Felicxan restadon



TRANOKTEBLOJ: Dum soveta registaro hoteloj estis nur en sxtata posedo. Multo estis sxangxita, multaj hoteloj farigxis privataj kaj servoj - suficxe altaj. En Tbilisi estas du luksaj hoteloj (Sheraton Metechi Palace Hotel, Adjara) kaj multaj malgrandaj gastejoj por 10-20 vizitantoj. Kelkaj hoteloj nun estas okupitaj de rifugxintoj el Abhxazio kaj ne servas al turistoj. En eksterurba zono oni povas resti nur en privataj domoj.

MANGXAJXOJ: Kartvela kuirarto estas tre ricxa kaj varia. Kartvela kuirarto vaste uzas nukson kaj juglandon por prepari diversajn sau'cojn, inkluzive Sacivi (populara sau'co kun herboj, ajlo, nukso kaj ovo). Nukso estas cxefa komponajxo de desertmangxajxoj Gozinaki (miksajxo de mielo kun maldike trancxita nukso) kaj Cxurcxhxela (per fadeno ligita nuksopecoj kovrita per vinbersuka jxeleo). Oni uzas pli malmulte da sxafajxon ol aliajn specojn de viando kompare al aliaj kau'kaziaj landoj. Rostita porkajxo, bovajxo kaj kokajxo kun variaj sau'coj kaj supoj estas multe sxatata mangxajxo, menciindas Cxahxohxbili (supo de kokina viando kun tomato, cepo, pipro kaj herboj). Mangxadon oni startas kutime de diversaj saladoj kaj varmaj au' malvarmaj mangxajxoj, kiel ekzemple: Lobio (salado de fezeola fabo kaj nukso), marinita melangeno, Phxali (farita de beta folioj au' spinaco), Hxacxapuri (fromagxkuko), Mcxadi (maiza pano, oni gxin mangxas kun fromagxo). Kafejoj, restoracioj kaj stratmangxeja tradicioj estas pli ricxaj kaj variecaj ol en aliaj eks-sovetiaj respublikoj. Cxi-tieaj bazaroj estas plenaj de lokaj fruktoj kaj legomoj.

DRINKAJXOJ: Kartvelio estas lando de vinberejoj kaj vinoj. Cxi-tie oni produktas kaj rugxajn kaj blankajn vinojn. Kindzmarau'li (sxatata vino de Stalin), Cinandali, Gurgxaani, Ahxasxeni, Teliani, Hxvancxkara … specoj de vinberoj kaj vinoj ricevis nomojn de vilagxoj, kie ili estis pleje disvastigitaj.