Frank' kaj Pauxlin'

adoleskantinaj demandoj - 2

Atentu! Cxi tio estas celata nur kiel lingva/informa rubriko. Cxi tio ne estas normala rubriko de demandoj kaj respondoj. Vi ne povas fari demandojn kaj mi ne povas doni respondojn. La tekstoj aperas sen ia garantio pri la gxusteco de la traduko.
Demandojn kaj respondojn mi parafraze tradukis el okcident-Euxropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, cxar mi opinias, ke ankaux en Esperanto oni povu trovi cxi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj gxustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas suficxe da kono por ecx pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! - Pauxlin'
Cxio en cxi tiuj pagxoj estas kopirajtita. Jena versio (C)1999 FKP. Cxiuj rajtoj rezervitaj.

AVERTO
En cxi tiuj pagxoj trovigxas respondoj al demandoj ofte suficxe intimaj.
Cxar la respondoj devas esti klaraj, la lingvajxo uzata --neniel maldeca-- estas ja suficxe... klara. Do, se vin gxenas la preciza priskribo de korpo-partoj aux -funkcioj, vi foriru nun, por ne esti gxenata. Ankaux se vi pensas, ke via kultura aux religia fono estas kialo por ne legi pri tiaj aferoj, vi do foriru nun. Kaj... se vi logxas en Usono kaj (do) bezonas protekton kontraux tia klara lingvajxo, vi foriru nun. Ni tute ne volas ke iu sentu sin gxenata!
Se vi dauxrigus legadon, ne ni gxenus vin, sed vi eble gxenus vin mem.

Ne dauxrigu legadon, se vin gxenas klara lingvajxo pri intimaj aferoj!


Nur por lito.

Sxajnas, ke mi altiras cxiam virojn, kiuj volas nur litumi kun mi. Tio ne stimulas mian memfidon kaj mi malgxuas, ke sxajne mi krome nenion povas signifi por ili. Mi ne estas superbela aux tre humura, sed mi tamen sentas, ke mi tauxgas por pli ol nura amorado.

Kie vi trovas viajn nunajn amikojn? Se vi renkontas ilin en drinkejoj kaj danckluboj, tiam ne estas tre strange, ke ili elektas la amoran aliron. Cxar tio ja estas lokoj, kie oni sercxas kaj trovas portempajn litpartnerojn. Se vi volas pli, vi unue malkovru cxe vi mem, kion vi povas oferti rilate amikecon, talenton kaj interesojn. Se vi ekzemple por plezuro rakedludos kaj en rakedludejo renkontos homojn kiuj faras same, la ekkontakto estas alimaniera, malpli unudirekta. Samo validas por homoj kiujn vi renkontas en (hobia) kurso. Tian kontakton vi povus tute trankvile plilargxigi, se gxi placxas.


Cxu ni estas nenormalaj?

Mi estas 18-jara. Dum la lastaj ok monatoj mi havas la saman koramikon. Ni amas unu la alian; apogas unu la alian; kune faras multajn aferojn; interparolas pri plej diversaj (foje plej stultaj kaj ridigaj) temoj; amindumas, kiam ni volas. Sed gxis nun ni ne sentis bezonon por plenefika amorado. Kiam mi legas vian rubrikon, mi ekhavas la impreson, ke ni estas nenormalaj. Sxajnas esti normale, tuj post renkontigxo enlitigxi... kaj sperti problemojn pro tio. Cxu vere ni estas esceptoj?

