La Esperanto-versio estas prezentata sen ajna garantio pri la enhavo au pri traduka fidelo. Cxio en cxi tiu pagxo estas kopirajtita. Jena versio (C)1999 FKP. Cxiuj rajtoj rezervitaj. |
Disleksio (Latine: dyslexia), jam nur la vorto! Homoj kiuj spertas tiun perturbon, apenaux sukcesos legi tiun vorton. Ili nome estas "vortblindaj". De ekstere oni ne povas vidi tion. Ilia inteligento estas normala kaj, escepte en legado kaj skribado, ili (gxenerale) ne havas perturbojn.
Laux takso, cxirkaux kvin procentoj de Euxropanoj estas disleksiaj aux, alivorte, vortblindaj. Nur dum la lastaj jaroj, pli kaj pli klarigxas pri tio. Tial aspektas, kvazaux disleksio pli kaj pli okazas. Tamen ne estas tiel. Antauxe, homoj kiuj legis malrapide, aux cxiufoje denove faris la samajn ortografiajn erarojn, estis konsiderataj "mallaborema" aux "stulta". Oni pensis ke, per nur iom pli da dedicxo aux klopodado, li aux sxi (pli ofte li) kapablus legi kiel la aliaj. Montrigxis, ke tio estas negxusta opinio. Famaj disleksiuloj estis i.a. Albert Einstein, Walt Disney kaj Winston Churchill; certe ne homoj stultaj aux mallaboremaj.
Lego- kaj skribo-problemoj
Praktike oni nomas infanon disleksia, kiam gxi havas malfruon en legado kaj skribado de pli ol jaro kaj duona, kompare kun samagxuloj.
Oni parolas pri disleksio nur, se ne ekzistas aliaj perturboj kiuj povas klarigi tiujn legado-problemojn.
Disleksio same ofte okazas cxe plenkreskuloj, sed oni ne cxiam povas rekoni gxin.
Cxar ili timas, ke oni konsideras ilin "stultaj", disleksiuloj konas cxiuspecajn artifikojn por kasxi sian handikapon.
Ili ekzemple "forgesis siajn okulvitrojn" aux "ne havas tempon" por legi ion.
Disleksio signifas, ke iu estas malforta en la rekonado de presitaj aux manskribitaj vortoj. La perturbo signifas baze, ke en la cerbo io ne gxuste funkcias en la traduko de skribitaj vortoj al parolataj vortoj (dum legado), kaj inverse (dum skribado).
Iuj vortblindaj legas tre malrapide kaj estas devigataj, literumi vortojn literon-post-litero. Pro la malrapideco, la sonoj ne estas ligataj, pro kio ofte la signifo ne estas komprenata. Je la fino de frazo, la leganto ofte jam forgesis la komencon. Aliaj, kontraste, legas tro rapide. Ili ja vidas la literojn, sed ne vere legas la vortojn. Ofte ili simple provas diveni la vortojn, aux transsaltas iujn vortojn. Ankaux pro tio ekestas problemoj pri komprenado de teksto.
Senerara skribado estas alia granda problemo por disleksiuloj. Literoj similaj inter si, kiel "d" kaj "b", ofte aperas turnitaj. Foje ili forgesas tutajn vortojn aux skribas vorton duoble. Per sia manskribo, iuj disleksiuloj provas kasxi sian handikapon. Tiuj skribas malfacile legeble, cxar ili ne certas pri sia literumado.
Disleksio kaj cerbo
Disleksio trovigxas preskaux kvaroble tiom cxe knaboj, ol cxe knabinoj.
Pro kio tio estas tiel, ne estas konate.
De ekstere oni ne povas rekoni disleksiulon.
Ankaux en la cerbo, kie trovigxas la lingvo-centro, ne aperas grandaj diferencoj.
Pri la kauxzo de disleksio ekzistas, krude, du opinioj.
La unua: ekzistas problemo en la maldekstra hemisfero (duono de la cerbo).
La dua: ekzistas problemo en ambaux hemisferoj.
Dauxre pli oni trovas indikojn, ke disleksio estas hereda.
Ofte pluraj personoj en la sama familio spertas la perturbon.
Ke cxe disleksio ekzistas problemo en la maldekstra hemisfero, estas suficxe kompreneble. Cxar, kiu parolas pri legado, parolas pri lingvo, kaj la uzo de lingvo gxenerale estas regata de la maldekstra hemisfero.
Lingvo kaj signo
Ekzistas esplorrezultoj kiuj indikas, ke en la cerbo de disleksiuloj trovigxas tute malgrandaj deviajxoj, kiuj jam ekestis antaux la naskigxo.
