Demandojn kaj respondojn mi parafraze tradukis el okcident-Euxropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, cxar mi opinias, ke ankaux en Esperanto oni povu trovi cxi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj gxustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas suficxe da kono por ecx pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! - Pauxlin'
|
Dauxre virgulino.
Mi estas 21-jara kaj dauxre plu virgulino. Laux mi estas strange, ke mi neniam vere enamigxas kaj rapide tedigxas de vespero da kisado. Kiel mi farigxos malpli elektema? Mi scias ke cxiuj demandas sin, kial mi ankoraux ne havas amikon. Por mi tio ne tiom gravas, sed pro kio mi estas dauxre virgulino? Cxu mi vere estas la sola de mia agxo sen knabo?
Se oni auxdas kion geknaboj diras, oni foje ekhavas la impreson ke ili cxiuj facile enamigxas kaj ke ili cxiuj jam je juna agxo faris "gxin". El esploro montrigxas, tamen, ke en via lando, je agxo de 17 jaroj ankoraux 50% de la junulinoj estas virgulino. Je la agxo de 20, tio estas ankoraux 20% kaj je la agxo de 30 (tridek) jaroj, de la virinoj ankoraux 4% estas virgulino. Do, je proksimume via agxo, unu el cxiuj kvin virinoj ne jam faris "gxin". Do vi certe ne estas la sola. Enamigxo okazas de si mem, pri tio vi vin ne povas devigi. Unu pli rapide enamigxas ol alia. Supozeble por vi dauxras iom pli longe gxis vi ekkonscias pri viaj sentoj por iu knabo. Por vi, unu vespero simple ne suficxas. Ne zorgu. Okazos.
Cxu li interesigxas pri mi?
Mi estas 18-jara knabino kaj urgxe bezonas vian konsilon. Ne malproksime de mi logxas dudekjara knabo, sur kies vizagxo aperas cxiufoje lia plej kara rido, kiam li vidas min. Antaux ne longe, post plurmonata interrompo, mi denove lin vidis, kiam mi promenigis nian hundon. Mi ne kuragxis diri ion al li, sed ne povis deturni miajn okulojn de li. Pere de pere mi auxdis ke li provis eltrovi, kie mi vespere amuzigxas. Dum la tuta tempo mi mem scivolis la samon pri li! Cxu vi pensas ke li interesigxas pri mi? Kion mi devas fari: atendi aux skribi leteron?
Ne sidadu atendante, sed provu ekhavi kontakton kun tiu knabo. Por ekscii, kion li sentas pri vi, vi ja devos provi renkontigxi kun li. Se vi ne kuragxas rekte alpasxi lin (kvankam ni pensas ke li tion sxatus), do sendu al li placxan salutkarton. Ne faru el gxi amdeklaron, sed skribu ekzemple: ''Estas plezure, ke mi denove vidis vin''. Tiumaniere vi al li faciligas, alparoli vin. Sukceson!
Kio estas tiuj veziketoj?
Mi estas 18-jara knabino kaj mi havas demandon. Mi neniam litumis kun iu kaj je la interna flanko de miaj vulvolipoj estas multaj blanke-flavaj veziketoj. Mi normale menstruas. Cxu mi tamen havas seksan malsanon?
Tio, kion vi priskribas, povas esti tute senproblema. La interna flanko de la vulvolipoj ne sentigxas glate pro etaj glandoj sub la hauxto. Tio estas iom elstaraj punktetoj, kiujn vi eble misinterpretas veziketoj. Se ja temas pri veraj veziketoj, vi do tamen iru al kuracisto. Cxiukaze, se vi ekhavis tiujn veziketojn antaux ne longe kaj se ili iom doloras. Cxar povus esti t.n. generila herpeto (latine: Herpes genitalis). Tio estas sekse transigebla malsano, sed gxi estas transigebla ankaux sen profunda amorado. La viruso kiu kauxzas gxin, kauxzas ankaux t.n. lipan herpeton (Herpes simplex, Herpes labialis), ankaux nomatan "febro sur lipo". Se iu havanta tiajn veziketojn sur aux apud lipo, ecx nur kisis vian vulvon, la viruso povus esti transirinta al vi. Do, se estas vere veziketoj, vi iru al kuracisto aux al specialigxinta sanservo.
Gxi ne malrigidigxas.
