Demandojn kaj respondojn mi parafraze tradukis el okcident-Euxropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, cxar mi opinias, ke ankaux en Esperanto oni povu trovi cxi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj gxustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas suficxe da kono por ecx pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! - Pauxlin'
|
Dika pro pilolo.
Mia amiko kaj mi gxojas, ke ni ne plu bezonas uzi kondomojn, cxar mi nun prenas la pilolon. Sed nun mi havas la impreson, ke mi plidikigxis pro la pilolo. Mi cxiam tre atentas mian figuron, cxar mi estas diketa. Cxiukaze mi absolute ne volas cxesi kun la pilolo. Kion mi povas fari?
Antauxe cxe iuj virinoj, pro la hormono progestageno, mangxemo povis pliigxi. Kun la novaj, pli "legxeraj" piloloj, tiu gxeno apenaux okazas. Tamen povas esti ke vi plidikigxas pro plia mangxado. Tiam petu alian pilolon kun alia hormono, aux kun malpli da progestageno. Ankaux eblas ke via korpo tenas likvajxon pro la hormono estrogeno en la pilolo. Se estas tiel, vi do estas iom pli peza en la tagoj kiam vi prenas la pilolon, sed en la pauxza semajno via pezo estas normala. En la novaj "legxeraj" piloloj trovigxas malpli da estrogeno, kaj tio do malpli ofte okazas. En via kazo, petu vian kuraciston pri elprovado de alia pilolo.
Mankas tempo.
Mi estas duajara studentino pri ekonomio, logxanta ne plu hejme. Mi ekkonis placxan triajaran studenton. La problemo estas ke ni logxas je 100-kilometra distanco. Aldone, cxar li estas fanatika membro de studenta asocio, li maltrafis iujn ekzamenojn, kiujn li nun devas ripari. Tio signifas ke cxi-semestre li ne havas liberan tempon por renkonti min. Li diris ke mi placxas al li kaj ke li ne volas cxesigi nian kontakton, sed kiel ni sukcesos vivteni tian rilaton?
Kio? Cxu mankas tempo por ekkoni unu la alian? Cxu vere necesas decidi nun tuj? Foje okazas, ke estas malfacile enprogramigi tempon por nova rilato, cxar jam ekzistas devigoj kaj interkonsentoj arangxitaj pli frue. Ja estas grave ke li ne neglektu sian studon. Kaj ankaux vi la vian ne malatentu. Se li vere placxas al vi, provu havi iom da pacienco kaj kompreno. Se vi vere placxas al li, li post iom da tempo ja trovos tempon... Prenu viajn superplenajn agendojn, kaj vidu cxu eblas ekzemple unufoje en monato renkontigxi. Planu ne nur viajn proprajn necesajxojn sed ankaux iom da komunaj aferoj. Se vi ambaux volas, vi sukcesos rezervi lokon en viaj horaroj!
Mi troigas.
Mi ne povas helpi, ke mi cxiam troigas. Ofte tuj poste mi bedauxras. Tiel mi ekzemple rakontis al amikino, ke mi post kverelo kun miaj gepatroj, kolere forkuris el la domo, dum ni fakte nur intersxangxis iom da koleraj vortoj. Foje mi tiel troigas ecx kvinfoje en tago. Kaj pro tio mi ofte ne plu scias, al kiu mi rakontis kion kiel. Kion mi povas fari kontraux tio?
Troigi rilatas cxefe al necerteco. Vi ne scias, cxu oni kredos vin aux cxu oni prenos vian rakonton serioze. Vi sxatas ke oni atentu vin. Per troigado, vi ekhavas tiun atenton. En si mem, ioma troigado ne estas malbona. Rakontoj pro tio farigxas interesaj. Sed ne faru tion tro ofte, kaj ne sxangxu la faktojn. Oni ja povas prezenti tiujn iom pli amuze. Provu de nun ne rakonti aferojn tro detale, sed parolu pri viaj sentoj. Do ne rakontu ke vi forkuris post kverelo, sed pri viaj sentoj antaux, dum kaj post la kverelo. Gxuste tiam oni prenos vian rakonton serioze.
Mi restas sola.
Post kvar kaj duona jaroj, mia amiko cxesigis nian rilaton, per letero. Li estis mia cxio. Mi tre malgxojas kaj ne komprenas, pro kio tio okazis. Kroma problemo estas, ke cxiu cxirkaux mi jam havas amikon aux amikinon. Mi timas, ke neniu knabo plu interesigxos pri mi.
