Demandojn kaj respondojn mi parafraze tradukis el okcident-Euxropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, cxar mi opinias, ke ankaux en Esperanto oni povu trovi cxi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj gxustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas suficxe da kono por ecx pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! - Pauxlin'
|
La nomo de lia eksa.
Mi dauxre koleras pri tio: antaux kelkaj semajnoj, mia amiko, kiam li kontentigxis, vokis la nomon de sia eks-amikino. Kiam mi poste diris al li, ke tio ja estis fusxajxo, li malagnoskis cxion. De tiam, mia plezuro estas for. Cxiufoje kiam ni amoras, mi pensas, ke li en pensoj estas kun sxi.
Se tio okazis nur unufoje, tiam prefere alvoku vian pardonemon. En la momento kiam viro orgasmas, li estas ne konscia pri siaj agoj. Versxajne li vere ne sciis, kion li diras, kaj estis simpla eraro pro nesuficxa fluo de sango al lia cerbo. Kompreneble vi ne bezonas kontenti pri tio. Simple nomu lin dum kelkaj tagoj, sxerce, Petro, se li nomigxas Karlo. Se li ofte faras tiel, vi havu seriozan interparolon, pri kiu vi - honeste dirite - ne havu tro grandajn esperojn pri bona rezulto.
Bona impreso.
Pri mi suficxe interesigxas placxa knabo kiu laux mi havas multe da sperto amora. Mi ne plu estas virgulino, sed krome mia sekspasinto ne estis tre interesa. Kiam "gxi" okazos, mi sxatus fari bonan impreson. Cxu vi havas konsilon?
Ne trotaksu lian sperton. La rakontoj ofte estas pli ampleksaj ol la vera seksa vivresumo de tia s-ro Spertulo. Ke vi ne jam konas cxiujn pozojn, supozeble nur placxos al li. Versxajne li nenion rimarkos: dum kisado kaj tusxado, cxio rapide aspektos en ordo - amorado ja ne estas io malfacila. Se vi volas fari bonan impreson dum la unuaj fojoj, jen kelkaj konsiloj: ne drinku tro, ne kondutu prudeme, kaj ne tuj eksaltu por sxangxi la litajxon kiam aperas makulo sur gxi. La plej bonan impreson vi donos, kiam vi kondutos kiel vi mem, kaj montros vian gxuon. Ne timu problemojn, do.
Ne tre ekscite.
Mi cxiam pensis, ke mia amiko kaj mi suficxe plezuradas en lito, sed laux tio kion rakontas miaj amikinoj, mi konkludas, ke cxe ni fakte estas ne tre ekscite. Ni faras "gxin" nur trifoje en semajno, kaj neniam ekstere.
Nur vi mem decidas, kio estas normala. Pri nenio oni tiom mensogas, kiom pri sekso: pri lokoj, pozoj, ofteco, ktp. Havi plezuron en lito, komencigxas je sento sekura, kuna ridado, kuna gxuado. Cxio kroma povas esti placxa, sed ne valoras pli laux difino. Povas esti ecx malekscite. Sub dusxo? Pika sapo kaj kuna tremado sub maltro da akvo. Sur strando? Sablo eniras cxien. Alivorte: vi mem kune decidas, kio estas ideala por vi du. Cetere, la frekvenco cxe vi superas la mezumon!
Cxu mi infektis lin?
Mi antaux ne longe havis vaginan infekton, kiu malaperis per sinsekvaj tri supozitorioj. Ni ja utiligis kondomojn. Cxu tamen mi eble infektis mian amikon?
Antaux ol vere estis simptomoj de tiu sximo (laux via priskribo supozeble la tre kutima Candida albicans), vi jam estis infektita. Se do antauxe vi senprotekte amoris, li ja povas esti infektita. La pinto de la peniso tiam estas rugxa, trosentema, jukanta, kaj foje kolektigxas iom da sebecajxo sub la prepucio. Li nur vizitu kuraciston por ricevi kontrauxsximan ungventon. Se li estas infektita, ankaux vi denove kuracu vin, cxar aliokaze vi dauxre infektos unu la alian.