Kompreneble vi ne estas nenormalaj. Nek esceptaj. Se cxi tio estus revuo pri gxardenoj, el demando- rubriko vi povus ekhavi la impreson ke cxiuj legantoj tage kaj nokte okupigxas pri sia gxardeno; ke ili cxiuj kultivas la plej ekzotikajn florojn aux legomojn; ke ili cxiuj spertas problemojn pri greftado, inokulado, sterkado ktp. Sed, kompreneble, multege da homoj kun gxardeno plantas kaj semas tie florojn kaj legomojn konatajn al ili, tauxgajn por la koncerna tero, kaj spertas neniujn problemojn aux, se ekestas problemeto, demandas najbaron kaj trovas solvon. Kompreneble multaj gejunuloj havas amikajn kaj amajn rilatojn kiuj prezentas nenian gravan problemon. Kaj se estas problemeto, ili mem sercxas kaj trovas solvon. Kompreneble multaj gejunuloj ne dauxre sentas la bezonon enlitigxi unu kun la alia. Kaj se ili ja faras tion, multaj kontentas pri la manieroj al ili konataj. Sed tio signifas, ke ili do ankaux ne sentas bezonon, skribi al ni kun demando! Gxoju, ke vi havas stabilan, plezuran, kontentigan rilaton senprobleman kun via amiko!


Ne sukcesas.

Mia amiko vere tre klopodas por kontentigi min, sed tamen tio ne sukcesas bone. Kvazaux niaj horlogxoj ne iras samrapide. Mi havas foje senton, kvazaux mi bremsas. Kiel cxesigi tion?

Cxefas, ke vi sentas neniun devigon. Ankaux senorgasme eblas plezure amindumi. Aliflanke ja eblas kontentigxi kaj estus bedauxrinde, ne utiligi tiun eblecon. Vi mem indikas, ke la problemo ne estas je la flanko de via amiko (kvankam: cxu li ne tro klopodas? Ankaux tio kauxzas strecxon!), do eble vi eltrovu cxe vi mem tion, kio plej plezurigas vin. Se vi bone scias mem, kiel vi plej stimuligxas, vi pli bone povas informi vian amikon pri tio. Krome per memkontentigo vi lernas, kiel reagas via korpo, kie estas la "punkto sen reveno" kaj kion vi faru por plene subigxi al la sento. Kontentigxo ne estas io, kion iu al vi donas, sed io, kion vi mem kreas.


Suficxe malseke.

Estas tre embarase, sed sxajnas ke mi cxiam devas pisi, kiam mi kontentigxas. Almenaux, cxio estas suficxe malseka poste. Mi ne povas reteni tion, kaj se mi provas reteni, mi ne kontentigxas. Cxu eblas fari ion kontraux tio?

Necesas superplena urinveziko por vere pisi dum kontentigxo. Pli versxajnas, ke vi produktas multe da vagina likvajxo. Eble cxe vi, kiel cxe iuj (ne cxiuj) virinoj, ecx okazas elsxpruco de "amor-suko" cxe kontentigxo (t.n. "virina ejakulo" - tio ne estas piso, sed, laux iuj viroj, "dolcxa laktajxo"!). Por via seksvivo tio estas pli plezura ol gxena, cxar la produktado de likvajxo pliigas la sentemon de la koncernaj organoj kaj do pliintensigas la orgasmon. Se vi tamen ne sxatas malsekan makulon poste, simple submetu falditan bantukon.


Li neniam restas por dormi.

Nun dum jam ok semajnoj mia amiko kaj mi havas fortan rilaton, kaj cxio iras treege bone, escepte, ke li cxiam iras hejmen post nia amorado. Mi ne komprenas, kial li je la tria nokte pli sxatas iri hejmen, ol resti kusxanta apud mi. Sed kiam mi demandas, kial li tion faras, li tuj farigxas malparolema. Mi sxatus kompreni, cxar mi sentas min post lia foriro terure forlasita. Kial li tion faras?

Eble via amiko sopiras je la komforto de lia propra lito. Eble li ronkas kiel segmasxino kaj ne volas gxeni vian dormadon. Eble li kutimas je matena rito, pri kiu li hontas. Eble li pensas, ke estas tro frue, tutnokte resti cxe vi. Kaj eble li tiel ege sxatas vin, ke tio timigas lin, cxar li devas ankoraux lerni regi sian timon pri ligo. Prefere ne rekte konfrontu lin kun tio, sed provu ekscii, kion li opinias pri la ebleco, ke vi foje dormu cxe li. Aux diru, ke vi tre sxatus, se li restus cxe vi ekzemple unu nokton en semajno. El liaj respondoj vi povos versxajne dedukti, kie estas la problemo.