Doloras kiam rilato rompigxas, certe se tio okazas en maniero tiel malkuragxa. De lia flanko estas tre kruele, tiel cxesigi gxin. Sed provu ne tro longe pensi pri tio. Necesas pluvivi sen tiu amiko, post iuspeca funebra periodo. Provu deturni vian atenton farante plezurajn aferojn, ekzemple kun viaj amikinoj. Kaj ecx se tio estas malfacila: provu vidi la pozitivajn aspektojn. Vi povos fari aferojn, kiujn vi eble ne farus kun li, kaj tiel eble renkonti novajn amikojn. Ecx se nun vi estas tre malgxoja, ankaux tiun vundon la tempo kuracos. Fine vi povos pensi pri via eksamiko sen tro da doloro. Kaj vere ekzistas multaj aliaj placxaj knaboj!
Pli bone flaras.
Mi legis ke dum la menstruo, virinoj malpli bone flaras. Cxu tio estas vera?
Hormonoj ja influas je la sensoj. En la tagoj cxirkaux la ovolado (10-15 tagojn antaux la menstruo), multaj virinoj ne nur havas pli da emo pri sekso, sed ili ankaux pli bone flaras, auxdas kaj vidas. Ankaux la hauxto estas pli sentema. Cxe iuj ankaux la gusto (la kapablo gustumi) plibonigxas. La hormonoj do kauxzas ke en la tagoj kiam la sxanco pri gravedigxo estas plej granda, virinoj estas plej kapablaj prijugxi la cxirkauxajxon (eble ankaux virojn?). Kontraste, dum la menstruo, la sensoj estas malpli akraj. Praktike vi povas utiligi tion jene: se vi volas acxeti parfumon, faru tion dum la ovolado. Aliflanke, se vi devas iri al dentisto, faru tion en la tago antaux via menstruo - virinoj gxenerale sentas tiam malpli da doloro, laux esploroj.
Plupreni pilolon.
Foje mi prokrastas mian menstruon unu monaton, prenante ne 21, sed 42 pilolojn sinsekve. Cxu mi tamen estas protektata kontraux gravedeco?
Jes. La protekto kontraux gravedigxo tiumaniere restas. Sen ia problemo eblas preni du, tri aux pli da kompletoj senpauxze. Ja pligrandigxas la probablo de intertempa sangado, cxar tamen iuj substancoj estu forigitaj el via korpo. Sed per tio la protekto ne farigxas malpli fidinda.
Viro pli agxa.
Mi estas 20-jara. Antaux kelkaj monatoj mi ekkonis viron 35-jaran. Li enamigxis al mi kaj faris la unuan pasxon. Mi ankaux enamigxis al li, sed vidas problemon en la agxo-diferenco. Miaj gepatroj ankoraux nenion scias, cxar mi timas ilian reagon. Diferenco de agxo ja ne gravas, se oni amas unu la alian?
Diferenco de agxo ofte ne gravas. Rilatoj kun granda agxo- diferenco povas esti tre sukcesaj, ecx se aliaj homoj ofte opinias alie pri tio. Vi ja pripensu, ke en tia rilato, unu partnero havas pli da viv-sperto ol la alia. Via amiko estas tiu kiu jam spertis multajn aferojn kaj tiel pri multo jam scias kaj pri multo jam formis opinion. Komence tio estas plezure, sed tia neegala rilato povas prezenti problemojn en estonteco. Unue ekkonu lin pli bone, por ke vi ekkonu ankaux tiujn diferencojn. Kiam vi estos certa ke vi volas dauxrigi kun li, vi sercxu oportunan momenton por informi viajn gepatrojn. Vi estas plenkreska virino, do ili respektu vian elekton. Kaj lasu al ili suficxe da tempo por alkutimigxi al la ideo.
Kontraux kondomo.
En pluraj respondoj mi legas cxe vi, ke por preventi infektigxon per aidoso aux per alia seksmalsano, oni uzu kondomon. Sed mi estas rom-katolika, kaj laux la normoj de nia eklezio, oni ne rajtas uzi kondomon. Kion fari?
