Frank' kaj Pauxlin'

Mesagx-tabulo

(Ni ne estas fakuloj pri io ajn, do ne faru al ni demandojn, por kies respondo necesas faka scio! - ni simple ne respondos!)

Se vi volas fari publikan rimarkon (en Esperanto) pri niaj pagxoj (kvazaux en t.n. "gastlibro"), aux se vi volas havi publikan respondon, menciu tion en via mesagxo al ni, kaj ni (eble) publikigos vian mesagxon kaj nian eventualan respondon sur cxi tiu pagxo.


dato: 1999-03-10
de: Merela
kiel eksciis: Pro mencio cxe LoLoZam

Dankon pro via rubriko "Adoleskantinaj demandoj". Cxe ni ne ekzistas revuo kun tia rubriko. Sed cxe vi, mi trovis respondon pri unu mia problemo.

Ne dankinde. Pro tio, ni enmetis tiun rubrikon.
      Frank' kaj Pauxlin'.


dato: 1999-01-02
de: J.L.
kiel eksciis: sercxante "kurzo euxro" per Altavista-roboto

Gratulon!
Jam je la 2a de januaro cxe vi mi trovis la oficialajn kurzojn de la euxro-mono.
Montrigxis el la tehxnikajxoj, ke vi enmetis la pagxon tuj je la 1a de januaro. Rapida servo!
Mi miras, ke la robotoj tiel rapide trovis gxin...

Dankon! Fakte ni enmetis la gxustajn kurzojn je 31 dec 98, cx. unu horon post la oficiala komuniko. Je 1 jan 99 ni aldonis la proksimumajn valorojn en Usonaj dolaroj, Japanaj enoj kaj Svisaj frankoj, por orientigxo de legantoj ekster la Euxropa Unio.
(La robotoj sciis, supozeble, cxar la pagxon mem ni jam pli frue enmetis, kvankam kun ankoraux proksimumaj nombroj.)
      Frank'.


Al nia cxefpagxo