Frank' kaj Pauxlin'

adoleskantinaj demandoj - 7

Atentu! Cxi tio estas celata nur kiel lingva/informa rubriko. Cxi tio ne estas normala rubriko de demandoj kaj respondoj. Vi ne povas fari demandojn kaj mi ne povas doni respondojn. La tekstoj aperas sen ia garantio pri la gxusteco de la traduko.
Demandojn kaj respondojn mi parafraze tradukis el okcident-Euxropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, cxar mi opinias, ke ankaux en Esperanto oni povu trovi cxi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj gxustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas suficxe da kono por ecx pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! - Pauxlin'
Cxio en cxi tiuj pagxoj estas kopirajtita. Jena versio (C)1999 FKP. Cxiuj rajtoj rezervitaj.

AVERTO
En cxi tiuj pagxoj trovigxas respondoj al demandoj ofte suficxe intimaj.
Cxar la respondoj devas esti klaraj, la lingvajxo uzata --neniel maldeca-- estas ja suficxe... klara. Do, se vin gxenas la preciza priskribo de korpo-partoj aux -funkcioj, vi foriru nun, por ne esti gxenata. Ankaux se vi pensas, ke via kultura aux religia fono estas kialo por ne legi pri tiaj aferoj, vi do foriru nun. Kaj... se vi logxas en Usono kaj (do) bezonas protekton kontraux tia klara lingvajxo, vi foriru nun. Ni tute ne volas ke iu sentu sin gxenata!
Se vi dauxrigus legadon, ne ni gxenus vin, sed vi eble gxenus vin mem.

Ne dauxrigu legadon, se vin gxenas klara lingvajxo pri intimaj aferoj!


Ankoraux ebria.

Antaux ne longe mi kun unu mia amikino suficxe multe drinkis en la urbo. Ni ekdormis cxirkaux la dua, cxar ni devis ellitigxi frue. Sekvantmatene mia amikino ankoraux estis ebria. Kiel tio eblas?

Se oni trinkas multe da alkoholo, gxi funkcias kiel venenajxo, kiun la hepato devas malkombini. La hepato bezonas proksimume horon kaj duonon por neuxtraligi unu glason da alkohola trinkajxo. Se via amikino dum tiu vespero trinkis ekzemple ses glasojn da biero, necesas naux horoj (6 oble 1,5) por tute sobrigxi. Do tute bone eblas, ke iu frumatene ne jam plene malebriigxis de drinkado dum la antauxa vespero. Cetere oni ne pli rapide sobrigxas pro trinkado de kafo aux akvo, dusxado aux gimnastikado. Trinki multe da akvo ja helpas por forigi postebrion.


Nur en semajnfino.

Fine mia amiko kaj mi finis niajn studojn kaj ekhavis placxan laboron. Problemo estas, ke ni nun logxas pli dise kaj vidas unu la alian nur dum semajnfinoj. Ni tiam ja estas lacaj, sed tamen volas fari diversajn aferojn agrablajn. Ek de kiam ni havas cxi tiun semajnfinan rilaton, nia seksvivo ne estas tre arda. Kiel ni povas rehavi niajn sovagxajn amorado-sesiojn?

Vi ambaux devas multe adaptigxi al via nova vivo, kaj tio cxerpas multe da energio. Placxe, ke vi povas kune mallacigxi dum la semajnfino. Ne estas tiel strange, ke tiam vi ne havas tempon aux emon por amplekse amoradi. Vi rimarkos, ke plibonigxos kiam vi estos alkutimigxintaj al viaj novaj laboroj. Vi ja devas konscie rezervi tempon unu por la alia: se vi dauxre tiel plensxtopos viajn semajnfinojn, vi ne havos spacon por vi kune. Foje ne faru interkonsentojn, eltiru la telefonon kaj dum tuta semajnfino restu en lito. Jam nur tio estas bonega. Se rezultos amorado-sesio -- des pli bone.