Cxu mi jam ie renkontis vin?
Tio kompreneble estas terura klisxo. Per kiu frazo mi sukcesos teni ies atenton dum pli ol du sekundoj?
Eksidu ridanta kaj plena de memfido (malfermaj manoj, nazo iom supren) apud via viktimo kaj diru:
"Cxu ni babilu, aux nur flirtu je distanco?"
"Tiu via jako belege aspektus sur la planko de mia dormcxambro!"
"Mia trinkajxo estas soleca, cxu mi povas mendi unu por vi?"
"Mi estas tiu, kontraux kiu avertis via patrino."
"Mi havas bonan novajxon por vi: vi ricevos trinkajxon de mi."
"Mi tre sxatas kuiri.
Cxu vi sxatas mangxi?"
"Mi verkas telefonlibron, cxu mi povas havi vian numeron?"
Se neniu el cxi tiuj frazoj vekas lian atenton, li simple ne interesigxas pri vi.
Ne gravas.
Senkomente elektu alian predon.
Sinkontentigo.
Jam dum iom da tempo mi ne havis firman amikon kaj ankaux ne sekson, cxar mi ne tiel rapide enlitigxas kun iu kiun mi ne bone konas. Cxar mi ja suficxe ofte masturbas - pli malpli kvar fojojn semajne - la amorado apenaux mankas al mi. Tamen mi demandas min: cxu tio estas normala? Kaj se iam aperos amiko por mi, cxu mi ankoraux kapablos gxui amoradon?
Pli ol iam, ecx! Nome, per masturbado vi bone ekkonas vian propran korpon kaj vi ekscias precize pri kio ekscitas vin aux ne. Pro tio, amorado kun via amiko farigxas nur pli facila: ofte oni povas kune orgasmi nur se oni scias, kiel sole okazigi tion. Ke ne mankas al vi "vera sekso", ne estas miraklo. Amori sola ankaux estas formo de sekso, do vi jam mem riparas la "mankon". Kaj, cxu vi faras tion ofte? Ne eblas diri pri tio ion funditan, cxar de homo al homo, la libido estas malsama. Masturbado estas sana kaj plezura okupo, kaj kondicxe ke vi gxuas pro gxi, nenio estas kontraux gxi.
Li volas alie.
Mia amiko kaj mi (22) dum tri jaroj estas firmaj geamikoj, kaj se tiel restas, ni post tridek jaroj ankoraux estos kune. Sola afero kiu ne placxas al mi, estas, ke mia amiko foje parolas pri anusa sekso. Kaj lastatempe dum amorado, li cxiam pli ofte venas en la cxirkauxajxo de mia anuso. Li sentas mian hezitadon kaj tiam ne dauxrigas. Eble mi foje simple provu, sed pri kio mi atentu?
Nur malmultaj homoj sentas plezuron en anusa sekso. Iuj viroj ekscitigxas per gxi, cxar la anuso estas pli strikta ol la vagino. Aliaj ekscitigxas simple pro la tabuo. Ankaux por virino, la sento povas esti agrabla, cxar en la regiono cxirkaux la anuso kolektigxas multe da nervo-finajxoj. Sed, ankorauxfoje, tute ne cxiuj sxatas anusan sekson. Se vi tamen volas foje provi, vi unue eniru mem per fingro, kun glitigajxo. Alkutimigxu al la sento, ke vi devas venki iom da rezisto, kaj faru trankvile. Se vi decidus fari tion kun via amiko, vi cxiam uzu poranusan kondomon kaj preparigxu al la fakto, ke poste via ferma muskolo dum kelkaj tagoj povos sentigxi iom dolore. Se jam la nura pripenso timigas vin, vi ne faru. Estas en ordo, ke via amiko proponas novan sekssperton, sed estas same en ordo, ke vi diras ne.
Dormi.
