Elektu la kromsignojn: ÆæØø¦¶¬¼ÞþÝý / ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ / CxcxGxgxHxhxJxjxSxsxUxux


Vagneristaj pag^oj

de Albert Reiner


Pri tiu c^i pag^aro:

Sur la tie c^i listigitaj kaj ligitaj TTT-ejoj vi trovos kelkajn tekstojn koncernantajn la genian komponiston kaj au~toron Rih^ardon Vagneron [Richard Wagner]. Bedau~rinde g^uste g^is nun mi pretigis nur unu traduketon (listigita sube). Sed estu certa, ke mi planas iom post iom surmeti plu da eroj sur tiu c^i ligaro; do se vi volas esti informita okaze de nova aldono al g^i, mi konsilas ke vi uzu la (anglalingvajn) servojn de NetMind.com por eltrovi c^iujn s^ang^ojn; alie vi povas skribi en la gastolibron mesag^on enhavantan ``!mesagxo'', au~ simple skribu rekte al mi.

C^u vi dubas, ke mi vere pluenhavigos tiajn dosierojn? Nu, mi devas konfesi, ke mi ne faris multon la lastajn monatojn. Sed se vi scius plu pri la (g^is nun: apenau~ menciinda) historio de tiu c^i projekto, vi komprenus, ke vers^ajne mi nun povos fari kaj enkomputiligi pluajn aj^ojn.

Eble vi miras, kial vi trovis nenian grafikaj^on g^is nun, ja ke vi ec^ ne devigitas legi orang^an tekston sur rug^a malantau~o. Por ke vi sciu, legu pri la bildoj kaj sonoj c^e tiu c^i pag^o.

Sed nun vi jam legis tro pri la enhavo de la Vagneristaj pag^oj --- jen la enhavo mem:

Indekso:


Kieas la bildoj? Kaj mi ja volas au~di Vagneriaj^ojn!

Nu, kion vi pensas pri la estonto de la TTT? C^u vi vere volas kiom eble da buntac^aj pag^oj senenhavaj? C^u vi preferus, se mi pretigas TTT-ejojn s^arg^eblajn nur post longa atendado, por ke vi sciu kaj sentu je c^iu trembrilo de la lumdiodoj de via modemo, ke tiu c^i pag^o vere gravas? Kaj c^u la tut-tera teksaj^o estas nur por la belaj kaj sanaj, do blinduloj au~ kiuj ajn bezonas specialan prezentilon por la datumoj restu en la mallumo kaj lasu nian multkoloran mondon al ni? --- Mi mem neas tiujn tri demandojn; sekve ankau~ vi ne povos trovi iujn ajn bildojn au~ sondosierojn sur tiu c^i pag^aro. Farante la HTML-kodon por g^i mi neniam enigas indikojn, kiuj ne povas esti montrita de nurteksta prezentilo, por ke ankau~ malbone vidantaj Esperantistoj povas g^ui g^ian enhavon. Ja la temo kaj la lingvo malpliigas la numeron da eblaj vizitantoj, do mi nek povas nek volas forpeli pro nuraj teh^nikaj kialoj ec^ unu el la gesamideanoj interesig^antaj pri Rih^ardo Vagnero.

``Tiu c^i pag^aro plej bone legeblas uzante...'' --- tion vi vers^ajne jam multfoje legis. C^u vi s^atas tiajn avertojn? Mi malg^uegas ilin, kaj tial mi mem ne uzas koderojn aliajn ol la oficialajn normojn (almenau~ mi provas). Sed memkompreneble ankau~ mi preferas unu prezentilon kaj provas la pag^ojn per g^i antau~ ol mi als^utas ilin al la servilo: tio estas la bonega programo lynx. (G^i ankau~ havas la avantag^on, ke la reklamoj de Geocities ne montritas.)

