Frank' kaj Pauxlin'

adoleskantinaj demandoj - 1

(antauxa nomo: "knabinaj demandoj")

Atentu! Cxi tio estas celata nur kiel lingva/informa rubriko. Cxi tio ne estas normala rubriko de demandoj kaj respondoj. Vi ne povas fari demandojn kaj mi ne povas doni respondojn. La tekstoj aperas sen ia garantio pri la gxusteco de la traduko.
Demandojn kaj respondojn mi parafraze tradukis el okcident-Euxropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, cxar mi opinias, ke ankaux en Esperanto oni povu trovi cxi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj gxustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas suficxe da kono por ecx pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! - Pauxlin'
Cxio en cxi tiuj pagxoj estas kopirajtita. Jena versio (C)1999 FKP. Cxiuj rajtoj rezervitaj.

AVERTO
En cxi tiuj pagxoj trovigxas respondoj al demandoj ofte suficxe intimaj.
Cxar la respondoj devas esti klaraj, la lingvajxo uzata --neniel maldeca-- estas ja suficxe... klara. Do, se vin gxenas la preciza priskribo de korpo-partoj aux -funkcioj, vi foriru nun, por ne esti gxenata. Ankaux se vi pensas, ke via kultura aux religia fono estas kialo por ne legi pri tiaj aferoj, vi do foriru nun. Kaj... se vi logxas en Usono kaj (do) bezonas protekton kontraux tia klara lingvajxo, vi foriru nun. Ni tute ne volas ke iu sentu sin gxenata!
Se vi dauxrigus legadon, ne ni gxenus vin, sed vi eble gxenus vin mem.

Ne dauxrigu legadon, se vin gxenas klara lingvajxo pri intimaj aferoj!


Mi ne povas trovi "gxin".

Mi estas knabino dudekjara kun stranga problemo. Mi nome ne povas trovi mian klitoron. Cxu vi povas klarigi, kie gxi devas trovigxi?

La klitoro estas, cxe multaj virinoj, bone kasxita, do via demando tute ne estas tiel stranga. Estas plej facile, utiligi spegulon, tio estas pli klara ol nura sentado. Kiam vi iom malfermas viajn eksterajn vulvolipojn, vi vidas la internajn vulvolipojn. Tiuj plejofte estas iom malpli dikaj, sed ne necese malpli grandaj. Kiam vi malfermas la internajn vulvolipojn, je la suba flanko (je la anusa flanko) vi vidas la vaginan malfermajxon. Super gxi vi vidas inter la hauxtofaltoj tre malgrandan pistrueton. Je la supra flanko de la falto inter la internaj vulvolipoj vi vidas malgrandan plidikajxon, sub kiu kasxigxas la klitoro. Gxi estas kasxita malantaux eta hauxtfalteto, kiun vi povas singarde pusxi supren. Tiam aperas eta buleto: jen via klitoro.


Rompitaj cicoj.

Mia amiko foje sucxas miajn cicojn. Mi kredas, ke pro tio "rompigxis" miaj cicoj. El ili nome venas iom da sango kaj flavajxo. Kion mi devas fari? Tio okazas jam dum du semajnoj kaj mi ne kuragxas iri al kuracisto.

Aspektas, ke ekestis kelkaj fendetoj en viaj cicoj. Tio efektive povas esti pro tio, ke via amiko sucxis ilin. Estas la samaj cicofendetoj, kiujn povas ekhavi patrino kiu mamnutras. Cxar vi skribas, ke ankaux flavajxo eliras, ni supozas ke viaj cicoj estas inflamigxintaj. Tio ne estas tre serioza afero, se vi petos kuraciston trakti gxin. Tiu donos al vi ungventon, per kiu la inflamo rapide cxesos. Se vi lasos tion tro longe netraktitan, la inflamo povas pliseriozigxi. Do ecx se vi iom gxenigxas, iru tamen al kuracisto.


Ne atenti, sed ja amori.

Mia amiko foje dum suficxe longa tempo ne atentas min, sed ja volas amori. Cxefe dum la semajnfino tio okazas. Dumtage li amuzigxas kun siaj amikoj kaj vespere li volas kun mi litumi. Tiam ofte mi ne havas emon. Mi jam foje provis priparoli tion kun li, sed li ne komprenas min kaj diras ke mi umas. Krome ni estas tute frenezaj unu pri la alia. Cxu tio estas mia kulpo?