Pli amorema.

Mi rimarkis ke dum certa periodo en la monato mi havas pli da emo por amori ol cetere. Kiam mi atentis, mi eltrovis ke tio okazas cxiam proksimume du semajnojn antaux la menstruo. Unue mi pensis ke tio estas hazarda, cxar gxuste en tiuj periodoj mi pli ofte estis kune kun mia amiko. Sed tiu amoremo aperis ankaux kiam mia amiko estis for.

En la mezo de sia ciklo, dek gxis dek kvin tagojn antaux la menstruo, multaj virinoj havas rimarkeble pli grandan emon al amorado. Tio estas la tagoj cxirkaux la ovolado, kiam oveto estas preta por fekundigxo. La estrogeno- nivelo en la sango estas tiam plej alta, kaj tio cxe multaj pligrandigas la emon je sekso. La naturo arangxis tiel, cxar en tiu periodo la sxanco pri gravedigxo estas plej granda (se vi ne uzas la pilolon). Se vi ne volas gravedigxi, vi do tre bone atentu! Iuj aliaj virinoj havas pli da amoremo dum la menstruo. Tio povas signifi ke tiuj estas pli sentemaj je la hormono progesterono. Sed eble tio okazas cxar ili (ecx nekonscie) gxojas ne esti gravedaj...


Konata demando.

Cxi tio certe estas por vi konata demando, sed mi ne povas trovi la respondon, kvankam miaj amikinoj kaj mi ja estas scivolaj... Temas pri: kio estas la normala formato por la knaba plezurigilo? Cxu altaj knaboj havas pli longan?

Ekzistas grandaj knaboj kaj malgrandaj. Kiel vi scias, la grandeco de nazoj kaj oreloj ne cxiam paralelas la altecon. Ankaux aliaj mezuroj nur malmulte paralelas. Jen tio, kion fabrikistoj de kondomoj informas (kaj ili ja devas scii): plej ofta longeco estas 15-16 cm; plej ofta cirkonferenco (t.e.: cxirkauxe) estas 12-13 cm. Mezuroj de 1 aux 2 centimetroj pli aux malpli tamen tute ne estas maloftaj. Cxar la plej ofta profundeco de ne-naskinta junulino estas laux nia scio proksimume 10-12 cm (mankas fidindaj statistikajxoj), la "kutima" formato gxenerale estas tute suficxa por iu kiu sxatas plenan plenigxon. (Ni regule auxdas pri dolora, cxar tro subita, troprofundigxo... la vagino adaptigxas ankaux al grandaj, se oni delikate ne tro rapidas.) Plej multaj knabinoj tamen kontentigxas ne de plenigxo, sed de diversloka stimulado.


Cxu mi estus devinta fari pli?

Mi renkontis knabon dum festo. Li jam pli frue estis kaptinta mian atenton, sed gxis tiam mi neniam kuragxis alpasxi lin. Post la festo ni cxe li hejme amplekse amindumis. Ni ne iris "la tutan vojon", cxar mi diris al li, ke mi ne sentis min preta por tio. Poste mi neniam plu auxdis ion de li. Mi bedauxras ke mi ne faris pli kaj volas rebonigi.

Bone, ke vi ne faris aferojn, por kiuj vi ne sentis vin preta. Vi konkludas, ke li ne plu kontaktas vin, cxar vi ne litumis kun li. Eble tio tute ne estas vera -- eble li atendas gxis vi prenos la iniciaton. Eble li estas necerta kaj dubas, cxu vi ankoraux interesigxas pri li. Se, kontrauxe, por li temis nur pri sekso, tiam li versxajne jam de longe kaptis alian predon, kaj ne entuziasme reagos kiam vi telefonos. Se estas tiel, vi forgesu lin, kaj gxoju, ke por li vi ne faris ion kontraux via placxo.


Dormantaj lipoj.