Mampligrandigo.

Mi havas mamzonon mezuro A, sed mia amiko sxatas grandajn mamojn. Mi tiom frenezas pri li, ke mi pligrandigus miajn mamojn, se mi havus la monon. Tamen, sxajnas al mi timige.

Subigxi al operacio por pligrandigo de mamoj, se vi mem ne estas kontenta pri ilia amplekso, estas io akceptebla. Subigxi al tio por teni amikon, estas malbone por via korpo, via mono, kaj via memfido. Se via amiko estas en ordo, li eble songxos pri grandaj mamoj, sed cxe vi trovos suficxe da aliaj gxuindajxoj (vi ja ne senkauxze estas lia amikino!). Se via amiko estas vere en ordo, li malpermesos al vi tian trancxadon en sana korpo kaj lauxdos vian A-formaton.


Cxu estas lia afero?

Mia amiko ne sxatas, se mi vestas min ekscite, kiam ni ien iras por amuzigxo. Mi diras, ke tio estas mia afero, sed tio ja ne estas solvo.

Multaj knaboj sxatas vidi sian amikinon iom provoke vestitan en la dormcxambro, sed preferas prezenti sxin al amikoj kaj konatoj kiel bonkondutan knabinon. Viaj vestajxoj ja ankaux pri li ion komunikas. Krome neniu viro sxatas dauxre vidi sopirajn rigardojn de aliaj viroj. Tio, kio al vi sxajnas enmiksemo, povas esti zorgado pri via sekureco. Finfine vi mem, kompreneble, decidas, kiel vi vin vestas, sed almenaux provu ekscii, kial vi tiel insistas. Se li vestus sin en maniero kiu embarasus vin, cxu tiam vi nenion dirus?


Edzo.

Mi jam dum tri jaroj havas la saman koramikon, sed mi enamigxis al edzigxinta viro kiu havas malgrandan infanon. Mi tre amas lin kaj mi kredas, ke mi ne volas dauxrigi kun mia amiko. Kio nun?

Komencu per trankvila pripensado. Prefere en loko, kie nek via amiko, nek via amanto povas atingi vin. Kaj estu honesta al vi mem. Komenci amaferon ne estas malfacile, sed plukrei rilaton, kiam ambaux devas dolorigi sian nunan partneron, kauxzas kulposentojn kaj strecxojn. Cxu tiujn vi du povos elteni? Cxu vi konscias, ke via amanto, pro la infaneto cxiam sentos ligon kun sia edzino, ecx post eksgeedzigxo? Kio estas la bonaj kaj malbonaj flankoj de ambaux viaj viroj? Cxu la rilato kun via nuna amiko ne paligxis nur pro tio, ke vi dauxre okupigxas pri tiu amafero? Plej grava punkto: cxu vi estos kontenta pri vi mem post jena aux alia decido?


Virgulina sangado.

En antauxa respondo mi legis, ke adoleskantinoj kutime ne plu havas himenon. Mi estas 17-jara. Ankaux cxe mi trovigxas neniu membrano, kvankam mi neniam amoris kun knabo. Pro tio mi timas problemojn, cxar laux la kulturo de mia familio, dum la unua nokto devus flui sango. Kiel eblas, ke cxe cxiuj parencaj knabinoj kiuj edzinigxis, oni fiere montris la prisangitan littukon?