Laux la normoj de la rom-katolika eklezio, oni ankaux ne rajtas amori antaux geedzigxo aux ekster geedzeco. Se ambaux geedzoj neniam amoris (en kiu ajn maniero) antaux la geedzigxo kaj neniam amoras (en kiu ajn maniero) kun iu alia dum la geedzeco, por ili ne ekzistas risko pri infektigxo per sekse transigebla malsano. (Transdono de aidoso aux hepatito ekhavita de unu partnero per sango-akcidento k.s. ja eblas.) Restas la punkto, kiel preventi cxiujaran gravedigxon. La rom-katolika eklezio oficiale permesas nur la utiligon de periodoj de malpli granda sxanco pri gravedigxo. Metodo ne tre fidinda. En multaj landoj, multaj rom-katolikaj pastroj bone komprenas, ke ne cxiuj homoj kapablas cxiam observi la normojn de la eklezio, kaj do iel pardonas la utiligon de kondomo aux kontrauxgravedeca pilolo (almenaux en geedza rilato). Cxar "kalkuli tagojn" ne eblas se la menstruo okazas neregule, en iuj landoj la rom-katolika eklezio permesas uzi la pilolon kiel kuracilon por reguligo de la menstruo. Se oni fidele prenas gxin, gxi ja samtempe preventas gravedigxon.
Amori alimaniere.
Mi estas knabino 20-jara kaj neregule havas mallongajn rilatojn kun plezura sekso. La "problemo" estas, ke mi volus foje amori alimaniere ol "normale". Do ne: knabo supre, knabino malsupre, aux inverse. Mi ne povas trovi libron pri tio en la biblioteko kaj seksfilmojn mi ne sxatas. Cxu vi konas ion?
Amori alimaniere povas esti tre ekscite kaj aventurece. La pozoj en pornolibretoj kaj seksfilmoj estas elektitaj cxefe por bone montri detalojn al la rigardantoj -- ne por la plezuro de la roluloj. Multon vi povos eltrovi per simpla elprovado, sed serioza libro aux klara vidbendo povus esti utile. Se vi volas tre vastan superrigardon de diversaj pozoj, vi povas trovi tiujn en unu el la eldonoj de "Kamasutro", jam antikva verko, nun ilustrita per desegnajxoj aux, ofte artismaj, fotoj. Multaj pozoj prezentataj en gxi ja postulas iom da akrobata kaj atleta lerto, kaj poste supozeble doloros iuj muskoloj. Tamen, la libro povas certe sugesti iujn ideojn. Pri "Kamasutro" ekzistas ankaux vidbendoj en luejoj, tute ne similaj al pornofilmoj. Rigardu ilin kun bonhumoro, kaj transprenu tion, kio aspektas placxa. Multan plezuron!
Abortigo.
Antaux kelkaj semajnoj mi havis abortigon. Mia amiko iris kun mi, kaj post tio li estis ekstre kara por mi. Tamen ne iras tre bone. Post la abortigo mi ne plu havas plezuron en amorado. Cxu tio iam plibonigxos?
Multaj virinoj post abortigo dum iom da tempo ne volas amori. Tion kauxzas, ke ili asocias tiun parton de sia korpo kun malplacxa okazajxo. Post iom da tempo, tiu sento gxenerale malpliigxas. Donu al vi da tempo por emocie prilabori la abortigon. En iu momento vi permesos denove al vi mem, gxui seksajn sentojn. Se la sentoj ne sxangxigxas, vi eltrovu, cxu ie en via cxirkauxajxo ekzistas organizajxo, kiu okazigas memhelpan parolgrupon de knabinoj kaj virinoj kun la sama sperto.
Mi volas fini nian rilaton.
Mi nun dum tri jaroj havas firman rilaton kun knabo, kaj ni spertis suficxe da pozitivaj kaj negativaj periodoj. Pro la multaj kvereloj ni jam plurfoje cxesigis gxin. Sed cxiufoje mi volis rehavi lin, kvankam ni ne tre bone akordas. Foje ni ne vidas unu la alian dum pluraj tagoj, cxar mi koleras al li. Kaj fakte mi ne havas plu emon por entuziasme amori kun li. Tamen mi ne volas forlasi lin: li estas freneza pri mi kaj bezonas min. Li estas tiel kara, ke jam la penso pri cxesigo igas min senti kulpon.
Por kiu vi volas dauxrigi la rilaton: por vi aux por via amiko? Bone pripensu tion. Ni komprenas, ke ne estas facile, post tiom da tempo dolorigi tian karan knabon, sed ni havas la impreson ke la amo de via flanko ne plu ekzistas. Kompato estas malbona bazo por amrilato. Estu honesta al vi mem kaj al via amiko, ecx se tio estas malfacila. Se vi finos la rilaton, vi ambaux povos dauxrigi vian vivon.
Doloras dum pisado.
Mi havas amikon dum unu jaro, kaj sekso neniam estis problemo. Sed lastatempe al mi doloras dum pisado. Komencigxas kutime du tagojn post kiam ni kune litumis. Cxu vi scias, kio tio estas?