Tri aux kvar fojojn en tago gxenas min "dormantaj" vulvolipoj. Laux mi, tio ne estas normala. Okazas ankaux kiam mi surhavas malstriktan pantalonon, do tio ne povas esti la kauxzo.

"Dormantaj" (sensentigxintaj) vulvolipoj povas okazi, kiam la sangofluo al ili estas malhelpata. Tiam ekestas la sama sento, kiel post tro longa sidado kun unu kruro sur alia. La sango- alfluo povas esti malhelpata ekzemple per biciklado. La selo premas la arteriojn kaj pro tio, la vulvolipoj povas ekjuketi. Malvastaj pantalonoj povas kauxzi la samon. Vi skribas, ke okazas ankaux kiam vi surhavas vastan pantalonon. Tiam tre eble via kalsoneto estas tro strikta. Foje provu alian modelon aux mezuron. Se tio ne forigas la problemon, iru al via kuracisto.


Mi preskaux ne sentas.

Kiam mi amoras kun mia amiko, mi preskaux ne sentas lin en mi. Lia peniso estas multe malpli largxa kaj malpli longa ol tiu de mia ekso. Kiel mi povas senti pli?

Se via antauxa amiko havis aliformatan penison, vi bezonas alkutimigxi al la diferenco. Vi mem povas zorgi, ke vi pli bone sentas vian amikon. Tion vi faras per kuntiro de viaj vaginaj muskoloj dum la amorado. Estas preskaux la sama movo kiel tiu de reteno de piso. La sento estas por vi kaj por li ekscita kaj vi rimarkos ke vi pli bone sentos lin en vi. Pli ofte uzante tiujn muskolojn, la plezuro de amorado cxiukaze pliigxas, kaj vi rimarkos ke la formato de la peniso ne kauxzas diferencon.


Tuj dusxi.

Mia amiko malsxategas, ke mi cxiam volas tuj dusxi post amorado. Al li ne placxas kiam mi tuj elsaltas el la lito, sed mi ne povas malhelpi. Foje mi provas resti kusxanta, sed tiam mi dauxre devas pensi pri la malpuro inter miaj kruroj.

Se vi post la amorado devas tuj iri al via laborejo, estas kompreneble ke vi volas dusxi. Sed, kuri post cxiu amorado al la dusxejo, estas tro. Provu resti kusxanta dum iom da tempo. Farante tion dum pli kaj pli longa tempo, vi lernos postgxui. Ankaux por via amiko ne estas plezure, se vi post la ago forpafas vin. Havu apude iun tuketon, por forvisxi eventualan troan spermon. Ne konsideru gxin malpuro, sed simple io kio apartenas al amorado.


Troa kverelo.

Mia amiko cxiam malfruas, kaj antaux ne longe ni pri tio havis grandan kverelon. De unu vorto venis alia, kaj mi nomis lin per tre malbelaj nomoj. Li kolerege forkuris, kaj jam dum pluraj tagoj mi nenion auxdis de li. Mi scias ke mi tro koleris, kvankam mi dauxre opinias, ke mi pravas. Kiel mi diru ke mi bedauxras?

Plej klare estus: "Mi bedauxras ke mi tiel kriis al vi. Mi ne devus tiel insulti vin, sed mi estis tiel kolera, cxar vi denove malfruis." Tamen, pli facilas sugesti tion ol fari. Foje estas tre malfacile, diri ke vi bedauxras. Sed ja sciigu tion, en unu aux alia maniero. Skribu karton aux sendu donaceton kun letereto, en kiu vi diras ke vi tre volas rebonigi la situacion. Ja bone findiskutu la aferon. Estu por li klare, ke "veni malfrue" por vi estas tre gxena problemo, kaj urgxe solvenda. Venonte, provu pli regi vin, tiel ke vi povos klarigi al li, kial vi koleras.


Malmulte da mono.