Cxu vi ne jam kuragxis demandi pri tio vian patrinon aux onklinon? Do, jen la respondo: Se knabino spertas sian unuan penetrigxon, kiam sxi estas ekzemple 12-jara (kiel en multaj kulturoj estis la kutimo), sxi ofte jes ja sangas. De tio venis la rakontoj pri rompo de himeno. Sed virgulino 14-jara jam ofte ne sangas, aux nur kelkajn gutojn. Kaj virgulino pli agxa ol 16-jara preskaux neniam. Do, en kulturoj kiuj postulas sangadon, ekzistas, jam de antikvaj tempoj, diversaj solvoj. Ie oni kutimas meti urtikojn aux aliajn inflamo-kauxzajn herbojn en la vaginon dum tri tagoj antaux la geedzigxo. Tio kauxzas minimume iritigxon de la interno, kun sxvelo kaj krudigxo (difekto) de la interna surfaco. Estas terura sento, kiu fusxas la tutan geedzigxan feston por la novedzino, sed garantio pri malvasta, dolora kaj sanga nupto. Sed, krome, estas risko pri infektoj, kun kiel sekvo eble ecx nefekundeco. Pli simpla solvo estas la enmetado de veziketo kun sango, aux de vato (en unu peco, por pli facila forpreno poste!) plensorbigita per (ofte birda) sango antaux la unua nokto. Kiam la novedzo penetras la novedzinon, la sango elpremigxas. Kvankam almenaux cxiuj pli agxaj virinoj en ambaux familioj scias pri tio, cxiuj, almenaux publike, ripetadas la fabelon pri "rompo de himeno". (Do eble ne rakontu cxi tion al knaboj!) Ni nun ne priparolas tiujn "ortodokse religiajn" grupojn, en kiuj oni (kun tiucela misinterpreto de sanktaj tekstoj) kruele kaj krime pritrancxas malgrandajn knabinojn kaj kunkudras iliajn vulvojn, por ke ili garantiite sangu cxe edzinigxo...


Aliloke.

De post kiam ni logxas kune, mia amiko kaj mi iom malpli seksumas, sed tio ne tre gxenas min. Mi ja sxatus foje amori en iuj aliaj, pli strecxaj, pli imago-stimulaj lokoj, sed mia amiko ne estas entuziasma pri tio. Li estas suficxe multe pli agxa ol mi, kaj li diras, ke li cxion tiam jam foje faris. Li "gxin" faris jam cxie, ecx en homplena trinkejo. Tion ankaux mi sxatus foje provi! Mi klopodis cxiumaniere por sxangxi lian sintenon, cxar mi tre volus. Belaj subvestoj, botelo da vino: nenio helpas. Cxu eble vi havas sugeston?

Se via amiko ne havas emon por amori en atendostrecxaj lokoj, ankaux ni ne povas devigi lin. Ni bedauxras, sed la ora sugesto ne ekzistas. Aliflanke laux nia opinio, la kialo kiun donas via amiko ne estas tre fortika. Li cxion tian jam foje faris, sed vi ja ne! Vi rakontis al li, ke vi tre volus, do se li estas freneza pri vi, li ja povus foje amori kun vi aliloke. Provu eltrovi, cxu ekzistas alia kialo, pro kiu li volas tion fari nur hejme. Cxu eble li havis iun malplezuran sperton? Se tio ne estas la kazo, tiam li almenaux estu honesta al vi kaj li cxesu fieri pri sia imagostrecxa sekspasinteco. Ni povas imagi, ke vi sxatus fari kun li tiujn aferojn kiujn li jam faris. Sed vi povas kune ankaux elpensi ion tute alian. Ekzemple logu vian amikon al maro aux lago por promenado, kiu finigxos en la dunoj, la arbaro aux en forlasita feridometo. Ne cxesu provi.


Tiel odoras.

Mi havas gravan problemon. Mi rimarkis ke lastatempe mi disvastigas malplacxan odoron kiam mi estas en necesejo aux kiam mi furzas. Kaj mia piso kaj mia fekajxo tre forte odoras. Antauxe tiel ne estis. Mi tre timas, ke tio gxenas al mia amiko ankaux dum amorado. Pro kio mi tiel forte odoras?

