La verda pagxo de Morten Svendsen

Iam, antaux miloj da jaroj, cxiuj homoj versxajne parolis unusolan lingvon. Poste la homaro disvastigxis sur la tuta tero, kaj iom post iom naskigxis nia bela kaj fascinanta lingvaro. Hodiaux oni taksas ke ekzistas inter kvin mil kaj dek mil lingvoj. Laux la malnova Babel-mito tio estas la vengxo de Dio ...

Tia amaso da idiomoj kompreneble kauxzas problemojn, kaj oni provis solvi ilin uzante ne nur pafilojn kaj kulturan imperialismon, sed ankaux grandajn regionalajn lingvojn, malgrandajn artefaritajn lingvojn, automatan tradukadon per komputilo, kaj ecx - en la literaturo - uzante la praktikan Babelfish de Douglas Adams (metu gxin en vian orelon kaj gxi tradukas por vi).

Mi interesigxas i.a. pri lingvoj, literaturo kaj historio. La norvega estas mia gepatra lingvo, skandinava lingvo parolata de iom pli ol kvar milionoj da homoj. En la lernejo mi lernis la anglan kaj la germanan. Ne tre placxis al mi tiam la lecionoj pri la germana, cxar mi ankoraux ne komprenis la necesecon de gramatiko, kaj por bone paroli la germanan oni devas lerni "iom" da gramatiko. Poste mi eklernis en la lernejo ankaux la francan.

Esperanton mi lernis pere de malnova lernolibro kiu iam apartenis al la frato de mia avo. En gxi mi trovis alloge kunmetitajn vortojn kiel "vagonaro", "sanigilo" kaj "malsanulejo". Kiam mi kontaktigxis kun la hodiauxaj uzantoj de la lingvo de Zamenhof, mi vidis ke ili jam anstatauxigis tiujn vortojn per "trajno", "medicino" kaj "hospitalo".

Mi verkis en esperanto kelkajn literaturajn tradukojn kiujn publikigis revuoj, mi multe korespondis kaj mi partoprenis Universalan Kongreson.

En la loka biblioteko mi trovis danlingvajn librojn pri volapük el la 1880-aj jaroj kaj la verkaron de Otto Jespersen, kaj en esperanto-libroj mi legis pri ido, la "perfido" de la markizo de Beaufront kaj pri la ido-skismo. Poste mi kontaktigxis kun interlingua kaj mi cxesis aktive uzi esperanton.

Tiam naskigxis jam delonge mia intereso por la lingvoj nederlanda kaj franca, kiujn mi nun bone komprenas. Interlingua kapabligis min legi aliajn romanidajn lingvojn - la italan, la hispanan, la katalunan kaj la portugalan.

Dum la lastaj pli ol cent jaroj multaj personoj kabeigxis, sed ne cxiuj forlasis la ideon pri artefarita lingvo kiel internacia komunikilo. Hodiaux mi opinias ke la plej tauxgaj kandidatoj estas ido kaj interlingua. Sur alia pagxo mia vi trovas ligilojn al tiuj du lingvoj, kaj ankaux al kelkaj aliaj: volapük, esperanto, latino sen fleksioj, occidental-interlingue, novial, glosa kaj loglan/lojban.

Mi jam menciis miajn malnovajn tradukojn. Cxi tie vi trovas nur kelkajn el tiuj kiujn la revuoj ne publikigis. Temas pri tri tekstetoj de la norvega verkisto Sigbjorn Obstfelder kaj unu de la svedo August Strindberg.

Se vi interesigxas pri nederlandlingva literaturo mi havas pagxon kun ligiloj rilataj al la flandra verkisto Herman Brusselmans. (Mi ankaux sxatas legi Ronald Giphart kaj rigardi Marianne Timmer sur la glacio.)

Sur mia genealogia pagxo mi provas kunligi informojn pri miaj geprauloj. Tri el ili nun estas sanktuloj dum alia siatempe pasigis jarojn kiel sklavo en la fortreso de Bergenhus cxar li gravidigis tri knabinojn. La plimulto tamen estis ordinaraj terkultivistoj vivantaj en la ofte malfacile kultivebla okcidenta Norvegio. Dum la periodo 1744-1930 unu post unu forlasis la kamparon kaj eklogxis en Bergen.

Nun, preskaux cxe la fino de cxi tiu pagxo, mi esperas ke mi ne tro ofte forgesis mian akuzativon. Vi povas viziti mian cxefan pagxon, sendi al mi e-posxton, aux ecx enskribi vin en mia gastolibro.

Cxu vi havas hejmopagxon? Se ne, provu cxe Geocities, aux cxe Tripod. Ankaux Angelfire, Xoom kaj Fortunecity proponas sin por libera krokodilado.

La "banner" (kion oni diras en la malangla?) supre de cxi tiu pagxo kreigxis de zwentzen. Se vi amas aux malamas fisxon kaj/aux fisxadon mi rekomendas liajn pagxojn. Persone mi ne tre interesigxas pri fisxado aux muziko, sed mi akceptas auxskulti muzikon de Vivaldi en la radio dum mi televidile rigardas la knabinojn de Spice Girls.