Post kiam mia amiko kaj mi amoris, mi ofte estas tiel dormema, ke mi povus simple turnigxi kaj ekdormi. Li tiam estas tute maldorma. Mi batalas kontraux la dormo, sed ne placxas al mi.
Ke vi estas tiel dormema post amorado, ne estas mirinde: post tia grandega uzo de energio, de si mem sekvas malstrecxigxo. Ke via amiko estas maldorma, okazas versxajne pro la adrenalino en lia sango. Vi povus provi simple kusxi tute unu kontraux la alia. Tiam vi povos dormeti kaj li povos ankoraux iom paroli al vi. Se vi foje konsente zumos, li scios ke vi auxdas lin, kaj mem iom post iom farigxos malpli maldormema. Tiel li ne sentos sin forlasita.
Ne havas emon.
Kio estas la plej placxa maniero por diri "ne", kiam mi ne havas emon por amori kun mia amiko?
Estas placxe ke vi volas subtile trakti tion. Sed ne subtaksu vian amikon: placxa knabo ne malpli amas sian amikinon, se tiu foje ne havas emon amori. Kompreneble vi ne devas unue tute frenezigi lin per entuziasma kisado kaj karesado, kaj subite cxesi kiam li preskaux eksplodas. Tio estas iom kruda. De la komenco estu klara, kaj, kiam li dezire alrigardas vin, tuj diru: "Kara, mi ne havas tiom da emo. Mi volas nur plezure kusxi kontraux vi." Esti placxa kaj honesta samtempe, estas la plej bona maniero.
Enamigxis al amiko.
Mi enamigxis al mia plej bona amiko kaj mi opinias, ke mi tion diru al li. Sed estus terure, se nia amikeco pro tio rompigxus. Samtempe mi sentas, ke ne estus honeste ne rakonti al li miajn sentojn.
Knaboj ne estas tiaj emociaj jxonglistoj kiel knabinoj. Se via amiko interesigxas pri pli ol amikeco, li facile trovos manieron por tion klarigi. Sed, se li timas esprimi siajn sentojn, eble prefere vi unue esploru. Kiel li reagas, kiam vi diras ke vi iras amuzigxi kun alia knabo? Cxu li observas la aliajn virojn kun kiuj vi kontaktas? Cxu li elpensas pretekstojn por esti en via cxirkauxajxo? Cxu li sxatas tusxi vin? En tiuj kazoj, bone eblas ke vi pli ol nur placxas al li. Se li, kontrauxe, diras ke vi estas bona kolego, aux demandas vin, cxu iu via amikino estas ankoraux libera, tiam prefere prisilentu viajn pli profundajn sentojn, se vi povas.
Amo aux amoro
Mi (22-jara) momente ne tre inklinas al firma rilato. Tamen mi ja foje volas amori. Ununoktaj kontaktoj por mi, de poste, ofte sentigxas solecaj kaj malvarmaj. Krome, mi dum tiaj neniam kontentigxas. Mi demandas min, cxu havas sencon dauxrigi kun tiaj noktoj. Bedauxrinde, cxar, se mi povus plene gxui amoradon en portempa rilato, mi eble neniam plu sopirus je firma amiko. Intimecon oni, almenaux laux mi, povas trovi ankaux cxe bonaj amikoj. Kiel mi povas lerni distingi amoron de amo?
Distingi amon de amoro, povas esti tre malfacile. Cxar seksa altirigxo ofte similas al enamigxo. Pro tio povas esti miskompreno, kauxzanta seniluziigxon. Precipe virinoj ofte ne povas distingi amon de seksa emo. Ili bezonas iom da amo por povi plene gxui amoron. Vi supozeble ne kontentigxas en portempa rilato, cxar vi ne povas doni vin plene pro bezono de pli. Tio ne gravas, se la amorado tamen estas plezura por vi. Nur vi mem povas prijugxi, kio tauxgas por vi. Estas vere, ke intimecon oni trovas ankaux cxe bonaj amikoj, sed tiu intimeco estas malpli profunda ol en amrilato. Tial amo nomigxas alie ol amikeco. Amoro pro amo kaj amoro pro lascivo estas kaj sentigxas malsame, sed ja eblas gxui pro ambaux.