Ne. Ne estas via kulpo. Ne estas honeste de la flanko de via amiko, kiam li diras ke vi umas, cxar vi volas havi lian atenton antaux la amorado. Estas kompreneble, ke vi ankaux volas foje alimanieran atenton de via amiko. Via amiko sxajne pensas, ke amorado estas la plej bona maniero por dedicxi atenton al vi. Provu kune trovi kompromison. Oni povas gxui amoradon ne nur se oni ofte vidas unu la alian, sed ankaux se malofte. Cxu vi volas, ke via amiko dedicxu pli da tempo al vi? Tiam mem prenu la iniciaton. Elpensu iujn placxajn aferojn por fari kune. Ekzemple kune iru al kinejo aux al nagxejo.


Koagulajxoj.

De kelkaj monatoj mia amiko kaj mi havas problemon. Kiam mia amiko post amorado kontentigxas, en la eljxetajxo estas koagulajxoj. Iom gxelecaj kaj flavecaj. Kio tio povas esti?

Pri tio vi absolute ne bezonas zorgi. Estas tute normala afero. Spermo konsistas nur etparte el semoj. La pliparto estas glanda likvajxo. Tiu glanda likvajxo povas esti tre diversa laux konsistenco kaj laux kvanto. Foje estas multe da klara likvajxo, foje malpli multe kaj pli densa. Tiam aspektas iel kiel flavecaj koagulajxoj.


Vibrilo.

Antaux kelkaj monatoj mi, dum ferio, acxetis vibrilon. Komence gxi tute ne placxis al mi, sed nun mi scias, kiel utiligi gxin. Lasttempe mi per gxi ofte orgasmigxis, sed poste mi ofte havas kramfojn kaj ventrodoloron. Ne terure doloras, sed plezure ne estas. Kiel tio eblas?

Kiam vi malkovris, kiel utiligi vibrilon, vi ja povas atingi fortegajn orgasmojn. Kio okazas en via korpo, estas, ke je la "pinta momento" via utero kun kramfecaj movoj kuntirigxas. Tio do povas esti la kramfoj kiujn vi sentas. La celo tamen ne estas, ke vi sentas gxin kiel ventrodoloron. Eble tio okazas, cxar vi ne jam kutimigxis tiel ofte kaj intense orgasmigxi kaj ke do ankaux via korpo devas alkutimigxi. Do eble post iom da tempo malpliigxos. Se la ventrodoloro dauxros, vi iru eble al via kuracisto (se vi kuragxas) aux eble al specialigxinta organizajxo, por eta interna esploro pri eventuala kialo.


Neregula menstruo.

Mi estas knabino 18-jara. La problemo estas, ke mi neniam regule cxiun kvaran semajnon havas menstruon, sed nur cxiun sepan aux okan semajnon. Tio ja ne estas normala?

Post la unua menstruo povas dauxri du aux tri jarojn gxis gxi farigxas regula. Se vi havis vian unuan menstruon cxirkaux via 16-a jaro, vi povas supozi, ke gxi farigxos ankoraux pli regula. Regula ciklo varias inter 24 kaj 30 tagoj, sed cxe iuj virinoj, menstruo venas cxiun kvinan aux sesan semajnon aux neregule. Ne zorgu: ne gravas, se menstruo okazas cxiun sepan aux okan semajnon.


Enkalsonajxoj.

Mi jam dum jaroj uzas enkalsonajn sorbajxojn, cxar mi cxiam havas sekrecion. Nun mi auxdis, ke estas pli bone ne uzi tiajn. Lauxdire la sekrecio nur plimultigxus kaj oni povus ekhavi sximinfekton. Mi ja unufoje iam havis infekton. Mi lavas min per akvo (ne sapo) kaj ne vestas per striktaj pantalonoj, do tio ne estis la kauxzo. La problemo estas, ke mi bezonas tiujn enmetajxojn. Se mi ne uzas ilin, farigxas ja malfresxe.