Por cxi tiu studjaro mi eklogxis "je cxambro". Mi pagas mian studkotizon, miajn librojn kaj la luon el mia stipendio kaj el flanka laboro en kinejo. Miaj gepatroj ne estas ricxaj, kaj ne povas helpi al mi finance. Mi havas placxajn geamikojn kiuj ja ricevas ekstran monon de siaj gepatroj. Mi provas kiel eble fari kiel ili faras, sed foje mi ne havas la monon por denove mangxi en restoracio, por ne paroli pri acxetado de festa robo. Mi foje sentas min malplivalora cxar mi ne havas monon por placxaj aferoj. Esti malricxulino deprimas min.

Ne estas plezure, rimarki ke aliaj dauxre povas elspezi pli. Sed ne sentu vin malplivalora pro tio. Ne dauxre komparu vin kun homoj kiuj havas pli da financoj. Estas nek via, nek ilia kulpo. Bone, vi ne povas fari cxion kion vi volus, sed vi ja estas sendependa kaj memstara. Gxuste kiam oni ne povas simple acxeti cxion kion oni sxatus havi, oni lernas sercxi kreemajn solvojn. En vendejoj de uzitaj vestajxoj oni povas trovi belegajn festajn robojn kaj aliajn objektojn. Estas tre stimula sento, kiam oni sukcesas trovi ravan aferon por preskaux neniom da mono. Oni ecx admiros vian eltrovemon. Ne malgxoju, ke vi devas sxpareme uzi vian monon. Plenkreskuloj kiuj edukigxis en tiaj cirkonstancoj ofte estas tre felicxaj kaj sukcesaj, cxar ili lernis batali por io, kaj dankas siajn atingojn al siaj propraj klopodoj. Pripensu tion, kiam vi foje ne povas imiti viajn geamikojn. Cetere, temas pri dumtempa situacio, cxar post la fino de viaj studoj, vi -- kiel sukcesa batalanto -- certe havos pli da rimedoj.


Ne honeste.

Mi estas freneza pri mia amiko, sed mi cxiam denove cxesigas nian rilaton. Tiam mi bedauxras kaj denove rebonigas. Cxiam kiam iras bone inter ni, mi havas la senton, ke ne dauxros longe. Antaux ol mi mem rimarkas, mi jam denove metas punkton. Kompreneble tio ne estas honesta traktado al mia amiko, sed mi ne povas sxangxi tion. Helpu min, antaux ol farigxas tro por mia amiko.

Vi ja povas sxangxi tion. Unue pripensu, cxu vi volas dauxrigi cxi tiun rilaton. Aspektas, ke vi timas farigxi (tro) felicxa. Por via amiko, tio certe baldaux estos tro. Ankaux li havas sentojn. Provu eltrovi, kial vi cxiam denove tiel faras. Cxu vi timas ligi vin, perdi vian sendependecon, aux esti vundebla? Demandu vin, cxu vi fakte volas cxi tiun rilaton. Se jes, haltigu tiun ludon antaux ol via amiko forkuros.


Lia eksa estas belega.

La eksa de mia amiko subite denove aperis post unujara mondvojagxo. Mi hazarde cxeestis kiam li unuafoje vidis sxin denove. Sxi aspektas, kvazaux sxi elpasxis de la kovrilo de modo-revuo. Mia amiko klare estis tre impresita. Mi kuris hejmen kaj povis nur plori. Mia amiko diris, ke li estis simple surprizita kaj ke mi estas por li la sola. Mi pensas alie: kun tia ravulino mi ne povas konkurenci.

Ofte estas skuigxo, kiam oni renkontas la eks-amikinon de sia amiko. Certe se sxi krome tiel rave aspektas. Sed pripensu, ke ne senkauxze la rilato inter tiuj du cxesis. Kiom ajn bela sxi estas, pro io ili disigxis. Via amiko do bone scias, ke bela ekstero ne suficxas. Li estas freneza pri vi, kaj vi devas kredi tion. Estas kompreneble ke vi sentas vin malcerta, sed ne zorgadu kaj sentu vin pli forta pro la scio, ke li elektis ne sxin, sed vin.


