Kartvela Literaturo


Ricxa kaj diversflanka estas kartvela literaturo. Gxi havas tre longan historion, sed por nia bedau'ro, la plej malnova gxis ni atingita verkajxo estas datita de IV jarcento ... Tio estas hagiografia verko de Jakob Hxucesi "La martiro de Sankta Sxusxaniko".

Pro la sencxesaj invadoj kaj ruinigitaj militoj estas klarigebla tiu fakto, ke estas perdita multaj literaturaj monumentoj, des pli de antau'krista periodo. Post disvastigo de kristanismo en Kartvelio estis necesa traduki kartvelen sanktan libron kaj sendube en la unua duono de kvina jarcento aperis unua versio de Evangelio. Kio koncernas al Biblio, gxia perfekta traduko estas datita de sesa jarcento. Religia soifo, kiu de 5a jarcento ornamis landon per sennombraj pregxejoj kaj monahxejoj, dissxiris landlimojn kaj enpenetris Bizantian imperion. Inter la plej konataj fremdlande situantaj monahxejoj menciindas Monahxejo de Sankta Kruco en Jeruzalemo (Israelo), Monahxejo de Sankta Ketevano en Sinaja monto (Egiptio) kaj Monahxejo de Iverianoj en Atona monto (Grekio).

Kartvela literaturo enhave estis ne nur religia. Gxi havas ankau' bonegajn specimenojn de poezio kaj prozo. Nacia literaturo sian apogon atingis en 11-12 jarcentoj. Tiu periodo estas konsiderinda kiel Ora epoko. Gxuste en tiu tempo, dum regado de Regxino Tamar, vivis kaj agadis genia poeto Sxota Rustaveli.

La plej konataj literaturaj verkoj: "La Martiro de Sankta Sxusxaniko", "Kronikoj de Kartli", "Kavaliro en tigra felo", "Libro de Sagxeco kaj falso", "Deda ena", "La mano de grandmajstro", Kartvelaj fabeloj.

De mezjarcentoj kartvela literaturo cxirkau'kaptis cxiujn genrojn. Gxi trapasis primitivan kaj klasikan periodojn, al kiuj sekvis nova kaj modernaj epokoj.