Cxe iuj virinoj la sekrecio povas pliigxi pro la uzo de enkalsonaj sorbajxoj. Tiam ekestas pli da sekrecio kaj foje sximinfekto. Aliaj virinoj spertas neniujn problemojn. Fakuloj tiuteme ne konsentas. Cxu vi tamen foje volas provi sen kontrauxlikaj enmetajxoj? Ekzistas kalsonetoj kun pli largxa krucparto el duobla sorba teksajxo. Tiuj ensorbas pli, kaj pro tio enmetajxo ne plu necesas.


Gxi ne estas blanka.

Jam dum iom da tempo mi havas flavan sekrecion. Foje estas ecx "pecetoj" en mia kalsono. Mi zorgas, cxar mi ofte legas, ke sekrecio devas esti blanka. Mi lavas min sen sapo, ne surhavas striktajn pantalonojn kaj tiuloke ne uzas parfumon. Kia sekrecio tio estas?

Ne zorgu. Cxiu virino havas iom da sekrecio. La kvanto, odoro kaj koloro povas esti malsamaj. Plejofte la sekrecio ja estas blankeca, sed flaveca ankaux eblas. La "pecetoj" povas esti kauxzitaj de infekto. Sed cxe infekto gxenerale jukas, kaj pri tio vi ne skribas. Por esti certe, tamen prefere vizitu kuraciston. Tiu povas per tre simpla esploro vidi, cxu temas pri infekto. Se estas tiel, per kuraciloj gxi rapide malaperas.


Pustuleto.

Mi havas iun pustuleton sur mia cico. Sxvelajxeto, kiun mi cxiufoje elpincxas. Gxi dauxre revenas. Kio tio estas?

Ne tiel facilas difini je distanco, kio estas tiu "sxvelajxeto". Tre versxajne temas pri sebumoglando. La elbusxigxo de la sebumoglando estas sxtopita, pro kio la sebumo amasigxas kaj kauxzas iuspecan pustuleton. Se estas bone, gxi resanigxas de si mem. Ne estas malbone, se vi foje elpremas gxin, sed bone atentu, cxu gxi ne farigxas pli granda. Kompreneble vi povas montri gxin al kuracisto. Tiu povas rakonti precize, pri kio temas, kaj kion vi povas fari pri gxi.


Stranga gusto.

Kiam mi kontentigas mian amikon, mi cxiam havas tiel strangan guston en busxo. Fakte laux mi iom vomigan. Cxu peniso cxiam havas tian guston?

Gxenerale peniso ne havas guston. Certe se via amiko jxus dusxis, ne devus esti gusto aux odoro. Por bone purigi la penison, la prepucio (la hauxto cxirkaux la balano) devas esti tute repusxita. Diru al via amiko, en placxa maniero, ke la gusto de lia peniso ne placxas al vi. Se li tion ne scias, li nenion povas fari pri tio.


Testo pri gravedeco.

Mi scias ke oni ne plu havas menstruon, kiam oni estas graveda. Sed tio fakte ankaux estas tiel, kiam oni uzas kontrauxgravedecan pilolon, cxar gxi normale "reguligas" la menstruon. Tio signifus ke oni pro la pilolo cxiam havas menstruon (kiam oni interrompas), kvankam oni povus esti graveda. Cxu oni cxiumonate faru teston pri gravedeco por esti 100-procente certa, ke oni ne estas graveda?

Ne maltrankviligxu. Kiam vi prenas la pilolon dum vi estas graveda, dum la interrompo vi ne menstruas. Normale dum la menstruo la utera mukmembrano malkonstruigxas. Dum gravedeco tio gxuste ne okazas. La fekundigita ovcxelo kauxzas hormonsxangxon kiu estas multe pli forta ol la pilolo. Okazas tre malofte ke dum gravedeco restas sangoperdo dum la senpilola semajno. Ecx se tio okazus, la sangoperdo farigxus cxiufoje malpli granda. Se do vi cxiutage prenas la pilolon kaj ne gxenas vin vomado aux lakso, vi do ne gravedigxos.


Bezono pri amoro.