Via problemo povas havi du kauxzojn. Unue povas esti, ke vi lastatempe tro malmulte trinkas. Pro tio, via piso estas pli koncentrita kaj odoras pli ol normale. Se oni malmulte trinkas, ankaux la fekajxo estas pli densa kaj pli forte odoras. Zorgu ke vi dum tago trinku minimume unu kaj duonan litron da likvajxo. La fortaj odoroj tiam tute versxajne malaperos. Dua kauxzo povas esti la mangxajxoj. Cxu vi lastatempe mangxas iujn aliajn aferojn, ekzemple pli spicajn? Ankaux tio povus esti kauxzo de odoroj. Bone pripensu viajn lastatempajn mangxajxojn, kaj kian efikon tiuj havis al viaj fekajxoj. Tiujn mangxajxojn, al kiuj via korpo forte reagas, simple evitu. Kaj ne zorgu pri la amorado. Simple demandu vian amikon, cxu vi odoras malpli bone ol antauxe. Tute probable li nenion rimarkis.


Tusxado.

Mia amiko tre malsxatas, se mi en societo tusxas lin. Mi ne povas helpi fari tion. Mi tre sxatas tusxeti kaj kareseti ankaux aliajn homojn. Mia amiko tamen ne sxatas, kiam mi karesetas lin en cxeesto de aliaj. Laux mi tio ne devus esti problemo, cxar cxiuj jam alkutimigxis al mia tusxetado.

Por iuj homoj estas malfacile rilati kun homoj kiuj, kiel vi, sxatas korpajn kontaktojn. De sia hejmo, ili ne kutimas havi multe da korpa kontakto, kaj pro tio tion ne sxatas. Via amiko ne sentas sin komforte, kiam vi en societo tusxas lin: li ne scias, kiel al tio reagi. Helpu vian amikon: iom bremsu vin, kiam vi estas en societo. Provu eviti ke vi dauxre tusxas lin. Konservu vian bezonon pri karesetado por poste, kiam vi estas solaj. Estas ecx tre stimule, bremsi sin kaj nur tusxi lin, kiam vere neniu povas vidi vin du.


Li neniam volas kuniri.

Mia amiko neniam volas kuniri al festetoj de mia laborejo. La entrepreno kie mi laboras, ofte organizas ion kaj mi vere se sxatas cxiam iri sole. Sed mia amiko tute malsxatas kuniri, kaj terure enuas dum tia vespero. Kiel mi povas igi lin kuniri?

Cxu vere estus bona ideo, igi lin kuniri? Estas klare, ke li terure malsxatas tiajn aferojn. Probable via amiko pro la enuado havos malbonan humoron, kaj pro tio vi gxenigxos pro li, dum vi volas havi plezuran vesperon. Kompreneble ni komprenas, ke vi sxatus iri kune, do provu trovi kompromison: li foje kuniros kun vi, kaj vi foje kuniros kun li. Ekzemple, interkonsentu, ke minimume unu fojon en jaro li iros kun vi al tia festeto. Kaj li mem, antauxe, elektu, al kiu.


Pli rapide.

Eble laux vi tio estas stranga, sed mia problemo estas, ke amori kun mia amiko cxiam dauxras tiel longe. Mi havas la impreson ke li senfine prokrastas sian kontentigxon por fari plezuron al mi. Sed foje mi simple sxatus "tujpretan". Rapide kaj intense amori sxajnas al mi tre kontentige.

Unue kaj komence: laux ni nenio estas stranga en tio. Se vi sxatus havi rapide-pretan, tion flustru per rauxka vocxo al lia orelo, jxus antaux la amorado. Iuj viroj pensas, ke virinoj estas cxiam nur kontentaj pri la kompleta pakajxaro. Kompreneble ankaux dum la amorado vi povus indiki, ke laux vi povus iri iom pli rapide, mallonge aux fortike. Se via amiko pli sxatas longe-lante, vi iel alternu.


Li neniam lasas min fini frazon.

Mia amiko kaj mi estas nun kune dum preskaux unu jaro, kaj iras tre bone inter ni. Sed estas unu afero, kiu tre gxenas min: li neniam lasas min finparoli! Precipe en societo tio gxenas min, cxar mi neniam povas mem fari mian rakonton! Kiam mi priparolas tion kun li, li promesas atenti tion, sed li cxiam denove interrompas miajn rakontojn. Kion fari?

