Kavaliro en tigra felo


(Fragmentoj)


PROLOGO


Kiu kreis universon per potenca cxiopovo,
Tiu de cxiel’ animis la estajxojn per la blovo,
Al ni, homoj li donacis variecon de terglobo,
Kaj devenis de li regoj lau' similo kaj la volo.

Ho, unika plejpartulo, ajxojn faris via mano,
Helpu min potenco via piedpremi la satanon,
Donu al mi la gxismortan,de migxnuroj ardan flamon
Malpezigu terajn pekojn dum la horo de kondamno.

La leono de Tamari dece portas sxildon, glavon,
De regino sunvizagxa, kiu havas nigrajn harojn,
Mi kuragxas ilin glori, esprimante grandan ravon,
Sentas cxiu la dolcxecon, kiu vidas tiun paron.

Ni glorkantu la regxinon per varmegaj sangaj larmoj,
Jam pli frue mi sin gloris per ekstazaj ditiramboj.
Mi per skribo uzis kanon, inkon el okulaj lagoj,
Koron de la au'skultanto pro amego piku glavo.

Oni donis al mi taskon - verki belsonontajn strofojn,
Pri beleco de okuloj, okulharoj, nigraj blovoj,
Badahxsxanaj rozaj lipoj, kristaldentoj, cxarma kolo,
Sur amboso plumba, mola ja rompigis ecx la sxtono.

Mi bezonas mian vorton, koron arton nun apliki,
Dio donu al mi forton kaj racion utiligi,
Ja pri Tariel en versoj indas tutan veron diri,
Kaj pri tri herooj, kiuj kunbatalis kaj amikis.

Ni kunvenu kaj sidigxu, versxu malsekigajn larmojn,
Tariel - similan homon cxu jam vidis la homaro?
Rustaveli - mi eksidis kun korvundo, ama fajro,
Kaj versigis la rakonton, kiel brilan juvelaron.
Mi - poeto Rustaveli, faris tion en torturo,
Sxin obeas regimentoj, por sxi estas mi mortulo,
Mi nenie trovis helpon, kuracilon, proksimulon,
Vi mortigu min au' donu resanigon al migxnuro.

Jen elektis mi la persan historion por la temo,
Kartveligis gxin kaj faris tre sxatatan mi aferon,
En versajxon transformigis, kreis belan mi poemon,
Gxin transdonu homaj manoj kiel admirindan gxemon.

gxi blindigis min - poeton, sed mi revis pri l’regxino,
Enamigxis mi kaj tial migras tra la mond’ sen fino,
Forbruligu gxi la korpon, nur ekgxoju la animo,
Tri herooj kante gloros mi en panegiraj rimoj.

Cxiu devas kontentigi, kion donas la kreinto -
Laborulo pri laboro, batalanto pri milito.
La migxnur’ ekkonas amon, kvankam restas turmentito,
Al neniu li malmalhelpu kaj ne kau'zu do aflikton.

De komenco poezio estas parto de la scio,
Gxi ekzistas por legantoj, diajn farojn faras dio,
Sxatas gxin prudenta homo, kiu volas scii ion.
Parolado longa kurtas - jen valor’ de poezio.

Tradukis Z.Makasxvili
Kau'kazo, No.1’1998



RAKONTO PRI ARABA REGXO ROSTEVANO

Vivis en araba lando sagxa regxo Rostevano,
Dio benis felicxulon, kiu estis ne tirano,
Elokventa kaj bonkora, malestimis regx' gloramon,
Multenombrajn trupojn havis kaj li mem, la fortan manon.

Li edukis nur filinon, unusolan, veran cxarmon,
Estis sxi la lumigilo - suno inter astra svarmo,
Kiu vidis gxin - tuj perdis la trankvilon kaj la kapon,
Por sxin glori la sagxuloj devis havi parolarton.

Tinatin - baptnomo sxia, estis suna virgulino;
Ne trovita estis edzo por la juna belulino.
Rostevan ne havis filon kaj li pensis: "La virino
Povas esti, kiel viro, sxtata homo kaj regxino".

Rostevan vezirojn vokas kaj al ili tiel plendas:
"Tago mia jam foriras, do la nokto min kunprenas,
Kiam rozo forvelkinta en gxardeno plu ne belas,
Baldau' sur la sama brancxo nova floro reaperas".

"Do mi mortos proksimtempe, maljuneco min jam venkas;
Ja ne estas tio lumo, se obskuro gxin malhelpas;
Tinatin - filino mia, legxe tronon sxi heredas;
Kroni sxin, mi, patro, volas, cxar sxi sunon ecx neglektas".

La veziroj al li diris jenan flatan komplimenton;
"Frue estas, regxa mosxto, lasi jam la testamenton;
Kvankam velkas bela rozo, ni ne sentu malkontenton;
Cxu superi povas lunon astro sur la firmamento?"

"Dume en gxardeno via fresxaj rozoj bonodoras;
Ecx severa opinio via por ni cxiam bonas,
Kaj se vi decidis tiel, estu, kiel vi ordonas:
Estas bona la regxino, kiu sunon samvaloras".

"Kvankam estas sxi virino - la devenon havas dian,
sxi scipovas la regxadon en araba lando nia,
Kiel suno brilas faroj kune kun sagxeco sxia,
La geidoj de leonoj egalrajtaj estas cxiam".

Tradukis Z.Makasxvili
Orlano, No.3’1999