Kiam mi iras amuzigxi, por mi la vespero estas placxa nur, se mi ricevas suficxe da atento. Mi plej preferus, havi amikon, cxar mi havas trankvilon nur kun placxa knabo (kaj amorado) en mia vivo. Mi ne povas pensi pri io alia. Mi estas deksepjara kaj tute ne malfelicxa, sed mi timas, ke tio farigxos obsedo por mi. Cxu vi havas konsilon por mi?

Tio kion vi priskribas estas tute normala sento por iu de via agxo. Vi simple bezonas amon, konfidon, intimecon kaj korpecon, tio estas neniel malbona. Tiu bezono povas plifortigxi, se dum iom da tempo vi ne havis koramikon, aux se cxiuj viaj amikinoj havas amikon kaj vi ne (jam). Vi povas eble iom liberigi viajn pensojn, se vi skribas viajn pensojn en leteroj aux en taglibro. Skribu al elpensita amato, al kiu vi konfidas viajn bezonojn. Viaj sentoj ne estas strangaj kaj tute ne bezonas farigxi obsedo se vi iom pli trankvile traktas ilin. Kaj tiam tiu placxa amiko siatempe aperos.


Amori dum menstruo.

Foje mi auxdas aux legas, ke ekzistas knabinoj kiuj amoras kun knabo kiam ili havas menstruon. Tiam tiu knabo ja tute prisangigxas? Kaj kun tampono interne ja ne eblas.

Ankaux kiam knabino havas menstruon, sxi povas amori kun knabo. Dependas de la knabo kaj de la knabino, cxu tio placxas al ili. Knabino dum la tuta menstrua periodo perdas proksimume duonan tason da sango. Tio signifas do, ke la knabo tute ne "tute prisangigxas". Sed la likvajxo kaj sango kiu dum la amorado trovigxas envagine, ja surpenisigxas. Vi povas elekti, havi tamponon interne dum la amorado, sed tiam li povos nur iomete, singarde, eniri cxe vi. Sed se tio gxenas al vi: ekzistas multaj manieroj por amindumado, sen efektiva litumado.


Nefekunda?

Dum du jaroj mi havis amrilaton, dum kiu mi amoris kun mia amiko sen protekto. Mi ne uzis kontrauxgravedecan pilolon kaj ni amoris sen kondomo. Antaux la elsxpruco li rapide retiris sin, sed foje ankaux ne (intertempe mi scias, ke tio estis tre stulta). La stranga afero estas, ke mi neniam gravedigxis. Sed lia nova amikino gravedigxis, cxar sxi unufoje forgesis la pilolon. Cxu tio signifas, ke mi estas nefekunda?

Tion vi ne povas tiel konkludi. Vi simple havis amason da felicxo, cxar vi hazarde ne amoris cxirkaux la ovolado. Amori sen kondomo kaj "sinretiro" estas plej nesekuraj. Do estas simpla felicxo, ke vi ne gravedigxis. En sekvonta fojo povos tuj esti trafe, do uzu cxiam preventilon! La nova amikino de via eks-amiko kontrauxe al vi havis malfelicxon, almenaux, se sxi ne gxojas pri la gravedeco. Versxajne sxi forgesis la pilolon dum la unua semajno de la kompleto. Tiam povas okazi ovolado. Sxi estus devinta dum sep tagoj post la forgeso amori kun kondomo.


Seksmalsano.

Mia amiko rakontis, ke oni povas ekhavi sekse transigeblan malsanon ankaux se oni amoras kun knabo kiu ne bone lavis sian seksmembron, ecx se tiu knabo neniam amoris kun iu alia. Cxu tio estas vera?

Ne. Tio ne estas vera. Oni povas ekhavi sekse transigeblan malsanon (s.t.m.) nur se oni havas sekskontakton (perbusxan aux "veran") kun iu kiu havas tian malsanon. La knabo do devus esti infektita. Vi do ne povas infektigxi per tia malsano pro nebona lavado. Pri tio vi ne bezonas zorgi. Se vi litumas kun knabo kiu ne bone lavas sian penison, vi ja povas ekhavi sximinfekton. Tio ne estas "s.t.m.", sed ja povas esti gxena. Vi rapide rimarkus bruluman senton envagine, eble pli da sekrecio, kaj jukon. Tiuokaze ja vizitu kuraciston.


Pruda.