Mi ne plu kuragxas.

Mi estis deksepjara kiam mi unuafoje litumis kun knabo. Post ok monatoj nia rilato finigxis kaj de post tiu tempo mi ne plu amoris kun knabo - mi nun estas dudekjara - cxar mi havas la senton, ke neniam plu farigxos tiel speciale. Kiel mi sukcesos ne plu pripensi tion?

Kompreneble povas esti, ke vi simple ne renkontis iun, kun kiu vi volis havi tiel profundan kontakton. Se tio ja okazis, vi demandu vin mem, kio haltigis vin: cxu timo pri seniluziigxo aux timo pri anima vundigxo? Se vi anticipe pensas, ke nova amiko ne atingos la nivelon de via malnova, vi rifuzas al vi mem cxion, kion tiu nova povus signifi por vi: varmaj brakoj cxirkaux vi, novaj seksspertoj (eble li ecx pli plezuros al vi ol via eksa!), kaj eble ecx vera amo. Ecx se la amindumado ne tuj plenumos cxiujn viajn dezirojn, gxi tamen helpos al vi akiri iom da distanco al via eksa, kiun vi dum la jaroj eble iom idealigis.


Spontanea aborto.

Kiam mi estis deksepjara, mi havis spontanean aborton. Estis samtempe sxoko kaj trankviligxo: mi ecx ne sciis ke mi estas graveda. Dum la lasta tempo mi devas ofte pensi pri tio. Post unu monato mi fiancxinigxos al viro kiun mi tre amas kaj kun kiu mi volas havi infanojn. Sed kion fari, se mi estas nefekunda? Cxu mi devas rakonti al li?

Se li ankaux tre amas vin, li versxajne cxirkauxbrakos vin kaj provos vin konsoli, cxar vi zorgas. Eble vi tiutempe ne prenis suficxe da tempo por konsideri, ke vi estis naskonta kaj perdis la infanon. Nun, kiam vi havas firman rilaton kaj klarajn planojn por la estonteco, estas logike, ke io tiel elementa kiel deziro pri infano denove ekludas. Eble estas trankviligo por vi, scii, ke unu el cxiuj tri gravedecoj finigxas per spontanea aborto, ofte ecx antaux ol la virino scias ke sxi estas graveda. Tio estas rimedo de la naturo por preventi naskon, kiam io estas ne en ordo. Nur malofte okazas, ke oni poste ne plu povas naski.


Li tiel rapide kontentigxas.

Ne estas katastrofo, sed ja bedauxrinde, ke mia amiko ofte tre (tro) rapide kontentigxas. Cxu eblas fari ion pri tio?

Unu el cxiuj kvar viroj foje havas "antauxtempan ejakulon". Provu vidi tion ne kiel mankon de sinrego, sed kiel kasxitan komplimenton pri via kapablo eksciti lin. Seksterapiistoj konsilas jenajn teknikojn por prokrasti lian elpafon. Kiam li sentas ke orgasmo estas venonta, por bremsi gxin, li povas enspiri profunde por interrompi la ejakulan reflekson. Cxirkauxmeti dikfingron kaj montrofingron en rondo tuj sub la glano kaj kunpremi dum dek kvin sekundoj same liveros prokraston. Opcio tria: dum dudek sekundoj ecx ne montri al la peniso, tiel ke la pleja ekscitigxo iom forpasas. Li ecx povus provi reciti iujn de li mem elpensitajn magiajn formulojn (por deturni sian atenton - ne de vi, sed de gxi).


Li volas pli krude.

Kiam ni amoras, mia amiko foje volas, ke mi tiel forte premu lin ke postrestas rugxaj makuloj sur liaj brakoj kaj dorso. Sed mi ne volas dolorigi lin!