Songxo-virinoj
Mi havas problemon kun mi mem. Dum la lasta tempo, mi nome songxas kaj fantazias pri virinoj. Mi estas 25-jara kaj cxiam interesigxis nur pri knaboj, sed mi komencas nun dubi, cxu mi estas vere aliseksama. Mi dauxre pensas pri tio, kiel estus amori kun virino. Mi ne scias, pro kio tio tiel subite ekestis. Eble pro tio, ke miaj songxo-virinoj cxiam estas belegaj kaj spontaneaj kaj ke fakte mi volus simili al tiuj. Eble mi devus foje provi amoradon kun virino, sed mi ne scias, kiel komenci. Mi ne kuragxas iri al tia kafejo.
Fantaziado pri amorado kun virinoj ofte okazas, kaj ne necese signifas, ke vi estas samseksama. Vi simple estas scivolema. Ankaux ne estas strange, foje elprovi. Tamen, neniu povas konkludi tuj, ke vi sentas vin altirata de virinoj, do vi tamen mem devus fari la unuan pasxon. Telefonu al asocio de samseksamaj virinoj kaj demandu, cxu ili organizas iujn renkontigxojn por tiuj, kiuj dubas. Vi ja ne estas la sola, kiu ne plene certas tiurilate.
Alergia je spermo.
Post kiam mia amiko kaj mi litumis, li cxiam restas kusxanta kontraux mi. Tiam iom da spermo venas sur mian ventron. Tio rapide jukas. Cxu mi estas alergia je spermo?
Alergio je spermo ja ekzistas, sed estas tre malofta. Ni pensas do, ke ne temas pri alergio. En spermo estas iom da acido, kiu povus iriti vian hauxton. Via hauxto iom rugxigxas kaj povas juki, sed tio ne dauxras longe. Ne zorgu.
Mallerta
Mi (20-jara) ne havas dauxran amikon, sed ja foje iun ununoktan. Mi simple ne jam renkontis la veran. Mia problemo iel rilatas al tio. Kiam knabo provas kontentigi min permane, tio tute ne plezurigas min. Dum estas tre gxuige, kiam mi tion faras mem. Mi ja donas indikojn, sed gxenas min ilia mallerteco.
Por knabo ne estas tiel facile ekscii, kiel gxuste utiligi sian manon, fingron aux langon dum amorado. Indikoj kiel "iom pli forte", "pli delikate" aux "iom maldekstren" aspektas tre klaraj, sed praktike ne estas tiaj. Certe ne, se vi ne jam bone ekkonis unu la alian. Cxu vi celas per "iom pli malsupren" unu centimetron aux plian malsuprenvagadon? Unu afero estas senduba: negxusta plenumo de indiko havas inversan efikon. Ni do konsilas, ke vi mem prizorgu la finon. Provu gxui liajn klopodojn kaj iumomente mem transprenu. Ne hezitu, plej multaj knaboj tre ekscitigxas rigardante tion.
Kun aux sen lumo?
Mi havas karan amikon, kun kiu mi nun estas dum duonjaro. Amorado farigxas cxiam pli plezura, cxar ni pli bone ekkonas unu la alian. Pri unu afero ni ne konsentas: cxu lumo estu alsxaltita aux ne. Al mi pli placxas amorado en mallumo. Mia amiko volas, ke li povu vidi cxion. Sed, kun lumo, mi min sentas tiel... rigardata.
Kun aux sen lumo estas du ekstremoj. "Kun lumo" ne devas signifi, ke cxiuj lampoj estu direktitaj al vi. Provu trovi kompromison. Lumigu lampeton aux kandelon, cxe kies lumo vi vin sentos ankoraux bone. Pendigi flavan aux rugxan tuketon sur la lampon donas agrablan lumon. Estas kompreneble, ke via amiko volas vidi vin dum la amorado. Via nuda korpo ja tre ekscitas lin. Vi ankoraux devas alkutimigxi al tiu atento kaj sentas vin ankoraux iom malcerta sub liaj admiraj rigardoj. Pripensu, ke delikata lumigo igas vin ecx pli bela.