Mi multe gxenigxas kiam mi vidas nudajn virinojn aux amorajn scenojn en televido. En lito mi ne estas pruda, sed mi ja gxenigxas de tio, ke mia amiko rigardas tiajn aferojn. Mi scias, ke mia "prudeco" en cxi tiu epoko estas tre stranga, sed mi ja estas tiel edukita. Kiel mi povas sxangxi tion?

Nuntempe eblas vidi multe da nudo kaj sekso en diversaj televidaj kanaloj. Kaj ni cxiuj havas nian propran opinion pri kio estus tolerebla aux ne. Tute ne gravas, ke vi gxenigxas pro tio. Tio koncernas viajn normojn kaj valorojn, kaj kial vi volus tiujn sxangxi? Cxu via amiko opinias vin pruda, aux cxu tio estas via propra opinio? Pripensu ankaux, ke edukadon de jaroj oni ne povas forvisxi en unu semajno. Ofte tia sento estas tiel enbakita, ke simple ne eblas sxangxi gxin. Kvankam eblas, ke iom post iom vi pli alkutimigxas al tiu nudeco televida. Sed vi ne estas prudulino pro tia gxenigxo!


Cxu tiu doloro apartenas al gxi?

Mi regule fingrumas min, sed lastatempe mi sentas kvar aux kvin akrajn pikojn en mia brusto, kiam mi kontentigxas. Ne vere doloras, kaj tuj poste ne plu okazas, sed foje mi iom ektimas pri mia koro. Cxu mi cxesu?

Tiuj pikoj, kiujn vi sentas, versxajne estas kauxzataj de iu muskolo kiu same entuziasme kuntirigxas, aux de la ekstra adrenalino kiu sxtormas cxekulmine tra via korpo. Se sub normalaj cirkonstancoj vi havas plendojn pri via koro (forta korbatado, korbato-maltrafoj, spirmanko), estus sagxe paroli kun kuracisto pri tio.


Ili sxajnas al mi tiel grandaj.

Mi havas la impreson, ke miaj malgrandaj vulvolipoj estas tre grandaj. Ili fakte elpendas sub miaj eksteraj vulvolipoj. Aspektas kvazaux ili estas eltiritaj. Mi ne kuragxas priparoli tion kun iu, cxar mi tre hontas pro ili.

Vi tute ne bezonas honti. La nomo "malgrandaj vulvolipoj" fakte ne tauxgas, pro tio ni preferas nomi ilin "internaj vulvolipoj". La internaj vulvolipoj cxe multaj virinoj estas pli grandaj ol la eksteraj. Ili ofte elstaras aux elpendas. Foje unu estas malpli granda ol la alia, pro kio nur unu interna vulvolipo elmontrigxas. Do tute ne zorgu: cxiu virino havas aliajn.


Amori kaj fantazii.

Kiam mi amoras kun mia amiko, mi ofte fantazias. Mi ekzemple imagas, ke mi litumas kun alia aux ke iu kasxe rigardas nin amorantajn. Cxu mi estas trolasciva?

Tute ne. Preskaux cxiu fantazias dum amorado. Fantazii pri amorado kun aliaj, alimaniere aux en imagoricxa loko, povas pliplezurigi la amoradon. Do ne sentu iun kulpon, sed simple plufantaziu, se tio stimulas vin.


Virgulino.

Mi zorgas. Antaux ne longe mi litumis kun knabo kaj miaj gepatroj nenion scias pri tio. Nun gxenas min sekrecio kaj mi devas iri al kuracisto por interna esploro. Mi timas ke li povos vidi ke mi ne plu estas virgulino kaj ke li tion rakontos al miaj gepatroj.

En adoleskeco, plej multaj knabinoj ne plu havas himenon. Kutime postrestas nur eta randeto cxe la vaginkomenco. Laux tiu randeto oni ne povas vidi, cxu eniris peniso aux ne. Se vi hazarde havis ankoraux pli grandan postrestajxon, ne eblas diri, pro kio gxi rompigxis. Povus ekzemple okazi simple pro bona sinlavado. Via kuracisto do absolute ne povas diri, cxu vi estas virgulino aux ne. Do ne zorgu.


adoleskantinaj demandoj
cxefpagxo Frank' kaj Pauxlin'