Mia amiko kaj mi havas demandon. La peniso de mia amiko ne malrigidigxas post kiam li kontentigxis. Li povas dauxrigi ecx dum tri kvaronhoroj kaj plurfoje kontentigxi. Mi cxiam pensis, ke necesas iuj ripozo- pauxzoj post kontentigxo. Cxu eble la kialo estas, ke ni ofte sxangxas pozojn?
Ne. Pauxzo aux ne post kontentigxo ne dependas de la pozoj. Por multaj knaboj efektive validas, ke ili bezonas iom da pauxzo post kontentigxo antaux ol ili povas dauxrigi amoradon. (Iuj ecx tute ne havas bezonon pri dauxrigo.) Aspektas, ke via amiko tian pauxzon ne bezonas. En tio estas nenio problema. Fakte ni supozas ke ekzistas geknaboj kiuj iom jxaluzas je viaj longedauxraj amoradoj. Kiam oni pliagxigxas, la afero supozeble iom sxangxigxos. Do post iom da tempo montrigxos versxajne, ke ankaux via amiko bezonas iom da pauxzoj. Do provizore: simple gxuu la fakton. Tamen, se vi bezonas pauxzon, via amiko kalkulu ankaux pri vi!
Seksfilmoj.
Mia amiko kaj mi plu kaj denove havas la saman kverelon. Li sxatas rigardi seksfilmojn, dum mi tiujn malamas! Mi malsxategas rigardi tiujn sxvitantajn, malbelajn, lipharumitajn, pumpadantajn virojn kaj tiujn gxemadantajn, fakte nur-uzatajn virinojn. Por mi tio neniel rilatas al erotiko. Plu kaj plu mia amiko insistas, ke mi provu, sed mi ne eltenas dum pli ol kvin minutoj. Li ekkoleras, cxar mi tiel rapide foriras. Tiaj filmoj simple vomigas min. Mi sentas kulpe, cxar mi cxiufoje seniluziigas mian amikon. Cxu mi plu provadu?
Ne. Ne faru. Via amiko atendas ke vi rigardas kun li al seksfilmoj, sed vi ne bezonas akcepti tion. Rilate al sekso estas grave, ke oni faras nenion kontraux sia volo. Ankaux rigardi seksfilmojn rilatas al sekso. Oni neniun rajtas devigi al rigardado de seksfilmoj. Tio estas same malbona kiel devigo amori. Promesu al ni, ke vi ne akceptos tian premon de via amiko. Kiam li denove provos, vi simple forte ekkoleru al li.
Ventrodoloro.
Helpu! Dum amorado sxirigxis la kondomo. Felicxe mi poste menstruis, do mi ne gravedigxis. Sed mi timas ke mi ekhavis seksmalsanon, cxar mi apenaux plu povas sukcese viziti necesejon. Post mangxoj mia ventro tre doloras kaj mia fekajxo estas tre malmola. Mia amiko havas neniujn problemojn, sed diras ke mi iru al kuracisto. Tion mi je cxiu prezo volas eviti, do helpu min, mi petas.
Kiam la kondomo sxirigxas dum amorado, oni ja povas ekhavi sekse transigeblan malsanon (s.t.m.). La simptomoj kiujn vi priskribas, tamen tute ne similas al tiuj de s.t.m., sed al tiuj de konstipigxo (sxtopigxo). Cxar via fekajxo estas tro densa, gxi ne facile forlasas vian korpon, kaj tial vi havas ventrodoloron. Vi ne tuj bezonas iri al kuracisto, se vi faros jenon: trinku cxiutage proksimume unu litron kaj duonan da likvajxo (akvo, lakto, ktp.) kaj mangxu precipe plengrenan panon, sekalan panon, fruktojn kun sxelo, nekuiritajn legomojn, nuksojn, prunojn, figojn, sukersiropon kaj jogurton. Tute ne mangxu blankan panon, bananojn, raspitan pomon, blankan rizon aux malmolajn ovojn. Kaj ne trinku mirtelan sukon aux fortan teon. Se tamen restos la ventrodoloro kaj la firma fekajxo, vi tamen prefere iru al kuracisto.
Kiel rompi kun li?
Mi dum tri jaroj havas firman rilaton kun knabo, kaj dum unu jaro ni logxas kune. De post tiam ni havas multe da problemoj. Mi jam kelkfoje provis rompi kun li, sed cxiufoje tio ne sukcesas. Li cxiam kapablas turni la konversacion tiel ke mi ne plu scias, kial mi koleris al li. Niaj problemoj estas i.a. financaj. Mi kontribuas plej multe da mono kaj mi sentas, ke mi estas viktimo de lia multekosta gusto. Krome, dum amorado li ne scias regi sin. Li ankaux ne fidas min, kaj estas tre jxaluza. Mi ja havas ankoraux sentojn por li. Mi ne scias, cxu mi rompu kun li, aux kiel. Aspektas ke li spirite superregas min.
