Frank' kaj Pauxlin'

adoleskantinaj demandoj - 9

Atentu! Cxi tio estas celata nur kiel lingva/informa rubriko. Cxi tio ne estas normala rubriko de demandoj kaj respondoj. Vi ne povas fari demandojn kaj mi ne povas doni respondojn. La tekstoj aperas sen ia garantio pri la gxusteco de la traduko.
Demandojn kaj respondojn mi parafraze tradukis el okcident-Euxropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, cxar mi opinias, ke ankaux en Esperanto oni povu trovi cxi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj gxustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas suficxe da kono por ecx pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! - Pauxlin'
Cxio en cxi tiuj pagxoj estas kopirajtita. Jena versio (C)2000 FKP. Cxiuj rajtoj rezervitaj.

AVERTO
En cxi tiuj pagxoj trovigxas respondoj al demandoj ofte suficxe intimaj.
Cxar la respondoj devas esti klaraj, la lingvajxo uzata --neniel maldeca-- estas ja suficxe... klara. Do, se vin gxenas la preciza priskribo de korpo-partoj aux -funkcioj, vi foriru nun, por ne esti gxenata. Ankaux se vi pensas, ke via kultura aux religia fono estas kialo por ne legi pri tiaj aferoj, vi do foriru nun. Kaj... se vi logxas en Usono kaj (do) bezonas protekton kontraux tia klara lingvajxo, vi foriru nun. Ni tute ne volas ke iu sentu sin gxenata!
Se vi dauxrigus legadon, ne ni gxenus vin, sed vi eble gxenus vin mem.

Ne dauxrigu legadon, se vin gxenas klara lingvajxo pri intimaj aferoj!


Cxu eblas ekhavi seksmalsanon per kvazaux-amorado?

Antaux ne longe mi restis dormi cxe knabo. "Gxin" mi ne faris kun li, sed ja ion tre similan. Ni nome kusxis senveste unu sur la alia kaj faris amoradajn movojn. Estis do iuspeca kvazaux- amorado. Lia peniso do ne estis en la cxirkauxajxo de mia vagino. Sed de tiu tempo mi havas neimageblan jukon cxe miaj pub-haroj. Nun mi estas scivola, cxu mi tamen ekhavis sekse transigeblan malsanon.

De kvazaux- amorado vi ne povas ekhavi aidoson, hepatiton aux alian s.t.m. Sed ja ekzistas io alia sekse transigebla, kio povas transiri tiel, nome pubo-lauxso (puba pediko). Tio ne estas dangxera, sed ja gxena afero, cxar tiu besteto kauxzas grandan jukon. En apoteko vi povas acxeti rimedon kontraux pubo-lauxso. Bone legu la aldonan tekston, cxar en gxi oni skribas precize, kiel gxi funkcias. Krom en viaj pub-haroj, tiuj lauxsoj povas trovigxi sur aliaj haraj partoj de la korpo (nur ne sur la kapo). Fakte pubo-lauxso ne estas vera s.t.m., cxar eblas ekhavi tiajn lauxsojn ankaux pro komuna uzado de vestajxoj, sekigtukoj, dormosakoj, ktp., aux per simpla kuna tusxa kusxado...


Tuttage en lito.

Lastfoje, la ferio kun mia amiko konsistis cxefe el amorado. Ni ne eliris nian hotelon kaj mi dauxre estas nekontenta pro tio. Ni nenion vidis de la cxirkauxajxo. Mi tre frenezas pri li, sed dum tiu ferio mi ne rekonis lin. Kiel mi preventu, ke dum la venonta ferio okazos same?

Ni povas imagi, ke vi sxatus vidi iom pli de via feriloko, ol la hotelan liton. Supozeble tiu antauxa fojo estis la unua fojo, ke vi feriis kune. Eble estis la unua fojo, ke vi du sengxene povis gxui unu la alian. Via amiko profitis centprocente de tiu sxanco, kaj vi lasis lin fari. Cxi-foje diru jam antauxe, ke vi volas fari pli ol nur amori. Sed bone eblas, ke via amiko jam iom malsovagxigxis. Vi nun konas unu la alian pli longe, kaj la ekscita strecxo de la unua komuna ferio ekzistas nur dum la unua.