Cxu mi rakontu?
De ne longe mi havas amikon. Ni nun pli kaj pli ofte renkontigxas kaj gxuste tio kauxzas mian problemon. Mi nome havas mangxproblemon pro kiu mi estas kuracata. Mi mem frenezigxis de miaj mangxegemoj, do nun mi forte klopodas, malhavi tiujn. Gxis nun mi povis kasxi tion de li, sed tio ekestas pli kaj pli malfacila.
Gratulon, ke vi estas kontrauxbatalanta vian mangxproblemon. Estas pli bone, se vi ne faras tion sola. Se vi pensas, ke cxi tiu knabo ne rapide malaperos el via vivo, vi lin konfidu. Lia apogo estos utila al vi. Klarigu la problemon kaj viajn rimedojn. Li tiel povos apogi vin, kiam malfacilas, kaj pli bone komprenos vin.
Petoli kun frato.
Jam de tre frue, kaj ankoraux nun, mi havas tre plezuran rilaton kun mia frato. Ni kune sxercas pri cxio, kaj ofte petolas. Dum tiaj petol-luktadoj, li foje, tute senintence, tusxas min en lokoj, kie li ne devus. Tio ja donas al mi tre placxan senton. Kion fari pri tio?
Bele, ke vi havas tian bonan rilaton kun via frato. Tamen, el via letero evidentigxas, ke vi mem tre bone scias, kie estas la limoj de gefrata ''petol-luktado''! Do, se, malgraux la placxaj sentoj, vi opinias, ke en iuj lokoj li ne devus tusxi vin, vi tion klare diru al li: "cxio bona, sed ne tie!"
Ekscitaj vortetoj.
Mi tre sxatus, ke mia amiko ekscite parolu al mi dum la litumado. Li ne vidas plezuron en tio, kaj ne scias, kion diri. Li, por mi, iam provis, sed tiam li tiom klopodas, ke li diras gxuste la negxustajn aferojn. Ne temas por mi pri "malpuraj" vortoj, sed pri ekscitaj vortoj kaj erotikaj rakontetoj. Mi havas la ideon, ke irus iom post iom pli bone, se li pli ofte provus. Cxu vi scias, kiel konvinki mian amikon?
Vi volas do konvinki vian amikon, ke li faru ion, kio evidente tute ne donas plezuron al li... Se li, cxar vi tiom volas, tamen pretus provi, vi almenaux klare indiku al li, kion vi volas auxdi. Al ni, tio cxiukaze ne estas klara! Vortoj, kiuj laux via amiko estas pleje ekscitaj, por vi povas esti abomenigaj. Kaj inverse. Kaj kio, por vi, estas "erotika rakonteto"? Vi do devus diri al via amiko, kiaj erotikaj fantazioj stimulas vin, kaj vi rakontu ilin en maniero por vi ekscita. Eble li pretos lerni tion, por kaj pro vi. Sed akceptu ankaux, se li ne kapablas tiel aktori, aux ne volas cxar tio al li gxuste fusxus la plezuron de amorado.
Spermo sur fingroj.
Antaux kelkaj semajnoj mia amiko kaj mi iom amindumis. "Gxin" ni ne faris, sed kiam mi masturbis lin, venis iom da spermo sur miaj fingroj. Mi ne tre atentis tion kaj dudek minutojn poste mi enlitigxis, sola. Tie mi ankoraux postgxuis la antauxan okazajxon kaj fingrumis min. Ek de tiam mi timas, ke mi povus esti graveda. Cxu mi povus esti gravedigxinta pro la spermo sur miaj fingroj?
