KONFLIKTOJ EN KAU'KAZIO




MONTARA KARABAHXO:

progreso ne videblas

Antau'nelonge finigxis vizito de la reprezentantoj de t.n. Minska grupo de OSKE (Organizacio por Sekureco kaj Kunlaboro en Eu'ropo) en konflikta regiono. Konsultoj kun konfliktaj partoj tradicie estis konfidencaj, sed tamen aperis kelkaj informoj en gazetaro.

Videblas, ke lau' iniciato de amerikanoj, oni revivigas la ideon de politologo Paul Goble, pli gxuste gxian "modernan varianton". Ni memorigas, ke antaux 6-7 jaroj Paul Goble iniciatis ideon pri la intersxangxo de la teritorioj inter Armenio kaj Azerbajgxano. Nome, lau' tiu cxi plano Armenio povas ricevi Montaran Karabahxon kun Lacxina koridoro kaj kompense Azerbajgxano ricevas regionon de Megri, kiu kunligos Azerbajgxanon kun sia enklavo Nahxicxevano kaj sekve, kun Turkio.

Kompreneble, tiu aventura plano havis negativan reagon ne nur en Erevano, sed ankau' en Tehrano kaj Moskvo.

Cxi-foje, Paul Goble proponis al la flankoj novan varianton, kie Armenio anstatau' perdita limzono (Megri) kun Irano ricevas nove eltrancxitan fenestron okcidente surbaze de Nahxicxevana teritorio. Sekve, Azerbajgxano perdas sian sxtatlimon kun samvera kaj parenca Turkio. Videblas, ke fama politologo ne povas forlasi sian ideon kaj pensas, ke estas ebla solvi cxi-tiun problemon per mekanika intersxangxo de teritorioj kaj certe, tie logxantaj popoloj.

Estas fakto, Minska grupo dau'rigas sian politikon kaj lau'vice proponas al la flankoj tute kontrau'ajn ideojn. Kompreneble, en la procezo de interparolado la progreso ne rimarkeblas. Ecx en cxi-tiu kazo, neniu el flankoj restas kontenta, cxar intersxangxo de la teritorioj por ili estas neakceptebla alternativo.