Cxu cxesi?

Mia amiko kaj mi de unu jaro regule litumas. Ni ne uzas kondomon. Lastatempe li kelkfoje eniris cxe mi je la malantauxa flanko. Tio placxas al mi. Sed mi timas, ke tiel mi povas ekhavi seksmalsanon. Cxar ankaux post kiam li estis en mia anuso, li eniras mian vaginon. Cxu ni eble cxesu kun tio?

Gxenerale parolante, ankaux de anusa sekskontakto oni povas ekhavi seksmalsanon. Sed, se vi ambaux neniam litumas (aux litumis) kun iu alia, pri tio ne temas. Per sinsekva penetro de anuso kaj vagino, vi ja povas ekhavi iun infekton de la vagino, pro bakterioj el la anuso. Tial via amiko surhavu kondomon dum la anusa penetrado, kaj formetu gxin antaux ol li eniras vian vaginon. Por anusumado ekzistas speciale fortikaj kondomoj. Do, se al vi placxas tia seksumado, vi ne bezonas cxesi.


Sxi gxenadas sxin.

La malgranda fratino de iu mia amikino konfidis al mi. Sxi estas dektri-jara kaj sxin gxenadas amikino de sxia pliagxa frato. Tiu amikino estas 21-jara kaj foje dormas cxe sxia frato. Kiam tiu dormas, sxi eniras la liton de la fratineto kaj tusxas sxin cxie. Sxi postulas, ke la fratineto ankaux tusxu sxin cxie. Kiam sxi diras, ke sxi ne volas, tiu knabino minacas al sxi. Mi devis jxuri, ke mi diros al neniu, sed mi tiom volas helpi al tiu knabineto. Kion fari?

Tre bone, ke vi volas helpi al la fratineto de via amikino. Laux ni, la situacio pravigas, ke vi rompu vian promeson. Tiu situacio cxesu plej rapide! La fratineto de via amikino estas infano, kiu ne povas mem solvi tian problemon. Konsilu al sxi, kiel eble plej rapide konfidi al plenagxulo. Povas esti sxiaj gepatroj, iu onklino, patrino de iu amikino, aux iu taskita pri tio en sxia lernejo. Se sxi ne kuragxas fari tion mem, vi povas fari tion por sxi -- aux kune kun sxi. Eble cxe vi ekzistas telefona servo por tiaj aferoj. Aux sxi, aux vi telefonu al tiu.


Mankas seks-fantazioj.

Mi estas knabino deksep-jara kaj dum jaro kaj duono mi havas firman amikon. Iras tre bone inter ni, ankaux en lito. Sed, mi legis ie, ke cxiuj havas foje seksajn fantaziojn. Tamen, nek mia amiko, nek mi havas tiajn. Cxu tio estas problemo?

Ne. Kompreneble ne estas problemo! Oni vere ne bezonas seksfantaziojn por povi plezure amori. Temas pri tio, ke vi gxuu unu la alian. Kaj ne gravas, cxu tio okazas kun aux sen fantaziado.


Cxu mi tro frue komencis?

Mi havas strangan problemon. Antaux iom da tempo mi havis sximinfekton de mia vagino. Mia kuracisto tiam donis al mi medikamenton. Li diris, ke mi ekuzu gxin nur post la menstruo. Tamen, tiel jukis, ke mi tuj uzis gxin. Nun, unu monaton poste, mia menstruo ankoraux ne venis. Cxu tion kauxzis, ke mi tro frue komencis uzi la medikamenton?

Ne. Cxar oni devas meti tian medikamenton (ofte ungventon aux tablojdon) en la vaginon, estas pli bone, fari tion kiam ne baldaux venos menstruo. Do plej bone tuj post la menstruo. Ke vi ne menstruas, tute ne rilatas al tiu medikamento. Do devas ekzisti alia kialo. Ni forte konsilas, tuj iri al via kuracisto por priparoli cxi tiun problemon.