Oni povas gravedigxi, se la spermo, kiu venis sur la fingroj, tuj venas en la vaginon. Tio cxe vi ne okazis, do ne zorgu. Kiam spermo estas ekster la korpo, la spermocxeloj tre rapide mortas. Tiujn dudek minutojn sur viaj fingroj, ili certe ne postvivis. Sed estu singarda, kaj evitu vian vaginon, se estas ankoraux spermo sur viaj fingroj.
Foje interrompi.
Laux mia patrino, mi unu fojon en jaro devas interrompi prenadon de la pilolo dum kelkaj monatoj. Tio estus pli bona por la korpo, kaj tio ebligus vidi, cxu venas ankoraux normale la menstruo. Tion iam diris al sxi sxia kuracisto. Cxu vere tiel estas? Denove ekuzi kondomon placxus nek al mi, nek al mia amiko.
Antauxe, en kontrauxgravedigxaj piloloj trovigxis multe pli da hormonoj ol nun. Tiam la kuracistoj opiniis, ke estus bone, foje dum iom da tempo ne preni gxin. Nuntempe, neniu kuracisto tiel opinias, cxar la kvanto de hormonoj en la pilolo estas multe pli malgranda. Do kial interrompi? Tio nur pligrandigus la riskon pri gravedigxo, se la uzo de kondomo tiel malplacxas al vi ambaux.
Atencita.
Antaux unu jaro iu atencis min. La atencanto min cxie kisis kaj palpis. Mi provis desxiri min kaj rapide kuris hejmen. Sume, ne estis do tre terure. De antaux ne longe mi havas karan amikon. La problemo estas, ke mi ne eltenas, kiam li tusxas min. Mi scias, ke mi troigas, sed mi simple ekpanikas, kiam li min ektusxas. Kiel mi tion solvu?
Vi tute ne troigas. Vi havis tre malplezuran sperton, kaj cxiufoje kiam okazas io, kio nur iom similas al gxi, tiu sperto kaj la fusxa sento revenas. Tio okazas, cxar vi gxis nun subpremis viajn sentojn de timo, nauxzo kaj kolero. Provu paroli pri tio kun iu, kiun vi konfidas. Rakontu pri tio ankaux al via amiko, tiel ke li komprenos, pro kio vi kuntirigxas kiam li volas teni vin. Kiam vi parolas pri viaj sentoj, vi povas malkovri, ke ne cxiu kiso estas atenco-provo, sed ke vi libere povas diri, cxu estas plezure al vi aux ne. Se esti tusxata restos dauxre problemo, tiam sercxu fakan helpon pere de via kuracisto. Forton!
Sxi amoras ankaux kun knaboj.
Dum kelkaj jaroj mi estas tre enamigxinta en knabinon. Kaj de ne longe, sxi felicxe ankaux frenezas pri mi. Problemo estas, ke sxi krome foje amoras kun knaboj. Kutime tio estas ununoktaj okazoj kaj sxi neniam revidigxas kun ili. Sxi ankaux diras, ke tio nenion signifas, cxar sxi fakte pli amas virinojn kaj enamigxis nur en min. Mia racio diras, ke ne devus esti problemo, sed mia sento diras ion alian. Fakte dolorigas min, ke sxi amoras kun aliaj, ecx se temas pri knaboj. Cxu mi dauxrigu nian rilaton, aux cxu mi prefere haltigu gxin?
Ni povas bonege imagi, ke tio estas problemo por vi. Cxu oni havas aliseksan aux samseksan rilaton, se via amiko aux amikino amoras kun iu alia, vi havas plenan pravigon por senti vin dolorigita. Tial vi rakontu al via amikino, kiel vi sentas vin. Se sxi tamen volas dauxrigi amoradon kun knaboj, vi devos mem fari elekton laux viaj sentoj. Vi povus akcepti aux cxesigi vian rilaton. Ni komprenas, ke tio estus malfacila decido por vi, cxar nun fine viaj sentoj post jaroj trovis respondon. Sed ne forgesu, ke ekzistas sennombraj lesbaj knabinoj, kiuj, same kiel vi, volas amori nur kun sia amikino. Multe da sukceso!