Sed kion vi grumblas al vi mem? Vi ja nek blindas nek surdas, kaj vi ankorau~ volas bildojn kaj sonojn? Do iru al la plej grava TTT-ejo pri Rih^ardo Vagnero, sed atentu, ke temas pri anglalingva pag^aro: Richard Wagner Archive

Historieto de tiu c^i pag^aro

Estis komence de Julio de 1998: En radio sendatis iu prezentado de Tristano kaj Izoldo kun Waltraud Meier kiel c^efrolulino, kaj mi volis surbendigi g^in. Sed komence de la elsendo oni informis la au~skultantaron, ke s^i havas kelkajn voc^ajn problemojn sed tamen kantos la Izoldon. Bedau~rinde estis sufic^e superflue anonci tion, c^ar dum la unua akto c^iu estus sentinta tion. Malkontente, ec^ iom malg^oje mi haltigis la kapton de la prezentado, sed malgrau~ la tre malbona kantado de la artistino mi au~dadis plu. Kaj meze de la dua akto la kantado kreskis pli forta, pli bela, pli klara, kaj takton post takton la mira voc^o kreskis plu. Tiam mi pripensis la faman finan kantadon trapas^antan la tutan en-operan universon: ``Mild und leise...'' --- ``Mild-mallau~te...''. Tiel subkonscie mi komencis la tradukon de la amomorto de Izoldo.

Post reveno de konferenco mi tenis en mia mano tiun tradukon. Kion mi faru kun g^i? Mi decidis publikigi g^in en la interreto, kaj tial mi anig^is en GeoCities. Sed post tio mi apenau~ pensis plu pri g^i.

Kelkajn monatojn poste, post kiam mi s^ang^is la mastrumsistemo de mia komputilo de DOS kun Vindozo 3.1 al Linukso, mi ree komencis interesig^i pri la TTT kaj ankau~ pri mia Vagnerista pag^o. Krome mi trovis simplan solvon por la problemo de la transliteracioj (la Linuksan programon make; se vi interesig^as pri mia Makefile bv-u skribi al mi) kaj iom prilaboris la malnovajn dosierojn. Iom poste mi ec^ ricevis la unuan gaston de tiu c^i TTT-ejo enskribantan la gastolibron!

Tio estas la g^isnuna historieto de tiu c^i pag^aro --- apenau~ menciinda. Nun, kiam la problemo de la estigo de la diversaj versioj estas solvita, mi pretas enmeti plu da eroj. Ja sur papero jam ekzistas kelkaj aj^oj. Mi nur esperas, ke mi trovos sufic^e da tempo por tio.

Kontaktu min!

Supre mi demandadis multon de vi. Eble vi volas respondi? Au~ vi trovas tiun c^i pag^aron unu el la plej malbonaj de la tuta TTT? Au~ c^u vi volas komenti pri io? C^u vi povas elcerbumi pli bonajn tradukojn? Au~ c^u vi trovis multajn lingvajn erarac^ojn? --- La gastolibro ja estas je via dispono, sed se vi volas skribi al mi persone, bv-u sendi viajn komentojn retpos^te al la uzanto beckmesser c^e la servilo oocities.com. Post la kunig^o de Yahoo! kaj Geocities vi ankau~ povas skribi al bekmesero c^e la servilo yahoo.com.

C^u vi miras, kial mi ne enmetis la kutiman HTML-an mailto:-indikon? Nu, mi tre malamas spamon kaj volas ricevi pos^ton nur de vi, kara leganto, nek de iu fiac^ulo ricevinta mian adreson nur de tro kolektema roboto...

Gastolibro ankau~ ekzistas...

Jes, vere ekzistas gastolibro, kvankam g^is Oktobro de 1999 nur tre malmultaj vizitantoj skribis siajn mesag^ojn en g^in. C^u ne ankau~ vi volas lasi viajn postsignojn tie?

Skribu en mian gastolibron / Rigardu mian gastolibron


Kultura rondo La ttt-ejo membras en Kultura rondo.

[ Posta ] [ Antaua ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ]

Virtuala Esperantujo

Tiu c^i pag^o laste estigitis la 29-an de Oktobro 1999.

Kopirajto (C) 1999 de Albert Reiner.

C^iuj rajtoj restas
c^e la au~toro.