Cxu malbone?

Mi estas 18-jara knabino. De post mia dekunua vivjaro mi masturbas cxiuvespere. Mi metas mian fingron sur la elstarajxo, kiu elstaras inter miaj eksteraj vulvolipoj kaj turnas gxin rapide. Post iom da tempo, tio donas tre plezuran senton. Dum la jaroj, tiu elstarajxo tre sxvelis kaj elstaras ecx unu centimetron. Gxi tute ne placxe aspektas. Cxu gxi tiel kreskis, cxar mi masturbas en negxusta maniero? Ankaux la odoro de mia vagino farigxis malbona kaj nun trovigxas multe da blankaj ajxetoj inter miaj vulvolipoj.

Ne zorgu. La elstarajxo, kiun vi priskribas, estas via klitoro. Tio estas la plej bona loko por stimuli dum masturbado. Via klitoro kreskis, cxar via korpo kreskis dum la jaroj. Estas tute normale, ke gxi elstaras ekster viaj vulvolipoj. Cxe multaj virinoj estas tiel. La pligrandigxo de via klitoro do ne rilatas al la maniero de masturbado. La odoro de viaj vulvo kaj vagino plibonigxos, se vi lavos ilin cxiutage per pura akvo (sen sapo). Estas grave, tiujn blankajn ajxetojn cxiufoje forlavi, por preventi malplacxan odoron.


Pilolo jam de mia dekkvina.

Jam de mia dekkvina jaro mi uzas la pilolon. Mi nun estas 20-jara kaj konscias, ke mi ja tre frue komencis uzi gxin. Mi timas, ke pro tio mi estas malpli fekunda, kaj ke mi havas pli da risko pri spontana aborto. Mia kuracisto diras, ke ne estas iu problemo, sed mi tion ne tre kredas. Mi jam pensis pri uzado de io alia anstataux la pilolo, sed ne trovis ion same sekuran. Cxu vi havas sugeston?

Via kuracisto tute pravas. Uzo de la pilolo neniumaniere influas al via fekundeco. Se oni prenas la pilolon dum jaroj, oni same facile aux ne facile gravedigxas post cxeso, kiel iu, kiu neniam prenis la pilolon. Kiam vi cxesas preni la pilolon, vi tuj povas gravedigxi. Krome, el multaj studoj evidentigxis, ke ne ekzistas pli da risko pri aborto aux nasko-mankoj, kiam oni gravedigxas tuj post cxeso preni la pilolon. Do ne ekzistas ajna kialo por sxangxi la manieron de protektado kontraux gravedigxo.


Li edzigxos.

Mi tre enamigxis al kolego en mia laborejo. La problemo estas, ke li edzigxos post du monatoj. Mi ne kuragxis ion diri al li, sed por mi ne eblos dauxrigi la kunlaboradon. Cxu mi rakontu al li -- kaj kiel?

Iu, kiu post du monatoj edzigxos, estas okupita. Tion vi devas akcepti. Li ne edzigxos sen kialo. Se vi rakontus ion al li, vi kauxzus nur netrankvilon. Same por li, kiel por vi. Ni komprenas, ke por vi ne estas facile. Se vere estus probleme, labori kun li plue, vi povas peti pri alia laborloko aux alispeca laboro aliloke. Estas ja pli facile, forigi lin el via kapo, se ekzistas ankaux iom da fizika distanco.


Gxi apenaux rigidigxas.

Mia amiko kaj mi nun havas rilaton (unu kun la alia) dum kvin monatoj. Nia amorado estis cxiam bona, sed tio nun sxangxigxis. Dum la lastaj semajnoj, ne estas tre sukcese. Al mia amiko placxas amindumi kun mi, sed lia peniso apenaux rigidigxas, kaj li ne kontentigxas. Cxu tio iel dependas de mi?