Ni gxojas ke vi skribis al ni. Leginte vian leteron ni povas konkludi nur, ke via amiko strange manipulas vian rilaton. Li vivas de via mono, jxaluzas, kaj ne respektas viajn (amorajn) limojn. Suficxe da kialoj por pripensado. Cxu cxi tiu rilato estas fakte bona por vi? Cxu vi pensas ke tiu kiun vi amas, devus tiel trakti vin? Prenu iom da distanco de li dum iom da tempo. Iru por kelkaj tagoj al amikino aux al viaj gepatroj kaj surpaperigu viajn pensojn, konsiderojn kaj konkludojn. Nur kun tio en mano komencu diskuton kun li. Alie, estas granda probablo ke via amiko denove superruzos vin per siaj belaj paroloj.
Klamidio.
Dum la lasta tempo mi auxdis multe pri klamidio. Lauxdire gxi estas tre kontagxa kaj povas kauxzi nefekundecon. Mi iom ektimis de tiuj rakontoj. Kiel oni infektigxas, kiel oni scias ke oni havas gxin kaj kion oni povas fari pri gxi?
Klamidio (hxlamidio, latine: Chlamydia) estas perfida seksmalsano, cxar oni povas esti infektita dum oni ne havas klarajn simptomojn. Tio validas por virinoj. Viroj ofte havas doloron dum pisado se ili havas klamidion. La klamidio- bakterio povas esti transdonata kiam oni amoras sen kondomo, do se estas kontakto inter peniso kaj vagino aux vulvo. Ankaux se oni ne kontentigxas. Oni ne estas infektata kiam oni kontentigas unu la alian permane, sed ja eblas per kontakto inter busxo kaj peniso. La sekvoj de klamidio povas esti seriozaj. La bakterio povas kauxzi inflamon de la ovoduktoj kaj kungluigxon de tiuj, pro kio oni povas farigxi nefekunda. Sed se oni suficxe rapide komencas kuracadon, klamidio estas facile kuracebla. Se vi timas ke vi povas esti infektita per klamidio, do iru al via hejma kuracisto aux al specialigxinta sanservo. Tiuj povas fari simplan teston por eltrovi.
Sekrete cxesis preni pilolon.
Mi tiel forte deziras havi infanon ke mi sekrete cxesis preni la pilolon. Mi estas 18-jara kaj logxas kune kun mia 19-jara amiko. Kiam mi foje diris al li ke mi sxatus havi infanon, li diris nek jes nek ne. Sed mi pensas ke placxos al li, kiam okazos.
Parolu kun via amiko pri tio! Vi ne sola povas decidi pri ekhavo de infano. Vi kune respondecos por via komuna infano, do estas minimume stulte, fari tiun decidon pri cxeso preni la pilolon sen lia scio. Estas elekto kiu efikas al via tuta plua vivo. Se via amiko ne konsentas, li eble foriros de vi. Tiam vi devus sola eduki la infanon, kaj tio ne estas facila afero! Krome vi tiam fusxus la bonan rilaton kiun vi nun havas. Kiel eble rapide rakontu al li pri tio kio estas en viaj pensoj kaj petu lin pri klara respondo. Se li ne (jam) sentas sin preta por havi infanon, vi respektu tion kaj kiel eble plej rapide vi denove prenu la pilolon.
Strioj.
Mi havas multajn malhelajn striojn sur miaj pugoj kaj mamoj. Ili similas al bluaj vejnetoj. Tio ne estas bela, laux mi, kaj mi hontas pri ili kiam mi amoras kun mia amiko. Laux mia patrino oni ekhavas tiajn striojn kiam oni vestas sin per striktaj pantalonoj kaj puloveretoj. Cxu estas tiel? Cxu vi scias, kion mi povus fari pri ili?
