Elektu la kromsignojn: ÆæØø¦¶¬¼ÞþÝý / ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ / C^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U~u~


La amomorto de Izoldo

Jen estas la fino de Tristano kaj Izoldo de Rihxardo Vagnero [Richard Wagner], kanteble tradukita de Albert Reiner. Kelkaj rimarkoj pri la Esperantigo trovigxas je la fino de tiu cxi pagxo.

Mild-mallauxte
ekridetas,
cxarme li o-
kulojn
levas
--- cxu vi vidas,
vidus ne? ---
pli li helas,
pli lumegas,
stelbrulanta
sin altlevas!
Vidu vi!
Ke la koro
vaste sxvelas
kaj enbruste
forte batas!
Liaj lipoj
elblovigas
dolcxan spiron,
mildan ravon!
Vidu jen!
cxu ne sentas vi?
Sole cxu mi
sonon auxdas,
kiu mire
delikate
dolcxon plendas,
cxion diras,
pacigante
lin elsonas,
min enigxas,
plialtigxas,
ravsonigas
cxirkauxdolcxon?
Plihelante
eksonante,
cxu jen ondoj
de mild-ventoj,
cxu ondegoj
rav-aromaj?
Plej sxvelantajn
tramugxantojn
cxu mi spiru,
cxu mi auxdu?
cxu mi sorbu,
submergigxu?
Dolcxodore
forspirigxu?
En torenta ondant',
en sonora lauxtant',
en la mond-spira
cxiel blovant'

mort-trinki,
forsinki:
malkonsci' ---
ravdezir'!


Notoj:


Reen al la indekso


Tiu cxi pagxo laste estigitis la 21-an de Februaro 1999.

Kopirajto (C) 1999 de Albert Reiner.

Cxiuj rajtoj restas
cxe la auxtoro.