Kartvela Lingvo kaj Skribo
Aktoroj de Rustaveli Teatro, kiuj gastrolis en Britio en 80-aj jaroj, rakontis amuzan historion.
Post la spektaklo en Edinburgo, cxefurbo de Skotlando, en kulisoj eniris juna fraulino ploranta kun varmaj larmoj. "Kio okazis?" - demandis al sxi afable. "Jam du jaroj mi lernis la rusan lingvon kaj hodiau' mi ne komprenis ecx unu vorton!" - dau'ris ploradon skotino. Aktoroj karesis sxin kaj klarigis, ke "Kau'kaziaj kretaj cirkloj" de Brecxt, "Rikardo III" de Sxekspiro estis plenumitaj en kartvela lingvo, kiu tute ne similas al rusa … Poste ili montris al junulino literojn de kartvela alfabeto, kiu originas de III jc a.K.
Kartvela lingvo apartenas al Ibero-Kau'kazia lingvofamilio, kiu parencas kun baska (en Hispanio kaj Francio) kaj malgrandaj nordkau'kaziaj lingvoj. Kaj kartvela alfabeto estas unu el 15 ekzistantaj alfabetoj en la mondo. Gxi estas unika kaj ne similas al aliaj.
Jen ekzemplo, kiel oni skribas kartvele la vortojn Kartvelio kaj Esperanto.