Versxajne vi foje havas inflamon de la urinveziko. Iuj virinoj tion pli facile ekhavas ol aliaj. Dum amorado, bakterioj povas eniri la pisdukton kaj kauxzi inflamon de la urinveziko. Pro tio, dum pisado doloras. Unue provu trinki cxiutage almenaux 1,5 aux 2 litrojn da likvajxo kaj provu pisi post cxiu amorado, por ke la piso elpusxu la bakteriojn. Se tamen restas doloro, iru al via kuracisto por medikamentoj kontraux la inflamo.
Gxena telefono.
Mia amiko devas esti cxiam atingebla pro sia laboro. Tial li havas posxtelefonon. La problemo estas, ke gxi cxiam estas alsxaltita. Ecx dum amorado oni telefonas al li (cetere ne cxiam nur de lia laborejo). Foje li akceptas la vokon, kaj foje li lasas gxin sonoradi. En ambaux kazoj, por mi la plezuro forpasas. Kaj ne revenas.
En tiu unu momento de la tago kiam vi vere estas kune, li ja povas malsxalti sian telefonon. Gxuste por tiaj situacioj oni inventis la vocx-posxtkeston (tiu funkcias ankaux kiam la telefono estas malsxaltita). Se estas urgxe, la vokanto enparolas mesagxon, kaj via amiko povos retelefoni. Diru al via amiko, ke neniu bezonas esti atingebla dum 24 horoj en tago. Ja ankaux ne eblas. Homo foje bezonas tempon por dormi, mangxi, aux... amori.
Post alkoholo: pli aux malpli da emo?
Kiel eblas ke, post amuzigxa vespero kun iom da drinkado, mi cxiam havas emon pri agrabla amorado, kaj mia amiko gxuste ne? Cxu vi povas tion klarigi? Normale li tre rapide ekscitigxas.
Virinoj kaj viroj tre malsame reagas al alkoholo. Emo pri sekso rilatas al alta enhavo de la hormono testosterono en la sango. Via amiko ne ekscitigxas, kaj eble ecx ne rigidigxas, cxar multe da alkoholo cxe li malpligrandigas la nivelon de testosterono. Cxe virinoj, trinkado de alkoholo gxuste plialtigas la nivelon de testosterono. Pro tio vi ja ekscitigxas post trinkado de alkoholajxoj. Ankaux cxar certaj bremsoj malaperas. Foje okazas ke virinoj post drinkado faras seksajn aferojn, kiujn ili en sobreco neniam farus. Suficxe dangxere, do.
Li adultas.
La amiko de tre bona mia amikino adultas. Mi vidis lin amplekse kisantan en kinejo. Tiu kinejo estas en alia urbo. Mi tie estis hazarde cxar mia fratino tie studas. Li cetere min ne vidis. De poste mi komprenas la dusencajn eldirojn de liaj amikoj dum amuzigxoj. Mi ne scias kion mi faru. Cxu mi tion devas rakonti al mia amikino?
Ni devas agnoski, ke cxi tio estas malfacila demando. Temas pri tre bona amikino, do sxi havas rajton, auxdi la veron. Sed atentu, ke ne estu falsa alarmo. Vi devas scii tute certe ke li perfidas sxin. Adulto estas nocio kiun diversaj homoj interpretas diverse. Cxu li flirtis per kiseto, aux cxu klare estis pli? Se vi certas ke li adultas, provu meti vin en la pozicion de via amikino. Kiel sxi pensus pri tio? Se vi rakontos pri tio al via amikino, vi estu honesta: diru kion vi vidis, sen troigo. Vi sciigu al sxi, ke estas por vi malfacile priparoli tion. Estas eble ke via amikino komence koleros pri vi, kaj nur poste pri sia amiko kaj pri la tuta situacio. Aliflanke, sxi supozeble koleros pri vi ankaux se vi nenion diras, se poste sxi eltrovos ke vi jam sciis pri tio. Bedauxrinde ni ne povas doni tujpretan solvon.
Cxu ne eblas reiro?
Dum duona jaro mi havas firman rilaton kun placxa knabo. Ni cxiam kisadis kun multe da plezuro. Li do estas la knabo, kun kiu mi volis litumi unuafoje. Sed tiu unua fojo tute ne estis sukceso, kaj mi provizore ne plu havas emon. Sed aspektas ke ne eblas reiro. Sxajnas ke nun la sola celo de kisado estas litumado.
