Kio estas ABEJA?
en español
ABEJA estas grupo da junuloj kiuj kunvenas por amuzigi kaj malstrecxigxi per Esperanto. La kunvenoj estas gxnerale sabate, eble unu fojon cxiu monate eble cxiusemajne, kaj en la kunvenoj ni pruvprezentas teatrajxojn, faras marionetajxojn, kelkajn dancas, kelkfoje ni iras kinen, por komentarii la filmon esperante, kelkajn rakontas spritajxojn, awskultas muzikon, opinias pri la mondo kaj parolas rubon.
Aktuale ni ne havas nenia regularo nek statuto lawlegxa, cxar ne estas granda ligo sed amikaro. Tio ne signifas ke la laboro por E-o estus malserioza, kontrawe, ni pensas suficxe serioze sed ne enue.
La diverseco estas unu el la plej gravaj kolonoj de nia grupo; tial cxi-tie oni povas trovi doganejanojn, elektronikstudentojn, dancantinojn, taoistojn, kristanojn, rakontistojn, instruistojn, medicinstudentojn, matamatikstudentojn...ktp.
La unika regulo por aparteni estas logxi en Bogoto, (la alia regulo estus paroli esperanton, sed se vi legis cxi-tion...). Kaj law mia kredo la ununura estatuto de ABEJA sxajnas esti:
"Esperanto estas privilegio, ne sklaviga cxeno; ¡gxuu gxin!"
Se vi parolas E-on, logxas en Bogoto, kaj deziras aparteni a ABEJA, vi jam scias kion fari:
kontakti |