Ne. Tute ne necesas, ke tio rilatas al vi. Povas ekzisti diversaj kialoj. Eble via amiko dumtempe ne sentas sin tute kiel li volus, aux eble io kauxzas, ke li sentas sin strecxita. Tio povas okazi al cxiu. Provu ne dedicxi tro da atento al tio, cxiuokaze li ne eksentu sin ankoraux pli strecxita. Se li pensas, ke li senmanke devas ''plenumi'', tio gxuste povas malhelpi orgasmon. En periodo, kiam amorado ne iras tiel sukcese, povas esti bone, doni pli da atento unu al la alia. Ekzemple, prenu pli da tempo por entuziasmigi unu la alian. Direktu vin al lia tuta korpo, kaj ne tuj al sekso aux sukceso. Gxuu la aferojn, kiuj vin ambaux plezurigas. Ekzemple masagxu unu la alian, kun oleo, kaj poste bele kune ekdormu. Krome ne zorgu: se dum iom da tempo la amorado estas malpli sukcesa, tio ne signifas, ke vi malpli amas unu la alian.


Enamigxis al knabino.

Dum du monatoj mi havas rilaton kun knabino. Estas nekredeble bele. Ni estas tiome enamigxintaj! La "problemo" estas, ke mi gxis nun nur havis rilatojn kun knaboj, kaj do ankaux nur kun knaboj amoris. Cxu vi povas rakonti al mi, kiel amori kun knabino?

Ni havas bonan novajxon por vi: kiam oni amoras la unuan fojon kun iu, al kiu oni enamigxis, tute ne estas diferenco, cxu temas pri knabo aux pri knabino. Komencu esplori la korpon, unu de la alia. Faru tion per okuloj, fingroj, busxo. Karesi kaj senti unu la alian en tio estas plej grave. Cxiam denove demandu vian amikinon, kio placxas al sxi kaj rigardu kaj auxskultu aliajn signalojn. Des pli grave, kiam vi karesas la seksorganojn de via amikino: tio, kio placxas al vi, ne necese placxas al sxi. Fakte do ne estas principa diferenco inter amorado kun knabo aux kun knabino: se vi nur ne faras ion kontraux via propra volo, nek kontraux sxia volo, auxskultas unu la alian, rigardas unu la alian, kaj gxuas.


Cxiuj bremsoj forfalas.

Normale, mi estas trankvila tipo, sed dum amorado mi komplete sxangxigxas. Mia amiko kaj mi foje tiel bonege amoradas, ke cxiuj miaj bremsoj kvazaux malkupligxas. De poste mi hontas pri mia konduto. Mi sentas min troiganto. Cxu estas normale, ke mi tiel kondutas?

Jes ja. Estas tute normale. Por povi vere gxui sekson, necesas malkupli bremsojn. Ni povas imagi, ke vi bezonas iel alkutimigxi al tiu alia flanko de via personeco, sed ne estas kialo por honti. Gxuste cxar vi sentas vin nebremsita cxe via amiko, vi povas vere gxui la amoradon. Knaboj ofte tre ekscitigxas de tio. Se vi provus regi viajn sentojn, la amorado estus multe malpli placxa.


Tro sentema.

Mi jam dum iom da tempo litumas kun mia amiko. Post kiam li orgasmis, post iom da tempo lia peniso denove rigidigxas. Sed se tiam mi volas denove amori kun li, tio ne placxas al li, cxar estas iom dolorige. Tio ja ne estas normala? Mi pensis, ke viroj povas dauxre dauxrigi.

Cxe multaj viroj la peniso estas tro sentema post orgasmo. Kompreneble ekzistas ankaux viroj, kiuj kelkfoje sinsekve povas orgasmi, sed plej multaj ne sukcesas. Post orgasmo la peniso kaj la regiono cxirkaux gxi estas tre sentema. Ecx se via amiko havas rigidan, tusxado tiam ne estas placxa sento. Por multaj virinoj, samo validas. La vulvolipoj kaj klitoro povas post orgasmo, dum iom da tempo, esti tre sentemaj. Oni tiam ja povas ekscitigxi, sed dum iom ne povas elteni tusxadon. Se vi volas dauxrigi la amoradon post lia orgasmo, vi tusxu vian amikon en aliaj lokoj, sed lasu la senteman regionon trankvila, gxis estas klare, ke pasis la trosentemo. Se tiu ne pasas, ne malgxoju: via amiko tiam povas plene dedicxi sin al vi.