La unua fojo pli ofte ne estas sukceso. Ofte oni ne estas suficxe preparita. Vi eble ne povas imagi, sed povas esti, ke tamen estis tro neatendite, tro rapide aux tro nervoze. Eble vi havis tro da atendoj pri gxi. Estas logike, ke vi provizore ne havas emon. Provu diri honeste al via amiko, ke ne tiel placxis al vi, kaj ke vi provizore ne volas litumi kun li. Denove kisadu kiel vi kutimis. Karesu, kisu, tusxetu, masagxu, eventuale kontentigu unu la alian per busxo aux mano kaj iom post iom pretigxu por sekva provo. Ne rapidu. Tiam venos garantiite iu senstrecxa plezura "dua fojo".
Farigxis alie.
Pli kaj pli mi ne plu sxatas la tusxojn kaj karesojn de mia amiko. Kiam mi provas klarigi tion, li ne komprenas: pli frue mi ja sxatis. Ankaux pri amorado mi ne cxiam plu havas emon. Cxu tion kauxzas, ke lastatempe mi pli kuragxas insisti pri miaj propraj preferoj?
Estas bone, ke vi pli kuragxas esprimi viajn proprajn preferojn, sed ni ne kredas ke tio kauxzas vian problemon. Aspektas ke via rilato sxangxigxis. Mem pensu pri tio. Kion cxi tiu rilato signifas por vi? Cxu via amiko estas dauxre altira? Cxu vi ankoraux foje stimuligxas kiam vi pensas pri li? Aux cxu viaj sentoj estas nun pli amikecaj? Se estas tiel, ne estas strange ke vi havas malpli da bezono pri korpa kontakto kaj sekso. Nur vi mem povas difini, cxu vi sentas pli por li ol amikecon, kaj cxu al tio apartenas amorado.
Menstruo.
Kiam mi menstruas, mi havas pli da emo pri amorado. Dum la unua tago, mia ventro iom doloras, sed poste mi havas neniajn gxenojn. La problemo estas, ke mia amiko tiam ne volas amori kun mi. Mi klarigis al li, ke mi preskaux ne sangas post la unua tago, sed tamen li ne volas. Kiel mi konvinku lin?
Ekzistas pli da knaboj kiuj ne sxatas litumi kun knabino menstruanta. Via amiko do ne estas escepto. Pri tio, malmulto estas farebla. Vi ja ne volus igi lin fari ion kontrauxvole? Ekzistas tiom da manieroj por amori. Uzu vian fantazion!
Seksmalsano.
Antaux unu monato mi faris plurtagan ekskurson en la naturo kun geamikoj. Estis tre agrable, kaj neatendite mi faris "gxin" kun unu el la knaboj de la grupo. Mi pensas ke pro li mi ekhavis seksmalsanon. Li estas la sola, kun kiu mi amoris sen kondomo. Mi tion ne kuragxas rakonti al li, cxar mi timas ke oni nomos min cxiesulino.
Unue zorgu, ke vi estas certa, cxu vi havas seksan malsanon, kaj, se jes, kiun. Do iru al kuracisto aux specialigxinta sanservo. Se via supozo estos konfirmita, vi devos informi la knabon. La kuracisto kiu vin esploros, povos konsili pri tio. Vi ne timu, ke tiu knabo vin misfamigos, cxar la situacio por li estas la sama! Zorgu ke vi parolos kun li sola. Rakontu al li ke estis plezura vespero, sed ke vi du amoris nesekure, pro kio vi ekhavis sekse transigeblan malsanon. Supozeble li sentos sin malsxargxita cxar vi iniciatas la temon. Poste, ankaux li devos iri al kuracisto. Se vi vere ne kuragxas, vi skribu al li letereton. Per tio finigxas via tasko. Ek de nun vi certe ne plu amoros senkondome. Ni esperu ke li estos same sagxa.
Malpli da emo.
Mi ne tre kuragxas komenci preni la pilolon, cxar mi timas ekhavi malpli da emo pri amorado. Cxu tio gxustas?
Fakte eblas, ke virino ekhavas malpli da emo pri amorado kiam sxi uzas la pilolon. Tamen, oni kulpigas la pilolon foje pri cxiuspecaj gxenoj, dum en vero povas esti alia kialo. Foje la kialo ja trovigxas en la pilolo. Malpliigxo de amoremo povas esti la efiko de la hormonoj en la pilolo. Ne eblas antauxe diri, kiel vi reagos al certa pilolo. Se vi certas ke vi ekhavis malpli da emo pro la pilolo, tiam petu pri pilolo kun iom alia hormon-konsisto. Ne timu plurfoje peti pri alia pilolo, se la situacio ne plibonigxas.