Multaj virinoj (tro) delikate tusxas viron, cxar ili mem sxatas esti tiel traktataj. Se via amiko indikas, ke li sxatas esti premata pli forte, pli krude, vi kredu lin: eble la limo inter doloro kaj plezuro estas gxuste tio, kio plej ekscitas lin. Eltrovu, kiom krude estas tro, kaj intertempe ne malatentu vian propran deziron pri tenereco. Cxiukaze: li ne devigu vin pro siaj personaj seksaj gustoj.


Cibersekso.

Pere de interreta babilejo mi ekkonis knabon, kaj el tio kreskis kvazaux retposxta rilato. En la komenco, tio estis simple placxa, sed post kiam la tono farigxis flirteca, mi ricevis kompletajn pornografiajn priskribojn pri liaj seksaj fantazioj (ne malimpresaj). Mi sciigis al li, ke mi tion ne sxatas, sed kiam mi hieraux ensxaltis mian komputilon, aperis foto de li: nuda, kun erektigxo! Kion fari?

Opcio 1: jxetu liajn retposxtajn mesagxojn nelegitajn en la forjxetujon. Opcio 2: minacu al li per la ciberspaca polico. Opcio 3: sxangxu vian retposxtan adreson. Nedezirataj intimajxoj ankaux en Ciberio estas nedezirataj, sendepende cxu vi antauxe flirtis kun li aux ne. Dum ne-virtuala rendevuo vi ja ankaux ne akceptus, se li neatendite montrus foton de si nuda. La fakto ke cxi tiu viro ne rezignis pro via averto, montras ke li ekscitas sin interrete. Ju pli rapide vi malhavos kontakton kun li, des pli bone. Por komenci, informu al via provizisto. Tiu povas elpasxi pri tio.


Blinda rendevuo.

En momenta frenezigxo mi allasis, ke amikino organizis por mi blindan rendevuon kun knabo kiu laux sxi estus perfekta por mi. Nun alia mia amikino, kiu konas lin pere de sia laborejo, diras ke li estas "aroganta meduzo". Cxu mi povas malarangxi la renkontigxon?

Kiel fidinda estas amikino A kaj kiel fidinda estas amikino B? Cxu vi jam parolis kun tiu tielnomata aroganta meduzo, ekzemple por interkonsenti pri renkontigxo- loko? Cxu li tiam sonis arogante? Eble en sia laborejo li devas konduti kiel aroganta meduzo, sed private montrigxas esti amindulo. La solan manieron por eltrovi, kia li en vero estas, konsistigas elprovo. Se via kuna vespero estos terura, vi ankoraux dum semajnoj povos ridacxi pri tio kun viaj amikinoj. Se gxi estos agrabla, vi estos renkontinta placxan knabon. Donu al li sxancon. Kasxa fugxo per malantauxa elirejo eblos se necese.


Mi cxion pagas.

De post kiam mia amiko estas maldungita, mi devas pagi cxiujn fakturojn. Ni logxas kune, do ne temas nur pri rondo da biero kaj pico. Mi scias ke oni diras "en prospero kaj malprospero", sed mi ne nur dauxre havas fusxan senton, ankaux mia konto dauxre estas negativa. Pli kaj pli mi pensas: pli aktive sercxu laboron aux akceptu ion malpli perfektan. Tuj poste mi malamas min mem. Kion mi povas fari pri tio?

Esti maldungita jam estas malfacile, vivi je kostoj de amikino por multaj viroj estas ecx pli humilige. Se vi volas dauxrigi kun li, vi devos iom persisti. Provu eltrovi, kiel li sentas. Per demando "Cxu ne terure, esti dauxre senlabora?" vi montrus simpation, sed ja stirus la konversacion al sercxado de laboro. Alia maniero estas okupigxi videble kaj zorgece pri via administrado, por montri al li ke per unu salajro vi ne elturnigxas. Se ne tuj estas trovebla la funkcio de liaj revoj, iu dumtempa laboro povus savi. Li tiam almenaux ne plu apatie sidus en la domo, kaj alvenus iom da kroma mono. Se li dauxre ne prenus iniciaton, anoncu ke vi dum iom da tempo logxos aliloke. Ne cxar li estas senlabora, sed cxar li estas seniniciata.