Tiuj strecxo-strioj (latine: striae) ne ekestas pro striktaj pantalonoj aux puloveroj, sed pro elstrecxigxo de la hauxto. Kiam oni, ekzemple, plidikigxas aux rapide kreskas, la elastaj fibroj en la hauxto povas sxirigxi. Ankaux malplidikigxas la hauxto en certaj lokoj, pro kio eblas vidi la vejnetojn kusxantajn sub gxi. La strioj pro tio estas iom purpurkoloraj. Post proksimume unu jaro tiuj sxiroj plenigxas per cikatra histo, pro kio ili farigxas pli helaj (blankecaj). Oni povas malmulton fari kontraux ili, kaj ili neniam tute malaperos. Masagxante vian hauxton kun tualet-akvo por la korpo, aux kun bebo-oleo, vi povas fari gxin pli supla kaj tiel preventi ke pliaj strioj ekestos.
Longa preludo.
Post ne longe mia amiko kaj mi kune ferios. Mi jam antauxgxojas pri la longaj amorludoj. Cxar ni fine sengxene povos fari kion ni volas, placxus al mi havi longan preludon. Sed kiel ni arangxu ke li ne tro rapide kontentigxos?
Unue ni forigu miskomprenon: amorado ne finigxas post orgasmo. Ankaux post kiam via amiko kontentigxis, vi povos dauxrigi la antauxludon. Via amiko tiam povos tute koncentrigxi pri vi. Kaj vi povos karesi lian tutan korpon kune kun liaj sekspartoj, pro kio li denove ekscitigxos. Via amiko povus ankaux lerni prokrasti sian orgasmon. Por tio li devas bone atenti la signalojn de sia korpo. Tuj antaux la kontentigxo li ankoraux povas haltigi gxin per ioma pauxzado, dum kiu li pli koncentrigxas pri vi aux pensas pri aliaj aferoj. Sed li ja faru tion gxustatempe.
Doloro post amoro.
De ne longe mia vagino ofte doloras post amorado. Kiam ni estas amorantaj, tio ne doloras. Mi ne estas trostrecxita kaj mi estas ankaux suficxe humida. La peniso de mia amiko ne estas tro granda, do tio ne povas esti la problemo.
Ne. Tio ne estas la kauxzo. Cxar vi havas doloron nur post la amorado, ni pensas ke vi havas vaginan infekton. Tio gxenerale tute ne estas serioza problemo, sed ja gxenas. Vizitu vian kuraciston, kaj gxi rapide cxesos.
Kiel eblas, ke mi faris?
Mi cxiam pensis, ke al mi nenio okazos. Mi estis vere prudenta, singarda knabino, kiu neniam amoris sen kondomo. Sed estis festo. Mi renkontis lin. Knabo impona, sporteca, belparola. Ni jam estis iom drinkintaj. Ni dancis, flirtis, trovis trankvilan angulon, amindumis. Kiam mi sentis lin en mi, mi kvazaux pensis: nun jam estas tro malfrue, do ni dauxrigu. Estis gxue. Sed nun mi scias, ke tiuj kelkaj minutoj da lascivo neniel rekompencas la sekvan duonjaron da zorgoj. Mi tuj pensis pri la plejmalbono, ankaux cxar tiu knabo ne estis de la unu-knabina tipo. Nu. Mia menstruo venis. La unua aidoso-testo iom trankviligis min, sed tiam sekvas ses aux sep monatoj gxis la dua testo. Intertempe cxe cxiu placxa knabo kiun mi vidis, mi pensis: mi ne kuragxus ecx nur kisi vin. La dua aidoso-testo forigis mian timon, sed mia seksvivo ja farigxis iom malpli entuziasma... Kiel eblas, ke mi faris tiel stulte?
Kiam knabino ekscitigxas pro knabo, kaj inverse, la korpo produktas diversajn hormonojn kaj aliajn stimulajn kemiajxojn. Per amindumado kaj ekamorado, tiu produktado rapide pligrandigxas. Do ne estas mirinde, ke trankvila pripensado tiam estas ne facila. Ankaux alkoholo certe ne helpas. Sed seksa aux alkohola ebrieco ne estas pravigo por endangxerigi sian sanon aux tiun de iu alia. Poste oni sentas timon, kulpon, kaj cxefe riprocxon al si mem, cxar amori sen kondomo ja estas io evitebla. Tamen necesas sin regi: atenti pri sekva menstruo, por scii ke oni ne gravedigxis; atenti simptomojn de sekse transigeblaj malsanoj; zorgi pri aidoso-testo. En la ses monatoj inter la testoj oni ja povas alkutimigi sin al sekura amorado. Pli ne eblas fari. Monatoj da maltrankvilo suficxas. Ne plimalfaciligu vian vivon per kroma, vana, cerbumado.