Iuj grupetoj da cxeloj ne trovigxas en la loko kie ili devus trovigxi.
Tiuj grupetoj da "mislokitaj" cxeloj trovigxas cxefe en la maldekstra hemisfero.
Ankaux en la dekstra duono de la cerbo oni trovis tiajn, sed malpli multe.
Ke ankaux la dekstra hemisfero rilatas al legado, estas malpli strange ol sxajnas. Literoj ja estas iuj formoj, fakte strangaj formoj. Tio estas klare, se oni pripensas, ke ili povas esti tute malsamaj, sed tamen samsignifaj, ekzemple "d" kaj "D". Dum legado, temas ne nur pri lingvo. La literoj "v", "e", "r", "a" povas, en malsama sekvo, esti "vera", "reva", aux "rave". Tio ne estas tiom afero de lingvo, kiom de perceptado de formo kaj ordo. Tio estas aferoj, pri kiuj okupigxas la dekstra hemisfero. Esploroj konfirmas, ke la komenca legado - kiam la lernanto ankoraux determinadas la signifon de literoj kaj grupoj da literoj - estas regata cxefe de la dekstra hemisfero. Pli posta legado, laux esploroj, estas precipe tasko de la maldekstra hemisfero. La diversaj lingvo-centroj en la cerbo do kondukas al diversaj formoj de disleksio. Kaj por cxiu formo de disleksio necesas propra maniero de terapio.
Aldonaj problemoj
Apud malfacilajxoj en legado kaj skribado, iuj disleksiuloj povas sperti problemojn ankaux pri, ekzemple, rememorado de nomoj kaj telefonnumeroj.
Ankaux la "senpripensa" plenumo de iuj taskoj povas prezenti problemojn.
Por disleksiulo simple necesas pli da tempo por "ordigi", "envicigi" aferojn.
Iuj vortblindaj estas ankaux en siaj movoj nelertaj.
Terapio
Iuj disleksiaj infanoj legas malrapide kaj literume, aliaj tro rapide kun tro da eraroj.
La unua grupo kvazaux restis en frua fazo de la lego-lernoproceso, en kiu regado de la dekstra hemisfero cxefis.
Sed por lerta legado, la maldekstra hemisfero estu pli envolvita.
Tio eblas per stimulado de la maldekstra flanko per certaj neuxropsihxologiaj tehxnikoj.
La alia grupo, la hastaj kaj neprecizaj legantoj, gxuste tro frue komencis "funkciigi" la maldekstran hemisferon.
Cxe ili aspektas, ke la dekstra flanko, kiu tiel gravas por la bona determinado de formo kaj ordo de la literoj, estis tro malmulte envolvita dum la komenca legado.
Ankaux tiu hemisfero povas esti stimulata per diversaj terapioj.
Ankaux logopediisto aux ortopedagogo povas helpi cxe disleksio.
Logopediisto ofertas diversajn lingvo-trejnadojn, per kiuj la distingado inter parolsonoj plibonigxas.
Ortopedagogo povas, i.a., helpi al plibonigo de la manipulado de problemaj situacioj kiuj ekestas pro disleksio.
Disleksio neniam komplete kuracigxas.
Tamen, faka helpo kaj diversaj terapioj povas malpliigi la gxenojn.
Instruado
Depende de la graveco kaj la karaktero de la problemo, dum elementa instruado eblas diversmaniera helpo por disleksiaj infanoj.
Por iuj necesas speciala lernejo.
Por aliaj jam helpas asisto fare de specialigxinta instruisto aux instru-helpanto en gxenerala lernejo.
Celo estas ripari kaj minimumigi la postrestadon en legado kaj skribado.
Oni multe atentas kaj tehxnikan kaj komprenan legadon.
Cxar disleksio neniam plene kuracigxas, ankaux en meza kaj supera instruado povas necesi iuj formoj de helpo.
En pluraj landoj, ekzemple, dum ekzamenoj oni donas pli da tempo al disleksiuloj.
Psihxologia helpo
Ekzistas multaj disleksiuloj kiuj, pro sia handikapo, spertas en lernejo aux laborejo pli da fiasko-timo, aux prezentas malfacilan konduton.
Pro sia perturbo, ili ofte renkontas nekomprenon en la cxirkauxajxo.
Psihxologo povas helpi al disleksiulo por lerni akcepti sian handikapon.
Post tio, fiasko-timo kaj sentoj de malplivaloro ofte malpliigxas.
Asocioj
En diversaj landoj ekzistas asocioj de (gepatroj de) disleksiuloj.
Tie oni povas ekhavi pli da informoj, i.a.
pri kontaktoj inter samsortanoj.