Infaneca.

Cxu estas normale ke knabo 24-jara ankoraux ludas gitaron sengitare kaj nomas metadon de fritoj en naztruojn "humuro"? Alivorte: cxu li neniam farigxos plenkreska?

Kiu scias? Naux el dek viroj deziras prokrasti kiel eble plenkreskigxon. Se li nur hejme tiel infanumas, kaj ekstere kondutas normale, vi povus lasi al li la avantagxon de dubo. Certe ankaux estas placxaj partoj en lia ludemo. Se ne, tiam helpus nur firma agado: honesta interparolo pri tio kio malplacxas al vi en via rilato, aux senkompata kopiado de lia konduto (en subvestoj fari imiton de Madonna, rakonti maldecajn anekdotojn al lia patrino,...). Se li estas en ordo kaj se al li gravas via felicxo, li adaptos sian konduton. Se li diras, ke vi ne faru problemojn aux ke vi akceptu lin tian kia li estas, li prefere sercxu alian kunludantinon.


Obsedita de knaboj.

Mi estas la sola inter miaj amikinoj kiu ne havas amikon. Mi ne nur pli kaj pli vidas min mem kiel sentauxgulinon multmankan, ankaux estas malfacile, ne esti obsedita de knaboj. Kiam mi renkontas placxan knabon, mi antaux forpaso de unu minuto jam fantazias, kiel aspektos niaj nomoj kune sur porda nomsxildeto.

Ne allasu la ideon, ke cxio tio estas via propra kulpo. La pliparto de solulinoj estas senpartneraj nur pro malbonsxanco. Ofte cxiuj placxaj knaboj estas jam okupitaj aux ili estas tro plensxargxitaj per studo aux kariero por okupigxi pri knabinfisxado. Aux ili ne (jam) volas ligi sin. Plej bona maniero por transvivi senaman periodon estas plenigi la vivon per alimaniere plezuraj aferoj. Ju pli bone vi povas relativigi la mankon de amiko, des pli facile vi povas fari novajn kontaktojn, kiuj povus konduki al amikeco aux pli. Se vi ne kapablas felicxigi vin mem, tio estas malbona auxguro por cxiu estonta rilato.


Eksperimenti.

Mia amiko antaux ne longe volis elprovi ion alian en la lito. Tio laux mi eliris el la normo. Sxajnis ne atingi lin, ke mia "Cxesu!" vere signifis cxesi, kaj ne estis dusenca instigo pri dauxrigo. De poste, li tre bedauxras, ke tiel troigxis. De tiam, ni ne plu okupigxas pri sekso. Cxu havas sencon, glui la pecojn?

Vere bedauxrinde, ke iris malbone. Cxe seksaj eksperimentoj oni prefere antauxe interkonsentu pri haltigo-vorto, kiu indikos, ke la peto cxesi estos serioza. Ankaux bedauxrinde, ke la postsento estas tiel malbona, ke via tuta seksvivo estas je risko. Tamen estas bone, foje sperti ion malagrablan. Per tio oni pli bone ekkonas, kie estas la limoj de ambaux. La fakto, ke ankaux via amiko bedauxras, indikas ke li ne konscie intencis dolorigi vin kaj ke ne temis pri malbona volo. Eble vi du ankoraux unufoje priparolu la aferon, diru unu al la alia, ke vi lernis pro tio, kaj tiam lasi gxin post vi. Kun respekto por la deziroj de la alia, la reciproka fido iom post iom revenos.


adoleskantinaj demandoj
cxefpagxo Frank' kaj Pauxlin'