Aidoso.
Kion fakte signifas la vorto "aidoso"?
La vorto "aidoso" devenas de la mallongigo A.I.D.S.
por "Akirita ImunDeficito- Sindromo".
La nomo mem jam multon diras pri la koncerna malsano.
Sindromo estas "malsano" (kombino de simptomoj), kiu ne estas nur unu malsano, aux ne cxiam la sama malsano.
Deficito estas manko aux nesuficxo: malpli ol necese.
(Ne nur manko de mono...)
Imun(ec)o estas rezisto kontraux infekto (per bakterio, viruso aux sximo), pro kiu oni ne malsanigxas, aux almenaux facile kaj rapide resanigxas.
Se iu havas aidoson, la imuneco de tiu persono kontraux infektoj mankas aux ne suficxas.
Pro tio, tiu persono ekhavas diversajn malsanojn kaj ne (aux malfacile) resanigxas de tiuj.
Temas pri infektoj, je kiuj aliaj homoj tute ne malsanigxas, aux kiuj por aliaj ne estas dangxeraj aux mortigaj.
Finfine la persono mortos, pro kombino de malsanoj aux pro kompleta elcxerpigxo de la korpo pro cxiuj tiuj malsanoj.
Akirita estas: per (propraj) agoj ekhavita.
Tio signifas, ke por esti infektita per aidoso necesas specifaj agoj.
Ne temas pri viruso sxvebanta en aero!
Infektado per viruso kauxzanta aidoson eblas nur per transiro de la viruso el la sango aux spermo de jam infektita persono en la sangon de neinfektita persono.
La viruso el la spermo povas transiri tra la utero, aux per hazarda, ecx ne rimarkebla, vundeto, ekzemple en busxo, vagino aux anuso.
La viruso el la sango povas transiri ekzemple per sango- transfuzo kun infektita sango.
Aux de vund(et)o al vund(et)o.
Aux per injekciilo uzita unue por infektito kaj poste por neinfektito.
Tial la nomo akirita imundeficito- sindromo, A.I.D.S., aidoso.
Krom tiu klarigo pri la vortsignifo, ni tamen diru (rememorigu) iom pli:
Kontraux infektado per spermo dum amorado oni povas protekti sin per uzo de kondomo. Por malhelpi infektadon per sango- transfuzo, la koncernaj instancoj kiel eble bone kontrolas la sangon kaj la sango- donantojn. Kontraux infektado de vundo al vund(et)o, kuracistoj, dentistoj kaj flegistoj uzas plastajn gantojn. Infektadon per injekciilo oni malhelpas per ne-uzo de uzitaj injekciiloj.
La viruso kauxzanta aidoson (HIV: Homa Imundeficito- Viruso) malsanigas nur post pluraj jaroj post la infektigxo. Oni povas montri gxian cxeeston en sango nur post ses monatoj post la infektigxo. Iu, kiu tute ne estas malsana, sed kiu iam dum la lastaj jaroj amoris kun iu sen kondomo, do povas esti infektita - kaj povas infekti aliajn. Kaj ecx iu, kiu faris jxus aidoso-teston kun rezulto "negativa" (t.e.: viruso ne trovita) povas esti infektita - kaj povas infekti aliajn, se li aux sxi sen kondomo amoris kun iu dum la ses monatoj antaux la testo. Se la aidoso-testo estas "pozitiva", tio signifas ke la persono estas infektita per la HIV-viruso. Tiam la persono ankoraux dum jaroj povos esti tute sana, sed ja povas infekti aliajn.
Malgraux cxio tio, en Okcidenta Euxropo, la risko ke iom singarda homo infektigxas per la aidoso- viruso estas tre malgranda. (En Okcidenta Euxropo, por cxiuj homoj kune, la risko ke iu mortos pro aidoso estas multe malpli granda, ol la risko ke iu mortos pro akcidento en sia propra logxejo.) Sed la risko de infektigxo estas multe pli granda por iu, kiu amoras sen kondomo kun iu(j), kiu(j) amoris sen kondomo kun iu(j) alia(j), kiu(j) amoris sen kondomo... k.t.p.: Endangxerigxas precipe tiuj kun tiel nomataj "variaj sekskontaktoj". Ankaux tiam, la risko pri infekto per alia sekse transigebla malsano estas multege pli granda, ol tiu pri infekto per aidoso. Tamen: ecx se la risko estas malgranda, jam unu sola senkondoma kontakto povas suficxi!