas terure! Vi ja estas sxtelisto! k.t.p. Pensu pri kio okazus se alvenus la polico!

 Johano dum momento konsideris tion, cxu li pacigu lin dirante ke cxio estas mensogajxo, sed detenis lin la sxanco por dauxrigita batado kaj rifuzo pri vespermangxo.

 Vespere, kiam li enlitigxis kaj la patrino encxambrigxis kaj petis lin legi vesperpregxon, li levis la manon kaj diris patose:
- Mi diable ne sxtelis sxrauxbingacxojn.
La patrino longe rigardis lin, poste sxi diris:
- Vi ne tiom blasfemu!
La korpa puno humiligis lin, ofendis lin, li koleris kontraux dio, kontraux la gepatroj, kaj antaux cxio kontraux la fratoj, kiuj ne atestis favore al li, malgraux tio, ke ili konis la okazajxojn. Li ne pregxis tiun vesperon, sed li deziris, ke okazu brulego sen tio, ke necesu al li fari gxin. Kaj nun ecx sxtelisto!

 Post tio oni cxiam suspektis lin, aux, pli gxuste, lia malbona reputacio konfirmigxis, kaj li longe turmentigxis pro aludoj al la sxtelo, kiun li ne faris.
 

August Strindberg (1849-1912), sveda verkisto. En la jaroj 1886-1887 li verkis la romanon "Filo de l' servistino", verko kies cxefrolulo - Johano - sendube estas Strindberg mem. Oni ofte taksas gxin kiel unu el la plej gravaj auxtobiografioj de la monda literaturo.

(c) traduko 1992 kaj 1997, Morten Svendsen