Cxu lakto?

Kiam mia amiko karesadas miajn mamojn, lastatempe eliras iuj gutoj da blanka likvajxo. Cxu tio estas lakto? Mi estas 100-procente certa, ke mi ne estas graveda. Do kiel tio povas okazi? Cxu povus esti io alia?

Ni estas 99-procente certaj, ke tio ja estas lakto. (Se temus pri inflamo kaj dolorus viaj cicoj, vi tion ja estus skribinta.) Tute bone eblas, ke via korpo produktas iom pli de la hormono ''prolaktino'', ol gxenerale okazas. Se tiuj lakto-gutoj ne gxenas vin, ne ekzistas ajna problemo. Laux iuj estas ecx tre placxe, se karesado de mamoj dum amindumado havas tian efikon. Tamen, se tiuj lakto-gutoj aperus cxiam ajn, kaj se vi timas ke ili fusxas ekzemple viajn vestajxojn, vi povus iri al kuracisto: ekzistas medikamento kontraux tio. (Iuj virinoj metas pecetojn da sorba materialo en sian mamzonon -- por kelkaj gutoj tio suficxas. Sed minimume cxiutage metu fresxajn!)


Klamidio.

Foje doloras al mi malsupre en ventro. Mi foje faris ''gxin'' sen kondomo kaj mi timas, ke mi havas seksmalsanon. Cxar mi ne havis aliajn plendojn, nia familia kuracisto ne sentis bezonon por testi. Li ja priesploris min, sed laux li, aspektis ''trankvile''. Li ne tute trankviligis min per tio, cxar mi auxdis, ke klamidio ofte tute ne kauxzas plendojn. Cxu tio veras?

Ekzistas pli da familiaj kuracistoj, kiuj pensas, ke ne tiel rapide estas problemo kun klamidio (hxlamidio, latine: chlamydia). Por virinoj gxi tamen estas malicega s.t.m. (sekse transigebla malsano), cxar sesdek procentoj de la infektitaj virinoj ne havas klarajn plendojn. La klamidio- bakterio eklogxas en la mukmembranoj de la vagino, pro kio ekestas inflamo. Se oni ne kuracas tiun, la ovoduktoj kaj utero povas inflamigxi. En tiu maniero cxiujare multaj dekmiloj da virinoj, jam nur en Euxropo, farigxas nefekundaj. Tre bone, ke vi ne simple akceptis la trankviligan eldiron de via kuracisto. Reiru al li kaj postulu teston. Aux turnu vin al specialigita sanservo.


Malpure...

Mia amiko kaj mi ne plu uzas kondomon dum amorado, cxar ni volas ekhavi infanon. Mi ne bone eltenis la pilolon, do ni cxiam uzadis kondomon. Pro tio mi nur nun rimarkas, kiel malpure estas kun tiu spermo! Post amorado, mi cxiam restas kusxanta dum iom da tempo, cxar mi auxdis, ke tiel oni pli facile gravedigxas. La problemo estas, ke la spermo simple elfluas. Cxu tio estas gxia aux mia kulpo?

Estas normale, ke la spermo elfluas el la vagino post amorado. Pri tio kulpas nek la spermo, nek vi. Ecx se granda parto refluas, en la vagino restas suficxe por gravedigxi. Vi povas iom malhelpi la refluadon, se vi restas kusxanta surdorse kun levitaj genuoj. Viaj ventraj muskoloj tiel malstrecxigxas kaj ankaux la muskoloj cxirkaux la vagino estas malpli strecxitaj. Tamen ne vere necesas kusxi en tia pozicio, cxar normale vi ja povas gravedigxi de la iometo, kiu restas. En unu dozo da spermo estas milionoj da semo-cxeloj, kiuj tuj eknagxas por sercxi oveton. Kaj suficxas unu sola por gravedigi vin.