Estas tempo por vera reago. Via amiko klare sxatas havi la parolon, kaj gxis nun senpune povis transpreni la konversacion. Provu fari jene. En la momento kiam via amiko vin interrompas, vi diru: "Lasu min finparoli." Ripetu tion tiom ofte, kiom bezonate. Konsekvence faru, ecx kiam vi fakte ne havas emon. Do cxiam tuj reagu, kiam li denove eraras, tiel ke li povu mallerni tiun gxenan kutimon.


Tro malvasta.

Mi unuafoje vere amoris kun knabo, kaj tute ne estis sukceso. Pli precize: ni ne sukcesis. Aux lia peniso estis tro granda, aux mia vagino estis tro malvasta (laux mi pli versxajne). Cxiuokaze la mezuroj ne koincidis kaj estis tre dolore, kvankam mi estis tre humida. Hejme mi provis eniri per unu fingro; tio ja sukcesis. Per du fingroj estis dolore. Mi timas ke mia vagino estas tro malgranda. Cxu vi povas helpi min, sen ke mi iru al kuracisto?

Ni povas trankviligi vin: vagino preskaux neniam estas tro malgranda. Pli versxajne la nervozeco pro unuafoja vera amorado kauxzis ke ne estis sukceso. Eble vi nekonscie timis, ke doloros, kaj pro tio kuntirigxis la muskoloj cxirkaux via vagino. Por iom alkutimigxi kaj venontfoje esti pli trankvila, vi povas provi, foje enmeti vian fingron. Faru tion en momentoj, kiam vi estas vere malstrecxigxinta kaj kiam neniu povus gxeni vin. Provu ankaux singarde per du fingroj. Vi rimarkos, ke via vagino estas suficxe granda. Kiam vi denove amindumos, malrapide konstruu la strecxon: komencu per cxirkauxpremado kaj karesado. Sercxu la sentemajn lokojn unu de la alia kaj prokrastu la veran amoradon gxis vi havas la senton, ke vi vere estas preta. Petu lin tiam, eniri vian vaginon unue per fingro. Se iras bone: per du. Kaj nur post tio per la peniso.


Cxu niaj amikoj estas gejaj?

Ni estas du plej bonaj amikinoj 18-jaraj kaj havas problemon kun niaj amikoj. Ni eltrovis, ke ili kontentigas unu la alian. Ili ne kisas, sed kontentigas unu la alian per busxo kaj mano. Cxu ni devas fini niajn rilatojn, aux kio?

Ni povas imagi ke vi du ektimis, sed tio ne necese signifas ke viaj amikoj havas samseksamajn sentojn. En via agxo, plej multaj knaboj kaj knabinoj ankoraux sercxas, cxu io estas plezura aux ne. Iuj pli eksperimentas ol aliaj. Tio povas inkluzivi eksperimentadon kun iu samseksa. Konsilo por vi ambaux: parolu pri tio kun via amiko kaj provu eltrovi, pro kio li amindumas kun knabo. Se tio malplacxas al vi, vi tion diru. Se ili vin amas, ili certe konsideros viajn sentojn. Se ili simple dauxrigas, eble utilus lasi ilin kune kaj sercxi aliajn...


Enamigxinta aux dankema.

Mia amiko kaj mi nun estas kunaj dum tri monatoj. Mi dum mia vivo dauxre havis problemojn, kaj li treege helpis al mi en tio. Mi estas tre danka al li, sed mia enamigxo finigxis. Sed mi sentas, ke mi ne povas diri tion al vi.

Vi ne flankenmetu viajn proprajn sentojn pro dankemo al via amiko. Li ne atendas, ke vi restos cxe li pro dankemo. Kaj ne devus. La rekompenco por lia helpo ne estas eterna amo. Kiel ajn malplacxe por via amiko: sekvu la vocxon de via koro.


adoleskantinaj demandoj
cxefpagxo Frank' kaj Pauxlin'