Mitoj kaj Legendoj


Cxio komencigxas de mitoj kaj legendoj. Dank’ al antikva helena mitologio nia lando monde estas konata kiel la lando de Orlano. Jes, cxiuj konas la legendon pri argonau'toj, pri la ricxa reganto de Kolhxeti - Aieto, pri la fatala amo de Medea kaj Jazono... Ankau' alia mito venis de Helenio - pri Prometeo, sed gxi havas kartvelan version kaj gxi nomigxas "Amiraniani", t.e. rakonto pri Amirani... Aliaj konataj legendoj havas "pure kartvelan" devenon. Jen la du popularaj legendoj.

KIEL KREIGXIS KARTVELIO

..."Cxiopovulo decidis disdoni terojn inter popoloj, farigxis tre longa vico. Kartveloj alvenis tre malfrue, cxar ili havis cxetablan feston. Cxio jam estis distribuita. Ili afliktigxis pro sia malfruigxo. Kial vi malfruigxis ? - demandis Dio. Ni drinkadis je via sano kaj bono, - respondis kartveloj. Dio tre ekgxojis pro la respondo, kompatis kartvelojn kaj diris: Mi havas ankau' pecon de tero, kiun mi konservis por mi mem. Gxi estas malgranda, sed tre bona. Mi donas gxin al vi."
Kartveloj amas rakonti cxi-tiun legendon por diri fiere - jen, rigardu, ni vivas sur la tero, kies belecon kaj ricxecon donis mem Dio…

KIEL KREIGXIS TBILISI

..."La regxo estis tre bona cxasisto. Cxiuj admiradis pro lia lerteco, sed unu negxusta sago el pafarko alportis lin pli da gloron, ol cxiuj aliaj gxustaj. Unu tagon, cxasante en arbaro, la regxo vundis cervon. La vundita cervo falis en akvo kaj komencis leki sian vundon. Post kelke da tempo gxi subite ekstaris kaj forkuris en arbaron. Cxiuj restis mirigitaj. Esplorante tiun akvon oni trovis gxin varma kaj kuraca. La regxo ordonis fondi cxi-tie urbon".
Tio estas legendo, sed persono de la regxo estas reala. Lia nomo estas Vahxtang Gorgasali kaj fondita antau' 1500 jaroj urbo ekzistas gxis hodiau'. Tiu urbo nomigxas Tbilisi.



Orlano, No.3’1999