Fingrumado ne tre amuzas min.

Jam dum jaro mi havas rilaton kun tre kara amiko. Ni ankoraux ne vere amoras, sed krome ni faras cxion unu kun la alia. Li kontentigas min per busxo kaj mano. Mi tre sxatas, kiam li lekas min, sed fingrumado ne tiel efikas je mi. Cxu mi pli ekscitigxus, kiam li enirus per sia peniso?

Ne estas versxajne, ke vi sentos pli da ekscitigxo kiam via amiko vere eniros en vin. Kompreneble en si mem tio estas ekscita, sed fingroj kapablas pli ol peniso. Tio eble sonas iom strange, sed ni povas klarigi. Fingrumado estas pli ol nur eniri per fingro en la vaginon. Via amiko povas movi siajn fingrojn tie, kaj sercxi lokon aparte plezurigan. Li ankaux povas per unu aux du fingroj masagxi vian klitoron -- forte, malforte, rapide aux malrapide. Kia tusxado donas al vi plej plezuran senton, vi elprovu sola, aux kune kun via amiko.


Grandformata.

La unuan fojon mi litumis kun mia nova amiko. Ni ne ''faris cxion'', cxar tiel longe ni ankoraux ne konas unu la alian. Por esti honesta, mi ja ektimis de lia peniso. Tiel granda kaj dika! Kiel tio estos, kiam ni vere kunigxos? Sxajnas al mi dolorige, kiam li eniros en min.

Ne zorgu. La vandoj de la vagino estas tiel adaptigxemaj, ke cxiu formato povos eniri. Petu, ke via amiko faru singarde, kaj amoru nur kiam vi estos suficxe ekscitita kaj do suficxe humida. Ne timu, ke gxi ne povos eniri. Se vi timus, viaj muskoloj povus gxuste strecxigxi kaj per tio kauxzi doloron. Unue elektu la pozicion ''li-malsupre- vi-supre''. Tiam vi mem povos reguligi, kiel rapide kaj kiel profunde vi kunigxos.


Mi kaptis lin je fresxa ago.

Mi kaptis mian amikon je fresxa ago, kiam li kontentigis sin mem. Li estis dorminta cxe mi kaj sekvantmatene ni devis frue ellitigxi. Li jam iris dusxi sin. Cxar cxe ni nur malmulte da varma akvo eliras el la dusxilo, ni neniam dusxas nin kune. Li tial ne atendis, ke mi alvenos. Li staris kun la dorso turnita al mi, pro kio mi unue nenion rimarkis. Mi ektimis, kiam mi vidis, kiel li movis sian brakon. Li siaflanke ektimis pro mia neatendita cxeesto kaj ekkoleris. Sed, se iu rajtas koleri, tiu ja estas mi. Ni ja jxus en la antauxa nokto amoris!

Estas bedauxrinde, ke vi du estas tiel koleraj kaj malgxojaj pro io, kio estas tute normala. Sinkontentigo okazas en cxiu rilato, kaj ne estas kialo por kolero. Vi sentas vin dolorigita, cxar vi pensas, ke por via amiko vi ne suficxas, kaj via amiko estas dolorigita, cxar vi reagis tiel sxokite. Versxajne via amiko gxuste pensis pri via jxusa amorado, dum li kontentigis sin. Li ekscitigxis, cxar li pensis pri vi! En tiu momento li ne povis dividi sian ekscitigxon kun vi. Ambaux vi ja rapidis kaj vi neniam dusxas vin kune. Kio malbona do estas en tio, ke li sin mem kontentigis? Vidu tion kiel komplimenton al vi kaj sekvontfoje demandu, cxu vi rajtas finfari.



adoleskantinaj demandoj
cxefpagxo Frank' kaj Pauxlin'